Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 24

Esperantomagazin - Nachrichten | HÖrerbriefkasten | "Brikejo" (Fortsetzung) | Hirschgarten in Erfurt | Sprachkurs

____________________________
24. Esperantosendung, vom 1. Dezember 2014: Nachrichten | Hörerbriefkasten | "Brikejo" (Fortsetzung) | Hirschgarten in Erfurt | Sprachkurs


> Download

= = = = = =
Obdachlosigkeit in Erfurt
Mit dem Beginn der kalten Jahreszeit rückt das Thema Obdachlosigkeit wieder stärker in das Bewußtsein. Auch im Erfurter Stadtrat wurde bereits in den vergangenen Jahren mit Vertretern der verschiedenen Hilfseinrichtungen darüber gesprochen. Stadtrat Thomas Hutt von der CDU fordert schon seit Jahren die Einrichtung von zentralen Wärmestuben, da die Obdachloseneinrichtung "Haus Zuflucht" im Stadtteil Rieth zu weit weg sei. Das läßt deren Leiterin Constanze Gröckel aber nicht auf sich sitzen. Ihre Einrichtung sei mit öffentlichen Verkehrsmitteln optimal erreichbar, außerdem gebe es bei neuen innerstädtischen Wärmestuben eventuell keine ausgebildeten Fachleute. Die sprächen übrigens die Betroffenen auch gezielt an uns wiesen sie sowieso schon auf die reichhaltigen Hilfsmöglichkeiten hin. Die seien in Erfurt bereits nun von höchster Güte.

Senhejmuloj en Erfurto
Komence de la malvarma sezono la temo de senhejmeco denove aktualas. Jam la pasintajn jarojn la urba konsilantaro diskutadis kun porparolantoj de diversaj karitataj asocioj. Ĉiuj interkonsentis ke sufiĉus la gastigplacoj, kiuj nun estas je dispono. S-ino Constanze Gröckel de la senhejmecula organizo 'Haus Zuflucht' laŭdas la situacion en Erfurto: "Mi volas substreki la bonegan kunlaboron kun la magistratoj en Erfurto. Komparite al aliaj urboj ni ne plendu." La kristandemokrato Thomas Hutt jam lastjare postulis de la urba administrado disponigi ĉambrojn en la urbokerno por revarmiĝado. Li ankaŭ ĉi-jare klopodos la saman: "Antaŭ du jaroj mi rimarkis ke senhejmuloj priloĝis la antaŭĉambrojn de bankoj pro manko de alternativoj. Reagante, la bankoj ne plu lasas malfermitaj la vestiblojn kun la monaŭtomatoj la tutan nokton, kio siaflanke estas malbonigo de bankklienta servo. Pro tio mi komencis postulegis publikajn ĉambrojn por revarmiĝo. Minimuma kromekipaĵo estus necesejo. La ununura ĝis nun ekzistanta ĉambraro ne troviĝas en la urbocentro, do ĝi ne tro facile atingeblas." S-ino Gröckel de la menciita neurbocentra rifuĝejo inverse tute ne ŝatas la ideon pri urbocentra azilo por revarmigi la senhejmulojn. Tie mankus krome kaj helpantoj trejnitaj por konsultado kaj la higieno estus verŝajne pli malaltnivela. La jam ekzistanta porsenhejmula centro ja per publika transporto facile alireblus. Pluse ankaŭ sociallaborantoj rekte alparolus la tuŝitajn homojn kaj informus ilin pri la ekzistantaj institucioj. Finfine ne nur vintre ekzistus senhejmuloj sed dum la tuta jaro. Sekve oni povus vidi la problemon ankaŭ sub pli larĝa aspekto.
-----------------------
Kontrolle in der Begegnungszone
Ab dem 1. Jänner 2014 wird der erste Schritt in Richtung Begegnungszone getan. Das Ziel der Begegnungszone soll sein, eine verkehrsberuhigte Innenstadt zu schaffen und ein besseres Miteinander aller Verkehrsteilnehmer zu erreichen. Anfang nächsten Jahres werden die Lieferzeiten für die Geschäfte begrenzt. Am Rand der betroffenen Bereiche sollen zusätzlich Ladezonen eingerichtet werden. Die Meinungen, wie das alles zu kontrollieren ist, gehen aber auseinander. Thomas Hutt von der CDU und die Linken wollten die teure Installierung von Pollern verhindern; Kontrolleure seien ohnehin notwendig, da Poller bei Straßenbahngeleisen nicht eingebaut werden können. Uwe Spangenberg, Dezernent für Stadtentwicklung, Bau und Verkehr, ist hingegen für Poller, auch wegen der Autonavis, die Ortskundige direkt in die verbotenen Zonen leiten würden. Diese Meinung setzte sich schließlich bei den Stadtpolitikern auch durch.

