Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 19

Esperantomagazin - Nachrichten | "Bürgschaft" von Schiller | Goethe in Ilmenau | Sprachkurs

____________________________

19. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Juli 2013


Download

Drehstart für den Erfurter "Tatort"
Am 14. Mai starteten die Dreharbeiten für die Erfurter Ausgabe der Krimiserie "Tatort". Gedreht wurde anfangs in der Freiligrathstraße im Dichterviertel. Hauptdarsteller sind der Weimarer Benjamin Kramme und Friedrich Mücke. Rund einen Monat dauern die Dreharbeiten in Erfurt. Der genaue Termin der Ausstrahlung dieser Ausgabe steht noch nicht fest.

Deliktloko Erfurto
En la 14-a de majo ekis la filmfarado de epizodoj erfurtaj por la ege sukcesa germana kriminala filmoserio "Tatort". Tio signifas Esperante "loko de la krimo". La unuaj lokoj de filmarado estis la Freiligrath-strato en la Kvartalo de la poetoj. Ĉefaktoroj estis la vajmarano Benjamin Kramme kiel policinspektoro Schaffert kaj Friedrich Mücke kiel policinspektoro Funck. La filmfaradoj daŭris unu monaton. Kiam tiu epizodo kun erfurta fono dissendiĝos estas ankoraŭ neklare. Deliktlokoj en la menciita televida serio estis jam multaj urboj, i.a. Munĥeno, Hamburgo, Berlino, Frankfurto ĉe Majno, Kolonjo, Lepsiko, Ludwigshafen, Münster, Asindo kaj Duisburg.
-----------------
Thüringer Journalistenpreis 2013
Zum zwölften Mal wurde am 31. Mai im Kaisersaal der Thüringer Journalistenpreis des Deutschen Journalisten-Verbands verliehen. Preisträger ist in diesem Jahr der Radiojournalist Carsten Rose von Radio F.R.E.I. Erstmals nahm damit der Vertreter eines Freien Radios diesen Preis entgegen. Der Thüringer Journalistenpreis honoriert nicht nur die fachliche Leistung der Preisträger, sondern auch ihr Wirken über ihren Beruf hinaus. Daß in diesem Jahr erstmals ein Journalist eines Freien Radios ausgezeichnet wurde ist ein Beleg dafür, welch wichtige Rolle Alternativmedien und freie Radios spielen. Das Preisgeld kommt dem Recherchefonds von Radio F.R.E.I. zugute.

Premio donita al redaktisto de Radio FREI
La 31-an de majo, en la kadro de landa gazetar-balo en la historia Imperiestra salono en Erfurto, estis disdonita la turingia ĵurnalista premio. Fare de la Germana asocio de ĵurnalistoj ĝi estis aljuĝita al s-ro Carsten Rose de nia radi-stacio. Por la unua fojo ano de libera radi-stacio ricevis tiun rekompencon donacatan al la plej indaj ĵurnalistoj. La premio estas destinata ne nur pro bonega faka lerteco, sed ĉefe ankaŭ pro elradiado en la socion. Per la nedirekta honorigo de liberaj radi-stacioj oni emfazas la tre gravan rolon, kiun ludas alternativaj amaskomunikiloj hodiaŭ. Ne nur la longjara kreiva agado de s-ro Rose sekve estis honorita sed ankaŭ la publika funkcio de Radio FREI en Erfurto. Ĝi ja ne estas simpla socia komunikilo sed ankaŭ ejo por socia-kultura aranĝoj, interkultura centro, porjunulara asocio, loko por pasiaj debatoj, bazdemokratia lernejo. La jaroj en la komenco tute ne estis facilaj. La tiel prospera evoluo de Radio FREI kiel radio kun multaj vizaĝoj kaj voĉoj estas ĉefe ankaŭ merito de s-ro Rose, afergvidanto de unu el du patronaj societoj de la radio. La ĝojo de s-ro Rose okaze de la premi-ricevo evidentis. Por li la premio estas danko al ĉiuj, kiuj kunlaboris dum la lastaj jaroj kaj instigo daŭrigi la vojon ekiritan. La al la premio ligitan monsumon de 2.500 eŭroj li donacis al la reserĉo-fonduso de Radio FREI. Ĝi ebligas elspezajn reserĉojn pri interesaj temoj.
---------------------
Krämerbrückenfest dieses Jahr in kleinerem Rahmen
Das 38. Krämerbrückenfest Mitte Juni mußte dieses Mal auf einige liebgewonnene Veranstaltungsflächen verzichten. Grund dafür sind die Baustellen im Stadtkern. Parallel fand das New-Orleans-Festival statt. Zahlenmäßig deutlich angestiegen ist hingegen das Sicherheitspersonal.

