Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 114

In unserem Esperantomagazin gibt es eine Premiere: Den Dialog mit Maria Magdalena über ihre Beobachtungen an Christi Grab auf Esperanto, mit Vertonung von Christoph Dalitz. Dann sind wir mit Karl Emil Franzos im Schwarzatal. Diese Reise unterbricht ein Interview mit Peter Zilvar vom Interkulturellen Zentrum in Herzberg am Harz. Dort geht es auch um die Videokonferenzrevolution von Esperantujo und wie Herzberg da mitmacht, denn tagtäglich werden nun weltweit Esperantotreffen virtuell abgehalten.

___________________________________________

114. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 11. April 2021: "Victimae paschali laudes" dreisprachig, mit Vertonung der Esperantoversion von Christoph Dalitz | Ausflüge mit Karl Emil Franzos im schönen Schwarzatal | Peter Zilvar aus Herzberg über Videokonferenzen und Pläne in der Esperantostadt im Harz allgemein


> Download


[Karl Emil Franzos (1903): "Deutsche Fahrten. Reise- und Kulturbilder"; Übersetzung: Bernhard Schwaiger] -------- MARLITT KOMERCISTINO - DE ARNSTADT AL STADTILM Akompanante la miran honorulon kiu intencis vojaghi al stadtilm, mi grimpis che la arnstadt-a stacidomo kelkajn shtuparojn suben malsuben ghis atingo de la kajeto de kiu la trajneto forveturos en la schwarza-valon: chio eta kaj aminda. La chielo komencighis helighi kaj la vido en la gera-valon, kiun la taluso transiras viadukte, estis raviga. Sed min logas la okazo lerni pli pri la mondvizio de la ekzekuciisto. Tamen ne multo elvenis el tio. "Kelkaj pagas", diris li grave, "sed plejofte oni devas ekzekucii kaj garantiajhigi ." Char li naskighis en arnstadt mi demandis al li chu li persone konis la verkistinon marlitt. "Marlitt?" li demandis kun longa tono? "Chu temis pri aferfarintino?" Tion mi ja povis jesi sen malbona konscienco. Tamen mi ankau ne pliprofundigis tiun chi temon. ------------ MALRAPIDE, MALRAPIDE, MI HAVAS TEMPON - DE OBERROTTENBACH AL SCHWARZBURG Mi nun estis sola en la kupeo kaj dum la vagado de miaj okuloj tra la montaro (la nuboj redensighis dum ankoraua sunbrilo), tra la sekaj abioj de buchberg dekstre kaj de kesselberg maldekstre tra grizaj rapidaj ondoj de rinne kaj la kabanoj de köditz, mi pensis tiel: Chu mi preferu luksan hotelon vale au malnovan sed familian gastejon supre kie eblas trafi la lokulojn. Post unu sekundo mi pretis. Ghis sitzendorf mi do volis resti vagonare kaj poste supreniri per eta vagono al oberweißbach. Sed jen, kiam la lokomotiveto pli kaj pli malrapide, pli kaj pli spirante suprenshovighis tra profundaj faukoj en la direkto de bechstein, al la akva dislimo inter rinne kaj schwarza, tiam la chielo malfermis chiujn kluzojn. Tiel mi ne plu povis audi pro la plaudado, frapado kaj gargarido akvaj la decidon de la parolantaj radoj. Tia montar-trajneto he havas taskon shtorman kian rapidvagonare malmontare - tio tute lantas u u u u, malrapide, malrapide, mi havas tempon! Sed kion konsilis al mi la oraklo? Malcertis. Jen mi klare audis "reghinoj, bankistoj, ne dankon!" jen "malseko, malseko, jes ja iru tien!". Kiam che la enveturon al la schwarzenburga stacidomo la pluvo staris kiel vando antau la kupefenestro, mi fughis sub etendigita ombrelo je la kajo. -------------- TURINGIA KORTO AU BLANKA CERVO? TRANOKTADEJA SERCHADO EN