Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 67

Esperantomagazin

67. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. Juni 2017: Esperanto-Lerngruppe am Evangelischen Ratsgymnasium | Bill Chapman über Wales und die walisische Sprache | "Eine Friedensfeier" von August Trinius | Stadtmuseum 642 in Pößneck


> Download

August Trinius: "Wenn die Sonne sinkt - Thüringer Erzählungen und Skizzen", Kapitel 4: Eine Friedensfeier/Repacighfesto ----------
Senmove sinkas la negho de la griza, tiom malgaje malsuprenspektanta chielo. Profunde ghi jam kovris la malaltajn kabanojn de la malirichaj najlforghistoj de vilagho kiu etendighas longe en mallargha valo. Alta, tre neghkovrita arbaro spektas najbarece de chie ajn soben al la loghejojn. Malantaue staras en majesteco luma la montoj. Ili gvatas por la valo ekde jarmiloj, kiam surloke regis ankorau sovagheco konfuza arbara kaj roka. La sovagha akvo, kiu de printempo ghis autuno senbride kaj libereceme jhetas sin disde la montaro - hodiau oni apenau rimarkas ghian bruon per kiu ghi fluas sub neghkovrita glac-tavolo malproksime de la kabanoj. Ech pli da trankvilo en fantoma maniero en iu dometo che la supera vilaghorando, kie la strato sinuas tra roka fendo. Ghi aspektas damaghita per veterachoj, malfirma kaj havas malfunkciantajn fenestrojn kaj kaprostalon kadukan. Tie chi loghas la maljuna Simmer. La vilaghanoj nomas lin Simmer Kristiano. Lia edzino jam longe kushas supre che la monto de kie dum sunvetero krucoj kaj angheloj brilas. Lia filo, la ununura infano de tiu geedzeco, antau kelkaj jaroj elmigris al Ameriko. Li skribis nur unufoje. Eble li mortis. Malbonulo li estis jam antaue. La kapro venditis. De tiam Kristiano sole vivis en la malkomforta budo. Li forghis dumtage najlojn kiel kvazau chiuj viroj de la vilaghoj. Sed nokte li chasiris kun shargita pafilo tra la arbaro monta de la hejma regiono. Li estis shtelchasisto kiel multaj en la vilagho. Vershajne tio estas ensanga. La sumigo de chiuj kontrauleghaj faritajhoj jhetis lin enkarceren dum pluraj jaroj. Sed por li ne temis pri perditaj jaroj. Char ili servis al li kultivi venghemon. Vengho che la homoj kiuj opinias havi la rajton reguligi la de Dio al chiuj homoj donacitan arbaron. Venghon che certa persono, al kiu Kristiano volontege konfrontighus. Chio tia nun estis for. Por chiam! En la lito che la fenestro de la malalta chambro kushis Kristiano. Chekape trovighis la Morto. Li sentis ties spiron sciante ke li baldau mortus. Sed io shajne premis lin ankorau. La najbaro, kiu ankau estis najlforghisto, jam estis estinta che li plurfoje en la hodiaua tago. Helpo ne plu efikus, lau la deklaro kuracista, sed kelkaj lastaj karitataj servoj ja bonvenus. Sed Kristiano chion tian kun muta man-gesto repushis. Li volis nek medikamentojn nek la alportitan supon. Nur kelkajn gutojn da akvo sur la profebre sekajn lipojn. Li montris al segho chelitan kie la najbaro eksidis atendonte silente. Lukto granda videblis che la forpasanto. Lia brusto levighis kaj la lipoj murmurantaj nekompreneblajhojn tremis. Subite li turnis kun strechigho la kapon en la direkto de la najbaro kiu atenteme okulfiksis la mortanton. La maldika, per altaj kaj bluaj vejnoj kovrita mano serchis palpante la sidanton. "Najbaro!" - "Kion vi volas?" - "Jes.". Rauka estis la vocho. "Alproksimighu ... ankorau pli. Jes, jes. Mi scias ke mi baldau ne plu estos. Miaj horoj estas limigitaj ... mi sentas tion. Sed io premas min. Mi volas ... foriri en paco. La malmulto kion mi havas estu via. Chu vi audas? Al vi! Char mi ne plu havas iun parencon kiu min atendas. Mia filo? Ne, dankon. Vi ambau ... via edzino ... vi estis bonaj kun mi. Pagu la malgrandan sumon por la entombigo, la reston ... vi jam scias. Sed pezo estas sur mia koro. La persono kiun mi malamas pli ol chiujn aliajn surtere. - "Chu Andreo? Li estas denove en la vilagho." - "Jes, jes. Tie chi. Mi volas repacighi kun li ... chu vi audas? Alikaze ... mortanteco ne estas grava afero ... sed chio devas esti glata ... glata! Iru for. Diru al li ke li hastu. Kristiano volas reguligi aferon kun li ... mankas la fakturo ... repacighi ... tiel ke la afero transiru pli facile. For! Do rapidu! Venigu lin, kara najbaro! La lasta servo por mi. Ghis la!" La najbaro levighis kaj foriris al la edzino kun kapskuado. "Vidu, Katarino", li diris, "antau nia Dio chiuj ja havas respekton. Kristiano ne povas morti. Antaue li volas ankorau tushi la manon de Andreo." - "Chu vere? Do, iru rapide!" - Kaj la edzo jam trovighis ekstere de la domo por serchi Andreon. Tio okazis antau unu horo. La mortanto intertempe atendis estante atenta je chiu bruo, auskultante. Al personoj kiuj jam vidas la pordojn de eterneco malfermighantajn, minutoj de la finighanta vivo shajnas tre longaj. Kiam la najbaro forlasis la chambron Kristiano auskultis ghis kiam la lasta pasho perdighis. Poste li levighis. Tremante kaj kun vizaghesprimo akra li sukcesis. Tremante li palpis en la direkto de la vando de super la segho. Li malfermis etan pordon de la vandshranko. Li kaptis ion ... kaj kriante pro doloroj li refalis senforte en la kusenon. Post kelkaj minutoj da elcherpeco jen brueto de kaptado je aero. Rideto iris trans la pala vizagho. Poste Kristiano kushis trankvile, auskultante kaj atendante. Liaj pensoj ekmigradis. Fluge la vivojaroj pasis antau liaj okuloj. En chiujn bildojn, en chiujn pensojn bruis la hejmregiona montarbaro, arbaro kia la neghkovrita arbaro de chi supre. Ghi hodiau lastfoje salutas tra la fenestro. Arbaro, kiun li preferas, kiu kantis al lia animo kantojn de libereco, kiu forgesebligis al li mizeron kaj malsaton. Kaj nun - chio for. Sed antaue pacfestado kaj poste ... transen. Pacon, ha ha ha Kiu metis en liajn manojn la pafilon? Kashe sed firme? Tiam, kiam la luno pendis super la rokoj supre en la valo kaj gapis al li tra la arbotrunkoj per mil okuloj? Chu ne estis vocho kiu pli kaj pli insiste kaj emfaze flustris instige la vorton - kuragho! Vidu, la arbaro grandas kaj lia princa moshto richas. Eta premo. Temis pri pafo majstra. Cervo kun kornoj dek devis morti. Jen, komenco bona. Tiam kreskis kuragho kaj audacemo liaj. Kiel ofte li trompis la malamatajn forstistojn. Sed sortobato ne mankis. Oni starigis lin antau tribunalon. Tri atestantoj estis invitataj. Chiuj sciis chion. Du el ili estis tamen honoraj kaj false jhuris. Jen veraj viroj! Sed la tria persono vokita antau la jughistojn atestis kontrau li. Tio estis Andreo. Ekde tiam lia stelo estis sinkanta. Li estighis proskribito. Liaj agadoj observitis. Malantau chiu arbo li supozis pafonton; agentoj, observantoj, chie ajn. Post la liberigho li revenis vilaghen. Sed