Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 16

Esperantomagazin - Nachrichten; Emmausjünger (NT); Hörerbriefkasten; Erfurter Bürgermeister Richard Breslau; Sprachkurs

_____________________

16. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. April 2013: Nachrichten; Emmausjünger (NT); Hörerbriefkasten; Erfurter Bürgermeister Richard Breslau; Sprachkurs


Esperanto16


Ausstellung zum DDR-Aufstand 1953 eröffnet
Am 5. März öffnete die Ausstellung "Der Schrei nach Freiheit - der 17. Juni 1953 in Thüringen" in der Gedenk- und Bildungsstätte Andreasstraße. Im Juni jährt sich der DDR-Aufstand zum 60. Mal. Die Wanderausstellung wurde bereits vor 10 Jahren erarbeitet. Laut Peter Wurschi von der Ettersberg-Stiftung wäre es falsch, den Aufstand auf größere Städte der DDR zu reduzieren. Erfurt wurde als Ausstellungsort gewählt, weil am 13. April eine spezielles Tagesseminar stattfinden wird. Anfang Dezember ist die Eröffnung einer Dauerausstellung geplant. Bis dahin muß man den Dokumentationsbereich und die Haftanlagen in einen schlüssigen Zusammenhang bringen. Laufende Veranstaltungen bleiben von der Vorbereitung der Dauerausstellung übrigens unberührt. Die jetzige Wanderausstellung ist noch bis zum 14. April zu besichtigen.

Malfermiĝo de ekspozicio pri junio 1953
En la 5-a de marto malfermiĝis ekspozicio en la memorigloko de Andreas-strato pri la popolleviĝo en junio 1953. Ĉijare, la 17-an de junio, estos la 60-a datreveno. La migra ekspozicio jam antaŭ 10 jaroj estis ellaborata fare de la "Fondaĵo Ettersberg". Ties scienca kunlaboranto, s-ro Peter Wurschi, klarigas: "Ni intencas ĵeti rigardon sur Turingion kaj vidigi ke la ribelo ne okazis nur en la grandaj urboj de GDR sed ankaŭ en la provinco, eĉ en la plej malgrandaj vilaĝoj. La volo de libereco regis ĉie." Intertempe ekzistas du ekspozicioj migraj. Al unu estis donata la titolo "Oponado kaj rezisto en Turingio", kie estas en la fokuso la pli ol 40 jarojn daŭra despoteco de la socialisma partio. La titolo de la alia estas "Reveno de demokratio", kie oni raportas pri la diversaj liberigaj revolucioj en Meza kaj Orienta Eŭropo. Sed kial montriĝas la ekspozicio ankaŭ en la ĉefurbo turingia, kvankam Erfurto estis nur flanka scenejo dum tiuj tagoj? S-ro Wurschi kontinuigas: "La migra ekspozicio perfekte harmonias kun granda aranĝo planita por la 13-a de aprilo. Krome ni faros komencon de daŭra elmontrado en decembro en nia memorig- kaj klerigloko Andreasstrato, eksa malliberejo de la sekreta polico orientgermana. Ĝis tiam ni ellaboros taŭgan kuniĝon de la iamaj karceroj kaj la elmontra sektoro. Tio estos procedo malfacila sed interesega." Faciligos iomete la taskon helpo de la lepsika agentejo "Cosmos". Senĉese tamen kontinuos laŭtlegadoj, prezentadoj de libroj, intervjuoj kun atestantoj, filmprojekcioj kaj specialaj aranĝoj por lernejanoj. La aktuala migra ekspozicio kun la titolo "Krio je libereco" estos vizitebla ĝis la 14-a de aprilo.
-------------
Der Biologieunterricht soll gekürzt werden
Statt Biologieunterricht gibt es in Zukunft Naturwissenschaften zusammengemischt im Fach "Mensch-Natur-Technik". Ähnliches gilt für Physik und Chemie. Der Fachleiter Biologie am Staatlichen Studienseminar für Lehrerausbildung, Wolfgang Beese, hält das für eine Sackgasse. Interdisziplinäres Lernen habe vor allem an der Universität Sinn, in der Schule nur bei kleineren Projekten. Dort habe Grundwissensvermittlung Vorrang. Dies gelinge aber nur in sauber getrennten Fächern. In anderen Fächern habe man aus dieser Entwicklung gelernt und bereits abgeschafft, was Thüringen nun realisiert. Schließlich sei auch der Fachkräftemangel zu bedenken, dem nur eine gelungene Ausbildung in Naturwissenschaften entgegensteuern könne.