SCHWARZENBURG Malcheestis homoj; nur la juna stacidomestro kun rugha chapo - kiu facile rekoneblis kiel eksa oficiro - iris supren kaj malsupren dum frotado de la manoj char por augusta tago estis tre malvarme. La vagonareto kontinuigis la glitadon kaj la oficisto ja volis malaperi en buroon sian kiam mi demandis lin chu tie chi ne estus trafikiloj publikaj. "Memkompreneble" estis respondo lia, "kaj mi ne scias kie kashas sin la uloj. Shajne ili ne plu kutimas havi gastojn dum la nuna tiel nomita somero!" Subite aperis kvazau magie vokitaj du kocheroj en manteloj malsekigitaj: la unua estis longa kaj svelta, la dua malaltstatura kaj malsvelta. Che ekvido mia ili ekkriis lautege: Thüringer hof! kriis la dikulo, weißer hirsch! la sveltulo. Al chi tiu mi donis kofron mian demandante chu liberus chambro kun vido en la direkto je la cerva herbejo. Li jesis kaj ech la konkurenco afabla konfirmis dirante : "Kvindek tiajn chambrojn vi ja povas ricevi, cervajn do, hehe!" Temis pri vere diabola ridado kiun la ano de blanka cervo per aserto malicega pri la manghado tiea je hurlado plena de furiozo havis. Post tio ni venkintoj forveturis. Temas pri vojo longa char situas la stacidomo supre sur shtonaro, dume la hotelo trovighas sur la kastela monto. Sekve la strato subenkondukas per serpentinoj kaj denove malsuben. Char dekstre maldekstre ne videblis io krom la malsekaj protektkovriloj de la droshko mi ekinterparolis kun la droshkisto. Chu la sezono estus bona? Tre bone, li jesis, malgrau la malcheesto nuna de la kutimgastoj. "Char la lepsikanoj chi-tempe havas gravan situacion kaj la holandanoj preferas doni la monon al la boeroj. Sed ni estas la plej nobla domo de tuta turingio kaj sekve ne decas havi chiujn chambrojn plenaj. Ni ne gastigas chiujn, kontraue al la hotelo thüringer hof, kiu ech ne evitas anglojn!" "Chu vi ne gastigas britojn?" "Se ili venus", li reciprokis fiere, "ni ne allasu ilin. La hotelo weißer hirsch favoras la boerojn, tio ja scias la tuta mondo ekde la gastado de reghino wilhelmina. Sekve ili de komence ne demandas chu." Poste li rakontis pri la estado de la juna princino; verdire ne tiom la servomono ghojigis lin ol shia aspekto. "Pli rondaj knabinoj ech en rudolstadt ne loghas!" Mi starigis la demandon kial la ano de thüringer hof dubis pri la cervo-cheesto pri kio legeblas ech en la baedecker-gvidlibro. Li levis la shultrojn. "Fiuloj! Al ili nenio plu sanktas, ech ne bedekero!" Post ekkolerigho li tuj silentis, haltigis la chevalojn kaj tiris la chapelon. Devancis nin paro rajdanta, la princo kaj la princino de schwarzburg-rudolstadt. Loghante sur kastelo schwarzburg ili venis al mia renkonto kvazau chiutage. Li, senjoro bonkorpa kaj ghentila portante chiam la saman uniformon, shi svelta damo portante chiam la saman rajdokostumon. Pli malfortimpresa apero kvazau ne ekzistas ol ilia aspekto. -------- EKSKURSO AL TRIPPSTEIN Multe antau la kastelon mi vizitis la juvelon schwarzburg-an, trippstein. Tien mi pli malfrue estis ankorau du fojoj. La impreso pli kaj pli bonis. Tio ja estas la pruvilo de chio bona kiu des pli ravigas ju pli ghi kutimas por oni. Alia kauzo estis eble ke la du lastpasintajn fojojn mi tien iris sole kaj vidis surloke nur malmultajn homojn. Kontraue estis la unuan fojon la montopinto plena da uloj; jam suprengrimpante mi ne sukcesis