Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 101

In unserem Esperantomagazin sind wir bei der (heuer ausgefallenen) Palmsonntagsprozession in Heilbad Heiligenstadt im katholischen Norden Thüringens, im Eichsfeld. Vorher gibt es vom Evangelisten Matthäus noch eine Stimmungsschilderung aus Jerusalem. Danach bringt uns August Trinius in zwei Sprachen bei, was echte "Rennsteigpoesie" ist. Die nächste Runst steht ja bald wieder an!

___________________________________________

101. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. April 2020: Palmsonntagsprozession in Heiligenstadt| "Rennsteigposie" von August Trinius


> Download


August TRINIUS: Wenn die Sonne sinkt. Thüringer Erzählungen und Skizzen - "Rennstiegpoesie auf dem Thüringer Walde / Rennsteig-poezio en la turingia arbaro" ----- Kiam la somero sur ora veturilo tra la bluaj aeroj sobenvenas la homoj kiel ankau la bestoj de la arbaro volas iri pli kaj pli alten al la montaro por fughi la kreskantan varmon kaj la pulsobaton malrapidan. Supre, pli proksime de la chielo, mughas la fresha vento chirkau la fruntoj kaj la chasbestaro flaras ke malsobe sur la ampleksaj montaj altebenajhoj atendas ilin furaghejoj pli richaj. Sekve bestaro malrapide migras el la valoj, kie vintre oni trovis homan protekton zorgeman kontrau la minacoj naturaj, ghi migras al la regionoj che la montokrestoj. Fugho faratas ankau pro la pli kaj pli evoluantaj kuraclokoj kaj fremdultrafikejoj. La amiko de la naturo, kiun ghenas ankau la ondo da urbanoj somertemppasigantaj, kiu ne plu sentas sin hejma tiusezone, ankau li altiratas al la regionoj montokrestaj. Char ties arbaraj areoj ankorau ne suferas je modernaj fremdultrafikaj benoj. Tie autentikaj migrademuloj lauplache povas jheti sin en la verdan maron sen devi stumbli sur manghorestajhoj chiuspecaj au sur malbelaj ripozumkabanoj el lado. Ili ja malharmonias kun la natura gusto. Mi ankau antau mallonge trovighis denove che ambau flankoj de la sankta turingia montopado ghuante liberecon, arbaran solecon abundegan kaj ebriigan! Ho, bela rennstieg-poezio! Kiu konas tion kaj per okuloj videmaj kaj koro sentema jam gustumis el tio au ech nur audis la vorton "rennsteig" sentas la sangon movighanta pli rapide tra la arterioj. Ech che la normala, chiutaga vivo li tiam ektravivas fontoplaudadon kaj arbapeksan murmuron. Li rigardas la nubojn velveturantaj en la alteco. Antau li malfermighas la verda, sovaghe arbustita chasbestregno de unu montopinto al la alia, kie jam tra jarcentoj multaj separatas Turingio disde Frankonio. Neniu montaro en la tuta mondo havas tian montochenan migradopadon kiu etendighas en ses tagajn dauranta itinero rekte tra benataj arbaraj solecoj. Ghin chirkauas flustre malnovaj sagaoj kaj fabeloj kiujn iam muzikigis trobadoroj perharpe. Rennsteig-pado ghis la nunaj tempoj chiam denove plenigas la korojn per ghojo kaj liveris ade al la sciencistoj kaj la artistoj novan inspiron. Ne temas nur pri landa limigo sed ankau pri limoj vetera, ekleziadministracia, monsistema, jura, lingva, vestajhporta, domkonstrua, popolkutimara. Nur diversaj modernaj evoluoj iel interrompis tion kreante novajn kondichojn. Kiel rennsteig-pado diferencighas klare de eosto al okcidento, al la regionoj de la riveroj saale kaj werra, tiel ankau la shtona konsisto diferencighas. Nordueste, kie gravas porfiro, altighas krenelaj konusoj kaj deklivaj pintoj, dume pli sudeoste (kie regas la ardezo), trovighas larghaj krestoj kaj montodorsoj. Jes, tia varieco trovighas malofte che aliaj regionoj. Norde vi havas mallongajn valojn, malnovajn kulturajn teritoriojn, burgan romantikon, historion kiu radikas en la plej noblaj historiaj momentoj de la