Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 99

In unserem Esperantomagazin hören wir eine Rede des sächsischen Politikers und Unternehmers Albert Steche für Esperanto aus dem Jahr 1914 und eine Erzählung des Thüringer-Wald-Poeten August Trinius, wo es vornehmlich um Schloß Altenstein geht.

___________________________________________

99. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Februar 2020: Albert Steche - Rede aus dem Sächsischen Landtag für Esperanto, 1914 | August Trinius: "Das Sommerhaus eines fürstlichen Künstlers" (Altenstein)


> Download


TRINIUS August: "Das Sommerheim eines fürstlichen Künstlers/ Somera hejmo de princa artisto" ---- Artoj kaj sciencoj kaj chiaj spiritaj strebadoj por ni ne nur densighas che la verda bordo de spree-rivero. Krom berlino rajtas tuta serio da aliaj chefurboj glorplene altigi la kapon. Ech la rezidejoj de la etaj turingiaj princujoj havas en la arthistorio honoran kaj hele tonantan nomon! Sur la kampo de politiko malgravante ili gajnis kontraue en la diversaj artoj gvidan rolon. Ke en la turingia lando, la lulilo de germana populara kantado, la muziko chiam volis havi la prioritaton ne surprizigos onin. Sed ankau alie floris tie chi inter la riveroj ilm kaj werra chiaj specoj de artoj. Vajmaro, kiu iam kolektis la germanan parnason, havas klasikan renomon. Sur la batalkampo de muziko la urbo meiningen venkis sub la gvido de la batalestro fritz steinbach dum la lastpasintaj jaroj. Sed antaue la teatro gloris en meiningen kun bonfamo en tuta europo. La majningen-anoj ighis trupo kiam ghis tiam ne ekzistis ie ajn. Temis pri faktermino, pri magia vortkombino, pri mondo plena de beleco kaj buntneco. Ech hodiau mi memoras pri la tagoj kiam ekis ilia triumfo en berlino; pri la furoro ebriiganta la spree-atenanojn al kiu ili volonte kaj mire submetighis. La chefmagiisto, kiu inspiris vivon kaj animon che siaj artistoj, kiu kreis harmonion, koloran ardon, bildojn de ghis tiam nekonata lojaleco kaj beleco, tiu chefmagiisto sidas malcentre en sia arborricha landeto kaj ghojas de tie pri la venko de siaj fidelaj samlandanoj. De tiuepoke la nomo kaj la faroj de duko georgo la 2-a de meiningen ja plenigis unu el la plej gravaj folioj de la historio de la germana teatrado. Ke princo de tiomaj artistaj talentoj kaj inspiroj devis realigi tion ankau en siaj chirkauajhoj, en la salonoj de siaj diversaj rezidejoj, kompreneblas. Kaj tion duko georgo de meiningen ankau faris multe kaj dum longa regado li ne nur al la bildigaj artoj donis belajn kaj honorajn taskojn: aparte ene de sia inteligenta landeto li plialtkvalitigis la artistajn metiojn. Majningen-aj lignoskulptistoj kaj artfaklernejoj konatas en tuta germanujo. La senco pri kaj la shato de artoj hejme en la lando de meiningen tre antauenpushitis. Danke al persona ekzemplo de la duko la fortimpresa, pitoreska, hejma trabfakajha stilo ankau imititis che profanaj kaj privataj domoj. Mi nomas tiun modon ofte "werra-stilo". Sobraj kaj puraj rilate al la priarta gusto estis chiuj posedajhoj de la duko de Meiningen. Chio bombasta, pompa, baroka, kokete franciga estis forigita! Kiel la ekstero de la maljuna princo perfekte kongruis al sincera, autentika germana burgestro, tiel ankau che liaj kasteloj kaj chasejoj enarbare izolitaj respegulighas vera germaneco. La stilo de pasintaj tempoj kaj de la nunaj tie trafas unu la alian. Inter la someraj sidejoj de georgo la 2-a altenstein che la uesta deklivo de turingia arbaro plej gravas. Ghia parko, ghia situo shajnigas ghin unu el la plej belaj someraj rezidejoj de germanujo. Starante sur krutaj dolomitaj