Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 23

Esperantomagazin - Nachrichten | "Brikejo" von Waschniewski | Hörerbriefkasten | Puppenstadt "Mon plaisir" in Arnstadt | Sprachkurs

_______________________
23. Esperantosendung, vom 3. November 2013: Nachrichten | "Brikejo" von Waschniewski | Hörerbriefkasten | Puppenstadt "Mon plaisir" in Arnstadt | Sprachkur


> Download
= = = = = =
Mut schöpfen auf dem Anger
Am 28. September wurden 4000 Krüge, Tassen und Schalen vor dem Anger 1 aufgestellt und mit Wasser befüllt. Denn 4000 Menschen werden jedes Jahr in den vier Thüringer Interventionsstellen gegen Gewalt und Stalking beraten. Diese Aktion mit dem Namen "Mut schöpfen" wurde voriges Jahr erstmalig in Weimar durchgeführt und soll Menschen eine Stimme geben, die sich nicht mehr wehren können. Nach Befüllung der Gefäße mit Wasser aus dem Angerbrunnen wurden sie ab 12 Uhr umgedreht. Das zusammenfließende Wasser versinnbildlicht die Hilfe von Leuten, die bei häuslicher Gewalt nicht wegschauen. Danach wurde alles lautlos zusammengepackt und die Gefäße reisten weiter.

Signo de espero sur la Anger-placo por viktimoj
Sabate la 28-an de septembro oni metis 4000 kruĉojn, tasojn kaj pelvetojn antaŭ la "Galerioj Anger 1" sur la Anger-placo. Tiu nombro egalas la nombron de 4000 homoj, kiuj serĉis helpon ĉe kvar turingiaj intervenadasocioj kontraŭ perforto kaj persekuta insidado. La kampanjo okazas ankaŭ ekstere de Erfurto kaj nomiĝas "Kolekti kuraĝon". S-ino Birgit Löwe de la intervenadfilio en Erfurto rakontas pli detale: "Lastjare tia agado okazis unuafoje en Weimar. Ni bildigas ekkrion de multaj, kiuj jam ne povas defendi sin nek volas paroli pri sia situacio pro eblaj danĝeroj hejme aŭ pro debileco kaj rezignacio." Duobla estas la intenco: kaj informi netuŝitajn homojn kaj kuraĝigi la tuŝitajn por ke ili petu helpon profesian. S-rino Veronika Lehe de la Porvirina centro en Erfurto eksplikas la planitan pason de la agado: "Ekzistos akvumiloj por iri preni akvon el la Nova Anger-fontano kaj verŝi la akvon en la individue formitajn pelvetojn: la akvo esprimas la ofte nekonatajn sortojn, la individuaj ujoj la individuecon de la viktimoj. Inter la horoj 12-a kaj 14-a oni turnos ĉion, kaj la akvo formos unu grandan surfacon. Tia supraĵo signifas la aspiritan neekskludon de iu kaj la helpadon de helpemuloj. Poste, kiam la spektantaro trankviliĝis, la ujoj denove estos silente enpakitaj kaj vojaĝos alialoken."
-----------------------
Vier Kita-Schließungen in Erfurt
Wegen einem zu hohen Investitionsbedarf sollen vier Kindertagesstätten bis 2018 geschlossen werden. Die Kinder der bald schließenden Kitas sollen bis 2018 entweder zur Schule gehen oder auf andere Kindertagesstätten aufgeteilt werden. Am 18. September wurde die Situation vom Stadtrat thematisiert. Der Christdemokrat Michael Panse errechnete einen aktuellen Investitionsstau von 31 Millionen Euro und kritisierte, daß nur 12 von 101 Kindertagesstätten barrierefrei seien. Dies passe nicht zur Tatsache, daß seit 2000 nicht weniger als 35 Einrichtungen grundlegend saniert oder neu gebaut wurden. Die Grünen verneinen nicht, daß einiges noch fehle, verweisen aber auf das bereits Erreichte. Denny Möller von der SPD zählte die erreichte Betreuungsquote auf und war im großen und ganzen mit der Situation zufrieden. Zudem wurde auf die hervorragende Arbeit der Erzieherinnen und Erzieher verwiesen. Aufgrund ihrer Komplexität wird die derzeitige KITA-Situation schließlich in den Jugendhilfeausschuß verwiesen und dort weiter thematisiert.

