Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 50

Esperantomagazin: Nachrichten | Fest Namen Jesu | Synagoge in Mühlhausen | "Quo vadis?" (3; Zdechlik)

50. Sendung TURINGIO INTERNACIA vom 3. Jänner 2016: Nachrichten | Fest Namen Jesu | Synagoge in Mühlhausen | "Quo vadis?" (3)


> Download

Adventbazaro kaj justa komerco
En la 5-a de decembro okazis la unua adventbazaro en Erfurto, kiu vendas nur per justa komerco gajnitajn varojn. Ĝiaj standoj estis sur la teritorio de la Franciskana eklezio en Erfurto. Pluraj regionaj kaj per daŭripovaĵoj komercantaj grupoj prezentis tial alternativon al malbremsita kaj malbremsebla konsumadmanio dum la antaŭkristnaska periodo. Sed estis pli ol nura varoprezentado! Je fiksitaj horoj estis edifaj momentoj kun frokportantoj kaj koruso. Ankaŭ tri koncertoj bonetosigis la tuton. Interesitaj povis ĝui paroladon pri daŭripoveca komercado en Germanio kaj en la tuta mondo. Alia agado de la bazaro estis la prezentado de memtrikitaj duonŝtrumpoj: por tio oni antaŭe alvokis la erfurtanojn donaci malnovajn lanrezervojn. El tio, grupo de la erfurta urba administracio trikis ŝtrumpetojn. La enspezo financis al familio kun malfacila fono la nepran transloĝiĝon. Finfine la sonoriloj de la dummondmilite duone bombardita preĝejo perfektigis la adventan magion.
--------------------------
Sterkaĵkonzerno Kali und Salz A.K. perdas sinkigpermeson
La plej granda sterkaĵkonzerno de Turingio, la akcia kompanio Kali und Salz ne plu rajtas fluigi salakvon terenen. La permeso perdiĝis en la 30-a de novembro de la lasta jaro. La turingia ministro pri ekonomio, s-ro Wolfgang Tiefensee de la socialdemokratoj, estas serĉanta solvon transiran por la menciita fabriko. En la komunumo Unterbreizbach, Distrikto Wartburg, ĉ. 600 laboristoj estis tuŝitaj, tre mallonge antaŭ Kristnasko. La entreprenistoj estis sendintaj datenojn kaj 3D-simuladilojn al la respondeca permesinstanco. Tiu ĉi institucio postulis novajn informojn, datenojn kaj ekspertizojn ke la grundakvo de la regiono ne damaĝus per la uzinakvaĉo. S-ro Harald Döll, estro de la entreprenkonsilio, postulis nedaŭran permeson por duona jaro, dum kiu eblus kolekti ĉiujn necesajn datenojn kaj laborigi la homojn.
----------------
Telefona helpopreto por studentoj
Aŭskultadtelefonaĵservo porstudenta jam pli ol du jardekoj ekzistas. Honoroficaj studentoj pretigas la orelojn al la problemoj de aliaj studentoj, ĉefe dumnokte. Jam en 18 urboj de Germanlando ekzistas la t.n. Nightlines, la dumnoktaj telefoniaj lineoj. La taskoj de la alvokitaj estas simplaj sed ne ĉiam facilaj! Estas ilia tasko paroli kun aliaj studentoj kiuj suferas je angoroj antaŭ ekzamenoj aŭ estas simple solaj. Ĉefas la aŭskultado. Konsilodonado aŭ terapeŭtikaĵoj ne faratas. Pluse alvokantoj kaj alvokitoj restas ĉiam anonimaj. Animzorgantaj povas iĝi studentoj el ĉiuj fakultatoj; antaŭkondiĉo neprega estas la emo fari tion. La lineoj estas okupitaj plejofte inter la horoj 9-a vespere kaj la 1-a frumatene. Se sufiĉa nombro da voluntuloj estas je dispono la servo eĉ ĉiujn tagojn posemajne funkcias. "VoluNation", la spertula portalo por libervola helpo, estas ĉiam serĉantaj novajn voluntulojn. Ĉiuj elektitaj