Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 4

Esperantomagazin: Nachrichten | Hörerbriefkasten | Der "Rennsteig" | Sprachkurs

4. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 1. April 2014: Nachrichten; Imitatio Christi; Hörerbriefkasten; Rennsteig; Sprachkurs


> Download

Frauen demonstrieren
Im Rahmen des internationalen Weltfrauentags gab es Proteste und eine Mahnwache gegen geplante Kürzungen für Frauenhäuser und Frauenzentren. Diese hätten aber, laut der Gleichstellungs- und Frauenbeauftragte Birgit Adamek, viele verschiedenen Funktionen.

Virinoj manifestaciantaj
En la internacia virina tago estis protestoj kontraux planita malaltigo en la financado de porvirinaj sxirmejoj kaj centroj. Ili estus estintaj tusxataj per la eksa plano de la landa registaro, flankenmeti 20 procentojn de la ne lauxlegxe elspezotaj monrimedoj. Antaux la sxtata kancelario en Erfurt kunvenis cxirkaux 80 virinoj kaj viroj okazigi gardostaron admonan. Financministro, s-ro Wolfgang Voß volis sxpari ankaux fondusojn enplanigitajn en la socia sektoro, provokante protestegojn dum la lastaj semajnoj. La protesto de la tuŝitaj organizoj kaj institucioj pliigxis en la lastaj semajnoj. S-ino Birgit Adamek, respondeculino por egaleco kaj virinaj aferoj komentas: "Malaltigoj tiomaj estus signifintaj fermon de institucioj porvirinaj kaj porinfanaj aux almenaux redukton en 24-hora servo. Fokuso cxefa estas kiel cxie la kostoj por la dungitaro." Pro la malapero de subvenciado multkampe la jarfinon, multaj projektoj timas sian cxesigon malgraux intertraktoj inter la cxefministrino Lieberknecht kaj la estrino de la Landa Virina Konsilio s-ino Eisner. Sed porvirinaj centroj estu multfunkcia kiel klarigas s-ino Adamek: "Kiel loko informa kaj instrukcia kaj renkontigxejo por malsamaj politikistoj kaj politikoj. Kiel loko por memhelpaj grupoj. En unu filio kun la nomo 'Urtiko' jam ekzistas ne malpli ol 7 aroj koncernantaj virinojn perfortitajn kaj virinojn kun mangxadaj perturboj. Sekve la registaro ne malaltestimu la socie gravan laboron en virinaj projektoj."
--------------------------
Erfurter Frühlingslese
Nach der Gründung der Erfurter Herbstlese im Jahr 1997 kam zehn Jahre später als kleine Schwester die Erfurter Frühlingslese hinzu. Monica Rettig, die neue Direktorin, möchte die Attraktivität der Autorenlesungen im Lenz noch deutlich steigern.

Erfurta printempa literatura ciklo
Ekde 1997 ekzistas la renoma auxtuna literaturfestivalo en Erfurto kun vocxlegadoj de auxtoroj. Dek jarojn poste arangxoj en printempo estis aldonataj. S-ino Monica Rettig, la nova direktorino diras: "Gxis nun la printempa festivalo estas ankoraux pli malgranda ol la auxtuna, kiun tamen vizitas gefamuloj kiel Iris Berben, Thomas Thieme, Sarah Kuttner, Harry Rowohlt kaj aliaj. Malgraux cxio cxi, tamen ankaux nekonataj literaturaj perloj antaux eta surprizota auxskultantaro cxasigxu." Gxis la fino de aprilo ankoraux okazos pluraj lauxtlegadoj, de tempo al tempo interage, ekzemple unu je la omaĝo de la verkistino Else-Lasker Schüler kun klezmerbando.
--------------
Erfurter Multifunktionsarena zugestimmt
Das veraltete Steigerwaldstadion wird zu einer modernen Stätte für Sportveranstaltungen und Kulturevents umgebaut. Der Erfurter Oberbürgermeister und der Fanklub des Drittlegisten Rot-Weiß-Erfurt zeigen sich davon, stellvertretend für viele, begeistert. Ein ähnliches Projekt in Jena sorgt bei manchen für Unruhe.