Reduktatos la fako biologio sur turingiaj lernejoj
Laŭ la nova horartabulo la instruado en Turingio fariĝu pli interdisciplina. S-ro Wolfgang Beese, fakestro por biologio ĉe la pluklerigado de instruistoj, mem instruas biologion gimnazie kaj estas tre skeptika antaŭ la projektoj de la turingia ministero de edukado. Jam la lastpasintajn jarojn la statuso de la natursciencaj fakoj laŭ lia opinio reduktiĝis. Nun la nombro de la horoj de biologio duoniĝos. Kial la fako biologio, tio estas enigmo por s-ro Beese. "Ĝis nun biologio estis la unua naturscienco, kvazaŭ enkonduko por la lernantoj en la sciencojn naturajn. Kial ne plu, bonvolu fari la demandon al la gesinjoroj de la ministero! Nun ekas t.n. miksitaj fakoj kun la titolo 'homo - naturo - teĥniko. Oni alternos biologion kun fiziko kaj ĥemio, kio ne nur estos pli komplike sed ankaŭ malpermesos sisteman kaj enhavoplenan instruadon." Laŭ Beese koncepto iu didaktika tute mankas. Li jesus tian interdisciplinan instruadon grandskale sur universitatoj, sed lerneje nur por malgrandaj projektoj. Antaŭe neprus lernigi bazajn sciojn, nur poste interdisciplina lernado senchava estus. Ankaŭ en aliaj ŝtatoj federaciaj ekzistis tiaj konceptoj, kiuj baldaŭ ĉesiĝis. Turingio do kopias sistemon alie jam praktikitan kaj rifuzitan. Kritikantoj timas deficitojn ĉe la lernejanoj, kio malhelpas poste la kvalifikon de ege bezonataj inĝenieroj kaj naturscienculoj.
------------
Flüchtlingsrat mobilisiert gegen Residenzpflicht
Mit dem Slogan "Bewegungsfreiheit ist ein Menschenrecht - Residenzpflicht abschaffen" startete der Thüringer Flüchtlingsrat eine Postkartenkampagne. Adressat ist das Thüringer Innenministerium, das Auflagen für Asylsuchende macht, die in anderen Bundesländern schon abgeschafft sind. In Thüringen dürfen sich Flüchtlinge in den umliegenden Landkreisen und in einer kreisfreien Stadt aufhalten. Dies führt laut der Sprecherin Ellen Könneker zu teils paradoxen Regelungen. Zum Beispiel ist es Asylbewerbern aus Erfurt gestattet nach Nordhausen zu reisen, doch dürfen Nordhäuser nicht nach Erfurt. Im Endeffekt könne aber nur Berlin eine sinnvolle, einheitliche Regelung für ganz Deutschland schaffen.

