Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 121

In unserem Esperantomagazin feiern wir den Tag des Hl. Josaphat Kunzewitsch und hören Gedichte von Price sowie die Geschichte "Instruita mimikisto" von Devjatnin. Das Tempelherrenhaus, die Loge Anna Amalia zu den drei Rosen und das Grandhotel Russischer Hof in Weimar stehen in Zusammenhang. In welchem? Unsere Sendung klärt auf. Geistliche Musik (Laßt uns ein neues Lied dem Herrn Singen; Aaronssegen) kommt wieder von Christoph Dalitz.

___________________________________________

121. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 14. November 2021: Hl. Josaphat Kunzewitsch | Gedichte von Brian Price-Heywood | "Instruita mimikisto" von Vasilij Devjatnin | Weimar: Tempelherrenhaus, Grandhotel Russischer Hof, Freimaurerloge "Anna Amalia zu den drei Rosen"


>Download

----- NI KANTU NOVAN KANTON Ni kantu novan kanton al la Sinjoro, ni kantu pri l'gloro de Lia nomo, char Li estas granda kaj tre glorinda. Ni kantu al Li: Haleluja. la chielo ghoju, la tero estu gaja. Bruu la maro kaj kio ghin plenigas. La riveroj plaudu per la manoj, la montoj kunkantu kun ghojo, char Dio venos por jughi. Super la mondo Li jughos kun justeco. [C. Dalitz] ------ AARONA BENO La Eternuo vin benu kaj vin gardu. La Eternulo lumo al vi per Sia vizagho kaj favorkoru vin. La Eternulo turnu sian vizaghon al vi kaj donu al vi pacon. [C. Dalitz] ---- INSTRUITA MIMIKISTO En la tempo de la servuta rajto S. Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto, kiu publike anoncis, ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la chiutaga vivo, sed ech pri objektoj de filozofio, kaj li fanfaronis, ke neniu povos kun li ech iom interparoli. En tiu sama tempo en S. Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo. Eksciinte pri la anonco de la mimikisto, la bienhavanto sendis al li sian servanton, al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto. Tiu venis.—Chu vi efektive povas libere paroli per mimiko? oni demandis la vilaghanon. —Mi ech ne scias, kio ghi estas "per mimiko", li respondis. Je tiu chi respondo chiuj multe ridis, tamen oni klarigis al la vilaghano, ke "paroli per mimiko" estas tio sama, kio "paroli per signoj de manoj".— Ha, mi komprenas! diris la vilaghano, per manoj . . . per manoj mi povas paroli tre bone : mi tiel ofte parolas, char mi havas mutan fraton. —Kiam la instruitulo eksciis, kun kiu li devos paroli per mimiko, li forte ekridis kaj antau atestantoj promesis doni al la vilaghano tricent rublojn, se li efektive povos klarighadi per mimiko au almenau ion kompreni el tio, kion li, instruitulo, al li parolos; tiun chi promeson la instruitulo konsentis ech doni per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankau promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li komprenighos kun la instruitulo per mimiko.—Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, chu vi volas au ne?—Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilaghano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidighis unu kontrau la dua. Tie chi ankau sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilaghano, li montris al li unu fingron (tio chi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : "Dio estas unu"). La vilaghano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio chi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaghano manplaton (signo de regno); la vilaghano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj chiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li rughighis de chagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio chi signifas : "Dio estas en la chielo kaj sur la tero"). Chiuj ekrigardis la vilaghanon. Li en tiu sama minuto eltiris antauen la manojn kaj faris signon, kvazau li ion trenas. Chiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo ech eksaltis; li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la posho monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaghano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kashis en sian poshon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaghanon, pri kio ili interparolis. Antaue estis forigita la vilaghano. Tre ekinteresitaj, la alestantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu chi rapidis trankviligi ilian malpaciencon :—Mi neniam ankorau renkontis homon, kiu povus tiel libere klarighi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antau ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun chi malfacilan sciencon preskau tridek jarojn! Tio chi estas tre mirinda! simpla, tute ne instruita vilaghano, kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn! Tre mirinde, tre mirinde!—Sed diru do al ni, sinjoro, pri kio vi interparolis?—Vidu, sinjoroj : unue, en la komenco de la parolado, mi diris al la vilaghano, ke Dio estas unu. Li al mi respondis, ke Dio estas kvankam unu, sed Li tamen estas duobla, char Li estas samtempe Dio kaj homo. Tiun chi ideon la vilaghano esprimis per signo de du fingroj. Mi pensis, ke li okaze respondis al mi vere. Tial mi shanghis la temon de la parolado, kaj mi montris al li manplaton, esprimante per tiu chi signo, ke Rusujo estas bonkonstruita regno,—kaj li respondis al mi, ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro (pugno signifas sceptron). Tiam mi ree min turnis al la unua temo, kaj montrinte supren kaj malsupren, mi diris per tiu chi signo, ke Dio estas en la chielo kaj sur la tero; kaj li flnis mian penson, dirante, ke Dio estas chie. Chio tio chi min konvinkis, ke tiu chi simpla vilaghano, tiu chi malklerulo, tute libere povas paroli per mimiko, kaj mi antau li min klinas.—Oni vokis la vilaghanon kaj ankau lin petis rakonti, pri kio li parolis kun la instruitulo. "Ni preskau nenion parolis, diris la vilaghano; ni nur minacis unu al la dua: li al mi, kaj mi al li. Mi, estimataj sinjoroj, povas tute bone paroli per signoj de manoj, char mi havas mutan fraton, kun kiu mi chiam tiel interparolas. Tiu chi sinjoro (li montris la mimikiston) montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon; kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li ech ambau okulojn (du fingroj). La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu chi respondo kaj diris al mi, ke li donos al mi survangon (manplato); kaj mi respondis, ke mi mem preferas pugnon, kiu iafoje tre bone efikas. Tiam la sinjoro, tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi, diris, ke li min supren levos kaj poste jhetos al la tero. Mi respondis al li, ke se li provus tion chi fari, mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko. Tio chi estas chio, pri kio ni parolis". En la salono eksonis lauta ridego de chiuj alestantoj, kaj la malfelicha instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari: tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu chi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.] ---------



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
15.11.2021

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.