Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 28

Esperantomagazin - Nachrichten | Literaturecke: Walther von der Vogelweide | Jonastal | Sprachkurs

__________________________

28. Esperantosendung, am 6. April 2014: Nachrichten | Literaturecke Walther von der Vogelweide | Jonastal | Sprachkurs


> Download


= = = = = = = =
Streik bei der EVAG
Am 19. März kam es von 4 bis 10 Uhr zum Streik der Straßenbahn- und Busfahrer im öffentlichen Verkehr in Erfurt, aber auch in Weimar oder Gera. Aufgerufen dazu hatte die Gewerkschaft Verdi, die vor allem eine Absenkung der Wochenarbeitszeit von 40 auf 38 Stunden fordert. Weitere Knackpunkte sind etwa die Veränderung der Stufenlaufzeit der Vergütungstabelle und Kündigungsschutz für die Laufzeit des Tarifvertrages. Silvana Donat vom Kommunalen Arbeitgeberverband Thüringen zeigt Gesprächsbereitschaft über alle Punkte, ausgenommen die Verkürzung der Arbeitszeit. Kritik wegen angeblicher Inflexibilität weißt sie zurück.

Striko ĉe la Urbaj servoj
En la 19-a de marto ekstrikis la tram- kaj aŭtobuskondukistoj en la publika trafiko, post alvoko fare de la sindikato por la tuta Turingio. Daŭris la striko de la 4-a ĝis la 10-a horo kaj ege ĝenis la homojn irantajn al la laboro, ne nur en Erfurto sed ankaŭ en Weimar kaj Gera. Volas altigi la sindikatuloj la premon sur la urbajn servojn por atingi laborsemajnon kun maksimume 38 horoj. La porparolantino Kirsten Eckert eksplikas: "Ni intencas redukton de 40 al 38 horoj posemajne kaj pli rapidan alvenon de la dungitoj al pli bona salajro-ŝtupo. Nuntempe buskondukisto bezonas 12 jarojn por atingi plene salajritan gradon. Tio jam ne akcepteblas. Krome ni postulas diversajn protektomezurilojn kontraŭ maldungigo kaj specialan pagon de unu monatosalajro. Mi komprenas la ĉagreniĝon pri la striko ĉe la klientoj tamen mi substrekas ke ĉiuj lernejoj kaj klerigejoj informitis jam unu semajnon antaŭe kun la peto informi la tuŝitajn lernantojn kaj gepatrojn." Noto aldona: Memkompreneble la ekzakta tago de la nelaboro ne estis dirita antaŭe. Silvana Donat, afergvidantino de la Komunuma laborigantaro de Turingio malakceptas kritikon de la sindikatoj pro laŭdira nemoviĝemo: "Ni plurfoje intertraktis kun la sindikatoj kaj priparolis diversajn modelojn kaj la necesajn ŝanĝojn. Koncerne maksimuman dumsemajnan laborkvanton ni ne povis moviĝi ĉar je tiomaj malavantaĝoj la dungantoj ne estas kapablaj. Tio estus troa pretendo, troa postulo. Nur pro tiu punkto la sindikatoj deklaris la intertraktojn malsukcesaj kaj ekstrikigis la laboristojn. Strikado estas konata ilo por antaŭenpuŝi la proprajn ideojn, tamen: ne temas pri ununura postulo sed pri multaj, el kiuj multo estas ja ŝanĝebla kaj pridiskutebla.Trovi alternativojn al la fare de ni ne akceptebla redukto de la labordaŭro tute ne eblis pro kompleta obstineco de la sindikatuloj. Ni esperas ke baldaŭ la interparoladoj rekomenciĝos; eta cedemo kaj fleksiĝemo de la sindikatoj ĉiuokaze necesus."
-----------------------
Grünes Licht für ein Parkhaus am Rande der Innenstadt
Am 19. März wurde die Erbauung eines Parkhauses beim Löbertor beschlossen. Die Fraktion der Linken befürchtet eine Verschandelung des Gebietes rund um den Hirschgarten und einige Grüne fänden Parkplätze sinnvoller am Stadtrand, als am Rand der Innenstadt. Klar ist, daß zur Realisierung der Begegungszone in der Innenstadt Fahrradständer allein nicht genügen. Erst wenn das leidige Parkplatzproblem gelöst ist, wird man sich an die Verwirklichung der dritten Stufe der Begegnungszone wagen können. Alle Fraktionen kamen indessen überein, daß die Erfurter Bürger über das Aussehen des 750 Plätze fassenden Parkhauses mitreden sollten.