Fermo de kvar infanĝardenoj
Kvar infanĝardenoj en Erfurto fermiĝos ĝis 2018, nome la infanvartejoj "Hanseviertel", "Zwergenreich", "3-Käse-Hoch" kaj "Bussy Bär". La necesaj investoj estus simple tro grandaj. La 3-Käse-Hoch-vartejo sole por si mem jam bezonus 1 milionon kaj duonan da eŭroj. Ĝi funkcios nur ĝis julio 2015. La koncernitaj infanoj aŭ intertempe estos lernantiĝintaj aŭ estos asignitaj al aliaj vartejoj. La situacio pli graviĝas pro la fakto, ke jam nun la bezono je lokoj en infanĝardenoj estas premanta. La kristandemokrato Michael Panse atentigas, ke nur 8.700 de sume 9.000 lokoj en infanĝardenoj estas fordonitaj. La diferenco de 300 tamen ne liberus sed estus jam rezervita por gefratoj de la vartitoj. En la 18-a de septembro la urba konsilantaro pridiskutis la situacion kaj kalkulis la tuj necesan investsumon je 31 milionoj da eŭroj. Difektoj koncernus la plankojn, la hejtadon, la kuirejojn, la kontraŭfajrajn protektmezurilojn kaj laste sed ne balaste la senbarilecon. Nur 12 de sume 101 infanĝardenoj estas ekipitaj per ĉiene senbara aliro por handikapuloj, kvankam ekde la 2000-a jaro restaŭritis 35 infanvartejoj! La verdulo Thumfart kontraŭe substrekas, ke ekde 2000 oni jam farus multon kaj investus grandstile. Sed nek li neis la neglektitaĵojn. Denny Möller de la socialdemokratia partio inverse laŭdegas la laboron, precipe komparite al aliaj urboj. "Ni havas kvoton de 60 % ĉe infanoj pli junaj ol 2 jaroj. Inter la 2-a kaj la 3-a vivojaro la garantiita kvoto estas de 89 %. Ĉe la pli maljunaj la ŝtataj institucioj kune kun la nepublikaj atingis kvoton, kiu malpermesas al nur 5 % frekventi infanĝardenon. Sed antaŭ ĉio laŭdendas la ofte sindona, ĉiutaga laboro de la edukistoj kaj edukistinoj mem en pli ol 100 infanĝardenoj en Erfurto." Pro la amplekso kaj multflankeco de la temaro, ekokupiĝos pri la tuto baldaŭ la Komisio pri porjunulara helpado.
----------------------------
Neuerungen bei Erfurter Schulnetz
Ein neuer Schulnetzplan für Erfurt ist seit Wochen im Gespräch. Das Hauptproblem stellt der Bedarf neuer Schulen aufgrund des derzeitigen und noch zu erwartenden Platzmangels dar. Ende November gibt es abschließende Pläne, die von 2014 bis 2019 wirksam sein werden. So geht es konkret u.a. um den umstrittenen Neubau eines siebenten Gymnasiums und die Überbelegung der Schule in der Blumenstraße. Eingebunden werden alle, Schüler, Eltern und Lehrer, aber auch Ortsteilpolitiker.

