Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 46

Esperantomagazin: Nachrichten | Interview mit Dr. Wolfgang Schwanzer | Schillers Bürgschaft

46. Esperantosendung vom 6. September 2015: Nachrichten | Interview mit Dr. Wolfgang Schwanzer | Schillers Bürgschaft


> Download


Tutmonda kongreso religiscienca en Erfurto
Ĝis la 29-a de aŭgusto okazis ĉe la Universitato de Erfurto la 21-a Kongreso de la Internacia Asocio pri Religiscienco. Iniciativdoninto profesoro Jörg Rüpke jene priskribas la econ de tiu ĉi asocio: "Laste ne balaste temas pri interŝanĝoj interfakulaj. Klaras ke scienca agado ĉiam influatas de aktualaĵoj interesaj por ĉiuj aŭ plejparto de certa socio. Religiscienco estas unu temaro aktuala tutmonda." La tiujara kongreso estis sub la temo 'Dinamiko de religio'. Oni komprenas per tio i.a. religiajn ŝanĝojn kaj ŝanĝoprocesojn pro kaŭzoj kulturaj kaj sociaj. Tiaj kongresoj okazas ĉiun kvinan jaron. Ĝis nun oni kongresis en metropoloj kiel Toronto aŭ Tokio. La kialon de la transloĝiĝo Erfurton eksplikas s-ro Rüpke tial: "Memkompreneble kongresoj okazas en facile atingeblaj lokoj. Tio validas ankaŭ por Erfurto. Kongresloko havu bonan infrastrukturon kaj la urbonomo estu konata tutmonde. Eble je tio Erfurto ankoraŭ ne unuarangiĝas. Sed koncerne infrastrukturon kaj religihistoriecon Erfurto perfektas." Ne tute 1400 gastoj venis tiujare en la turingian ĉefurbon. Tioman kvanton oni tute ne atendis antaŭe. Kvankam kvaroble pli multaj studentoj estas en Erfurto, la universitata kampuso ne havas spacon abundan. Tio ŝuldiĝas ankaŭ al la nuntempa fermo de la Granda aŭlo de la universitato. Alternative oni uzis sporthalon kun 500 lokoj. Krome starigitis surkampuse tendo por 300 gastoj. S-ro Rüpke substrekas: "Ekde la komenco ni volis ke la kongreso estu pli diskutadoloko ol prezentadoloko. Vere fruktodona interŝanĝado eblas nur ene de malgrandaj grupoj kiel ni ĉiuj scias." Bedaŭrinde partopreno ĉekongresa ne estis publika sed nur post akreditiĝo ebla.
--------------
Ĉu malpermeso de konsumo de alkoholaĵoj en la urbokerno?
Nuntempe estas denove diskuto pri restriktoj koncerne la konsumon de alkoholaĵoj en la centro de la turingia ĉefurbo. Ke junuloj apartentantaj al tre diversaj grupoj grupiĝas regule sur la centra Anger-placo por pasigi tie la tempon malplaĉas al ne malmultaj erfurtanoj laŭŝajne. Por solvi tiun ĉi problemon la anoj de City-Management postulas pli da drakoneco kaj leĝojn klarajn. Tio plifaciligus la laborojn kaj por la policanoj kaj por la urbaj gvardantoj. Tamen ekzistas ankaŭ kontraŭuloj de tiaj planoj. Ili pensas ke la tuto estus trotaksita, ke la bona reputacio de la urbo ne suferus tro pro tiaj problemetoj. Tamen oni ne rajtas preni la plendintojn malseriozaj: piedirantoj sentis sin malkomfortigitaj aŭ ĝenerale antaŭvidas malbonan evoluon. Inter tiaj zorgoplenaj civitanoj nombriĝas ankaŭ la ĉefmanageristo de la Aĉetohalo Anger 1, s-ro Thomas Nagelschmitz. Li tute favorus novajn rimedojn dirante: "Ni renkontas homojn kun tute aliaj vivokonceptoj. Ekzemple punkulojn kiuj ŝatas provokadon kaj montri draste alternativojn al kutimaj vojoj. Ja tio ege ĝenas la klientojn de nia butikumcentro. Pro tio mi engaĝiĝas ke novaj paŝoj estu antaŭenpuŝitaj." La maldekstra politikistino Karola Stange trovas tioman engaĝiĝon troa. Laŭ ŝi mankus iom da senemocio kaj stoikeco. Ŝi asertas: "Malpermeso de alkoholaĵkonsumo ne solvos tiun ĉi problemon. Konsistas la civitanaro de Erfurto el tre diversaj klasoj. El ili memkompreneble kelkaj ŝatus forigon de aliaj homaj karakteroj el la urbocentro. Jen momento jam havita: antaŭ kelke da jaroj oni volis liberigi de certaj homgrupoj la areon ĉe la turisma magneto Ponto de la brokantistoj. Sed oni neniam forgesu ke pluraj grupoj formas unu socion; elektadi inter ili kaj eĉ diskriminaciadi ne bonas. Forpreni malriĉajn personojn el al urbocentro kaj lokigi ilin ĉe la periferiojn, tion mi ne ŝatas. Tamen la urbo konsideru ĉu vere ĉiuj alternativuloj devus sin koncentrigu sur Anger-placo."