Festo sur la Ponto de la brokantistoj estis pli malgranda
Kompare al la lastpasinta jaro limitiĝis je tri kvaronoj la nombro de la komercistoj ĉe la ĉi-jara Festo de sur la Ponto de la brokantistoj. Kaŭzo estis la multo da konstrulokoj en la urbokerno. Tute malaperis kiel aranĝejo la Fiŝbazar-placo. La Anger-placo ankaŭ ne integriĝis ĉi-jare. Tamen ĝuis la vizitantoj la aliajn festolokojn krom la ponto, nome la Wenigebazar-placon kaj la malantaŭajn kortojn ekzemple la kulturkorton de ĉe Güldener Krönbacken. Samtempe okazis la nov-orleana festivalo, translokigita de sia kutima loko malantaŭ la urbodomo al la placo antaŭ la teatro. Pluse oni ĉi-jare engaĝigis sente pli multajn sekureculojn. La tritaga festo meze de junio jam okazis la 38-an fojon kaj estas rigardata kiel unu el la plej gravaj eventoj en la ĉefurbo turingia.
-----------------
Lange Nacht der Museen in Erfurt
Am 7. Juni fand zum 14. Mal die Lange Nacht der Museen unter dem Motto "Der Goldene Spiegel" in Erfurt statt. 1997 fand die erste Lange Nacht der Museen in Berlin statt, seitdem ist sie europaweit Tradition. Das Motto ist der Titel des Staatsromans von Wieland, der vor zweihundert Jahren starb und auch hier in Erfurt lehrte. Zum ersten Mal war die Stasi-Gedenkstätte in der Andreasstraße mit dabei. Die Impulsregion Erfurt, Weimar und Jena stimmten in bewährter Form ihre Museumsnächte untereinander ab. Im Programmheft war schön die Dreiteilung in Kunst, Geschichte und Natur/Technik zu sehen. Sein Titelbild mit einem äußerst leichtbekleideten Adam und seiner Eva, aufgenommen vor der Alten Synagoge, hatte bereits im Vorfeld für einen großen Skandal gesorgt.