Nova parkumejo ĉe la rando de la urbocentro
En la 19-a de marto permesitis la konstruo de nova parkumejo fare de la urba konsilantaro. Ĝi konstruiĝos ĉe la eksa Löber-pordego kaj donos lokon por 750 aŭtoj. Preparante la planitan renkontiĝzonon urbokernan oni volas respektive devas malpliigi la nombron de la veturiloj urbocentre. Teretaĝe estos instalita nutraĵovendejo. Por la trafikfakulo de la kristandemokratoj, s-ro Jörg Kallenbach, la parkumejo estas bona afero. Tegmento kun verdaĵoj plibeligu la aspekton por la apudloĝantoj. Krome ĝi estus impulsdonanta stimulo por la okcidenta Anger-zono, kie nuntempe vizitantoj ankoraŭ malabundas. Lia socialdemokratia partnero, s-ro Urs Warweg, ankaŭ entuziasmiĝas. Ĉar ne sufiĉus instali haltigilojn por bicikloj; ankaŭ la aŭtoj bezonus spacon. Sed kritikego faritis de s-ro Matthias Phlak en la nomo de la frakcio maldekstra: "Laŭ nia opinio la loko de la parkumejo estas malfavora. Ni kvazaŭ ŝtopas la eniron al la urbo per giganta konstruaĵo. Ĝi estos kvazaŭ korka ŝtopilo kun metalaj kradoj kaj similas konservon latunan. Sendube parto de la etoso de la Cerva ĝardeno pro tiu nova parkumejo perdiĝos." Ankaŭ s-ro Alexander Thumfart de la Verduloj estas skeptika pri la novaj planoj. Laŭ li parkumlokoj devas esti en la periferio de urboj, ne ĉe la rando de la urbocentroj. La konservo de la historia silueto suferus. Kontraŭe al s-ro Uwe Spangenberg, respondeculo por la urba evoluigo, trafiko kaj konstruado, kiu diras: "Homoj jesantaj kaj havantaj pozitivan sintenon al la unu afero devas jesi ankaŭ la alian. Ĉiuj samopiniis pri la kreado de trafik-forigonta renkontiĝzono en la urbocentro kaj ĉiam klaris, ke samtempe neprus oferti parkumeblecojn ne tro forajn. Se ni nun ne realigas la promesitajn parkumlokojn ni ekigos debaton pri la tria fazo de la planita renkontiĝzono. Antaŭkondiĉo por ĉiu plua kaj feliĉa evoluo de la renkontiĝzono urbokerna estas la kreo de parkumejoj." Ĉiuj frakcianoj unuanime decidis demandi la erfurtanojn pri la konkreta aspekto de la parkumejo, do ne pri la ĉuo de la konstruo sed nur pri la kiao. Ĝis nun la renkontiĝzono ja montris unu mankegon, nome la neglekton de la bezonoj de la aŭtistoj. Ŝajne tiu problemo finfine solviĝos danke al la nunaj mezuroj faritaj far la urba konsilantaro.
----------------------
Schock deine Eltern: Die 16. Erfurter Kinderbuchtage
Alles begann mit einer Idee, zwei Lesungen und einem Büchertisch. So sahen die ersten Erfurter Kinderbuchtage im Hotel Ibis aus. Seitdem hat sich einiges geändert - und von Mitte März bis zum 1. April lief mmerhin schon die 16. Ausgabe. Einige neue Veranstaltungsorte kamen hinzu, wie das Kindermedienzentrum, die Gedenkstätte Andreasstraße, das Theater Erfurt. Die Zusammenarbeit mit der Uni und Veranstaltungen auf drei Straßenbahnlinien oder im Zoopark sind hingegen schon altbewährt. Neben klassischen Lesungen steht auch der Eventcharakter und Interaktivität im Mittelpunkt. Neben Kriminacht und Monsterumzug gab es aber auch für die Älteren einiges zu bestaunen. Übergeordnetes Ziel ist, die Freude am Lesen schon bei den Jüngsten zu wecken bzw. weiterzuentwickeln.

