Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 18

Esperantomagazin - Nachrichten | Kriminalgeschichte "Teure Armreifen" | Sonnenberger Leitsätze des DEB | Friedrichrodaer Bahn | Sprachkurs

_________________________________

18. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Juni 2013: Nachrichten | Kriminalgeschichte "Teure Armreifen" | Sonnenberger Leitsätze des DEB | Friedrichrodaer Bahn | Sprachkurs


Download


23. Blumen- und Gartenmarkt
Am 10. Mai begann der dreitägige Blumen- und Gartenmarkt auf dem Erfurter Domplatz. Über 170 Händler zeigten Hobbygärtnern ein breites Angebot an Beet- und Balkonpflanzen, Stauden, Gehölzen, Gemüsejungpflanzen sowie Obst und Gemüse. Aber auch Beratung und Konsultation von Fachleuten kamen nicht zu kurz, selbst die eigene Erde konnte man untersuchen lassen. Thüringer Landfrauen stellten heimische Kochkunst vor und an alle Erfurter erging der Aufruf, beim Blumenschmuck- und Vorgartenwettbewerb bis Ende September teilzunehmen. Bewertet wurden aber auch die Ausstellungsstände selbst. Ein auffallend gezieltes Einkaufsverhalten bei vielen ließ darauf schließen, daß viele Erfurter auch dieses Jahr wieder diesen Markt sehnsüchtig erwarteten. Unter dem Motto "Sommersymphonie" boten einige Händer das Sortiment des Thüringer Blütensommers an, eine Sammlung an besonderen Pflanzen, Neuheiten und Trends der Gartenwelt.

Bazarego de floroj katedralplace
La 10-an de majo komencis la tri semajnfinajn tagojn daŭranta flora kaj hortikultura bazaro sur la erfurta katedralplaco. 50 vendistoj el la ĉefurbo kaj pli ol 120 el la resto de Turingio prezentis siajn ofertojn. Al hobiaj ĝardenistoj estis montrita granda gamo da bed- kaj balkonkreskaĵoj, da staŭdoj, arbaretoj, legomaj ŝosoj, legomoj kaj fruktoj. Oni povis eĉ senkoste farigi analizon de la kvalito de kunprenita tero de la propra ĝardeno. Inter la diversaj informstandoj estis ankaŭ unu de la tombeja administrado. S-ro Sven Kaestner, respondeculo de la urbo por eventoj kaj bazaroj, estis entuziasmiĝinta jam antaŭ la komenco de la aranĝoj: "Minimume tri fakaj prelegoj ĉiun tagon ni havos kun eblo fari temrilatajn demandojn. Ĉar ne la vendado ĉiam plej gravu; ricevu sian parton kaj la konsultado kaj la konsiligo." Pli ol unu kilometron longa estis la flor- kaj legombazaro kiu okazis paralele al la ĉiutaga ordinara bazaro. Kelkaj komercistoj adoptis la ĉefan ideon de "somera sinfonio", la tiujara moto de la ofertantoj de specialaj kreskaĵoj respektive de ĝeneralaj modernaj tendencoj en la mondo hortikultura. Kiel ĉiun jaron estis post enketo elektita la plej bela eksponbudo. Kriterioj tie estis ankaŭ la ĝentileco de la vendistoj, ne nur la aspekto de la budoj butikaj aŭ la kvalito de la varoj. Ekis ankaŭ la konkursoj pri floraj ornamoj kaj beleco de antaŭdomaj ĝardenoj: ĝis ĝia limdato en la 30-a de septembro ĉiuj erfurtanoj estos alvokataj partopreni la konkuradon. Kamparaninoj preparis agadotagon kun la titolo "Virinoj invitas al manĝo", kie ili gustumigante atentigis la vizitantojn pri la bongusto de loka kuirarto. Krome ili reklamadis por nutraĵoj el loka produktado. Laŭ s-ro Joachim Lissner, afergvidanto de la landa societo porhortikultura, la bazarego estas trezorejo por donacoj okaze de la Tago de patrinoj. Li ankaŭ observis kiel serioze kaj celorientite la erfurtanoj vizitis la bazaron. Kelkaj detale jam antaŭ la trabutikado ŝajne sciis kion aĉeti kaj planis la tagon. Ŝajne ili dum la tuta jaro estis en la startkavetoj, ekspektante la komencon de la bazaro.
