Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 29

Esperantomagazin -Nachrichten | "Des Kaisers neue Kleider" | Hörerbriefkasten mit Franz von Sales | Villengarten Franz in ARnstadt | Sprachkurs

_______________________
29. Esperantosendung, vom 4. Mai 2014: Nachrichten | "Des Kaisers neue Kleider" | Hörerbriefkasten mit Franz von Sales | Villengarten Franz in ARnstadt | Sprachkurs


> Download

= = = = = =
Hitzige Diskussion zur Hochschulentwicklung
Heiß her ging es am 25. März 2014 im Audimax der Fachhochschule Erfurt. Hier versammelten sich die hochschulpolitischen Sprecher/-innen der im Landtag vertretenen Fraktionen um die Entwicklung der Thüringer Hochschulen zu diskutieren. Koalition und Opposition schienen bei diesem Thema auf Kriegsfuß zu stehen schienen. Besonders auf Seiten der CDU und SPD zeigten sich die Sprecher angriffslustig. Man stellte sich u.a. der Frage, wie die Qualität der Lehre steigen solle, wenn bei gleichbleibender Studierendenzahl Personal abgebaut wir. Befristete Beschäftigungen seien nicht anziehend für so manche Wissenschafter, Erfurt als beruflichen Mittelpunkt zu wählen. Ein anderes Thema war die Aufhebung des Kooperationsverbots. Der Bund soll also die Hochschulen finanziell unterstützen dürfen, damit die Länder in der Finanzierung nicht weiter auf sich gestellt sind. Streichung ganzer Studiengänge stünden laut dem Christdemokraten Mario Voigt nicht an, wohl aber die Streichung von nichtwissenschaftlichen Stellen. Auch beide Hochschulen in Erfurt hätten Bestandsgarantie. Voigt hält von allzu großem demagogischem Hinausposaunen der Uniprobleme nicht allzuviel. Er setzt etwa auf digitalen Zugang für digitable Angebote der Staatsbibliothek. Auch das Wohnraumproblem sollte geregelt werden. Alle Fraktionen waren sich aber ausnahmsweise einig, daß die Ausfinanzierung der Hochschulen genauer geregelt gehört.

