Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 51

Esperantomagazin: Nachrichten | Esperanto in der Projektwoche am Evang. Ratsgymnasium | Architekt Thilo Schoder | Gebetswoche für die Einheit der Christen

51. Sendung TURINGIO INTERNACIA vom 7. Februar 2016: Nachrichten | Esperanto in der Projektwoche am Evang. Ratsgymnasium | Architekt Thilo Schoder | Gebetswoche für die Einheit der Christen


> Download

Milionoj por sociala loghejkonstruo
Ekde la mezo de januaro oficialas, la nova koncepto de la turingia loghejpolitiko. Ghi bazighu sur kvar kolonoj: unue - subteno plia de socialaj loghejkonstruprojektoj, due - lupagaltecaj bremsoj en la universitataj urboj Jena kaj Erfurto, trie - luprezsubtenoj por malbonsalajrituloj, kvare - pliefikigo de la kunlaboro kun la diversaj komunumoj. Pri tia kunlaboro nova deklaris en la 19-a de januaro s-ro Klaus Sühl, shtata sekretario pri infrastrukturo kaj agrikulturo, la jenon: "Lando nia ja povas antauenigi socialan loghejkonstruon, sed ghi tute ne povas praktiki ghin, char ni havas nek proprajn konstruentreprenojn nek grundojn surkonstrueblajn. Kio signifas ke komence estas al ni serchi komunumojn kiuj metas je dispono terenon, shatas plani pli efike kaj zorgi pri chiam novaj grundoj. Senchavas do fari tiajhojn en akordigho kun ni, char ni volonte disdonadas financan helpon. Mi estas konvinkita ke dum la sekvontaj jaroj la kunlaboro ekfloros." S-ro Sühl nomis efikan socialan loghejkonstruon devego malsharghi la homojn. Char la problemoj estas ofte memfaritaj. En la duobla bugheto de 2016 kaj 2017 estas 125 milionoj da euroj rezervitaj por la modernigo kaj novkonstruo de tiaj loghejoj. Ankau en urboj kun malabundo da loghejoj ighu suficha kvanto da loghejoj - respektive modernighu - kies lupago ne transpashos 5,50 eurojn por kvadratmetro. Sed kiel realigi tion en urboj kiel ekzemple Jena, kiu ja havas fizikajn limojn? S-ro Sühl ankau tiukaze proponas solvon: "Novkonstruadoj en Jena havas limojn, jes ja, komparite al aliaj urboj. Tamen ili ankorau eblas, char la urbo havas sufiche da grundoj por ebligi ech novajn konstruojn dum la sekvontaj jaroj. La demando starighanta estas ne nur chu la urbo cedos la grundojn sed ankau chu por sociala loghejkonstruado. Koncerne modernigojn de loghejoj problemoj malpli grandas. Ekzistas sufichaj belaj malmodernaj loghejoj inter kiuj ne malmultaj ankorau bezonus modernighon. Tie farotas multo kaj ni ghojas pri tiuj chi taskoj povante malfermi ampleksan restauradprogramon por Jena." Pro la rifughintoj multaj ankau Berlino metis je dispono monon, ekzakte 23 milionojn. Pri la uzo de tiu chi sumo la decido jam estas farita lau s-ro Sühl: "Ni donos pli da konstrusubvencio al la konstruantaj firmaoj, kio signifas ke sociala loghejkonstruo estos pli alloga por la entreprenoj. En Jena estas tiel: okazis novaj konstruoj dum la lastaj jaroj, sed de pli karaj loghejoj. Pro la treega allogeco de Jena la urbo senprobleme povus permesi al si konstruigi multekostajn domojn. Ni nun intencas malpligrandigi la profitan misproporcion. La urboj Jena kaj Erfurto petis de ni engaghighi en la sociala loghejkonstruo. Ni kunsidos kun chiuj kalkulante por chiu projekto la kostojn kaj la necesajn subtenojn. Ofte ni atingis la lupagon de 7 euroj por kvadratmetro, kio lau ni estus tro alta sumo. La diferencon inter la 7 euroj kaj la maksimume pagendaj 5,50 euroj ni donos kiel konstrusubvencion."