homoj preparatas por siaj taskoj. La ideo de la dumnoktaj linioj estas origine angla. Ĉe la universitato de Essex, en la sudoriento de Granda Britio, startis la unua tia projekto en la 1970-aj jaroj. Certa profesoro universitata okulfrapaj trovis la streĉon kaj la timojn de la studentoj. Nuntempe en la Unuiĝinta Reĝlando tiaj servoj estas en ne malpli ol 36 urboj. La unua filio germana startis en 1994 en Hajdelbergo. Kaŭzoj pri la kresko de la postulo eble eksplikeblas per kreskinta sukcesopremo. Regule prenas 5 procentoj de la studentoj malviraj kontraŭdeprimajn sanigilojn, inter la viraj estas 3 procentoj. La Noktaj lineoj estas ĉe la grandaj universitatoj de Germanio, ekz. en Munkeno, Berlino kaj Lepsiko. Sed ankaŭ Magdeburgo kaj Greifswald instalis jam tian servon. En Turingio la aŭskultadservoj porstudentaj ĝis nun ne ekzistas, sed baldaŭ la situacio ŝanĝiĝos. "VoluNation" vokas al interesitaj samtempuloj engaĝiĝi. Se vi mem povas imagi kontribui informiĝu bonvole ĉe la interretpaĝo nightlines.eu.
---------------------------
Tutmonda infana tago en Erfurto
La 20-an de novembro ankaŭ en Erfurto oni celebris la Mondan tagon de la rajtoj de la infanoj. Jen kelkaj historiaĵoj pri tiu ĉi tutmonda memortago. Iniciativdonantaj estis la Unuiĝintaj Nacioj. En la 20-a de novembro 1959 tiu ĉi organizaĵo decidis fari la deklaracion pri la Rajtoj de la infanoj. La saman tagon, 30 jarojn poste, sekvis la Konvencio pri la infanaj rajtoj. Informis nin s-ro Tarneden de Kinderhilfswerk Deutschland pri ties enhavo: "Temas pri tutmonda baza leĝaro kaj ĝi ĉirkaŭampleksas elementajn rajtojn de infano: je postvivo, evoluo, protekto, partoprenigito. Jen la du grandaj kadroj, sub kiuj aliaj rajtoj estas ŝirmataj kaj ankaŭ vorte eksprimataj." La historio de tiu ĉi memortago komenciĝis jam antaŭ la fondo de la Unuiĝintaj Nacioj, en 1925. Dum la monda konferenco de la infanoj kunvenis en Ĝenevo, Svislando, 54 reprezentantoj el diversaj ŝtatoj por akcepti la Deklaracion pri la infana protektado. Konekse al tiu konferenco multaj registaroj enkondukis propran infanan tagon en siaj landoj. S-ro Tarneden klarigis al ni la devoj de la ŝtatoj jene: "Duon entenas la bazaj rajtoj de la infanoj. Unue la klasikajn socialajn ratjojn pri deca kresko, bona medicina trakto kaj egaleco. Ekzemple ankaŭ handikapuloj la tutan gamon de medicina helpo ricevu. Due temas pri rajtoj de libereco. Ankaŭ infanoj devas esti aŭskultitaj, ne suferi diskriminacion pro religio, haŭtkoloro, aparteno al malplimulto etnia, aŭ simple pro malriĉeco. La Konvencio pri infanaj rajtoj ĝenerale substrekas la infanecon de la infanoj, ĉie ajn." La jaron 1954 faritis rekomenda skribo fare de la Monda helporganizo. Ĉiu ŝtato enkonduku propran tagon pri tiu ĉi temo por sendi novan signon pri la graveco de la infanaj rajtoj. Krom la 20-an de novembro ankaŭ en la 1-a de julio oni kutimas festadi. Sume en 145 landoj de la terglobo oni festas. Kvankam la higienaj kaj lernejaj cirkonstancoj pliboniĝintaj estas, estas diversaj anguloj de la mondo kie la kontraŭo okazus ankaŭ nun. La monda tago memorigas nin pri tio kaj instigu onin trovi novajn ideojn kaj solvojn por bona evoluigo de infanoj en la tuta mondo.