Porrifuĝintaj konsilio malaprezas la devigan restadon
"Mobileco estas homa rajto" - tiun sloganon la turingia ministero pri internaj aferoj ankoraŭ ofte legos. Ĉar ĝi estas presita sur protestpoŝtkarto, kiu plurcentoble plenŝtopis la ministeran leterkeston. Deviga restado sur unu loko malfaciligus la vivon de la azilpetintoj. Ellen Könnecker, iniciatintino de la poŝtkartlavango estas konvinkita ke la amasa sendado de protestleteretoj estas efika signo. Ne en ĉiu federacia lando la akurata defino de restaddevo spaca estas la sama. Origine la rifuĝintoj rajtas resti nur en la distrikto kie troviĝas sia gastigejo. Intertempe la plejmulto de la germanaj landoj malstreĉis la bridojn, sed ne la libera ŝtato Turingio! Por s-ino Könnecker tio estas absurdaĵo. En Turingio la rifuĝintoj rajtas esti en la najbaraj distriktoj kaj en sendistriktaj urboj. Por ekzemplo rajtas vojaĝi la erfurtanoj al Nordhausen, kontraŭe al la nordhausen-anoj, al kiuj aliro de Erfurto ne estas permesata. Defendas sin la ŝtataj aŭtoritatoj per la argumento ke la azilpetintoj estu ĉiam troveblaj kaj en la proksimeco, argumento sen bazo por Könnecker. "Mi eĉ povas esti netrovebla troviĝante en la sama urbo. Ne sen kaŭzo la aliaj ŝtatoj federaciaj aboliciis tian reguligon kaj etendis la restadpermeson al la tuta teritorio de la koncernita lando. Kelkaj federaciaj landoj jam kunlaboras kaj permesas ankoraŭ pli grandajn moviĝeblecojn. Fine nur la registaro en la ĉefurbo Berlino povus abolicii la restaddevon komplete." La 21-a de marto estas la internacia tago kontraŭ rasismo, kaj la porrifuĝinta konsilio aranĝis protestadagadojn tiurilate. Ankaŭ la radistacio Radio FREI partoprenis.
---------------
Erfurter Kleingärten sehr beliebt
Von den 8.600 Parzellen in Erfurter Schrebergärten sind nur zwischen 70 und 90 nicht belegt. Das ist der beste Wert für Städte in der ganzen Republik. Besonders junge Familien haben ihre Liebe zu dieser Art von Freizeitgestaltung entdeckt. Für einige Lagen gibt es sogar schon Wartelisten. Die Koordination erfolgt durch den Kleingärtner-Stadtverband. Umwidmungen, etwa wegen Gewerbeansiedlungen oder ICE-Strecken, kommen vor. Die Schließung nichtbenutzer Parzellen jedoch sei heute praktisch nicht mehr gegeben. Der Pachtzins beträgt jährlich 10 Eurocent pro Quadratmeter.

Etĝardenoj ŝatataj de erfurtanoj
En kaj ĉirkaŭ Erfurto estas 120 etĝardenaroj. Ties ne tute 8.600 parceloj estas uzataj en la nombro de 99 procentoj. Mezkvante nur inter 50 kaj 70 parceloj restas nekultivitaj, dume en aliaj urboj la kvanto estas multe pli alta. Speciale junaj familioj interesiĝas pli kaj pli pri tiaj ĝardenetoj kaj por kelkaj ekzistas eĉ atendolistoj, ekzemple por la ĝardenaroj de ĉe "Tannenwäldchen", "Am Steiger" aŭ "Am Blosenburghang". Atribuatas la parceloj fare de la koncernita estrarano. Ĉiuj etĝardenoj en Erfurto kuniĝas en la "Kleingärtner-Stadtverband Erfurt", kiu antaŭ 6 jaroj instalis etĝardenan borson. Ĉiun kvaran semajnon la listo aktualiĝas. Kelkaj terpecoj devis cediĝi al ekonomiaj aŭ urboplanadaj projektoj, kiel ekzemple al la konstruo de aŭtoŝoseo, rapidtrajnreloj aŭ fabrikoj. De tempo al tempo pro manko de interesiĝo parceloj estis fermitaj, kio nun jam ne okazas. La averaĝa aĝo de la etĝardenoj en la posedo de la urbo estas de 58 jaroj. Ili kovras 390 hektarojn. La farmopago kostas je 10 eŭrocendojn po kvadratmetro jare.
-------------
Stadtführer für den kleinen Geldbeutel
Der gemeinnützige Verein "Euratibor" erarbeitete in einem gemeinsamen Projekt mit der Stadtverwaltung Erfurt den "Erfurter Stadtführer für den kleinen Geldbeutel". Das Heft beinhaltet eine Zusammenstellung erschwinglicher Angebote und eine Auflistung von Beratungsstellen in Erfurt. Gedacht ist der Stadtführer für Menschen mit geringem Einkommen und Rentner. Sozialamt und Jobcenter unterstützen das bundesweit einzigartige Projekt.