Multcela areno en Erfurto aprobita
Dum jaroj estas pridiskutita rekonstruo de la Steigerwald-stadiono, kiu bezonanas renovigon. Nun per publika financado konstruo de multcela areno realigxu. Urbestro Andreas Bausewein refoje estis reklamanta: "Kiu ajn kontrauxas multcelan arenon aux gxenerale investojn, tiu diru alternativon. Sen investoj tie, alternativo estus fermi la pordojn, sigeli enirejojn kaj rezigni pri cxiuj arangxoj okazantaj kaj okazontaj." Dum la decida konsilia kunsido fanatikuloj de la loka piedpilkoteamo 'Rot-Weiß-Erfurt' brue elmontris sian simpation, admonante la konsilantaron persisti gxis la fina realigo de nova stadiono. Ankaux la Verduloj favoras la sxancon havi modernan lokon ne nur por sportoj sed ankaux por kunvenoj kaj kulturajxoj kaj implicite por fremdultrafika akcelado. Pro jam nun pagendaj kurantaj kostoj por eksmodigxinta stadiono, post renovigo sume malpli elspezigxus. Iomete strangaj estas kelkaj 25 jarojn dauxrontaj subvencikriterioj kiel la kondicxo, ke duono de la vizitontoj de la multfunkcia areno estu turistoj. Laux difino estas turisto homo vivanta pli ol 30 km for de Erfurto. Maltrankvileton kauxzas ankaux la decido konstrui similan multcelan stadionon en la ne tro malproksime situanta urbo Jena. Krome la milionoj da euxroj por la rearangxo de la cxirkauxajxo de la stadiono, kies disponigo estas ankoraux neklara.
--------------------------
Die Gera soll im Stadtteil Gispersleben einen neuen Wasserlauf bekommen
Um Siedlungsraum zu schaffen, wurde die Gera in den vergangenen Jahrzehnten kontinuierlich begradigt. Die Ufer wurden immer steiler, die Fließgeschwindigkeit stieg stetig. So sind die Flußauen heute zum Großteil verloren gegangen. An einigen Stellen soll nun die Situation für das Gewässer und auch für die Menschen verbessert werden.

Akvofluo de la rivero Gera aliformigxos en la urboparto Gispersleben
Por havigi logxadajn areojn, dum la pasintaj jardekoj riverujoj kontinue rektigxis. Tiel inundaj ebenaĵoj kun propra flaŭro kaj faŭno perdigxis pli kaj pli. La t.n. retena spaco, kiu estis origine destinita por protekti kontraŭ inundoj, estis anstataŭita de betono kaj ŝtalo. La bordoj farigxis pli kaj pli kruta, la flurapideco pliigxis senĉese. Marcel Glebe, oficisto en la Ŝtata Departemento, diras: "La perdon de la inundaj ebenajxoj ni nek povas nek volas retroturni. Tamen, estas kelkaj lokoj kie ni povas facile plibonigi la situacion por la apudlogxantoj. Por ekzemplo en Gispersleben, estas unu tia areo. Tie la riverbordoj tiom deklivas, ke necesis sekurigi ilin per parapeto cxe la rando de la profundajxo." Do, kelkloke rojego enurba ecx prezentas dangxeron. Cxar oni aldone retrokonstruos la vejrojn Teichmannshof kaj Gispersleben, la akvo ankoraux pli haste fluus. Solvo estos meandro cxe la eksa elektrejo, kiu plilongigos la riveron kaj ebligos platigon de la bordosxirmadon. Samtempe la rivero Gera farigxos publika ripozumloko kun apudriveraj herbejoj.
-------------------
Entscheidung zum Thema ICE-City
Ab 2017 wird die Stadt Erfurt ICE-Knotenpunkt. Im Zuge dieser Entwicklungen plant die Stadt, das Areal um den Bahnhof neu zu gestalten. Eigentümer vieler Flächen um den Bahnhof ist die Krieger-Gruppe. Diese knüpft eine Räumung an die Genehmigung, ihre Flächen beim Einkaufszentrum Thüringenpark erheblich ausbauen zu können. Die Stadt Erfurt bevorzugt jedoch eine innenstadtnahe Entwicklung des Einzelhandels.

