Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 34

Esperantomagazin: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Rennsteiggarten | Sprachkurs

_______________________
34. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, am 7. September 2014


> Download

[Nr. 34, 2014-09-07]
= = = = = = = = =
Wer hat Angst vor gemaltem Punk?
In einer Stadtratssitzung im August stellte die CDU eine große Anfrage zum Thema "Graffiti". Marion Walsmann meinte, daß diese Verunstaltungen bisweilen sogar Angsträume entstehen ließen. Bei der Anfrage an den Bürgermeister ging es um eine genaue Darstellung der beschädigten öffentlichen Gebäude sowie um die Aufklärungsquote aus dem vorigen Jahr. Nach Recherchen von Radio FREI gab es 2013 etwa zwei Delikte jede Nacht, wovon 41,8 % aufgeklärt worden seien. Diese Quote war 2010 und 2011 noch besser und liegt deutlich über der von Leipzig. Der sozialdemokratische Stadtratsabgeordnete Kevin Groß unterstellt der CDU Wahlkampftaktik und verweist auf die regelmäßige Wiederkehr dieses Themas. Er sei für eine großzügige Bereitstellung von Flächen für Graffitikünstler, wo sie keine Beobachtung zu fürchten hätten, geschweige denn Strafverfolgung. Radio FREI interviewte Betroffene, ob Graffiti Kunst seien. Altersunabhängig traten verschiedene Einschätzungen zutage. Die Behauptung von Walsmann jedoch, Graffiti könnten sogar Angst machen, wurde von den meisten oft erst gar nicht verstanden. Ein Erfurter versuchte es mit dem Vergleich von Graffiti mit gemaltem Punk, was das ungute Gefühl bei manchen bewirken könnte.

Ĉu grafitioj povas timigi?
La kristandemokratoj de Erfurto ĝenerale malŝatas murskribaĵojn, kiuj por ili ŝajne ĉiam estas murskribaĉoj. Marion Walsmann de la CDU-frakcio deklaris jene en telefonintervjuo kun Radio FREI: "Tio tute ne belas, oni sentas sin forpuŝita. Necesas agnoski ke temas pri pentraĉoj, malbeligo, detruo, intenca detruo! Per tio estiĝis naŭzaj, timigaj spacoj. En stratoj kaj stratetoj tiel fuŝornamitaj neniu sentas sin bone. Tiujn vojojn oni evitas nesciante kio tie okazos." Sevke faris la kristandemokratia frakcio dum kunsido de la urba konsilantaro en aŭgusto grandan interpelacion: kun ne malpli ol 15 demandoj starigitaj al la regantaj socialdemokratoj, socialistoj kaj verduloj, ekzemple: Kiomfoje sur urbaj konstruaĵoj kaj institucioj estis surŝprucigitaj farbaĉajoj? Kiomas la per tio kaŭzitaj damaĝoj? Kiomas la sukcesa skoltado fare de la policistoj ĉe tiaj deliktoj en 2013? Radio FREI informis sin ĉe la erfurta polico. Laŭ iliaj informoj estus registritaj en la 2013-a jaro 648 kontraŭleĝaj punindaj agoj. Tio estus ĉirkaŭ 2 deliktoj ponokte. La sukcesa rekognoska kvanto estus je 41,8 procentoj. Dum la jaroj 2010 kaj 2011 eĉ la duono de la krimuloj estus konviktitaj! Kiom bonas tio, iĝas klare se oni komparas la tuton kun la nombro de konviktoj en la saksa grandurbo Leipzig. Tie okazas ĉirkaŭ 3.000 incidentoj kun konvikto sole de triono el ili. Sekve la erfurtaj policanoj faras bonegan laboron. Alia interesa fakto estas, ke la kristandemokratoj