---------------
Trejnada ofertokampanjo por flegistoj
En 2016 startis la plibonigkampanjo pri malsanula flegado fare de la registaro federacia. Nuntempe 1500 trejnotoj trovighas en turingiaj malsanulejoj. Por kontraubatali la mankon de fakuloj en germanaj hospitaloj la germanaj asekurkompanioj malfermis fonduson trejnadan de 24 milionoj da euroj. Per tiu chi mono financatas novaj rimedoj por bone trejni la geflegistojn. Jam ekde nau jaroj tiu chi fonduso ekzistas.
---------------
Terenprotekto por estontaj generacioj
S-ino Anja Siegesmund, ministrino pri naturaj medioj, postulas pli bonan terenan protekton. Por venontaj generacioj validu la samaj kondichoj kiaj estas nun almenau. Tereno estas resurso malabunda kaj apenau renovigebla. Char devas pasi inter unu kaj du jarmiloj antau la ekesto de 20 centimetroj da tereno. La tereno de la jaro estas la grundakva tereno, kiu nomighas en la latina faktermino Clia. La grundakvo kaj la clia-tereno reciproke influas unu la alian. Sen protekto de la grundo la tuta ekologia sistemo shanghighus.
---------------
Noca salo sur trotuaroj
Lau la legho pri purigo de la vojoj oni ne rajtas en Erfurto disjheti degeligan salon sur la irejojn por piedirantoj. Nur sub la dangheraj kondichoj de glacipluvo kaj sur deklivaj glacikovritaj shtuparoj kaj vojeroj ekzistas escepto, se gravelo au cindro jam ne sufichas. Krome arboj, bedoj kaj herbaroj ne estu tushitaj per salo. Tamen estas multaj loghantoj ne respektantaj la leghon. La salo facile atingas la teron damaghante la vegetajharon. Krome la hundoj trotintaj tie suferi povus je inflamoj de siaj piedoj. La leghoj de la urbo Erfurto malpermesas salon surtrotuare - tamen la urbo Erfurto mem ne chiam sekvas tion. Civitanoj jam la lastpasintan jaron riprochis al la administrantoj urbaj uzi salon che publikaj konstruajhoj, la urbodomo, sporthaloj, bibliotekoj, la urba gastodomo. Kio tiam energie malkonfesis la urbo; sed chijare faritis fotoj dum tia fiagado antau la ministeriejo pri ekonomio.
-----------
Shancoj profesiaj por gerifughintoj
La Agentejo federacia pri laboro konstatis evoluon malbonan por la dispono pri faklaboristoj en Germanlando. La espero ke rifughintoj plenigus tiun chi mankon ghis nun ne realighis. Lau la observoj de la menciita agentejo estas ilia tasko kiel eble plej rapide gajni monon: la familioj en la patrujo devas esti prizorgitaj kaj monaj shuldoj pagitaj por la fugho devas esti kovritaj. La propra mona maldependo por multaj ankau estas revo. S-ro Raimund Becker, estrarano de la laboragentejo, konsideras tion la chefa kauzo de la trejnighrifuzo. Shatata estas fare de la rifughintoj la hotela brancho, la industrio au la sekurecservoj. La malneta pago estus tie inter 1400 kaj 3000 euroj, dume la 600 euroj da rekompenco dum trejnado estas relative malmulte. Do necesus klarigi al la rifughintoj la avantaghon de germana trejnado je longa perspektivo, pensas s-ro Becker. Ankau en Erfurto ne estas alie. Dungigho kiel simpla helpisto ne evoluigas onin. Solida trejnado sekurigus okupon kaj salajron lau la Chambro pormetia de Erfurto. Sekve ghi promesis antauenpushigi la informofertojn por la rifughintoj. Kioma tio estus, klarigas