Decido pri Rapidtrajna Urbero ene en Erfurto
Ekde 2017 Erfurto estos nodo por grandrapidaj trajnoj ICE. Kiel konsekvenco de ĉi tiuj okazaĵoj, la areo ĉirkaŭ la stacidomo rearangxos kaj igxos ekonomie ekspluatebla. Farigxu administraj konstruaĵoj, ejoj reprezentaj por firmaoj, institucioj por amaskomunikiloj kaj tiaj por esplorado, fine konferenchotelo kun granda kunvena centro. Uwe Spangenberg, adjunkto en la magistrata sekcio por urba evoluo deklaras: "Ni kaptos tiun unikan sxancon de urboplanado: unuan lokon okupos zorgoj pri la evoluo de kongresado, duan la deziro de firmaoj havi centran oficejon proksime de la fervojo por komforte atingi vagonare la filiojn." Posedanto de la areo ĉirkaŭ la stacidomo estas la entreprenaro Krieger, liberigonta la lokon nur sub kondicxoj. Tio estus pligrandigo kompensa de la komercaj spacoj cxirkaux butikcentro Thüringenpark situanta en la nordo de la urbo. Kontrauxe preferus la urbestraro disvolviĝo de la detalkomerco en la urbocentro. Tamen, se montrigxus ke reakiro de la grundoj cxe la stacidomo estus en publika intereso, la prezo senteble malaltigxus. Atingonte konstitucie protektitajn proprietrajtojn, apliko de la tiurilata paragrafo 165 de la konstrukodo estas tamen iomete komplika. Krome urgxas la tempo pro ke jam en 2013 devus esti preta la koncepto por gxustatempa inauxguro de la Rapidtrajna Urbeto en 2017.
------------------
Belebung der Erfurter Malzwerke
Auf einer Brache beim Erfurter Malzwerk in der Nähe des Ilversgehofener Platzes soll ein Bürger- und Gemeinschaftsgarten entstehen. Die Initiative "Transition Town" hat sich dieses Projektes angenommen, um neue Lebensräume zu schaffen. Mensch und Natur sollen in Einklang gebracht, aktuelle Probleme wie Klimawandel problematisiert und interkulturelle Arbeit gefördert werden. Im Rahmen der BUGA 2021 will man auch einen Teil des Nordparks neugestalten.

Revivigo de la erfurta maltejo
Sur la areo de la maltejo apud la Ilversgehofen-placo kreigxu civitana kaj komunuma gxardeno. La unuaj laboroj jam komencis sub la patronado de la iniciativo "Transition Town". Ili ege interesigxas pri la kreo de novaj vivospacoj, kunigante homojn kaj naturon en harmonio. Cxe la maltiga fabriko trovigxas neuzata grundo 1300 kvadratmetrojn granda, por kies utiligo la sxangxemuloj de la menciita iniciativo jam faris luprenkontrakto. La kampanjanoj de "Transition Town" difinas sian mision revivigo de la urbana areo kun la celo kombini ekonomion kaj ekologion. Ili estas enfokusigantaj aktualajn temojn kiel la sxangxigxon klimatan kaj promocias transkulturan laboron. Ankaux la urban memstarecon apogas la aktivuloj, tiel ke la urbo de Erfurt estu pli sendependa de levigxantaj prezoj por nutrajxoj, energio kaj movebleco. La renaskigxo de la malteja gxardeno ne restos la sola projekto. Ekzemple imageblus kultivado de fruktoj kaj legomoj inter la logxdomaj blokoj. S-ino Kristiane Schley, pejzagxa arhxitektino kaj iniciativanino anoncas: "La plibeligo de la malteja cxirkauxajxo estas nia testprojekto. Okaze de la Tutgermana Gxardenekspozicio en la jaro 2021 en Erfurto, ni intencos renovigi parton de la Norda Parko, invitonte cxiujn geerfurtanojn engagxigxi en la sxangxo de iliaj urboj kaj partopreni en komunaj decidoj." La urbo Erfurto mem volas konscie ankoraux lasi nedecidita la sorton de kelkaj herbejoj kaj pasxtejoj, tamen gxi bonvenigas la entuziasmon de la plibeligemuloj.
-----------------
Konflikt im Waidspeicher
Im Haus Waidspeicher wird gestritten. Seit Jahren teilen sich das Puppentheater Waidspeicher und das Kabarett "Die Arche" eine Spielstätte. Jetzt soll das Theater stärker gefördert werden, als bisher. Fördermittel, die dem Kabarett zur Verfügung gestanden haben, sollen hingegen ganz wegfallen. Daneben gibt es Akustik- und Raumprobleme.