-------------
Elektromobilität wird ausgebaut
Mit Elektroautos können Touristen in Thüringen zukünftig unterwegs sein. Ab diesem Sommer werden an den Bahnhöfen in Erfurt, Weimar, Jena und Eisenach jeweils zwei Fahrzeuge bereitstehen. Das Ganze soll wie ein herkömmliches Carsharing funktionieren. Sebastian Sommer, Mitarbeiter am Erfurter Institut Verkehr und Raum, möchte damit auch langfristig Änderungen in der Akzeptanz von Elektroautos am Land erreichen. Das Bundesministerium für Verkehr, Bau und Stadtentwicklung unterstützt dieses Modellprojekt. Auch viele Partner aus der Tourismusbranche sind mit dabei: Gilt es doch, reizvolle Gegenden Thüringens zu erschließen, die mit dem öffentlichen Verkehr weniger gut erreichbar sind.

Organizita kunveturado per elektroenergio
En la estonteco turistoj en Turingio elektre moviĝos. Ekde somero en la stacidomoj de Erfurto, Vajmaro, Jena kaj Eisenach po du elektroveturiloj estos je dispono. Ĉio funkcios kiel organizita kunveturado kun normalaj aŭtoj. S-ro Sebastian Sommer kunlaboras ĉe la erfurta Instituto por trafiko kaj spaco kaj rakontas pli detale: "Ni tiel konigu al la turistoj celojn per la transporto publika malbone atingeblajn. Multaj porturismaj agentejoj same kiel la Germana fervojo kaj urbaj administradoj helpas nin." Kostoj de la luebla elektra aŭtomobilo ne diferencas de la kostoj por normalaj aŭtoj. La Ministerio pri trafiko, konstruado kaj urba planado en Berlino subtenos la projekton ekz. la munton de ŝarĝo-stacioj. Kvankam ideoj pri elektra moviĝo en urboj jam ne estas nekutimaj, ekster la urboj ja mankas ankoraŭ la pioniroj. Turingio denove modeldona estas por aliaj regionoj. La maksimuma veturdistanco varias inter 100 kaj 150 kilometroj depende de stirmanieroj kaj veterkondiĉoj, antaŭ la sep horojn daŭronta ŝarĝo de la elektra pilaro. Laŭ s-ro Sommer la menciita projekto estas ampleksa kaj ne unucela. "Ni intencas konduki la fremdulojn al nekonataj pejzaĝoj por montri ke ne nur la urboj estas lindaj en Turingio! Interesege estos ankaŭ observi kiom da lokuloj krom la turistoj uzos la instalaĵojn de elektroenergio por plievoluo postprojekta.
------------
Stadt startet Imagekampagne für Impulsregion
Am 16. April stellten Oberbürgermeister Andreas Bausewein und Stadtplanungsamtsleiter Paul Börsch die Imagekampagne für die aus Erfurt, Weimar, Jenau und Weimarer Land bestehende Impulsregion vor. Die Idee gibt es seit 1999, als Weimar Kulturhauptstadt war. Die bestehenden Arbeitsgruppen sollen bald eine Vereinsform sowie eine feste Geschäftsstelle bekommen. Vier verschiedene Plakatmotive werden das Gemeinschaftsgefühl stärken und zum Nachdenken anregen. Verbreitet werden sie an Litfaßsäulen, an öffentlichen Ämtern, bei Tourismusstellen, in der Presse und im Internet. Die Stärkung der Wachstumsregionen käme schließlich ganz Thüringen und seiner Zukunft zugute.