------------
Pli rapida veturado - rapidegtrajnlinio inaŭguritis
Jam la 9-an de decembro veturis la unuaj specialaj rapidegaj vagonaroj de Erfurto al Halle ĉe Saale respektive Lepsiko; ekde la 13-a de decembro, post la ekfunkcio de la vintra horartabulo, fulmorapida veturado eblis por ĉiuj. La tempoŝparo inter Berlino kaj Erfurto ekestis rimarkinda. Do oni nun estas disde Erfurto 50 minutojn pli rapide en Berlino kaj la tuta vojaĝtempo al Lepsiko estas sume malpli ol 45 minutoj. Por Erfurto la longtempaj perspektivoj multas. Evoluo je ekonomie floranta kaj ofta konferencgastiganta urbo verŝajnas. El la tuta respubliko tiel aŭtomate pli kaj pli da homoj restados en Erfurto ofte nur pro simpla devo ŝanĝi la trajnojn. Ĝis 2017 estas planita la finkonstruo ĝis Nurenbergo suden. Samtempe 11 regionaj ekspreslinioj ebligos al la turinganoj atingi Erfurton mem pli rapide disde ĉiuj anguloj de la Libera ŝtato.
--------------------------
Tiefensee postulas pli da atrakcieco de Erfurto por studontoj
La turingia ministro pri ekonomio, s-ro Wolfgang Tiefensee, klopodis pliefikigi la varbadon de gestudontoj por Erfurto. La federacia kampanjo "Mein Campus - studieren in Fernost / Mia kampuso - studi en la oriento" finiĝis la 31-an de decembro 2015. Ĝi komenciĝis en 2008 kaj la ĝojiga rezulto estas, ke nuntempe ĉiu tria ekstudanto originas de la malnovaj federaciaj landoj, do de Okcidenta Germanio. Pluse, pli da lernintoj venas disde okcidente orienten ol inverse. Do la situacio komplete ŝanĝiĝis komparite al kelkajn jarojn antaŭe. Post la fino de la kampanja subvencio respektive de la kampanjo mem, Turingio devas trovi proprajn vojojn. Ekzemplo estis "Läuft bei uns - läuft bei dir" kie jutubuloj konkursete komparis diversajn turingiajn altlernejajn urbojn. Temoj estis ne nur la pedagogia flanko sed ankaŭ la eblecoj de libertemppasigado kaj nokta vivo.
= = = = = = = = = = =
La festo de la Nomo de Jesuo celebratas en la romkatolika Eklezio hodiaŭ, la 3-an de januaro. Ĝi apartenas al la kristnaska festocirklo. Papo Klemento la 7-a estis permesinta al la ordeno de la franciskanoj jam en la 1530-a jaro tian feston, kiuj tradicie engaĝiĝis pri la respektohavo antaŭ la nomoj de la Sinjoro. Inter ili gravis Bernardino de Sieno kaj Johano de Kapestrano. Por la tuta eklezio la festo enkondukitis en la 1721-a jaro. En protestantaj eklezioj oni festas en la 1-a de januaro, en kunteksto kun la cirkumcido de la Sinjoro. Ni aŭskultos du bibliajn tekstojn. La unua estas elĉerpita el la unua epistolo de Johano, ĉapitro 2, verseto 29 ĝis ĉapitro 3, verseto 6. ---Amataj, se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el li naskiĝis. Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis. Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas. Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta. Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco. Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li. Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas.

