Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 113

In unserem Esperantomagazin fahren wir zweisprachig mit Alma Karlin aus Cilli rund um die Welt. Zuvor aber bleiben wir in Thüringen und besuchen Marksuhl bei Gerstungen und sein Schloß. Gottfried Krohne, der Weimarer Hofarchitekt, begegnet uns auach dort. Nicht vergessen werden darf ein Hinweis auf Eventaservo - die neue Plattform für Esperantoveranstaltungen und Videokonferenzen!

___________________________________________

113. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 14. Marz 2021: Schloß Marksuhl | Alma Karlin "Einsame Weltreise"| Eventaservo


> Download


VENECIO
Por trovi priridindulojn sufichas ofte simple entrajnighi! Kontraue al mi sur dura benko de la tria klaso (vojaghi triaklase tiam ankorau novis por mi!) sidis mehhanikisto kiu chiam denove antauenetendis sian kapon kiel testudo terurigita por ekkoni pli bone la golfojn. Kaj plurfoje li ruligis entuziasme la okulojn ekkriante: "Ho, tie mi kisis unufoje knabinon." Kaj tie estis multaj golfoj. Vere, la nombro de kisighemaj ulinoj shajnas esti imponege granda. Kiam venis tunelo mi movighis pro sekureckialoj disde la fenestro. Char mi neniam estis shatanto de amasartikloj. Apud la kisisto sidis belulino brunhara kiu vershis per siaj malbelaj servistinaj fingroj parfumon hararen, jaken, mamzon-enirejen. Mi volonte dirus al shi: "Linda sinjorino, surmetu gantojn kaj fermu la bushon. Alikaze ech la dolcha odoro ne helpos al vi shanghighi!" Bonaj konsiloj shajne estas foliaro putranta kaj pro tio mi retenis mian saghan foliaron. Sed simile ja agu chiuj, petas mi! En Venecio simpatiulo helpis porti mian kofron je la vestgardejo. Poste mi migris tra la mallautaj, vintraj stratoj. Mi staris sole antau la Marko-baziliko kaj palpebrumis en la lumojn mornajn nebulajn. Venecio estas loko de geamantoj. Oni ne povas aute surveturighi ech se jhus enamighintaj dum la unua entuziasmo alterne fiksrigardadas. Oni manghas bone ech se oni restas en felicha malscio - de tio oni ja satighis. Aferoj belaj blindigas la okulojn kaj la monujon kaj sidi en gondolo duope ja belegas. Aparte kiam la vetero estas malvarma kaj la viro havas mantelon varmigantan. Sed mia jaketo estas maldika kaj mi estis sola; pro tio la kanaloj ne inspirigis al poezio, nur malodoron mi flaris. Mi jam antaue estis estinta en Venecio en mia tre neghoplena printempo knabina. Kaj tiam la somera brilo chirkaue igis min ech pli trista. Tiun vintrotagon mi, estonta Kolumbo, mi estis simple malgaja. Lau mia opinio Venecio dependas de postnuptaj vojaghoj. Alie oni ja povas samkvalite vivi sole, en chiuj aliaj urboj de la tuta mondo.
VILHELM-URBO, KURACAO
Post vojagho de nau horoj, ekde mallonge norden, ni veturis en riveron kiu povus esti ankau europa. La domoj kiujn oni ekvidis lumigitaj estis la ejoj de Amsterdamo. La sonoj kiuj atingis niajn orelojn estis nederlandaj. Char ni alvenis en Wilhelmsstadt. Frumatene flustris sinjoro G al ni ke ni ekmarshu tuj. Se ne oni ne vidos multon. Konsekvence ni malaperis tre frue kaj tramigris la urbon kiu estis pure holanda kaj holande enuiga. Vendeje estis buntaj farboj, bazare multe da fruktoj; reste nenio tropika char estas la insulo nekutime seka kaj pro tio ankau saniga. Sed mankas al ghi arbaroj turgaj kiujn ghojas pli malsekaj insuloj. Krome ni estis surloke dum la seka periodo, la tropika vintro. Kaj tiom malofta estis la verdo ech che la malmultaj arbustoj ke mi vidis bovinon manghanta paperon. Eble lakto ghia similos. Ni nur trafis altajn kaktacojn kolonajn, aloojn, kaktacojn tavolajn kun grandegaj dornoj kaj kelkajn duone sekighintajn akaciojn. Malofte antaue mi marshis tiom longe sur montetoj kaj montoj. Ofte separigis dratbarilo regionon malkonsoligan de la sekva malalia teritorio. De tempo al tempo mi per manoj kaj piedoj malsupre trarampis. Kelkfoje sinjoro G prenegis min