esti sola. Kontrauvole. Atinginte la rondan krucighon, kie padeto ekkondukas disde blankenburga shoseo, mi vidis tie tri sinjorinojn maldecidemajn. Ili reprezentis antikvecon, mezepokon kaj la novan epokon. Plej ghentilis antikveco kiu ja senchese babiladis havante vizaghon pozitivan kaj honorindan. Alie mezepoko tro fortis kun malinvitanta vizaghesprimo. La nova epoko chiuteme estis verda kaj necertece-labilece ridis la tutan tempon. Antikveco alparolis min. Shi informitis ke che la ronda krucigho komencighas la vojeto kaj ech vojindikilo shtona tekstas "zum trippstein". Vere, kvankam oni trovighas che la ronda krucigho menciita, staras indikile "fürst günther"; chu tio enhave samus? Mi devis maljesi; surroke staras "fürst günther" pro ke temas pri monumento en honoro de suvereno kiu regis en la landeto dum sesdeko da jaroj. Sur alia multe pli malgranda indikilshtono staras jes ja "zum trippstein". La belvido disde trippstein estas unu el la plej belaj de tuta germanio, eble la plej pitoreska de turingio. Dume en aliaj partoj de turingia arbaro esta la najbaraj montokrestoj egalaltaj kaj malbrutale altighas el valoj malprofundaj au el altebenajhoj, temas chi tie pri alia afero. Char tie chi ili deklive kaj diversforme altighas el la profunda schwarza-valo kvazau rekte chielen. Pro la profundeco vala la okuloj volonte trompighas pro la fakte modesta alteco de la pinto. Je ech ne kvin cent metrojn super la mara nivelo! La vasteco kaj distanco panorama rezultighante el la largheco vala kaj la enkonduko de diversaj flankaj valoj ankorau pliigas la trompon. Similas la impreso ricevita aliloke sur alteco de tiu chi bela valo, ekzemple che la iom pli alta schafsheide kies situo estas kontraue al trippstein je la alia bordo de schwarza-rivero. Kio distingas kaj premias la belvederon trippstein-an estas la harmonio de la bildo, la varieco kaj la beleco kaj de la koloroj kaj de la formoj. Sur la vando de la kabano memkompreneble multegas nomoj, frazoj, versajhoj. Plej belas la ajhoj de lirikisto nome macheleidt. Li ja plenumas la signifon de nomo sia, krei doloron. Sed ekster poezio kaj pejzagho ne ekzistas aliaj ghuadoj. La princo havas vere guston kaj malpermesas trinkejojn tie! --------- DISDE FAZANEJO MALSUBEN AL SCHWARZA-VALO Mallonge for en duka chaskastelo eblas freshigi sin! Tie oni elvershas du helbrunajn likvajhojn kiuj siaspece unikas. Min almenau ili guste memorigis je nenio kiun mi iam antaue estis trinkanta. La unua likvajho ofertatas duonvarma en glasoj kaj nomighas "biero", la dua, iom pli varma, ofertatas en tasoj kaj nomighas "kafo". Enkastele kelkaj salonoj havas meblojn cervokornajn kiujn ech niajn republikanojn ne ravigus pro beleco! Sub la kverkoj de la fazanejo multaj schwarzburganoj kutimas pasigi la posttagmezon; la damoj trikotas kaj diskutas pri la socialpolitikaj taskoj de la germana dommastrino koncerne shian servistinon; la viroj ludas skaton. Laudire la tuto tre interesas. Tion mi nur scias el la onidirado. Mi estis tie unufoje trinkante unue la brunon englasan kaj poste, pro maleblo fini ghin, la brunon entasan. Poste mi foriras. Mia tempo tie chi estas altvalora pro la devo marshi tra la tuta schwarza-valo. Ordonis tion al mi neniu krom mi mem, sed estis sagha ordono char estas la valo, se ne enkalkuli la malsupran fluon, lindega. La