Reklamkampanjo por impulsregiono komencita
La 16-an de aprilo la ĉefurbestro s-ro Bausewein kaj la estro por la urboplanado s-ro Börsch prezentis novan prestiĝkampanjon. Ĝi temas pri la stimuligo de la regionoj de Erfurto, Vajmaro, Jena kaj Vajmara lando. Kunlaborado jam ekis en 1999, kiam Vajmaro estis unu jaron la kultura ĉefurbo de Eŭropo. Ĝi etendiĝas ne nur pri kulturo sed ankaŭ pri turismo kaj ekonomio. Koncerne la setligon de konzernoj tamen ĉiu urbo mem ne tro zorgas pri la intereso de aliaj. Bausewein, ĉefo de la direktiga grupo de la impulsregiono, klopodis ne nur havigi societan formon al tiu laborgrupo sed ankaŭ instali oficejon por ĝi. Dum la lastaj 14 jaroj multo ŝanĝiĝus, la regiono ege ŝatiĝus ekzemple por la vasta gamo da ofertoj por studentoj kaj ĝi jam ne timi devus iun kumparon kun alia germana regiono. Ne mankas ideoj al s-ro Bausewein: "Nun gravas pli multe konatigi la impulsregionon; multaj civitanoj konas sian propran urbon, sed malmultaj sciiĝis pri impulsregionaĵoj. Plialtigi kaj pliprofundigi la sciojn de la civitanoj pri la tuta regiono estas la laŭdinda celo de nia kampanjo." La ĉefa ilo por tia reklamo estos kvar afiŝaj motivoj pentritaj de artistoj kaj lernantoj, elektitaj konkurse. Sur ĉirkaŭ 90 afiŝkolonoj ili troviĝas, en informejoj publikaj, en porcivitanaj respektive porturismaj oficejoj, en oficialaj organoj, interrete, gazetare. Alia grava punkto estos la kolekto de intervjuoj kun konataj personoj el la regiono. Lau s-ro Börsch la afiŝoj tiel fortigu kolektivan senton kiel pensigu la rigardantojn. Pliaj detalaj informoj pri la motivo sur la afiŝoj mankas, ĉar ili el si mem klariĝu. Urbestro Bausewein intencas redukti antaŭjuĝojn: "Ni estas konvinkitaj ke nia estonteco kiel sendependa federacia ŝtato estas ligita kun intensigita kunlaboro inter la komunumoj kaj kun la plia fortigo de la tri kreskantaj centroj en kaj ĉirkaŭ Erfurto, Vajmaro kaj Jena." Pro la relativa malabundo de la monrimedoj metitaj sub disponon, la kampanjo ne estos tiel granda kiel antaŭe planite.
---------------
Mieterbund beantragt weniger Mieterhöhungen
Anfang des Monats trat das Mietrechtsänderungsgesetz 2013 in Kraft. Dieses gibt unter anderem den einzelnen Landesregierungen das Recht, Gemeinden mit erhöhtem Wohnungsbedarf auszuweisen, in welchen die laufenden Mieterhöhungen von 20 auf 15% in drei Jahren gekappt werden. Laut Frank Warnecke, Geschäftsführer des Erfurter Mietervereins, sei es nötig, für Erfurt und Jena dieses Gesetz wirksam zu machen. Bei einem direkten Vergleich der Höhe der Mieten mit anderen Städten wie Frankfurt oder Hamburg vergesse man oft, das niedrigere Lohnniveau in Erfurt zu berücksichtigen. Laut einer ganz neuen Studie fehlten in Erfurt 4.000 Wohnungen. Vor kurzem sei man noch von einer Bevölkerungsabnahme ausgegangen und habe den Abriß alter Wohnungen vorangetrieben. Das neue Gesetz wird als Förderung der energetischen Sanierung angepriesen. Umgekehrt habe aber der Mieter kein Recht, während der damit verbundenen, lärmintensiven Arbeiten auf Mietpreisminderung zu pochen, kritisiert der Mieterbund.