Erfurtaj muzeoj nokte
En la 7-a de junio okazis por la 14-a fojo longa nokto de muzeoj sub la moto "La ora spegulo". Ĝis meznokto eblis vizito de 29 diversaj muzeoj, galerioj kaj kolektoj. Pioniro de tiaj aranĝoj en tuta Eŭropo estis la urbo Berlino en 1997. S-ro Hubertus Röder de la kulturdirekcio substrekas diferencon de la nunaj aranĝoj kompare al pli fruaj: "Nove estas la titoligo de la nokto per moto. La 200-a datreveno de la morttago de Wieland, la t.n. germana Voltero, naskis la ideon pri la moto. Wieland, kiu profesoris ĉe la erfurta universitato, tie ĉi ankaŭ verkis sian ŝtatan romanon 'La ora spegulo'. Tia spegulo permesas ĵeti rigardon sur la estintecon. La moto ne estas deviga por ĉiuj partoprenantoj, nur oferto de orientiĝo." Unuafoje partoprenis la memorigloko de la Andreas-strato, kie troviĝis la karceroj de la orientgermana sekreta polico. Laŭ s-ro Röder la impulsregiono Erfurto-Vajmaro-Jena modeldone kaj kunordigite malfermas siajn muzeojn al la granda nokta spektaklo. La akompananta katalogeto dispartigas la programon laŭ tri rubrikoj: Arto, historio kaj naturo-teĥniko. Grandparte malbonajn reagojn kaŭzis la titolbildo de la katalogeto. Ĝi montras senvestan paron kun zonoj el la antaŭ 20 jaroj en Erfurto trovita mezepoka juda trezoro. La virino tenas la simbolan oran spegulon en la mano, antaŭ ŝi kuŝas pomo. Farita estis la foto antaŭ la malnova sinagogo kaj ĝi alludas la bibliajn pra-gepatrojn Adamon kaj Evon. La kulturdirektoro Knoblich emfazas, ke la debato pri laŭdire neĉasta kaj blasfema prezentigo okazis nur amaskomunikile kaj estis artefarita. Por li malferma socio bone scipovas distingi inter malakceptenda ofendo de religiaj sentoj kaj fotoj faritaj antaŭ eksaj preĝlokoj, kiuj jarcentojn jam ne funkcias. Knoblich konfirmas: "Eĉ ne unu leteron mi ricevis, kies sendinto insultis aŭ priplendis la uzon de la foto por varbi homojn viziti niajn muzeojn. Inverse, toleremaj skribintoj skuis la kapon estinte ŝokitaj pri la partia, obstina kaj tute ne cedema raportado-tendenco en turingiaj ĵurnaloj pri onidira skandalo."
--------------------
Mauerfunde auf dem Fischmarkt
Während der derzeit laufenden Baumaßnahmen auf dem Fischmarkt stießen die Bauarbeiter bei Grabungsarbeiten auf Gebäudereste. Bodendenkmalpfleger des Thüringischen Landesamtes für Denkmalpflege und Archäologie kümmerten sich um die Funde. Im Unterschied zu heute war der Fischmarkt früher eng verbaut mit der Martinskirche in seiner Mitte. Da im Zweischichtbetrieb gearbeitet wird und das auch am Wochenende, liefern sich die Archäologen einen kleinen Wettlauf mit den Bauarbeitern. Dennoch wird man nicht müde zu betonen, daß sich keine Seite von der anderen gestört fühlt. Im Westteil wurden bereits romanische Mauerreste gefunden; wie die Fundstücke öffentlich gezeigt werden sollen, steht noch nicht fest.

Muroj subteraj sur la Fiŝbazar-placo
Dum la nunaj elfosadlaboroj sur la Fiŝbazar-placo oni antaŭ nelonge trovis restojn de konstruaĵoj. Fakuloj de la turingia oficejo por monumentprotektado kaj arĥeologio tuj prizorgis la trovitaĵojn. La respondeca komisiitino s-ino Karin Sczech eksplikas: "Memkompreneble estis estinta sur la Fiŝbazar-placo multaj konstruaĵoj. Ĝi ne estis vasta placo laŭ la moderna signifo. La malnova urbodomo antaŭ la 19-a jarcento staris alie kaj centre troviĝis la preĝejo de Sankta Marteno." Jam dum la GDR-tempo oni elfosis domojn el la 12-jarcento, sen plue konservi ilin. La modernigon de la subteraj duktaro kaj tubaro ne ĝenus la elfolsado paralela. Komence oni ĝenerale atribuis la elfositaĵojn al la menciita kirko kaj al la hospitalo. Tio evidentiĝis neverŝajna pro ke la spuroj de metalprilaborado kvazaŭ ekskludus la hipotezon pri tie estinta hospitalo. La laboroj inkluzivas la modernigon de la subteraj duktaro kaj tubaro, ĝeneralan plibeligon kaj plilarĝigon de la padetoj por piedirantoj kaj ne laste la senbariligon de la tramhaltejoj. La arĥeologoj ĉiam kalkulis kun trovitaĵoj kaj tuj pretis por konservi ĉion. Post la katalogigo pripensiĝos ebla montrado publika. Tial ke la elkavatoroj laboras en du skipoj, eĉ semajnfine, la akcelita antaŭenpuŝo de la laboroj ankaŭ energie vigligas la arĥeologojn kaj anheligas ilin. Post la forigo de la okcidentaj asfalttavoloj oni jam trovis romanikajn muraĵojn. Pluaj surprizoj estos tre probablaj.
---------------
Neue Sonderausstellung im Erinnerungsort "Topf & Söhne"
Seit Anfang Mai beherbergt der Erinnerungsort Topf & Söhne die Sonderausstellung "Entkommen?". Diese beschäftigt sich mit den vom Naziregime angeordneten Massendeportationen jüdischer Bürger. Zwei der drei Ausstellungsbereiche rücken den Standort Thüringen in den Mittelpunkt. Damit soll auch ein Beitrag zur Regional- und Lokalgeschichte Thüringens geleistet werden. Ein Teil ist eine Wanderausstellung aus Berlin über Kinder im Versteck. Das erklärte Ziel der Ausstellungsmacher lautet nicht, die Deportationen in ihrer gesamten Breite zu beleuchten. Denn das wurde bereits mehrmals dokumentiert. Hier geht es Geschichtsunterricht anhand einzelner Schicksale. Die Ausstellung ist bis Ende Jänner des kommenden Jahres zu besuchen. Begleitet wird sie von mehreren Vorträgen, Zeitzeugenbegegnungen, Filmvorführungen und Lesungen. Erschienen ist auch ein 80-seitiger Begleitband.

