Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 60

Esperantomagazin: Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Mein Großvater/Mia avo" | Arthur Schwaiger: "Kirche um 1816 in Salzburg" | Interview mit Johano Moser (Berlin)

60. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 6. November 2016: Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: "Mein Großvater/Mia avo" | Arthur Schwaiger: "Kirche um 1816 in Salzburg" | Interview mit Johano Moser (Berlin)


> Download

Rita Rössler-Buckel (Text) + Franz-Georg Rössler (musikalische Begleitung): MUZIKO: Ofero (FGR) --- La novembro estas la monato de pluraj kristanaj kaj gheneralaj memortagoj por la mortintoj. Pro tio ankau la hodiaua kontribuo rilatu al la memoriga monato novembro, volonte lau propraj memoroj. Baldau post kiam mi kune kun mia edzo en 1985, malkovris Esperanton, mi komencis inventi mallongajn tekstojn en tiu chi por ni nova lingvo. Char ni mendis kelkajn esperantlingvajn gazetojn, mi konatighis ankau kun "Juna Amiko", kiun redaktis Kurucz Géza en la fora hungara urbo Kecskemét. La gazeto estas porinfana, porjunula. Tial mi precipe sendis artikolojn pri mia infana tempo en kamparana familio en meza Frankonio en suda Germanujo al tiu redakcio. Kelkaj estis gajaj, sed unu rilatis mian forpasintan avon. Chiujare en la malhela sezono revenas la memoro pri mia avo kaj pri tiu chi artikolo. La teksto konservighis, kaj post funebra muzikajho mi legas ghin - en Esperanto - por la auskultantoj de radio frei erfurto. --- MUZIKO: De profundis (C. Ph. E. Bach) --- MIA AVO Estas autuna vespera horo. Mi staras en tombejo antau la tombo de mia avo. Sur la tomboshtono mi legas: GEORG BUCKEL, naudek jaroj, dek monatoj. "Naudek jaroj" mi pensas: "kiom longa vivo". Kelkaj memoroj trapasas mian cerbon. Jes, mi konis mian avon nur kiel sveltan grizharulon. Tra rondaj okulvitroj li afable rigardis nin. Dum rideto montrighis lia malkompleta dentaro. La precipa tasko en liaj lastaj jaroj estis gardi la genepojn, min kaj miajn multnombrajn gefratojn. Kiam miaj gepatroj laboris en la kampoj de nia bieneto au prizorgis en la stalo la bestaron, mia avo promenis kun ni tra la naturo, apogante sin sur bastono. Per la alia mano li kondukis la plej malgrandan nepon. Ni pli grandaj infanoj ludante akompanis lin. Ofte ni plukis florojn, kaptis papiliojn, saltis sur unu piedo au desegnis en la sablan vojon figurojn kaj spurojn. Foje, postsekvante unu la alian, ni rondkuris nian avon. Char li ege malbone vidis, li daure ion demandis: "Kio kreskas tie? Kion plantis la najbaro au la patro tie chi?" La iom pli aghaj gefratoj volonte respondis kaj la malgrandaj tiamaniere lernis ekkoni la diversajn plantojn. Ghoje kaj malsate ni revenis hejmen, tuj rakontante chion novan al niaj gepatroj. Dum malbona vetero ni devis pasigi la tagon en la domo, en la logchambro. La avo sidis en angulo en plektita korbsegho, antau si la infanchareton kun bebo ene. Per sia naztuko li forpelis la mushojn, kiuj povus gheni la pacan dormadon de la etulo. Per la alia mano li daure tien kaj reen movis la lulilon, por ke la bebo sentu sin agrable. Ni aliaj serchis distron en diversaj ludoj, kiujn ni ofte mem inventis. Ni transformis nian modestan loghchambron al granda regha palaco. Seghoj unu super la alia au ech sur la tablo, kovritaj per grandaj tukoj, tuj donis al ni la impreson de impona kastelo, grandega pordo au salonego. Vestitaj en shuoj kaj roboj de niaj gepatroj, entuziasme tramarshante nian salonon, ni plenavoche kantis: En salono de Epope / homoj pashas centmilope! La nombron de cent mil homoj ni preskau realigis per senlaca kontinua pashado tien kaj reen el kaj en la