Gvidlibro sociala
"Euratibor", societo de komuna utiligo, kune kun la urba administrado ellaboris "gvidlibron por malplenaj monujoj". La 50 paĝojn dika kajereto kun eldonokvanto de 3.000 ekzempleroj enhavas liston de ofertoj malmultekostaj kaj de informejoj. Jen la pli detala enhavolisto kun subdividoj: helpadoj nemonaj, libertempaj ofertoj, superrigardo pri la socialaj informservoj kaj la loĝejo-perantoj. Krome provizejoj de vestaĵoj, socialvendejoj, disdonejoj de senkostaj tagmanĝoj, Kafejo B - la informadcentro por handikapuloj. Celgrupoj de la publikaĵo estas ne nur randgrupoj sed ĉiuj malalte salajrataj kaj pensiuloj. Dum duona jaro ellaboris la gvidlibron naŭ partoprenintoj de certa Euratibor-projekto pri porintegriga terapio. Kaj la oficejo pri socialaj aferoj kaj la laboroficejoj subtenadis la esplorad-laborojn. La menciita duonoficiala gvidlibro estas unika en tuta Germanio. Estas Erfurto sekve denove ekzemplodona modelo por aliaj urboj.
-----------------------------
Gedenkjahr für Henry van de Velde in Thüringen und Sachsen
Vor eineinhalb Jahrhunderten wurde Henry van de Velde geboren. Der Allroundkünstler aus Antwerpen, fand nach anfänglichen Ausflügen in die Malerei seine künstlerische Bestimmung in der Architektur. Auch in Erfurt plante er den Bau eines Museums auf dem Gelände des heutigen Stadtparks. Von dort wollte er den Besuchern einen Blick bis zum Kyffhäusergebirge bieten! Im Angermuseum wird bald mit Plänen und einigen Schauobjekten dieses nichtrealisierte Museum imaginär im kleinen aufgebaut. In der Erfurter Kunsthalle läuft eine Ausstellung über Peter Behrens, der wie van der Velde, Erfurt im Zeichen des Jugendstils erheblich geprägt hat. Am Ringelberg wird van de Velde zu Ehren eine Straße nach ihm benannt werden. Van de Velde war auch Mitbegründer des Deutschen Werkbundes, der zwischen Funktionalität und Ästhetik in Kunst und Handwerk vermittelte.

Memoriga jaro por Henry van de Velde en Turingio kaj Saksio
Nekontesteble estas Henry van de Velde unu el la plej universalaj artistoj de la secesi-stilo. Naskiĝinta en Antverpeno en 1863, li post la lernejo komence inkliniĝis al la pentrado. Ĝi baldaŭ fariĝis tro monotona. Tia manko de kontentigo artista kaj profunda ĝenerala krizo igis lin okupiĝi pri arĥitekturo. Juste taksiĝas van de Velde kiel universala artisto, kiu malfermigis al la artista mondo novajn vojojn. Li projektis ankaŭ en Erfurto muzeo-konstruadon sur la grundo de la nuna urba parko sude de la stacidomo. Ĉijare estas la 150-a datreveno de lia naskiĝtago, motivo por granda retrorigardo. S-ro Knoblich, kulturdirektoro de la turingia ĉefurbo, pri la memorigado en Erfurto: "Nek van de Velde nek Peter Behrens estis erfurtanoj, tamen ili daŭre gravis por nia urbo. Pro tio ni decidis nomi straton laŭ van de Velde ĉe la Ringelberg-setlejo. Krome la arto-halo ĝis junio en la Behrens-ekspozicio dokumentas ankaŭ pri van de Velde. Estante i.a. industria dezajnisto, li kunfondis la asocion "Deutscher Werkbund", societon de artistoj, arĥitektoj, entreprenistoj kaj fakuloj. Tiu ĝis nun ekzistanta ariĝo reakordigas kaj interpacigas estetikon kaj funkcion." Pluse la Anger-muzeo ekde majo ekspozicion prezentos pri projektoj de van de Velde pri muzeo-konstruado. La eksplodo de la Unua Mondmilito nuligis ĝian realigon. Poste mankis la rimedoj financaj. Dum tiu ekspozicio kun la titolo "Universala muzeo por Erfurto"montriĝas i.a. la skizoj kaj konstruplanoj. Prezentiĝas kvazaŭ en muzeo alia fikcia muzeo kun kelkaj objektoj, kiuj devus estintaj elmontrataj tie. Ili kaj la planoj evidentigos al la erfurtanoj, kian urboplanadan kaj kulturan juvelon ili pro la malkonstruo de la muzeo perdis. Vizio de van de Velde estis, pretigi al la vizitontaj belvidon de la teraso de la konstruota muzeo en Erfurto ĝis la Kyffhäuser-monteto ĉe la norda landlimo de Turingio! Grandega ekspozicio aktuale okazas ankaŭ en Vajmaro.
= = = = = = = = = = = = = =
Nun zu unserer Literaturecke. Wir befinden uns in der Osterzeit und nehmen sicher öfter als sonst die Bibel zur Hand. Da werden werden wir nach der Passionsgeschichte auch mit dem Erlebnis der Emmausjünger konfrontiert. Mit dem Tod Jesu sind für seine Anhänger scheinbar alle Hoffnungen zusammengebrochen. Der Auferstandene aber selbst belehrt sie, daß alles genau so passieren mußte: denn so war es im Alten Testament vorhergesagt worden. Wir hören diese freudige und zugleich geheimnisvolle Episode aus dem 24. Kapitel des Lukasevangeliums auf Esperanto, in der deutschen Übersetzung von Hermann Menge und teilweise mit dem altgriechischen Urtext.