Nova nedaŭra ekspozicio ĉe "Topf & Söhne"
Ekde majo gastigas la memorigloko "Topf & Söhne" specialan elmontradon kun la titolo "Eskapo". Temas pri la fare de la nazioj ordonitaj amasaj deportacioj de judaj kuncivitanoj al koncentrejoj. Ĝis 1945 pli ol 1000 turingianoj estis tuŝitaj. Du trionoj de la ekspozicio koncernas Turingion kaj kontribuas tiamaniere al la historio regiona, kiel emfazas s-rino Annegret Schüle, la estrino de la memorigloko. Ŝi daŭrigas: "Alia parto de la publika elmontrado estas berlina migra ekspozicio pri infanoj kaŝitaj. Ĉefe interesas nin Turingio: la plejmulto estis deportita kaj murdita, kelkaj sinmortigis por eviti kontraŭvolan transporton al fora loko. Plej malfacile estis trovi ekzemplojn de savado. Nia celo ne estas informo pri deportadoj ĝenerale sed okupiĝi pri sorto de unuopuloj. Ĉar faktoj estas bone konataj kaj jam plurfoje heligita. Ĉe ni la juda kuncivitano apude loĝinta estu en la centro de atento." Kunorganizas la ekspozicion la Turingia ministero pri edukado, scienco kaj kulturo kaj la Anne-Frank-centro. Oni eĉ sukcesis intervjui viktimojn. Akompanos la publikan elmontradon riĉega programo kun pli ol 20 eroj kiel prelegoj, projekcio de filmoj, voĉlegadoj kaj renkontiĝoj kun ankoraŭ vivantaj atestantoj. Interesege en tiu kunteksto estos por ekzemplo lerni, kiel eblis tiutempe en Turingio transvivi kiel kaŝita judo. Estas eldonita fakkatalogo 80 paĝojn dika enhavanta la ĉion de tekstoj kaj bildoj de la ekspozicio. Ĝi daŭros ĝis la 27-a de januaro 2014.
= = = = = = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke hören wir heute in der Übersetzung von Devjatnin eine der bekanntesten Balladen der deutschen Literatur. Es handelt sich um die "Bürgschaft" von Friedrich Schiller. Zum Inhalt: Wir befinden uns in Syrakus um 500 v. Chr. Nach einem Mordversuch am Tyrannen wird Damon zum Tod durch Kreuzigung verurteilt. Der bittet aber um Aufschub, um seine Schwester noch verheiraten zu können. Sein Freund bleibt als Bürge. Auf dem Rückweg wird Damon erst durch ein Unwetter behindert, dann fällt er unter die Räuber und erleidet fast den Tod durch Verdursten. Er kommt ein wenig zu spät zurück und tritt dessenungeachtet vor den Herrscher hin, um die Kreuzigung seines Freundes unter allen Umständen zu verhindern. Der König aber ist so gerührt von der Treue, daß er um die Freundschaft des Attentäters und seines Freundes bittet.

Hodiaŭ ni aŭdos en nia beletra angulon tre konatan baladon de la germana literaturo, nome la "Garantion" de Frederiko Ŝilero. En la germana la titolo estas: "Die Bürgschaft". Tradukis ĝin Vasilij Devjatnin. Dionizio, la atencita tirano de Sirakuzo, okulatestas veran amikecon kaj pardonos al la embuskinta krimulo lian politike motivigitan atakon.