rifoj kaj chirkauate de largha mantelo da arbaraj montoj la kastelo malsupren rigardas je la longa de kelkaj vilaghoj interrompita werra-valo. Kaj ghi rigardas kontrauen je la trankvile kaj solene altighantaj kupoloj kaj pintoj de la alta rhön-regiono. Fakte temas pri peco el la paradizo, pri magia sidejo de raviga beleco. Jhus antau kelkaj semajnoj mi denove iris trans la montaro en la direkto de altenstein. Florado, verdado, kantado chie chirkaue. El la montaj talusoj auditis la melodia sonorado de la bovaj gregoj kaj la torentoj jhetis sin envalen ebrie pro la floranta beleco en la spaco cirkle kushanta. Sur la inselsberg-monto, nia turingia chefmonto, oni devis ripozumi iomete. Poste ni iris sur la herbara rennsteigpado, la maljunega landlimigvojo inter turingio kaj frankonio. Soleco arbara profundega sur bonaera altego. Post pli ol unu horo oni atingas unu el la landlimshtonoj inter tri regadoj, germane ''dreiherrensteine''. Tie chi temis pri meiningen, gotha kaj prusio-hesio. Scheffel en sia fresha poemo ''rennstieg'' ghuste tiun chi landlimsthonon dulche kaj trafe prikantis: post chirkauiro sidi kune, manghi el unu telero, tamen kun la laso de la piedoj sur la teritorio de la propra suvereno. Ankau rememoron tristetan elvokas tiaj landlimshtonoj char la malpatruje mortinta turingia komponisto ludwig böhner operon sian titolis »Der dreiherrenstein«. La opera intrigoloko trovendas en tiu chi regiono. Ankorau kelkajn pashojn sur rennsteig-pado kaj poste maldekstren soben en la pli kaj pli brilantan, profundan valon. Steinbach-rojo trafluas ghin kaj fine samnoma vilagho kun pitoreskaj framskeletaj kabanoj atendas nin. Fajrera eljhetigho kaj martelega batado chie ajn! Steinbach estas unu el la multo da turingiaj ferindustriejoj, kies produktoj eksportatas en la tutan mondon sub la nomo "solinger ware". Malsupren tra la malnova lutera strato, sur kiu iam la reformanto forkondukitis en la direkto de wartburg - kaj tuj poste ensorchas nin la parko de altenstein. Ni preteriru la belan gastejon kaj la kortegan ghardenistan domon kaj jen antau ni malfermighas libera, per arboj chirkauata gazonego. Flortapishoj brilas je ni kaj alta akvofontano mallaute kantanta altighas. Terasoj, shtonaj bildoj, floreshtopitaj chirkauirejoj, hederaj ruinaj restajhoj, flankaj valoj kun elegantaj kurboj, arbopinto che arbopinto, bluaj nostalgivekantaj montaroj malproksimaj: kaj en la mezo de tiu chi reva bildo la kastelo altenstein! Temas pri mastroverko de la nun en karlsruhe vivanta profesoro albert neumeister, ano de la meiningen-a lando; tiu lando shuldas plurajn ajhojn al li. La gabloza shloso supre montras tudor-stilon, alie chefas germanaj kaj flandraj influoj. Tra la teraso oni atingas vestiblon bone aerumitan che la teretagho, kiu chirkauas ghardenan salonon, audiencan kaj fremdulan chambrojn kaj loghejojn por la servistaro. Trairejo duonkasha kondukas malantau la kastelo ghis la kuirejo konstruita ene de la roko. Ghi estas la restajho de la autentika altenstein-shtonaro. Chiuj chambroj kastelaj, escepte de la anglaj salonoj de la edzino duka, la damo de heldburg, faritis lau la stilo de germana renesanco. La kolore brilanta shtuparo kaj la imponega refektorio kun ornamantaj fantazipentrajhoj de la pentristo kaj poeto arthur fitger el bremeno, krome la porsocieta salono en la supra etagho: jen la chefaj vidindajhoj de la kastelo. Tipe estas por la ensemblo salona la nigre tinkturita ligno en kontrasto granda al la helega plafonaro. Chiuj artoj kaj artajhoj konkuras inter si en la plibeligo de la interno de tiu chi tre germana meblaro. Kaj el chiuj