Flamiĝemaj diskutoj pri la evoluo de la erfurta altlernejo
En la 25-a de marto kunvenis en la aŭditoriego de la fakaltlernejo de Erfurto la respondecaj porparolantoj de en la turingia landa parlamento estantaj frakcioj kun la gestudentoj. Ĉar en la urbo estas du altlernejoj, nome la Universitato de Erfurto kaj la Fakaltlernejo de Erfurto, studentoj de ambaŭ institucioj celatas. Tial kunvenis ĉirkaŭ 100 aŭskultantoj kiuj estis preparintaj multajn demandojn kaj esperis ricevi almenaŭ kelkajn respondojn. Oni ne ŝparis la kritikojn kaj ne volis preterlasi la okazon formuli publike kritikojn. Eblis ankaŭ kolekti kaj prezenti bonajn ideojn en pli granda kadro. Interesege estis ankaŭ kiomaj estas la diferencoj inter la koalicianoj ka la opozicio koncerne poruniversitatan politikon. La kristdemokratoj kaj socialdemokratoj atakeme parolis. Tio tamen ne tro bone efikis ĉe la studentoj. Ili pli simpatiis kun la oponantaj Liberaluloj, la Maldekstruloj kaj la Verduloj. Ĉiuj politikoj konfrontiĝis al la demando, kiel plibonigi la kvaliton de instruado dum samtempa redukto de la instruistaro. Por la socialdemokrato Thomas Hartung jam la maniero de la demandostarigo estis malkorekta: "Se oni demandas tiel, la respondo ja estus negative, memkompreneble. Sed starigus ni la demandon iomete pli ampleksstile. Ni en Turingio havas la plej bonan rilaton inter nombro da instruistoj kaj altlernantoj en tuta Germanlando. Tiel ne estas iu danĝero ke ni en la tutgermana kadro perdus terenon." La studentoj asertis ke ili ne tiel interesiĝas pri la rango de la erfurta universitato en Germanio. La Verdulino Astrid Rothe-Beinlich malkovris la problemon de la nedaŭre dungitoj: ili jes ja estus pli malkaraj, sed altlernejo ne bezonus malkarajn postenojn sed solidajn. Por tio necesus pli multe investi: "Ĉar la mono ne estus ĵetata trafenestre. Je la unua aspekto oni povas ŝpari, sed je longa perspektivo bonaj edukitaj studentoj kaj bonaj kondiĉoj por deĵorantoj estas pli malmultekostaj pro la efikeco daŭripova." Ŝanĝi tion volas ankaŭ la liberala frakcio per la forigo de la kooperacimalpermeso, kiel substrekas s-rino Franka Hitzing. Rajtu eksubteni la altlernejojn la tutŝtataj organoj, tiel ke la federaciaj landoj jam ne estus sole ŝarĝitaj financi la tuton. Kontraŭe s-ro Mario Voigt de la Kristandemokrata Unio malaperigus postenojn de nescienculoj, ekzemple en la bibliotekoj. Nemire la studentoj timas ankaŭ la kompletan forigon de diversaj studofertoj, ekzemple de tiu pri Pedagogio de la infaneca periodo. Sed en tiu punkto s-ro Bohlander, vicprezidento por studado kaj instruado, trankviligante garantiis la restadon de tiu seminario: "Ni ne rajtas ĉion ajn fari laŭguste. Ekzemple oni havas la rajton malestiĝi mastrigajn kursojn sed neniun bakkalaŭrigan. Sekve restos ankaŭ la ebleco studi pedagogion de la infaneca periodo laŭ direktivo de la Ministerio pri edukado." Same ĉiuj altlernejoj restos, neniu loko estos fermita. S-rino Susanne Hennig de la Maldekstruloj proponis la enmetigon de la porprofesiaj akademioj en la altlernejan aron. Ĉiukaze ekde nun oni strebu integri en la decidofarado la tuŝitojn, nome la studentojn mem. Pli da demokratio postulas la Verduloj. La altlernejoj estu pli fieraj kaj ĉiam laŭte atentigu la socion pri universitataj problemoj kaj deziroj. Sed tioman memkonfidan sinprezenton ne ĉiuj ŝatas, ĉar: "Nur ekstari kaj dire ke aŭtomate pli da engaĝiĝantaj gestudentoj kaj pli da sciencaj rimedoj solvus ĉion, tion mi taksas politika mesaĝo de troa naiveco", diras la kristandemokrato Voigt. Li preferus la utiligon de ciferecaj ofertoj de la Ŝtata biblioteko fare de la studentoj per luprenitaj aŭ lizingitaj tabulkomputiloj. Lia partio ankaŭ volas helpi ĉiujn studentojn trovi ne tro karajn loĝejojn. Aparte gestudentoj kun migrada fono ricevu helpon sed ankaŭ tiuj, kiuj post la lernejo faris trejnadon. Tamen ĉiuj frakcioj konsentis je la fino de la diskuto pri unu punkto: necesus akurate reguligi la dividon de la subvenciado de la altlernejoj.
-----------------------
Hebammen zittern weiter
Am 5. April kam es am Anger zu einer großen Demonstration von Hebammen, Müttern und Vätern. Zum 1. Juli 2015 soll nämlich den freiberuflichen Hebammen die Haftpflichtversicherung aufgekündigt werden. Somit sei ein ganzer Berufsstand gefährdet. Schon seit einigen Jahren sind die zunehmend schlechter werdenden Arbeitsbedingungen der Hebammen bekannt. Elke Pirrhs, Vorsitzende des Hebammenlandesverbandes in Thüringen, erklärt, daß Studien einen Zusammenhang belegten zwischen kontinuierlicher Betreuung durch Hebammen und komplikationsfreier Geburt. Die Betreuung durch die Hebammen endeten ja auch nicht mit der Geburt, sondern gingen danach noch weiter. Gefordert ist ein runder Tisch mit allen Betroffenen. Nach einer solch erfolgreichen öffentlichen Willenskundgebung seien nun die Politiker am Zug.

