Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 118

In unserem Esperantomagazin besuchen wir die Denkmäler rund um die Rudelsburg nahe der thüringischen Landesgrenze bei Bad Kösen und gehen mit Karl Marquard Sauer in ein Wiener Kaffeehaus. von interkultureller Kompetenz ist bei den Kellnern dort, Doppelmonarchie hin, Doppelmonarchie her, scheinbar nicht viel zu spüren. Umso mehr aber beim 2. Virtuellen Esperantoweltkongreß, der zwischen dem 17.-24. Juli im Netz (leider nicht in Belfast!) gefeiert wurde. Wir geben kurz unsere Eindrücke wieder.

___________________________________________

118. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 8. August 2021: Denkmäler rund um die Rudelsburg | Karl Marquard Sauer "Das Kaffeehaus" | Nach"lese" zum 2. Virtuellen Esperantoweltkongreß


>Download

Karl Marquard Sauer "Licht- und Schattenbilder aus dem Wiener Leben", 1864, Kapitel 2 'Das Kaffeehaus/La kafejo' ---- "Kie estas via kafejo?", demandis min dum hejmirado disde familia balo juna vienano, kiu estis inter la unuaj kiujn mi renkontis en la imperiestra urbo. "Mia kafejo? Kion vi volas diri per tio?" "Do la kafejo kie vi flegas trinki postmanghade vian nigran kafon. Chu vi ankorau ne havas kafejon propran? Tiukaze vizitu la mian che graben. Tie mi cheestas chiutage je la kvara." La vienanoj ne senkauze parolas pri propra kafejo. Char ghi estas tiom necesa kiom mantelo vintre kaj malmantelo somere. La salonoj kie vienano hejme sentighas estas integra parto de lia mio. Pli vershajne forgesas spekulanto la borsan horon au enamighinto la unuan rendevuon ol la autentika vienano la chiutagan frekventon kafejan. La kutimgastoj konsideras sin parto de granda familio kies chefo ne estas la kafekuiristo sed la pagkelnero. Estante elstara psihhologo li observas kiel kuratoro siajn shafojn. Li konas ties kutimojn, ech la plej interesajn malnormalajhojn de chiu ajn mezurante lau tio kaj per diplomata lerteco sian konduton. La kelneraro klarege faras diferencon inter kutimgastoj kaj malkutimuloj: al la unua grupo oni donas amon kaj veneradon, al la dua mokeman kaj malvarman ghentilecon. Komencu nin per niaj observoj surlokaj kaj pro tio ni eniru ekz. wedel-kafejon proksime de karintia pordego. Estas chirkau la dua posttagmeza. Ankorau malmultaj gastoj kolektighis. Sur la rughveluraj divanoj la gazetlegantoj eksidis. Kvankam eble 40 personoj atente legas estas ankorau amaso da nelegataj gazetoj. Vere mirindas kian diversecon viena kafejo chiutage konsumas. De la dika times ghis srbski novine (chu tia la nomo malfacile prononcebla de presitajho el la malproksima belgrado?) cheestas chiuj plej gravaj jhurnaloj el italujo, franclando, anglujo, germanlando kaj de la multlingva austrio. Kromas multaj fakgazetoj pri muziko kaj teatro. Jen la eldorado de la gazetmanghantoj kiuj dum legado de allgemeine kaj perpuga sidado sur ostdeutsche post jam envias la ilustrajhojn en la mano de la najbaro. Duonan horon poste la lokalo estas plenighinta. La globetoj sur la kvar bilardtabloj rapidas tien kaj reen sur la verdo movigite de lertaj manoj. En la ludosalonoj krakas la bilardobastonoj kaj la vaporo de cigaroj kaj pipoj kushas kiel blua nubo supre de la gaja agado. Jen grupo de kunbabilantoj, ekstere glaciajhfrandemuloj malsupre de antautegemento vela kaj duonkashighinte malantau la oleandraj arboj. Ili ghenerale rifuzas la gazetlegadon preferante komentojn pri la piedoj de preterirantaj virinoj kiujn ili malkashe plikomunikas. Intertempe la bele vestitaj kelneroj pendolas. La supera pagkelnero en nigra frako, estro de la servistoj, kiu unusola havas la rajton enkasigi la monon, donas ordonojn al siaj submetitoj. Li