En nia angulo beletra ni legos hodiaŭ episodon el la evangelio laŭ Luko, kie la resurektinta Jesuo renkontiĝas kun du disĉiploj survoje. Li eksplikas al ili la enhavon de la Sanktaj Skriboj kaj ĝian plenumon per la vivo de la Mesio. La germana traduko estas de la granda klasika filologo Hermann Menge. Ni ankaŭ aŭdos kelkajn partojn en la malnovgreka originalo.

Und siehe, zwei von ihnen waren an demselben Tage auf der Wanderung nach einem Dorf begriffen, das Emmaus hieß. Während sie sich nun so unterhielten und sich gegeneinander aussprachen, kam Jesus selbst hinzu und schloß sich ihnen auf der Wanderung an; ihre Augen jedoch wurden gehalten, so daß sie ihn nicht erkannten. --- Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus. Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. // Er fragte sie nun: "Was sind das für Gespräche, die ihr da auf eurer Wanderung miteinander führt?" Da blieben sie betrübten Angesichts stehen. Der eine aber von ihnen, namens Kleopas, erwiderte ihm: "Du bist wohl der einzige, der sich in Jerusalem aufhält und nichts von dem erfahren hat, was in diesen Tagen dort geschehen ist?" Er fragte sie: "Was denn?" Sie antworteten ihm: "Das, was mit Jesus von Nazareth geschehen ist, der ein Prophet war, gewaltig in Tat und Wort vor Gott und dem ganzen Volk. --- Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo. // Wir aber hatten gehofft, daß er es sei, der Israel erlösen würde; aber nun ist bei dem allem heute schon der dritte Tag, seit dies geschehen ist. Dazu haben uns aber auch noch einige Frauen, die zu uns gehören, in Bestürzung versetzt: sie sind heute in der Frühe am Grabe gewesen und haben, als sie seinen Leichnam nicht gefunden hatten, nach ihrer Rückkehr erzählt, sie hätten auch noch eine Erscheinung von Engeln gesehen, und diese hätten gesagt, daß er lebe. --- Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. // Da sind denn einige der Unseren zum Grabe hingegangen und haben es so gefunden, wie die Frauen berichtet hatten, ihn selbst aber haben sie nicht gesehen." Da sagte er zu ihnen: "O ihr Gedankenlosen, wie ist doch euer Herz so träge stumpf, um an alles das zu glauben, was die Propheten verkündigt haben! Mußte denn der Messias dies nicht leiden und dann in seine Herrlichkeit eingehen?" --- Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? // και αρξαμενος απο Μωυσεως και απο παντων των προφητων διερμηνευσεν αυτοις εν πασαις ταις γραφαις τα περι εαυτου. Και ηγγισαν εις την κωμην ου επορευοντο, και αυτος προσεποιησατο πορρωτερον πορευεσθαι. και παρεβιασαντο αυτον λεγοντες, Μεινον μεθ' ημων, οτι προς εσπεραν εστιν και κεκλικεν ηδη η ημερα. και εισηλθεν του μειναι συν αυτοις. --- Darauf fing er bei Mose und allen Propheten an und legte ihnen alle Schriftstellen aus, die sich auf ihn bezogen. So kamen sie in die Nähe des Dorfes, wohin die Wanderung ging, und er tat so, als wollte er weiterwandern. Da nötigten sie ihn mit den Worten: "Bleibe bei uns, denn es will Abend werden, und der Tag hat sich schon geneigt!" --- Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem. Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. // και εγενετο εν τω κατακλιθηναι αυτον μετ' αυτων λαβων τον αρτον ευλογησεν και κλασας επεδιδου αυτοις· αυτων δε διηνοιχθησαν οι οφθαλμοι και επεγνωσαν αυτον· και αυτος αφαντος εγενετο απ' αυτων. και ειπαν προς αλληλους, Ουχι η καρδια ημων καιομενη ην ως ελαλει ημιν εν τη οδω, ως διηνοιγεν ημιν τας γραφας; --- So trat er denn ein, um bei ihnen zu bleiben. Als er sich hierauf mit ihnen zu Tisch gesetzt hatte, nahm er das Brot, sprach den Lobpreis, brach das Brot und gab es ihnen: da gingen ihnen die Augen auf, und sie erkannten ihn; doch er entschwand ihren Blicken. Da sagten sie zueinander: "Brannte nicht unser Herz in uns, als er unterwegs mit uns redete und uns den Sinn der Schriftstellen erschloß?" --- Kaj li eniris, por resti ĉe ili. Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? // Und sie machten sich noch in derselben Stunde auf, kehrten nach Jerusalem zurück und fanden dort die Elf nebst ihren Genossen versammelt; diese teilten ihnen mit: "Der Herr ist wirklich auferweckt worden und ist dem Simon erschienen!" Da erzählten auch sie, was sich unterwegs zugetragen hatte und wie er von ihnen am Brechen des Brotes erkannt worden war. --- Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus folgenden neun Ländern: Tschechien, Italien, Litauen, Frankreich, Brasilien, Kambodscha, Österreich, Ungarn und Deutschland. Im vorigen Jahr erschien bei Niemeyer der in Hannover spielende Krimi "Toter Lehrer, guter Lehrer" von Thorsten Sueße. Darin spielt Esperanto eine wichtige Rolle. Radio Dreyeckland aus Freiburg widmete am 9. März dem Buch gleich eine ganze Sendung. --- Am 22. Februar hielt der deutsche Bundespräsident Joachim Gauck im Schloß Bellevue in Berlin eine Rede, in der er einen fehlenden Gründungsmythos Europas beklagt. Er will, daß Europa mit Englisch eine gemeinsame europäische Verkehrssprache bekommt. Wir zitieren aus der Tageszeitung "Die Welt": "Mehr Europa heißt nämlich nicht nur Mehrsprachigkeit für die Eliten, sondern Mehrsprachigkeit für immer größere Bevölkerungsgruppen, für immer mehr Menschen, schließlich für alle! Ich bin überzeugt, daß in Europa beides nebeneinander leben kann: Beheimatung in der eigenen Muttersprache und ihrer Poesie und ein praktikables Englisch für alle Lebenslagen und Lebensalter.Mit einer gemeinsamen Sprache ließe sich auch mein Wunschbild für das künftige Europa leichter umsetzen: eine europäische Agorá, ein gemeinsamer Diskussionsraum für das demokratische Miteinander." Bei Esperantisten, die auf absolute Gleichberechtigung aller europäischer Sprachen pochen, klingelten daraufhin die Alarmglocken. Wie sehen Sie, liebe Hörer, die Ansichten Gaucks? Sein Anliegen ist verständlich, das Problem hat er auf den Tisch gelegt. Aber ist noch mehr Englisch wirklich der Schlüssel für ein besser funktionierendes Europa? Schreiben Sie uns doch bitte Ihre Meinung! --- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el naŭ landoj, nome Francio, Italio, Ĉeĥio, Brazilo, Litovio, Kamboĝo, Germanio, Hungario kaj Aŭstrio. Skribas Pierre C. el Francio: "La rubriko pri ardezo tute interesis min, ĉar la temo estas originala. En la komenco de la rilata teksto, vi parolis pri 'petro', kiel ĝenerala vorto. Fakte, en pli faka uzo, la minerala vorto estas 'skisto'. 'Ardezo' estas pli faka por tiu industrio, kiu okupiĝas pri tegmentaj eroj aŭ porskribaj lerniloj. Estas malfacile trovi kaj kunigi tiujn temajn terminojn. Mi spertis tion en aliaj tiaj kampoj de eltrovo. Bonan kuraĝon, mi deziras por vi!" -- Nia praga aŭskultanto Jiri P. skribas: "Mi gratulas al vi kaj dankas por via programo de la 3-a de marto. Tre interesis min la parolado pri ardezo, la blua oro de Turingio." -- Jairo Augusto dos S. el San-Paŭlo, la plej granda urbo de Brazilo meditas: "Mi legis pri via laboro en radio-elsendo kaj mi volas gratuli vin kaj scii, ke Germanujo donas paŝojn en direkton al homara progreso. Vi realigas nian brazilan sonĝon kaj mi esperas vidi centojn da esperantaj radiostacioj tra la urboj de la mondo. Ni estas la lumo kaj la lumo ĉiam venkas la mallumon; Esperanto estas la lumo kaj ni estas lumigantoj pere de ĝi. Sukceson al vi hodiaŭ kaj ĉiam. -- Sreng T. adresis la sekvontan retmesaĝon: "Saluton el Kamboĝo. Jes mi ŝatis aŭskulti la voĉon de Esperanto, kaj nun nia grupo kaj asocio jam fondis la Esperantan turismo-servon en Kamboĝo por oferti laborlingvon