Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 102

In unserem Esperantomagazin hören wir ein Lied über den britischen Friedensaktivisten Brian Haw und Eröffnungsansprachen zum 4. Deutschen Esperantokongreß in Gotha im Jahre 1909. In unserer Bücherecke steht der österreichische Schriftsteller Robert Musil mit seinem "Mann ohne Eigenschaften" auf dem Programm, zweisprachig!

___________________________________________

102. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Mai 2020: Lied über Brian Haw | Eröffnungsanprachen beim Dt. Esperantokongreß 1909 in Gotha | Robert Musils "Der Mann ohne Eigenschaften" (aus Kap. 15/16)


> Download

Robert musil: "Der mann ohne eigenschaften", kapitel 15: "Geistiger umsturz"
Robert musil: "La viro sen ecoj", chapitro 15: "Intelektula ribelo" ------------> Walter kaj ulrich estis junaj en la nuntempe malaperinta tempo de mallonge post la lastpasinta jarcentosinsekvo. Tiam multaj homoj pensis ke ankau la jarcento estas juna. La tiam entombigita jarcento, aparte en sia dua duono, ne tre gloris. Ja, ghi bonegis rilate al la teknikajhoj, komercadoj kaj esplorado. Sed ekster tiuj chi temoj energiaj la jarcento estis trankvila kaj mensogema kiel marcho. Ghiaj homoj pentris kiel la antauuloj, poetis kiel goeto kaj shilero kaj konstruis siajn domojn en la stiloj gotika kaj renesanca. La postulado je la idealo regadis kiel kontrolo de policoprezidanto super chiuj eldiroj de la vivo. Sed danke al tiu sekreta legho malpermesinta al la homoj imitadon sen troigo chio faritis tiutempe perfekte. Tiom perfekte la admiritaj forpasintaj idoloj neniam povus fari la tuton. Ties spurojn oni vidas hodiau ankorau en la muzeoj kaj sur la stratoj. Eble kuntekstas ankau la jeno: la chastaj kaj tre timemaj virinoj tiutempaj devis porti la vestajhojn disde la oreloj ghis la pavimo. Tamen ili chiuj ja havu mamojn shvelintajn kaj senojn grandajn. Cetere pro diversaj kialoj oni ne konas tiom malmulte el la periodo kelkjardeka inter la propra agho de 20 jaroj kaj la patra agheco de 20 jaroj! Pro tio ja utilus memorighi ke dum malbonaj tempoj la plej teruraj domoj kaj poeziajhoj faratas lau la samaj principoj kiaj validas dum la plej bonaj tempoj. Chiuj homoj detruantaj la sukcesojn pasinttempajn pensus plibonigi la sukcesojn. Normalas ke la sangomalhavantaj junaj uloj de nova tempo fierus pri sia juna sango tiom multe kiom junulaj el pasintaj tempoj. Kaj chiam denove miraklas, kiam post tiom malkruten sinkanta tempo venas tuj malgranda malsinko de la animo. Kaj tio tiam ja okazis. El la oleeglata spirito de la lastaj du jardekoj de la 19-a jarcento levighus en tuta europo febro flugildonanta. Neniu akurate konis la futuron. Neniu povis diri chu temus pri nova arto, nova homo, nova moralo au eble pri tutsocia aliklasigo. Tial chiu ajn interpretis tion lauvole. Sed chie ajn levighis homoj ekbatali kontrau la malnovo. Subite la tauga viro trovighis sur la bona loko. Kaj kio ankau tre gravas: homoj kun praktika entreprenemo renkontis intelektulojn entreprenemajn. Evoluis talentoj pli frue sufokitaj kaj ne partoprenintaj. Temis pri uloj treege diversaj kaj la kontrauoj de iliaj celoj ne povis superighi. Shatatis la superhomo kaj shatatis la malsuperhomo. Adoratis la sano kaj la suno kaj la tenereco de malsanaj knabinoj. Oni entuziasmighis pro heroaj kredkonfesoj kaj pro la sociala normalhoma kredkonfeso. Oni estis kredema kaj skeptika, naturalisma kaj artefaritema, fortkorpa kaj morba. Oni revis pri malnovaj kastelaleoj, autunaj ghardenoj, vitraj lagetoj, juvelshtonetoj, hashisho, demonoj, sed ankau pri prerioj, pri vastaj horizontoj, pri forghejoj kaj laminejoj, pri nudaj batalantoj, ribeloj de laborsklavoj, homaj praaj paroj kaj pri socio-detruo. Memkompreneble temis pri kontrauoj kaj tre malsamaj batalkrioj. Sed ili ja havis komunan spiron. Se oni science esplorus tiun tempon oni trovus malsencachojn: ekzemple cirklon angulforman el ligna fero. Sed vere chio estis kunfandighinta je senco brileta. Tiu chi iluzio, kiu enkorpighon sian trovis en la magia dato de la komencigho de la nova jarcento, estis tiom forta, ke la unuaj homoj freneze jhetis sin en la novan, ankorau maluzitan jarcenton. La aliaj rapide hejmighis ankorau en la malnova jarcento kiel en domo el kiu baldau estus deviga forloghigho. Ili tamen ambau malsamajn sintenojn ne taksis tre malkunigeblaj. Se oni ne volas oni ne devas trotaksi