por jheti min super ghin kio ja eblis pro la sabla eco de la grundo. Nur buletkaktacojn, akaciojn kaj mangrovojn ni povis trovi. Mangrovoj kreskas ghuste chemarborde restante ghojverdaj, ekflorantaj rughe. Ili faligis la longan, pintighantan semon tiumaniere ke ghi boru sin en la sablon au la shlimon marbordan. De tio estighos nova arbo. La arboshelo estas malhela kaj malglata kiel malglatilo. Ili servas ankau al la lokuloj de variaj landoj kiel raspilo. Mirindaj shtonigitajhoj konkaj, krabaj, koralaj ankau cheestis. El ili ech monteto tie estis. Mallonge poste mi spektis la unuan tropikan birdon nigran kaj flavan lau la iama austria imperiestra flago; eble ankau oranghkolore. Reenirante ni havis travivajhon. La sune hejtigitaj rokoj gastigas tre dangherajn serpentojn. Sinjoro G ordonis al mi singardeme agi. Laca kun brakoj pro la varmeco sekigitaj kaj kun vizagho shvelinta mi kvazau lame iris envalen: tuj mi sentis doloron intensegan che la maldekstra piedo kaj ekkriis. Mia akompananto rapidege alhastis kaj mi atendis trovi sablovipuron che gambo mia. Vere mi vidis telerkaktacon kies strange longaj kaj brunaj dornoj eniris profunde en la karnon. "Necesis forigi la aferon per unu brutala movo; alie iu dornopinto forrompighas kaj pusigas la tuton" klarigis al mi sinjoro G. Li prenis mian malantauan hufon kaj eltiris unu dornon post la alia. Se mi ne estus fama pro mia heroineco mi laute krius. Sed mi kunpremis la dentojn fiksrigardante en la nenion. "Kion vi vidis en Kuracao?" oni demandas al mi surshipe. Post longa priesplorintervjuo la jhurio deklaris: "La mizeruloj ne vidis ion. Ech la kuracaan viskion ili ne gustumis. Chu eblas?" Ni du nur subridis. De la kuracaa trinkajho mi finfine prenis guton. Klare, chiuj homoj sur la shipo Bologna estis veraj ghentiluloj.
EN LA MALPROKSIMA ORIENTO
Pluvo fina polvigis la delikatan verdon de la marbordo antau Jokohamo post kiam ni serchis dum kelkaj horoj la enirejon golfan. Temis pri la poezifama printempa pluvo kiun la japanoj adoras: al mi inverse ghi tute ne donis ian inspiradon vershajne ankau pro la fakto ke apartenis al miaj vojagha ekipajho kaj intrumentaro jes ja la Erika-skribmashino - pluvombrelo tie mankis. Unue mi ne shatas porti ion superfluan kaj due estas ombreloj malicaj ajhoj kiuj shovis sin en maloportunaj tempoj intergamben. Kaj al la gamboj kaj al la spina medolo ili ade minacas. Krome mankas al ili la bonkonduto tuj anonci sian cheeston en kazo de neceso. Estante en poetaj altajhoj kaj apogante kontrau kontortablo mi forgesas aferojn malgravajn tiajn, shirmon ekzemple. Kontraue konsolighas mi ke la homo ne povas trempighi pli ol ghishaute. Mi preferas acheti chapelojn kiuj ne malshatas intertempan plimoligon per malsekeco. Tuj post surterigho la rusoj ekparolas. Ni manghas kune rizon kaj kare-ajhon en gastejo eta europstila kaj trairis la urbon Jokohamo. Nur vespere ni adiauis. Mi estis ironta al Tokio kaj tranoktis en la Seyvkken-hotelo. Kaje mi gajnis la unuan enrigardon en la japanan menson. Kofroportisto numero 3 estis knabo simpatia trenanta chiujn aferojn niajn al diversaj vagonaroj. Kiam mi laste atendis la trajnon al Tokio li demandis post hezito malkurta kaj kun ghentila azia subridado: "Mi pardonpetas: Chu estas vi viro au virino?" Krom la mallonga hararo nenio vira estas che mi se malkonsideri mian animon viran. La animo do evoluigis malmultajn virinajn virtojn; malamikoj dirus neniun virton virinan. Mi post mirigho reciprokis al tio: "Virino mi estas!" "Tion mi ankau supozis", li diris kontentigite, "tamen vi chiam staris che la viroj." Dio, se estus chiam tiom facile shanghighi, mi volonte starus che viroj por la resto de mia vivo...
VOLO PLENUMIGHAS
