Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 91

In unserem Esperantomagazin stehen wir staunend in Zeiten der ICE-City vor dem altehrwürdigen Erfurter Bahnbetriebswerk. Mit Julius Köstlin gedenken wir Luthers Jahre in Erfurt. Tips für einen Angermuseumsbesuch über die Bauhausmädels und für einen Ausflug auf der Pfefferminzbahn zwischen Sömmerda und Buttstädt runden das Programm ab.

___________________________________________

91. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Juni 2019: Bahnbetriebswerk in Erfurt | Julius Köstlins Lutherbiographie (Auszug über Luthers Zeit in Erfurt, zweisprachig) | Ausstellung "Bauhausmädels" im Angermuseum | Ausflugtip Pfefferminzbahn


> Download

----------------Julius KÖSTLIN, Lutherbiographie/Luterbiografio - Kapitel 3 "Der Student in Erfurt und sein Übergang ins Kloster, 1501–1505" (gekürzt) / 3-a chapitro (eltirajho) "Lutero, studento en erfurto ghis lia eniro monakejen" --------------- Inter la germanaj altlernejoj la erfurta universitato, kiu jam ekzistis ekde pli ol cento da jaroj, brilegis. Al la juna ano de la mansfeld-regiono ghi ankau ofertis sin pro la proksima situo. Lutero mem poste diris ke chiuj aliaj altlernejoj komparite al erfurto taksitis esti etaj bazlernejoj! Li komencighis per kompleta kurso de scienco fundamenta por chiuj aliaj kiu ankau enkonduku la studentojn en la sciencaron: nome per filozofio. Kompleta studo ghia ne nur necesis por teologoj sed ofte nur post ghi transiritis al jursciencoj kaj medicino. Talentaj dischiploj de klasika scienco kolektighis en erfurto en junula rondo. Ghuo gaja kun kunfestemo, poezio, vino ankau ne mankas. Sed la limo de bonaj moroj neniam forlasitis. Diversaj viroj apartenis al tiu rondaro: ekzemple johann jaeger, konata sub la nomo crotus rubianus, amiko de ulrich hutten. Krome georg spalatin (vere: Burkhard aus Spelt), la posta intima kunlaboranto de la reformanto. Ambau jam estis tri jarojn antau lutero chefakultate. Tri jarojn post lutero alvenis eobanus hessus, plej brila talentulo kaj plej aminda ulo inter la junaj humanistoj kaj poetoj de germanujo. Tiaj estis la scienca stato kian lutero trovis cheuniversitate. Sekve malfermighis antau li ankau diversaj vojoj de spirita klerigo. Li tre shatis filozion dedichante sin plej je la malfacilaj kaj tiklaj ajhoj de logiko, dume li paralele ankau dorlotitis de fruktoj de la modernaj priantikvecaj studoj. Filozofio tenis lin kaj lasis malmulte da tempo je aliaj aferoj. Precipe ankau la disputadon li shatis: tiutempe faritis tiukontekste veraj batalludoj. Poste, kiam la enhavo de bibliaj vivigaj vortoj klarighis al li kaj li ekkonis en ili la fakon de vera teologia scienco, li bedauris tempon kaj laboron malshpare oferitajn por tiaj studoj malbibliaj. Prie li memakuzante kaj ech kun nauzo parolis pli malfrue. La chefa laboro postulitis dum la preparigho je magistrigho. Tio okazis en la komenco de la jaro 1505. Tion lutero mem povis travivi. Tion li jene raportis, pri la gloro de la erfurta altlernejo: "Tiomaj majesteco kaj gloro kiam magistrighis la homoj kaj portitis torchoj por ili kaj montritis ech venerado. Mi asertas ke neniu sekulara ghojo estis tiom granda." Melanktono, al kiu ankorau kelkaj samstudintoj de lutero mem rakontis diversajhojn, asertis ke la talento de la juna lutero admiritis fare de chiuj universitatanoj. Lau la voloj patra kaj parencara Lutero nun trejnighu je jurscienculo. En tiu chi profesio, opinias ili, li plejbone profitus de siaj talentoj kaj atingus multon lukran antau la mondo. Ankau