Nova erfurta lerneja reto
Dum kelkaj semajnoj pridiskutatas nova lerneja reto. Centra problemo estas la spacomanko en certaj lernejtipoj en Erfurto. Inter la nedeciditaj aferoj estas i.a. ankaŭ la konstruo de nova gimnazio kaj la pligrandigo de la areoj pri kiuj responsu unu bazlernejo en tiu aŭ alia urbokvartalo. Krome estas sur la tagordo la unuigo de mezlernejoj ne gimnaziaj, pri kiuj ofte estas malpli granda postulo ĉar multaj gepatroj preferas gimnaziojn. En la 25-a de septembro la landa Komisio por edukado kaj sporto ellaboris koncepton prezentotan al la lernejoj. S-ino Karin Landherr, estrino de la komitato, klarigas: "Ĉiuj scias ke temas nur pri koncepto: pri tiu diskutu gepatroj, lernantoj, porparolantoj de lernantoj kaj instruistoj. En la 18-a de oktobro la pozicioj estu jam pli klaraj por sekva paŝo." Kvereletoj inter administrado kaj lernejoj estas la stato de la t.n. Eŭropo-lernejo en la Blumenstraße. Oni planas asigni la lernantojn el la nordokcidenta urboparto Marbach al aliaj lernejoj, tial ke la pedagogia koncepto pro tro grandnombra lernantaro tie ĉi jam ne povas esti efektivigita. Pri tio ege koleriĝas kaj gepatroj kaj instruistoj. En la 7-a de novembroj la novaj vidpunktoj estos ordigitaj kaj en la 28-a de novembro estos fina konsulto ĉe la urbestro. Antaŭe oni demandos krom la lernejanojn en pli mallarĝa senco ankaŭ la politikistojn de la urbokvartalo. La nova plano validos por la jaroj 2014 ĝis 2019.
--------------------
Bedarf nach sozialem Wohnungsbau in Erfurt
Erfurt braucht in Zukunft mehr bezahlbaren Wohnraum. Darüber sind sich die Fraktionen im Stadtrat einig. Laut einer Wohnungsbedarfsprognose, die der Stadtverwaltung seit Beginn des Jahres vorliegt, wächst der Bedarf an Wohnungen in Erfurt bis zum Jahr 2025 um ca. 4300 Wohneinheiten. Die Qualität der benötigten Wohnungen sei hierbei entscheidender als die bloße Anzahl. Ein Eckpunkt sei auch die Barrierefreiheit für Wohnungen älterer Mitbürger, was oft durch Neubau leichter erreichbar ist als durch Umbau. Althergebrachte Darlehensprogramme sind wegen des äußerst niedrigen Zinssatzes inzwischen unattraktiv. Geht es nach den Sozialdemokraten, wäre eine direkte Wohngeldförderung bei Mietpreisen oberhalb den gedeckelten 4,70 EUR pro Quadratmeter vonnöten. Ein neuer Stab widmet sich von Herbst an verstärkt diesem Thema und holt alle Akteure mit ins Boot.

Neceso de sociala loĝejkonstruado
Ĉiuj frakcioj esprimis sian kunsenton koncerne la problemon pri manko da malmultekostaj loĝejoj. Por la urba administrado la temokomplekso tamen alportas kelkajn pluajn problemojn. Laŭ prognozo pri future bezonataj loĝejoj, ĝis la jaro 2025 la postulo kreskos je ĉirkaŭ 4.300 apartamentoj. Pli ol la nura kvanto gravus la kvalito. Pro la demografiaj ŝanĝoj kaj la kreskanta paŭperismo de la loĝantaro la du fokusoj estu pri malkareco respektive taŭgeco por olduloj. Tio inkluzivu ekzemple ankaŭ la senbarilecon, nome la liberan aliron por iele handikapitaj olduloj. La nombro de la akutale ne uzataj loĝejoj, kiuj povus esti relanĉitaj surmerkaten, ne estas konata. La jam menciita senbarileco ofte pli facile instaliĝas en novaj konstruaĵoj ol en alikonstruitaj malnovaj. Pro la nuna tro malaltaj interezoj ĉie ajn disponeblaj, la antaŭe sukcesaj publikaj monpruntaĵprogramoj por antaŭenigi la konstruadon de socialaj loĝejoj ne estus plu tro alloge. Por vere atingi rezultojn la Liberŝtato Turingio ne donu monpruntaĵojn favorajn sed direktajn financajn subvencietojn, almenaŭ laŭ la planoj de Frank Warnecke, socialdemokrato kaj afergvidanto de la Porluprenanta asocio. Se ekzemple la maksimuma prezo por novkonstruita loĝejo estu priskribite je 4,70 eŭroj kaj la ludonanto postulus 7,50 eŭroj, la ŝtato pagu la diferencon. Kiel ekvivalenton la mondoninto gajnu la rajton disdoni la loĝejojn. S-ro Uwe Spangenberg, ĉefa fakoficisto por la urba evoluo, preferus individuan subtenon anstataŭ novkonstruon. Ĉar pri la direkta subtenado responsus la lando kaj la germana landaro, ne la urbaj aŭtoritatoj, kio helpus al Erfurto ŝpari. Ne forgesendas ke ekde la nova leĝdonado en 2011 pri subvencioj, la subtenado por hejtadkostoj tute estis forstrekita. Warnecke tion priplendas kaj pledas por ĝia reenkonduko, ne komplete malfermante sin al aliaj solvoj. En la 23-a de septembro la frakciuloj maldekstraj invitis al publika prezento de la temo: "Sociala loĝado en kreskanta landa ĉefurbo." Paul Börsch de la Komisio pri urba evoluo tie prezentis la ĉifrojn kaj bunta grupo da diversmaniere engaĝiĝantoj en la loĝkonstruado informadis. Por la ŝajna lamo koncerne socialan loĝdomkonstruon respondecus ankaŭ personaraj ŝanĝoj dum la lastaj monatoj. La nova stabo kontraŭe anoncis plian engaĝiĝon kaj pli intensajn interparoladojn kun loĝejentreprenoj ekde aŭtuno.
----------------------
Sportmuseum in der geplanten Multifunktionsarena
Das Sportmuseum mit dem Namen "Erfordium" soll in der neuen Multifunktionsarena ab 2016 an die Erfurter Sportgeschichte erinnern. Im Vordergrund steht der "FC Rot-Weiß Erfurt" mit seiner eindrucksvollen Vergangenheit. Aber auch die Geschichte anderer in Erfurt erfolgreicher Sportarten, wie Leichtathletik oder Radsport, sollen nicht vergessen werden. In mehr als 200 Quadratmetern werden Bilder, Dokumente und Filme die Erfurter Sportgeschichte beleuchten. Am 18. September wurde der Trägerverein für das Sportmuseum gegründet.