li farighis aliulo. Venghemon li sentis interne. Sed Andreo estis for, irinte trans la monto en la regionon Shvarcenburgan laudire. Tamen daure restis lia dometo, malplena kaj vendota. Marki la perfidulon persone ne plu eblis. Sed kial ankau en tiu chi gaja autuna nokto estis bruegoj enmonte? Hura! La rugha koko sidas sur la tegmento de la domo de la malamiko kaj krias por ke chiuj kunvenu. Sed savi oni ne plu povis ion forbrulintan. Nur protekti kaj malhelpi la plidisvastighon de la flamoj. Kiu estis la bruliginto? Pruvojn, pruvojn, pruvojn! Neniu fiulo atestis kontrau li. Kontraue, je la distanco de du horoj li estis shtelchasanta virkapron en la valo Finstertal. Post lia dua forlaso de la prizono la filo estis for. Li ne havis la patran vivstilon, li ne shatis la shtelchasadon. Domo kaj patrujo ne plu sentitis esti liaj. Unu jaron poste li fermis al la edzino la okulojn. Nun li vivis tute sola; sola kun memoroj kaj venghemo. Trian fojon li akuzitis pro krimo kaj pune repagis. Finfine li venis hejmen kiel viro frakasita. Enuaj jaroj pasis ghis kiam la Morto frapis je la pordo. Kristiano ne taugis por malsanuleco. De semajnoj li suferis. Intertempe estis vintro kaj negheroj kirle dancis che la fenestro ekde du tagoj. Ili shpinis sur la teron la grandan, hororan kadavrotukon, sub kiu li ankau baldau ekripozu. Jen, chi-matene, klakis firma pasho surstratete. Kristiano tuj sentis skuon animan. Li levighis kaj rigardis eksteren. La jam malforta korbato shajnis tute finighi kiam li pensis vidi Andreon preterpasanta.Kaj la najbaro venigos lin por ke li povu repacighu kun li. Li sentas la malfortighon de la korpaj fortoj. Pro la ekscito granda hodiaua. Sed li volas vivi, li devas vivi almenau ghis ... Auskultu! Chu ne estis vochoj kaj pashoj alproksimighantaj? La mortanto turnis sin kun strecho je la alia flanko kaj rigardas la chambropordon. Lia mano dekstra sublitkovrile ekspasmas. Nenion, nenion! Temis nur pri fantaziajho. Surfrunte fluas varmo, dume la piedoj estas malvarmegaj - kvazau li mem starus en negho kaj la negho kreskus kaj kreskus. Jen, la negho jam atingis la genuojn kaj suprengrimpas malrapide. Nun estas bruo ankau super li, pli kaj pli klare audebla. Jen, lia montarbaro ... ha ha ha, li reekkonas chion. Jen Andreo kuranta renkonte, la fripono, kiu ne volis doni falsan jhuron por li ... "Venu, simple venu en mia direkto ... Ni repacighu ... pacon, finfine. Por ke mi povas fini dece tiun vivachon." Kun malsekaj okuloj la mortanto levighas. "Chu ci, finfine? Ha ha ha ... Ciiiii!" Pafo revolvera krakas kontrau la pordo. Stertoro forfluganta, poste silento. Nur la malnova vandhorlogho tiktakas kaj en la bruna kahela forno la brulshtipoj kunfalas. Malmultajn minutojn pli malfrue la najbaro kaj Andreo eniras la chambron. Per grandaj okuloj fiksas ilin la kushanto en la lito. "Ho najbaro, mi chhestas kun Andreo. Nun faru pacon!" Chio restas silenta. "Ho najbaro!" Nenio plu movighas. Nun ambau iras che la liton. Kramfe tenas la mano de la mortinto la murdarmilon. Sur la mieno grimaca videblas lasta rido fia. "Maltrafe", diras Andreo, "li forpasis." La najbaro premas lian manon. "Chi-kaze jughis Dio. Ke Li pardonu lin, kiel ankau ni pardonu lin." [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.06.2017

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.