Damon' unu fojon mallaŭte trairis / Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano - / Al Dionizio, - sed unu gardano / Lin kaptis subite. Tiran' al li diris: / "Pro kio vi al mi, fripono, aliris?" / - Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . - / "Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!" // - Jam longe mi estas al mort' pretigita, / Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton / Pro mia pardono, ĉar havas mi forton, / Por morti sur kruco; sed se inklinita / Vi estas al bono, -ho, estu donita / Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, - / Ĉe vi do mi povas amikon restigi. - // Kruele ekbrulis tirana rigardo, / Kaj diris li post la silento momenta: / "Tre bone, kun tio mi estas konsenta; / Sed tamen memoru vi tion, bastardo, / Ke vian amikon mi tenos sub gardo / Ne pli, ol tri tagoj, - kaj poste li mortos, / Al vi li per tio pardonon alportos." // Al sia amiko Damono alvenis / Kaj diras : "tiran' min aljuĝis krucumi, / Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . . / Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, / Por fraton edzigi . . ." kaj li ĉirkaŭprenis / Amikon kaj petas: "ho, restu, kurulo, / Vi por garantio ĉe malbonegulo!" // Amiko volonte konsentis kaj restis / En malliberejo li por garantio, / Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . / Damono edziĝon de frato forfestis, / En tria mateno tre frue sin vestis / Kaj vojon rapidas, malfrui timante / Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . . // Subite tre forta ventego fariĝis, / Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; / Pli forte, pli brue koleras ventego, - / Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis, / Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . . / Damono al ponto rapidas de monto / Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. // Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, / Kaj tre malproksime li vidas dometon; / Li krias, li vokas, li petas ŝipeton: / Sed vane, - neniu ĉar kun malespero / Ekvolis batali kun brua rivero . . . / Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis: / Ĝi tute je maro simila fariĝis. // Kaj jen lian koron plenigis doloro, / Li ploras, antaŭen li manojn etendas, / Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas: / "Kompatu!" li petas kun granda fervoro - / "Kaj min ekrigardu kun dia favoro! / Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, / Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!" // Sed vane kompaton de Zeŭso li petas: / Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas. / Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, - / Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas / De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas /En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante /Per brusto nur ondon, kun mort' batalante. //
Kaj jen li sur bordo jam estas, - elŝiris /Sin tute el brakoj teruraj de morto, /Kun granda dankem' al favoro de sorto, /Rapidas li plu . . . Sed subite eliris /El granda arbaro rabistoj. Aliris /Al ili Damono, - kaj ili malpace /Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace. // "Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris: /Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion, /Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! /Sed vivo -ne mia!" Kaj tuj li aliris /Al ili, bastonon de unu elŝiris, /Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis, / Aliajn do ĉiujn facile forigis. // Sed suno post pluvo varmege bruligis /Migranton, kaj tute li perdis jam forton; / Kun granda teruro atendis li morton, - /Kaj preĝis li Zeŭson: "vi min liberigis /El ondoj bruegaj, de mi vi forigis /Rabistojn, - ĉu tie ĉi devas suferi /Mi vane kaj morti, amikon oferi?!. . . ." // Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas /Ne tre malproksime malgranda rivero! / Rapide sin turnas al ĝi kun espero /Damono - kaj vidas, ke fonto fluetas. /Al ĝi superforte li tuj alvagetas, /Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas /Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas. // Jam suno varmega majeste subiras /Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero: /Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero. /Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, /Damono do ilin en voj' preteriras. /Migrantoj parolas, Damono