ne demandas al la polico sed al la erfurta ĉefurbestro. S-ro Kevin Groß, socialdemokratia konsiliano, imputas populismon al la opozicia frakcio antaŭ la balotoj de la Landa parlamento en septembro dirante: "La interpelaciego sendube estas parto de balotbatalo de la kristandemokratoj: ili tiel provas arigi ĉiujn konservismajn voĉdonantojn malantaŭ si. Fakte nuntempe ne estas la unua fojo ke oni pridiskutas tiun problemon en la urba konsilio." Do ĉu la kristandemokratoj volas simple prezenti sin kiel la solajn gardantojn de leĝo kaj ordo? S-ino Walsmann kontraŭas: "Tio estas simpla, distordita, fuŝinterpretita. Ni ne nur aktuale atentigas pri tiu temo sed jam ekde pluraj jaroj interesiĝas pri la grafitia malbono, kion montras pluro da interpelacioj." La socialdemokrato Groß ne maljesas la repetitan interpelacion, tamen konstatis miran oftecon antaŭ balatoj. Krome li kritikas la konservismajn solvoproponojn de observado, plialtigo de la punoj, kamerao-instalo kaj daŭra patrolado. Li proponas, anstataŭ punadon pliseverigitan, la disponigon de artospacoj. Tie la artistoj sen observado, sen iuj reprezalioj kreive agadu. Tiukuntekste s-ro Groß pravas, ĉar nuntempe la policistoj devas ankaŭ ĉe laŭleĝaj lokoj observi la artistojn kaj noti la personindikojn. Radio FREI komencis opinisondon ĉu la ŝato aŭ malŝato de grafitioj dependus de la aĝo de la erfurtanoj. La rezulto estis negativa. La unua demando de la enketo estis, ĉu grafitioj estas artaĵoj. Jenas la respondoj: "Tute ne, mi ege kontraŭas!", "Povas esti, sed la plejmulto ne estas arto. Kion ni vidas tie ĉi sendube forigindas.", "Grafitioj estas arto, jes ja!", "For, por mi grafitioj estas naŭzaj.", "Juĝo ĉu arto ĉu nearto estas tre malfacila.", "Mankas spacoj por la evoluo de tiu arto." La dua demando, ĉu grafitioj timigus onin, de multaj intervjuitaj ne estas komprenita. La teorioj de la kristandemokratino Walsmann ŝajne de multaj ne estas konsentitaj. Jen la respondoj: "Neniam vojaĝu s-ino Walsmann al Berlino, kie pro la grafitiaj amasoj ŝi daŭre estos rigida pro teruro." "Mi ne sentas timon, la tuto ne faras dolorojn, tamen ĝi ne belas." "Mi ne scias, eble temas pli pri sinteno de la unuopuloj. Ĉar grafitoj por multaj egalas pentritajn punkulojn." Interesa difino, ĉu ne? Grafitio estas simple - pentrita punkulo!
----------
Fünfte Auflage des Kunstrasen-Festivals in Erfurt
Am 9. und 10. August erfüllte der Verein "Gesamt-Kunst-Kraft-Werk" die Brachfläche am Wasserturm erneut mit Leben. Es handelt sich um das bereits fünfte Open-Air-Festival "Kunstrasen". Nach dem Ausbleiben von Bundesmitteln griff man erfolgreich auf Crowdfunding zurück. Ziel ist, Kulturangebote und Kunst an außergewöhnliche Orte zu bringen. Mit einer Mischung aus Musik, Kunst, Film, Theater ermöglicht man den Besuchern einen Zugang zu Kunst, den Künstlern andererseits den Zugang zum potentiellen Kunden. Im Jahre 2013 besuchten immerhin über 1.200 Menschen das Festival. Bereits im Shuttlebus wurde man aufs Festival eingestimmt. Und den Eintrittspreis ermittelte jeder selbst - durch Würfeln!

