Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 110

In unserem Esperantomagazin hören wir den Jahresbericht vom Harzer "Interkulturellen Zentrum" (Herzberg) und den Anfang vom "Untertan" von Heinrich Mann, in zwei Sprachen. Das idyllische Jagdschloß Fröhliche Wiederkunft in Wolfersdorf im Saale-Holzland-Kreis freut sich am Ende über unseren Besuch.

___________________________________________

110. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Jänner 2021: Jahresbericht Interkulturelles Zentrum ICH in Herzberg am Harz | Thomas Mann: "Der Untertan" (Anfang), zweisprachig | Jagdschloß Fröhliche Wiederkunft, Wolfersdorf


>Download

Heinrich Mann: DER UNTERTAN - LA SUBULO (Romanbeginn) - - - - - - - - - - Teodoriko Heßling estis delikata infano kiu plej shatis revi, kiu chion timis kaj multe suferis je la oreloj. Malvolonte li vintre forlasis la hejtitan chambron kaj somere la mallarghan ghardenon kiu malodoras je la chifonoj de la apuda paperfabriko kaj supre de ties siringaj kaj orpluvaj arboj staris la ligna framskeletaro de la malnovaj domoj. Kiam Teodoriko levis la okulojn de la fabellibro, la ege shatata fabellibro, li ektimis intertempe tre. Che li surbenke estis sidanta bufo, vere, de grandeco duona de la teodorika. Jen, chevande tie kontraue staris en la tero ghisventre nano strabanta en la direkto teodorika! Ech pli terura ol nano au bufo estis la patro kiun oni amu! Jes, Teodoriko amis lin. Post manghado de dolchajhoj au mensogado li venis al la patra skribotablo frapante la lipojn kaj timigite svingante ghis la momento kiam sinjoro Heßling rimarkis ion kaj iris preni la punbastonon de sur la vando. Chia neeltrovita peko miksis en la humileco kaj konfidemo de Teodoriko dubon. Kaj kiam la patro pro gambo invalida iam falis de la shtuparo la filo freneze klakfrapis la manojn antau forkuro. Kiam Teodoriko preteriris post punakcepto kun vizagho shvela kaj plorante cheateliere, la laboristoj ekridas. Sed tuj Teodoriko montris al ili la langon kaj firmpashis kun la piedoj. Li ja memkonfide diris al si: "Jes ja, mi ricevis batojn sed de mia pachjo. Vi ghojus ricevi batojn de li. Sed por tio vi estas maldignaj, tro malaltrangaj." Teodoriko movighis inter ili kiel kaprica pashao; nun li minacis al ili diri al la patro ke ili iris preni bieron, nun li kokete perfide diris al ili la ekzaktan horon de la planita reveno de sinjoro Heßling. La laboristoj havis grandan respekton antau la chefo kiu ilin bone konis estinte mem laboristo. Li estis tinisto en la malnovaj papermuelejoj kie chiu foliego formighis permane. Intertempe li travivis militojn kaj post la lasta milito kiam al chiuj facilis trovi monon, li povis permeti al si la acheton de paperfarmashinon. Holanda cilindro kaj tranchilego kompletitis la meblaron. Li mem kontrolkalkulis chiujn foliegojn. Nek la de la chifonoj formetitaj butonoj perdighu. Kelkfoje lia eta filo akceptis butonojn de la virinoj kontrau la silento pri la virinoj kiuj jam estis kunportintaj butonojn antaue. Iam Teodoriko posedis tiom da butonoj ke li ekplanis shanghi ilin che la brokantulo kontrau bombonoj. Kaj li sukcesis. Sed vespere Teodoriko genufleksinte dum suchado de la lasta bombono preghis enlite kaj plena de malkuragho: la terure bona dio lasu la krimon malkovrata. Tamen dio malkashis ghin. La patro, kiu chiam nur metode kun honorrigido kaj taskofardevigo sur sulkoza suboficira vizagho komencis la bastonadon, la patro chi-foje havis tremantan manon. En parton de la arghenta imperiestra barbo fluis saltante tra hautsulketoj larmo. Anhele li diris kun malhela vocho kaj regardante la filon kiel suspektan romposhteliston: "Filo mia estas sthelinta. Vi fraudas kaj shteladas. Restas ankorau la murdigo de homo." Sinjorino Heßling volis perforti Teodorikon jheti sin pavimen antau la patron kaj pardonpeti pro ke la generinto devis plori pro li! Sed la instinkto de Teodoriko diris al li ke la patro tiuokaze ech pli kolerighus. Heßling tute ne kontentas pri la sentoplena konduto de la edzino. Shi malmoraligus la infanon je la restonta vivo. Cetere li jhus kaptis shin same en mensogo, kiel la etan Teodorikon. Nemire che virino leganta romanojn. Sabatvespere