s-ro Becker jene: "Ni opinias ke, se temas pri la rifughintoj, necesus intenseco kaj vera helpemo. Jam de longe ni havas regulajn kontaktojn kun la landa registaro. Ni intencas certigi pli rapidan kompetenckonstaton kaj orientigon gheneralan pri tio: do ekzemple ankau en la lingvokursoj. Ekzistas la projekto kun la mallongigo FIF - Förderung der beruflichen Integration von Flüchtlingen, antauenigo de la profesia kvalifikigo de rifughintoj. Chi tie ni volas krei dauran helpstacion por la metiejoj, platformon kvazau por interkonatigho inter homoj kaj entreprenoj. Tio tre gravas. Same estas nun agoj preparaj kun kvin partoprenantoj kie la konsultantoj mem ekspertas kio povus esti la tauga okupigho por si. Char ni havas gamon da informofertoj kiel ankau da praktikaj programoj." S-ro Thomas Malcherek pripensigas ke la aro de la rifughintoj, koncerne la ghisnunan trejnadon au lernejan karieron, estas tute malsamaj. Do gravega defio por la Chambro pormetia kiel substrekas s-ro Malcherek: "Memkomprenemble la kandidatoj havas diversajn profilojn. Sed plej grave estas havi lingvajn bazojn, alie la memkomprenigo ne eblas. Sed tio tre gravas che metiistoj kiom ankau la lertoj. Havi malsamajn kompetencojn ne estas tiel granda problemo kiel la vojo al ties ekkono. Kiu scipovas fari kion, kiu jam havas inklinojn specialajn pliprofundeblajn? Filtri la taugajn lertecojn estas tre malfacile je la komenco. Kiel taksi la jam estantajn kvalifikojn lau la atestoj de la hejmlando de la rifughinto - jen, alia problemo." La chambrulo informas ankau pri la trakto de tiu chi aspekto: "Jam de longa tempo estas pli facila ebleco de naturalizo de la kvalifikoj, konkrete ekde aprilo 2012. Se iu venas deklarante certan profesian econ li ja devas praktike pruvadi tion. Poste li au shi ricevas atestilon germanan. Tio ankau por kuracistoj jam faritis. Pli komplike estas en nia kampo de metia ekonomio char la principo en la arabaj landoj malsamas. En tiu kazo estas alia procedo: la persono devas montri la ecojn akiritajn en la ghis nun praktikita laborloko kun la celo fari ekzamenon en Germanlando. Post pozitiva rezulto ankau ili ricevas atestilon oficialan germanan pri metiistadopermeso. Fine povas komencighi la laboro en Germanio." Ankau jam en la patrujo ekintaj trejnadoj, kiujn la fugho interrompis, agnoskatas en Germanio. Deklaras prie denove la chambrulo Malcherek: "Ni la chambristoj ankau konsultatas en la kazo ke ne 100 procentoj de la deziritaj konoj cheestas sed eble nur tri kvaronoj. Ni malkovras la diferencojn, la likojn. Per frekvento de kursoj au seminarioj eblas shtopi ilin. Mankas ankorau la fina ekzameno kaj jenos - oficiala germana kvalifiko profesia." Dum 8 jaroj la neokupitaj kvalifikighlokoj kreskis en tuta Germanlando. Aktuale en la respubliko 20.200 lokoj por metilernontoj vakas. Ankau la erfurta Chambro peras kvalifikighojn al rifughintoj en metiaj entreprenoj. Kiom da lokoj ekzakte estas je dispono chiam dependas de la bezono en la diferencaj entreprenetoj. Nun inter 300 kaj 350 lernoknabaj lokoj vakas; se venus rifughintoj kiuj akurate plenumus la postulojn la chambro senprobleme la duonon de la vakantaj lokoj tuj povus malvakigi.