Kontrolo de la renkontiĝzono
La 1-an de januaro fariĝos la unua paŝo en la direkto de renkontiĝzono. Celo de tia zono en la urbokerno estas, krei centron kun malmulte da trafiko kaj atingi pli bonan kunvivon de la diversaj trafikantoj. La horoj rezervitaj al varliverado reduktiĝos. Cirkulado ene de la zono nur estos permesita esceptokaze. Ĉe ĝiaj randoj pluse estos establitaj kargadejoj. Ĉefe sur la Benediktplaco la ŝarĝaŭtoj ofte ĝenas la turistojn, kie tia tempa limigo ege malgrandigus la laŭtecon. Tamen estis akraj disputoj malgraŭ la ĝenerala konsento tra ĉiuj frakcioj koncerne la demandon, kiumaniere kontroli la tuton? La kristandemokrato Thomas Hutt ekzemple malaprobas la instalon de bolardoj malaperigeblaj: "Ili kostus tro multe. Ni preferus sendi kontrolantojn. La urba administrado sugestas ke ekzistas la alternativo inter bolardoj kaj kontrolantoj. Tio ne estas korekta, ĉar ĉiukaze necesos havi kontrolantojn. Tial ke bolardoj kun la tramvojaj trakoj tute ne harmonias, en ĉiu kazo estos kontroladoj." S-ro Uwe Spangenberg, adjunkto en la magistrata sekcio por urba evoluo, laŭdas la kunlaboron kun la polico kaj la komercistoj sed postulas la instalon de bolardoj. Tiel fremduloj ne povus esti malkorekte direktitaj per aŭtonavigilo. Ilin metos la bolardoj fronte al faktoj ne ŝanĝeblaj. Kritikis la ideon pri bolardo-instalo ankaŭ la maldekstrulino Karin Landherr: "En kazo de urĝeco tiaj bolardoj malhelpas la servojn de fajrobrigadoj kaj savotaĉmentoj. Ankaŭ psikologie ne bele aspektas renkontiĝzono ĉirkaŭbarita de bariloj: renkontiĝo signifas liberan kuneston." Tamen la propono pri la bolardigo de la urbokerno havis la plimulton de la voĉoj en la urba konsilantaro kaj estis aprobita.
----------------------------
Kinderuni, Führungskräfte, Amploniana
Gleich drei Meldungen aus der Uniwelt: Bis Jänner 2014 findet zum 11. Mal die Kinderuni statt mit Vorlesungen für 11- bis 14-Jährige. Bei Absolvierung von 6 Vorlesungen gibt es dann ein Teilnehmerzertifikat. Bis zu 2.500 Kinder werden erwartet; eine Vorlesung beschäftigt sich etwa mit dem Lachen. -- An der Fachhochschule wurde der Studiengang "Management und Interkulturalität" eingerichtet. Ziel ist, eine bessere Leitungsarbeit in jüdischen Einrichtungen zu erreichen. Zum Studium zugelassen werden nur Studenten mit einem vorherigen Abschluß und mindestens einem Jahr Berufserfahrung. Das Studium ist das erste seiner Art in ganz Deutschland und Europa. -- Schließlich: Dank der Zusammenarbeit zwischen dem Stadtmuseum im Haus zum Stockfisch und der Unibibliothek gibt es wieder Wertvolles aus der berühmten "Bibliotheca Amploniana" im Stadtmuseum zu bestaunen. Diesmal handelt es sich um die sogenannte "Erfurter Agrimensorenhandschrift", verfaßt im Jahre 1412. Das Buch enthält astronomische Tafeln, sowie eine Textsammlung von Feldvermessern der römischen Kaiserzeit.

