Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 85

In unserem Esperantomagazin hören wir einen launigen Text von Karl Emil Franzos zu Erfurt, besuchen das ehemalige Kloster in Göllingen, hören Texte und Flötenklänge zur Weihnachtszeit und drücken die Schulbank in den altehrwürdigen Mauern von Roßleben im Kyffhäuserkreis.

___________________________________________

85. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Dezember 2018: Karl Emil Franzos "Erfurt" (1. Teil) | Kloster Göllingen | Weihnachtsmeditation mit Texten und Flötenspiel | Klosterschule Roßleben


> Download


Strangega tiu chi vojagho! Jen mi senprokraste senmovema en erfurto - kaj tio shajnas al mi esti saghe kaj bone. Sed kiamaniere mi venis al erfurto en tiu chi urbo de floroj, estas historio plena de frenezajhoj. Mi ja volis iri per vagonaro disde wörlitz tra dessau, bitterfeld, frankfurto al lucerno. Mian rakonton auskultis kunvojaghinto kun milda rideto antau ol demandi min chu mi ne volus halti ankau en weißenfels, naumburg, kösen, vajmaro kaj erfurto. "Ne", mi respondis, "weißenfels kaj naumburgon mi jam konas, vajmaron ech pli bone, ankau en kösen mi jam estis. Sed restado en erfurto - tio vere estus bona ideo!" La kunvojaghanto ekkriis: "Ne faru tion! Temas pri urbo sobra kaj enua, urbo de komerco. Tion ne vizitas ech homoj kiuj pasigas la feriojn nur en turingio." Jen la fino de nia kolokvio. Sed la ehho enradikighis en mi: "Erfurto - kial ne? Jes ja, komerca urbo, sed ghi famas per floroj - kaj floroj ja estas belega varospeco. Kaj la dogmo ke komerca urbo devas nepre esti sobra kaj enua - tion kredu nur malspertuloj." Mi serchis en mia memoro, kion mi scius de ghia historio. Sankta bonifaco kaj - bismarck en la unuigparlamento, antau la universitato kaj dalberg. Vere, ne estis tio multa. Antau la stacidomo estis mallargha placo kun malbelaj dometoj kaj achaj lignaj latkonstruajhoj. Malantaue granda, terura hotelo kiu vershajne havas ne tute 30 jarojn kvankam ghia farbo lauaspekte datumas el la 18-a jarcento. Mi turnighas en mallarghan strateton kiu kvazau ne povas mastri la troan trafikon. Jen etaj domoj, hastantaj homoj, kochistoj sakrantaj. Ne, agrabla tio chi tute ne estis. Kaj antau chio la aspekto de la flankaj stratoj Löber-, Gera-, Schmidtstedter-strato, Bußleber-strateto: chie ajn staris skafaldoj kaj muristoj. La ajhoj kiujn ili malkonstruis estis malnovaj kaj malbelaj. La ajhoj kiujn ili konstruis estis novaj kaj malbelaj. Aldone la malkonvenaj odoroj... Mi pensis pri la leteroj de dalberg kaj aludoj liaj pri la klopodoj de ekflorigo de la urbo erfurto. Chu dalbergo nun ne cheestas? Kiam mi eniris la hotelon la akceptejisto demandis ghentile: "Valizo via kun la specimenoj che la stacidomo?" Ke homo povus veni al erfurto nur pro ghojo estas shajne neimageble por li. Ankau ene estis nur gastoj kun kofroj plenshtopitaj de specimenoj. Mi ne malshatas tiajn sinjorojn kun specimenaj valizoj kaj ech la anekdotoj gajaj intershanghataj de ili ne kauzas envion che mi. Almenau mi ekpensis - konsentite, ekzistas ankau sobraj komercaj urboj, jes. Sed tio estis jugho tro frua. Erfurto ne belas, sed tie chi la shtonoj - antaukondiche ke oni komprenas ties lingvon - rakontas historion. Historion tiel strangan kaj kortushan, tiom plenan de sortoj shanghantaj, ke ech nesentemulo devus esti tushita. Kaj la persono kiu scipovas vidi devas ekkoni che chiu pasho kia la urbo estis kaj kia ghi estas. Vershajne estas la shajne pli sobra estanteco de la urbo pli fascina ol la estinteco, ech