Kvina eldono de la festivalo "Kunstrasen"
En la 9-a kaj la 10-a de aŭgusto la societo ''Gesamt Kunst Kraft Werk'' refoje vivigis la navalon ĉirkaŭ la akvoturo en Erfurto. ''Kunstrasen estas festivalo sub libera ĉielo en Erfurto kaj unuigas arton kaj muzikon. Ĝi ankaŭ tiujare okazu", deklaris la kuratorino Saskia je la komenco de la kolekto de mondonacoj por la festivalo. Sed kial necesis kolekti monon? Florian de la Kunstrasen-teamo eksplikas: "Ni ne sukcesis ricevi subvenciojn el Berlino, sekve ni startis amasfinancadon por povi pageti la artistojn." Amasfinancado, angle: crowdfunding, estas komunuma maniero por financi ideojn aŭ projektojn. Mono estas kolektita kutime en la interreto. La ĝojo estis granda post gajno de 1.500 eŭroj jam en junio. Tiel la aranĝo de la festivalo estis sekurigita. Ankaŭ ĉi jare eblis forkonduki la vizitantojn en la buntan mondon de la artoj. Per miksaĵoj de muziko, arto, filmo, teatro ne nur plifaciliĝas la aliro al arto, sed ankaŭ ofertatas al regionaj kaj internaciaj artistoj prezenti ideojn kaj verkojn antaŭ granda publiko. En la 2013-a jaro pli ol 1.200 homoj vizitis la festivalon. Por malkomplika alveno ĉe la festivalo oni instalis senkostan pendolan bustransporton inter la ĉefa stacidomo de Erfurt kaj la festivalejo. Pri tio asertis Florian: "Tion organizis ni mem, sen iu subvencio. Tio estis aldonitaĵo, ankaŭ por redukti la parkumadajn problemojn." Jam dum la alveturo la vizitantoj ene de la buso per etaj muzikaj pecoj preparitis. Kreiva ne nur estis la programo de la festivalo mem, sed ankaŭ la ĉiutaga eltrovo de la prezo de la enirbiletoj. Ĉar pri tio responsis la alvenintoj mem, per ĵetado de kuboj.
--------
Kulturquartier Petersberg sucht neues Zuhause
Seit 2012 strebt der Verein "Kulturquartier Petersberg" nach neuen kulturellen Lebensräumen in Erfurt. Nachdem sich der Plan, in der ehemaligen Defensionskaserne auf dem Petersberg einen zentralen Ort zu erhalten, endgültig zerschlagen hat, beriet man über die eigene Zukunft. Unter dem neuem Namen "Kulturquartier Erfurt" strebt man nun ein neues Heim im ehemaligen Schauspielhaus an. Am 19. August informierte man Passanten beim Klostergang vor dem ehemals berühmten Theater über die Vereinspläne. Gleichzeitig ermunterte man sie, über ihre Erfahrungen von früher zu sprechen, als es in Erfurt noch ein Schauspielhaus gab.

Kulturquartier Petersberg serĉas novan hejmon
Ekde 2012 la societo ''Kulturquartier Petersberg" estas serĉanta novajn kulturajn vivospacojn en Erfurto. En la eksa defendokazerno sur la monteto Petersberg oni planis fari centron por kreiva ekonomio. Sur unu centra loko estiĝu atelieroj, laborejoj kaj burooj. Kiel oni scias, la urba konsilantaro en aprilo de la kuranta jaro preferis alian utiligkoncepton. Pri la propra estonteco la societanoj decidis en la 12-a kaj la 13-a de julio kaj interkonsentiĝis: la projekto de instalo de centro pri kreiva ekonomio daŭre realigotus. Sub la nova nomo "Kulturquartier Erfurt" la aktivuloj serĉas novajn lokojn. Alia ege taŭga loko estus la Malnova dramteatrejo en la Klostergang-strato. La eksa teatrejo ekde la finkonstruo de la Nova operejo estas neglektita, neuzata kaj kadukiĝas. En majo de 2013 maldekstruloj estis perforte okupintaj ĝin postulante centran kulturcentron. En la 19-a de aŭgusto amikoj de la menciita societo "Kulturquartier" informis preterpasantojn pri siaj planoj. Krome ili igis la pli aĝajn erfurtanojn rakonti pri siaj propraj spertoj kun la dramteatro, kiam ĝi ankoraŭ funkciis.
----------
ICE-City, wohin geht die Reise?
