Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 7

Esperantomagazin - Nachrichten; "Das Symbol der Liebe" - die Dichterin Hankel; Olitäten im Thüringer Wald

7. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Juli 2012


> Download

Baba Jaga-Fest in Erfurt
Am 23. Juni fand zum dritten Mal in Erfurt das Baba-Jaga-Fest statt. Dabei wird Mitbürgern, die ihre kulturellen Wurzeln in anderen Teilen der Welt sehen, die Möglichkeit geboten, dies auf verschiedene Arten mitzuteilen. Interessant ist dabei nicht nur, gegenseitigen kulturellen Einfluß auszumachen, sondern in vielen Fällen die gleichen Quellen aufzuspüren. Für Kinder gab es besondere Programme.

Babajaga-festivalo en Erfurto
Por la tria fojo okazis en la 23-a de junio la Babajaga-festivalo. Baba Jaga estas rolulino de slavaj folkloro kaj mitologio. Ideon por tia festo estis havinta rusa jxurnalistino cxe nia radio-stacio. La spektaklo ebligu prezenti kulturajn kontribuojn de erfurtanoj kiuj vidas siajn radikojn ne nur en Erfurto, sed sentas sin ligitaj ankaux al aliaj partoj de la mondo. Pro tio ili konatigu fabelojn, kantojn, dancojn kaj similajn aferojn de siaj patrujoj. Cxe tia kultura intersxangxo, oni intencas vidi certajn similecojn inter mezeuxropaj kaj fremdaj tradicioj: bona sxanco sekvi la spurojn de la renkontigxoj de diversaj kulturoj respektive ties komunajn radikojn. Cxijare i.a. surscenigxis teatrajxo fare de la "Theater im Palais", rusa klauxnoj ridigis la spektantaron, dancgrupoj realigis plejparte orientajn dancojn. Por la infanoj estis posttagmezo kun rakontoj, kantado kaj metie amatoritaj surbastonaj pupoj. Krome ili rajtis sxminki sin kaj maski sin. Cxe kvizo pri fabeloj gajneblis multaj premioj.
-----------------------
Deutschlands größter Energiekonzern will sich verkleinern
Der Energieanbieter E.on möchte sein Tochterunternehmen in Thüringen an die Kommunen und Stadtwerke verkaufen. Die Grünen sehen das als große Chance in den Zeiten der Energiewende. Angeblich werden weder die Kunden noch örtliche Geschäftspartner irgendwelche Nachteile in Kauf nehmen müssen.

La plej granda germana elektrokonzerno sxrumpos
E.on, la plej granda germana elektrokonzerno intencas vendi sian filion en Turingujo al la komunumoj kaj urbaj energiprovizantoj. Kauxzo por la vendo sxajne estas la pli granda sperto, kiun oni atribuas al la lokaj auxtoritatoj. La Verduloj konsideras tian evoluon granda sxanco por la energiproviza sxangxado. La pliaj kostoj por la komunumoj necesigantaj kreditprenon, sen problemoj per la plusprofitoj refinancigxos. Laux Olaf Werner, porparolanto de "Thüringer Energie" AK nek la klientoj nek la surlokaj partneroj metiaj estus sentontaj iun malavantagxon.
-----------------------
Fête de la Musique – das Fest der Musik, in Erfurt
Zum dritten Mal fand in Erfurt, wie an über 300 anderen Städten weltweit, das seinerzeit vom französischen Kulturminister Lang ins Leben gerufene Musikfest zur Sommersonnenwende statt. Künstler traten an verschiedenen Plätzen in der thüringischen Landeshauptstadt auf, Besucher konnten unentgeltlich den Tönen der verschiedensten Musikrichtungen lauschen. Durch die gewollte Buntheit möchte man die Leute dazu bringen, offen zu sein für die ganze Vielfalt der Musik. Organisator Wolfgang Beese sieht eine große Zukunft für dieses Fest in Erfurt.