Ŝoku viajn gepatrojn: la 16-aj tagoj de porinfanaj libroj en Erfurto
La tuto komenciĝis per ideo, du voĉlegadoj kaj unu tablo kun libroj. Tiel aspektis la unuaj erfurtaj tagoj de porinfana literaturo okazintaj en la hotelo Ibis. De tiam multo ŝanĝiĝis. La laŭtlegadoj multobliĝis kaj la menciita tablo iĝis la bretaro la plej granda en tuta Eŭropo kun porinfanaĵoj literaturaj. Aldone oni informatas pri la genezo kaj estiĝo de libroj ĝenerale antaŭ iliaj alvenoj ĉe la librovendejoj. La programo de la 14-a de marto ĝis la 1-a de aprilo estis buntega. Ĉefe gravis voĉlegadoj de konataj aŭtoroj kiel Tanya Stewner aŭ Oliver Scherz. Sed Peter Peterknecht, posedanto de la samnoma librovendejo organizanta la porinfanajn literaturtagojn, klarigis ke tiuj klasikaj programpunktoj ne sufiĉus: "Ni kreis belan sloganon por niaj tagoj tekstantan 'Ŝoku viajn gepatrojn legante libron'. Mi pensas ke tio sonas konvinke kaj legigas la infanojn. Klasikaj laŭtlegadoj kun postlegada subsignadrondoj de la aŭtoroj jes ja gravas sed devas ankoraŭ esti pliriĉigitaj per travivaĵoj. Ekzemplo estas la krimromana nokto dum kiu ni distras la infanojn de la 9-a horo vespere ĝis la 7-a horo matene. Krome interaktivaj furorlibrolegadoj, kie la lernantoj enklase legas la librojn jam anticipe. Alia oferto estas la porinfana librofesto, kiu fakte estas nura ĝojo kun muziko, ludoj, kriĉadoj. Ĉio servu plialtigi la ĝojon de legado." Tamen ŝanĝiĝis ne nur enhavoj sed ankaŭ lokoj. Okazis laŭtlegadoj en la menciita librovendejo, en la porinfana biblioteko, en la ĉefa biblioteka konstruaĵo ĉe la Katedralplaco en la Domo ĉe la ora unukornulo, en la zoologia ĝardeno, en tramoj. Novaj lokoj de tiu ĉi jaro estis Kindermedienzentrum kaj la Memorigloko Andreasstraße, ekster tio la Ĝardenekspozicio kaj la Nova operejo. Tie kreitis ankaŭ rekte elsendata radiodramo. Tradicia estis la kunlaboro kun la altlernejo, kiu invitis infanojn de la 3-a ĝis la 6-a klasŝtupoj partopreni prelegojn kaj seminariojn pri la temokomplekso de orientaj historioj kaj fabeloj. Sed la plej granda evento, monstro-evento en la plej konkreta senco de la vorto, faritis je la fino, omaĝe al la multo da monstretoj en Erfurto. Simpatiaj monstrofiguroj kiel Kruspi, Winz, Bammel kaj Glucksi gvidis ceremonian marŝon de monstroj disde la porinfana biblioteko de ĉe Markt-strato ĝis la librovendejo de ĉe Anger-strato. Je la fino okazis vere monstra voĉlegado. Ne nur por la etuloj estis aranĝoj sed ankaŭ por pli maljunaj kaj gepatroj, geavoj kaj aliaj interesiĝantaj plenkreskuloj, ekzemple aranĝo de la desegnisto Flix.
--------------------
Neue Kampagne: 100 Prozent Bildung
Am 25. Feber stellten Torsten Haß, Leiter des Projekts "Bildungsstadt Erfurt - Lernen vor Ort" und Thomas Putz vom Amt für Bildung die Kampagne "100 Prozent Bildung" vor. Konkret wurden 8 Vereine als Bildungsräume präsentiert. Die kommen aus den Bereichen Kultur, Sport und Soziales und haben beim ersten Hinschauen nicht unmittelbar was mit Bildung zu tun. Doch auch Sportklubs hätten einen nicht zu unterschätzenden pädagogischen Wert. Die Hundertprozent-Bildungskampagne gibt es seit Dezember vorigen Jahres und wird sich jedes Halbjahr ein neues Motto geben. Das jetzige lautet "Bildungsstadt Erfurt: Chancen nutzen". Schon 2012 startete ein Online-Bildungskatalog, der weitergeführt wird und den Erfurtern aufzeigen soll, daß für jeden ein Mehr an Bildung der wohl sicherste Schlüssel zum Erfolg ist. Wichtig ist in jedem Fall die Sicherung der Nachhaltigkeit bei allen Bildungs- und Weiterbildungsaktivitäten.