lasta parto de blankenburg ghis la vilagho schwarza, kie la schwarza-rivero enfluas la saale-riveron, estas sobra. Ebenajho largha, fekunda tra kiu la iam sovagha rivero kashrampas bridigite lau la kutimo de chio viva alproksimighanta la finighon. Rilate la belan parton valan ghi en si separighas je du eroj, kio evidentighas ech al la plej malemocia rigardanto: je pli longa disde la fonto de schwarzabach-rojo apud scheibe ghis schwarzburg kaj pli mallonga de schwarzburg ghis blankenburg. Pro ke tiu chi mezo estas konsiderinde pli bela malfacilas vera komparo kun la vivo de homo. La homo junulece estas plej bela; ekstere chiam; interne - lau la lernejo de la vivo - ofte. Kie mi komencu - tio ja klaras! Kun la priskribo de la supra parto de scheibe ghis schwarzburg. La plej bela estu shparita ghisfine. Mi inverse maltiel faros, char inter schwarzburg kaj blankenburg mi trovighas kvazau nur inter turistoj kiel ankau samsortanoj miaj. En la supra parto mi estis inter karbonistoj kaj pashtistoj, oleajhportantoj kaj laboristoj. La plej malhela vivo, se ghi nur korekte komprenatas, estas pli absorbanta ol la plej miranta naturo! --------------- DISDE SCHWARZBURG AL BLANKENBURG La vojo inter schwarzburg kaj blankenburg kvazau chiam kondukas tra arbaro, inter rokoj kaj che la lirlanta schwarza-rivero! Se ne temas pri la plej belaj dek kilometroj da germana teritorio temas jes ja pri kandidato tiurilate. Strato largha kaj akurate flegita kondukas travale sur kiu multaj veturiloj kaj droshkoj rulighas tien kaj reen. Jam tio ne vere harmonias kun karaktero de sovagha, profunda, mallargha arbarvalo! Ke tie chi ne ekzistas fervojlinio priploratas nur de gastejestroj de ambau komunumoj. Ghi bonegas kaj por la kocheroj kaj por la naturamikoj. La princo ne toleras tion kaj li pravas! Ne belus kaj pridubindus pozitiva efiko. Persono kiu estus kontentigita rapidege movighi tie chi ene de kvarona horo estus stultulo! Pri tio oni prefere tute ne pensu. Autentikan sperton pri tiu chi valoparto mi havis nur post persona tramarshado. Valoras la peno kvankam aventuroj estas malpli ol en aliaj pli kurtaj kaj malpli konataj valoj, ekzemple ce la alpoj. Chiam marshotas inter rokaro kaj arbaro preter schwarza-rivero kaj la sento estas jen gaja, jen obskura. Chiam tamen kune sovagha kaj agrabla! Aferoj hororaj au gigantaj ne videblas, nek aferoj malsovaghaj kaj bonkondutaj. Pro tio oni audas de homoj kun sento satega kiu vidas lumon nur sur helegaj torchoj ke sufichus la allogo sur distanco de unu kilometroj sed trous por dek. Al mi la distanco perfektis por la piedoj; por la okuloj ech trioblo estus tro mallonga. Nenia ligna brancheto ne similas al alia brancheto; chiuj bastonetoj por si mem imponas. La rivero schwarza fluas la tutan vojon, la arbaro kaj la rokoj estas tie la tutan vojon. Sed kiom diferencas la tuto! Persono forlasinta schwarzburg-on unue ghuas helan, gajan, fagan arbaron. Ech la rokoj kun la princo-guntero-enskribajho malobskure aspektas. Poste cedas la fago al la abioj sen kompleta malapero. Dum la marshado en ombro kun respektdistanco de la shoseo kaj proksimeco de la rivero la fremdulo entuziasmighas pri la malsuperebla multo de varieco inter la brila, hela verdo de la foliaro kaj la malbrila malhela verdo de la pingloj. De tempo al tempo la fagoj estas nur brilaj