Daß Erfurt sich bis 2017 zu einem der wichtigsten Verkehrsknotenpunkte Deutschlands entwickeln wird, steht mit Inbetriebnahme der Schnellstrecke Berlin-Nürnberg fest. Auf welcher Seite des Bahnhofs die ICE-City entstehen wird, ist hingegen strittig. Nach schwierigen Verhandlungen mit dem Eigentümer der westlichen Seite konzentriert man sich erst einmal auf das Areal östlich des Bahnhofs. Ein Verkauf dieser Flächen bis Herbst gilt als sicher. Frank Krätzschmar von der Landesentwicklungsgesellschaft verweist auf Sondernutzungs- und Sonderplanungsrechte der Bahn; zum Schluß müsse dann noch das Eisenbahnbundesamt über die Verkaufseignung entscheiden. Das Interesse, in Erfurt zu investieren, sei auf jeden Fall groß. Auf einer Immobilienmesse in München im Herbst wird ein digitalisiertes Modell präsentiert werden. Krätzschmar vergleicht die Entwicklung der Bahnhofsgegend mit dem Brühlviertel, das man seit 1993 betreute und wo erst jetzt, 21 Jahre später, die Entwicklung als abgeschlossen gelte. Obschon beim Bahnhof das Hauptaugenmerk auf Gewerbeansiedlungen und Büroflächen liege, seien auch Wohnungen dort keinesfalls ausgeschlossen. Im Herbst wird für alle interessierten Erfurter am Bahnhof ein Informationszentrum eröffnet werden.

La estonta rapidtrajna urbo en Erfurto
Erfurto estos post 2017 unu el la plej gravaj trafiknodoj de Germanlando danke al la finfaro de la rapidega fervojlinio inter Berlino kaj Munkeno. Tamen ĝis nun la areoj ĉirkaŭ la ĉefa stacidomo de Erfurto ne aspektas tro allogaj. La urbo pro tio jam antaŭ longe ekprojektis novajn kvartalojn stacidomajn: kien la tuto evoluos hodiaŭ ankoraŭ ne tute klaras. Unue oni devis decidi kiun flankon preni, ĉu la orientan aŭ la okcidentan. Ĉar la intertraktoj kun la posedanto de la oriente de la stacidomo situanta areo lamas, oni koncentriĝis intertempe pri la okcidento. La 40 hektarojn grandan areon inter la hotelo "Intercity" kaj la fluegfoso vendos la Germana fervojo al la Landa evoluigsocieto ankoraŭ ĉi aŭtune. Por la vendonto, Deutsche Bahn, validas specialaj uzorajtoj ĝis nun. S-ro Frank Krätzschmar, ĉefo de la Landa evoluigsocieto substrekas: "Tiu speciala planad- kaj uzorajto devas esti forigita. La fervojo devas deklari ke ĝi neniam plu bezonos tiun komplekson. Poste la federacia fervoja oficejo kontrolos la rezignon kaj jesos aŭ maljesos. Sed tiajn procedojn nia societo jam ĉe aliaj projektoj en Turingio sukcese solvis. Ni scipovas fari tiaĵojn, sed tia afero daŭras iomete da tempo." Ĝis fino de septembro oni esperas ne nur esti fininta la aktualan negocon sed ankaŭ esti subsigninta antaŭkontrakton pri al restantaj liberaj areoj de ĉe la stacidomo. Ĉiutage estas demandoj de interesiĝantaj investantoj, la intereso pri Erfurto estas vigla. Dum foiro pri nemoveblaĵoj en Munkeno en aŭtuno oni prezentos virtualan maketon pri la nova ĉestacidoma urbokvartalo "ICE-City". S-ro Krätzschmar tamen ne laciĝas emfazi ke nur post kontraktofarado povus komenciĝi la reala komercado pri la areeroj kaj dankas pro la kompreno. Neestante finfarita, la planado lasas ankoraŭ multe da spaco por individua evoluo de la investontoj: la aktuale ununura ekzistanta Machleidt-skizo donas vagajn rekomendojn. Kvankam ĉefe temas pri komercaj spacoj, loĝejoj tute ne ekskludatas. S-ro Krätzschmar komparas la stacidoman aferon kun la evoluo de la Brühl-urbokvartalo en la jaro 1993. Pri tio ankaŭ lia evoluigsocieto responsis, kaj nur antaŭ mallonga tempo la lastaj areaj konceptoj realiĝis, do post 21 jaroj. Ĉe la stacidomo la evoluo paŝon post paŝo simile funkcios. Eble post du dekoj da jaroj la ICE-City estos finfarita etendiĝinte ĝis la varstacio en la direkto de Vajmaro. Por interesiĝantaj urbanoj en aŭtuno oni ekigos informiĝeblecon ene de informocentro en la fervoja stacio. La fina aspekto arkitektura estos nedeterminita, do afero ĉiuokaze ankoraŭ longan tempon ekscita.
