Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 80

In unserem Esperantomagazin lernen wir Charlotte von Kalb kennen und lesen drei von ihren an Goethe gerichteten Briefen. Wir bleiben bei interessanten Frauengestalten - denn Maria und Maria Magdalena aus dem Neuen Testament könnten ein Umdenken bei der Rolle von Frauen in der Kirche bewirken (so die Philosophin Astrid Meyer-Schubert). Danach schwingen wir uns aber aufs Fahrrad und begeben uns auf den 123 km langen Ilmtal-Radweg von Allzunah bis Kaatschen-Weichau!

___________________________________________

80. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. Juli 2018: Charlotte von Kalb; Briefe an Goethe | Astrid Meyer-Schubert (Wien): "Stellung von Frauen in der Kirche" | Ilmtal-Radweg


> Download

Waltershausen, la 18-an de junio 1794
Tre ofte mi pensas al vi- al la plej belaj someraj tagoj kaj horoj, al la regionoj de tiu valo. Mi pensas, sub itala chielo, che la Rejna akvofalo, che chia granda natura spektaklo ke mia spirito celebrus plej digne la feston de tiaj memoroj. Tio al multaj - sed ne al chiuj ! - tre klaras. Tiel mi ne plu volas paroli pri la kauzo. Mi estis spirite ofte denove en Jena pensante pri la ideoj kujn vi vekis en mi, pri la radioj kiujn lumigis multon al mi. Multo estus kaj shajnus alia por mi se mi estis pli en via proksimeco. Jen somera tago en la ombro de la faga arbaro, che la kanto de najtingalo, kun la blovo de dolchaj odoroj. Pli malbela por mi vintrotago che la glacioza Saale-rivero, sub la arboj senfoliaj, che la aero malvarma. Se Fortuno dorlotas min mi la venontajn vintrojn estos denove tie, kaj kiom mi ghojus pri revido de vi! Ne temas pri iu ajn sed pri Goeto, la Goeton kiun mi trovis ofte che Herder. Kiun mi audis, ech sole. Vi estis lauta kiam vi volis esti komprenata. Mi dankas vin pro viaj poemoj. Kiel mi ghojas legi pli pri charmaj pensantoj en la "Distraj folioj". La mondo kaj la tempo disdonas bone kelkajn rolojn. Felicha la homo kiu eblas konservi sian karakteron, eblas ech savi ghin. La plej multaj homoj serchas en tiu chi kazo felichon, devon, gloron. Kelkajn tio vivtenas, la plejmulto tamen pereas. Tiamaniere restis en ili nur shelo, kadavro vivanta. Mi scias tamen eston, kiu ne apartenas al tiu chi ludo - la maniero lau kiu vi vivas! Che vi ankau chesas la roloj lau la disdonigho fare de la mondo, kaj nova tempo komencighas. Ja, mi revenos Vajmaron audonte vin dum lautlegado de verkoj, dum babilo pri artajhoj kolektitaj por vi fare de Meyer. Chu la 31-a volumo de Fichte pri la Revolucio jam aperis? Mi estas avida audi pri li, lia doktrino kaj ties konsekvencoj. Mi esperas ke Herder bone fartas - chu li estas ankau gajmiena? Chu via Augusto fartas bone? Bonvolu rakonti al mi viajn opiniojn prie. Charlotte
---------------------
Waltershausen, al 3-an de septembro 1794
Laupashe revenas vintro kaj chiu zorgu bone vivi en tiu chi tempo kaj bone konservi sin dume. Mi shatus veni kun mia edzo al Vajmaro sed multaj malfacilajhoj malhelpas tiun chi deziron. Mi imagu al mi tre konkrete longajn tagojn de dimancho kaj merkredo kiam eblas renkonti grandan societon - por forpeli tiun chi deziron! Mi malamas pleje distrighon, laudiran kaj lautan intelektulecon. Trankvilo anima inverse plachas tiom. Sen tio mi povus esti nek agema nec zorgema pri miaj infanoj. Se mi pensas denove al vi kaj al Herder, ke mi venos Vajmaron al Herder, ke mi auskultos vin ambau, ke vi respondos al mi bonkore kaj amike: tiam mia koro kaj mia animo edifighas ege, kiom mi ighas automate pli bona kaj pli felicha. Tiam mia animo pli ekkonscias pri sia ekzisto, char mi ekkonas kun interna ghojo la belecon kaj la povon de sprite kaj lerte aganta psiko. Chu mi denove trompighas? Au chu veras tio, kion mi diras ofte al mi, ke tio chi estas nobla deziro de mia psiko kaj estos ghia volo? Kaj ke temus pri malforto de mi en la kazo de neplenumigho de tiu chi volego? Al mi estas alia kialo aspiri tion. La edukisto de mia filo estas tre rimarkinda junulo. Li agas kompreneme kaj konsciplene en sia dejhoro. Li lertege studis kaj produktos lau mia opinio multon kreivan sur la kampo de la belaj sciencoj. Mi volas por li ke li uzu la tempon kiel eble plej bone kaj honore frekventante bonajn bibliotekojn, serchante la konsilon kaj la gvidon de maturuloj. Tio ankorau mankas al li. Ech se mi persone ne venas, mi sendos lin kun Fritz al Jena pro ke li profitu de tiaj avantaghoj. Mi daure pensas pri via Augusto. Charlotte