Fête de la Musique en Erfurto
Cxiujare sub la somera solstico okazas la tutmonda muziktago "Fête de la Musique". 340 urboj tutmonde, 60 en Eŭropo kaj 22 en Germanujo partoprenas. Por la 3-a fojo cxijare cxeestis ankaux Erfurto en la festivalo iniciatita antaux 30 jaroj fare de la franca kulturministro Jakobo Lang. Libera, senpaga aliro al cxiuj memkompreneblas, kaj ankaux la artistoj ludas senpage. Danke al la strukturo de la publikaj plezuroj, kiu projektis buntecon neordigitan sur la placoj kaj la scenoj, la homoj fojfoje alfrontis muzikajn stilojn, kiujn ili antauxe ne tro sxatis. Ties vasta gamo ampleksis ekzemple liberan jxazon, tekno-muzikon, punkon, rok-muzikon, muzikajxojn auxdigitajn de viraj korusoj kaj muzikon orhxestran. Lokoj de la mamuta grupfesto estis i.a.: Fisxbazar-placo, Wenigebazar-placo, Benedikto-placo, Anger-placo, Hirsch-gxardeno kaj Brühl-gxardeno. La organizanto s-ro Wolfgang Beese ne havas iajn dubojn pri la certa estonteco de tiu cxi muziktago somera en la cxefurbo turingia kaj auxguras ankoraux multajn belajn okazontajxojn.
---------------
Eröffnung des Interkulturellen Gartens Erfurt
Am 10. Juni öffnete nun der neue, "Paradies" genannte Interkulturelle Garten Erfurt beim Malzwerk im Erfurter Norden. Die Gruppen "Transition Town" und "Ökonomie durch Ökologie e.V." arbeiteten daran, einen Ort der Beschaulichkeit zu schaffen, der zugleich zur tatkräftigen Mithilfe in Sachen Gartenarbeit aufruft. Die Vorteile, ein Mehr an städtischer Selbstversorgung zu schaffen, werden den Erfurtern ganz praktisch aufgezeigt. Steigende Selbstversorgung im Nahrungsmittelbereich ist dabei nur ein Teil. Bei der BUGA 2021 werden die Interessensgruppen ebenfalls mitarbeiten.

Interkultura gxardeno en Erfurto
En la 10-a de junio malfermigxis la interkultura komunuma gxardeno. Gxi nomigxas "Paradizo" kaj trovigxas sur neuzata grundo apartenanta al la maltiga fabriko apud la stacidomo norda. Prizorgos la lokon la anaro de "Transition Town" kune kun la societo "Ekonomio per ekologio". En la nova komunumo gxardeno, cxiu naturemulo povas plantadi, akvumadi, eltiradi herbacxojn. Krome la gxardeno estu ripozloko por naturgxuado. Tamen la cxefa celo de tiaj projektoj estos pligrandigi memstarecon de urbanoj nutrajxe, energie kaj moveblece. Kiel jam anoncite en pli frua elsendo, la iniciativo ankaux partoprenos la Tutgermanan Gxardenan Ekspozicion en 2021. Por la projektestrino Kristiane Schley tiamaniere la temo de la Gxardena Ekspozicio gajnos plusvaloron moralan krom la nuraj temoj koncernantaj florojn kaj urbokonstruadon.
------------------------
Mädchenzentrum Erfurt feiert 20jähriges Jubiläum
Ein großes Fest in der Kronenburggasse erinnerte an das zwanzigjährige Bestehen des Mädchenzentrums Erfurt. Am Anfang kritisch beäugt, entwickelte es sich zur vielbeachteten Anlaufstelle für Mädchen und junge Frauen im Alter zwischen 6 und 27 Jahren. Neben Informationen werden auch praktische Hilfeleistungen und gemeinsame Unternehmungen angeboten. Auffällig ist die steigende Zahl von Mobbingopfern in der letzten Zeit.