tiufake la erfurta altlernejo havis unu el la plej grandaj autoritatuloj, nome henning goede kiu floris tiutempe en sia plena spiritpotenco. Tiel lutero komencis audi jurajn prelegojn; ankau altvalorajn librojn achetis la patro por li, ekzemple ekzempleron de la kodo de juro, corpus iuris civilis. Sed tute alia direkto kariera preparis sin en interna religia vivo lia. Li mem ofte atentigis pri influoj ekde la infaneco kauzitaj el doma severeco, el aferoj lernejaj, el eklezia instruo. La pensoj ighi pia kaj plachi al la severaj postuloj de dio, plibonigi chiujn peketojn, repacigi la chielon pro la tie tronanta severa jughisto minacanta, neniam lasis lin. Malgrau chiu scienca okupighado kaj malgrau ghuo de studenta vivo. Internaj vochoj tiaj devas, che homo de konscienco akceptema kaj tenera ighi des pli severaj kaj trudantaj ju pli homo, maturighinte je adoleskanto respektive viro, agnoskis la propran responson antau dio kaj la propran memstarecon. La religiajn ekzercojn, al kiuj li kutimighis ekde la junaj jaroj, li daure praktikis. Ne nur preghante li kutimis komenci la tagon sed ankau per mesfrekvento. Sed nova kaj ghojiga instruo pri vojo al dio kaj al beateco ech per tio ne malfermighis antau li. La urbo erfurto havis severan kaj imponegan predikiston nome sebastian weinmann, kiu akre kritikis la malvirtojn gheneralajn malkovrante cheekleziulajn malbonajhojn. Lin ankau la studentoj volonte auskultadis. Tamen por interna soifo ankau weinmann ne havis ian efikon. Grava evento estis por lutero la trovon de latina biblio kiam li estis che la universitata biblioteko. Estante 20 jaragha li neniam ghistiam vidis biblion. Nur nun li sentis ke ene estus multe pli ol la aferoj vochlegataj kaj eksplikataj en preghejoj. Kun granda ghojo lutero legis en la malnova testamento la historion kun samuelo kaj de lia patrino hanna kiun li trafis dum trafoliumo. Tamen lutero ankorau ne scias kion fari por si mem per biblio. Ne temis pri troaj pekoj, pri kiuj lutero chagrenighis antau la furoro dia. La bonaj katolikuloj kaj postaj malamikoj en erfurto, kiuj konis luteron kiel studenton, nenion ekscesan atestis pri lutero, ech ne per aludeto! Tipa por la maniero, lau kiu li mem jughis pri sia virteco, estas eldiro de li kiun unu el la kunstudintoj transdonis al intima amiko. Lutero, laudire, dum manlavo chiam denove kutimus diri: "Ju pli longe ni lavas nin, des pli malpuraj ni ighas." Sen iu dubo estis li konvinkita ke la multaj etaj transpashoj en farado, parolado, pensado venantaj chiutage (malgrau atenti) estus peko kontrau la sankta dia legho. Kiom ajn malgrandaj la pekoj shajnus al aliaj homoj. Venis nun plusaj timigaj demandoj en lia atakita animo kaj lia akra kaj pripensema cerbumado kondukis ne al solvo sed pli kaj pli al sinmergigho. Chu temus pri la volo de dio, ke li iam ighu vere pura kaj sekve beata? Chu ne en la dia volo kaj jugho, el kiuj chio dependus kaj antaue jam deciditis senshangeble definitis vojo au al la inferno au al la chielo? Chu ne la malefiko de la ghistiama strebado ja montrighus ke tia sorto jam definitive estus klara por li? Tiam li endangherigitis mem kapitulacii antau tia dio kaj frenezighi? Bibliaj eldiroj kiel ekzemple pri la timo, lau kiu oni devus servi, ighis neelsuporteblaj por lutero kaj malamendaj. Tiajhoj povus provoki humoron de malespero, en kiu li apenau detenis sin antau la mokado pri dio. Tion li nomis poste sia plej grava tento, kian li jam travivis dum adoleskantaj jaroj. Korpaj aferoj eble pluse helpis pligrandigi tiajn procesojn en lia animo. Jam