Konflikto en la Izatidejo
Konata kultura centro en la erfurta urbokerno estas la Waidspeicher (germane por: izatidprovizejo). De jaroj gxi gastigas kaj teatron de pupoj kaj kabareton kun la nomo "La Arkeo". Nun la teatro estos pli multe subvenciita, dume subteno por la kabareto malaperos tute. "Ni mone kaj dungitare kaj objekte cxiam estis helpantaj la kabareton", substrekas la teatra intendantino, s-no Sibylle Tröster. Antaux mallonge la urbaj konsilianoj aprobis plialtigon de financado el fondusoj urbaj kaj landaj, kondicxe ke haltigxu komplete flanka kunfinancado de la kabareto. Respondecante pri edukadaj kaj kulturaj aferoj en la urbo, s-ino Tamara Thierbach asertas ke subtenplialtigo de la teatro farigxis pro ties superregiona graveco: "Tia nova nemiskomprenebla kaj lauxda pritakso postulas samtempe novajn penadajn fortostrecxojn fare de la pupteatranoj." La socialdemokratano Wolfgang Beese tiukonekse atentigas pri la intertempe granda varieco de kabaretoj en Erfurto, kiuj ne komprenus subvencionadon de sole unu el ili. Preter financaj estas ankaux akustikaj kaj spacaj problemoj en la Izatidejo. Neniam eblas prezentado paralela en la teatro de la pupoj kaj en la kabareto pro akustika perturbo. Kiel rezulto multaj pupteatrajxoj ne povas okazi vespere. Krome ejo por provludoj kaj pupfarado ne estus suficxa. La kabaretintendantino, s-ino Gisela Brand, akre atakis la estrinon de la pupteatro, imputante al sxi avidon okupi la tutan domon.
= = = = = = = = = = =
Sekvas nun la angulo beletra. Cxar hodiaux la palmodimancxon ekis la Sankta Semajno, ni volas meditadi pri teksto elcxerpita el la kristana klasikajxo "Imitado de Kristo". Gxi estis verkata de Tomaso de Kempen la komencon de la 15-a jarcento. Ne nur kristanoj, sed ankaux islamanoj kaj budhanoj el gxi cxerpas sagxecon, apogon, esperon kaj konsolon.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Bezüglich unserer letzten Sendung im März bekamen wir Anfragen bzw. Reaktionen aus folgenden Ländern: Deutschland, Österreich, Rumänien, Belgien, Niederlande, Kanada, Polen, Frankreich, Tschechien, Italien, Kuba, Pakistan, Korea und Niger. Kinga aus Hermannstadt in Rumänien schreibt: "Vor kurzem habe ich eure Sendung gehört und habe mich riesig darüber gefreut. Ich habe Deutsch und Englisch studiert, bin eine in Rumänien lebende Ungarin und finde trotz meiner Sprachkenntnisse, daß Esperanto ein wunderbares und vor allem leicht und schnell erlernbares Kommunikationsmittel sein kann." Aus der Landlergemeinde Neppendorf in Siebenbürgen erreichte uns folgende Stellungnahme: "Liebes Redaktionsteam, vielen Dank für die interessante und lehrreiche Esperantosendung! Wir hören sie sehr gerne hier in Neppendorf/Rumänien. Macht weiter so!" Bezüglich der Zweisprachigkeit unserer Sendungen möchten wir Ihnen auch folgenden interessanten Aspekt nicht vorenthalten: Bereits vor einiger Zeit wiesen Hörer aus Polen und Tschechien darauf hin, daß sie durch das Nebeneinander von zwei Sprachen ihre Deutschkenntnisse auffrischen könnten. Selbst der Esperantosprachkurs habe dahingehend Wertschätzung erfahren, gleichsam als Deutschauffrischungskurs. Das Gegenteil war jetzt eine Reaktion aus Kanada, wo genau die fehlende Einsprachigkeit beklagt wird. Wie Sie aber wissen, handelt es sich, bis auf die Paraphrasierungen der Lokalnachrichten, um keine parallele Zweisprachigkeit. Und die Rubriken "Literaturecke" und "Thuringiensia", wo wir der Welt Wissenswertes