Centro por knabinoj festas la 20-an datrevenon de la fondigxo
La 22-an de junio okazis gaja festo en la erfurta Kronenburg-strateto, kie trovigxas la Centro por knabinoj. Motivo estis la ronda datreveno de gxia fondigxo antaux 20 jaroj. La ideo estis krei por la knabinoj sxirmlokon, liberajn spacojn, kie ili povas esti tiel kiel ili volas esti, sen iuj asignoj de tipaj roloj. Komence la projekto rikoltis grandan skeptikecon de la publiko, kiu baldaux estis venkata danke al la bona akcepto fare de la koncernitaj junaj virinoj. Intertempe, la cxambroj estas dua hejmo por multaj knabinoj. La centro estas malfermita al cxiuj knabinoj kaj junaj virinoj inter la agxo de 6 kaj 27 jaroj. Profitas de tia oferto knabinoj kun nebulaj problemoj nur iom post iom detale malkovrotaj. Alia grupo estas knabinoj, kiuj cele estas sercxantaj problemsolvojn kaj volas havigi al si informojn. Tria aro konsistas el knabinoj kiuj spertis perfortajxojn aux grupcxikanadon. Speciale la lasta fenomeno kreskis dum la lasta tempo. Dumsemajne la centro malfermas posttagmeze inter la horoj unua kaj sepa. Certaj dauxraj ofertoj estas kompletigitaj per tiaj regule sxangxantaj. Ili ampleksas sportojn, movoludojn, prudentan uzon de komputiloj, rigardon de sencodonaj filmoj, legadon de sencoplenaj libroj kaj similajn kreivajn agadojn. Krom tio ili faras ofte komunajn ekskursojn.
-------------------
Max-Weber-Kolleg behält Selbständigkeit
Der lange Streit zwischen der Universität und dem Max-Weber-Kolleg scheint gelöst zu sein. Statt einem Aufgehen in universitären Strukturen, die Unsicherheit über die Zukunft des Kollegs an sich hätten bringen können, bleiben nun die Eigenständigkeit und das Recht, Promotionen abzunehmen, bewahrt. Neu sind die zeitliche Begrenzung der Leitung auf fünf Jahre und die stärkere Einbindung der vier Erfurter Fakultäten in Planungsprozessen. Weiters soll das Kolleg auch räumlich in die Nähe der Universität rücken.

La Max-Weber-Kolegio dauxre havos memstaron
La longa kverelo inter la Universitato de Erfurto kaj la Max-Weber-instituto estis solvata. La kolegio konservos sian sendependecon. Reciproka ligiteco de agado inter tiu prelegejo kaj la universitato intensigxos. Pri translokigo for de la urbokerno en la proksimecon de la altlernejo oni ankoraux debatos. Dum la pasintaj akraj disputoj temis pri la statuso de la Max-Weber-instituto. Planoj forigi la memstarecon indignigis multajn, ankaux renomajn sciencistojn: cxar rajtis la kolegio ecx doktorigi studentojn. En la kazo de totala enkorpigxo universitata, la Max-Weber-kolegianoj tute dependus de la bonvolo de la universitatestraro. Tiu eble ankaux lauxbezone povus fokusigxi al aliaj esencaj punktoj sen konsidero al la Max-Weber-instituto. Sed nun restos la doktorig-rajto same kiel estro aparta, kies ofica agado restriktigxos je la dauxro de 5 jaroj. Restos krome konsilantaro de la lekciantoj. Tien sendos regule cxiuj kvar fakultatoj siajn reprezentantojn, por ke ili estu almenaux informe partoprenantaj la evoluojn de la Max-Weber-Kolegio.
----------------
Kleiner Solarpark am Volkenroder Weg
Am Volkenroder Weg zwischen Flughafen und Hauptfriedhof wurde eine Photovoltaikanlage errichtet. Einst befand sich dort eine sowjetische Funkstation. Die Solaranlage möchte ungefähr 2 Megawatt in das Stadtwerkenetz einspeisen, was der Versorgung von etwa 800 Haushalten entspricht. Am Aufbau beteiligt sind ausschließlich Firmen aus Thüringen und die Module kommen allesamt aus Deutschland, wie Dieter Anton betont. Geplant wurde zwei Jahre lang. Da bei einer Fertigstellung bis Ende Juni noch die alten Einspeisungsvergütungssätze gegolten haben, war Eile gefragt.

