Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 109

In unserem Esperantomagazin zur Advents- und Weihnachtszeit wollen wir auf die Christenverfolgung aufmerksam machen. Da dies ein weltweites Phänomen ist, ist auch unsere Sendung in der Internationalen Sprache ein gutes Podium dafür. Außerdem wird der Verkehrsverbund Mittelthüringen größer. Einheimische und Gäste von auswärts wird's freuen. Eine Adventsgeschichte aus dem Jahr 1935 liefert uns der Hans Leifhelm. Sie heißt sinnigerweise "Im Advent".

___________________________________________

109. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. Dezember 2020: Astrid Meyer-Schubert (Wien) über Christenverfolgung | VMT-Erweiterung | "Im Advent" von Hans Leifhelm (zweisprachig)


>Download

Hans LEIFHELM "Steirische Bauern", 1935, IM ADVENT - DUMADVENTE ----------- Migradi montare, kiam la antauvintraj nebuloj vualigas la valojn, ankau tio chi estas placha kaj plena de vivospiro. Ankorau malgrandas la vintra rigidigho. Che la rempare antaukonstruita muro de la vilagha tombejo estas densaj signoj de kreskigho pasinta kaj nuna. Per arghentaj steloj la stabilega brancharo kovratas de arbaraj vinberoj; oni trovas ankorau malfruan dianton; rughas la fruktoj de la sovagha rozo el la senarba brancharo. Maltushitaj estas la teneraj figuroj de la filiko. Rigide kaj malhele staras la hegho supre de la tomboj. Se oni kunpistas ties verdon inter la fingroj oni flaras kripton kadukan. En la senhoma kirko kushas purpure la krepusko de la mistika silento. Chealtare oni vidas ankorau la rondajhojn de flavaj spikoj frumentaj kaj pomojn rughajn de la jam longe fora festo de rikolto. Malaudeble prikantatas tra la volbajhoj la advento. Che rorate-dimancho la krio de la komunumo altighos: Ho chieloj, degelu, ho nuboj sobenpluigu la justulon! Ci eliras la preghejon kaj vojo cia chiam deklive suprenkondukas inter bienoj kaj ghardenoj trankvilaj el kiuj la lastaj diantoj turkaj lumas. La nebulo restas sed la chielo estas griza kaj malvarma lumo plenigas la mondon. La senfoliaj arboj montras formon sian senkashe. La tilio kreskas en ovalo fermita kaj kun grandega bonveniga gesto la frakseno chevojas. Rutaro delikata staras en la krono de la ulmo. Kun brancharo chevrona grandighas la acero-aspekto; la acerobranchoj portas ankorau en fasketoj la brunajn, flugilajn semojn. Nun akompanas malhelverda pinia arbaro padon cian. Kaj kie la vojoj arbaraj izolitaj krucighas, staras magie ankorau malhele lumanta kloshfloro. Kaj la oranghaj, rughe manteligitaj fruktoj de celastraco belegas kiel fremdaj printempfloroj. Sed nun oni devas pensi ankorau pri la sekureco agrabla de la montaj farmdomoj, pri la tagoj de la antauvintro kiun ankorau varme travarmigas la altaj sunoj. Sed la migrado devas konduki ankoraufoje en la fuman nebulan lagon de la envala ebenajho char ekskursocelo nia trovighas kontraue che alia deklivo. Tien la malhelaj arbaroj ankorau suprentrenighas kiuj chirkaushirmas la montkamparanajn biendomojn similantajn al burgoj dezertaj. Hodiau enrompis feno milda kiu per varmaj svingoj el la sud-sud-okcidento iras tra la montojn. La aero bluas kiel marte, blankaj nubajhoj sub la formo de arghentaj marfishoj staras senmove altece, dume che la suda chielo nubaro lana blovas. La vojo denove suprenkondukas. La vilagho monta, nomdona por la alta valo, portas kiel signon kampanilon masivan kaj kvarangulan. Chirkau de la malnovega kirko estas sub la shirmo de arbara monteto kelkaj malmultaj domoj, la parohhejo kaj la lernejo, la domo de la komercisto kaj du farmistaj domoj. La resto de la eklezia distrikto disjhetite kushas. Rojo fluas malsupre tra la herbejoj lirlante, de kie kiel stalaktitajhoj pendas gravaj glacipendajhoj. Kelkaj bienoj bone spekteblas monte, sed kelkaj trovighas nur unu au du horojn pli malsupre meze de larghaj montaj arbaroj. La tuta alta valo sternighas antau cia okulo trarompite de du arbaraj montetaj krestoj, kun padoj kaj fosoj, kun belegaj pintoj kaj nekrutaj valetoj, do alpa malbaseno, tra kio la aero klare kaj