über Thüringen präsentieren, sind sowieso nur auf Esperanto. - - - Wie versprochen, wollen wir heute einen kurzen Überblick über die Esperanto-Kultur geben. Als internationale Sprache bietet sich Esperanto geradezu zum Gedankenaustausch an. Jedes Jahr finden unzählige Kongresse, Kulturfestivals und andere Veranstaltungen für alle Altersgruppen statt. Die wohl bekannteste Veranstaltung ist der alljährliche Esperanto-Weltkongreß. Er fand zum ersten Mal 1905 im französischen Boulogne-sur-Mer statt und wird heuer in der vietnamesischen Hauptstadt Hanoi tagen. Aber auch Veranstaltungen auf lokaler Ebene und Treffen etwa mit unseren polnischen und tschechischen Nachbarn, wo relativ viel Esperanto gesprochen wird, sind nicht minder wichtig. Individualreisende, die fremde Länder nicht als Tourist, sondern als Gast kennen lernen möchten, erleben Esperanto-Kultur, indem sie sich das Land aus der Sicht der einheimischen Esperantisten zeigen lassen. Die bekannteste Organisation dafür heißt "Pasporta Servo". Mehr als 80 internationale Fachorganisationen vereinen Esperantisten bestimmter Berufe, Interessen oder Weltanschauungen. Als Beispiele mögen dienen: Eisenbahner, Gläubige verschiedener Religionen, Journalisten, Ökonomen. Für die Sprachpflege gibt es die "Akademio de Esperanto". Die "Internationale Akademie der Wissenschaften" etwa fördert den Austausch zwischen Wissenschaftlern. Studienrichtungen auf Esperanto kann man z.B. auf Universitäten in Budapest und Posen absolvieren. Die größte Esperantobibliothek befindet sich in der Sammlung für Plansprachen der Österreichischen Nationalbibliothek in Wien. Literatur hatte einen entscheidenden Anteil an der Entwicklung des Esperanto vom Projekt zur natürlichen Sprache. Es gibt etwa 50.000 veröffentlichte Werke in Esperanto. Davon sind viele im Original auf Esperanto geschrieben. Alle wichtigen Werke sind in Esperanto übersetzt worden, darüberhinaus aber auch viele aus weniger bekannten Sprachen. Es gibt Künstler, die sich mit Esperanto-Theater, Hörspiel und Film befassen. Die Esperanto-Musikszene ist dank nicht existierender Sprachgrenzen äußerst abwechslungsreich. Es gibt zahlreiche Zeitschriften auf Esperanto, Fernseh- und Radiosendungen. Nicht vergessen wollen wir auf das Internet. Jemand bezeichnete einmal zurecht Linux als das Esperanto der Computer und Esperanto als Linux der Sprachen. Verweisen wollen wir unbedingt auf die Esperanto-Wikipedia mit gut 162.000 Artikeln. Modernste Pädagogik findet Anwendung bei vielen guten Online-Sprachkursen, etwa auf der Seite www.lernu.net. Weltnachrichten, Chatrooms, wissenschaftliche Artikel auf Esperanto finden sich im weltweiten Netz in großer Fülle. Wir hoffen, Ihnen einen ersten Einblick über einige Aspekte der Esperantokultur gegeben zu haben. Sicher werden wir das eine oder das andere auch noch in späteren Sendungen vertiefen. Vielen Dank für Ihre Beiträge.
----------------------
Karaj geauxskultantoj! Dum la lasta monato ni ricevis kritikojn kaj demandojn koncerne nian radioelsendon el la sekvontaj landoj: Germanio, Auxstrio, Rumanio, Belgio, Nederlando, Kanado, Pollando, Francio, Cxehxa Respubliko, Italio, Kubo, Pakistano, Koreio kaj Nigxerlando.