Memhelpgrupo postulas restrikton de luprezaltigoj
La komencon de majo ekvalidis leĝo ŝanĝanta la luaferan juron. Registaroj de federaciaj landoj ekde nun ordonos al komunumoj kun alta bezono de loĝejoj ke la plialtigo de luprezoj ne estu pli alta ol 15 procentoj. S-ro Frank Warnecke estas la afergvidanto de la surloka filio de la porluanta memhelpogrupo "Mieterbund". Li klopodas ke Erfurto kaj Jena apliku tiun leĝon: "Memkompreneble ni ne estas sur la lupagnivelo de Frankfurto aŭ Hamburgo, sed ne forgesu niajn averaĝe pli malaltajn salajrojn. Oferti loĝejon por 7 eŭroj po kvadratmetro kie antaŭe pagendis nur 5,5 eŭroj estas plialtigo je 30 procentoj. Sendube ankoraŭ pli maltalta ol en Frankfurto sed tamen senhonta plialtigo." Kaŭzo de erfurta manko de loĝejoj estis larĝskala malkonstruo de loĝdomblokoj dum la lastaj jaroj, kiam oni estis malkorekte antaŭvidinta loĝantaran malkreskon. "Kion ni bezonus estus subvenciita konstruado de novaj loĝejoj, se eble kun aliro senbariera. Tio ne nur postulendas por la olduloj sed tio estus ankaŭ avantaĝe por familioj kun infanoj." Hamburga firmao antaŭ nelonge analizis la situacion en la ĉefurbo turingia kaj evidentigis la mankon de ne malpli ol 4.000 loĝejoj en Erfurto. La urba administrado ĝis tiam baziĝis sur malkorektaj datumoj aŭ fermis la okulojn antaŭ tiu problemo." S-ro Warnecke tamen ne estas kontenta pro la nova leĝo: "En la estonteco la luprenanto jam ne rajtos postuli malplialtigon de la luprezo dum bruaj kaj ofte longdaŭraj laboroj por modernigoj energiŝparaj. La registaro federacia en Berlino propagandis la novan leĝon kiel ilon antaŭpuŝantan la energi-optimumigon. Tio ne estas korekte."
-------------
10.000 Erfurterinnen haben einen Minijob
Laut einer Statistik der Agentur für Arbeit vom Juni 2012 gab es insgesamt etwa 18.000 Minijobber in Erfurt. Der Anteil von geringfügig entlohnten Beschäftigten ist in Erfurt um knapp zwei Prozent gesunken. Eine Trendwende läßt sich laut Arbeitsagentur daraus aber nicht ableiten, die übrigens als Behörde zur Neutralität verpflichtet ist, was die Einschätzung der Sinnhaftigkeit von Minijobs betrifft. Die Hans-Böckler-Stiftung macht saisonale Schwankungen oder auch konjunkturelle Schwankungen im Arbeitsplatzangebot dafür verantwortlich. Für nicht wenige ist ein Minijob zwar der Einstieg oder Wiedereinstieg ins Berufleben, für nicht wenige aber auch eine Sackgasse. So arbeiteten zwei Drittel der befragten Frauen bereits mehr als 10 Jahre in solchen Anstellungsverhältnissen. Die Bundesregierung denkt wohl eher nicht an eine Abschaffung, da sie erst zu Beginn des Jahres die steuerfreie Einkommensgrenze von 400 Euro auf 450 erhöht hat.

Statistiko pri malleĝeraj dungadoj dum la lastpasinta jaro
En 2012 10.000 virinoj kaj 8.000 viroj estis leĝere dungitaj. Iliaj laboroj estas malbone salajritaj je maksimume 450 eŭroj monate. La statistiko montras malgrandan malplimultigon de la tiaj dungitoj. S-ino Lydia Schöller, porparolantino de la Agentejo laborperanta eksplikas: "De kelka tempo la entreprenoj preferas malleĝerajn dungadojn, ili ofertas normalajn laborkondiĉojn metitajn sub la asekuro sociala. Tio koncernas precipe la virinojn." Se fari kumparojn kun la jaro 2011 oni observas regulajn fluktuojn inter la nombroj de normalaj dungadoj kaj leĝeraj. S-rino Dorothea Voss, sekciestrino de la Hans-Böckler-Fondaĵo kun la fokuso de esploroj sur la estonteco de politiko sociala sekve asertas: "Ne estas tiel gravaj deduktoj farendaj el ŝanĝoj je 2 procentoj. Sezonaj aŭ konjunkturaj variigoj povas provoki tre rapide ŝanĝojn en la kvanto kaj la kvalito de laborofertoj. La plejmulto de la leĝere dungatoj estas aĝaj inter 25 kaj 55 jaroj, do reprezenta parto de la laborkapablo profitas de la ebleco leĝere dungiĝi. Sed multaj inter ili ne povas elekti. Speciale por senlaboruloj komenco aŭ rekomenco de profesia kariero danke al tiaj leĝeraj dungadoj plifaciliĝas. Studoj de la menciita fondaĵo tamen neas bildon de tiaj nenormalaj dungadoj kiel komenco de normala kariero. S-rino Voss: "Triono de ĉiuj en nia enketo pridemanditaj virinoj estas leĝere dungitaj jam de pli ol 10 jaroj. Por ili tiaj dungadoj estas senelirejo. Krome pro la malaltigo de rentoj ne malmultaj estos minacataj de malriĉeco dum la maljuneco. Okazas ankaŭ ke ili havus pagitan libertempon pli mallongan ol aliaj aŭ devus rezigni pri intern-entreprene disdonitaj specialaj premioj." La porparolantino de la ŝtata Agentejo laborperanta silentas, demandite ĉu ekzistus alternativoj al leĝera dungado aŭ ĉu eĉ ilies abolicio estus pozivita. Kaŭzo estas strikta neŭtraleco deviga por ŝtataj institucioj. Kritikantoj ofte argumentas ke forigo de leĝera dungado aŭtomate ekflorigus okupadojn normalajn. Ĉiukaze, la federacia registaro laŭŝajne favoras ilies daŭrigon, altiginte la limon por dungado ne submetata al imposto de 400 al 450 eŭroj ekde la komenco de la kuranta jaro.