----------
Solidarieca agrikulturo naskighas en Erfurto
Nutrajhoj estas temo koncernanta chiujn. Multaj demandas al si: kiel mi povas havigi al mi chiutage bonkvalitajn kaj freshajn nutrajhojn? Kie oni sukcesis ke restos agrikultura sistemo kamparana kaj diverseca? Chu mi vere devas che chiu achetado subteni grandajn nutrajhkonzernojn? Pli granda kvalito atingeblas per acheto de biologiaj nutrajhoj. Sed ili ofte ne estas el la regiono hejma. Pluse ili tro multekostas por multaj. Alternativo estus la sistemo de la t.n solidarieca agrikulturo, mallongigita "Solawi" en la germana. Tia reto naskighas nun ankau en la turingia chefurbo. S-ro Manfred Weber, iama gharden- kaj pejzaghkamparano kunfondis ghin.Kiam li venis antau du jaroj kaj duona al Erfurto li estas shokita per la neeblo acheti altkvalitajn biologiajhojn. Tiam faritis la unuaj pashoj shanghi la aferojn. Manfred Weber klarigas la modelon de solidarieca agrikulturo tiel: "Komunumo tia inter produktantoj kaj konsumantoj ebligas la koncentrighon je la veraj gravaj aferoj. Nome, la flegado kaj la konservo de la tereno, fari ekologie perfektan terenon. Samtempe tio plifortigas bienojn malpli grandajn kiuj ja maloftas en Turingio. La modelo chi tiu funkcias simplege: temas nur pri alia kunlaborideo inter produktantoj kaj konsumantoj. La konsumantoj ne plu achetas unuopajn nutrajhojn sed financas kune la bienon. Pro tio ili ricevas, por fiksita monsumo pomonata, la rajton konsumi tiom da ajhoj kiom ili bezonas. Do mankas la ago de acheto: tio estas la vere revolucia aspekto." En Germanio estas jam pli ol 100 tiaj projektoj. La modelo estas el la 1960-aj jaroj kaj venis de Japanio. Tie tio nomighas "teikei", kio signifas lauvorte "partnereco". En Germanlando kelkaj jam ekde tri jardekoj agas simile, aliaj nur nun naskighantaj estas, kiel ekzemple la erfurta modelo. Por s-ro Weber hortikulturado ne estas nura nutrajhproduktado: "Hortikulturo kaj agrikulturo estas politikaj ege, tio ne plu separeblas unu disde la alia. Certe mi ankau havas politikan celon, imagon de alia mondo kie ne la profito plej gravas." Chu profitdonas engaghighi pri solidarieca agrikulturo? Jen la respondo de s-ro Weber: "Bona kialo por la konsumontoj estas chiuokaze esti certaj havi altkvalitajn manghajhojn, lau biologiaj au ekologiaj mezuroj sen ke la entrepreno devus kandidati por oficiala agnosko kio longe dauras au kies peno tute ne validas por kelkaj etaj entreprenistoj. La achetontoj havas rektan kontrolon pri la kultivitajhoj kaj pri la kialo de kultivado. Por la entreprenistoj ja bonas ne havi la premon surmerkatan." Solidarieca agrikulturo sekve estas novigema strategio por viva agrikulturo plena de respondeco. Ghi samtempe sekurigas la laborlokojn kaj faras kontribuon gravegan por la dauripova evoluo." La iniciativuloj invitis en la 12-a de januaro chiujn erfurtanojn al informvesperon en la Domon de dauripoveco kaj homaj rajtoj en la strato Webergasse nr 25. Tie ne nur planitis la sekvotaj pashoj sed ankau pridiskutitis bazaj aferoj, ekz. la aspekto de varokorbo kun regionaj produktoj.
= = = = = = = =
Rubrik "Thuringiensia": Architekt Wilhelm Thilo Schoder / arkitekto W.T. Schoder
= = = = = = = =
Gebetswoche für die Einheit der Christen / Preghadosemajno por la unueco de la kristanoj: Texte auf Esperanto bei / Tekstoj en Esperanto haveblaj che: ikue.org (Ni dankas por la afabla permeso uzi tekstojn dumelsende!)



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.02.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.