tiun pasintan movighon. Char ghi chiuokaze ekzistis nur ene de la maldika kaj flua intelektula klaso. Do ene de klaso malshatata de aliaj mondvizie fortaj homoj, kiuj denove - danke al dio! - ekgravas. La fenomeno pro tio ne ekzistis grandkvante. Sed tamen temis pri eta okazo. Kaj la amikoj walter kaj ulrich ankorau iomete povis travivi tion. Tra la kredo-malordo regis io simila al arbarklinigho dumventa. Regis spirito sekta kaj pliboniga, la konscienco beata de starto kaj eko, etaj renesanco kaj reformacio kiel dum la historie plej imponaj tempoj. Enironto en tiun chi mondon jam che la unua angulo sentis chevange la spiron spiritan. ------ Kapitel 16: "Eine geheimnisvolle zeitkrankheit" / Chapitro 16: "Obskura malsano priepoka"-------> Ulrich, kiam li ekadoltis, pensis trovighi en ghenerala malekfloro. Malgrau intertempaj kaj tuj trankvilighantaj kirlighoj pulsobatoj liaj pli kaj pli strangis kaj malaktivis. Sed konkreta difino de la shanghoj ne eblis. Chu de unu momento je la aliaj ekzistus malpli gravaj viroj? Tute ne! Kaj krome nenio dependus de ili. La graveco de epoko ne kuntekstas al ili. Ekzemple nek la malspriteco de la homaro el la jaroj 1860aj kaj 1880aj povus sufoki la agojn de Hebbel au Nietzsche. Nek unu el tiuj du malebligis la malspritecon de la samtempuloj. Chu la chiutaga vivo malkontinuus? Ne; ghi ech ighis pli majesta. Chu ekzistis pli lamigaj antagonismoj ol iam? Ne, plio ech ne eblus ol nun! Chu pli frue ne faritis malbonajhoj? Klare, multege!! Inter ni dirite: Oni engaghighis por malfortaj viroj kaj malrimarkis vere fortulojn. Povis esti ke stultuloj ludis rolon gvidan kaj talentitoj rolon ridindulan. La germano informighis pri naskighpenoj kiujn li nomis dekadencaj kaj malsanaj troigoj. La germano daure legis la porfamiliajn gazetojn kaj frekventis pli la vitropalacojn kaj artistajn domojn ol la secesistilajn ekspoziciojn. La politikistoj tute ne okupighis pri la opinioj de la novaj uloj au de iliaj periodajhoj kaj la publikaj institucioj aranghis pestkordonon chirkau sin. Chu ne rajtus diri ke intertempe chio plibonighis? Homoj, kiuj iam estis sur la pinto de malgrandaj sektoj, ighis intertempe elstaruloj. Eldonistoj kaj komercistoj per artajhoj ighis richaj. La novo daure plufondatas. Chiuj nun frekventas kaj la vitrajn palacojn kaj la secesiajhojn kaj mem la secesiajhojn de tiuj chi secesiajhoj. La porfamiliaj gazetoj havus intertempe tonditajn harojn. La politikistoj shatus prezenti sin spertaj je artoj kaj kulturo. La fakgazetoj historiajhas. Do, kio perdighis? Perdighis io malpesebla. Antausigno. Iluzio. Kiel magneto faliganta la ferajn erojn, kiuj remalordighos. Kiel fadenoj eltombantaj el fadenbuloj. Kiel vagonaro ne plu fiksita. Kiel orkestro kun disonancoj. Detalajhoj simple ne postspureblus kiuj ne estus maleblaj ankau pli frue. Sed tamen chiuj cirkonstancoj iomete alien lokighis. Ideoj kiuj iam ne taksitis seriozaj nun tre seriozus. Malmildo mildighis, separito malseparighis. Sendependuloj aplaudis je la koncedoj kaj la jam formighinta kaj solidighinta gusto denove shancelighus. La limoj klaraj denove forvishitis kaj ia nova kaj maldifinebla ebleco je kolektigho formus novajn homojn kaj novajn sintenojn. Ili ne estas malbonaj, certe ne. Simple estis nur iom tro da malbono ene de la bono. Eraro estis en la vero, taugigo estis en la gravo. Shajne estis preferita procentajho en la nova miksitajho monda. Eta sed suficha enmiksajho de surogato kiu geniuligas la geniulon kaj talentigus la talenton. Same kiel nur certa kvanto da figoj kaj cikorioj lau la opinioj de kelkaj kafecigas la kafon. Subite chiuj gravaj postenoj estis en la manoj de tiuloj kaj chiuj decidoj faritis lau ilia volo. Oni ne povas ion responsigi pri tio. Krome ne eblas diri kiumaniere chio evoluis. Oni povas kontraubatali nek personojn, nek ideojn, nek certajn fenomenojn. Ne mankis talentoj nek bona volo, ech ne karakteroj pozitivaj. Mankas kaj nenio kaj chio. Estas kvazau shanghighus au la sango au la aero: nenormala malsano kiu formanghis la malgrandan komencon de geniaj aferoj de foraj tempoj. Malgrau chio, brilegas je noveco kaj finfine oni ne plu scias chu vere la mondo malplibonus au chu simple oni mem ighus pliagha. Tiumomente vere venis nova tempo. [Übersetzung: Bernhard Schwaiger]




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.05.2020

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.