Porinfana universitato, trejnado de interkultureco kaj malnovaj libroj
Bunta novaĵbukedo el la universitata vivo! Unue: Meze de oktobro ekis por la 11-a fojo la t.n. "porinfana universitato" ĉe la alternejo de Erfurto. Infanoj aĝaj inter 6 kaj 14 jaroj tie povas senti sin kiel veraj studentoj. Al ili ofertatas prelegoj, krome laborrondoj, eksperimentoj kaj seminarioj. Post la senkostaj instruaj paroladoj la infanoj ricevos legitimaĵojn studentajn kaj - post partopreno minimuma de 6 aranĝoj - atestilon pri ĉeesto. La inaŭgura prelego temis pri la ridado. Ĝis januaro 2014 estos studintaj ĉe la universitato inter 2.200 kaj 2.500 infanoj. -- Due: Ĉe la fakaltlernejo de Erfurto nun ekzistas seminario pri "Manaĝerado kaj interkultureco". Ĝi konsistas el la fokusoj "scienco kaj esploro", "popolmigrado", "interkultureco kaj juda vivo en Germanujo" kaj "mikroekonomiko kaj manaĝado". Ĉefa celo estas la plibonigo de manaĝerado de judaj organizoj. Permesatas la enskribo nur al jam diplomitoj kun minumuna laborsperto de 1 jaro. La seminario estas la unua siaspece en tuta Eŭropo. -- Trie: Danke al daŭra fruktodona kunlaboro inter la Urba muzeo de Erfurto kaj la Universitata biblioteko diversaj altvaloraj libroj de la t.n. Amploniana biblioteko montratas publike. Amplonius Rating, rektoro de la universitato, en sia domo ekde 1392 farigis multajn manuskriptojn. Tie iĝis - kune kun aliaj libroj el la privata biblioteko 600 volumojn granda - fundamento de unu el la plej belaj kaj famaj fakbibliotekoj de germana mezepoko. Ĝi estas nuntempe enkorpigita en la moderna biblioteko altlerneja. El tiu trezoro oni nuntempe publike vidas geodezian faklibron kun antologio de termezuristoj el la romia imperiestra epoko kaj astronomiaj tabuloj.
--------------------
Neues Einkaufszentrum im Stadtteil Moskauer Platz
Am 14. Oktober wurde das Richtfest für ein neues Einkaufszentrum am Moskauer Platz gefeiert. Das Einkaufszentrum entsteht auf dem Gelände des ehemaligen Kultur- und Freizeitzentrums, welches vielen Erfurtern als KUFZ bekannt ist. Der Ortsteilbürgermeister Haß hat nur Lob für den privanten Investor. Zudem möchte ein Förderverein erreichen, daß das Wandbild "Die Beziehung des Menschen zu Natur und Technik" von Josep Renau auch am neuen Gebäude wieder zu sehen sein wird. Konkurrenz zum Thüringenpark wird nicht befürchtet, da es sich beim neuen Einkaufszentrum vornehmlich um Nahversorgungsläden handelt. Los gehen soll es pünktlich zum Ostergeschäft im nächsten Jahr.

Nova butikcentro ĉe la Moskva placo
La 14-an de oktobro estis la festo de konstrufino de nova butikcentro en la norda urbokvartalo ĉirkaŭ la Moskva placo. Ĝi anstataŭas iaman kulturan kaj libertempan centron, kiu estas konata al multaj erfurtanoj sub ĝia mallongigo KUFZ. La fama vandmozaiko de la hispano Josep Renau trovu dignan placon ankaŭ sur la nova konstruaĵo. Dume la planado jam ekis antaŭ 6 jaroj, la realigo prokrastiĝis pro financaj malfacilaĵoj de la investanto. La urbokvartala urbestro Torsten Haß vidas pozitivan evoluon, dirante: "Ĝi ne estis proprietaĵo de la urbo, per kies vendo la urbo gajnus monon. Alternativoj por la urbo estis aŭ trovi privatulon interesiĝantan aŭ mem aĉeti ĝin por trovi la plej bonan solvon. Por ne superŝarĝi sin per ŝuldoj, la urbo ĝenerale preferus la unuan alternativon. Sendube la konfido post longjara odiseado de unu interesiĝanto al alia lacigas; sed finfine ni trovis bonan partneron. Li kvazaŭ rompis rekordon koncerne la malkonstruon de la malnova konstruaĵo kaj la intertempe konstruitaj skeletoj estiĝis en la ĝusta tempo. La saman bonan impreson havas ankaŭ la apudloĝantoj." La proksimeco de la vendejego Thüringenpark ne ĝenus, ĉar ĉe la nova butikcentro aliaspecaj vendejoj gravus. La celogrupo tie ĉi estus la 8.000 loĝantoj de la urbokvartaloj, kiuj aĉetu la bezonataĵojn de la ĉiutaga vivo, ĉefe nutraĵojn. Konkurenco reciproka de la du aĉetkompleksoj danke al diferencaj ofertoj kvazaŭ ne eblus. Sed kie nun okazos la kultura programo, por kio antaŭe la kulturcentro pretis? S-ro Haß kvietigas: "En la novkonstruita urbokvartalcentro troviĝas plurgeneracia domo. Ĝi rezervas de frue ĝis malfrue spacon, ekzemple por: prelegoj, kursoj de la popolaltlernejo, kursoj de la angla lingvo, sanokursoj, pluklerigado, festoj privataj kaj neprivataj." Jam en septembro grupiĝis subtena amikaro de artemuloj por la Renau-mozaiko. Ili intencas muntigi la konatan artaĵon sur la novan konstruaĵon. Ĉu oni sukcesos meti survanden la originalon aŭ nur replikon ankoraŭ ne estas klare. La printempon sekvantan malfermiĝos la pordoj de la butikcentro dum la paska tempo.