Muzeo pri sporto en Erfurto
Ekde 2016 estos sportmuzeo en la nova multfunkcia areno ĉe Steigerwald. Ĝi nomiĝos "Erfordium". Ne nur la futbalklubo "FC Rot-Weiß Erfurt" prezentiĝos tie ĉi sed ankaŭ aliaj en Erfurto sukcesintaj kaj sukcesaj sportspecoj (ekz. malpeza atletiko aŭ ciklismo). La elmontra spaco estos granda je pli ol 200 kvadrataj metroj. Oni informiĝos per bildoj, dokumentoj kaj filmoj. La patroneca societo de la muzeo fonditis en la 18-a de septembro. La Steigerwald-stadiono estas universala stadiono en Erfurto. Ĝia nuna kapacito de vizitantoj estas de 19.439 homoj. Ĝi estis konstruita en 1931, kaj nuntempe uzita plejparte por futbalaj matĉoj: ĝi funkcias kiel hejmstadiono de la futbalklubo FC Rot-Weiß Erfurt. Pro la kaduka stato la stadiono baldaŭ alikonstruiĝos al modernega multfunkcia eventigejo. Tre proksime troviĝas la Turingio-halo, la Nova juda tombejo kaj la landa parlamento.
= = = = = = = =
In unserer Bücherecke lernen wir heute den polnischen Esperantisten Josef Waschniewski kennen. Er lebte von 1859 bis 1897 und gehörte zu den polnischen Esperanto-Pionieren. Einige Werke erschienen in den Zeitschriften "La Esperantisto" und "Literatura Foiro" sowie im "Fundamenta Krestomatio". Seine Erzählung "In der Ziegelei" von 1896, die wir heute hören, erhielt bei einem Wettbewerb den ersten Preis. --- En nia beletra angulo ni aŭdos hodiaŭ la originale en Esperanto verkitan historion "La Brikejo" de la pola Esperanto-pioniro Jozefo Vaŝnievski. Movadanoj nomis lin eĉ "nia apostolo en Polujo". En 1896 la nia novelo estis premiita dum la unua konkurso de Esperanto-literaturo. Li estis unu el la plej agemaj pioniroj de Esperanto (parto 1-a).