Jörg volas scii: "Cxifoje mi forgesis la tempon pri la hierauxa elsendo kaj maltrafis gxin. Cxu ekzistas ripetado?" Ekzistas. Tiuokaze mi memorigas al vi - tuj post la dissendigo la elsendoj reauxdeblas kaj relegeblas sur nia retpagxaro . Desxuto de la sondosiero memkompreneblas ankaux. Kim, Homo Ornamita Per Esperanto (HOPE) el Koreio deklaras: "Mi kore salutas vin kaj sincere gratulas vian valoran agadon por nia movado." Javier Ramos el Kubo anoncas: "En Kubo ni intencas ricevi kaj auxdi la programon sed plej eble ni elsxutos gxin de intereto. Dauxrigu tiun laboron kaj nome de la junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio danku al la estroj de la radiostacio. Kelkaj el ni en Kubo helpas krei podkastojn, cxefe Ariadna kiu de longe faras tiajn laborojn." Koran dankon! Ni tuj transdonis vian dankesprimon al la estraro de nia radiostacio. S-ino Anna Löwenstein, verkistino kaj membrino de la Akademio de Esperanto, proponas jenon: "Mi jxus ricevis viajn mesagxojn pri viaj radioelsendoj el Erfurto. Gratulon pro tiu nova agado! Tial, se unu el viaj kunlaborantoj iros al la UK cxi-jare, mi invitas vin prezenti vian agadon cxe la Movada Foiro." Kara Anna, koran dankon por via oferto. Bedauxrinde ni ne partoprenos la Universalan Kongreson en Vjetnamio. Johan el Nederlando korektas nian vorton 'radioelsendo': "Kara, via informo estas tre interesa. Tamen mi havas unu kritikajxon. La vorto havas la radikon 'radi'. Tio signifas ke kunmetajxoj estas farataj per tiu radiko: radielsendo, radiprogramo. Nur se la elparolado montrigxas malfacila (kio varias de parolanto de unu lingvo al alia), oni intermetu 'o' aux alian ligan literon. Bedaurinde esperantistoj amase pekas kontraux tiun regulon, kiu eble ne estas deviga, sed apartenas al la konsistenca sistemo de vortfarado. Dankon pro legado." Dankon al vi. Gramatike vi rajtas, tamen ni preferas por pli bona kompreno la laux rigora taksado malbonan vorton. Fakte ecx trovigxas en la Plena Ilustrita Vortaro de 2005 la kunmetajxo: 'Radioricevilo' kun litero O. La PIV estas, kiel vi scias, nia precipa referencvortaro. Verdavojeto el Kanado plendas: "Ili parolas cxiam nur germane." Kara, enplekti la germanan en cxiun elsendon estas normo starigita fare de la staciestraro kaj valoras ankaux por la rusa elsendo de Radio FREI. Tamen ni havas du rubrikojn kiuj estas ekskluzive en Esperanto, nome la angulon literaturan kaj la elsendoeron pri landaj vidindajxoj, kutimoj kaj moroj. La germana resumo antaux cxiu loka novajxo estas cxiam pli mallonga ol la anonco mem. Leterojn senditajn al ni en la germana nepras respondi en la germana, kaj informojn pri Esperanto ni ankaux donu en la germana: Cxar esperantistoj ja konas bonege la avantagxojn de la Lingvo Internacia, necesas varbadi la neesperantistojn. La Esperanto-Centro en la Esperanto-urbo Herzberg en najbara Malsupra Saksio adresas al ni jenan pritakson: "Kara Radiostacio FREI, elkoran dankon pro via informo kaj profesinivela emisiado. Danke al Esperanto ni atingos novajn komunikhorizontojn sur interkulturaj kaj internaciaj niveloj." Herman de la Esperanta Naturamikaro el Belgio skribas: "Mi auxskultos vian elsendon. Eble iam vi povos paroli pri la temo 'verdaj vojoj' en Germanio. Mi deziras al vi plenan sukceson." Kara Herman, gxis nun ni ne konatigxis kun cxi tiu temokomplekso sed sxajnas esti interesa. Saeed el Pakistano asertas: "Ni elkore dankas vin por sendi al ni tiujn cxi informojn. Certe ni sentos nin felicxaj kunlabori kaj ofertos nian servadon." Dankon al cxiuj pro la komentoj.
= = = = = = = = = = =
Nun sekvas nia rubriko "Thuringiensia". Hodiaux vi konatigxos kun unu de la plej konataj migradopadoj en Germanio, la t.n. Rennsteig.