-----------------------------
Multifunktionsarena in Erfurt kann gebaut werden
Grünes Licht über 30 Fördermillionen gab es von der Europäischen Union für den Neubau des Steigerwaldstadions als Multifunktionsarena für Sport und Kultur. Die restlichen 6 Millionen wird die Stadt über Kredite finanzieren. Die Freien Wähler äußerten Bedenken, ob eine wirtschaftliche Auslastung der Arena möglich sei. Der Bund der Steuerzahler glaubt nicht so richtig an den Kostenvoranschlag und verweist in diesem Zusammenhang auf aktuelle negative Beispiele wie die endlose Geschichte des Berliner Flughafens bzw. des Stuttgarter Hauptbahnhofs. Was die Stadt noch leisten müsse, sei der Bau großzügiger Zufahrtsstraßen, wie der Grüne Alexander Thumfart bemerkt. Der öffentliche Verkehr ist da schon einen Schritt weiter und wird Kombitickets für Stadionveranstaltung und Straßenbahn anbieten. Der Lärmschutz und die Parkplätze sind auch noch andere damit verbundene Probleme, für die keine europäischen Gelder fließen.

Verda trafiklumo por nova stadiono
La Eŭropa Unio, pruvinte unu jaron la subvenciadon por la alikonstruo de la erfurta Steigerwald-stadiono, finfine decidiĝis. Ja, konstruo de multfunkcia areno estus nobla celo kaj helpindus. S-ro Alexander Thumfart, frakciestro de la Verduloj en la konsilio urba, fieras: "Venos la subvenciado el la eŭropaj monrimedoj pri porregiona subteno. Erfurto ricevos ne malpli ol 30 milionoj da eŭroj." La stadiono de la piedpilka klubo "Rot-Weiß Erfurt" alikonstruiĝos kiel moderna areno kie okazos krom futbalmaĉoj ankaŭ foiroj, kongresoj, koncertoj liberaeraj. Mallonge dirite kaj rezumite: stadiono por sporto kaj kulturo. La reston de 6 milionoj da eŭroj la urbo je kredito pagos. Ankaŭ la enspezoj okaze de aranĝoj en la nova areno kontribuos al la repago de la kredito. Membroj de la Liberaj Balotantoj kontraŭe ege pridubas eblan profitdonantan utiligon de tia areno. Tio nur estus garantiita se minimume la duono de la gastoj venos de ekster Erfurto. La Asocio de la turingiaj impostpagantoj antaŭvidas kreskegon de la kostoj kiel ĉe aliaj aktualaj projektoj, nome ĉe la berlina flughaveno aŭ la stutgarta stacidomo. Nek estus je dispono sufiĉa nombro da parkejoj en la ĉirkaŭo de la stadiono nek ekzistus rekta alvetura strato. Tiun mankon agnoskas ankaŭ la verdulo Thumfart kaj avertos la urbon pri la necesa trilena larĝigo de la Andersen-Nexö-strato. "La Eŭropa Unio ne eĉ unu eŭrocendon pagos por la finkonstruo de ŝoseoj alkondukaj. Tio estas tasko de la urbo, kiu en tiu ĉi momento ne havas monon por tio." Alia estas la situacio koncerne la konekton al la urbocentro per publikaj transportiloj. La cirkulado de tramoj pliintensiĝos kaj biletoj por aranĝoj en la multfunkcia areno validos ankaŭ por la transporto publika. Thumfart entuziasmiĝas pri tiu koncepto, instigante la plian uzon de busoj pro la mallarĝeco de la subpasejo ĉe la stacidomo tra kio ĉiuj tramoj veturadas. Multaj apudloĝantoj anticipe plendis pri la bruo supozita. Bonege iliajn argumentojn komprenas s-ro Thumfart. Ĉi-momente preparanta aro estas ellaboranta ĉirkaŭan planaron, kiu eltenos ĉiujn demandojn de la plibonigo de konstrumaterialoj ĝis la sekurecmekanismon en la areno. La komenco de la konstrulaboroj estos la printempon proksiman. Memkompreneble nia radistacio en la kurso de la venontaj monatoj pli ofte raportos pri la progreso de la antaŭlaboroj.