----------------------
Analphabeten in Erfurt – ein Tabuthema?
Analphabetismus in Deutschland ist immer noch ein zum Teil mit Tabus belegtes Thema. Dabei sind 14 % der Bevölkerung deutschlandweit sogenannte funktionale Analphabeten, ca. 200.000 in Thüringen. Die verlernten nach der Schule die Grundkenntnisse und sehen sich vielen Schwierigkeiten im Alltag ausgesetzt. Gisela Pfaff,, Erfurter Lehrerin im Ruhestand und bereits seit 1993 im Bereich der Wiederalphabetisierung tätig, erhielt nun den Salzmann-Preis, der nach dem bekannten Thüringer Pfarrer und Pädagogen benannt ist. Dem Vorbild von ihr und anderen ist es zu verdanken, daß in der Zwischenzeit Bundes- wie Landesministerien Alphabetisierung und Grundbildung verstärkt fördern. Ein Beispiel dafür ist die "Alpha-Initiative". Michael Panse von der CDU meint, eine intensivere Sprachförderung sei im Grund- und Regelschulbereich nicht nur für Kinder mit Migrationshintergrund nötig. Torsten Haß von der Volkshochschule appelliert an alle, sich ein Herz zu fassen und sich bei seinem Institut zu melden.

Analfabeteco en Erfurto - ĉu tabuo?
Ĉirkaŭ 5.000 erfurtanoj ja lernis skribi kaj lerni en la lernejo - sed ne kapablas uzi tiun eblecon. Ili nomiĝas "funkciaj analfabetuloj" kaj normale ne ŝatas paroli pri tiu difekto. Pro malbonaj travivaĵoj ekzemple ĉe magistratoj aŭ ĉe la laborloko, mankas al ili aplombo. Ĝis nun oni ne tro okupiĝas pri tiaj tabuoj, kvankam 14 procentojn de la germana loĝantaro tuŝas tiu afero. Kiel tio eblas? Ni parolis kun s-ino Gisela Pfaff, eksa instruistino kaj pensiulino kiu zorgas pri la koncernitaj personoj. Ŝi estis iniciatanta helporeton ofertantan kursojn kaj memfaritajn instrumaterialojn. La reto krome kunigas publikajn instancojn, societojn kaj socialajn organizojn. Ŝi raportas: "Mi konas la vivohistorion de kvazaŭ ĉiuj miaj lernantoj. Ili ja lernis la literojn en la lernejo sed poste kaj private jam ne tro konfrontiĝas al skribitaĵoj. Pro la graveco forestas ankaŭ iu ajn intereso mem peni kaj streĉi sian memoron. Sekve ĉio estas forgesita kaj la procedo rekomenciĝas." Kune kun aliaj 9 personuloj el la domeno de edukado kaj instruado s-ino Pfaff antaŭ mallonge honoritis fare de la Liberŝtato Turingio. Oni aljuĝis al ŝi la Salzmann-premio, kiu portas la nomon de la turingia paroĥestro kaj pedagogo Christian Gotthilf Salzmann. Demandita, kial ŝi ekaktivis en 1993, Gisela Pfaff respondas: "Kaze mi estis atentigita pri tiu temo fare de kolegino deĵoranta ĉe popolaltlernejo. Mi mem ĝis tiu momento ne povis imagi ke ekzistas tiaj aferoj en nia socio. Pro scivolemo mi aliĝis al la instruistaro kaj tuj rimarkis ke jes ja ekzistas tiaj baroj." Nuntempe ne nur la nacia ministerio pri edukado progresigas la aferon sed ankaŭ la analoga landa ministerio. Ekzistas i.a. la iniciativo "Alfo". Ĝi jam organizis agadotagojn kun ekspozicio sub la titolo "Legi kaj skribi - mia ŝlosilo al la mondo". Krome ĝi responsis pri fakkonferenco "Alpha-Quali" por antaŭenigi necesajn kvalifikojn de la koncernitaj personoj, por ke ili sukcesu profesie. Por s-ino Pfaff gravas ankaŭ, ke komence la interesiĝantoj povu partopreni la kursojn senpage. La kristandemokrato kaj frakciestro, s-ro Michael Panse, rimarkis ankoraŭ neperfektaĵojn, ekzemple ĉe bazlernejoj kaj negimnaziaj mezlernejoj. Laŭ lia opinio tie ofte ne nur infanoj kun migrada fono bezonu helpon. Li ankaŭ postulas de ĉiuj pli multe da takto kaj ĝentileco kun la kunvivantoj. Aparte deĵorantoj ĉe publikaj instancoj ne malofte malpacienciĝus kaj malbone traktus la funkciajn analfabetulojn. S-ro Torsten Haß, estro de la universitato popola, apelacias al ĉiuj kun problemoj ekkuraĝi. Lia instituto ĵus dungis du novajn kursgvidantojn. Ankaŭ legadpatronoj ĉiam elkore estus bonvenaj.