La dua teksto estas el la sankta evangelio laŭ Johano, ĉapitro 1, versetoj 29 ĝis 34. Tri eldiroj pri Jesuo estas centralaj: Jesuo, la ŝafido de Dio; la malsuprenveno de la Sankta spirito; la rolo de Jesuo kiel elektikto. La trio de la eldiroj aludas al profeta figuro en la skribitaĵoj de Jesaja, nome al la suferanta servanto de Dio. Al Johano la baptisto diras interna voĉo ke Jesuo estus la elektito. Ĉu ni ankaŭ estus atentaj al tiaj voĉoj? ---- La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
= = = = = = = = = = = = =
["Quo vadis?" von Henryk Sienkiewicz, Auszug aus Kapitel 66 (3. und letzter Teil). Übersetzung von Lidija Zamenhof] Lud ujmował się już nie tylko za atletą, ale stawał w obronie dziewicy, żołnierza i ich miłości. Tysiące widzów zwróciło się ku cezarowi z połyskami gniewu w oczach i z zaciśniętymi pięściami. Ów wszelako ociągał się i wahał: Do Winicjusza nie miał wprawdzie nienawiści i na śmierci Ligii nie zależało mu nic, lecz wolałby widzieć ciało dziewczyny poprute rogami byka lub podarte kłami zwierząt. Zarówno jego okrucieństwo, jak jego zwyrodniała wyobraźnia i zwyrodniałe żądze znajdowały jakąś rozkosz w podobnych widokach. A oto lud chciał go jej pozbawić. Na tę myśl gniew odbił się na jego roztyłej twarzy. Miłość własna nie pozwalała mu także poddać się woli tłumów, a jednocześnie nie umiał się jej przez przyrodzone tchórzostwo sprzeciwić.Więc począł patrzeć, czy przynajmniej między augustianami nie dostrzeże zwróconych ku dołowi palców na znak śmierci. Lecz Petroniusz trzymał wzniesioną do góry dłoń, patrząc przy tym niemal wyzywająco w jego twarz. Przesądny, ale skłonny do uniesień Westynus, który bał się duchów, ale nie bał się ludzi, dawał znak łaski. Toż samo czynił senator Scewinus, toż samo Nerwa, toż samo Tuliusz Senecjo, toż samo stary, słynny wódz Ostoriusz Skapula, toż samo Antystiusz, toż samo Pizo i Wetus, i Kryspinus, i Minucjusz Termus, i Poncjusz Telezynus, i najpoważniejszy, czczony przez lud Trazeasz. Na ten widok cezar odjął szmaragd od oka z wyrazem pogardy i urazy, gdy wtem Tygellin, któremu chodziło o to, by na złość uczynić Petroniuszowi, pochylił się i rzekł: - Nie ustępuj, boski, mamy pretorianów. Wówczas Nero zwrócił się w stronę, gdzie komendę nad pretorianami trzymał srogi i oddany mu dotychczas całą duszą Subriusz Flawiusz, i ujrzał rzecz nadzwyczajną. Twarz starego trybuna była groźna, ale zalana łzami, i rękę trzymał wzniesioną w górę na znak łaski. Tymczasem tłumy poczęła ogarniać wściekłość. Kurzawa wzbiła się spod tupiących nóg i przesłoniła amfiteatr. Wśród okrzyków odzywały się głosy: "Ahenobarbus! Matkobójca! Podpalacz!" Nero zląkł się. Lud był wszechwładnym panem w cyrku. Poprzedni cezarowie, a zwłaszcza Kaligula, pozwalali sobie czasem iść wbrew jego woli, co zresztą wywoływało zawsze rozruchy, dochodzące nawet do przelewu krwi. Lecz Nero w odmiennym był położeniu. Naprzód, jako komediant i śpiewak, potrzebował łaski ludu, po wtóre, chciał go mieć po swej stronie przeciw senatowi i patrycjuszom, a wreszcie po pożarze Rzymu usiłował wszelkimi sposobami przejednać go sobie i zwrócić jego gniew na chrześcijan. Zrozumiał wreszcie, że sprzeciwiać się dłużej było wprost niebezpiecznie. Rozruch, poczęty w cyrku, mógł ogarnąć całe miasto i mieć nieobliczalne następstwa. Spojrzał więc raz jeszcze na Subriusza Flawiusza, na centuriona Scewina, krewnego senatora, na żołnierzy i widząc zmarszczone wszędzie brwi, wzruszone twarze i utkwione w siebie oczy, dał znak łaski. Wówczas grzmot oklasków rozległ się od góry do dołu. Lud pewien już był życia skazanych, gdyż od tej chwili wchodzili oni pod jego opiekę i nawet cezar nie ośmieliłby się ścigać ich dłużej swą zemstą.