= = = = = = = = = = = = = =
Für unsere Literaturecke haben wir für Sie, liebe Hörerinnen und Hörer, in der Zeitschrift "La Esperantisto" geblättert. Dort erschien im März 1892 eine kleine Kriminalgeschichte mit dem Titel: "Teure Armreifen". Beeindruckend ist der einfache Schreibstil, der den Leser in den Bann zieht. Man bedenke, daß Esperanto damals erst fünf Jahre alt war!

Karaj aŭskultantoj, sekvas nun nia beletra angulo. Hodiaŭ ni voĉlegos al vi historieton, kiu aperis en marto 1892 en la gazeto "La Esperantisto". Estas kriminala historieto altiranta skribstile kaj agade. Nur 5 jaroj antaŭe Esperanto naskiĝis, lingvo ne nur taŭga por babilado ĉiutaga sed ankaŭ por verki literaturaĵoj.
LA KARAJ BRACELETOJ
Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo. La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la malantaŭo de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N. - Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime? En momento la bela brako estis nudigita je la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj. La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita. La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de sia braceleto. Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari ambaŭ. Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj. Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj. - Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi. - Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li. La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon. Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon. - Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua. Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Tschechien, Taiwan, Österreich und Deutschland. --- Wir wollen uns heute einem wichtigen Anliegen widmen: der europäischen Sprachenpolitik. Esperanto kann darin unserer Meinung nach eine ganz wichtige Rolle spielen. In einer Zeit, wo Bildung immer mehr zum Politikum wird, muß die Esperantobewegung fast auf diesen Zug aufspringen. Keine philosophischen Begründungen aber will der Mensch von heute, sondern kurze und prägnante Informationen. Wir bringen also auf den Punkt, warum der Europäer Esperanto lernen soll und wie die Politiker dazu beitragen können. Der Deutsche Esperantobund verabschiedete in seiner Bundesversammlung vom 12. Juni 2011 zu diesem Thema die "Sonnenberger Leitsätze", die wir hier wiedergeben wollen. Liebe Hörer, lassen Sie sich die Ideen auf der Zunge zergehen und denken Sie über die einzelnen zutiefst demokratischen Argumente nach. Sehr gern würden wir Ihre Meinung und Ihre Ergänzungsvorschläge dazu hören. Schreiben Sie uns doch. Also, aufgepaßt, es folgen nun die Leitsätze:
*Wir unterstützen die Mehrsprachigkeit. *Wir setzen uns für eine Erziehung zum Respekt gegenüber allen Sprachen, insbesondere bei Kindern und Jugendlichen, ein. *Wir unterstützen Initiativen zur interkulturellen Kommunikation im europäischen Rahmen. *Wir sind für eine Sprachenpolitik, die nicht zur Verdrängung von Sprachen führt. *Wir sind gegen sprachliche Diskriminierung. *Wir regen einen EU-weiten zwischenstaatlichen Dialog über Sprachenpolitik an. *Wir weisen auf den Konflikt zwischen den Empfehlungen der EU und deren Verwirklichung in den Mitgliedsstaaten in Bezug auf sprachliche Regelungen hin. *Wir erwarten eine sachlich begründete Haltung gegenüber Esperanto, insbesondere auch bei Fachleuten und Politikern. *Wir sehen zur Zeit keine unmittelbare rechtliche Möglichkeit, Esperanto zu einer der Amtssprachen der EU zu machen. *Wir glauben, daß Esperanto die Bildung einer europäischen