= = = = = = = =
In unserer Bücherecke hören wir heute den zweiten Teil der Erzählung "In der Ziegelei" von Josef Waschniewski, die 1896 beim ersten Esperanto-Literaturwettbewerb prämiiert wurde. --- En nia beletra angulo ni aŭdos hodiaŭ la duan parton de la premiita historieto "La Brikejo", verkita de la pola Esperanto-pioniro Jozefo Vaŝnievski.

La sinjoro heredulo tre malofte venas tien ĉi, ĉar li havas multnombran servantaron, kiu anstataŭas lin por tiu ĉi afero. Tamen la pejzaĝo de l' arbaro, la verdaĵo de l' betuloj, l' aromato de l' herboj kaj de arbaraj kreskaĵoj, la fantaziaj konturoj de l' intermontoj, prezentantaj originalan pentraĵon, faras la lokon agrabla eĉ por la sinjoro heredulo kiu amas tie ĉi promenadi en eleganta malkovrita kaleŝo, tirata de altkreskaj blanke-grizaj ĉevaloj. Tiam la ĉefa brikisto kaj deko de aliaj laboristoj kun esprimo de timego kaj de senlima respekto malalte klinas siajn malkovritajn kapojn, preskaŭ tuŝante per la manoj la teron, sur kiu la piedoj de lia moŝto volis pro bonkoreco haltiĝi. Li mem iras tie ĉi rapide, demandas pri la nombro de l' elfaritaj brikoj, duonlaŭte kalkulas la enspezojn de l' brikejo, ekzamenas ĝian staton, tuŝetas per sia blanka fingro la malsekan argilon, prenas el la kradoj krudan brikon, sekiĝintan en la aero, pezas ĝin sur la mano, rimarkas la kvaroncolan etiĝon de ĝi post la trabruligo kaj, provas per sia pugna ekbato la sonoron de l' preta tegmentbriko. Sed li faras tion ĉi tre rapide, pro manko de libera tempo. Dume la infanoj, poste la kreskaĵaj trunkoj de loloj, elŝovas sin malkuraĝe, kun ravo rigardante la brilan kaleŝon, kies odoro de gudro, de oleo kaj de l' ledo agrable pikas ilian flaron. Ili rigardas per ravitaj okuloj la ĉevalojn, frapantajn la teron per la hufoj, la jungaĵon, sonantan per brilantaj radetoj, la livreon de l' veturigisto, la molajn kusenojn de la kaleŝo, la vipon… Precipe atente kaj dezirege la knaboj rigardas la vipon de l' veturigisto. Ha, se oni povus havi tian vipon, nenion pli en la mondo! Tian vipon svingadi, ludante ĉevalojn! per tia vipo forhaltadi la rozkolorajn kapetojn de l' kardo! per tia vipo vergadi la abomenajn bufojn en la intermontoj! Per tia vipo eĉ ne estus ĉagrene ricevi vergadon sur la propran dorson, aŭ ekbaton sur la nudajn piedojn… La vipo estas la idealo de l' infanoj el la brikejo, objekto de interparolado, de revoj. En la imago de la petoluloj el la brikejo, la vipo fariĝas io granda, potenca, universa, kiu profunde eniĝas iliajn animojn, efikas ilin tage kaj nokte kaj dum la sonĝado aperas al ili kvazaŭ aŭreolo, tiranta al si la infanojn, kiuj daŭre la dormado celegas al ĝi, perdas larmetojn, ekkrias kaj vekiĝas. La sekvantan tagon ili ligas al branĉo ŝnureton, aŭ ĉifonon el malnova jupo de iliaj patrinoj kaj batas per ĝi florojn, herbon, bufojn kaj papiliojn. Ho ve! tiu ĉi improvizita vipo ne forhakas, ne forpuŝas eĉ la penikojn de floretoj, sen paroli pri la pli dikaj kapoj de kardo aŭ de lapo. Kaj ĉe la vespermanĝo ili fine demandas la patron, humilaj kaj naivaj: Patreto… ni volas vipon, tian vipon, per kia la veturigisto de lia moŝto batas la ĉevalojn… patreto… kaj la patreto malfacile spiras, duonfermas la okulojn, mallevas la kapon kun nigretaj pensoj sur lacintajn kaj malpurigitajn de argilo manojn poste turnas la okulojn al la edzino, levas iom la frunton kaj diras kvazaŭ al si mem: Li estis… iradis, kaj kalkulis… kalkulis… Ĉien ĵetis la rigardojn… Poste li ensaltis en la kaleŝon, kaj forflugis, kiel vento, al la kampo. Kaj la infano kun atentaj okuloj aŭskultas timeme, ne kuraĝante eĉ ekspiri