aŭskultas /Kaj aŭdas : "lin oni jam nun ekzekutas!" // Tumulto piedojn al li flugiligas, /En lia animo - senfinaj teruroj. . . . /Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj / Malalta jam suno facile origas: /Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas / Ankoraŭ pli paŝojn, -kaj vidas - en strato /Renkontas lin lia servant' Filostrato. // - Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! - / Li diris malgaje : en urbon ne iru, /Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! /Li estas jam al ekzekuto metita. /Li kredis sen fin', ke li estos trompita /Neniam de sia amik', kaj nenio / Lin povis devigi ne kredi je tio. - // "Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, /Kaj se mi ne povas de mort' liberigi /Amikon, - mi devas min ankaŭ mortigi: /Tirano ne diru, ke kuris de morto / Mi nur dank' al mia anima malforto! /Al vi mian vivon volonte mi cedas, /Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!" // Vespere Damon' Sirakuzojn eniras /Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, /Kaj oni jam tute amikon preparas, /Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras / Amason popolan Damono kaj diras: /"Mi morton deziris de Dionizio, - /Mi estas krimulo, li - nur garantio ! // En granda mirego popol' silentiĝis. . . . /En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas / Kaj ploras, - pri kio - neniu komprenas, /Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis. . . . /Minaca tirano pri ĉio sciiĝis; / Li je amikeco ilia tre miras / Kaj verajn amikojn li vidi deziras. // Kaj jen ili venas. Kun vido afabla /Tirano renkontas amikojn kaj diras: /"Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! / Mi estas ankoraŭ por amo kapabla, /Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, /Permesu al mi, ke en ligo mi via, / Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . ." //
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Frankreich, Tschechien, Bulgarien, Österreich und Deutschland. -- Am 12. Juli beginnt in Sieber bei Herzberg am Harz der 46. Internationale Kongreß der Esperantolehrer. Aus diesem Anlaß heute ein paar Infos über ILEI, den Internationalen Verband der Esperanto-Lehrer. Dieser versteht sich als weltweite Institution für Lehrer und Erzieher, die die Internationale Sprache verwenden. Viele von ihnen unterrichten diese Sprache und nicht wenige mit qualifizierter Ausbildung. Dennoch steht eine Mitgliedschaft allen Lehrern jedweden Faches und Unterrichtsgrades offen. Darüberhinaus jedem, der mit Erziehung zu tun hat oder sich mit dem Lehren von Sprachen beschäftigt. ILEI organisiert einmal im Jahr eine Zusammenkunft und gibt vierteljährlich die Zeitschrift "Internacia Pedagogia Revuo" heraus. Gemeinsam mit seinen Partnern katalogisiert der Verband alle bekannten Kurse und Esperanto-Unterrichtsprogramme und hält Kurse für Lehrerausbildung und Lehrerfortbildung ab. Auch ein Handbuch über Esperanto-Unterricht ist fester Bestandteil seines Programmes, ferner die Herausgabe von Lehrbüchern und "Juna amiko", einer regelmäßig erscheinenden Zeitschrift für Kinder und jugendliche Studenten. Um seine Ziele in universitären Kreisen voranzubringen, wird im Rahmen der jährlichen Versammlung ein Symposium durchgeführt. Dort wird ein bestimmter Aspekt des Sprachunterrichts oder der Sprachenpolitik in der Ausbildung bzw. in übernationalem universitärem Erfahrungsaustausch und Zusammenarbeit in den Vordergrund gestellt. Das Symposium in Kopenhagen 2011 hatte etwa das Thema: "Sprachenpolitik und das Recht auf Sprachen in Unterricht und wissenschaftlichem Austausch." Seine erste Konferenz hielt der Verband 1966 ab. Von der wachsenden Internationalität zeugen die Konferenzorte der letzten Jahre, die sich in folgenden Ländern befanden: Slowakei, Litauen, Italien, Japan, Benin, Polen, Kuba, Dänemark, China. Im Jahre 2014 geht es übrigens, nach der heurigen Konferenz in Niedersachsen, auf nach Montevideo im südamerikanischen Uruguay. Die angesprochene Zeitschrift "Juna amiko" zählt vor allem Lernende im Alter zwischen 5-16 Jahren zu ihrer Zielgruppe, enthält jedoch nützliche Materialien für Lernende aller Altersgruppen. Sie wird von einem internationalen Team von Redakteuren und regelmäßigen Zuarbeitern aus allen fünf Kontinenten zusammengestellt. Im Jahr 2013 feiert sie ihr ihr vierzigjähriges, ununterbrochenes Erscheinen.

---- Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Ĉeĥio, Francio, Bulgario, Aŭstrio kaj Germanio. -- Skribas Emilo el Okcitanio, Franclando: "Mi ĵus ekaŭskultis vian podkastan elsendaĵon kaj gratulas vin, kaj por la riĉeco kaj por la bona prononcado. Mi deziras al vi plenan kaj daŭran sukceson." -- Skribas nia regula aŭskultanto Jiri P. el Prago: "Komence de la monato majo mi aŭskultis vian programon, kiu estis iom alia ol la antaŭaj, ĉar ĝi estis grandparte germanlingva. Mi esperas, ke viaj pluaj programoj estos pli Esperant-lingvaj." Promesite, kara amiko de Radio FREI. La transpreno de longa germanlingva diskuto farita de Radio Dreyeckland estis absoluta escepto. Ni restos fidela al la strukturo de niaj elsendoj en kiuj superpezas la Lingvo Internacia kaj la germana nur havos rolon de resuma lingvo. -- Profesoro Bojidar L. el Bulgario sciigas al nia aŭskultantaro atingitan sukcesegon en Bulgario: "Kun ĝojo mi deziras informi vin, ke post longjara obstina agado pri agnosko en Bulgario de AIS-Marino kiel internacia scienc-eduka organizaĵo, ni ricevis altan pritakson de nia longjara faka scienca agado flanke de la sciencularo en nia lando. Je la 29-a de majo mi subskribis oficialan kontrakton pri kunlaboro kun la Bulgara Akademio de la Sciencoj. Surbaze de tiu kontrakto ni organizos komunajn sciencajn aranĝojn kies oficialaj lingvoj estos la bulgara kaj Esperanto. Ankaŭ, ni partoprenos internaciajn sciencajn aranĝojn en Bulgario, dum kiuj aranĝoj al la ĝis nun uzataj oficialaj lingvoj - nome la bulgara, rusa, angla, germana kaj la franca - estos aldonota ankaŭ la Internacia. Tiamaniere, post mia longjara batalo kontraŭ la angla lingva hegemonio en nia lando, mi sukcesis venki kaj tiamaniere plenumi ankaŭ la bazan prioritaton en mia faka agado - la aplikon de Esperanto kiel kontaktlingvon inter la sciencularo." -- Fine kelkaj anoncoj el nia najbara lando okcidenta. La franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono invitas nin al interesaj aranĝoj dum somero, aŭtuno kaj jarfino, ĉiam kun E-kursoj kaj aktivaĵoj: 6-13a julio: Turisma Semajno por ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo; 13-20a julio: Art-Amatora Semajno por hobiaj artistoj kaj ŝatantoj de teatro, dancado, kantado, muziko kaj grafika arto; 20-27a julio: Alternativa semajno por vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, migremuloj, biciklantoj kaj tendumantoj; 3-10a aŭgusto: Festa Semajno speciale por infanoj kaj familioj kun beboj, por adoleskantoj kaj junuloj; 10-17a aŭgusto: Teatra Aktora Semajno por amantoj de teatro originala en Esperanto; 26a oktobro - 2a novembro: Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj; 28a decembro - 2a januaro: Jarfina festego kaj Novjara festeno laŭ franca maniero kun maskobalo
= = = = = = =
In unserer Serie zum Thüringenkennenlernen begeben wir uns heute nach Ilmenau. Goethe verbindet man v.a. mit Weimar. Doch der Herr Geheimrat hatte bekanntlich viele Aufgaben und Interessen und hinterließ auch im Thüringer Wald seine Spuren. Als Minister leitete er die Fachbereiche der Finanzen, des Bergbaus und des Militärwesens, später auch noch das Bildungs- und Theaterwesen. Wen wundert es da noch, wenn es im ganzen Land Pilgerstätten gibt und sogar nach Goethe benannte Wanderwege?

