Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 116

In unserem Esperantomagazin gehen wir im Weimarhallenpark in Weimar spazieren und singen mit Christoph Dalitz einen Hymnus auf den Heiligen Geist: Geistreiches hatte auch Salzmann im Sinn, als er für den Lehrerberuf 1806 in seinem "Ameisenbüchlein" warb. Die Buga 2021 wird kurz vorgestellt und zwei kleine Beiträge dazu aus unserem Esperantoarchiv nochmals gespielt: bei einem handelt es sich gar um den ersten Beitrag der ersten Sendung von Jänner 2012!

___________________________________________

116. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 13. Juni 2021: Weimarhallenpark und Asbach-Grünzug (Weimar) | Hymnus zum Hl. Geist von Dalitz/Kronenberger | Vorwort aus dem "Ameisenbüchlein" von G. Salzmann | Die Buga 2021


> Download

[Albrecht Kronenberger/Text, Christoph Dalitz/Melodie 2021] "Komm, Heiliger Geist" - Venu sankta spirito, venu. Spiro de dio, spiru en mi. Shtormo de dio, shtormu en mi. Ardo de dio ardu en mi. Dio de l' vero mi faru libera. Di' de l'espero min helpu persisti. Dio de l'amo flamu el mi. / Heiliger geist, komm doch. Atem von gott, atme in mir. Gottes sturm, stürme in mir. Gottes atem: in mir atme! Gottes brennen: brenn in mir. Komm, heiliger geist. Gott der wahrheit, mach mich frei, hoffnungsgott, hilf mir in der ausdauer. Gott der liebe, laß flammen kommen aus mir. ---------------- [Vorwort zum "Ameisenbüchlein" von Christian Gotthilf Salzmann (1806)] An Hermann. / Al Hermano ---- Tiel mi nomas vin, kara juna viro, kiu sentas en via brusto la volegon distingi vin per laborado por la bono de la homaro. Donu al mi la manojn. Se vi ne sentas en vi talentojn elstarajn kaj inklinighon certan je alia metio - dedichu vin je edukado! Ghi donas al vi la okazon agadi efike por la homara bonstato. Kiu sekigas marchojn, konstruas armestratojn, ebligas al miloj havigi al si kontentigon pri necesajhoj, kiu plantas ghardenojn, donacas malsanulejojn ankau bonas por la homaro. Sed certe ne tiom senpere kaj efektive kiom la edukistoj. Kaj post nobeligo de la homo el li mem eliros la plibonigo. La edukota, kies plibonigo sukcesis havos la talenton ke li ie ajn faros pli komforta kaj hejmeca la staton de miloj de siaj fratoj. En nenia klaso homa trovighas tiom da preteco por chio bona kiom che infanoj. Ilia koro estas vera virga tereno en kiu chiu semero rapide enradikighis kaj altenkreskas. Ghi similas al tereno kun plantoj jam profunden enradikighintaj. Ili nur per multa forto forigeblas tiel ke la tien jhetota semo evoluu. La koro infana simila estas je marmoro kiu devas esti prilaborata kun multe da sensiveco. En ghi post longa laborado trovatas ofte vejno kiu chion estontan klopodon faros superflua. Se vi vere volas ellerni la edukadan arton kaj ekzerci ghin konscience vi iam havos la kontentighon ke danke al vi viroj inteligentaj gvidos forte kaj dauripove la bonon. Ne kontraudiru ke la eduka profesio estas tro laciga. Kie ekzistas komunutila afero kiu ne estus laciga? Se ekzistus tia, ekz. la distranchado de pastecho: chu vi vere volus dedichi vin al tio? Sed kredu al mi ke la edukista tasko ne estas tiom laca. Edukistoj kiuj ne bone komprenis sian devigaron fifamigis sian laboron. Atentigu nur pri la konsiloj en tiu chi libro kaj sekvu ilin por ke vi estu felicha malgrau strecheto. Kaj la sukcesoj kompensos tion multe. Kaj la