per sia malgranda brusto. Nur de tempo al tempo el la mallumaj anguloj de l' ĉambro flugas tra la aero mallaŭta malkuraĝa diro de l' infano: – Estis la sinjoro heredulo. Dume li tie, en sia palaco, ne alirebla por simplaj homoj, tute ne scias, ke tie ĉi, en la senbrua brikejo, li estas objekto de parolado de estimo kaj de revoj. Li ne scias, ke por la animo de infano de l' brikejo, li aperas kiel supertera, fantazia, grandega fortulo, kiel majesta kaj rava meteoro, kiel brilo por la malriĉa imago, kiel aŭreolo de beleco kaj de sorĉo. Kaj la sorĉo, elflugante de lia granda persono, fluas inter la grizaj sonĝoj de l' homo, por kiu la brikejo estas la tuta universo, la bruo de l' arbaro – ĉiama muziko, la intermontoj – mirindaj vidaĵoj, la suno – la sola lumo kaj la varmeco, amata de tiu ĉi eterna aŭtuno de la brikeja vivo. Ĉar kio alia tie ĉi povas esti? La taglaboristoj, jungitaj per la severa postulemeco de l' sorto, al la puŝveturilo kun la argilo kaj la sinjoro heredulo, veturanta en kaleŝo sur molaj kusenoj – jen kio plenigas la tutan ĉi tiean vivon. Pli malsupre, en la arbaro, estas altaj formikejoj kun moviĝanta amaso de laborantaj insektoj; en la intermontoj loĝas bufoj kaj ranoj, varmigataj de la suno post ilia franda manĝego, la sola okupo de amfibioj. Tio ĉi estas tuta mondo, ĉie kaj ĉiam egala. Jen en la rampareto, konsistanta el malgrandaj trunketoj, el pikiloj de abio kaj el sekaj herboj, la vivo bolas ne pli malrapide, ol en la brikejo inter la homoj. Ekstere de l' formikejo centoj da malgrandaj laboristoj kuradas sur malrekta vojo, kvazaŭ sencele; sed estas sufiĉe observi unu formikon por vidi kiel ĝi kuradas sole sur unu sama spaceto sur kiu ĝi plenumas sian devon, forŝovante trunketojn kaj pajletojn, kolektante ilin en alian lokon bonigante ilian pozicion kaj daŭrigante pluen sian vojon, aŭ haltiĝante; ĝi movas siajn kornetojn, aŭ kurante devigas aliajn kuri laŭ la ĝusta vojo. Kaj tiel ĉiu plenumas harmonie sian devon, ne deirante de l' difina vojo, ne malhelpante unu al la alia. Sed jen falas folio de betulo, alportita de la vento. La insektoj tuj kuras al ĝi, flaras ĝin, palpas per la kornetoj, iradas ĉirkaŭ ĝi. La folio falis ekster la formikejo kaj tial la insektoj ne tuŝas ĝin, kvazaŭ domaĝante la tempon por transporti la folion tra la limo de l' rampareto, kaj ĉiuj revenas al siaj okupoj. Sed se ia branĉeto barus l' eniron de la formikejo, la malhelpo tuj estus forigita per komunaj fortoj kaj laŭ bona ordo. Kiam sciama homo mallevas sian vizaĝon pli proksimen al la formikejo, tiam la insektoj por unu momento haltiĝas, kvazaŭ enpensiĝe, sed baldaŭ sekvas plirapida kurado kaj normala movado. Tamen, se komencas gutadi pluvo, sur la ekstero de l' formikejoj la movado plifortiĝas kaj apud la enirejoj en la koridorojn oni povas rimarki tumulton. Nur tiam la formikoj malaltiĝas ĝis la homaj moroj; ili ne atendas laŭvican ordon, ne kaŝas sin unu post la alia, sed ĉiu, atentanta sian propran danĝeron, celas kaŝi sin pli frue ol aliaj. Tamen estas formikoj, al kiuj la pluvo faras nenian impreson. Tiuj ĉi per larĝaj vojetoj kaj toneloj malproksimiĝas de la formikejo por kolektadi dolĉajn kreskaĵajn sukojn; fruktojn, aŭ restaĵojn da afizoj aŭ l' afizojn mem, kiuj, portitaj en la malliberecon, estas kondukataj en la formikejon. Ia formiko, malproksime de sia domo kaptita de l' vento kaj rapide reĵetita sur la formikejon, staras kvazaŭ mirante, ke ĝi tiel subite revenis hejmen, ne plenuminte sian devon: ĝi ŝancelas la kornetojn, enpensiĝas kaj ree laŭ tia sama direkto, laŭ la antaŭa vojo kuras aŭ pelas siajn kolegojn. La