Nova kampanjo por centprocenta klerigado
Dum gazetara konferenco en la 25-a de februaro la sinjoroj Torsten Haß, estro de la projekto 'Klerigadurbo Erfurt' kaj Thomas Putz de la Oficejo por klerigado prezentis la kampanjon 'Centprocenta klerigado'. La respondeculoj deklaris: "Nia celo estas plifortigi la direktilojn por klerigado, ĉefe ekstere de la profesia kadro de ĉe lernejoj, altlernejoj aŭ profesiaj trejnadejoj. Nia fokuso estas la societoj, la amikaraj rondoj. Kvankam tia tendenco dum la lastaj jaroj klare evoluis, ĝi tamen neglekton konas koncerne la financan subtenadon. Per nia kampanjo ni esprimas nian altestimon antaŭ la diversaj grupoj kiuj ofte kaŝe praktikas klerigadon. Multaj el ili je la unua aspekto ne asociatas kun klerigado. Ekzemple la sportklubo de Kerspleben ne tuj koneksiĝus al klerigada tasko. Je la dua rigardo oni tamen agnoskos la lernon de teama spirito kaj de aliaj virtoj ene de sportklubo kiel altan pedagogion. El la kompleksoj de kulturo, sporto kaj socialaĵoj ni elektis ok societojn, kiujn oni prezentos ankaŭ kiel kleriglokojn." La societoj prezentatas sur afiŝoj kaj sur poŝtkartoj kiel ankaŭ sur la retpaĝaro de la urbo. Iniciatis la tutan kampanjon la Stira komisio porklerigada de la urbo Erfurto. "Steuerungsgremium Bildung" fondiĝis en decembro 2013 kaj intencas doni al si ĉiam denove moton validan por duona jaro. Ĝis julio 2014 la slogano estos "Klerigurbo Erfurto - uzi la ŝancojn". Akompanas la evoluon de Erfurto al klerigurbo la tutgermana iniciativo "Lernado surloka". Temas pri la establo de komunumaj klerigmanaĝadoj por plibonigi la kunlaboron inter la diversaj klerigad-ofertantoj. Klerigadkatalogo surreta kaj daŭra raporto pri atingitaj celoj jam ekde 2012 ekzistas. S-ro Haß konsideras aparte grava la daŭran efikecon. La katalogo ankaŭ post la foresto de la financa subtenado fare de Berlino kontinuiĝu, la klerigad-ofertantoj restu almenaŭ surrete konektitaj kaj ĉiuj malfermaj erfurtanoj puŝu sin al kleriĝo kaj plukleriĝo laŭ individuaj bezonoj por sukcesi private kaj profesie.
----------------------
OQ-PAINT – Kunst im Öffentlichen Raum
Bei OQ-PAINT handelt es sich um eine Openair - Galerie im Bereich Innenstadt und Bahnhofsquartier. Man möchte die Bürger und Gäste Erfurts für die Kunst der Wandmalerei begeistern. Bereits zum Ende des letzten Jahres wurden knapp 300 Quadratmeter Wandfläche in der Weimarischen Straße und Zum Güterbahnhof mit Farbe verziert. In diesem Jahr soll eine weitere Wand folgen. Nach Björn Schorr wäre die schönste Stelle in der Nähe des Stadtparks. In diesem Jahr konzentriert man sich noch auf Künstler aus Erfurt, im nächsten Jahr möchte man auch internationale Künstler hinzuziehen. Grundsätzlich wächst die Akzeptanz von Graffiti mit dem Fortschritt des Malprozesses. Manche werden diese Art von Kunst aber immer ablehnen, wie die gespaltene Meinung bezüglich des Kunstwerks über den hiesigen Fußballklub "Rot-Weiß Erfurt" zeigt. Unterstützung kam von der Kulturstiftung des Landes Thüringen und der Sparkassenstiftung.