pli glora? Malfacilas la kompreno de la lingvo de la shtonoj en tia urbo kaj ech pli malfacilas la rakonto prie per homaj vortoj. Ek, mi provos lau la grado la plejeble bona kaj mi agos lau mia metodo. Kiam mi venas en fremdan, grandan urbon, mi unue chiam volas vidi ghin el supra punkto. Se ghi estas en ebenajho mi grimpas sur la proksima pregheja turo, ech dumauguste. Char aspekto disde la supro senhezite donas respondon al gamo da demandoj: kie estas la kerno de la urbo, kiamaniere ghi kreskis, en kiu direkto ghi nun estas etendighanta, kie loghas la richuloj kaj la malrichuloj. Sed vido de tia punkto ech plu povas ekkonigi - ofte pli klare kaj vive ol skribite en la urba kroniko. Kial estighis tie chi grandurbo, kiamaniere ghi evoluis dum la jarcentoj. En erfurto tia ghenerala vido desupre facile atingeblas char chirkaue estas montetoj kun densa arbofoliaro: la plej nobla estas sendube Steiger, kutima nomo por antaumontoj en turingio. Eblas veturi tre proksimen al la plej bela belvidejo. Kondiche ke oni sukcesas havigi al si fiakron! Kio ne tiom facilas en urbo kun 90.000 enloghantoj. Al la trajnoj venas kelkaj el tiuj plumpaj kaj malgraciaj kvarsidlokaj transportiloj. Komparite al ili berlina droshko de averagha kvalito aperas kiel la flugilita veturilo de la sundio. Ofte necesas longan tempon atendi. Finfine rulighis renkonte al mi digna veturilacho kun rapideco de duona kilometro po horo. Mi mansignis al la fiakristo kiu haltis. Mi endroshkighis dirante: "Veturo lau tempo. Je la dua kaj duono. Ghis Steiger-arbaro". Sed tiom rapide tiaj komplikaj komercoj ne faratas en chi tiu komercurbo! Belajhojn rakontos la vido disde Steiger-arbaro. Jam pli frue ghojigis min io: la tuta loeberfeld-kampo, la ampleksa teritorio en la sudo de la urbo inter erfurto malnova kaj steiger-arbaro estas ankorau tre shpare surkonstruita areo vilaa. Tiuj vilaoj estas gajaj kaj modestaj, shajne loghejoj de homoj kiuj estas tushitaj nek de malricheco nek de richeco. La ununura ornamo estas richaj florajhoj che fenestroj kaj en antaughardenetoj. Kaj jen, tio vere estas agrabla afero. Pro kio loghu nur richuloj en vilaoj? Ankau la nomoj de la stratetoj ghojigis min. Ofte la nomoj mem estas ankorau la ununura ajho jam ekzistanta en la tuta strateto. Ili kvazau chiuj nomitis lau komponistoj kaj poetoj. Strangegaj fanatikuloj la erfurtanoj! Vershajne ili ne scias ke tiaj nomoj alie en Germanujo uzatas nur se ne trovighas aliaj, se neniu generalo, neniu urba konsilisto, neniu vilagho el la chirkauajho estas ankorau neuzita kiel nomdonanto. Mia kochisto agrable flegis mian intereson je tiaj nomoj veturigante min zigzage tra la tuta kvartalo. Al tiu felicha cirkonstanco mi shuldas la lernon ke la bravaj urbaj politikistoj de erfurto havas specialan vidpunkton antau la germana literaturo. Geibel ghuas pri shoseo, dume malgravuloj kiel lessing, kant kaj uhland devas kontentighi pri flankaj vojetoj. Ne malmultaj gravuloj tute forgesitis, sed ja cheestas voß kaj simrock. Chiukaze temas pri honestuloj. Kiam finfine mi memorigis la fiakriston pri celo nia li fiere diris: "Ankorau unu strateton, mian strateton." Temis pri wieland-strateto. "Mi nomighas wieland", li diris orgojle." "Chu christoph martin?" mi demandis. "Jes, christoph martin wieland." Malabrupte kreskas la arbaroza alteco de Steiger el la onda lando kaj etendighas poste ghis sudo, multajn mejlojn. Ankau la kontraua norda parto estas tre largha kaj okupita kun tiom multaj belvederaj pavilonoj ke mi demandis la droshkiston kie estus la plej