ne chiam chiuj mastrumlaboroj de shi estas finitaj. Shi preferas babili kun la servistino anstatau eklabori. Kaj Heßling ankorau ne sciis ke virino lia ankau - kiel la infano - flegas la kashan dolchajhmanghadon. Chetable shi inverse ne audacis satmanghi por alproksimighi poste al shranko. Se shi kuraghus iri en la atelieron shi ankau vershajne shtelus butonojn. Kun la infano shi preghis elkore, ne lau formuloj, kaj ricevis dume rughighantajn vangajn ostojn. Shi ja ankau punbatas la infanon, sed tro malkontrolite kaj plena de venghemo. Ofte maljuste! Tiam Teodoriko minacas al shi akuzon antau la patra tribunalo. Tiam li shajnigas la iradon enmagazenen ghojante malantau iu muro pri shia timtremo. Shiajn tenerajn horojn li misuzis malhavante iun respekton antau shi. La simileco inter li kaj shi malpermesis tion al li. Char sin mem lin ankau ne valorigas kaj tial li en la tuta vivo havis konsciencon malpuran sciante ke li neniam povus trovi gracon antau la sinjoro. Tamen ambau ghuis ankau horojn plenajn de sentimentoj. El la festoj ili kune elpremis per kanto, pianludo, fabelrakonto, la lastajn gutojn da etoso. Kiam Teodoriko ekigis la dubon pri la ekzisto de la kristnaska bebo li akceptis la pledantan admonon de panjo ankorau kredi je tio, almenau por kelka tempo! Tuj li sentis sin liberigita, fidela, bona. Ankau la ekziston de fantomo supre cheburge li obstine kredas kaj tiukoncerne la patro taksatas de li kvazau puninda, kiu chi prie ech ne volis audi ion. La patrino nutris lin per fabeloj dividante kun li la timon antau novaj, vivplenaj stratoj kaj la chevala tramo cirkulanta, shi kondukis lin tra la remparo al la burgo. Tie ambau ghuis la hororon komfortan. Je la angulo de Meise-strato necesis de tempo al tempo preterpashi policiston kiu chiam lauplache povus onin aresti! Teodoriko sentis palpitacion kaj plachus maltrafi la policanon. Sed tiuokaze la ekzekutivulo tuj sentus la malbonan konsciencon de Teodoriko kaj certe kunprenus lin. Kontraue oni devus pruvi esti pura kaj senkulpa kaj pro tio Teodoriko demandas tremvoche la ekzaktan horon. Post tiom da terurigaj instancoj al kiuj oni estas submetata (la fabelaj bufoj, la patro, la bona Dio, la burga fantomo, la policanto, la kamentubisto preta treni la infanojn ghis nigrigho per kamentubo, la kuracisto kun rajto penikumi en la kolo kaj skui la pacientojn malobeemajn): post tiom da malpozitivuloj Teodoriko venis je instancon ech pli homformanghanta, en la lernejon! Teodoriko eniris ghin hurlante kaj ankau la respondojn korektajn li ne povis doni pro plorodevo. Sed en la kuro de la tempo li lernis bone uzi la pushighon al hurlado ghuste tiam, kiam li forgesis prepari sin. La tuta timo ne faris lin pli diligenta au malpli revema. Tiumaniere li povis protekti sin kontrau ne malmultaj malbonaj konsekvencoj ghis kiam la instruistaro ekkonis lian intencon. La unuan kiu ekkonis tion Teodoriko vere honoris: li ighis tute trankvila kaj observis la instruiston supre de la antauvizaghen kurbigita brako plene de malkuragha amo. Chiam Teodoriko restis fidela kaj obeema al la severaj lernigistoj. Al la bonhumoraj instruistoj li ludis petolajhojn apenau proveblajn, pri kiuj li ne gloris sin. Kun ech pli da kontento li parolis pri ruinigo en lernejaj raportoj, pri granda krima tribunalo. Chetable li alportis la novajhon: "Hodiau sinjoro Behneke denove tri personojn punis." Petite aldoni pliajn detalojn pri la viktimoj li respondis: "Unu el ili estis mi." La karaktero de Teodoriko felichighis per la aparteno al malpersona tuto, al tia malkompatema, hommalama, mashina organismo kia estis la gimnazio. La potenco, la nura potenco kiun li ankau partoprenis, ech se nur pasive, estis afero pri kiu li fieris. En la datreveno naskightaga de la lernejestro oni kronis katedron kaj tabulon. Teodoriko kronis ech la punadan kanon. Du katastrofoj plenumis lin de sankta kaj dolcha tremo. Helpinstruisto kritikitis publike antauklase fare de la lernejestro antau maldungigho. Supera instruisto frenezighis. Ech pli altaj institucioj, nome lernejestro kaj frenezulejo shoke traktis personojn kiuj antau mallonge ankorau potenculis antau la lernantoj. Demalsupre, eta