OQ-PAINT: arto sur publikaj spacoj
OQ-PAINT estas subĉiela galerio en la urbokerno de Erfurto kaj ĉirkaŭ la stacidomo. Ili volas montri per gigantaj murpentraĵoj la diversecon artan de la urbo. Estas tie ĉi ankaŭ agintoj de la iama Galerie 7A/B kaj Plattform e.V. kun la celo entuziasmigi la erfurtanojn pri tiaj survandaj artaĵoj. Sur ili renkontiĝas ankaŭ diversaj kulturaj valoroj. Jam je la fino de la lasta jaro ne tute 300 metroj da surfaco ornamitis fare de la artistoj Michael Ritzmann kaj Andreas Chrzanowski en la Weimar-strato kaj ĉe Zum Güterbahnhof. Tiun jaron sekvos alia vando. Björn Schorr, membro de Galerie 7B prezentas belajn celobjektojn: "En la plej bela kazo nia objekto estos rekte ĉe la Urba parko. Tie estas bela muro por trafikpartoprenantoj bone videbla tamen ne tro ĝena. Se tio ne povas fariĝi oni elektos verŝajne muron en la Krämpfer-antaŭurbo. Ni volas nun aktivigi ĉefe erfurtajn artistojn. En la sekvonta fazo de la venonta jaro ni invitos ankaŭ internaciajn artistojn." Problemo estas trovi murojn apudajn, por ke la interesiĝantaj piedirantoj povas ĝui la tuton sen tro ofte interrompenda marŝado. S-ro Schorr filozofias ankaŭ pri la malsamaj reagoj: "Ĉie la reagoj diferencas, antaŭdiroj ne eblas. Ĝenerale jam pli prilaborita muro havas pli da akcepto ol virga muro. Tamen ĉiam estos ankaŭ striktaj kontraŭuloj. Eĉ la granda grafitio pri la loka futbalklubo 'Rot-Weiß Erfurt', kiu tre bone reklamas por Erfurto, ne trovis nur entuziasmiĝintojn. En nia aĝogrupo kaj nia medio artista kaj kulturprizorgista regas la pora sinteno al grafiti-artaĵoj. Ili ĝojas ke ni metis gravan signon en la urbo signalantan nian ĉeeston." Helpas finance la kulturfondaĵo de la Liberŝtato Turingio kaj la Ŝparkasa fondaĵo de Erfurto. Pri la akiro de aliaj subvenciantoj ni aŭskultu denove s-ron Schorr: "Por la kuranta jaro ni ja strebis havi multe da subtenantoj, aparte la urbon Erfurto mem. Bedaŭrinde tio ne realiĝis. Tiel ni koncentriĝas nun sur la plibeligo de la tria muro kaj kontinuigos kun nova elano venontjare."
------------------------
Weniger Beton in Erfurt
Bis Ende Juni läuft ein für alle Bürger offener Wettbewerb, der Vorschläge für Zonen in Erfurt bringen soll, wo eine Entsiegelung frisches Grün die Stadt beleben könnte. Hauptansprechpartner sind vorerst aber Firmen, die nicht selten nicht mehr genutzte Flächen verschönern wollen, und zwei Wohnbaugesellschaften sind auch schon dabei. Der Wissenschaftsladen Bonn suchte für das bis 2016 laufende Projekt drei Städte in Deutschland aus. Heimische Pflanzen sollen für Vögel und Insekten Orte in der Stadt zurückerobern, die bis jetzt eher tot erschienen. Erfurt wird grüner werden und jeweils bis zu 5.000 Euro Hilfe für partielle Wiederbegrünung wird die Entscheidung für Grün wohl zusätzlich erleichtern. Auch der Wasserhaushalt wird dadurch positiv beeinflußt werden.