kuras prendi la gaslampeton de la bufeda flanko, por porti al kutimgasto fajron. Char lia cigaro estingighanta ne malatentigitis fare de la aglaj okuloj de la pagkelnerarestro. Poste li hastas por obei al pagodeziro ghis la alia flanko de la salonego. Kun rapideco de magiisto li eligas el la brusta posho la monujon en kiun li metas la guldeno-banknoton de la paginto. Dekstramane li aliras la frakan malsupron kie - kashite por alies okuloj - saketo leda kun diversaj moneroj estas. Kalkulinte li metas la restajhon sur la marmoran tabloplaton kaj akceptas per ghentilega kaj humila dankado la restintajn du krejcerojn. De la hoko li sobenigas chapon kaj promenbastonon de la forironta gasto transdononte la tuton kun kapklinigho. Nova voko je pagado refortrenas lin al alia angulo. Sed li ech tiam ne forgesas kunpreni akvoglason de proksime sidanta kutimgasto por replenigi lin. Nek li forgesas pushi en la ripojn de survoja juna kelnero nenion faranta apud la bilardotablo. Se konsideri ke tiu chi viro faras la jhus menciitan manovron plurfoje chiun tagon neniu malkonsentus ke la posteno de pagkelnero ne nombrighas inter la plej trankvilaj okupighoj en la imperiestra urbo. Kompense liaj klopodoj ankau honoratas char persono kiu feliche plenumis dum dek jaroj tian postenon povas retirighi sin trankvile en la privatan vivon au iri spekuladi en vetstadionojn national au nordbahn. Alternativo estus malfermi pluvombrelfabrikon. Kurte dirite: la iama johano au francisko estos ighinta richulo. La leganto kapneas tie chi pro malkredemo? Tamen tio veras. Kelkaj vienaj superaj kelneroj au pagkelneroj enspezis monsumon kiu povus egali la salajrojn de chefministro de unu el niaj malgrandaj germanaj landoj. Li sidas che la fonto de neniam chesantaj trinkmon-krejceroj, la felicha kaj de multaj enviata francisko plektante siajn kronojn sen jheti ilin en la dancadon de la ondoj. Ni eldiris la vorton kiu kiel plago egipta persekutas la enloghantaron de vieno. Vienano vringighas kaj elpremighas per la jeno: la misuzo de trinkmonoj. Ghi havas nekredeblajn dimensiojn en vieno. La pagkelnero ekz. ne ricevas monon de la dunginto sed perlaboras la vivon nur per la pagoj de la kafejanoj. Lau ilia volo. Ekzistas ekzemploj ke por ekdejhoro che tia senpagita posteno pagitis la sumo de ghis mil guldenoj. Ne nur la pagkelnero en la kafejo firme tenas la monujon sed ankau lia kolego en gastejo, la frizisto kaj finfine la plej granda fiulo, la domzorganto volas havi tributojn siajn. Ho ve al persono kiu volas eksteren teni sin el la neniam malfunkcianta monpresejo! Nenioma volo rezistas la vespopikojn de la sangosuchemuloj. Au oni tute ne frekventas publikajn lokalojn au oni submetas sin kun respekto al la neevitebla kontribuajhpagodevo. Ci daure skuas la kapon, honorinda leganto? Ek, ni disvolvu antau ciaj okuloj la bildon kaj de disciplina trinkmonpaganto kaj de principojn obeanta bakshishrifuzanto. Ni parolos pri la unua fazo de ilia skandala plano. Jughu poste ci mem chu niaj raportoj kaj konkludoj estis troigitaj. --- Malfermighas la pordo de kafejo por enlasi kutimgaston honorendan. "Sinjoro von oeferle, bonan apetiton!" vokas kun la plej devota inklinigho francisko, la pagkelnero. "Rapide augusto, prenu de sinjoro von oeferle chapon kaj bastonon. Vi francichjo alvenigu tuj grandan fortan kafon kun lakto." La chiujn aliajn superanta viena kafo distingighas, depende de la kvanto da kremo, je schwarzer, kapuziner, melange kaj dominikaner. Pluse rimarkotas ke oni automate aldonas al chiuj tasoj da kafo glason da fresha akvo. "Kaj la pipon kaj tabakujon de sinjoro von oeferle, rapidege!" Ankorau la kutimgasto ne estas atinginta