-----------------------
Thüringen - Vorzeigekind bei Ganztagsschulen
Seit Anfang der 2000er-Jahre wird immer mehr in Ganztagsschulen investiert, auch in Thüringen. Eine Studie der Bertelsmannstiftung fand jedoch heraus, daß die Erweiterung der Ganztagsschulen in den letzten Jahren stagniere. In Thüringen gibt es derzeit 150.000 schulpflichtige Kinder. Mehr als die Hälfte von Ihnen befindet sich in Ganztagsschulen. Bei Grundschulen und Förderschulen sind es zwischen 83 und 100%, vorbildhaft für ganz Deutschland. Sorgenkind für Ganztagsschulbefürworter sind jedoch die Gymnasien mit nur 8%; das ist bundesweit der niedrigste Wert. Stefan Schumacher, Sprecher des Kultusministeriums, verweist auf das Prinzip der Freiwilligkeit für Schüler und die Unabhängigkeit von Schulen. Seit dem Schuljahr 2010 stagniert die Entwicklung, und selbst 2020 wird man hierzulande nicht über 57% kommen. Das 2003 gestartete Investitionsprogramm des Bundes lief 2009 aus, und Thüringen kämpft mit einem Fehlen von Lehrerreserven. Nicht alle sind von Ganztagsschulen überzeugt. So könne etwa bei gemobbten Schülern das Fehlen eines anderen Umfeldes schlimm sein, und ein Mehr an nachmittäglichem Engagement den Lehrern bei der Unterrichtsvorbereitung fehlen. Viele betonen aber die Vorteile von besserer Vereinbarkeit von Familie und Beruf bei den Eltern, von professioneller Hausaufgabenbetreuung, Verbesserung des Schulklimas durch ein Mehr an gemeinsam verbrachter Zeit und Stärkung von Sozialkompetenz bei den Schülern.

Turingio - modela lando por plentaga lernejofrekvento
Alveno ĉe la lernejo ĉirkaŭ la 8-a matene kaj post la tagmanĝo tuja hejmenirado - la posttagmezo pasiĝas kune kun amikoj aŭ per sporta agado. Tio estis ĝis nun por multaj lernantoj la ĉiutaga programo. Ekde la komenco de la 2000-aj jaroj oni investis pli kaj pli en lernejojn kun tuttaga prizorgo. Studaĵo de la fondaĵo Bertelsmann tamen eltrovis antaŭ nelonge, ke la kreado de plentagaj lernejoj eklamus dum la lastpasintaj jaroj! En Turingio estos ĉ. 150.000 infanoj en aĝo de lernejano. Pli ol la duono estas en plentagaj lernejoj. De bazaj kaj specialaj lernejoj inter 83 kaj 100 procentoj el la lernantoj la tutan tagon troviĝas en sia lernejo. Ĉe tiuj lernejaj tipoj Turingio estas la plej progresa lando inter ĉiuj federaciaj ŝtatoj de Germanio. Male ĉe la gimnazioj, kie nur 8 procentoj ĝuas ankaŭ posttagmezan prizorgadon respektive instruadon. Tio estas la plej malalta kvanto en Germanio. S-ro Stefan Schuhmacher, porparolanto de la turingia ministerio pri edukado kulpigas la principon de propravolo kaj la memstaron de la lernejoj. Malgraŭ imponaj ciferoj oni ne neglektu malbonan evoluon dum la lastaj jaroj. Ĝis la jaro 2009 la nombro de infanoj en plentagaj lernejoj daŭre kreskis. En 2010 estis stagno ĉe 52 procentoj kaj unu jaron poste iĝis eta malkresko. En publikigita studaĵo de la fondaĵo Bertelsmann legeblas ankaŭ prognozo ĝis la jaro 2020. Tiam 57 elcentoj de la turingiaj lernantoj frekventos tuttagan edukejon, do nur