Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 48

Esperantomagazin: Flughafen Erfurt | Interview mit Alexksandro Zdechlik aus Zabrze/Hindenburg O.S. | Kapitel 66 "Quo vadis?" | Informationen zum 93. Deutschen Esperantokongreß in München

48. Sendung TURINGIO INTERNACIA vom 1. November 2015: Flughafen Erfurt | Interview mit Alexksandro Zdechlik aus Zabrze/Hindenburg O.S. | Kapitel 66 "Quo vadis?" | Informationen zum 93. Deutschen Esperantokongreß in München


> Download

Karaj amikoj de Erfurto! Hodiaŭ ni invitas vin sekvi nin en la okcidenton de Erfurto kie troviĝas la internacia Flughaveno Erfurt-Weimar. La unua surteriĝo de flugmaŝino en Erfurto estis jam en 1911 ĉe Eislebener-strato, en 1914 estis menciita zepelino. La unua flugkampo erfurta, proksime de Ruĝa Monto en la nordo de la urbo, inaŭguritis en majo 1925. En 1935 estis malfermita flugkampeto en la erfurta urboparto Bindersleben, kiu iĝis soveta arme-aerodromo post la Dua mondmilito. Sur la eksa flugkampo ĉe Ruĝa Monto okazis en 1935 de majo ĝis junio la tutgermana ekspozicio agrikultura, en la germana: Reichsnährstandausstellung - 40. Reichsschau der Deutschen Landwirtschaftsgesellschaft. La bindersleben-aj areoj estis ekde 1957 pretaj por publika uzo kaj la GDR-aviadilkompanio Deutsche Lufthansa, kiu kunfandiĝis kun Interflug en 1963. Celoj naciaj estis Berlin-Schönefeld, Dresden, Heringsdorf kaj Barth. Ĉeso de la aertrafiko estis en aprilo pro petrola krizo. Poste estis ankoraŭ alteriĝoj de erfurtaj flugmaŝinoj en Budapeŝto, Varno, Burgas kaj Poprad. Intertempe oni flugis eĉ al Moskvo kaj Peterburgo; post kelkaj semajnoj tio evidentiĝis esti neprofitiga. En decembro 1995 oni anstataŭigis la malnovan flughavenan turon per nova turo. La nomo de la flughaveno ŝanĝiĝis en 2011 al Flughafen Erfurt-Weimar, pro internacie plia konateco de Vajmaro komparite al Erfurto. La Goethe-urbo tiel servu por pli bona surmerkatigo. Tio ja necesas, ĉar la flughaveno pro troa malmulto da pasaĝeroj ekde jaroj estas en krizeto. En 2011 retiriĝis la kompanio Air Berlin. Multaj kritikantoj substrekas, ke la konstruo de flughaveno estis antaŭ ĉio prestiĝa kaj multekosta projekto kaj ke ĝi ne povas uzi sian kapaciton. Lastatempe revenis espero pro la ambiciaj planoj de la kompanio Germania. Per la etendigo de la tramlinio 4 ĝis Bindersleben en 2005 rekta aliro disde la ĉefa stacidomo eblas. Jam en decembro 2015 malfermitos la rapidega fervojlinio al Berlino, en 2017 tiu al Munkeno. Tiam Erfurto estos – almenaŭ fervoje – vera trafiknodo. Nuntempe estas diskuto ĉu moderna haltocentro por granddistancaj busoj ankaŭ estus ĉe la flughaveno, kion ĝis nun la busokompanioj pro malcentra situo de la flughaveno rifuzas. La 23-an de septembro 2011 papo Benedikto la 16-a alvenis sur la flughaveno per speciala aviadilo de la federacia registaro kaj estis akceptita fare de la tiama ministroprezidantino s-ino Lieberknecht, de multaj ministroj kaj episkopoj. En decembro 2011 la kompanio Cirrus Airlines el Saarbrücken forlasis Erfurton, kiu servis sur la linio Erfurto-Munkeno. Sed ekde somero 2013 Germania denove estas en Erfurto kaj tiel la nombro de la pasaĝeroj en 2014 rekreskis senteble. Krome la fluglernejo de Sömmerda uzas la erfurtan flughavenon kiel trejnadejon kiel ankaŭ la bremen-a Lufthansa Flight Training. La daŭro de rekta alflugo de la Unuiĝinta Reĝolando bedaŭrinde estas endanĝerigita, sed neregulaj flugoj en Hispanion kaj Greklandon en 2016 plimultiĝos. Malgraŭ eta plibonigo de la situacio, la celo de la registaro havi po 290.000 pasaĝerojn por jaro ankoraŭ maltrafitis en 2014 je ne tute 70.000 homoj.
= = = = = = =
Henryk Sienkiewicz "Quo vadis?" (Kapitel 66)
Wtem amfiteatr umilkł. Augustianie podnieśli się jak jeden człowiek z miejsc, gdyż na arenie stało się coś nadzwyczajnego. Oto pokorny i gotowy na śmierć Lig, ujrzawszy swą królewnę na rogach dzikiej bestii, zerwał się jakby sparzony żywym ogniem i pochyliwszy grzbiet, począł biec pod kątem ku rozszalałemu zwierzęciu. Ze wszystkich piersi wyrwał się krótki okrzyk zdumienia, po którym uczyniła się głucha cisza. Lig dopadł tymczasem w mgnieniu oka rozhukanego byka i chwycił go za rogi. - Patrz! - zawołał Petroniusz zrywając togę z głowy Winicjusza. Ów zaś podniósł się, przechylił w tył swą bladą jak płótno twarz i począł patrzeć na arenę szklistym, nieprzytomnym wzrokiem. Wszystkie piersi przestały oddychać. W amfiteatrze można było usłyszeć przelatującą muchę. Ludzie nie chcieli wierzyć własnym oczom. Jak Rzym Rzymem, nie widziano nic podobnego. Lig trzymał dzikie zwierzę za rogi. Stopy jego zaryły się wyżej kostek w piasek, grzbiet wygiął mu się jak łuk napięty, głowa schowała się między barki, na ramionach muskuły wystąpiły tak, iż skóra niemal pękała pod ich parciem, lecz osadził byka na miejscu. I człowiek, i zwierz trwali w takiej nieruchomości, iż patrzącym zdawało się, że widzą jakiś obraz przedstawiający czyny Herkulesa lub Tezeusza lub grupę wykutą z kamienia. Ale w tym pozornym spokoju znać było straszliwe natężenie dwóch zmagających się ze sobą sił. Tur zarył się również, jak człowiek, nogami w piasek, a ciemne, kosmate jego ciało skurczyło się tak, iż wydawał się do olbrzymiej kuli podobny. Kto pierwej się wyczerpie, kto pierwszy padnie, oto było pytanie, które dla tych rozmiłowanych w walkach widzów miało w tej chwili więcej znaczenia niż ich los własny, niż cały Rzym i jego panowanie nad światem. Ów Lig był im teraz półbogiem godnym czci i posągów. Sam cezar wstał także. Oni z Tygellinem, słysząc o sile człowieka, umyślnie urządzili takie widowisko i drwiąc mówili sobie: :Niechże ten Krotobójca pokona tura. którego mu wybierzem", teraz zaś spoglądali w zdumieniu na obraz, jaki mieli przed sobą, jakby nie wierząc, żeby to być mogła rzeczywistość. W amfiteatrze można było widzieć ludzi, którzy podniósłszy ręce zostali w tej postawie. Innym pot oblał czoła, jakby sami zmagali się ze zwierzęciem. W cyrku słychać było tylko syczenie płomieni w lampach i szelest węgiełków opadających z pochodni. Głosy zamarły widzom w ustach, serca natomiast biły w piersiach, jakby je chciały rozsadzić. Wszystkim wydało się, że walka trwa wieki. A człowiek i zwierz stali ciągle w okropnym wysileniu, rzekłbyś, wkopani w ziemię.

Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La ligo, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj, klininte la nukon, komencis kuri oblikve al la furioza besto.El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga krio de miro, kiun sekvis profunda silento; la ligo dume alkuris en unu momento la furiozan uron kaj kaptis ĝin je la kornoj. – Rigardu!– kriis Petronius, deŝirante la togon de la kapo de Vinicius. Kaj tiu leviĝis, klinis malantaŭen sian tolpalan vizaĝon, kaj komencis rigardi la arenon per vitrosimilaj, senkonsciaj okuloj. Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi traflugantan muŝon. La homoj ne volis kredi al la propraj okuloj. Kiel longe Romo ekzistis, oni vidis nenion similan. La ligo tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron loke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la rigardantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo aŭ Tezeo, aŭ grupon skulptitan el ŝtono. Sed en tiu ŝajna trankvilo oni sentis teruran streĉon de la du fortegoj. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos unua, kiu falos unua, jen estis la demando, kiu por tiuj rigardantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi momente pli ol ilia propra sorto ol tuta Romo kaj ĝia mondoregado. Tiu ligo estis nun por ili duondio, inda je adoro kaj statuoj. Eĉ la cezaro mem leviĝis. Li kaj Tigellinus, aŭdinte pri la fortego de la homo, speciale aranĝis tiun spektaklon kaj moke diris al si: "Venku tiu Crotomortiginto la uron, kiun ni por li elektos", nun dume ili rigardis kun mirego la bildon, kiun ili havis antaŭ si, kvazaŭ ne kredante, ke ĝi povus esti vero. En la amfiteatro oni povis vidi homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel. Al aliaj ŝvito surverŝis la fruntojn, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la bruetadon de karboj, defalantaj de la torĉoj La voĉoj morthaltis en la buŝoj de la rigardantoj, la koroj nur bategis en la brustoj, kvazaŭ volante ilin krevigi. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn. Dume la homo kaj la besto staris ĉiam en terura streĉo, oni dirus, fiksitaj en la teron.



artikel/Esperanto_serienbutton.png


Esperanto-Redaktion
01.11.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.