Pli malmulte da betono en Erfurto
La printempo venis kaj Erfurto en la kuranta jaro pliverdiĝos, ne politike sed aspekte. Al tio volas kontribui projekto kun la titolo "Naturo en grizajn zonojn" fare de Wissenschaftsladen Bonn, kiu ĝis 2016 aktivos en tri germanaj urboj. El ili unu estas Erfurto, kie ekis la ideoj la lastpasintan jaron por esti realigitaj nun. La celo estas anstataŭigi - ĉefe en la urbocentro - betonitajn areojn per verdaj kaj subteni kaj flaŭron kaj faŭnon. En antaŭe neallogaj zonoj birdoj kiel ankaŭ insektoj hejmeciĝu ĉe kreskaĵoj estantaj tipaj por la regiono. S-ro Jörg Lummerich de la Civitana fondaĵo de Erfurto klarigas ke ĉefa celgrupo estus firmaoj, kiuj ofte havas neuzitajn zonetojn. La menciita fondaĵo faris sian aspiron pri kunlaboro vidinte en la turingia ĉefurbo multajn eblecojn konkrete agi. La iniciatintoj planas trovi almenaŭ dek firmaojn interesiĝantajn. Du domkonstrusocietoj nome Kommunale Wohnbaugesellschaft kaj Wohnbaugesellschaft Erfurt jam promesis kunlabori kaj prezentis surretpaĝare unuajn planojn de la ŝanĝiĝotaj teritorioj enurbaj. La kostojn por la malasfaltado la firmaoj devos pagi mem, sed koncerne la postan verdigon estos financaj subtenoj ĝis la sumo de 5.000 eŭroj. Malavantaĝoj per tiaj verdigadoj ne fariĝu ĉar: "Ni volas antaŭenpuŝi la evoluon de la urbo, reenkonduki naturon enurben kaj montri la vojojn kiel fari tion bone. Kromefektoj pozitivaj estos ankaŭ sur la grundakvo. Tamen ne nur alvokitis firmaoj sed ĉiuj erfurtanoj. Helpu la tuto ankaŭ kiel prepara projekto al la tutgermana ĝardenekspozicio de 2021." Samtempe estos ĝis la 30-a de junio dokumentada konkurso malferma por ĉiuj, postflari la spurojn de ŝanĝendaj kaj ŝanĝindaj zonoj en la urbo, foti ilin, kompari ilin kun aliaj, proponi konkretajn ŝanĝojn ktp. Por valida konkurspartopreno necesos ankaŭ plenumi demandilon.
= = = = = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de. Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage www.radio-frei.de -- Vor 100 Jahren begann der Erste Weltkrieg. Bekannterweise stimmten nicht wenige Künstler und Schriftsteller in Frankreich, Deutschland und anderen Ländern in den Chor eines todbringenden, überschäumenden Nationalismus und Chauvinismus ein. Einer der wenigen Intellektuellen auf französischer Seite, der unermüdlich für europäische Verständigung während dieser Urkatastrophe des 20. Jahrhunderts kämpfte, war Romain Rolland. Der Nobelpreisträger von 1915 war auch ein begeisterter Esperantist. Was er über die Rolle der Internationalen Sprache sagte, hören wir nun in einer Zusammenstellung, entnommen der Internetseite www.esperanto-dresden.de. [ohne Umschrift] ----- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj. Se vi volas kontakti nin, bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub www.radio-frei.de. --- Antaŭ 100 jaroj profesoro Dombrowski el Peterburgo (Ruslando) skribis la sekvantajn liniojn pri ekumenismo. Nuntempe kiam oriento kaj okcidento ŝajne denove komencas reciprokan malkomprenon ni volonte voĉlegus ilin. Fonto estas la unua numero de "Espero Katolika" el la jarkolekto de 1904. -- Espero Katolika prenis devize parolon Kristan: "unu Ŝafaro kaj unu Paŝtanto". Bonega kaj tre kristana devizo! ĝi estas alvoko silenta por unuiĝo kaj paco. Certe "unu Paŝtanto" jam estas; komence ankaŭ estis "unu ŝafaro"; sed bedaŭrinde ĝi dividiĝis en multaj, ofte tre malamikaj ŝafaretoj. Laŭ sia senlima saĝo Dio permesis tiun malĝojegan kaj plorindan proceson por diferenciĝo kaj apartiĝo en Eklezio, ĉar "devas esti eĉ herezoj". Nun do, al ni ŝajnas, tiu proceso jam venis aŭ venas al fino, kaj komenciĝas nova proceso, proceso por integriĝo de kristanaro. En religioj kristanaj, homoj klare sentas, ke aparteco en kristana mondo estas ne ĝusta, ke ĝi ne respondas al ideo de ĉiueklezio Krista. El tiuj sentoj venas deziroj al unueco kaj voĉoj pri