neghofreshe blovegas disde la impona pramonta kresto. Poste en ghi enfluigas varmon kaj lumon la malsupre staranta suno. Ankorau estas la frua posttagmezo sed post kvarona horo estos la suno mergighanta post la arbara montosupro. Ci restas ghis kiam la ombroj estas plenigintaj la tutan valon. La suno ne plu videblas sed sur la plej alta supro de la montokresto ghi iluminas ankorau tri piceojn. Post tio ankau ghi venas en la malhelon de mallumeco kaj la tuta monto kushas sub frua vespera ombro. Urghas serchi tranoktejon. Ghin ci trovos che monta kamparano, en chedekliva blanka domo. Morgau vekos cin antau tagigho la bruo de doma laboro. Pli malfrue ghenas la sonoril-umado disde la valo. La luno staras alte en la chielo. El la pordoj de la bienoj foriras nun kelkaj viroj kaj virinoj. Ili envicighas, antaue la viroj kun la torchoj, due la virinoj. Strikte laukutime. Ankorau ne falis negho chi-jare, nur la roso jenas en la nidoj de la herbaroj, trembrilante kaj delikatante. Frostego regas. Neniu parolas, nur kelkfoje la grupo kantas la melodion de adventa kanto. Kontraue montotaluse aliaj lumoj vojeraras. La vojo kondukas nun tra la arbaro kaj tra la fantomaj larikoj gutetas hela, turkisverda chielo. La steloj forvelkas dum la atingo de la kirko. Ene brulas la altaj kandeloj sur la altaroj kaj en la pro malnoveco malhela benkaro gutas la vaksajhoj rughaj kaj flavaj. Lumo trembrilanta iras supre de la kunigitaj manoj kaj inklinighintaj kapoj. Festegaj estas tiaj rorate-diservoj, la t.n. oraj diservoj lau la populara nomigho. La melodioj de la malmodernegaj adventaj kantoj plenigas la malgrandan kirkon kaj tushas oniajn korojn. Post la diservo alhastas la homoj hejmen por fari la farendan laboron chiutagan. Intertempe levighis la suno kaj vaste kushas brilo ghia sur la neghe kovritaj montaraj pashtejoj kaj la herbejoj palegaj. Bronzkolore altighas la larikoj en la verda montarbaro. La kamposhtonoj survershitis de maldika glacitavolo. La homoj malfacile supreniras. Blanke vaporanta staras la spiro antau la vizaghoj. Flanke lirlas la torento sovagha. Che la lokoj malprofundaj la akvo fluas jam malsupre de la glacio. Cheborde pendas - chirkauante la herbejon - kruchoj da glacio en la koloro de lunoshtono. Arbare tute silentas, krom ununura birdo svinganta sin travoje ekripozonte. Bruna kaj griza ghi estas kun brusto blanka kun makuloj rustrughaj. Nun la birdo alvalen flugas. Tipa alpa birdo shatanta vintre la proksimecon vilaghan. Poste venas al la renkonto de la hejmenirantoj chareto; la koĉeroj faras etan pauzon kaj pridiskutas la lignoliveradon al la enloĝantoj de la basena regiono envale. Tiel la dejhoroj denove estas la plej grava temo. Hejme la pladoj estas finpreparitaj kun supo ene. Postmanghe chiuj aliras la laboron, la viroj stalen aŭ arbaren, la virinoj kuirejen aŭ shpinejen. La chefa salono jam bone hejtita estas kaj chirkau la forno sidas la virinoj che siaj shpinradoj. Floke kushas ene de la antautukoj la blanka shafolano kaj diligente tiradas la virinoj la shpinfadenojn. Glate rulas la radoj kaj en iliaj kirloj kunturnighas blankaj lanfloketoj. La juna servistino la fadenbobenojn haspelas kaj laute klakas kaj raslas la haspelilo. Preter la fenestrojn veturas la servistoj lignotransportante. La bremsoj ekghemas kaj lerte gvidas la servistoj la chevalojn che la kolbrido. El la garbejo mughas mute la svingiloj de la drashiloj en valsotakto. Dume la bienestro mem trovighas en la garbejo kaj trashoveligas la grenon. Ankau la infanoj ne estas malhejme char la hodiaua jhaudo estas seninstruada. Ili genuas che la fenestrobenko gapante tra la vitroj. Ekstere la avo protektas per pajlo la puton kontrau frostigho. Poste li eniras la salonon kaj sub lia gvidado la infanoj lignoskulptas bestetojn por la kristnaska kripo. Ili demandas la avon chu venos samtage, kiel farite lastpasintan jhaudon, la petistoj chedompordaj. "Memkompreneble", reciprokas la avo, "kaj venontan jhaudon ili denove cheestos la trian kaj lastan fojon." Pro tio la infanoj antaughojas la vesperon. Kaj la shpinradoj