Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 53

Esperantomagazin: Nachrichten aus Erfurt | Vorstellung von IFEF | Eisenbahn in Indien

53. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. April 2016: Nachrichten aus Erfurt | Vorstellung von IFEF | Eisenbahn in Indien


> Download

Horo portera en Erfurto
Sabaton, la 19-an de marto milionoj da homoj en la tuta mondo elshaltis la lumon por doni signon en favoro de la klimatoprotekto. La movado de "Earth Hour" komencighis en 2007, kiel naturprotektokampanjo de la australia filio de la Monda Natur-Fonduso. Ilia celo estis redukti la nocajn substancojn de karbona duoksido en Sidnejo je kvin procentoj en la kuro de unu jaro. Kontribueto por atingi tion estu la lumoshparo dum unu horo. La agado pompe organizita plachis multe, tiel ke ankau en la sekvintaj jaroj pli kaj pli da urboj, entreprenoj kaj privatuloj premis sur la lumo-malkonektilo. Nuntempe Earth Hour - Horo portera estas tutmonda agado por fari ion kontrau klimatoshanghigho, malnecesa kaj dibocha energimalshparo kaj por la konservo de naturaj vivobazoj. En 2015 pli ol 7000 urboj kaj komunumoj en 162 landoj partoprenis. Chie planatas taugaj projektoj: multloke konstruajhoj kaj vidindajhoj restis maliluminitaj. Lau WWF for Nature (Monda Natur-Fonduso) la utiligo de nerefarighebla energio respondecus por la plejo de la igho de forcejaj gasoj. Jam ekde multaj jaroj la fondusanoj engaghighas per nenombreblaj projektoj por la konservo de la klimato. Por la Horo portera ili ankau reklamis per filmoj che Jutubo kaj che interkonaj retejoj. Politikistoj, sportistoj, artistoj kaj aliaj gravuloj subtenis la agadon invitante la konsumantojn mem partopreni. Eblas ricevi agadopakajhon, per kiu chiu ajn efike povus publike ekaktivi. Che la hejmpagho de Monda Natur-Fonduso ankau eblas havigi al si konsilojn pri konkreta privata senc-havigo de portera horo, nome komenci la shangon che oni mem. Krome la fonduso atentigas onin pri la nepro ankau post la paso de 60 agadaj minutoj shanghi la propran energikonsuman konduton. Ankau la Erfurtanoj trovis proprajn ideojn shpari energion en la chiutaga vivo. La urbo Erfurto elshaltis en la menciita 19-a de marto inter la horoj 20.30 kaj 21.30 la iluminilojn de che Anger-placo kaj che multaj kirkoj.
----------------
La sorto de Engelsburg (Fonto: localtimes-erfurt.de)
La anonco ke la tradicia studenta klubo, kiu ekde 1968 kultura instanco grava estas en la turingia chefurbo, baldau malfermus la pordojn, por multaj simple ne kredeblis. Fakto estas, ke la lukontrakto fare de la urbo denoncitis en la 31-a de januaro. Ekde 1990 Engelsburg estas en la manoj de la studenta centro samnoma, kiu daurigas la studentajn kaj kulturajn tradiciojn de la Studenta klubo de la eksa medicina fakultato. La Centro havas ekde 2003 lukontrakton, kiu sekurigas la uzon de la konstruajhoj ghis la 2023-a jaro havante klauzon pri dufoje kvin aldonaj jaroj. Do teorie, la komplekso estus je dispono ghis la jaro 2033. La chefo de la estrarano, s-ro Markus Hirche eksplikis tiun shajnan kontraudiron jene: "Denoncis la urbo la kontrakton char ni en la estinteco plurfoje ne ghustatempe pagis la lupagon. En la malfrua somera tempo du partopagoj estis ankorau farendaj kio lau la normala ludonlegharo estas legitima kauzo forpeli luprenanton. Je la fino de la monato novembro ni ricevis la shokigan mesaghon prie." Du monatojn poste la denonco ekvalidis, kvankam tiam la mankantaj pagoj jam longtempe estis kvitigitaj. Personaj interparolad-ofertoj fare de la urbo neniam estis. S-ro Hirche mem ekaktivis kontaktante la responsan sekcion, sed vane. Meze de februaro oni klarigis ke la adjudiko-procedo jam startis kio ne plu povus esti malfarita. Do s-ro Hircher alfrontitis kun faktoj jam ne shangheblaj. Triste se oni konsideras ke Engelsburg havis chiam gravan kulturan rolon por studentoj ne ricevante publikajn subvenciojn. Eraro estis nur malfrua lupago. Interesas legi en la nova procedo pri adjudiko de la uzo de la komplekso. Ghi kvazau ne diferencas de la malnovaj kondichoj konceditaj al la nuna luprenanto. La nura diferenco estos luprezo plialtigota je 20 procentoj. S-ro Hirche intencas kontroligi la kontrakto-denoncon. Ghis la fina jurista decido la luprenanto volas kontinuigi la aktivecon kun 18 dungitoj kaj 40 helpantoj. Ekproceson pri