------------------
Stacidomo por longdistanc-busoj en Erfurto
La publika diskuto pri taŭga loko por londistancbushaltejo en Erfurto daŭras. La Urbaj Servoj, la urbo kaj la longdistancbus-entreprenistoj ŝajne havas diversajn interesojn. La busŝoforoj preferas memkompreneble haltejon en la proksimeco de la centra stacidomo, al kio kontraŭas la spacomanko tie. Jes ja rekte ĉe la stacidomo troviĝas jam la busaj haltejoj de la loka publika trafiko: sed la Urbaj Servoj, kiuj respondecas pri la enurba loka trafiko, volas resti solaj tie. Due, la por internaciaj busoj tro malalta tegmento ankaŭ problemas. Nuntempe la busoj de grandaj linioj haltas en Kurt-Schumacher-strato antaŭ la Hotelo Intercity. Sed tie la haltejoj estas tute provizoraj, sen iu infrastrukturo kaj certe ne porĉiame. Ĉar ekde oktobro 2016 komenciĝos tie la konstrulaboroj por la nova ĉestacidoma urbeto nomita "ICE-City". Pri la plejefika loko kverelatas. Infrastrukturo ankaŭ gravas. La porparolanto de la turingia Ministerio pri infrastrukturo kaj agrikulturo, Martin Gerlach, transdonis la sekvontan opinion tiukoncerne: "Nia ministerio bonvenigas la planon de la urbo Erfurto pretigi al longdistancaj buslinioj atrakciajn haltejojn en Erfurto. La turingia registaro landa tamen admonas ne neglekti bonajn eblojn de konekto ankaŭ por la malurbaj ĉirkaŭaĵoj. Celo estu kontentigi kaj la deziron de la homoj je mobiliĝeco kaj la respondecon socialan-ekologian. La urba administracio estas serĉanta solvojn. Volonte oni faru esplorojn ĉu eblus plialtigi la tegmenton de la jam ekzistanta busa stacidomo por ke tie parkumu ankaŭ la pli altaj longdistancaj busoj. Sed por tio mankas la mono nuntempe. Ankaŭ aliaj ideoj svarmadas, kiel pri provizoraĵoj tiel pri malprovizoraĵoj. La ĉefo de la flughaveno proponis situigi la bushaltejojn ĉe la flughaveno en la okcidenta urbokvartalo Bindersleben, kie spaco abundus. Tion la busentreprenistoj pro malcentra situo de la flughaveno tute ne ŝatas kaj eĉ malaprobas. Post ricevo de la ekspertizoj la urbaj administrantoj informos la urban konsilantaron pri realigeblaj solvoj. Ĉiuokaze estos la decidanta instanco la urbo mem." Indas scii ke la longdistancaj busentreprenoj - kontraŭe al la trafikiloj publikaj - tute ne ricevas publikajn monsubvenciojn kaj agas laŭ la reguloj de privata ekonomio. Sekve monoj de la federacia lando ne estas je dispono; la komunumoj mem jes ja rajtas subvencii kaj ankaŭ la longdistancbusfirmaoj mem povus kontribueti. Ke ili ĝis nun malŝatas la flughavenan teritorion ne povas kompreni la flughavenestro s-ro Uwe Kotzan. Li ade reklamas por tiu ĉi loko per la sekvontaj vortoj: "Jen du grandegaj avantaĝoj estas ĉe ni: la buspasaĝeroj povus atendi antaŭ haloj malfermitaj dum 24 horoj, ili havus ankaŭ propran informpavilonon grandan. Oni povus startigi samtempe ne malpli ol 10 busojn. Kaj la tramvojo ankaŭ haltas ĉe ni. Memkompreneble ĝia veturofteco devus esti adaptigita al la horartabulo de la busoj. Dua agrablaĵo: la busŝoforoj ne plu devus longtempe iri en la centron de la urbo. Disde la aŭtoŝoseo buso nuntempe bezonas ne tute 20 minutojn por atingi la nunajn haltejojn. Se la haltejoj troviĝus apud la flughaveno la distanco al la aŭtoŝoseo estus nur de 5 minutoj." Kiam decido faritos ne estas klare. Decido definitiva kaj bona por ĉiuj estus tre dezirinda.