patrujo germana. En la regiono grauvaka vi alfrontas dum multaj horoj valojn kun fortaj torentoj kaj novan landaron sen historia magio. Valojn, en kiuj neniam auditis la harpoj trobadoraj sed nur kelkloke la sono de glavoj kaj shildoj. Nordeoste al vi montrighas multo da industriaj branchoj atestantaj glore la inventemon de la turingianoj. Sudeoste, se ne konsideri la ardezrompejojn en la supera lando de meiningen, faritis porcelanajhoj kaj vitrajhoj. Glasblovistoj kaj tasfarantoj loghas en ventozaj, altaj montonestoj! Sed la kompleta historio ilia, kie la tegmentoj grizarghentaj brilas sub la suno, konsistas nur el la sorto de la fabriko au de la vitrofarejo ekde la fondigho antau kelkaj jarcentoj. Tamen blovas ekzakte tie en la alteco tre tipa poezio kaj che tiaj nestoj konservighis ghenerale la tipo arbarhoma. Tio ne plu validas che la nordaj arbaraj vilaghoj, en kiuj la influoj de multaj kuraclokoj dangheras pli kaj pli. For de la mondo, en alteco kiun ech la paseroj evitas, kies lokoj ranghas inter la plej altaj kompaktaj vilaghoj en europo, kie unu homo dependas multe pli de la alia ol en vilaghoj inter eisenach kaj ilmenau: tie laboras kaj vivas homtipo tre natura kaj eltenema, kiu malgrau chiaj minacoj vintraj ankorau havas ghojojn vivan kaj kantadan. Jen niaj veraj poetoj. Temas pri autentikaj turingiaj arbaraj birdoj kiuj neniam forirante dumvintre gustumegas la enloghejan poeziarton antau la forno. La saman tempon ekstere la negho starigas pli kaj pli altajn murojn chirkau la kaurantaj domoj kaj en la apudaj arbaroj bruegas kaj furiozas, kiam la ventego terenfaligas neghepligravigitajn arbegojn, kiam nebulo dum semajnoj chion vualigas. Vualigas ghi la chielon, la straton, la kurbighantan hejman regionon montan. Sed la espero en la koro ne disturbatas. Chiuj, ech la infanoj, helpadas labore kaj kreas perlojn, kristnaskarbarajn ornamajhojn kaj aliajn belegajn aferojn danke al lertaj manoj. Kaj dum tio kantatas unu kanto post la alia kaj la krucbekuloj en la kaghoj auskultas kaj imitas kaj kunkantas laute: la avino che la malhela kahela forno kapjesas ete pensante pri la propraj junulaj tagoj kiam shi mem ankorau kantis kaj jodlis tra la montoj, shategis la dancadon kaj entuziasmigis la virojn. Do, mi ankau iris viziti la vitroblovistojn kaj la porcelanfakulojn por ghui iliajn kantojn, por satigi enpatruje la neniam chesantan migrademon, por serchi somerajn ghojojn kaj por profiti private de la somera etoso. Laulonge de la belega schwarz-valo ghis kvazau la fonto kaj oni atingas la vilaghon scheibe, juvelajhon meze en la fiera montara belo. Tie chi strato serpentinas krute en la direkto de limbach, setlejo apud rennsteig kiu konsistas sole el grava porcelanajhfabriko, kelkaj kabanoj kaj gastejo. Akre seligita rennsteig-migradopado kondukas tie ghi inter la meiningen-regiono kaj schwarzburg. Kiam pluvegas surgastejen la akvoj defluas al elbe-rivero respektive al rejno. Proksime trovighas ankorau la fontoj de werra. Kontinuigante la vojon che rennsteig-padon vi vidos tion: malfermighas antau viaj okuloj ravigaj belvidoj super areojn de tri germanaj riveroj. Super montaraj ondoj, kies arbara multo malhelverdas proksime kaj helbluas malproksime, la okulo trovas turingion kaj frankonion, la altecojn de majno-valo kaj la malbazojn de la fihhtela montaro. Sed rennsteig-migradopado mem malfermas sur tiu chi etapo denove sian sekretan potencon. De filikoj kaj berarbustoj densigite ghi kondukas kiel profunda kava vojo tra malhelaj arbara sovagho. Malnovegaj limshtonoj gvardas cheflanke kaj dignaj blazonoj kaj jarciferoj ambauflanke legeblas sure. En la arbopintoj supre de ni orgenludas malpublike la somera vento kaj