tuta mondo post la formikejo, la mondo granda, vasta neniel interesas ilin. Ĉiu faras sian propran laboron, kun la sola celo subteni sian vivon, sian genton, sian formikejon. Kiel en la brikejo… inter la homoj. Tute alie vivas la bufoj kaj la ranoj. Glutante insektojn, sataj kaj multpezaj, ili sidas sur la bordo de postargilaj lagetoj kaj ektimigitaj, saltas en la malfreŝan putran verdan akvon por post unu momento dismeti la postajn piedojn, reaperi tuj el sub la fluidaĵo, elmeti la kapon, enspiri la aeron kaj per freneza salto aliĝi al la bordo, elrampi, kaj sidiĝi tie senmove, kvazaŭ malpurigita ŝtono. En la pli grandaj kaj ĉirkaŭlignitaj kavoj la bufoj kroĉas lignajn flankojn aŭ naĝantan duonputran pecon de arbo, aŭ sidante sur peceto de glita tabulo, naĝas kvazaŭ sur floso, movanta sur la supraĵo de l' akvo per malfortiĝanta inercio, kaŭzita de la eksalto de l' amfibioj. Iliaj streĉitaj okuloj, senmove kaj senpense direktitaj en unu punkton, ilia haŭto mirinde bela en siaj detaloj kaj abomena en la tuteco, ilia larĝa buŝego, de tempo al tempo avide malfermata, deturnigas observiston de tiu ĉi viva ekzistaĵo, kiu tamen ankaŭ havas rajton vivi tiel same kiel homoj, kies sola eksteraĵo ofendas nian estetikan senton. La ĵetita peceto de argilo ne timigas ilin. Ili maldiligentaj, nenion farantaj, akceptas la baton pli malpli indiferente, iafoje nur movante la piedojn, aŭ renversiĝante malrapide flanken. Pli granda peceto de tero, ĵetita sur ilian korpon faras surdan resonon, kvazaŭ de ekbatita malplena haŭta tego; eĉ bato pli dolora elvokas nur mallaŭtan ĝemeton kaj tamen neniam movas de la oportuna loko la multpezan amfibion. Oni devas stariĝi antaŭ ili per sia tuta alta figuro, etendi al ili la bastonon, eĉ sen malbonaj intencoj, je kelka grado montrante koleron, kaj nur tiam la bufoj saltas en la akvon unu post la alia. Kiel en la urboj… inter la homoj… Bruas la pintoj de l' graciaj pinoj kaj de l' verdaj belevestitaj betuloj. La suno jam klinis post la arbaron sian helan kapon, en la arbetaro voĉas griloj kaj la botaŭroj; sur la herbetoj krakas raloj. En la malproksimo estas aŭdata brueto de l' babilanta muilejo, diretoj de kanoj kaj bruetoj de l' akvo en la riveretoj. El la marĉo elflugas surda ĝemo de ranoj, kaj la nokto malrapide volvas sian krepon ĉirkaŭ tiuj ĉi herboj kaj arbareto kaj la kanoj de l' rivero kaj la arĝenta malrekta rubando de l' fluida strio. Super la horizonto jam ekpendis pala duonluno, la steloj unu post la alia komencas palpebri al la tero, super la herbo ondas malseka nebulo, kvazaŭ granda majesta baldakeno, sub kiu brilas la rosoj sur la herboj kaj flugas koraj sopiroj de homoj… En la brikejo regas silento, kiel ankaŭ en la homa dormetanta animo, kaj en la pensojn eniĝas mirinda trankvileco…
= = = = = = = = = = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia" bleiben wir heute in Erfurt und stellen den Hirschgarten vor. Dieser liegt vor der Thüringer Staatskanzlei, dem Sitz der Ministerpräsidentin, und ist eine grüne Oase in der Altstadt. Wie sein Name verrät, äste dort einst Rotwild: der Hirschgarten war ein um 1740 künstlich angelegter Garten für die Kurzmainz'sche Statthalterei. Funktion und Name des Platzes änderten sich öfters; zuletzt hieß er "Platz der Deutsch-Sowjetischen Freundschaft". Pläne zur Bebauung gab es auch: 1985 ging man daran, ein "Haus der Kultur" zu errichten. Nach der Wende sollte dort der Neubau des Theaters entstehen, was aus Kostengründen gestoppt wurde. 2006 verhinderten die Erfurter Bürger schließlich die Errichtung eines Geschäftskomplexes mit Parkhaus.