chambron. Char nia avo ne nur malbone vidis, sed same malbone audis, li neniam insistis, ke ni estu pli trankvilaj. Tio plachis al ni. Tute ne ghenis nin, ech plurfoje, chiam pli laute ripeti frazon al li, kiam li ne komprenis. Kun plezuro li observis niajn ludojn. Iun matenon nia avo restis kushanta en sia lito. Ni demandis nian patrinon, kial la avo ne venas. Shi diris, ke li estas laca kaj malforta. Ekde tiu tago ni vizitis lin en lia chambro: Kelkafoje li petis malfermi la shrankon. "Supre, sur la dekstra flanko, staras skatoleto. Alportu ghin al mi!" li diris, kaj li donacis al ni dolchajn rughetajn frambo-bombonojn. Tiel pasis kelkaj monatoj. lun tagon nia patrino vekis nin kun rughaj okuloj kaj vestita en nigraj vestajhoj. Shi diris al ni: "Via avo ne plu ekvekighos. Li nun por chiam dormos". Ni tuj sentis la malghojan atmosferon. Nur flustrante ni interparolis che la tablo. Poste la gepatroj kondukis nin en la chambron de nia avo. Pale, kun fermitaj okuloj kaj blanka tuko chirkau la kapo, li - kvazau dormante - kusis tie. Ni preghis kune kun niaj gepatroj. La tutan tagon venis najbaroj kaj aliaj vizitantoj. Ech dum la nokto ili sidis che kandela lumo en murmura preghado. La postan tagon du chevaloj forportis nian avon sur charo en ornamita cherko al la tombejo, sekvata de multaj nigre vestitaj homoj. Ni infanoj plukis florojn kaj jhetis ilin en la tombotruon kiel lastan saluton. Floroj, kamparaj floroj… Iom post iom konkretighas floroj antau mi. Malrapide mi vekighas el miaj memoroj. La oraj literoj sur la tomboshtono brilas en la vespera suno, kiam mi forlasas la tombejon. Tiel finighas la teksto. Iam mi jam utiligis ghin en germanlingva gazeto por maljunuloj. Tie mi povis aldoni ankau foton, kiu montras mian avon. En la radio ne eblas prezenti bildon. Tial mi finas per muzikajho, dediche al li kaj al chiuj iam konataj mortintoj. --- MUZIKO: Dormu pace --- 1. Dormu pace, homarano, dormu pace en la mano, en la manoj Bonadiaj post aspiroj chiam piaj, en felicho kaj senlace, dormu vi nun diagrace. / 2. Dormu lau chielaj planoj pace en la Diaj manoj, forgesante suferadojn, insultadojn, malgefratojn, ghis la relevigha horo vokos al la Dia gloro. 7 3. Dormu pace, homanimo. Granda Dia grac´sen limo gvidos al eterna vivo – ghojoplena perspektivo! Post malpaco sur la Tero: Dia amo kaj espero! ------------- "Die Situation der Kirche von Salzburg in der Zeit um 1816/La stato de la Eklezio de Salcburgio chirkau la jaro 1816" (Arthur Schwaiger, Pfarrbrief Saalfelden/September 2016, S.18-20) ---- Joseph Mohr (1792-1848), la skribinto de la fama kristnaska kanto "Stille Nacht, heilige Nacht" konsekritis diakono en la 20-a de augusto 1815. La sekvintan tagon li ricevis la ordinadon. Ambau sakraj agoj okazis je la 8-a horo frumatena en la Kapelo Sankta Virgilio de la katedralo salcburga. Neniu salcburgia episkopo, nek lia chefepiskopa moshto nek la episkopo de Chiemsee povis ordini tiam, char mankis tiutempe episkopo en la Chefepiskopolando salcburgia. Chefepiskopo kaj princo Hieronymus Colloredo (1772-1812) mortis en la 20-a de majo 18112 en Vieno. Post kiam la lasta suverenulo forlasis Salcburgion en la 1800-a jaro li ne plu revenis. De malproksime li partoprenis decidojn kaj subskribis ankorau ghis 1808 la al si transsenditajn protokolojn de la konsistorio. La chefa episkopa shargho kushis dum lia malcheesto sur la shultroj de episkopo Sigmund Christoph grafo de Zeil und Trauchburg, chefklerikulo (1797-1808) de la Episkopujo Chiemsee. Li estis ekrespondecinta por la malsekularaj aferoj de la salcburgia chefepiskopeco. Post la malfondo de lia episkoplando li nomumitis fare de imperiestro Karolo la 1-a (1804-1835) helpepiskopo de Colloredo kun rajto je posteuleco. Sed papan konfirmon havigi pri tio ne eblis char lia papa moshto Pio la 7-a estis en malliberigita stato ghis marto 1814 lau ordono de Napoleono. Post la morto de chefepiskopo Colloredo en 1812 Zeil estis nur administranto de la chefepiskoplando, ghismorte en la 7-a de novembro 1814. En tiu epoko malfacila inter 1800 kaj 1814 Zeil devis okupighi pri malfacila heredajho kaj majstri ankau la politikajn shanghojn sen neglekto de ekleziaj aferoj: char en 1803 chesis la princepiskopeco salcburgia. Inter 1803 kaj 1805 Salcburgio estis elektista princlando. Ene de la imperiestra shtato ghi ighis duklando (inter 1805 kaj 1809). La franca administrado dauris de 1809 ghis 1810. En septembro 1810 la lando ighis parto de Bavarujo ene de la distrikto Salzachkreis. Zeil ighis de multaj flankoj shatata kaj sukcesa managhero de krizoj. Tamen kiam mizero kaj kaoso disvastighis en la lando ech li ne povis plu helpi. Lia malfacila posteno naskis riprochojn pri tro rapida akomodigo. Sed vere gravis por li chiam nur la bonstato de la loghantaro. Li sukcese kunlaboris kun la instancoj bavariaj ekde 1810 kaj ricevis forman agnoskon pri la regado de la diocezo salcburgia fare de la bavara regho Maksimiliano Jozefo la 1-a. Kvankam la regholando Bavario havis severan shtatan eklezisistemon lau la ideoj de ministro Maximilian Graf Montgelas, la en Salcburgo instalita distrikta komisariejo volis havi bonajn rilatojn kun la salcburgia eklezio; la nomo de la tiama generalkomisario estis Carl Graf von Preysing-Hohenaschenau. Sur diversaj kampoj la bavaria administracio montris sin ech tolerema kaj ne kontrauis la dezirojn de fideluloj el alpaj teritorioj pri reenkonduko de malnovaj religiaj moroj. Pozitiva estis certe ankau la cheesto de la bavario tronheredanto Ludoviko. Lia rezidejo kiel guberniestro de la distriktoj Salzachkreis kaj Innkreis estis ekde 1811 la Kastelo Mirabell. Religie li ne centprocente favoris la ideojn de iluminismo. Sekve restis la monakejoj. Franciskanoj respektive kapuchenoj kontinue rajtis animzorgadi, almenau kiel anstatauuloj. Koncerne animzorgadon la parohhestroj estis instalitaj fare de la shtato sen plue atendita konfirmo de la ekleziestraro. La pastroj estis traktataj kiel oficistoj char "ili estu konsiderataj kiel popoledukantoj religiaj kaj bonkondutaj estantaj servantoj kaj de la Eklezio sed kaj de la shtato." Pro la granda influo de la pastraro super la loghantaro la bavaroj multvalorigis ties patriotisman sintenon. Elstara bavariemulo estis i.a. la parohhestro de Zell am See Georg Dießenbacher (naskighinta en 1748 en Teisendorf/Rupertiwinkel, parohhestro inter 1808-1835). Malfaciloj estis ankau por la estontaj sacerdotoj en Salcburgio. La futuraj teologoj bezonis por la eniro de la porpastra seminario la permeson de la generaldistrikta komisariejo. Estro de la porpastra seminario estis inter 1805-1820 Sebastian Pichler (1768-1850) naskighinta en Goldegg. Agante li lerte kaj prudente sukcesis konfronti la cirkonstancojn komplikajn. Krome shanghighis la tabuloj de la studoplanoj. La reformoj tamen ne povis kovri la gheneralan mankon da vokighoj je sacerdoteco, aparte post 1814. Multaj parohhestroj havis problemojn pro shanghighintaj diocezaj landlimoj post novaj politikaj cirkonstancoj. Tion travivis pastroj en Eosta Tirolo sed ankau en la tirola Malsupra Inn-valo kaj en la distriktoj Innviertel kaj Hausruckviertel. Dum la perturboj de la jaroj inter 1800 kaj 1816, la malfunkcio de episkopeco (ghis 1823) kaj la morto de episkopo Colloredo en 1812 kaj, du jarojn poste, de episkopo Zeil, la salcburga konsistorio kaj ghiaj konsilioj sole sekurigis la