Daŭras la necerteco de la akuŝistinoj
Je la 5-a de aprilo manifestaciis centoj da akuŝistinoj kaj gepatroj sur la Anger-placo. Kialo estis ke depost la 1-a de julio 2015 la liberprofesiaj akuŝistinoj perdos la kompensodevan asekuron. Tio signifas ke tiam jam ne estos iu kompanio asekura kiu akceptas akuŝistinojn kiel klientojn. Sed sen tia asekuro ili jam ne povos labori kaj tuta profesio estos minacata de neniiĝo. Estas konataj jam ekde kelkaj jaroj la malboniĝintaj laborkondiĉoj de la prizorgantinoj de akuŝoj. Malgraŭ malbonaj salajroj dum la lastaj jaroj, kreskis tamen la de la virinoj mem pagendaj asekuraj kontribuoj, pojare je 20 procentoj. Pri la graveco de la akuŝistina profesio parolas s-rino Elke Pirrhs, porparolantino por Turingio: "Ekzistas internaciaj studoj, kiuj klarege atestas konekson inter intensiveco de fruaj kontaktoj de estontaj patrinoj kun la akuŝistino kaj la malofteco de cezaraj sekcoj. Tian konekson oni devus stimuli kaj konatigi. Almenaŭ oni plifortigu la pozicion de la akuŝistinoj. Komenciĝas akuŝistinaj laboroj per la konstato de graveco kaj la diversaj kuroj por estontaj gepatroj. Poste la nasko mem, plej ofte nasko en kliniko. Ekster tio aldonatas la neklinikaj akuŝadoj hejme. Sed tiam la laboro ankoraŭ ne estas finita. La klinikoj plej malfrue sendas la virinojn hejmen je la 3-a tago postnaska, kie rekomenciĝas la laboro de ni, la akuŝistinoj. Ni prizorgas ilin, konsilas ilin, kontrolas la postgravedecan reformiĝadon, la funkcion de mamnutrado, la cikatriĝon de la umbiliko. La prizorgadon etendiĝas multe pli longe ol 9 monatoj, nome de la unuaj paŝoj de familioplanado ĝis la fino de mamnutrado. Ni havas bonajn kontaktojn kun la respondeca ministrino Heike Taubert. Sed mankas la konsekvenca realigo; ne sufiĉas nur surlipaj promesoj. Helpus startigi kampanjon je fiziologiaj akuŝoj. Sidu ĉe la sama tablo akuŝistinoj kun kuracistoj, klinikestroj, asekurkompaniuloj, respondeculoj en la publika administracio. Ĉar eblas ŝanĝi la malbonan situacion, sed nur kune! Mi forgesis nomi la plej gravan partoprenendan grupon, nome la virinojn mem. Ili laŭte anoncu siajn dezirojn." La verduloj promesis engaĝiĝi kiel ankaŭ la kristandemokratoj. Ili postulas de la landa registaro ekaktivi sur tutnacia ebeno. Post sukcesa manifestacio kun impresa nombro da partoprenintoj la stafetan batonon ricevis nun la politikistoj.
----------------------
Spanische Wochen in Erfurt
Im vorigen Jahr besuchte der spanische Botschafter Garcia-Berdoy Cerezo die thüringische Landeshauptstadt und war mehr als begeistert. Die Botschaftsrätin für Kultur Minguez machte darauf Nägel mit Köpfen, als sie dem Erfurter Kulturdirektor Knoblich einen Besuch abstattete. Man wurde sich einig, Spanien in Thüringen besser als bisher zu präsentieren. Als Auftakt könnte die am 11. April eröffnete Ausstellung "Balenciaga und der Film" gelten. Verschiedene Konzerte bis hin zur Präsenz spanischer Programmpunkte beim diesjährigen Krämerbrückenfest Mitte Juni helfen mit, hierzulande die iberischen Halbinsel mehr zu promoten. Künstlerische Botschafter z.B. sind seit 2012 die Künstler der interesanten Band "Drep", die auch wegen der nicht leichten ökonomischen Lage aus ihrem Heimatland nach Berlin gezogen sind und hierzulande Furore machen.