flankoj tra la fenestroj mansvingas kurbighantaj arbosuproj, eniras bonodoro flora kaj kantado birda. Trafenestre bluas malproksimo en kiun la propra vido povas perdighi. Sed en la arbara parko estas ankorau multo alia da belajhoj, belvidejoj, surprizoj de nuntempe ne plu modaj aferoj. Jen sentimenta kavalira kapelo, la en roko kashe tonanta eola harpo, la ridanta china dometo kun gaje movighantaj vitraj sonoriletoj: jen restajhoj el dolche sentanta tempo, kiam oni ankorau portas krinolinojn kaj pudroperukojn dum faro de galantaj versetoj. Fortimpresas "morgentor", roka bastiono el kiu oni povas ghui belegan vidon je la montaro, je bad liebenstein chepiede kaj la gaja werra-valo. Sub tiuj rokaj rifoj trovighas la konata altensteiner-kaverno kun akvofalo, boatadebleco kaj interesaj enrokaj truoj. Dum multaj horoj oni povas promeni ene de la altenstein-parko sen lacigho en la serchado de chiam novaj belaj aferoj. Temas pri tre malnova sidejo. Iam estis tie chi la frankenstein-oj alterne kun la dinastio de stein. En la 10-a de decembro 1492 venis altenstein en la manojn de la supera chambrestro hans hund von wenckheim. Pro fideleco, almenau laulegende, chiu unuopulo de tiu chi dinastio nomighis hund. Temis pri certa hund von wenckheim, nome pri burkhardo la 2-a, kiu kune kun la kastelchefulo hans von berlepsch kaptis martenon luteron en la 4-a de majo 1521 en la proksimeco de altenstein. Kaptanta estas la historio de la dinastio hund von wenckheim. Erhard friedrich estis ties lasta reprezentanto. Merito de li estis ke li finis la kruelajn chasadojn de sorchistinoj. Li mortis en la 8-a de julio 1722 kaj lia solena funebra ceremonio okazis en al 13-a de decembro en la kirko de schweina. Post parolado digna de parenco lia antauenpashas heroldo por rompi shildon kaj glavon de la dinastio hund von wenckheim. Kaj li jhetis ilin kun aliaj signajhoj malsupren en la kripton de la formortinta dinastio. Kiam burgo altenstein kadukighis oni konstruis en 1557 tre apude novan kastelon. En la 27-a de aprilo 1733 ghi brulkonsumighis. La vengho de chasisto juna responsis prie. Tiam multo malnova kaj neanstatauigebla perdighis. Duko anton ulrich (altenstein intertempe venis en la manojn de la dinastio de meiningen) starigis por si novan someran rezidejon fare de la chefarkitekto rossini. Kiam li revenis al altenstein en la 1737-a jaro kaj vidis ke rossini estis farinta la fronton chefan en la direkto de la ghardeno kaj ne en la direkto de werra-valo, li chagrenighante forlasis altenstein kaj ne plu viditis tie. Temis nur pri moderega blanka konstruajho kiu ne antau 1889 ighis bela nova kastelo. Sed ech la nova kastelo montras la dorson al la valo. Nur cheflanke pentrinda alkonstruajho malfermas la vidon je terase malsuprenighantaj lauboj, arbopintoj kaj bonodoraj arbustoj antau la koloroza fono. Tie chi supre en la magia regno de altenstein la duka paro plej volonte restas. Altenstein ighis la plej shatata ajharo de la kortega artisto. Kiam la fagoj verdas la oldulo duka venis kaj forlasas la lokon tiam shatatan nur hezitante kiam la foliaro komencas la terenfalighon. Malproksime de la lauta mondo kaj tamen danke al miloj da kashaj fadenoj en kontakto kun ghi! Profunde en la largha, ridanta werravalo li vidas la vaporlokomotivojn movighantaj inter la trembrilantaj lagetoj, la florantaj vilaghoj, supren kaj malsupren, inter nordo kaj sudo, por unuigi la landojn kiujn la duka moshto iam plenumis per siaj artistaj agoj. [Übersetzung: Schwaiger Bernhard]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.02.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.