En nia rubriko pri vidindaĵoj en Turingio ni restas hodiaŭ en la ĉefurbo Erfurto. Ni promenas tra la Anger-strato. Malantaŭ la Malnova Anger-fontano kaj la Preĝejo Sankta Wigbert ni ne turniĝas dekstren en la direkto de la Evangelia Konsilantargimnazio - kie okazos venontjare la 91-a Germana Esperanto-Kongreso. Ni iras rekten. Antaŭ la impona eksa Majenca guberniestrejo, hodiaŭ la sidejo de la turingia ministroprezidentino, sternas sin la Cerva ĝardeno, germane: Hirschgarten. Ĝi estas la plej malnova publika verda zono en la urbo. La parko konsistas el du partoj, el la historia bestoĝardeneto kaj el novalo, kiu antaŭ nelonge aranĝitis kiel ripozumparko kun ludejo. La zono nomiĝis dum la nazia tempo "Placo de la Sturma taĉmento" kaj post la Dua Mondmilito "Placo de la Amikeco germana-soveta". En 1740 la majenca guberniestro plantigis arbojn kaj paŝtigis kapreolojn kaj cervojn. Krome oni konstruis du gardejojn, unu por la majencaj kaj la aliaj por la imperiestraj-aŭstriaj gardostarantoj. La moderna guberniestro Dalberg malfermis la parkon al la publiko je la fino de la 18-a jarcento. Tiam en ĝi admireblis kreskaĵoj originantaj ekskluzive el la regiono de Erfurto. Omaĝe al erfurtaj botanikistoj oni starigis etan Templon de Flora. Post la prusigo de Erfurto troviĝis tie ĉi la bustoj de la reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj de lia edzino Luiza de Meklenburgo-Strelitz. Okaze de la franca okupado la ĝardeno estis en 1806 bivako kaj paŝtejo kien oni pelis la ĉevalojn. Okaze de la Erfurta kongreso de 1808 oni refaris ĝin pli bela. Kiam la urbo ekresponsis pri ĝi oni malpermesis rajdadon kaj metis statuojn de antikvaj diinoj kaj aliaj mitologiaj personecoj en ĝi. Ili originas el la Kastelo de Molsdorf, situanta ĉe la erfurta periferio; du el ili restis en Hirschgarten ĝis 1970. En 1876 estis inauĝurita monumento por la falintoj de la Prusia-Aŭstria kaj de la Francia-Prusia militoj. Sur 15 metrojn alta kolono orumita aglo rigardis okcidenten t.e. franclanden. Ĉe la ŝtona fundamentoj estis portretoj de Vilhelmo la 1-a kaj de aliaj germanaj princoj, de Otto von Bismarck kaj de la strategiistoj Helmuth von Moltke kaj Albrecht von Roon. Kvar en Francio kaptakiritaj kanonoj ĉirkaŭis la monumenton en flora rondaĵo, apude estis tri pelvoj fontanaj. La monumento estis konstruita laŭ la tiama modo kaj baldaŭ kritikita pro la subjektiva glorigo de milito. En 1878 oni faris terason oriente, post 1873 okcidente veturis la ĉevaltramo kaj poste la tramo elektra. Ĝi venis el la Löber-strato kaj kondukis tra la Longa ponto ĝis la Katedralplaco. Dum la t.n. Tria Regno alvenis skulptaĵo figuranta modelon patrinan kun infano: tiel oni honoris la suferantoj inter la civiluloj. La lastajn jarojn de la Dua Mondmilito fariĝis granda estingakvo-pelvo kaj la bedoj por legomkulturo anstataŭis la gazonon. En 1956 fariĝis meze de la placo granda fontano. Parto de la ĝardeno ŝanĝiĝis en parkejojn. Je la fino de la 1970-aj kaj la komenco de la 1980-aj jaroj, planoj maturiĝis konstrui kulturdomegon surloke. Ĝi servu al aranĝoj kaj kongresoj politikaj-propagandaj. Por realigi ĝin oni malkonstruis parton de la historiaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la Eichen-strato. En 1987 ekis la konstrulaboroj. La kulturdomo iĝis kolosa, kies grandeco superstaris ĉion alian. Pro sia giganteco la ensemblo ŝerce kromnomiĝis "levilejo por ŝipoj". Ĝis 1989 estis finkonstruita nur la kruda masonaĵo; gin oni malkonstruis en 1996. Poste oni pensis pri novkonstruo de la Teatro surloke, kio pro financaj kialoj ne fariĝis. Ĝis 2006 ekzistis du grandaj konstruprojektoj. Starigo de superbazaro kun multetaĝa parkejo jam estis findecidita fare de la urba konsilantaro, kiam leviĝo de civitanoj igis la politikistojn decidigi la popolon. La erfurtanoj tiam voĉdonis por ŝanĝi la novalon en parkon kaj la fosaĵoj plenŝutitis. Hodiaŭ la tuta ensemblo estas verda oazo en la urbokerno de la bela urbo Erfurto.




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
01.12.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.