modeste plialtigite. En 2003 startis kun 4 miliardoj da eŭroj ambicia investprogramo nomita "Estonteco, klerigado kaj prizorgado". Tiam la federacia registaro ekigis la instalon kaj plilarĝigon de plentagaj institutoj en ĉiuj federaciaj ŝtatoj. La programo ĉesis 6 jarojn poste. De post 2009 fakte komenciĝas la stagnado. S-ro Schuhmacher postulas plian helpon fare de Berlino: "Jes ja, oni ĉiam povas perfektiĝi. Sed tio eblus nur per plia multo da personoj. Kaj akurate por tio mankas sufiĉa libero, ĉar la ministerio pri financoj malhelpas la establon de personara rezervo por sekurigo de instruado." Malgraŭ reklamo, stimulado kaj subteno fare de la federacia registaro ne ĉiuj germanoj estas konvikitaj pri avantaĝoj de plentagaj lernejoj. Ili timas troan enmiksiĝon de ŝtataj instancoj, troajn postuladon kaj ŝarĝon. Pro pli longa labortago mankus ne nur al la edukotoj sed ankaŭ al la instruistoj libera tempo, kiu instigus la profesorojn prepari la kursojn de la sekvanta tago. Homoj estantaj en favoro de tia lerneja tipo diras ke la gepatroj, kiuj ofte laboras ĝis la vespero, estus senteble malŝarĝitaj. Ili ankaŭ opinias ke - danke al ordigita pasigo de la tagoj - la libera tempo de la infanoj estus uzata pli efike. Lernaj malkapabloj estus rimarkitaj pli rapide kaj la etoso en lernejoj pro pli longa ĉeesto krome pliboniĝus. Inverse, mokitaj kaj incitetitaj infanoj ne havus la eblecon sperti aliajn mediojn de ekster la lernejo. Por s-ro Schumacher tamen la pozitivaj aspektoj longe superpezas: "Mi pensas ke gravas por ĉiuj. Unue, la lernantoj povas esti helpataj posttagmeze. Ili havas la eblecon ekkontakti aliajn kaj plifortigi sian socialan kompetentecon. Profito kaj utilo estus krome por multaj gepatroj. Se oni scias ke la infano estas sekure prizorgita ankaŭ post la tagmezo, oni plibonigas la akordigon de familia vivo kun la profesia." La turingia ministerio ankaŭ en la futuro persistas en la konvinko ke plentagaj lernejoj bonas. Tamen ŝajne por multaj politikistoj la pluevoluigo de plentagaj lernejoj ne havas absolutan prioritaton.
------------------
Kuriose Falschmeldung um Eventbike-Schlägerei
Eine Meldung der Deutschen Presseagentur sorgte am 7. Juli für Schlagzeilen in ganz Deutschland. Von einer Massenschlägerei mit 60 Beteiligten in der Fußgängerzone am Erfurter Anger war die Rede, ausgelöst durch den Zusammenstoß einer Dreijährigen mit einem sogenannten Eventbike. Die Mitfahrenden waren eine Gruppe Frauen auf Junggesellinnen-Abschiedstour. Tatsächlich lief das Mädchen in ein solches Bike und der Vater versetzte nach dessen Verletzung dem Fahrer und streitschlichtenden Mitfahrerinnen einen Schlag ins Gesicht. Das Mißverständnis kam dadurch zustande, daß die Polizeisprecherin von 50-60 Leuten sprach, die nach dem Vorfall rund um das Bike versammelt waren. Der Journalist hatte das als Anzahl der an einer Schlägerei Beteiligten mißinterpretiert. Auch war die Rede von einem Bierbike. Das sei aber etwas ganz anderes als ein Eventbike, wo Alkohol sowieso tabu ist.