Bruas la pintoj de l' graciaj pinoj kaj de l' verdaj belvestitaj betuloj, ĉar la vento hodiaŭ blovas supre kaj ne povas ŝanceli la tutan arbaron. Por tio ĉi estas bezona ventego, ventego larĝa, por ke ĝi povu atingi la kampeton, ekskuigi ĉiun apartan betulon, ekbruegi en la krono de ĉia aparta pino. Tamen tio ĉi ordinare havas lokon dum finiĝanta aŭtuno, pluvema, petola, dum aŭtuno riĉa je malvarmaj kaj fortaj ventoj. Nun, somere, nek la bruna pineto tiel povas brui, nek la longaj branĉligetoj de betuloj povas ricevi la kareson de vento. La branĉoj, ornamitaj de malgrandaj folioj, mallevas sin direkte al la tero, kvazaŭ senmove, simile je radioj de disblovita ŝpinaĵo, aŭ je harligoj de koketema knabino… Ili mallevas sin longaj, maldikaj, helaj kaj ploras ĉiumatene juliajn rosojn, ĵetante sur la teron ombron kaj malvarmeton, tiom multe serĉatan de homoj dum la somero, precipe, se la somero estas tiel varmega, kiel ĝi estis hodiaŭ en la meztago. Kaj ĝi efektive estis varmega. En la mezo de l' kampeto, tie, malproksime, en la brikejo la homoj preskaŭ ne povis labori. Ili laciĝadis, malfacile spiradis kaj preskaŭ falis pro laciĝo. La suno verŝadis el la ĉielo efektivan fajron sur la teron. La taglaboristoj per la manoj, malpurigitaj de argilo, viŝadis la ŝviton de siaj bruligitaj fruntoj, ili kovradis siajn brulumitajn kapojn per larĝaj pajlaj ĉapeloj aŭ per felto, malmoliĝinta sub la pluvo. Kelkaj laboristoj ombradis la ĉapelon, la kapon kaj la vizaĝon, bruniĝintan de la suno, per folioj kaj malgrandaj branĉetoj, por ke la varmego ne trabruligu ilian cerbon, por ne malsaniĝi, ne fali, ne morti. Tio ĉi estis terura!… La dudekoka milo de l' brikoj devis esti enmetata en la fornegon kaj tio ĉi estis preskaŭ superhoma laboro. La suno brulis hodiaŭ pli, ol ĉiam, eble tial, ke en la fornego jam la dua klafto da rezinaj lignegoj brulis sub la dekkvara milo da krudaj brikoj kaj la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi! Kvar feraj pordetoj, preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn, kaj interne estas vera kratero, en kiu brulas maro da flamo, kvazaŭ en la infero. La kurbinta laboristo ĉiumomente kaŝas en la poŝon sian mallongan pipeton, viŝas per sia kalikota ĉemizo la ŝviton de l' frunto, alĵetas en tiun ĉi inferon rezinajn lignegojn kaj per longa fera hoko movas la brulantajn pecegojn, vekante miliardojn da fajreroj kaj krakon de flamantaj ligneregoj. Kaj supre, tra la fendoj de l' fumita tegmento, la fumo estas puŝata kvazaŭ mallarĝaj riveretoj kaj elfluganta en la mondon, kiel densa, nigra nubego, malrapide ondanta pro la propra inercio kaj malforte levata de l' kratera varmego. Postmorgaŭ la dua fornego estos jam preta por povi esti hejtata. Tri taglaboristoj tre akurate enmetas tien krudajn brikojn, konstruante por pli oportuna fajrigado malgrandajn krutajn koridorojn kaj fumtirtubojn, kaj kvar buboj kuradas tien kaj returnen sur tabuloj, kvazaŭ sur mallarĝaj vojetoj, kaj movas puŝveturilon, plenan da brikoj, ŝanceliĝante sub la pezo de la ŝarĝo. La homoj parolas inter si nek unu vorton, ĉar ili ne havas pri kio paroli; ili kuras silente, ĉiu okupita de sia laboro, kiu bolas, malkara laŭ sia takso, malfacila laŭ sia plenumo. La bruo de l' mondo ne alkuras tien ĉi, longaj mejloj da