bezono unuiĝi, esprimataj eĉ publike en diversaj ĵurnaloj kaj libroj. Unu el tiuj voĉoj mi volas prezenti al legantoj de Espero Katolika. Ĝi apartenas al S-ro Rozanov, glora verkisto Rusa. En oktobra numero de ĵurnalo "Novyj Putj", parolante pri letero de konstantinopola patriarko al sankta sinodo Rusa. S-ro Rozanov intercetere diras: "Ekblovis ĉiukristana spirito, spirito de kristana tutiĝo. Tre ĝustatempe! Bruleco ja de divido eklezia rilatas tiel antikvajn tempojn, ĝi tiel dependadis tiam de malklereco, de politika batalado kaj envio, ke estas tute neeble transportadi tiujn malamikajn sentojn en nian tempon de tute malsamaj cirkonstancoj. Kiam Okcidento floradis, kiam Oriento premiĝis de Turkoj, turmentema envio de feliĉa kontraŭulo elvokis krion: 'ni turmentiĝas, sed restas kristanoj; ili triumfas, sed estas paganoj'. Sed nune, kiam katolikaro persekutiĝas en plej antikvaj nacioj, franca, itala, kaj eĉ hispana, kiam de Romo apartiĝis landoj germanaj, estas jam tempo ke Oriento sin turnu al turmentitaj fratoj per trankvila kaj grandanima rigardo. Ĉar por antikva malamikemo jam estas nenia igo. Tiu ĉi ja malamikemo jam de longe estingiĝis en koroj de kristanoj laikaj, kaj en lasta tempo, ĝi estas apenaŭ sincera en pastraro. Nun eklezian dividon ne ĉirkaŭas plu psikologio de dividiteco, nek akompanas furiozaj sentoj. Neniu mortigos proksimulon, kiel en Bartolomea nokto, pro tio ke ĝi alie kredas. Tial tiu ĉi divido rememorigas baron kun akraj pikiloj, metitan inter kortoj de du najbaroj, de longe jam pace trinkantaj kune teon dum vesperoj. Ĉio havas eksteran ŝajnon de divido inter 'ŝafoj' kaj 'lupoj', sed, ambaŭflanke de baro, ŝafoj pastiĝas egale pacemaj. Se do ekzistas jam de longa tempo nenia dividiteco en koroj de laikoj, kial ĝi devus restadi en koroj de pastroj? Tiuj ĉi ja devas havi pli altajn sentojn kaj esti pli pacemaj ol laikoj, ĉar ili, en meso, elparolas vortojn: 'pri paco de tuta mondo', kaj pri 'paciĝo de ĉiuj', aŭskultatajn de laikoj. Jen estas kaŭzo, kial vortoj de konstantinopola patriarko pri unuiĝo de kristanaro estas gravaj... Ni ripetas tiun ĉi gravan veraĵon, kiun ne ĉiuj ekvidas: malgraŭ ĉiuj penadoj naski en koro ĉagrenon per vortoj: 'li estas Luterano' aŭ 'tiu ĉi estas katoliko', ĉagreno ne produktiĝas. Mi ne vidis homon, kaj kredeble neniu vidis, kiu dirus:'Mi ne povas sen abomeno vidi protestantan aŭ katolikan preĝejon', aŭ dirus: 'mia koro pleniĝas da ĉagreno, kiam mi estas ĉe katolika meso'. Se do tiuj sentoj tute ne ekzistas en nenia koro, kio nun efektive restis el malnova dividiteco? Vortoj, vortoj, vortoj! diras Hamleto, vortoj prenitaj el antikvaj libroj, ne plu presataj de iu. Tio ĉi do similiĝis al malnova papero mona, kiun oni forgesis sendi al regna kasejo kaj anstataŭi per oro vera. Oro vera estas amo kaj paco. Malnova papero mona estas dividiĝoj, jam de longa tempo fariĝintaj fantomoj kontraŭnaturaj". Opinio vere remarkinda.
= = = = = = =
In unserer Rubrik zum Thüringenkennenlernen begeben wir uns heute ins landschaftlich wunderschöne Jonastal, gelegen zwischen Arnstadt und Crawinkel. Viel wurde über das Jonastal in seiner furchtbaren Rolle im 20. Jahrhundert geschrieben, und einiges davon ist wissenschaftlich nicht haltbar. Fest steht, daß dort in den letzten Monaten der Nazidiktatur viele Zwangsarbeiter ums Leben kamen. An welchen Waffenprojekten genau in den in Höllentempo in den Berg getriebenen Stollen gearbeitet wurde oder ob im Jonastal eine Art Kommandozentrale entstehen sollte, bleibt bis heute unklar. Selbst nach dem verschollenen Bernsteinzimmer wurde hier gesucht. Der Jonastalverein in Arnstadt beschäftigt sich mit der wissenschaftlichen Aufarbeitung dieses düsteren Kapitels thüringischer Geschichte und bietet regelmäßig Führungen an. Sein Dokumentationszentrum befindet sich beim historischen Bahnbetriebswerk, in unmittelbarer Nähe des Hauptbahnhofs.