La 'Rennsteig'-padego etendas sin laux la cxefa kresto de la Turingia Arbaro. En 1330 gxi unuafoje estis menciata. Kiel dividanta linio, gxi markis ne nur lingvajn kaj veterajn limliniojn, sed ankaux politikajn limojn. Preskaux 800 monumentoj dekstre kaj maldekstre de la migrada vojo atestas la potencon de multnombraj eksaj sxtatetoj gxis la komenco de la 20-a jarcento. La divido interngermana ankaux estis dissxiranta la vojon. Nur ekde 1990 gxi estas denove tute atingebla. Akusxisto de la migradopado estis Julius Plänckner, kiu dedicxis al gxi propran cxapitron en sia en 1830 eldonita topografio de la Turingia Arbaro. Tie li arbitre elektis komencon kaj finon, mem migrinte sur la 168 kilometrojn longa itinero inter la okcidenta punkto Hörschel kaj la orienta punkto Blankenstein. Miloj da homoj sekvis lin, i.a. la poeto Joseph Victor von Scheffel verkonta ditirambojn je la honoro de la Rennsteig kaj gxiaj densejoj. Fakte magia soleco abundas, senarbaj strioj raras. Ili kaj la virfoj kiel la Granda Insel-monto kaj la Granda Beer-monto permesas ravantajn belvidojn. Bedauxrinde tion ofte estas fusxantaj malalte pendantaj nuboj. Ekde 1951, la Rennsteig ecx havas sian propran kanton, kies tekston verkis Karl Müller muzikigitan de Herbert Roth. "Ich wandre ja so gerne am Rennsteig durch das Land" estas konsiderata kiel la neoficiala himno de la lando federacia Turingujo. La plej granda avantagxo de la pado estas gxia auxtenteco: Nenie alie en la turingia hejmregiono vi spertas naturon, historion, teron kaj homojn tiel intense. Apartenas al bona tradicio kunpreni sxtoneton el la Werra, rivero kie komencas la grandioza pado, por jxeti gxin en la Saale-torenton je la fino de la migrado. Vojerari dummigrade preskaux neeblas; en la tuta longo videblas grasa blanka litero R indikanta la gxustan vojon. Nur proksimume duono de la vojo estas sur nature mola arbartero, sed pli ol 80 km sur sxtongruzo, 14 km ecx sur asfalto. Rezulto malbona por pado, kiu volas ludi ankaux en estonteco en la unua ligo de migradopadoj germanaj. Problemo en la ricevo de tia oficiala atesto estas la protektado de monumentoj. Protektite, la itinero ne simple povas esti sxangxata. Embarasosolvo estas ekde 2007 la marko per blua litero R por alternativa itinero, se oni volas eviti aux asfalton aux tedajn etapojn lauxlonge de stratoj kaj meze tra vilagxoj. Cxiukaze estas konservita la originala pado paralele por ne cxagrene aflikti la puristojn! Kiu ajn volas mem travivi migradon sur Rennsteig-pado, tiu bezonas ne nur vestajxojn veterrezistajn kaj sxuojn solidajn, sed plie kaj bonan fizikan staton. Cxar la niveldiferencoj de inter 196 kaj 911 metroj ne devas esti subtaksataj. La plimulto da uloj trapasas la vojon en la dauxro de inter 8 kaj 10 tagoj, sportistoj ankaux pli rapide. Sed - bonvolu ne tro rapidi! Tiel eble perdigxas kontemplado kaj trankvila rigardo de la beleco de ravega surkresta pado.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
01.04.2012

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.