interspaco apartigas tiun ĉi ermitejon de la bruado kaj de la moviĝo de l' civilizacio. Senpense, en simpleco de l' animo, fizike mizerigita, la homo penegas tie ĉi kaj laboras l' argilon, ĉar morgaŭ li ree devas manĝi, ne atentante, ĉu tie, poste la brikejo, poste la montoj de l' novesurŝutita argilo, poste la betula arbaro, estas ankoraŭ ia mondo, kiu ankaŭ devas manĝi morgaŭ kaj kiu ankaŭ ne atentas la sorton de siaj proksimuloj en la brikejo. Ankaŭ la majstroj de la brikejo, ili ankaŭ parolas nenion, kvankam ili pensas kiom da griza argilo ili povos elfari en la brikojn antaŭ la sunmalleviĝo, ĉar ĉia milo da ili alportas al ili preskaŭ "tri paperetojn"; tial ili rapidas, kvazaŭ tiu ĉi sekvonta milo signifas la finon de ilia laborego kaj kvazaŭ tiuj ĉi "tri paperetoj" malfermas la pordon al feliĉo kaj bonstato. Ili veturigas kaj veturigas argilon el la kavernoj, bruetante per la krakantaj radetoj de la puŝveturiloj sur la tabuloj, kondukantaj ĝis la larĝaj tabloj, sur kiuj aliaj laboristoj, ĉiumomente trempante la manojn en siteloj kun malpura akvo, kunpremas l' argilon per la manplatoj ŝprucante ĝin ĉirkaŭe, kaj energie dislokante ĝin; poste ili enpremas l' argilon en kvarangulan formon, ebenigas ĝin per ebenilo kaj, kaptinte la krucigitan flankon de tiu ĉi sama ligna formo, ili lerte laŭ vico elĵetas ĝian enhavon sur ebenan plataĵon. Kaj tio ĉi estas unu briko pli inter la miloj, el kiuj la mondo konstruas domojn, kaj palacojn. Bruas la pintoj de l' graciaj pinoj kaj de l' belkreskaj betuloj. En la brikejo, malgraŭ tiu ĉi estas preskaŭ ne aŭdebla brueto. La suno jam foriras posten la arbaro, ĵetante siajn lastajn rozetajn radiojn. Antaŭ la dometo duonnudaj infanoj sidas sub la ombro de l' altokreskintaj loloj, kardoj kaj urtikoj; ili ludas pecetojn de seka argilo, kiujn ili ĵetadas senpense antaŭ si. Hundo kun flava palinta malpurigita lano enmetas tien sian nazon, kuŝas femure suben, kuntirinte sian korpon kaj dormetante, kaj de tempo al tempo rigardas per siaj sangruĝaj okulegoj la herbojn, la infanojn, la brikejon. Sur la sojlo de l' dometo sidas virino, volvita de ĉifonaĵo, kaj per rompita tranĉilo senŝeligas por la vespermanĝo terpomojn, ĵetante ilin en la pladon kun akvo. La dike teksita ĉemizo, kaviĝinta sur la enfleksita brusto, malkovras ŝian sekan sulkitan haŭton bruligitan de someraj varmegoj; la manikoj, rulitaj poste la kubuto, montras lacintajn manojn, sulkitajn de dikaj kaj sekaj vejnoj. Ŝia vizaĝo estas senpensa kaj tiel elturmentita pro zorgoj por ĉiutaga pano, ke nenia medito kuraĝas reviviĝi en ŝia cerbo kaj montriĝi sur la vizaĝo por esprimi doloron aŭ kontenton. Eĉ la amasoj de trabruligitaj brikoj, kuŝantaj kiel sanga makulo en la brikejo kaj atendantaj la plenumon de sia grava fonkcio en la mondo, eĉ tiuj ĉi senvivaj amasoj verŝas en la homan animon pli da ĝojo, ol tiu figuro de la viva virino. Per tiuj ĉi amasoj da briko la homoj levas konstruaĵojn, grandajn konstruaĵojn. Tiu ĉi senviva figuro de l' virino estas ankaŭ angula briko en la konstruaĵo de familioj de la brikistoj. Ŝi senŝeligas terpomojn, ŝi muelas sur ŝtonoj sekalon, ŝi tranĉas per tondilego dikan tolon kaj per granda kudrilo kudras ĝin. La malfacila vivo instruis ŝin je multaj ŝarĝoj, maldelikataj laboroj, je