Hispanaj semajnoj en Erfurto
Lastpasintjare gastis la hispana ambasadoro Garcia-Berdoy Cerezo en Erfurto, kion li ege ĝuis. Poste venis ankaŭ la ambasada respondeculino por kulturaĵoj, s-rino Minguez, por renkonti la erfurtan kulturdirektoron Tobias Knoblich. Ŝi vizitis la urbon kaj informiĝis pri la kulturaj kondiĉoj en la turingia ĉefurbo. Rapide oni konsentis fari aranĝojn pri hispana kulturo en Erfurto, alporti iom da Iberujo Erfurton. En la 11-a de aprilo malfermitis la ekspozicio "Fotografia rondirado pri la modaj kreaĵoj de Cristóbal Balenciaga por la filmo" en la kulturforumo Dacheröden. S-ro Knoblich informis pri Balenciaga kaj la elmontro tiel: "Naskiĝinte en 1895 kaj mortinte en 1972 li estas kvazaŭ pioniro de alfilma adapto de modo. La hispana ambasado jam estis okaziginta ekspozicion en la kunteksto kun la Berlina Internacia Film-Festivalo. Temis pri 60 granddimensiaj fotoj kun motivoj de vestoj de konataj filmstelulinoj kiel Elisabeth Taylor, Grace Kelly, Romy Schneider, Marlene Dietrich, Brigitte Bardot kaj Ingrid Bergmann. Ekspozicia kuratoro estas Pedro Usabiaga, fotografo el Eŭskujo kun multaj kontaktoj al la mondo de filmado. Oni trairis ĉiujn regionojn de Hispanujo kaj la fotoj ludas gravan rolon retrorigardan. Estos tiu elmontro migra, ĉar post sessemajna ĉeesto en Erfurto ĝi estos en Frankfurto ĉe Majno." En la 13-a de aprilo faris prelegon la hispana ambasadoro en la prelegejo "Coelicum" de la teologia fakultato pri la temo: "Hispanio kaj Eŭropo troviĝantaj en nova fazo". Samtage malfermis la turingiajn Bach-semajnojn ekskluziva orkestro baroka de Sevilo. Krome la Festo ĉe Krämer-ponto meze de junio estos sub hispana moto. Venos i.a. la hispana bando "Drep". Sed - kiuj estas tiuj homoj? Knoblauch donos la respondon: "Ili estas kvar junaj hispanoj kunlaborantaj ekde 2012. Ili ŝatas orientiĝi pri la resto de Eŭropo, ankaŭ pro la ekonomie malfacila situacio nuna en sia patrujo. Ili aktivas en Berlino kie ili jam plurfoje ludis antaŭ publiko, malgraŭ relative mallonga restado en la germana ĉefurbo. Dum pli ol 10 koncertoj ili sukcesis dancigi kaj saltigi la homojn. Energihava bando, pro kiu oni antaŭĝoju." Same la ludo de la gitaristo El Macareno kaj de aliaj andaluzaj artistoj sur la Katedralplaco de Erfurto, donis novajn impresojn al la erfurtanoj kaj postlasis hispanan vivoĝojon en Turingio.
--------------------
Benefizkonzert für Frauenzentrum in Mali
Gemeinsam mit der Musikschule "Ottmar Gerster" aus Weimar veranstaltete am 12. April die Streichermusikschule Erfurt ein Benefizkonzert zugunsten des Frauenzentrums in Kati. Die Stadt ist im Süden gelegen, wo es friedlicher ist und der Rohbau nun weitergebaut werden soll. Für die Musikschüler ist es schon das fünfte Konzert dieser Art. Sie werden unterrichtet nach der Suzukimethode, die Anleihen bei den Methoden muttersprachlichen Spracherwerbs nimmt. Entwickelt hat das ein japanischer Musikpädagoge. Andere Projekte in der Vergangenheit waren die Anschaffung einer Milchkuh für Äthiopien und eines Wasserbüffels auf den Philippinen. Für die Schüler ist das Erlebnis, mittels ihrer Kunst konkret Gutes zu bewirken, wichtig. Das Musizieren im schönen Erfurter Rathaussaal verstärkt die Freude noch zusätzlich.