la rezervitan kutimplacon - jen jam kushas die presse apud la bonodora kafo. Francichjo atendante staras kun shtopita pipo kaj fajrilo. La akvo estas freshega kun ankorau videblaj akvoperletoj. Korbeto kun krakanta panetoj kaj bulkoj tuj estos servita. Mallonge, la kutimgasto ghuas servighon kiun ech rusa magnato ne konas! Unue li ricevas la novajn numerojn de fliegende blätter; dum duona horo la pagkelnero portas che si hansjörgel por ke neniu maldigna mano tushu ghin. Kaj por chiuj tiaj etaj sed tamen bonfaraj atentoj oni devas oferi nur inter unu kaj du krejcerojn chiutage. Ne multe por tiaj servoj! Kaj nun la alia flanko de la medalo. La bakshishrifuzanto, laushajne fremdulo el germanujo, eniras. Johano staras che la pordo sen noti la alvenon de la novulo. Li purigas tablon kaj iras je la bufedo por flustri kelkajn vortojn al la tie tronanta damo. Sidighis la gasto kaj serchas li perokule kelneron. Fine unu preterflugas. "Sht! Kelnero! Etan senlaktan kafon!", la vortoj de la nova gasto por li. Augusto, la plej juna servisto, shajne hodiau malbone audas char nenia signo klarigas la percepton de la mendo. Pasas kvin minutoj. La nova gasto ighas maltrankvila kaj frapas komence mallaute, poste iom pli laute per bastoneto sur la marmora plato. La legantoj observas la frapinton duone mirigitaj duone malbone tushitaj. Char tio en urba kafejo ne faratas. Fine aperas Johano. "La sinjoro deziras?" "Etan kafon nigran mi deziras!" "Tuje!" reciprokas la malhaste foriranta kelnero. Tri minutojn pli malfrue staras la mendita trinkajho antaugaste, sed kia! La taso havas fendojn kaj difektojn de chia speco, la akvo estas malklara, la sukero minimuma, la kafo mem nur varma, ne varmega. Temas pli nigra etkafo che kies eniron en la mondon la unuighinta malico de la kelernaro helpis. Tuj audeblas la vocho de proksime sidanta kutimgasto: "Kelnero, fajron!" La adresita kelnero serveme respondas "Tujege, sinjoro von huber!" "Ankau al mi", diras la pario dum kiam li for-mordas la kapon de cigaro. Johano venas kun fajrilo. La kutimgasto malhaste prenas de ghi: poste la kelnero ankau klinighas en la direkto de la bakshishretenisto sed li jam antaue aranghis la tuton tiel ruze ke la flamo en la momento de alproksimigho formanghis la lastajn restojn de la papero. Johano faligas la fajrilon kaj alklakas siajn fingrojn kvazau li savighis lastmomente antau bruligho. Augusto kaj francichjo kun ghojo estis observantaj la malican agadon de sia chefo kaj ekridetas. "Tie trovighas fajro", krias forkuranta la pagkelnero. Se la pario deziras fumi li mem devas ekstari kaj preni fajron de la gasflamo che la alia flanko de la halo. Sed ankorau aliaj torturoj intencatas por la pario. Chiu gazeto kiun li volas legi estas en la manoj de iu. Chiu glaso da akvo necesas trifojan mendon. Por li Johano ne havas ulm-pipon kun puriga pinto. Se la normala gasto volas ludi bilardon li mem serchu por si partneron. Mallonge dirite li estas eksterleghulo. Nur daura punpago de trinkmono povas malaperigi de lia frunto la signalo de kaino. Shangho de kafejo tute ne helpas char chie ajn oni havas la samajn turmentojn ghis kapitulacio kaj trinkmondonado. Kiu sub tiaj kondichoj volus resti fidela al principoj kaj naghi kontrau la fluo? Sekve oni pagas sian parton al la salajro de johano, salajro kiu lau dio kaj la legho estus normale nur bona por la kafekuirinto mem. Oni almenau konsolighas ke estonta generacio havos sufiche da morala forto organizi kaj fari sukcesan strikon gheneralan kontrau tio!
[Übersetzung: Bernhard Schwaiger]





artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
09.08.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.