eta strecho efikos je ghojo granda. Vidu la spontanecon kaj gajecon de la popolo en kiu la edukisto agadas! Chu se vi autentika edukisto farighos kaj allasos ke vi imitu ilin, chu ne havos ilia daura gajeco bonfaran efikon je vi mem? La sperto montras ke viroj vivantaj kaj laborantaj en junula atmosfero malrapide aghighas, dume el ilia amikaro la inter plenkreskuloj laborantoj forvelkas unu post la alia. Oni responsigas pri tio chi ofte la junajn spirojn, kiujn tiaj viroj enspiras; per tio ilia sango maldikighas. Chu tio veras mi ne povas decidi pro manko de la necesaj medicinaj sciencoj. Sendube la daura maldormemo kaj gajeco junula alportas kvanton se malhumoro ne ghenas! Jhus sidighinte en segho por atendi en paco la alvenon de marasmo oni konfrontighas al knabo alsaltanta kiu petas je kontentigo de volo. Li igas nin forlasi la seghon. Alie vekitaj knaboj komencas ludi kio ankau nin gajigas. Jen sonorilo kiu vokas nin en la klasan chambron kie oni devas por sukcesigi la instruadon forpeli malbonan humoron kaj agordi sin je gajeco! Tiumaniere la edukisto vivanta lau sia destino chiutage pli kaj pli malpliaghas kaj malpermesas al la agho prezenti sin kun multaj malagrablajhoj siaj. Eble vi pensas ke la edukado ne bone salajratas? Chu vere? Shajnas al mi ke neniu alia dejhoro pli premias. Chu gajeco, saneco, aghigho hela kiuj normale la bonajn edukistojn tushas, chu chio tia estas malgrando? Pluse la edukisto speru alian premion - nome la propran nobelighon. Edukisto kiu sian laboron ne kiel simplan vivperlaborilon flegas, al kiu la plibonigo de la venantoj estas la chefa celo, tia edukisto automate ighos bonulo. Kial? Li chiam kapablu rekomendi la devojn kun varmeco sen pripensi ghin chiutage, sen senti ghian valoron? Sen prezenti sin mem kiel modelon de devoplenumemo? Li inter la junuloj vivu sen deponi la proprajn erarojn, kies akraj okuloj rimarkas chian eraron? La verega proverbo "docendo discimus" ankau morale veras. Se ni sincere hastu plibonigi la protektotojn ni plibonigas nin mem! Kaj nun, mia kara Hermano, se vi ighos dum la edukaj aferoj sana kaj gaja, se dume via interna homo ekfloras kaj pli kaj pli da nobela sento havos, chu tio ne suficha rekompenco? En la kazo ke vi devas pasigi viajn tagojn ache en mizero, chu vi ne jam estas sufiche kompensita? Au chu vi preferus forjheti chion tian por ludi rolon splendan? Chu vi preferus sidi malsana che tablo richa ol che mangho simpla kun bona apetito? Chu vi preferus havi laudegon chirkau vi sed interne en vi chagrenon anstatau havi en via interno gajon kaj chirkau vi silenton? Chu vi pli shatus ordoni al multoj ol regi vin mem? Bone, shanghu. Sed vi ne estas mia Hermano kaj tiu chi libro ne dedichighas al vi. Al vi adresas mi mian mesaghon, kiu vi povas senti la valoron de tia granda salajro. Ech se vi neniam alian atingos, vi facile povos rezigni pri chiujn aliajn. Certe, se vi klopodas ne ighi nur mezbona sed bonega instruisto, ankau la resto rekompenca ne mankos. La tempoj estas for, kiam la instruista dejhoro estis afero abomena. La familioj pli kaj pli multas, kies deziro estas havi bonan edukiston, kiuj je chiu prezo volas havigi al si tian homon. Tiun edukiston ili ne plu taksos la unua servisto sed la unua amiko de la domo! [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
14.06.

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.