insuloj ene de la abia maro, poste inter la fagoj estas la abioj montoj altaj; intertempe ambau sin interplektas ankau. ---------- LA UNUA INFANGHARDENO DE LA MONDO La blankenburganoj fieras pri la senjoroj greif sed ech pli pri viro kiu nur dum ok jaroj estis kuncivitano ilia. Lia laborejo estas ornamita de memortabuloj kaj okaze de la centa datreveno naskightaga en 1882 oni ech starigis monumenton por li. Chio bonas kaj ne troas char tiu chi viro faris pli por la tuta homaro ol chiuj regintaj henrikoj kaj gunteroj kune. Li kreis gloron por la urbeto. Post la preghejo en la kela domo trovighas nun la porknabina lernejo. Tie estighis en 1840 la unua infanghardeno de la mondo. Nun klaras pri kiu mi parolas, pri friedrich fröbel. Naskighinte en najbara oberweißbach li ekloghis tie en sia kvina vivojardeko por finfine praktikigi la ideon de la infano kiel vera individuo kompleta. Post sukceso fröbel foriris al kastelo marienthal apud liebenstein kie oni disponigis al li salonojn pli grandajn kaj pli bonajn rimedojn. Estante spirite grandulo, anime ech pli impresa grandulo li estis. Obeantoj al la animo chiam havas vivon malpli facilan ol aliaj. Hodiau oni komprenas kiomas batalado lia gravega pri idealoj; oni komprenas ke oni malshatis kaj primokis lin. Kompreneblas ech la malpermeso de infanghardenoj en prusio en la jaro 1851-a, kiu rompis la koron de oldulo. Chiam temas pri la sama historio dum la tuta ekzisto de homoj surtere. Ili ghis nun krucimas la korpojn, ne la spiriton. Ofte oni nun audas la opinion ne troestimi fröbel-on. Tion mi ne volas fari. Ankau mi scias ke li ja dependis de sinjoro pestalozzi. Homoj kaj verkistoj ne estas liberaj de strangaj kapricoj. Krom aferoj gravegaj trovighas aparte che pedagogoj ne malofte ankau ridindajhoj: tio shuldighas al inklinigho ilia antau infanoj. Mi scias per kiom da evoluigo la infanghardena koncepto de 1840 ighis la afero de hodiau. Certas ke sen fröbel oni ne havus infanghardenojn. Sekve bonas la admono ne malestimi lin. Danke al li miliardoj da ethomoj ighis iom pli sanaj, pli bonaj ol sub aliaj kondichoj. Kies gloro estus pli bela? ------------------------------------------ 1 Victimae paschali laudes immolent Christiani. / Kriston, la Viktimon paskan, laudu la kristanaro.
2 Agnus redemit oves; Christus innocens Patri Reconciliavit peccatores. / Savis shafido shafojn: Krist' senkulpa pacigis ree la pekulojn kun la Patro.
3 Mors et vita duello conflixere mirando; Dux vitae mortuus Regnat vivus. / Mort' kaj vivo batalis en duelo mirinda: La morta vivo-duk' regas viva.
4 Dic nobis, Maria: Quid vidisti in via? Sepulchrum Christi viventis Et gloriam vidi resurgentis, / Maria Magdalena, diru: Kion vi vidis? Malplenan tombon mi vidis, la gloron de Tiu, kiu vivas.
5 Angelicos testes, sudarium et vestes. Surrexit Christus spes mea; Praecedet suos in Galilaeam. / Anghelajn atestantojn, la tukon, la tolajhojn. Levighis Krist', la espero. Li antauiros en Galileon.
6 Scimus Christum surrexisse a mortuis vere. Tu nobis, victor rex, miserere! / Vere scias ni, ke Kristo de l' morto levighis. Venkinto, Regho, Vi: Nin kompatu. Amen. Haleluja. [Übersetzung auf Esperanto: Christoph Dalitz und Albrecht Kronenberger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
12.04.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.