Bonfara koncerto por afrika projekto
Kune kun la muziklernejo "Ottmar Gerster" de Weimar organizis la arĉinstrumenta lernejo de Erfurto bonfaran koncerton por porvirina centro en Kati, ĝemelurbo de Erfurto en Malio. La koncerto okazis en la urbodoma festsalonego en la 12-a de aprilo. Krom verkoj de konataj komponistoj kiel Bach, Mozart aŭ Schumann prezentatis fare de la lernantoj ankaŭ popolkantoj kaj infanaj kantoj. La arĉinstrumentistojn akompanis piane s-ro Akiko Yukawa el Japanio. La gelernantoj ĝuas apartan manieron de instruado. Ili lernas laŭ la t.n. Suzuki-metodo. Bazo de tiu aparta kielo estas la maniero de la akiro de gepatraj lingvoj. Eblas komenci la lernigon jam al 3- aŭ 4-jaraĝuloj kaj ĉiu infano mem rajtas fiksi la rapidecon de la lernadoprocedo. Tiun metodo elpensis antaŭ 40 jaroj japana muzikpedagogo. S-ino Dorothee Schmidt, la estrino de la Suzuki-sekcio, asertas: "La rezultoj estas vere okulfrapaj. La infanoj eĉ poste, kiam ili ludas laŭ notoj, ofte preferas la elparkeran ludadon." Jam la kvinan fojon la erfurtaj lernantoj ludas por bona celo, la trian fojon por la malia ĝemelurbo. La mono por la du unuaj koncertoj estis por laktobovino en Etiopio kaj por akvobubalo donacota al filipina vilaĝo. S-ino Schmidt parolas pri la graveco de la muzikaj kunvenoj por la muzikistoj: "Por niaj lernantoj estas kulmino ludi en la festa salonego de la urbodomo. Ne tiom pro la elstara loko kiom pro la kombino inter artoprezentado kaj efika bonfarado." La ĉijare enspezitaj monoj servas por la plukonstruado de la porvirina centro en Kati. Pro la malpaco en la lando dum la lastpasintaj jaroj ĝia plukonstruado ĉesis. Ĉar nun denove regas la paco almenaŭ en la suda parto de la lando - kie troviĝas ankaŭ la ĝemelurbo Kati - estas senchave daŭrigi. S-ro Ohlmann de la sekcio, kiu prizorgas la eksterajn aferojn de Erfurto, eksplikas: "Du trionoj de la centro estas ankoraŭ kruda masonaĵo. Pro la estinta ĉeesto de francaj kaj germanaj trupoj ĉi-momente estas paco kaj ni esperas ke oni sukcesos baldaŭ finkonstrui la instituton."
----------------------
Geplanter Neubau der Rathausbrücke
Seit Jahren schon ist die Rathausbrücke zwischen Benediktsplatz und Wenigemarkt nicht mehr vollständig nutzbar. Ein Neubau der maroden Brücke ist überfällig und doch zögerte sich dieses Vorhaben hinaus. Anderen Projekten wurde immer wieder der Vorzug gegeben. Bei der Rathausbrücke muß nun aber eingegriffen werden, und so soll in den Jahren 2015/16 endlich ein Neubau erfolgen. Die Brücke dürfte niedriger werden, um den Furtcharakter hervorheben. Auch die Insel soll, wie das ganze Umfeld, erlebnisreicher werden. Geplante Parkhäuser am Innenstadtrand werden die Besucher einladen, zu Fuß die Stadt zu erkunden. Dann wird auch die Verkehrsberuhigung auf der Brücke und das Wegfallen der Parkmöglichkeiten nach dem Umbau für alle verschmerzbar sein.