Identität unterstützen kann. *Wir unterstützen die Idee, die Europa-Hymne auf Esperanto zu singen. *Die Erprobung von Esperanto als Arbeitssprache in bestimmten Organen und Einrichtungen der EU ist wünschenswert. *Esperanto als Relaissprache im Europäischen Parlament wäre von Vorteil. *Wir empfehlen Esperanto als propädeutisches Instrument, um das Erlernen von Fremdsprachen zu unterstützen. *Das Erlernen von Esperanto erleichtert den Erwerb weiterer Fremdsprachen und gibt einen tieferen Einblick in den allgemeinen Aufbau von Sprachen, einschließlich der eigenen Muttersprache. *Wir empfehlen den Bürgern der EU, Esperanto als eine der zwei Fremdsprachen zu erlernen, deren Erwerb von der Kommission empfohlen wird. *Der propädeutische Effekt des Esperanto kann dann den Bürgern die Aneignung von zwei oder mehr Fremdsprachen real möglich machen. *Wir empfehlen, Grundlagenwissen über Esperanto in Schulen zu vermitteln. *Wir empfehlen die Einführung von Esperanto-Unterricht als fakultatives Angebot an Schulen. *Wir empfehlen Esperanto-Unterricht an Universitäten, zum Beispiel im Rahmen der Allgemeinen Studien. *Wir empfehlen, Interlinguistik und Esperanto als Studienobjekte an Universitäten zu behandeln. ---- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Ĉeĥio, Tajvano, Aŭstrio kaj Germanio. - Ni prezentos hodiaŭ al ĉiuj modernaj eŭropanoj ideojn koncerne la eŭropan lingvopolitikon. Ni estas konvinkitaj, ke Esperanto ludu tre gravan rolon. Ni civitanoj kaj esperantistoj bone argumentantaj kundiskutu kun la politikistoj kaj pelu ilin al bonaj solvoj. La 12-an de junio 2011 la membrokunveno de la Germana Esperanto-Asocio aprobis la t.n. Sunmontajn Gvidliniojn. Karaj aŭskultantoj bonvolu aŭskulti ilin, mediti pri la punktoj kaj skribu al ni vian opinion respektive viajn proponojn kompletigi la liston sekvantan: *Ni subtenas la multlingvecon. *Ni alcelas edukon, precipe de infanoj kaj junuloj, al respekto de ĉiuj lingvoj. *Ni subtenas iniciatojn por interkultura komunikado en Eŭropa kadro. *Ni estas por lingvopolitiko, kiu ne kondukas al flankenŝovo de lingvoj. *Ni kontraŭas lingvan diskriminaciadon. *Ni instigas al EU-vasta interŝtata dialogo pri lingvopolitiko.
*Ni atentigas pri la konflikto inter la rekomendoj de EU rilate lingvojn kaj ties realigado en la membroŝtatoj. *Ni atendas racie pravigitan sintenon pri Esperanto, precipe ankaŭ de fakuloj kaj politikistoj. *Nuntempe ni ne vidas senperan juran eblon, igi Esperanton unu el la oficialaj lingvoj de EU. *Ni kredas, ke Esperanto povas subteni la ekiĝon de Eŭropa identeco. *Ni subtenas la ideon, kanti la Eŭropan himnon en Esperanto. *La elprovo de Esperanto kiel laborlingvo en certaj organoj kaj instancoj de EU estas dezirinda. *La uzo de Esperanto kiel relajsa lingvo en la Eŭropa Parlamento havus avantaĝojn. *Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj. *La lernado de Esperanto plibonigas, kaj la akiron de pliaj lingvoj, kaj pli profundan enrigardon en la ĝeneralan funkcion de lingvo, ankaŭ de la propra gepatra lingvo. *Ni rekomendas al la Eŭropaj civitanoj, lerni Esperanton kiel unu el la du lingvoj, kies akiron rekomendas la Eŭropa Komisiono. *La propedeŭtika efiko de Esperanto povas tiam ebligi al la civitanoj la realan akiron de du aŭ pliaj fremdaj lingvoj. *Ni rekomendas, peri bazajn sciojn pri Esperanto en la lernejoj. *Ni rekomendas la enkondukon de Esperanto-instruado kiel fakultativan oferton en lernejoj. *Ni rekomendas Esperanto-instruadon en universitatoj, ekzemple kadre de la Ĝeneralaj Studoj. *Ni rekomendas, trakti interlingvikon kaj Esperanton kiel studobjektojn en universitatoj.