obtuze zumas ghis la tagmezo. Poste la suno mallonge prezentas sin chekorte logante la infanojn eksteren. Ili detruetas la glacion en la puta pelvo dume la oldulo sidas sur benko kun kato. Kiam la metala gongo vokas je la manghado la suno jam estas sinkanta malantau la monteto. Jen la servistoj revenantaj de la arbara laboro, frostante kaj kun manoj rigidaj de malvarmo. Posttagmeze la dommuelejo cheroja tangas. Chiuj plirapidigas la laboron char la malhelo baldau venos. Tiam la lacaj servistoj kushas sur la fornobenkoj kaj pipoj iliaj en la duonobskureco ardetas. Chefenestre atendas la infanoj la petistojn chedompordajn. Ili pacience vizitas unu bienon post la alia por memorigi onin je Jozefo kaj Mario kiuj antau multe da tempo serchis gastejon. La petistoj frapas la pordojn kaj fenestrojn larmentante kaj almozpostulante. Sonas malmoderna tranoktejsercha kanto por du vochoj: »Wer klopfet an?« – »O zwei gar arme Leut'.« »Was wollt ihr dann?« – »O gebt uns Herberg heut', durch Gottes Lieb wir bitten, – öffnet uns doch eure Hütten.« »O nein, nein, nein. – O nein, das kann nicht sein.« Post kantofino nur oni malfermas al ili la pordojn; post ricevo de etaj donacoj ili kontinuigas la marshadon pli alten je la sekva farmbieno. Malatendite la vespero venigas ankorau alian ulon tranoktejserchantan. Sefa, la patrino de la chefa servistino, prezentighas. Shi malsurmetas multajn tukojn siajn kaj tiam shia grizeta harplektajho plenigas la tutan kapolarghecon. Oni invitas shin vespermanghi, ech perfortas shin konsumi. Sefa ekde 42 jaroj vivis che Kemptner-bieno en la najbara eklezia distrikto. Nun shi havas 60 jarojn. Ech dum kiam la avo de la nuna chefkamparano senjoris, Sefa jam estis surbiene. La patrino de la chefkamparano ankau estis promesinta al shi retirigon en digneco. Sed jen shangho malantauvidebla! Pro tio Sefa ech ne tushas la ofertitan surtablan frandajhon. Post la vespermangho shi sidas apud la bienposedantedzino malantau la fornelo plendante kaj rakontante. Oni imagu do, tuj ne plu estu spaco por shi che la Kemptner-oj! Sekve oni malghentile rekomendis al shi formigri post la 1-a de januaro. Kvankam ghis la lasta tago shi diligente plenumis chiajn taskojn nek taksas sin oldulino. Tra la fingroj shi irigas la franghojn de la surmettuko kaj shiaj fingroj tremetas. "Do restu che ni ghis sukcesa trovo de io nova", diras konsolante la kamparanino. Poste shi forlasas la chambron kaj sen la scio de Sefa shi sidighas por adresi leteron al frato sia en alia valo. Li estas vidvo ekde duona jaro kaj ja bezonas por domego sia virinan helpon, chu ne? Sed komence Sefa restos tie chi. Kaj jam dum la morgaua tago estos por shi sufiche da laboro chi tie. Ci estas adiauinta kaj restartigis la migradon tra la montaro. La montaj pashtejkabanoj estas senvivaj. Inter la rokoj grandaj juniperaj arbustoj estas tute kovritaj de beroj bluaj. La maldikaj akvofadenoj che la monto supra rigidighas pro frosto. Kie la tero rompighas je abismetoj trovighas mirajhoj. Tie en etaj bazaltaj rompejoj kreskas la glacio disde la sojlo en kristalaj sagoj. Tre izolita estas la regiono en la alteco. Tamen ankau tie chi ci cheestas kunvenon adventan. Supre de la montara trapasejaro migras per pashoj etaj virino, juna kaj en gravedeco. Bildo shia similas al Mario de kiu ni legas en la biblio ke shi la samajn tagojn ekstaris por iri haste tra la montaro. Mallonge salutanta shi preteriras cin kaj la monta arbaro englutas shin. Antau adveno che la enloghataj ejoj je la alia flanko de la montokresto eknoktis. Neniu alia nokto de la jaro tiom stelplenas. Altengvidate de la ŝajne flagretanta Aldebarano, la Oriono-stelo parte jam estas levighanta kaj baldau komplete spekteblos supre de la montara horizonto. Norden la Granda urso lume kurbighas. Altege supre de ci la laktovojo kovras bende la tutan noktan chielon. En la profundo briletas lumoj el malheligitaj domoj. Ghuste tie estos la celo de cia migrado. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.12.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.