Novkonstruo de la Urbodomo-ponto
Plurajn jarojn jam ne eblas uzi la Urbodomo-ponton inter Benedikt-placo kaj Wenige-bazaro. Ĝi troviĝas laŭlonge de la famekonata Krämer-ponto. Estas fendoj en la konstruaĵo, la piediraj vojetoj estis fermitaj kaj la maksimume allasebla pezo de la veturiloj ŝrumpis. Novkonstruo jam de tre longa tempo bezonus, kio tamen ĉiam denove prokrastitis favore al aliaj renovigendaj aferoj. Sed nun urĝas la tempo por la Urbodomo-ponto kaj ĝis plej malfrue 2016 ĝi estos nove konstruita. La nova ne tro diferencos de la ekzistanta ponto, ĝi estos nur iomete pli modesta, pli malalta. Ĝi liberigos onies vidon al pli malaltaj partoj de la Krämer-ponto por reestabli la karakteron travadejan de la regiono. Travadejo, germane: Furt, ankaŭ estis nomdoninta por la urbo Er-furt. Ĝenerale la komplekso pli ĝueblu post la enkorpigo de la insuleto sube. Ĝi same kiel la insulo de post Krämer-ponto por piedirantoj alirotas. Pri la plibeligo de la subpasejo en la direkto de la insulo oni ankaŭ pensos. La trafikkvanto post la novkonstruo tamen ne kreskos sed la nuna pro kadukiĝo mallibervole trankvila sento poste daŭrigu. La sento troviĝi en piedira zono ne estos for. Sekve oni strebos kaj alidirekti la trafikon surpontan kaj malebligi parkumadon surpontan. S-ro Warnecke, frakciestro de la socialdemokratoj, substrekas: "Ne estos ĝenerala barigo de la strato kontraŭ aŭtistoj. Sed la plejmulto el ili aliengvidendos, ekzemple al la nove planitaj parkejoj ĉe la rando de la urbokerno. De tie ĉiu urbovizitanto esploru la urbocentron de Erfurto piede."
= = = = = = = =
In unserer Literaturecke hören wir heute zur Abwechslung wieder einmal ein von Zamenhof selbst übersetztes Stück, nämlich das wohlbekannte Märchen "Des Kaisers neue Kleider". Wie wir alle wissen, stammt dieses Märchen von Hans-Christian Andersen und auch die Eckdaten aus seinem Leben dürften bekannt sein: er wurde 1805 in Odense geboren und starb 1875 in Kopenhagen. Er wurde weltberühmt durch seine über 160 einfühlsamen Kunstmärchen (z.B. "Prinzessin auf der Erbse", oder "Das häßliche Entlein"). Schon weniger bekannt sind sein Roman "Der Improvisator" und die feinsinnigen Memoiren "Das Märchen meines Lebens".