= = = = = = =
In unserer Rubrik zum Thüringenkennenlernen begeben wir uns heute auf eine, zugegeben, kurze Eisenbahnfahrt. Die Strecke der Friedrichrodaer Bahn von Frottstädt bis Friedrichroda ist heute nämlich nur mehr 11 km lang. Trotzdem hat sie mit Waltershausen, Schnepfenthal, Reinhardsbrunn und Friedrichroda eine Menge zu bieten: von protestantischen Barockkirchen, Erziehungsanstalten, Klöstern und Schlössern bis zu liebenvollen Touristenunterkünften aus dem 19. Jahrhundert.

Karaj aŭskultantoj, bonvenon al nia rubriko "Thuringiensia". Ni vojaĝos hodiaŭ sur nur 11 kilometrojn longa fervojo de inter Fröttstädt kaj Friedrichroda. Entrajniĝu kun ni. Nia unua stacio estas Waltershausen, kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: de la salvojo inter la Werra-valo kaj Erfurto kun komerca vojo de Eisenach al Saalfeld, flanken al la famkonata t.n. Reĝa vojo, latine: Via Regia. La konstruo de Kastelo Tenneberg je la fino de la 12-a jarcento markis la evoluon de Waltershausen al fortikita urbo, kiu tamen pro la proksimeco de la urbo Gotha grandan gravecon neniam atingis. Memorindas ankoraŭ la preĝejo, certe la plej grava barokstila kirka konstruo de la protestantoj antaŭ la konstruo de la dresdena preĝejo de la Virgulino de George Bähr. La sekvanta haltejo estas Schnepfenthal, kie troviĝas la de Christian Gotthilf Salzmann fondita lernejo. Kritikante la edukadosistemon de la 18-a jarcento, la paroĥestro de Sömmerda kaj profesoro ĉe la Philanthropinum de Dessau impresis la kortegon de Gotha. Salzmann propagandis naturan evoluon de korpo kaj spirito kaj fidoplenan kunlaboron inter lernantoj kaj instruistoj. La kortejo en Gotha permesis al li realigi lian programon, kiun li teorie priskribis en sia pamfleto: "Anweisung zu einer zwar nicht vernünftigen, aber doch modischen Erziehung der Kinder". La titolo en traduko: "Instrukcio al se ne racia tamen moderna eduko de infanoj". Li aĉetis la bienon Schnepfenthal por elstarigi la edukejon. Sude troviĝas la sportejo kie agadis Johann Christoph Friedrich Guts-Muths, la pioniro de lerneja gimnastiko. La plej malnova lerneja sportejo ankoraŭ viziteblas kaj la historian porsportan ilaron oni tie rekonstruis. Ni daŭrigu nian ekskurseton por eltrajniĝi en Reinhardsbrunn kun ĝia kastelo en novgotika stilo, kiu bedaŭrinde en tre kaduka stato estas. Longtempe ĝi funkciis kiel hotelo. Belaj estas la novromanika kapelo, la halo de la prauloj kaj la Galerio de la cervoj. La angla modelo reflektiĝas ne nur en la kastelo el la mezo de la 19-a jarcento sed ankaŭ en la parko en rava pejzaĝo kun valoraj arboj. Ludwig der Springer estis fondinta antaŭe en tiu bone protektita valo en la jaro 1085 monaĥejon, kie estis frokuloj de Hirsau. Restis de tiam nur kelkaj muroj kaj la fiŝlagetoj. Jen ni alvenintaj al la fino de nia vojaĝo, kiam ni forlasas la vagonaron en Friedrichroda. Dum la lastaj 150 jaroj Friedrichroda floris kiel kuracloko kaj feriuma paradizo. Centre oni konstruis dum la GDR-tempo loĝblokojn por la amasoj da turistoj. La nombro de la daŭre loĝantoj neniam estis pli ol 6.000. Post la ŝanĝoj politikaj Friedrichroda ektrovis novan rolon kaj imitadis la najbaran vilaĝon de Tabarz. Ekde tiam la sennombraj malnovaj kaj ĉarmaj dometoj de nove efektas al la migrantoj kaj la turistoj.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto
03.06.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.