Kurioza mensoga informo pri interbatiĝo en la urbokerno de Erfurto
Anonco de la Germana gazetara agentejo DPA pri amasa interbatiĝo en la urbocentro de Erfurto en la 7-a de julio evidentiĝis kiel mensoga informo. Oni skribis pri pugnobatado inter 60 homoj en la piedira zono de Anger-placo post kolizio de 3-jaraĝulino kun t.n. evento-tandemego. La surtandemuloj estis grupo da virinoj gaje rondveturantaj por adiaŭi la fraŭlinan staton de unu el ili. Fakte la tuto estis multe malpli spektakla, kiel konfirmis kaj la polico kaj s-ro Frank Gewalt, ĉefo de la entrepreno kiu ludonas eventobiciklojn. La vero estis, ke la knabinoj foriris de la gepatroj kurante je la alia flanko de la strato. Post alvoko fare de la gepatroj ŝi, sen atenti la trafikon, koliziis kun la startinta tandemego kaj suferis frakturon de la kruro. Ŝia patro vangofrapis tuj la kondukanton de la tandemego kaj atakis du kunveturantajn virinojn, kiuj intencis fini la kverelon. La mensoga informo estis kaŭzita pro miskompreno inter la polico kaj certa ĵurnalisto de la gazetara agentejo: ĉar la porparolantino polica parolis pri kunveno de ne tute 60 homoj ĉe la akcidenta loko. Tion la ĵurnalisto interpretis kiel amasan pugnobatadon. Krome estis malkorekte skribite pri granda bier-biciklo kun verŝtablo. Sed eventaj tandemegoj estas tute alia afero, ĉe kiuj alkoholaĵoj estas tabuo.
= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke fahren wir heute fort mit den Anekdoten, die im dritten Kapitel der "Fundamenta Krestomatio" im Jahr 1903 erschienen. En nia beletra angulo ni kontinuigos hodiaŭ la voĉlegadon de anekdotoj kiuj aperis en la "Fundamenta Krestomatio" de 1903. ---- 1) Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. --Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon.--Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . --Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen,
por preni la monujon. / 2) Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo--tion ĉi mi jam neniel povas kompreni. / 3) En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj rimedoj kontraŭ ĝi. En la societo sin trovis ankaŭ unu kuracisto kaj unu juna homo, kies sola celo en la vivo estis bone manĝi, bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas eksterordinare sprita, kaj amis ĉion kritiki, nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ la ĥolero, la junulo interrompis lin kaj diris :--Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj; sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn rimedojn kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en la mondo--kontraŭ la esperantismo?--Kio estas esperantismo? demandis unu fraŭlino.- Esperantismo, respondis la junulo kun mieno de granda scienculo, estas aliĝado al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon "Esperanto". Tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego, ili komencas paroli pri la "estonteco", pri la "frateco de la popoloj" k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Ĉu vi elpensis jam ian rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano, sinjoro doktoro?--Jes, respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), mi profunde esploris tiun ĉi malsanon kaj mi havas kontraŭ gi tre efikan rimedon. La baciloj de tiu ĉi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas : sidi ĉiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de. Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage www.radio-frei.de ----- An der Volkshochschule Arnstadt beginnt am 11.9. ein Anfängerkurs für Esperanto. Er dauert bis zum 18.12. und findet voraussichtlich donnerstags in der Zeit zwischen 19.45 und 21.15 Uhr statt.
= = = = = = = = = = =
Liebe Freunde unseres Freistaats Thüringen! In unserer heimatkundlichen Rubrik "Thuringiensia" begeben wir uns heute in den Rennsteiggarten beim traditionsreichen Fremdenverkehrsort Oberhof. Der Rennsteiggarten ist ein botanischer Garten für Gebirgsflora. Auf einer sieben Hektar großen Fläche werden fast 4.000 verschiedene Pflanzenarten aus den Gebirgen aller Kontinente und der arktischen Region gezeigt. Angelegt wurde der Rennsteiggarten ab 1970 rund um den Pfanntalskopf. Für die Gebirgsflora bieten sich in dieser Kammlage des Thüringer Waldes optimale Lebensbedingungen an. Das äußerst beliebte Ausflugsziel besticht neben dem botanischen Faktor vor allem auch durch verträumte Pfade und eine Reihe von Sonderveranstaltungen wie: Blütenfest, Kräutertage, Herbstfest, Pilztage. Er ist nur für einige Monate im Jahr zugänglich. In dieser Zeit ist es möglich, die Pflanzen in ihren Veränderungen im Laufe des Jahres zu beobachten. Absolute Barrierefreiheit ist ein weiterer Pluspunkt. Schon im Frühling ist die Farbenvielfalt groß. Der Naturschutzgarten bietet eine interessante Auswahl geschützter Pflanzenarten Thüringens. Im Jahre 1993 begann man, auch aufgrund ausdrücklichen Wunsches vonseiten der Besucher, mit der Gestaltung eines Thüringer Heilkräutergartens. Seit 1991 ist vor Ort eine Meßstelle für Niederschläge und Luftschadstoffe in Betrieb.