Sprinto sunenergia sur la Volkenroda-vojo
Sur la Volkenroda-vojo situanta inter la flughaveno kaj la cxeftombejo muntigxis haste fotovoltaika instalajxo. Samloke trovigxis iam soveta radiobiradejo. Kialo por la necesa rapideco estas la novaj repaglegxoj de la registaro federacia. Cxar por instalajxoj pretaj gxis la 30-a de junio la kompensoj ne reduktigxus. Preparitaj estis la instaladoj jam du jarojn. Deklaras s-ro Anton, ties konstruinto: "La prepara fazo estis tro laborintensa por perdi iun avantagxon financan pro simpla ignorado de dato. Per nia konstruo ni liverados kurenton por pli ol 800 mastrumajxoj erfurtaj. En la cxirkauxajxo konstruigxos baldaux 8 unufamiliaj domoj, kiuj nutros sin energie pere de fotovoltaiko kaj suna elektrotermiko." Okupigxantaj pri la konstruado estis ekskluzive firmaoj el Turingio, cxiuj komponantoj estas de germana origino.

= = = = = = = = = =
Nun zu unserer Bücherecke. In der Junisendung fiel im Hörerbriefkasten der Name Marie Hankel. Die Schwerinerin veröffentlichte als erste Frau weltweit original auf Esperanto geschriebene Gedichte. Im Jahr 1909 errang ihr Gedicht "Das Symbol der Liebe" bei einem Poesie-Wettbewerb im Rahmen des Weltkongresses in Barcelona den ersten Preis. Dieses Gedicht möchten wir Ihnen im folgenden vortragen.

Sekvas nun nia angulo beletra. Eble vi memoras, ke en la leterkesto de nia junia-elsendo aperis la nomo de Marie Hankel. Sed kiu estis sxi? Naskigxinta en 1844 en Sxverino en Meklenburgio, sxi famigxis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo. Kun multe da energio sxi laboris por la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto en Dresdeno. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj" dum la UK en Barcelono gajnis la unuan premion. Vi nun auxskultos tiun poemon:
LA SIMBOLO DE L'AMO
Rozujo sovagxa, simbolo de l' amo, / En vintro vi staras sen ia ornamo! / En kampo vi nuda cxagrenas dezerte, / Rozujo, malvarmo mortigos vin certe. // Mallauxte tre dolcxa vocxeto elsonas: / "Silentu, silentu, mi dormon bezonas, / Min nutras denove patrino la tero. / Trankvile atendas mi gxis la somero." // Dormantan rozujon printempo vekigis, / Somero gxin ricxe kaj bele florigis. / Ho, donu al mi nun kroneton belfloran, / Girlandan, balancan kaj brile koloran! // "Ne tusxu, ne sxiru floraron, la mian. / Mi pikos, mi vundos la manon, la vian, / Pro amo mi miajn floretojn defendos, / Pro amo mi miajn pikilojn forsendos." // Al vento gxi florofoliojn oferis, / Auxtune la fruktoj fiere aperis: / Rozujo, simbolo de l' amo vi estas, / Pacienca, alloga, kuragxa vi estas.

= = = = =
Es folgt nun unser Hörerbriefkasten. Liebe Hörerinnen und Hörer, wir erhielten im letzten Monat Zuschriften aus Deutschland, Österreich, Frankreich und Tschechien. Über Pfingsten fand in Berlin der gemeinsame Dänisch-Polnisch-Deutsche Esperantokongreß mit einem überaus abwechslungsreichen Programm statt. Auf der dort abgehaltenen Generalversammlung des Deutschen Esperanto-Bundes wurde beschlossen, daß der 91. Deutsche Esperanto-Kongreß im Jahre 2014 bei uns in Erfurt stattfinden wird. Nach Gotha, wo der 4. Deutsche Esperantokongreß im Jahre 1909 tagte, wird Erfurt also die zweite thüringische Stadt sein, der diese Ehre zuteil wird. Liebe Hörer, teilen Sie uns doch am besten schon jetzt Ihre Ideen für dieses Ereignis mit. Der Kongreß wird über Pfingsten stattfinden, also vom 6.-9. Juni 2014. -- In Berlin hatten wir auch die Gelegenheit, mit Herrn Peter Z. vom Interkulturellen Esperanto-Zentrum im niedersächsischen Herzberg am Harz zu sprechen. Hören wir nun, was der Harz mit Esperanto zu tun hat:
### Interview mit Hr. Peter Zilvar / intervjuo kun s-ro Peter Zilvar (en la germana lingvo) ###