funkciadon de la eklezia administrado. Certe ne malmultis tiutempe tensioj kun la sekularaj instancoj kaj kun la klerikaro. Meritoplenege menciindu la konsistoria estro Franz Xaver Leopold Hochbichler (1733-1825) el la valo Zillertal, aparte post 1812. Inter 1818 kaj 1823 li estis ankau generalvikaro. Konsistoriano Franz Xaver Rieger (1755-1827) el Saalfelden post 1801 same feliche influis en la episkoplando. Ja interesus chi-kuntekste pli profunde okupighi pri la variaj problemoj spiritualaj, socialaj, ekonomiaj kaj politikaj de la animzorgantoj ene de la parohhujoj. Chiuokaze vido enen de parohhujo en la tempo inter 1800 kaj 1820 montrus pli da malbonajhoj ol da bonajhoj. La sacerdotoj devis ankau okupighi pri la pseudoreligiajhoj kiuj aperis tiutempe diversloke en la kamparo. Ekzemplo por tio estis en Saalfelden (kp. la artikolo en la saalfelden-a parohhujcirkulero de advento 2009) kiam dekano Joseph Mayr (1784-1828; +1832) konfrontis laudiran miraklan bildon kaj tuj klarigis la veron pri ghi al chiuj. Kune kun la enkorpigo de Salcburgio en la Regholando Bavarujo estighis ankau la malfondo de la benediktana universitato kaj ghia malplialtrangigo je liceo en decembro 1810: tamen tio ne povis malpliigi la nivelon intelektan. Findecidaj estis ekonomiaj kialoj. Je la fino de 1811 nova instrusistemo realighis kun substreko de pastra trejnado. La liceo konsistis en teologia kaj filozofia sekcioj Celo de teologistudoj estis la produkto de kapablaj animzorgantoj kun plialtvalorigo de dogmatiko kaj eklezia juro. La lernolibrojn priskribis la shtato. La komence menciita sacerdoto Joseph Mohr studis tie ekde 1811; li ekdekomence ankau alighis al la porpastra seminarianaro. En la 1-a de aprilo 1816 Salcburgio estighis definitive parto de Austrio, tamen la bavaria studopriskribaro konservighis ghis 1818. En augusto 1815 do nia Joseph Mohr ordinitis. Sed la manumeton ne faris la loka episkopo sed helpepiskopo el Passau, nome Karl Kajetan von Gaisruck (1769-1846). Jam en 1814 la bavaroj permesis al li konsekradon en la salcburga katedralo. Por Gaisruck, kiu naskighis en Klagenfurt, Salcburgo estis tute ne malkonata urbo. Li estis knabo che la kortego chefepiskopa de Hieronymus Colloredo; samloke Gaisruck ankau finis la unuajn studojn. En 1801 li nomumitis helpepiskopo fare de princepiskopo Thun de Passau. Paralele li ankau ricevis la respondecon pri la parohhujo Kallham en la distrikto Hausruckviertel, kie li loghis ghis 1818 plenumante la animzorgantajn taskojn. Char la regiono de Kallham apartenis post 1810 al la bavario Distrikto Norddonaukreis, la konsistorio salcburga - kun permeso de la generaldistriktkomisariejo plurfoje venigis Gaisruck por konsekrado Salcburgon. Gaisruck daurigis sian karieron, kiam imperiestro Francisko la 1-a nomumis lin en 1816 chefepiskopo de Milano; papa konfirmo sekvis nur du jarojn pli malantaue. Ankau post la austriigo de Salcburgio ghi restis animzorgade kriza regiono. Jam en la 29-a de augusto 1816 nomumitis fare de la imperiestro nova chefepiskopo: temis pri la episkopo de Lavant, Leopold Maximilian Graf von Firmian (1766-1831). Sed tio ne akceptitis fare de Romo! La grafo de Firmian dungitis nur kiel apostola administranto en augusto 1818. Tamen eblis post tio fari denove konfirmaciojn kaj organizi kontrolvizitojn. Firmian nomumighis en 1822 chefepiskopo de Vieno fare de la imperiestro: tiutempe roma konfirmo tuja ne devis esti atendita. Nova vera salcburga chefpastro estis en 1832 Augustin Johann Gruber. Li helpis konservi al eklezia Salcburgio la eneklezian gravecon.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.11.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.