La popolo propetis ne plu nur por la atleto, sed ĝi prenis en la defendon la knabinon, la soldaton kaj ilian amon. Miloj da rigardantoj turnis sin al la cezaro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun manoj kunpremitaj. Li tamen malrapidis kaj hezitis. Kontraŭ Vinicius li ne havis, vere, malamon, kaj la morto aŭ vivo de Ligia estis al li indiferentaj, sed li preferus vidi la korpon de la knabino disŝirita per la kornoj de la uro, aŭ disgratitan per la dentegoj de sovaĝaj bestoj. Same lia krueleco, kiel lia degenerinta fantazio kaj degenerintaj instinktoj trovis ian volupton en similaj bildoj. Kaj nun la popolo volis senigi lin de tiu volupto. Ĉe tiu penso kolero speguliĝis sur lia dika vizaĝo. La ambicio ankaŭ ne permesis al li subiĝi al la volo de la amaso, kaj kune, pro la denaska timemo, li ne kuraĝis ĝin kontraŭstari. Li komencis do rigardi, ĉu almenaŭ inter la aŭgustanoj li ne vidos subenturnitajn fingrojn, la signon de morto. Sed Petronius tenis la manon levitan supren, rigardante ĉe tio preskaŭ provoke en lian vizaĝon. La superstiĉa, sed ekscitiĝema Vestinus, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de pardono. Same faris la senatano Scævinus, same Nerva, same Tullius Senecio, same la maljuna glora militestro, Ostorius Scapula, same Antistius, same Piso kaj Vetus, kaj Crispinus, kaj Busonius Thermus, kaj Pontius Telesinus, kaj la plej respektinda, adorata de la popolo, Thraseas. Je tiu vido la cezaro mallevis la smeraldon de la okulo kun la esprimo de malestimo kaj ofendo, subite tamen Tigellinus, kiu deziris spiti Petroniuson, kliniĝis al li kaj diris: – Ne cedu, dia, ni havas la pretorianojn. Tiam Nero turnis sin al la loko, kie la komandon super la pretorianoj havis la severa kaj ĝis nun al li tutanime fidela Subrius Flavius, kaj li vidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribuno estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj li tenis la manon supren, signe de pardono. Dume la amasojn komencis kapti furiozo. Polvo leviĝis de sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron. Meze de la krioj aŭdiĝis la voĉoj:”Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!” Nero ektimis. La popolo estis ĉiopova reganto en la cirko. La antaŭaj cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, kio cetere ĉiam kaŭzis ribelojn, eĉ sangoverŝon. Sed Nero estis en diferenca situacio. Unue, kiel komedianto kaj kantisto li bezonis la favoron de la popolo, due, li volis havi ĝin pro si kontraŭ la senato kaj patricioj, kaj fine, post la bruligo de Romo li penis ĉiel favorigi ĝin al si kaj direkti ĝian koleron kontraŭ la kristanojn. Li komprenis fine, ke kontraŭstari pli longe estus simple danĝere. Ribelo, komencita en la cirko, povus ekregi la tutan urbon kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn. Li rigardis do ankoraŭ fojon al Subrius Flavius, al la centuriestro Scævinus, parenco de la senatano, al la soldatoj, kaj, vidante ĉie kuntiritajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj okulojn fiksitajn sur li, li donis la signon de pardono. Tiam tondro de aplaŭdoj eksonis de supre ĝis malsupre. La popolo estis jam certa pri la vivo de la kondamnitoj, ĉar de tiu momento ili iĝis kvazaŭ ĝiaj zorgatoj, kaj eĉ la cezaro ne kuraĝus persekuti ilin plu per sia venĝo.
= = = = = = = = =
Estimataj amikoj de turingia kulturo! Hodiaŭ ni estas en la bela urbo de Mühlhausen kaj vizitos la sinagogon en la urbocentro, en la strato Jüdenstraße numero 24.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.01.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.