al nia membroj. Kaj en via lando, ĉu vi scias kie havi la kompanion de Esperanta turismo aŭ iu interesiĝos pri nia servado?" Kara, dankon pro via letero. Fakte, tasko de nia programo estas pli konatigi la landon Turingion en Esperantujo. Nian rubrikon "Thuringiensia" ekzemple konsideru oni porturisma reklamo, kial ne? Pri aliaj asocioj en Germanio uzantaj Esperanton kiel lingvon de fremdultrafika servo mi ne scias ion. Bedaŭrinde, ĉar Esperanto estus la plej bona ilo por gastoj: havi komunan lingvon kun la lokuloj, kies landon oni vizitas. Bonvolu skribi al ni pri viaj estontaj sukcesoj tiukampe. -- Niaj amikoj de Triesto invitas ĉiujn al la 17-a Esperanto-Konferenco de Alp-Adrio. Ĝi okazos de la 31-a de majo ĝis la 2-a de junio en Slovenio, en la urbeto Izola/Insel im Küstenländchen. Temo de la konferenco estos: "Izola, paca kunvivejo de tri kulturoj". Garnita estos la aranĝo per riĉa muzika kulturprogramo. Sabate, post ĉiĉeronado tra la urbo, oni partoprenos lokan feston kie ĉefrolos olivoj, vino kaj fiŝoj. Dum la dimanĉa ekskurso oni atingos Hrastovlje/Chrästeirach kun la freskoj en la preĝejo de la Sankta Triunuo. Poste la konferencanoj vidos Grad Socerb/Schloß Sankt Serff, burgon situantan en linda pejzaĝo ĉe la landlimo kun Italio. --- Bunta retrevuo de la amika Esperanto-rondo en la hungara urbo Miskolc/Mischkolz kun interesa gamo da temoj memorigas al ni ke Esperanto floras ne nur en Budapeŝto. --- Alia nova retpaĝo kolektas kvazaŭ ĉiujn liturgiajn kristanajn tekstojn disponeblajn en la Internacia Lingvo. Impona laboro, ni demetas la ĉapelon antaŭ la kreintoj de la ideo kaj ties realigo! I.a. deŝuteblas la kompleta kanto- kaj preĝolibro "Adoru". -- Valdas B. el Vilno, la ĝemelurbo de Erfurto, skribas pri nia lastpasinta elsendo: "Mi trovis ĝin interesa, plezura kaj utila, antaŭ ĉio pro multlingveco - eĉ helena kaj latina sonis! Mi povas konsili kaj deziri, ke esperanta teksto venu antaŭ la germana, kaj ambaŭ estu same emfaze elparolataj. Kial? Ĉar Esperanto per si mem estas pli klara, kaj due, tio helpus ankaŭ lernantojn de la germana. Tre kompreniga estis la prezento de la zoa problemo. Tre instruaj por ni, ekssovetianoj estis lecionoj pri forlasitaj konstruaĵoj kaj la karitataj vendejoj. Mi dezirus ankaŭ pli da germana klasika literaturo en esperanta traduko, ekzemple, baladojn de Schiller." Dankon por viaj rekomendoj kaj observoj, germanan literaturon Esperanten tradukitan ni jam prezentis dum kelkaj elsendoj. Ili podkaste estas reaŭdeblaj ĉiuj. --- Fine dankon al s-ro Jindrich T. el Ĉeĥio kiu sendis an ni la lastajn numerojn de la fakmagazino "El fervoja mondo" kun la rajtigo uzi ties enhavon libermaniere. Bedaŭrinde la erfurtanoj preferas la aŭton, kara sinjoro. Ĉu la procentaĵo de la ŝatantoj de fervojo inter la esperantistoj en la mondo estas pli alta ol en la resto de la homaro, mi ne scias. Eble jes. Sed la celgrupo de niaj elsendoj estas ankaŭ la ankoraŭ-ne-esperantistoj. Ili jam estas scivolemaj pri Esperanto sed ankoraŭ ne decidis. Konvinki ilin uzi kaj Esperanton kaj la trajnojn estos nia daŭra tasko en niaj elsendoj.
= = = = = = =
In unserer Rubrik, die Ihnen, liebe Hörer, helfen soll, Thüringen kennenzulernen, widmen wir uns heute Richard Breslau. "Vater des modernen Erfurt" wurde er genannt: er war Mitglied des Preußischen Herrenhauses und Bürgermeister in Erfurt von 1871-1889. Nach Erfurt kam der gebürtige Schlesier als Regierungsassistent bei der Bezirksregierung am Hirschgarten. In seiner Zeit wurde so ziemlich die ganze moderne Infrastruktur Erfurts geschaffen. Am bekanntesten sind die Anlage der Ringstraße und des Flutgrabens, um ein Überdieufertreten der Gera zu verhindern. Zu seinen Ehren wurde 1912 beim Löwerwallgraben ein Denkmal errichtet.