de tempo al tempo chasbesto transiras; alternative urogalo tuj eksonegas rekte antau ni. Havante orelojn pli fajnajn oni ech distingas mallaute kantantajn fontojn suprenglitantajn. Baldau poste oni reauskultas kiam kobolde sono alshvebas antau tuja malshvebo enarbaren. Kelkfoje la arbaro maldensighas kaj invitas al la spekto de malproksimaj vidceloj antau remallevo kurtena. Sed iam chio ekliberas antau ni. Jen tra la arbaraj trunkoj trembrilas la unuaj dometoj de neuhaus, apud oberhof la vershajne plej shatata kuracloko en la turingia arbaro. Neuhaus kiel la tuj apuda igelshieb estas ne nur en turingio sed eble en tuta germanlando la plej altaj kompaktaj setlejoj. Pro siaj 838 metroj igelshieb ghis hodiau ne gastigas paserojn. Ankau tie chi nur vitristoj kaj porcelanistoj en chiuj domoj kun hejma laboro por chiuj generacioj. La vitristo kun surdorsa pakajho de vitraj tubetoj havas enbushe sian pipon kaj nombrighas, kiel la shtonrompisto, la lignodehakisto, la chasisto kaj la lignoserchanta oldulino, inter la tipaj homoj tiuloke. Neuhaus estas bona alternativo por chemara banloko. Chiam tie supre blovegas la vento pure kaj malmilde tiel, ke chio kio kolektighas en la korpo de la bedaurindaj homoj en la grandurboj, aeroze removighos. Pluse vi partoprenus gajan vivon en la domoj, kies bonkoraj enloghantoj ghojus pri chia ajn vera intereso privilaghviva. Surstrate oni renkontas nur malfremdulojn, kaj sveltaj knabinoj kun malhelaj okuloj marshas post eknoktigho man-en-mane tra la stratoj vilaghaj elsendante siajn dezirantajn kaj shercajn kantetojn per belaj, fortaj vochoj. Se ankorau la luno shvebas supre de la dormantaj montoj, la poezio perfekte manifestighas en plena sorcho. Vizitanto de neuhaus che la alia flanko de rennsteig-pado sobeniros al lauscha, kie oni povas admiri ankorau la plej malnovan vitrofabrikon de turingio, kvazau sanktejon. Temas pri la pralaborejo de chiuj vitrofabrikoj en la turingia arbaro. Dum la tagoj de reformacio sinjoro müller el bohemio kaj sinjoro greiner el shvabujo metis tie chi la fundamentan shtonon por tiom grava turingia metio. Ech hodiau en lauscha oni havas kvazau nur homojn kun similaj familiaj nomoj; por unuopuligi ilin oni almetis shercnomojn kiuj ech oficialighis che la administradejoj. Homtipon pli petolan ol la lauscha-anoj vi nenie trovos. Ili ankau famighas per la kanto-arto, la rimarkebla lerteco industria. Specialajho ilia estas la faro de vitraj homaj okuloj kiuj jam delonge kvalite pli bonas ol parizaj varoj. Plej bone malsupreniri al lauscha dum labortago kaj observi la lokulojn amindajn dejhorantaj. Kiel chamoj ili movighas inter la altaj uzinetoj kaj kabanoj. Kaj vespere de chie elvenos lumoj kio tre impresas onin. Post la chiutaga laboro la stratoj, arbaroj kaj herbejoj resonas de jodloj kaj gajaj kantoj. Kion fari sen muziko! La zorgorompilo en chiuj tempoj! Permuzike oni rajtas esprimi chiujn premojn de sur la koro, chiujn ghojojn kaj kontentojn. Supre en la eta rennsteig-vilagho ernstthal ankau loghas arbara kantisto kiu konatas sub la nomo dores. Malgrau la grizigho harara la koro kun sia profunda amo al la turingia patrujo restis juna ghis nun kaj senprobleme li defius tiuarte ech la plej freshan junulon. Antau mallonge mi vizitis lin, ne la unuan fojon. Tiam chio silentis enchambre. Kaj ech la junuloj, kiuj hodiau tentite de fiideoj kaj detruonte chiujn idealojn tradiciajn, ech la junuloj ekatentis kaj eksilentis. Tiuhore ekcertis, kiom belas la patrujo; ke la montoj postvivos ech la novigajhojn kiuj mem efemeros. Rennsteig-sorchado! Patrujo-poezio!! [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.04.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.