Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 61

Esperantomagazin: Katharina Höllwerth (Werl) über Schulpartnerschaft mit der Edith-Stein-Schule | Arthur Schwaiger (Saalfelden): Krippenbau und Gesellschaft im 20. Jahrhundert | Norbert Karbe (Pirna): Esperanto in der DDR | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: Pastorale

61. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 4. Dezember 2016: Katharina Höllwerth (Werl) über Schulpartnerschaft mit der Edith-Stein-Schule | Arthur Schwaiger (Saalfelden): Krippenbau und Gesellschaft im 20. Jahrhundert | Norbert Karbe (Pirna): Esperanto in der DDR | Rita Rößler-Buckel und Franz-Georg Rößler: Pastorale


> Download

Rita Rössler-Buckel (Text) + Franz-Georg Rössler (musikalische Begleitung):
La bebo Jesuo kaj la pashtistoj La kristnaska tempo estas sezono aparte richa je muziko. Apud la grandaj seriozaj artajhoj kiel la "Kristnaska oratorio" de Bach kaj similaj de liaj posteuloj svarmas abunde popolaj kantoj admirantaj, glorantaj, karesantaj la Dian bebon. Multaj rakontas la biblian historion lau la kompreno de ordinaraj kamparanoj. Aparte shatata estis la motivo de la pashtistoj, kiuj gardis kampe sian gregon kaj post la anonco de la nasko kaj la anghelara "Gloria in excelsis Deo" serchis la stalon kaj trovis la infanon kun Maria kaj Jozefo. En preghejoj oni ludis la Betleheman scenon, au per bildoj kaj figuroj oni imagigis al la ne legokapablaj personoj la eventon. Foje tien venis veraj pashtistoj, por veneri per siaj instrumentoj la Dian knabon. Inter ili trovighis la sakshalmo, kiu produktas bordunajn, tio signifas daure plusonantajn tonojn akompane al la kamparanaj melodioj. La urba popolo aprezis tiujn iom ekzotikajn sonojn kaj baldau la erudiciaj komponistoj imitis ilin en siaj artaj produktoj. La ghenro nomighis lau la itala deveno "Pastorale". Jam antau jarcentkvarono mia edzo skribis por miaj bekflutaj lernantoj kristnaskan muzikan scenon lau la biblia rakonto kaj nomis ghin "Pastorale", char ghi evoluas el la vidpunkto de la pashtistoj. Ghi aperis en renoma muzikeldonejo kaj chiam ankorau estas achetebla. Mia aktuala bekfluta grupo kun la nomo "Fluto palatina" konsistas el 12 virinoj en la agho inter sesdek kaj okdek jaroj. Ghi prezentas nun la pecon por la auskultantoj de radio frei erfurto. Antau la kvin mallongaj movimentoj vi audas en la lingvoj Esperanto kaj germana, pri kio temas en la muziko. MUZIKO (1.) La nokto: Die Nacht, in der Jesus geboren wurde, hatte ihr eigenes Licht, ihr eigenes Geheimnis, ihren eigenen Klang. La nokto, kiam Jesuo naskighis, havis sian propran lumon, sian propran sekreton, sian propran sonon. MUZIKO I (2.) La pashtistoj Hirten wachten bei ihrer Herde. Das Geheimnis der Nacht rührte sie an und ließ sie keine Ruhe finden. Pashtistoj sendorme gardis sian gregon. La sekreto de la nokto tushis ilin kaj ne permesis trankvilighon. MUZIKO II (3.) La anghelo Plötzlich stand ein Engel vor den Hirten und rief: "Fürchtet Euch nicht. Ich verkünde euch eine große Freude. Heute ist euch der Erlöser geboren!" Subite anghelo aperis antau la pashtistoj kaj vokis: "Ne timu. Mi anoncas al vi grandan ghojon. Hodiau naskighis por vi la Elachetanto!" MUZIKO III (4.) Gloro al Dio Eine große Schar von Engeln erschien, lobte Gott und sang: "Ehre sei Gott in der Höhe und Friede den Menschen a'uf der Erde, die guten Willens sind." Aperis granda aro da angheloj, laudante Dion kaj kantante: "Gloro al Dio en la altoj kaj pacon por la homoj surtere kun bona volo." MUZIKO IV (5.) La reirado Langsam zogen die Hirten weiter durch die Nacht, deren Licht niemals mehr erlöschen und deren Klang niemals mehr verklingen sollte. Malrapide la pashtististoj pluiris tra la nokto, kies lumo neniam estingighos kaj kies sono neniam silentighos. MUZIKO V Wir wünschen den Hörern von Radio Frei Erfurt ein gesegnetes Weihnachtsfest. Ni deziras al la auskultantoj de radio frei erfurto benatan kristnaskan feston! [Rita Rössler-Buckel, 2016]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
05.12.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.