-------------------------
Vajmaro, chirkau la 20-an de januaro 1795
Estis che vi, venerinda Goeto, kie la volo je nova ekloghado en Vajmaro pasis de espero al intenco. La vivan spiron mi ricevis kaj decidis nur por tio eksenti kaj ekagi kaj eksuferi chion ghis la atingo de la celo de miaj deziroj. Malproksime mi pasigas miajn tagojn en trista malghojo, chu mi ekzistas? Ne! Miaj infanoj estighis por mi fremdaj senvivaj uloj kiujn mi ne amas ne povante agadi por ili. Se ankorau ekzistas io en mi kio meritus savighon, mi nepre devas resti en chi tiu regiono. Nepardoneblus se mi ne havas kondichojn kiuj fine ebligus min ekokupighi pri miaj infanoj kun aktiva racio. Kaj profitigi ilin de kondichoj chi tieaj plenaj de raciismo kaj kulturo. Tiajhojn mi trovas nur tie chi! Chu mi forlasu chion, por kio mi ankorau vivas, kio estas mia, kio ighos ech plie mia, chu mi forlasu chion, la plej grandan de mi konatan bonon, la sankton por mi - kiel homo, kiel patrino kiel amikino? Chu mi forlasu tian vivon? Tion klopodas kaj ech ordonas mia tuta parencaro. Ne pensu ke ili proponus alian lokon, kie lau ilia opinio regus similaj avantaghoj por la edukado de la infanoj. Por mi malgraue chiu alia loko estus dezerto. Ho Dio ne, mi reiru en Frankonion al Grabfeld. Ke miaj infanoj ighu neutiligeblaj, neelteneblaj, damaghemaj kiel la cetera acha nobelaro. Jam dum jarcentoj oni plendas pri la malvirteco de la nobeloj. La malbono chiam pliighanta baldau dronos. Shajne mankas al ili la oreloj por audi. Mi reiru al Waltershausen! Mi ech ne volas rakonti la multon da faktoj pri mia tiea vivacho. La bestoj ja povas digesti kaj dormi tie. Sed besto, kiu scias pri nobla naturo en si, besto kiu sentadas ne povas dormi nek digesti. Vivante ghi sentas nur la detruon kaj la sensonecon kaj la agonion de homa ekzistado, de lia spirita parto! Chu vi sentas la profundecon kaj la nefinecon de miaj suferoj? Kiom multaj timas la lumon enviante la lumon. Do, fiuzo de naturo kaj de la kreitaro... Mi obtuze suferadis dum sola vivo. Sed nun temas pri la savo de tri vivantaj raciplenaj uloj. Mi volas laboregi kun la helpo de bonkoraj homoj. Chefa kialo shajnigita pri mia laudira neceso de elvajmarigho estu la proceso de mia bofrato. Mia edzo pensas ke plua restado pro tio ne plu eblus. Mi jam komence pensis ke tiu chi homo pliigus mian malfelichon. Chu vere nenio shangheblas tiukonekse? Nenio ne eblas por racio, por Goeto - pli ol mi scias kompreni. Chu vi povus peri en tiu chi proceso per kiu la stato de la aferoj tiom malbonighis por mi? Kiom dankeme, kiom trankvile kaj pligajigite mi restarighus post kurbigho je sufero - kaj mi revivus. Lia duka moshto estis chiam grandanima antau mia familio. Ke li faru la samon ankorau unu fojon. O kara Goeto, se mi nur povus peti tion! Tiam nenio plu formovus min el loko kiun regas pli bona spirito. Kie ideoj estas plenaj de vereco kaj energio, kiujn la duko mem allogis kaj protektas kaj pliigas. Se mi nur estu proksime de la malmultoj kiuj vivas ankorau - chu mi vere reiru? Char esti entombigita dumvive estas sorto kruela. Mi ekrughighas pro mia audacemo. La duko estu grandanima antau mi. La ideoj naskas aliajn temojn: mi povus alghustigi miajn kondichojn en harmonio kun mia interno. Tiamaniere mi pasigus miajn tagojn en paco modesta. Charlotte [{bersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.07.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.