bela belvido. "Disde la restorano" replikis christoph martin wieland tiom sincere ke mi kredis tion. Mi ne volas aserti ke li mensogis sed tamen temis pri individua opinio. Char antau la gastejo steigerhaus oni povas vidi nur plenajn kaj malplenajn bierkruchojn! Hotelo impona, bierghardeno grandega, apude aliaj grandaj gastejoj nomitaj 'rokaj keloj'. La keloj tiom grandas ke la rokoj ne plu videblas. Chiu germana urbo havas tiom multajn signojn da sana soifo. Sed ne chiu urbo posedas tiom belan parkon proksiman de la urbo mem. Arbaro alta kaj linda kaj bone konservita, foliaro kaj pingloj en bunta mikso, antau chio kverkoj kaj noblaj abioj malofte troveblaj. Ankau multe da zorge flegita arbustajho kaj aparte ravigaj florbedoj. Steiger estas parko digna al tiu chi ghardena urbo kaj chiudirekte ene malkovreblas ombraj vojetoj kaj padoj. Ghi ofertas - char la monteto malabrupte kaj senchese plialtighas - grandan nombron da facile atingeblaj belvidoj. Koncerne ornamon artistan ekzistas nur unu kolono instigita en bona intenco fare de la imperiestrino augusta. Ghi servas nun kiel modesta monumento por la porchiamigita princino - sed multe pli dekoras la naturo mem! Dum chiuj miaj erfurtaj tagoj mi estis kelkajn horojn en Steiger-arbaro. Chiutage mi vidis ion novan sed sume sendube nur malmulton de la tuto bela. Antau chio tiu baseno inter la arbaraj montetoj estas tre fekunda. Chie ajn brilas la fruktoghardenoj, la floraj kaj legomaj bedoj. Nur en la nordo kie la baseno ighas ebenajho kushas spika maro. Alie la tereno estas tro malabunda por greno. Certe la laboremo de la homoj ankau ade kontribuis. El la fekundeco de tiu chi baseno, nur el ghi venis al erfurto la forto dauri dum neimageblaj shtormoj kauzitaj kaj de homoj kaj de la naturo. La naturo faris erfurton la terenkultivista urbo, la florurbo, la fortikajho. Ankau je komercurbo kaj krucigho de komercvojo faris erfurton la naturo, ne la volo homa, ne la sorto de shtatoj. Ankau tio evidentighas disde steiger. La strato disde okcidento al oriento simple devis konduki tra tiu chi baseno. Chia alternativo estintus kromvojo au maleblo por mezepoka stratkonstruarto. Same persono ironta de sudo al nordo, de turingia arbaro al kyffhaeuser au harco, de frankonio al saksio. La fervojlinioj kiuj renkontighas tie chi respektive en neudietendorf, sekvas malnovegajn komercvojojn kiuj certe pli oldas ol nia erao. Chirkau tiu chi malnova erfurto chirkauas nun de chiu direkto la nova: ueste kaj sude la vilaa kvartalo, eoste kaj norde fabrikoj, laboristaj domoj, buchejoj, deponejoj, malsanulejoj. Kaj finfine enkadrigante la tuton la terenoj floraj kaj legomaj. En tiu chi sinsekvo mi decidis viziti la urbon. Malfacile mi suprengrimpis steiger-arbaron, ech pli malfacile mi malsuprengrimos. Kiam mi venis en la bierghardeno mi vidis ke mia fiakristo estis kiel sia noma parenco anakreonta dischiplo - certe lau sia propra versio. Char li estis ege ebria. "La biero sen iu dubo estas bonega", li diris por ekskuzo enmanigante ghentile al mi glason sian por provtrinki. Mi klare eldiris miajn dubojn chu li daure povus teni sin sur la kondukista segho. "Nenio malbona okazos. Mi alkutimighis en gotha transporti bierajn barelojn." Fakte, li veturigis min sendamaghe ghis la frederiko-vilhelmo-placo kiel la katedralplaco oficiale nomighas.
[Karl Emil Franzos: "Aus Anhalt und Thüringen" - Kapitel 6, Übersetzung: Bernhard Schwaiger]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.12.2018

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.