tiom multe, ke kelkaj el ŝiaj plifruaj delikataj deziroj kaj sentoj perdiĝis por ĉiam, kaj ŝi fariĝis tiel same kruda kaj maldelikata, kiel ŝia nuna vivo, kiel la elfosata argilo. Ŝi ne zorgas, ke tiuj ĉi nudpiedaj malgranduloj, kurantaj sur la krutaj montoj de l' argilo, pro petolo, povas ruliĝi de ili kune kun pecoj de l' tero, kun la malsekaj trunkoj de l' kreskaĵoj kaj kun la restaĵoj de l' brikoj tien, malsupren, ĝis la bordo de la silenta, verdeta akvo, kie estas kaŝita la morto, tien, sur la fundon de l' nemezurebla profundaĵo; ŝi ne zorgas, ke inter la arbaraj kreskaĵoj inter la loloj, en la rubo de la brikejo ŝia infano eble iras per siaj nudaj piedetoj sur nestoj de kolubroj kaj de viperoj; ŝi nu ne pensas laŭ kia vojo tiu ĉi infano iros poste tra la mondo kaj kie ĝi haltiĝos en tiu ĉi vojaĝo de l' plendorna vivo. Ĉe la tombejo, en la tombo… diras ŝi. Tie ĉi la homa vivo fluas nur laŭ tiu ĉi vojo de l' penso, ebene, senbrue, trankvile, kiel vento tra bruantaj pintoj de l' arbaro. Unu tago estas simila je la alia, kiel unu profundaĵo de argilaj kavernoj je la dua, kiel brikoj kaj tegmentbrikoj el unu sama formo kiel vestoĉifonoj, traigitaj de argilo, sur la dorsoj de taglaboristoj. La infanoj, libere petolantaj ĉiutage, timas sole fremdulon kaj kiam ili vidas lin, ili kaŝas sin en la faldoj de l' malpura patrina jupo aŭ krie forkuras poste la gepatran dometon kaj malaperas tie inter florantaj papavoj en la ĝardeneto aŭ inter la loloj de l' intermontoj. Iafoje ili elŝovas sin pli malsupren ĝis la laborita argilo, ili sidiĝas sur plenajn puŝveturilojn kaj, per la forto de l' imago transportiĝante en ian misteran mondon, fantazias veturi, kuraĝigante per krio la imagatajn ventpiedajn Pegasojn, kiujn ili rapidigas per branĉoj de filikoj aŭ per seka trunko de lapo. Aŭ ree ili provas levi la puŝveturilon kaj movi ĝin, sed la fortoj de l' malgrandaj manoj ankoraŭ unu fojo trompas ilin. Tie ĉi, en la brikejo, estas aŭdata nur tia krio: – La akcipitro forportis kokidon! Aŭ ankaŭ alia voĉo, ripetata de ĉiuj: – Lia moŝto sinjoro heredulo venis! Tiam la infanoj, faletante sur la pecetojn de argilo kaj de brikoj, vundigantaj la nudajn piedojn per urtiko aŭ per pikiloj de kardo, forkuras en la intermontojn aŭ en la dometojn, kaj ploras, kiam ili falas dum la kurado.

= = = = = = =
In unserer heutigen Rubrik "Thuringiensia" besuchen wir die einmalige Puppensammlung namens "Mon plaisir" im Schloßmuseum zu Arnstadt. Fast 400 Figuren lassen uns dort eintauchen in die Zeit des 17. Jahrhunderts. Hergestellt wurde sie für die Fürstin Auguste Dorothea, Gemahlin von Anton Günther II. von Schwarzburg, der früh starb. Die Sammlung ist einzigartig und steht in der Tradition barocker Wunderkammern. Teilweise wurden die Puppen auch im Erfurter Ursulinenkloster gefertigt. --- En nia hodiaŭa rubriko pri vidindaĵoj en Turingio ni haltos en la urbo Arnstadt. "Mon plaisir", ene de la Kastela muzeo en Arnstadt, estas kolekto de miniaturaj pupoj. Kun ĝiaj 82 scenoj kun totale 391 figuroj la kolekto estas la plej granda en la mondo de tiu ĝenro.

= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)





artikel/Esperanto_serienbutton.png















Esperanto-Redaktion
03.11.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.