---------------------
Modelprogramoj por malkara loĝado porstudenta
En aŭtuno startos modela programo subtenanta malkaran porstudentan loĝadon. Organizos tion la Federacia ministerio pri medio, naturprotektado, konstruado kaj atomreakciuja sekureco. Programocelo estos oferti ĉion inkludantajn luprezojn de 250 eŭroj maksimume por unuĉambraj loĝejoj. Por la universitataj urboj de Erfurto kaj Jena tio alportus grandan trankviligon surloĝejmerkate, kie la demando de studentoj je finance permesebla gastigo daŭre kreskis. Aktuale grandiĝas la enloĝantaro de Erfurto je ĉirkaŭ 1500 homoj pojare kaj sume loĝas nun en la turingia ĉefurbo pli ol 207.000 homoj. La prognozoj antaŭe de la jaro 2000-a antaŭvidis la malon, malkreskon de la nombro. Projektoj kiel ICE-City, urbokvartalo moderna apud la estonta trafiknodega stacidomo, aŭ loĝdomkonstruplanoj en la Krämpfer-antaŭurbo sur iamaj fabrikgrundoj jam respondas al tiu ĉi fenomeno. Sed kreado de normalaj loĝejoj ne sufiĉos por altlerneja urbo: Erfurto devos oferti ankaŭ pli malmultekostajn loĝeblecojn kaj por studentoj kaj por trejnotoj. Tio ankoraŭ maloftas. Nuntempe studas ne tute 10.000 homoj en Erfurto, el kiuj ne malmultaj estas pendoluloj disde ekstere de Erfurto. La novaj mikraj loĝejoj kun 22 kvadratmetroj da surfaco estu ankaŭ taŭgaj por senbarila aliro; tio pliatrakciigus ilin eventuale ankaŭ por olduloj. La germana porstudenta organizo Deutsches Studentenwerk taksas la nombron de la mankantaj hejmlokoj je ĉirkaŭ 25 miloj. La socialdemokrato Steffen-Claudio Lemme, deputito en la berlina parlamento, parolis kun Radio FREI pri la projekto tiu ĉi: "Temas pri la modeldona ideo efektivigota pri 'daŭripoveca loĝado por studantoj kaj trejnotoj'. En tuta Germanlando la nombro de la studentoj malŝrumpas. Antaŭ unu jaro ni havis 2,7 milionojn da studentoj el kiuj estis duona miliono komencantoj. Sekve la postulo je taŭgaj loĝejoj kreskegas, precipe en grandurboj. Gravas ke la kreotaj loĝejoj universale utiligeblus, ekzemple - laŭbezone - ankaŭ por maljunuloj aŭ rifuĝintoj. Estante modelprogramo ĝi estas science akompanata kun laborplanado, kontrolkalkulado kaj ĉiam publike alireblaj planopriskriboj." La registaro berlina metos je dispono 120 milionojn da eŭroj. Oni volas doni kiel nerepagotan subvencion ĝis 30 procentoj de la investokostoj je maksimume 500 eŭroj por unu kvadratmetro. Same interesu studentojn la riformo pri loĝadopago, pri kio decidis la federacia parlamento ankaŭ. Ĝi ekvalidos post 2015 kaj priskribas kontroladon de la lupagoj ĉiun duan jaron. Ĝis nun tio estis priskribita nur en ĉiu kvara jaro.
----------------------
Hodiaŭ ni aŭdos s-ron Wolfgang Schwanzer, kiu faras poŝtmendan komercon per Esperanto-libroj. Por li la Lingvo Internacia servas ankaŭ kiel komerca lingvo, memkompreneble. Ni renkontis lin ĉe la Germana Esperanto-Kongreso en majo en Hameleno. La intervjuo estos en la germana lingvo.