En nia rubriko pri Turingio ni konatiĝos hodiaŭ kun la t.n. "patro de la moderna Erfurto". Temas pri Rikardo Breslau, deputito ĉe la Prusa Ĉambro de Lordoj kaj urbestro de Erfurto inter 1871 kaj 1889. Li estis sileziano, naskiĝinta en Chorzów/Königshütte. Li estis veninta Erfurton kiel registara asistento ĉe la distrikta administrado. Post la fondo de la germana imperiestra regno en 1871, en la kurso de malmultaj jarcentoj Erfurto evoluos de malvasta fortresa urbo kun 44.000 loĝantoj al industria metropolo. En 1906 estis transpasata la magia limo de 100.000 loĝantoj. La urbo ĉiukampe grandiĝis, ekfloris la ekonomio kaj moderniĝis la infrastrukturo de trinkakva kaj elektra provizado, la malsanulejoj kaj multaj aliaj institucioj. La rubforiga sistemo kiel ankaŭ la kanala reto pliboniĝis. En 1876 malfermiĝis la nova urba tombejo, kie troviĝas nun la suda parko. Reformo de la polica laboro, de la kasbilancoj kaj la lernejoj same estis laŭdataj. La stratoj kaj la trotuaroj estis pavimataj, tramvoja veturado ekis komence ankoraŭ per ĉevaloj, ekde 1894 elektre. Rapide etendiĝis baldaŭ la urbo trans la mezepoka zono ĝis la novaj kvartaloj eksterurbaj kie estis la fabrikoj. Vojmontraj projektoj estis la aranĝo de ringŝoseo, hodiaŭ la kvarlena Juri-Gagarin-ringostrato; krome la aranĝo de flueg-foso por eviti estontajn inundajn katastrofojn de la rivero Gera. Li estis sukcesinta havigi de la prusa ŝtato la intertempe jam ne uzatajn remparojn. Post ilia forigo eblis konstruigi foson por fluegoj. Certe la forigo de la muroj el la nuna vidpunkto monumentprotektada kritikendas; tiam ĝi estis konsiderata moderniga paŝo antaŭen. 15 jaroj post lia morto elstariĝis unu el la plej belaj monumentoj je lia honoro en la tiama Bismarck-strato, kiu nomiĝas nun Löberwall-strato. Karlo Melville, iama profesoro ĉe la artmeti-lernejo personigis per skulptaĵoj en natura grando la meritojn de Breslau: komercon, trafikon, industrion, konstruadon. La akvobaseno alegorias al la centra trinkakvo-provizoradsistemo. La loko de la monumento estas proksime al la majstroverko de la urbestro, la flueg-foso. Per aldono de puttoj, semotukoj kaj floroj oni memorigas la erfurtan gravecon kiel urbon de floroj. Kvankam post la germana reunuiĝo multaj monumentoj tuj renoviĝis, la Breslau-monumento restis neglektata. Nur en 2007 rekonstruita aranĝo sen fontano retranslokiĝis al origina loko kun helpo de la erfurta societo por historio.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers






artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
08.04.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.