En nia beletra angulo ni aŭdos la bonkonatan fabelon "La novaj vestoj de la reĝo" de Hans-Christian Andersen. Ĝin tradukis nia majstro Zamenhof mem. La filo de malriĉa ŝuflikisto famiĝis ĉefe pro siaj fabeloj, kiuj ekzistas ne nur tradukitaj Esperanten sed eĉ surbendigitaj. La fama dana verkisto vivis de 1805 ĝis 1875. Dumvive li vojaĝis tra multaj eŭropaj landoj kie li renkontis amason da karakteroj. Liaj verkoj ĉiam ŝatatis ankaŭ pro ilia delikatsentemo. ---- Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: "Li estas en la konsilanejo", oni tie ĉi ĉiam diradis: "La reĝo estas en la vestejo." En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj. "Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron. Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto. "Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!" ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas. "Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!" Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, "mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris. La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis. "Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!" "Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la teksantoj. "Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!" diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!" "Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis an sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi. "Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. "Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!" Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes, ĝi estas rava!" li diris al la reĝo. Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo. Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj. "Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!" kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon. "Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela", diris tiam la reĝo laŭte, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!" Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava, belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: "Nun la vestoj estas pretaj!" La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!" "Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis. "Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn." La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas - tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto - kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo. "Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!" "Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa ceremoniestro. "Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "Ĉu ĝi ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon. La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson. "Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis unu malgranda infano. "Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!" diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris. "Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!" kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.
= = = = = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Die nächste reguläre Esperantosendung ist erst am 6. Juli. Dafür gibt es am 8. Juni um 20 Uhr eine live übertragene Podiumsdiskussion aus der Aula des Evangelischen Ratsgymnasiums anläßlich des Deutschen Esperantokongresses. Zwischen 19 und 20 Uhr davor läuft eine Sondersendung auf Esperanto mit Literatur und Musik. -- Skribas ekzemple nia regula aŭskultanto Jiri P.: "Mi petas pardonon, ke mi jam longe ne skribis al vi. Mi aŭskultas regule viajn programojn en la unua dimanĉo monate kaj mi provas ankaŭ aŭskulti kaj presi viajn programojn post via elsendotago. Ĉio bone funkcias kaj nun mi atendas la tempon, kiam okazos la Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt kaj kiam interesajn programojn kaj prelegojn mi povos presi. Mi estas jam maljuna kaj mi ĉiam preferas havi ĉion surpapere, kiel ni diras 'nigra sur blanka'." Dankon, estimata amiko de Radio FREI el la ora urbo Prago. Estas grave por ni scii, ke nia metado de la esperanto-tekstoj surretpaĝaren estas helpa por niaj aŭskultantoj. -- Atentu! La regula elsendo en la unua dimanĉo de junio ne okazos, ĉar ni rekte disaŭdigos en la 8-a de junio je la 20-a horo podian diskuton el la aŭlo de la Evangelia Konsilantargimnazio de Erfurto, okaze de la 91-a Germana Esperanto-Kongreso. Tio estos en la germana lingvo. Sed en la sama tago, la 8-a de junio, de la 7-a horo ĝis la 8-a vespere estos plusa elsendo en Esperanto, kun literaturo kaj muziko. ---- En la 7-a de majo 1967 okazis la unua "Tutmonda Tago de Komunikiloj". Ni aŭdos la unuan parton de la mesaĝo de Lia papa moŝto Paŭlo la 6-a; tiaj mesaĝoj publikiĝas ĉiam en la 24-a de januaro, la festotago de Sankta Francisko el Sales, la patrono de la ĵurnalistoj. Interese estas aŭdi la argumentojn de antaŭ 47 jaroj kaj kompari ilin kun la problemoj hodiaŭaj. La teksto estas elĉerpita el la 6-a numero de "Espero Katolika", el la 1967-a jaro, kun afabla permeso de IKUE.
= = = = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia", in der wir die schönsten Ecken Thüringens besuchen, machen wir einen Abstecher nach Arnstadt. Arnstadt ist der Hauptort des Ilmkreises, die älteste Ort der neuen Bundesländer und Bachstadt. Jetzt gibt es einen neuen Superlativ: der in seiner Art einzigartige Villengarten Franz erstrahlt in neuem Glanz und lädt zu Erholung und Weiterbildung ein. Der Berliner Oberlehrer Rudolph Franz begann in den 70-Jahren des 19. Jahrhunderts unweit des Riedtores ein weitläufiges Anwesen zu erwerben, um den ungesunden Wohnverhältnissen in der Hauptstadt zu entfliehen. Schließlich zog er ganz nach Arnstadt. Mit viel Liebe zum Detail ließ er seltene Bäume anpflanzen und engagierte für den Bau der Villa samt Terrasse und anderer Gebäude den bekannten Architekten Gustav Knoblauch. Es sollte dessen einziges Werk in Thüringen bleiben, da der anläßlich eines Wettbewerbs eingereichte Plan für das neue Rathaus in Rudolstadt nicht angenommen wurde. Das Vorzeigeanwesen verfiel in den letzten Jahrzehnten, nachdem es als u.a. Kindergarten und Schule gedient hatte. Im Jahre 2010 wurde es öffentlich zum Verkauf angeboten; barbarische Pläne, das Anwesen zu teilen und die einzelnen Parzellen modern zu verbauen standen auch im Raum. Seit 2012 gibt es eine Initiave, dieses Unikum zu schützen. Die Studenten der Fachhochschule Erfurt taten ihr Bestes, um das Erhaltene zu konservieren und gleichzeitig für neue Aufgaben fit zu machen. Arnstadt ist auf jeden Fall um eine neue alte Sehenswürdigkeit reicher; der politische Segen kam im Frühjahr 2013. Anfang Mai gab es einen Tag der offenen Tür.

En nia rubriko pri sciindaĵoj en Turingio ni hodiaŭ vizitas la ĉeflokon de la Distrikto Ilm, la Bach-urbon Arnstadt. De ne longe ekzistas tie nova vidindaĵo pri kiu ĉiuj turingianoj fieru: la belega Vilao-parko Franz.



artikel/Esperanto_serienbutton.png





Esperanto-Redaktion
04.05.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.