En nia rubriko pri sciindaĵoj de Turingio ni vizitos hodiaŭ ege ŝatatan ekskursocelon, nome la Rennsteiggarten en Oberhof en la Turingia Arbaro. Temas pri botanika ĝardeno por montara flaŭro, kiu situas proksime de la bonkonata migradopado Rennsteig.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers.
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch ĈU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen), GE- (Zusammenfassung von mindestens zwei Personen unterschiedlichen Geschlechts: frato Bruder, gefratoj Geschwister), -UJ- (Behälter, in den ein Gegenstand ganz hineingetan wird; Land: inko Tinte, inkujo Tintenfaß, Danujo Dänemark), -ET- (Verkleinerung: strato Straße, strateto Gasse), -EM - (geneigt sein: ŝparema sparsam), -IG- (zu etwas machen: purigi reinigen, plenigi vollmachen), EK- (Beginn einer Handlung:ekdormi einschlafen), FOR- (weg fort: foriri weggehen), -AĈ- (äußere Verschlechterung: domo Haus, domaĉo baufälliger Schuppen), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater),
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)
18. Rückbezügliche Verben werden mit dem Akkusativ der Personalpronomen gebildet, außer in der 3. Person. (mi lavas min ich wasche mich, vi lavas vin, li/ŝi/ĝi lavas sin, ni lavas nin, vi lavas vin, ili lavas sin).
19. Das Adverb ĈI wird zum Ausdruck räumlicher Nähe verwendet. (tiu libro jenes Buch, tiu ĉi libro = ĉi tiu libro dieses Buch hier)
20. Die Steigerung von Adjektiven/Adverbien geschieht durch PLI ... OL bzw. PLEJ (Gustavo kantas pli bele ol Petro. Gustav singt schöner als Peter / Marko estas plej granda el ĉiuj. Markus ist am größten von allen.)
21. Das Relativpronomen lautet für Personen und Sachen KIU. (Mi havas amikojn, al kiuj mi regule skribas. Ich habe Freunde, an die ich regelmäßig schreibe. La virinon, kiun mi vizitas, estas mia onklino. Die Frau, die ich besuche, ist meine Tante.)
22. Die besitzanzeigenden Fürwörter/Possessivpronomen werden durch Anhängen der Adjektivendung A an die persönlichen Fürwörter/Personalpronomina gebildet. Bei der 3. Person ist zu beachten, ob es sich um ein reflexives Possessivpronomen handelt - in diesem Fall lautet es SIA. (amiko mia, via, lia/ŝia/ĝia, nia, via, ilia. Li vidas sian amikinon. Er sieht seine eigene Freundin. Li vidas lian amikinon. Er sieht die Freundin eines anderen Mannes.)
23. Das Partizip Perfekt wird auf -ITA gebildet. (Jozefo skribis libron. La libro estas skribita de Jozefo. Das Buch ist von Josef geschrieben worden. La farita supo - die zubereitete Suppe.) = = = = = = =
Ni estas nun je la fino de nia programo. La sekvonta elsendo estos en la 5-a de oktobro 2014. Adiaŭas vin Bernhard Schwaiger. Vivat lingua esperantica, firmum coniunctionis vinculum inter homines sermone diversos, ut omnes unum sint.


artikel/Jubilea_simbolo.jpg




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.09.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.