Vi ankoraŭ ne konas la tutan Turingion? Bone, ĉar hodiaŭ ni iros al Ilmenau, troviĝanta en la turingia distrikto Ilm. Tie ni sekvos la spurojn de Johann Wolfgang Goethe. Kiel persona konsilanto de lia duka moŝto Carl August, Goeto unuafoje estis en la urbo la 3-an de majo 1776. Liaj taskoj estis trovi la kaŭzojn de terura incendio, persekuti bandon de rabistoj en la arbaroj kaj viziti minejojn duone kadukiĝintajn. Translokiĝinte antaŭ mallonge de la metropolo Frankfurto al Vajmaro, Goeto raviĝis pro la beleco de netuŝita naturo en la ĉirkaŭaĵoj de Ilmenau. Li vizitos la urbon 28 fojojn dum 220 tagoj, plejfoje en oficiala misio, sed ankaŭ por trovi kvieton kaj ripozumadon. Ĉi tie estis verkitaj malgrandaj kaj grandaj versaĵoj. Tie ĉi estis pentritaj belegaj desegnaĵoj. Tie ĉi li faris natursciencajn studojn. Liaj leteroj senditaj de Ilmenau atestas lian amon por la Arbaro turingia. Aŭtoritat-misuzo kaj korupcio estis provokintaj la t.n. ribeleton de Ilmenau dum 1768. La tasko de Goeto estis riformi la imposto-sistemon por kontentigi la animojn kaj li sukcesis sanigi la financan situacion de la urbo laŭ pli justa metodo. Kontraŭe al la mineja situacio! Kvankam la okan jaron post la alveno de Goeto la Nova Johano-ŝakto ekfunkciis, la 12-an jaron unu galerio inundiĝis, superakviĝis. Goeto estis tiom ŝokita ke li jam ne aliros la urbon Ilmenau por la daŭro de ne malpli ol 17 jaroj. Kiel oldulo Goeto resumis siajn spertojn en la urbo tiel: "Ilmenau hat mir viel Zeit, Mühe und Geld gekostet, dafür habe ich auch etwas gelernt und mir eine Anschauung der Natur erworben, die ich um keinen Preis umtauschen möchte. - Ilmenau postulis de mi multon da tempo, penado kaj mono. Kompense mi ricevis multon kaj proprigis al mi koncepton pri la naturo, pri kio mi tute ne volus rezigni." La urbanoj de Ilmenau ege fieris kiam ili aŭdis, ke la verkisto pasigos sian 82-an naskiĝtagon ĉe ili. Por la lasta fojo Goeto revenis al ili. En la 28-a de aŭgusto 1831 ministoj faris torĉan procesion antaŭ la gastejo "Ĉe la liono", kio tre emociigis Goeton. Tio ne nur estis la lasta vizito en Ilmenau sed ankaŭ la lasta naskiĝtago de la majstro. La Goeto-migradopado unuigas unu el la plej ravaj pejzaĝoj de la Turingia arbaro kun Ilmenau respektive Stützerbach. De la 861 metrojn alta Kickelhahn-monteto oni dum bonaj veterkondiĉoj eĉ vidas la harcan regionon. Ĉi tie Goeto en septembro 1780 verkis unu el siaj plej belaj poemoj, nome la noktokanton de migranto: "Über allen Gipfeln / Ist Ruh, / In allen Wipfeln / Spürest du / Kaum einen Hauch; / Die Vögelein schweigen im Walde. / Warte nur, balde / Ruhest du auch." En la traduko de la dana esperantista poeto Poul Thorsen la poemeto tiel sonas: "Super montoj / regas kviet', / tra l' foliaro / nur ventet' / spiras kun trem'. / Birdoj arbare silentas, / se vi atendas / pacas vi mem." La dometo sur la montopinto, kie Goeto tranoktadis kaj skribadis, estis de tiam ŝatata celo por turistoj. La apuda ĉasdomo de Gabelsbach vivigas la tiaman ĉasmetodojn kaj la goetajn natursciencojn al ni. Krom la Goeto-muzeo en la urbokerno de Ilmenau ankaŭ la domo de la vitrofaristo Gundelach en Stützerbach memorigas dokumente kaj etose al la restadoj kaj agadoj de Goeto. Estante 20 kilometrojn longa kaj invitante al 3 muzeoj la Goeto-migradopado ne taŭgas al unutaga ekskurso. Pro la beleco de la ĉirkaŭaĵoj ĉiukaze turisto muzema pasigas plurajn tagojn tie ĉi kaj ofte revenos. Kiel oldulo por imiti Goeton, sed certe ankaŭ jam pli frue! Vi jam sciis ĉion pri Goeto kaj Ilmenau sed vi malgraŭ ĉio ankoraŭ ne ĉeestis persone kaj preferis feriadon aliloke? Hontu. Aŭ ĉu vi en tiu ĉi momento decidis kiel eble plej baldaŭ viziti la lokon? En tiu kazo ni gratulas vin jam nun kaj promesas neforgeseblajn momentojn.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
08.07.2013

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.