---------------------
Die Bürgschaft / La Garantio (Friedrich Schiller; traduko de V. Devjatnin)
Damon' unu fojon mallaŭte trairis Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano – Al Dionizio, – sed unu gardano Lin kaptis subite. Tiran' al li diris : « Pro kio vi al mi, fripono, aliris? » – Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . – « Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! » / – Jam longe mi estas al mort' pretigita, Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton Pro mia pardono, ĉar havas mi forton, Por morti sur kruco; sed se inklinita Vi estas al bono, – ho, estu donita Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, – Ĉe vi do mi povas amikon restigi. – / Kruele ekbrulis tirana rigardo, Kaj diris li post la silento momenta : « Tre bone, kun tio mi estas konsenta; Sed tamen memoru vi tion, bastardo, Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli, ol tri tagoj, – kaj poste li mortos, Al vi li per tio pardonon alportos. » / Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi, Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . . Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis, Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenis Amikon kaj petas : « ho, restu, kurulo, Vi por garantio ĉe malbonegulo! » / Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio, Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . . Damono edziĝon de frato forfestis, En tria mateno tre frue sin vestis Kaj vojon rapidas, malfrui timante Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . . / Subite tre forta ventego fariĝis, Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego; Pli forte, pli brue koleras ventego, – Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis, Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . . Damono al ponto rapidas de monto Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto. / Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero, Kaj tre malproksime li vidas dometon; Li krias, li vokas, li petas ŝipeton : Sed vane, – neniu ĉar kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero . . . Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis : Ĝi tute je maro simila fariĝis. / Kaj jen lian koron plenigis doloro, Li ploras, antaŭen li manojn etendas, Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas : « Kompatu! » li petas kun granda fervoro – « Kaj min ekrigardu kun dia favoro! Se al Sirakuzoj vi min ne alportos, Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! » / Sed vane kompaton de Zeŭso li petas : Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas. Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, – Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante Per brusto nur ondon, kun mort' batalante. / Kaj jen li sur bordo jam estas, – elŝiris Sin tute el brakoj teruraj de morto, Kun granda dankem' al favoro de sorto, Rapidas li plu . . . Sed subite eliris El granda arbaro rabistoj. Aliris Al ili Damono, – kaj ili malpace Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace. / « Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris : Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion, Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion! Sed vivo – ne mia! » Kaj tuj li aliris Al ili, bastonon de unu elŝiris, Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis, Aliajn do ĉiujn facile forigis. / Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton, kaj tute li perdis jam forton; Kun granda teruro atendis li morton, – Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigis El ondoj bruegaj, de mi vi forigis Rabistojn, – ĉu tie ĉi devas suferi Mi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . » / Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero! Rapide sin turnas al ĝi kun espero Damono – kaj vidas, ke fonto fluetas. Al ĝi superforte li tuj alvagetas, Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas. / Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero : Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero. Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras, Damono do ilin en voj' preteriras. Migrantoj parolas, Damono aŭskultas Kaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! » / Tumulto piedojn al li flugiligas, En lia animo – senfinaj teruroj . . . . Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj Malalta jam suno facile origas : Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas Ankoraŭ pli paŝojn, – kaj vidas – en strato Renkontas lin lia servant' Filostrato. / – Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! – Li diris malgaje : en urbon ne iru, Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru! Li estas jam al ekzekuto metita. Li kredis sen fin', ke li estos trompita Neniam de sia amik', kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio. – / « Ho, se jam malfrui al mi estas sorto, Kaj se mi ne povas de mort' liberigi Amikon, – mi devas min ankaŭ mortigi : Tirano ne diru, ke kuris de morto Mi nur dank' al mia anima malforto! Al vi mian vivon volonte mi cedas, Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! » / Vespere Damon' Sirakuzojn eniras Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras, Kaj oni jam tute amikon preparas, Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras Amason popolan Damono kaj diras : « Mi morton deziris de Dionizio, – Mi estas krimulo, li – nur garantio ! / En granda mirego popol' silentiĝis . . . . En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas Kaj ploras, – pri kio – neniu komprenas, Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . . Minaca tirano pri ĉio sciiĝis; Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras. / Kaj jen ili venas. Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras : « Vi venkis min tute, je vi mi tre miras! Mi estas ankoraŭ por amo kapabla, Kaj se mi ne estas al vi malagrabla, Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.09.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.