Hodiaŭ ni vizitas la pejzaĝe belegan Jonas-valon situantan inter Arnstadt kaj Crawinkel. Dum la lastaj monatoj de la nazia reĝimo verŝajne fabrikitis en la idiliece situanta valo armiloj. La ŝturmtaĉmenta generalo Hans Kammler komisiis koncentrejanojn fosi pli ol 20 tuneloj en la montaron por sekreta operacio. Nefinite la konstruo antaŭ la milita fino prirezignitis. Ĝis hodiaŭ la celo de la konstruadoj malklaras: ĉu havigi lanĉocentron de la moderna V2-raketo? Ĉu konstrui novan komandejon for de intertempe malsekura Berlino? Usonaj soldatoj liberigis la najbaran komunumon Ohrdruf kaj ĝian internigejon jam en la 4-a de aprilo; ĝi estis la unua nazia koncentrejo kiun malfunkciigis la amerikanoj en Germanujo. Post kiam sovetia administrado anstataŭis la amerikan je la fino de julio 1945 la zono ekuzitas kiel soldattrenejo, kio eĉ post la falo de la Berlina muro ne ŝanĝiĝis. Koncerne la rolon de la Jonas-valo en la kadro de germana atomesplorprogramoj estis kaj estas multaj onidiroj. En 1962 vid-atestanto konfirmas dum intervjuo la ĉeeston de atomarmilaj testoj. S-ino Werner de la ne tro fora kastelo Wachsenburg rakontis pri arda lumo brila kiel centoj da fulmeroj, ruĝa interne kaj flava ĉe la ekstera flanko vespere en la 4-a de marto. Tion akompanus kriegoj trans la montojn. La sekvontan tagon ŝi kaj aliaj havis nazosangadon, kapdolorojn kaj senton de premo sur la orelojn. Alia bruego aŭdiĝus en la 12-a de marto. Laŭ kelkaj esploristoj en najbara Ohrdruf testitis nukle-rilataj aparatoj. Tunelsistemo de Jonas-valo ĝis Ohrdruf ja verŝajne ekzistis por loĝistika plifaciligo. En ne tro fora urbo Gehren ĉiukaze esploradoj tiuspecaj okazis. Transportokoneksoj krome abundis tiuregione. Oni eĉ serĉis la legendozan Sukcenan ĉambron de la palaco en Zarskoje Selo. Tiu ĉambro foje nomitis la "Oka miraklo de la mondo." La meblaro portitis Kenigsbergon; la sorto pro la kaoso ĉe la fino de la milito necerta restis. Kiel menciite, granda parto de la Jonas-valo estas ĝis nuntempe soldattrenejo kun malpermesita aliro. Trezorserĉintoj laŭŝatokupe riskis kaj riskas monpunon. Kelkaj monumentoj memoras la destinon de viktimoj de la diktaturo nazia. En 2001 fonditis la t.n. Jonastal-societo por kolekti diversajn opiniojn kaj spurojn pri la iama uzo de la Jonas-valo, kiel ankaŭ por malkunigi nurajn mitojn kaj science dokumenteblajn historiajn faktojn. La societo kontraŭbatalas diversajn konspirajn teoriojn, kiuj svarmas pri la Jonas-valo, informadas kaj okazigas regule interesajn rondgvidadojn, ankaŭ por lernantoj. Antaŭ tia irado rekomendiĝas vizito de la societa muzeo en la Rehestädter-strateto en Arnstadt, kie faratas la teoria enkonduko en la temo kaj elmontratas objektoj. Vizito de la Jonas-valo ne nur interesas por postflari la spurojn de la plej terura tempo de Germana historio se ankaŭ imponas per la beleco de la natura medio. Multo da migradopadoj invitas ĝui la lindan ĉirkaŭaĵon.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)




artikel/Esperanto_serienbutton.png






Esperanto-Redaktion
06.04.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.