pri la tempo kiam li estis bakalauro ni lernis pri malsano provokanta pensojn je morto che li. La maljunega patro de unu lia amiko (posta tradicio malkorekte parolos pri sacerdoto!) tiam diris al lutero: "Ne zorgu, vi ankorau farighos gravega ulo." Teruriga estis la saman tempon tuja mortodanghero por lutero. Kiam li paske volis vojaghi al la gepatroj kaj estis unu horon for de erfurto li vunditis per flanka armilo kiun li portis che si lau studenta kutimo. Trafitis perkaze chefa aorto de la gambo. Dume amiko akompananta kuris voki kuraciston kaj lasis martenon sola, li premis kushante surdorse sur la vundon. Tamen la kruro shevlis pli. En timego ekstrema li ekkriis: "Mario, helpu!". Tiam li apenau mortus kun la nomo de mario surlipe, kiel li poste konfesis. La sekvintan nokton la teruro ripetitis post remalfermigho vunda kaj li denove vokis je helpo ladipatrinon. Tiutempe, kiam li estis resanighanta, li komencis ludi sur la liuto. Kelkajn monatojn post magistrigho lutero profunde skuighis per la morto de amiko kies nomon ni ne konas kiu au pikmortigitis au per ia alia kazo senprokraste nenature mortis. Pro ke en la interno estis tioma shtormado kaj depresioj, eble jam tiam maturighis plano en li trovi la savon en monakeco, lau propono eklezia? Rezigni pri la mondo entute kaj pri chiuj ankorau atingitaj sukcesoj? Trista li estis (lau propraj vortoj) dum tiu chi vivtempero... Jen tujo kiu trenis lin je forta decido. En la jaro 1505-a je la fino de la monato junio, kiam diversaj ekleziaj festotagoj akumulighis, li vizitis la parencaron en la mansfeld-regiono. Vershajne ke li tie che la siaj ankau volis havigi al si refreshigon kaj gajigon. De tie li estis revenanta en la 2-a de julio, festotago de vizito de maria kaj jam li estas alproksimighanta al erfurto, kiam komencighis super li che la vilagho stotternheim (hodiau ghi apartenas al erfurto) fulmotondro tre forta. Giganta fulmradio jhetighis disde la chielo antau lin. Plene timigite li terenfalis krianta: "Helpu, sankta anna, mi volas frokulighi." La sekvantajn tagojn, kiam li estis denove en erfurto, shajne li pentetis pri la farita promeso. Multaj konsilis lin ne entrepreni tiun pashon. Sed li sciis esti farinta voton kaj esti havinta elaudon. Tiel li sentis sin firme ligita, malgrau chia shanceligho kaj hezitado. Krome li ne pensis devi peti permeson de la patro; lau lia kaj religia konvinkigho ech ties protesto nenion povus shanghi. Sekve li rompighis el la rondaro, en kiu li ghis tiam estis vivanta. En la 16-a de julio li invitis ankorau siajn plej bonajn amikojn por adiau-esprimo. Ankorau ili provis reteni lin, sed li objhetis: "Hodiau vi vidas min ankorau - kaj poste neniam plu." En la alia tago, la tagon de Sankta Aleksio ili ankorau plorante akompanis lin ghis la portoj de la erfurta augustenana monakejo kiu prenu lin por chiam. Chefe estis asertoj de lutero mem, kiuj ebligas al ni konkretigi antauokulen tiun strangan agmanieron. Nur legendo donis al la amiko nekonata, kies morto terurigis luteron, la nomon aleksio; legendo ankau raportis ke aleksio estu mortfrapita per la menciita fulmo. Pri la monakaj votoj lutero pli malfrue diris ke temus pri perforto. Timo kaj pavoro antau la morto ebligus ghin. Sed tiam li tute ne dubis ke dio enighus profunde internen. Do poste li ankau klarigis: "Mi pensis neniam plu forlasi la klostron; mi volis esti netushata de mondajhoj ghis mala decido fare de dio."




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.06.2019

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.