sed maldamaghita oni rajtis observi la kadavrojn por doni al si lecionon mildigantan la propran situacion. La potencon, kiu kaptis Teodorikon en radaron sian, antau la fratinoj pli junaj li defendis ghin! Ili devis skribi lau dikton lian kaj artefarite plinombrigi la erarojn por ke Teodoriko povu furori pli per inko rugha kaj ordoni punojn. La punoj estis kruelaj. La maljunaj hurlis kaj tuj Teodoriko mem devis humiligi sin por ne esti perfidata antau la gepatroj. Por imiti la potenchavantojn li ne bezonis iun ulon: por tio sufichis ankau bestoj, ech aferoj. Li staris che la holanda cilindro vidante la chifonojn entambure tradrashitaj. "Jen ghin forigita! Lernu el tio por la venonta fojo! Infamio!" murmuris Teodoriko kaj en liaj palaj okuloj brilis mecho. Malatendite li klinighis kaj li kvazau falis en la kloran banon, char pashoj de laboristo malkvietigis lin el ghuo malvirta. Vere sekura kaj suverena de afero sentis sin Teodoriko nur kiam li mem ricevis punbatojn. Malofte li ne rezistis al la malbono. Eble li diris intertempe al samklasano: "Ne dorsen, char tio nocas." Certe ankau li havas ideon pri rajtoj kaj shaton de propraj avantaghoj. Sed Teodoriko filozofiis konsolonte ke la punbatoj kiujn li ricevas ne lukrus por la punfaranto kaj ne mallukrus reale por li mem. Nur unufoje estante en la oka klasosthupo okazis ke Teodoriko forgesis chiun gardemon ekagante blinde kaj ighante tirano venkosoifa. Li lau uzoj kaj kutimoj incitetis la unusolan judon en la klaso kaj chi-foje aldonis spektaklon malkutiman. El kuboj kiuj servis por desegnado li konstruis surkatedre krucon kaj surgenuigis la judon antau la katedro. Teodoriko tenis li firme malgrau rezisto. Li ja estis forta! Kio fortigis Teodorikon estis la aprobo chirkaue, la homamaso el kiu brakoj helpis lin, la klara plimulto malekstere kaj ekstere. Char pere de li agadis la kristanoj de la eturbo Netzig. Kiom bona la sento dum respondeco separita kaj memkonfido kolektiva! Post la malapero de la ekstazo Teodoriko eksentis timeton, sed la unua severa vizagho de instruisto redonis al li la kuraghon. Ghi estis plena de konsento ghenanta. Teodoriko subridetis kun humila akceptemo. De tiam multo iris pli glate por li. La klaso ankau ne povis malbone trakti personon kiu posedis la favoron de la lernejestro. Almenau la dua honora posteno, do la shatigho fare de la instruisto,Teodoriko konservis ankau pli malfrue. Li estis bonamika kun chiuj, ridis dum la rakonto de la petolaj agadoj per rido malautentika sed kora estante junulo kun kompreno pri tia malzorgemeco. Dumpauze, kiam li prezentis al la instruistoj la klaskatalogon, li perfide tradonis informojn. Krome li informis pri la moknomoj de la instruistaro kaj pri la senrespektaj paroladoj faritaj kontrau ili. Vocho lia tremis dum repeto de tiaj malbonkorajhoj pro la ektimo volupta dum la unua audado. Li sentis kontenton kiam iumaniere autoritato shancelighis, aferon malsupre movighanta; kvazau malamon kiu kontrau malsato prenis kashe mangheton. Per la perfido kontrau la samklasanoj li pentis la propran pekan movighon. Aliaflanke li ne malshatis la kunklasanojn, kies kariero endangherighis pro la perfidoj. Li simple kondutis kiel devigshatanta ekzekutisto de necesoj duraj. Poste li sukcesis starighi antau la sortobatitajn kaj sincere lamentadi. Iam danke al li kaptitis lernanto jam longe suspekta je daura kopiado. Kun la scio de la instruisto li cedis al li hejmtaskon matematikan kiu intence enhavis eraron meze malgrau korekta fina sovlo. Vespere antau la kolapso de la fraudanto kelkaj baldauaj maturighekzamentrapasontoj antau pordo de ghardena gastejo, kiel permesatas je la fino de la gimastikaj kursoj, jen ili kiuj kantis. Teodoriko serchis lokon sian tuj apud la viktimo. Unufoje post eltrinko li forprenis la dekstran brakon de la krucho kaj metis ghin sur la najbaron. Lojale li vidis en liajn okulojn kaj ekzumis en basaj tonoj kaj plena de nostalgio: "Ich hatt einen Kameraden, Einen bessern findst du nit. - Iam mi havis kunbatalanton, la plej bonan en la tuta mondo." [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.01.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.