-----------------------------
Nun ni kontinuas nian programon per la leterkesto de niaj geauxskultantoj. Karaj auxskultantoj, koran dankon por viaj leteroj el Germanio, Auxstrio, Francio kaj Cxehxio. Petro skribis: "Mi estas franca Esperantisto el orienta parto de Francio, apud Gxenevo. Mi lernis la germanan lingvon dum mia infanagxo. Mi esperas, ke vi komprenos tiun mesagxon. Mi povis kapti viajn elsendajxojn sen problemo. Dankon por viaj klopodoj!" Regula auxskultanto el Prago, s-ro Jiri P. skribas: "Mi dankas por via elsendo, kiun mi tre bone auxdis per la interreto dimancxe la 3-an de junio. Gxi estis interesa, placxis al mi kaj la informoj pri Erfurto, kaj la poemo kaj la Esperanta kanto, ankaux la leterkesto kaj la germanlingva kurso de Esperanto. Placxaj estis la muzikaj enmetajxoj laux La Espero. La Esperanto-himno estas solena kanto, sed en via arangxo gxi estas bone auxskultebla. Bedauxrinde la majan elsendon mi forgesis auxskulti. Mi deziras al vi cxion bonan kaj salutas amike." Estimataj auxskultantoj, se vi kiel menciite en la letero, maltrafis rektan disauxdigon, volu iri al nia hejmpagxo www.radiofrei.de Tie cxiuj elsendoj tekste kaj auxde relegeblas kaj reauxdeblas. Jozefo S. el Villingen-Schwenningen rimarkas: "Mi cxiam auxdas kaj legas viajn elsendojn kun granda plezuro. Cxifoje plej placxis al mi via detala leterkesto kaj la tre interesa rubriko "Thuringiensia" pri Goeto kaj Sxilero, kiu enhavis multajn novajn informojn por mi. Nepre dauxrigu viajn lauxdindajn elsendojn." -- Kara auxskultantaro, se vi volas feriumadi dumsomere en Esperantujo kaj ankoraux ne scias kion fari, bonvolu konsulti la retpagxon: www.eventoj.hu, kie preskaux cxiuj arangxoj listigxas. Alternative ni proponas al vi belan Malsupran Silezion en Pollando kaj volas tiurilate prezenti al vi unu arangxon pli detale, nome la 45-a Internacian Esperanto-Feriadon kaj samtempe 3-an Esperantan Film-Festivalon. Gxi okazos inter la 5-a kaj la 12-a de auxgusto en Szczawno-Zdrój (Bad Salzbrunn) proksime de Walbrzych (Waldenburg), je 70 km sude de Vroclavo: en unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravis onin per sia cxarmo, multaj eblecoj aktive pasigi la tempon kaj per la gastamo de siaj logxantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj. Cxiutage antauxtagmeze okazos lingvokursoj diversnivelaj, la posttagmezoj estos rezervataj al kulturaj ekskursoj kaj montogrimpado, la vesperoj al kinoseancoj kun filmoj en kaj pri Esperanto. La 100-an datrevenon de la kuracrestado de nia majstro Zamenhof en Szczawno oni celebros per la projekcio de nova Esperanto-filmo pri la kuracloko kaj per publika koncerto de la famekonata kantisto JoMo. La kuracloko de Szczawno funkcias dum la tuta jaro, sed somere gxi farigxas scenejo de multaj kulturaj kaj sportaj arangxoj. Oni povas spekti prezentajxojn en la belega teatro, auxskulti koncertojn, gxui mineralajn akvojn inter buntaj floroj.
= = = = = =
In unserer Rubrik "Thuringiensia" begeben wir uns heute wieder in den Thüringer Wald, von wo es über Jahrhunderte hindurch einen schwunghaften Handel quer durch ganz Europa gab. Gehandelt wurden Naturheilmittel, so genannte "Olitäten". Vieles davon wird sicher gewirkt haben, einiges ist aber auch unter Scharlatanerie einzuordnen. Beendet wurde diese Episode im 19. Jahrhundert, als sich die Schulmedizin durchzusetzen begann.