Mi chiam deziris loghi che la rusoj por praktiki la rusan kaj ghojplene mi legis ke estas libera chambro en rusa pensiono proksime de Ginza en Yurakucho Sanchome. Mi ekbiris tien sed anstatau komenci per demandoj mi simple tri horojn veturis trame tra tuta Tokio esperante kaze trovi la europan kvartalon. Mi neniam ghin atingis char ne ekzistas tia urbero. Finfine venas al mi bona ideo preterirante la presejon de la angla jhurnalo en kiu mi estis leginta la anoncon. Tie oni informis min pri la situo de Yurakucho. Kvaronan horon pli poste tre ghentila japano akompanis min ghis la domo. Unuamomente lia Hakama-pantalono kun regulaj faldoj shajnis esti jupo. Duan kvaronan horon pli malfrue mi estis ricevinta chambron en la rusa pensiono sen pladoj por la monata prezo de 40 japanaj enoj egale 80 markojn. Ene estas nur lito, tablo, eta shranko kaj ununura fenestro kiu ofertis vidon je fervojan ponton, la grizajn tegmentojn tokiajn kaj japana gastejo. El tio konkludeblas ke por europanoj la vivo estas malkutime multekosta. La rusino estis damo iom maljuna, la filino tre linda, ghentila kaj junega. Ili zorgis pri mi pli ol normale. La filino vespere faras longajn promenojn kun mi por montri aferojn vere interesajn. Post pago de la luprezo restis al mi sumo malgranda nur; avantagho tamen jen - ke mi estis che bonkoruloj kaj antau chio inter europanoj. Ke la situacio plachos al mi mi tuj sentis!
TETRINKADO OFICEJE
Chiuj por kiuj mi havis rekomendajn skribajhojn traktis min afable, precipe la japanoj. Barono Sh petis de mi viziton de si oficeje. Kiam mi alvenis la servisto alportis al ni tuj teon en malgrandaj tasoj sen teniloj. Tio normalas dum interparoloj komercaj kaj aliaj vizitoj ceremoniaj au formalaj. Per malplenigo de la taso pro eltrinko aludatas ke la vizito baldau finighos. La japanoj ege interesighas pri politikajhoj kaj li tuj pridemandis min rilate la konvinkon politikan.
Li konatigis min kun poloj tre charmaj kaj danke al ili mi renkontis doktorinon B, germanino regna kiu tre kompleze helpis min kaj al kiu mi shuldis multajn agrablajhojn kaj poste la havon de multaj lernantoj. Shia edzo estis altlerneja profesoro che la Komerca akademio, dume shi mem dejhoris en laboratorio de la plej granda hhemifabriko de Tokio. Shi estis anghelo sed malsame al miaj honoluluaj amikoj fantomvidintaj shi estis centprocente korpa kaj racia lau chiuj vidpunktoj. Kaj se mi parolis iam pri antausentoj fizikaj shi kulpigis mian malplenan stomakon kaj neniam mian animon! Shi estis persono enradikigita tute en la naturo kaj altiris min shajne jam per kontrauo evidenta; char en mi trovighis jam chiam certa inklino al mistikismo kiun la Oriento kaj treege la Suda Pacifiko kun magioj siaj ankorau pliigis.
LA VIRO EN LA LAVKUVO
Pere de barono Sh mi dungitis por feria kurso che Meiji-universitato kies fokuso estas pri fremdlingvoj. Sinjorino M, japanino kiu pasigis la junulajn jarojn en Franclando kaj kiu eksedzinighis al japano - shi asertis ke la seso da jaroj che li estis perditaj jaroj (tio bone montras ke la edukado peze avancas eventualan rasan temperamenton!), do shi venigis min je la unua interparolo je la 5-a horo. La kvina horo signifas la sesan che japanoj tiel ke en la tuta konstruajho mi ne povas vidi ech iun. Fine mi venis en korton grandan en kiu trovighis granda kuvo kaj ene viro staranta au sidanta. Li ankau ekvidis min kaj elrampis el la varmega akvo surmetinte nenion alian ol blankan shtofstrieton kiel lumban kashilon. Ni kapklinis unu antau la alia pro deca formaleco kaj mi prononcis mian ridinde malmulton da japana lingvokono kiu konsistas el la frazoj "mi petas" kaj "mi pardonas". Char nivelo lia de la angla egalis iel al mia de la japana ni denove kapklinis. Li resaltis en la barelon kaj mi malsobeniris tra unu el la shtuparoj en la duan etaghon. [Alma Karlin: "Einsame Weltreise. Erlebnisse und Abenteuer einer Frau im Reich der Inkas und im Fernen Osten", 1928; Ubersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
15.03.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.