Nun sekvas nia rubriko "Thuringiensia", kie ni denove konatigxos kun la Turingia Arbaro. Sed ne en gxia rolo de migrado-paradizo sed de natura apoteko! -- Timiano, meumo, hiperiko, arniko kaj multaj aliaj herboj medicinaj bonege kreskas en la turingia skista montaro. Tia ricxeco naskigis metion specialan: la produktadon de la t.n. oleajxoj, en la germana: Olitäten. Oleajxoj estis memfabrikitaj oleoj, balzamoj, pulvoretoj, piluloj kaj esencoj. Produktadaj centroj estis la vilagxoj de Oberweißbach, Deesbach, Lichterhain kaj Meura. Ecx Goeto en siaj natursciencaj skribajxoj iomete romantike priskribis la laboron de tiuj hobiaj apotekistoj. Ilia unua mencio datumas de post la Milito de la Tridek Jaroj. Gravis ne nur la regiona abundo de la kreskajxoj sed ankaux la nekomplika dispono de gravaj krudmaterialoj. Oni akiris ekzemple fagolignon cxe la lignokarbistoj, alunon kaj vitriolon cxe la ministoj. La vitrofarejoj en Lauscha liveris la distilaparatojn kaj la unuformajn fiolojn kaj boteletojn por la likvajxoj sanigaj. Bone protektikaj kaj involvitaj per bovidaj feloj la eliksiroj ekvojagxis sur la sxultroj de la t.n. balzamoportantoj. Ili trapasis distancojn de gxis 70 kilometroj po tago kaj aliris ankaux medicine malbone prizorgatajn regionojn. Laboro multenspeziga unuflanke, aliaflanke tre dangxera: cxar kaj la varoj multvaloraj kaj la monujoj plenplenaj alogis la embuskospertan stratbanditaron. Komercistoj el la Turingia Arbaro atingis Pollandon, Hungarion kaj Svislandon kaj de tempo al tempo ecx la urbanoj pli multe konfidis al iliaj sanigmetodoj ol al la promesoj de urbaj doktoracxoj. Cxirkaux la duono de la substancoj miksitaj en Turingio estis de eksterlanda origino. Multaj popolaj medikamentoj vere efikis sur la sanon danke al la naturaj sanigpovoj de la kuracherboj. Aldonita alkoholo respektive opio pligrandigis ankoraux ties efikon. Incenso kaj mirho bonodorigis la produktojn, kiujn oni nomis per fantaziricxaj nomoj kiel "Vivooleo", "Meurasan" aux "Hingfuong". La fama "Berg-Öl" (germane por "Monta Oleo") estis lauxdegita kiel universala kuracilo. Ne mirige, ke gxi estu aplikata ne nur cxe homaj malsanoj sed ankaux cxe malsanoj de cxevaloj kaj bovinoj. Por preventi falsajxojn la receptoj plejtempe estis transdonataj nur busxe. Sekve ofte ne ekzistas detalaj informoj pri iliaj ingrediencoj. En 1710 ekzistis 31 laboratoriaj majstroj kaj 343 oleajxkomercistoj nur en la regiono de Schwarza. La oficialaj apotekistoj kun metia aprobo cxiam estis klopodantaj ruinigi sian konkurencon. Sed nur dum la 19-a jarcento, kiam la scienca medicino iom post iom gajnis terenon kaj triumfis, finis ankaux tiu interesa epoko de naturkuracado made in Thuringia.

= = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO por komencantoj sur bazo de la libreto "Mia serurtruo" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2-a eldono) / ESPERANTO-SPRACHKURS für Anfänger, auf Grundlage des Büchleins "Mia serurtruo" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2006, 2. Auflage)



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
01.07.2012

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.