malokupado oni tamen volas eviti. En la 1-a de marto faritis intervjuo kun la respondeculo de a urbo Alexander Hilge. Li diris: "Principe chio estas bona, kiel la aferoj funkciis dum la lastaj jaroj. Dilemo nura estas ke la lupagoj ne chiam regule pagitis. Ni estis che momento kie dangherbremso devis esti tirita. Ni plurfoje malfermite interparolis. Sed normale la shuldanto venis al la kreditoro ne inverse, kaj tio ne funkciis. En printempo 2015 estis peto fare de la Engelsburg-societo pri pagoprokrasto; char la necesaj dokumentoj ne prezentitis ne eblis priparoli tion. Novaj interparoladopetoj venis nur post la komuniko de la lukontrakta denonco. Denoncon simple malfari ne normalas, char denonco signifas detruon de ghisnuna jurista rilato. La urbo devas respekti diversajn regulojn kiu priskribas en kazo de denonco novan adjudikprocedokomencon. Ne nur unufoje estis problemoj sed temis pri evoluo de pluraj jaroj. Rigardante la intershanghitajn leterojn kaj la multon da aktoj endosiere mi povus fari liston longan. Personaj problemoj kun s-ro Hirche au aliaj Engelburganoj ne estis, la diferencoj estis strikte nepersonaj. Lau nia opinio ne la personoj malbone agis sed la societaj strukturoj fiaskis. La urbo ne parolis antau la kontraktodenonco kun iu ebla nova luprenonto. La procedo pri nova adjudiko estos tre korekta kaj anoncita laukutime en la oficiala gazeto. La urba administrado konas milojn da tiaj adjudikajhoj. Post akcepto de ofertoj diversaj gremioj priparolos la tuton kaj la financa komisiono decidos. Sed certe estos ankau konsultoj che la kultura komisiono kaj la chefkomisiono. La urba konsilantaro ne vochdonis prie, char je la komenco de la legislatura periodo oni klarigis kiu respondecus pri kio. Lukontraktoj estas en la manoj de la financa komisiono sole. Nova luprenanto chiuokaze kontinuigu bone la kunlaboron kun la altlernejoj kaj plue tenadu la studentan centron de che Engelsburg."
--------------
Dume ili malamas ni ridas - Erfurto ridas (Fonto: localtimes-erfurt.de)
Ekde printempo 2015 iniciativo de ses virinoj erfurtaj atentigas je si per engaghigho por bunteco, kompato kaj toleremo. Batalante kontrau dekstra ekstremismo ili uzas eble la plej homan defendilon - la ridadon. Iam oni estis kuragha se oni helpis gefremdulojn atakitajn. Nuntempe la situacio shanghighis. Char en niaj tagoj estas alvoko chiam kaj chie batali maltoleremon, au interrete, au chemanifestacie, au entrame. Intertempe ja estis ankau pli maldangheraj eblecoj prononci onian konvinkon porbuntecan. Tamen ghis hodiau unu afero ne shanghighis - nome ke ne malmultaj gekuncivitanoj pensas ke tiajhoj ne tushus chiujn. Kaj ghuste pri tio la ses virinoj ekpelatas ghis senespereco. Lau ili multaj rifuzas malhelpi la kreskon de maltoleremo en sia urbo. Jana nomighas unu el la anaro de virinaj engaghighantaj per "Erfurt lacht - Erfurto ridas". Ankau per fotaj agadoj ili konatigis sin jam. La ses virinoj partoprenis kontraudemonstraciojn de Thügida petante la kunmarshantojn rideti antau kamerao. Tiel ili donu signon personan ridante kontrau dekstra ekstremismo. Intertempe pli ol 800 fotoj faritis, kaj chiutage novaj kolektatas danke al retejoj socialaj au per simpla retposhta fotodissendo. Tiu chi agado ebligas la civitanojn kiuj malshatas bruajn manifestaciojn klare esprimi sian opinion sen ke ili povus esti atakitaj korpe. Ridado komprenatas de chiuj kaj chie ajn sur la terglobo la homoj interpretus tion pozitive. Kaj Sue, pionirino de tiu chi agado ekde la komenco, substrekas tion. Erfurto intertempe evoluis al eksemplo rimarkinda de civitana kuragho kaj privata engaghigho kontrau ekstremuloj dekstraj. Krom al fotodonado la virinoj proponas frekventi manifestaciojn kaj informadas pri chio per vizaghlibro, instagramo au pepado. Ekster tio ili skribas kritikajn artikolojn kaj organizis en la monato novembro grandan kaj buntan feston sur la urbocentra Anger-placo. Ghin vizitis pluraj miloj da homoj. Ju pli sukcese, des pli honorinde ke chio estas privata iniciativo sen helpo de partioj, sindikatoj, publikaj societoj. La ses virinoj pasigas sian libertempon tiel kaj estas vershajne pli sukcesaj ol aliaj iniciatemuloj Ekzemple la superpartia ligo "Mitmenschlich in Thüringen" kiu post sukcesa demonstracio en novembro de 2015 eksilentetis. Chiuokaze en socialaj retejoj tio chi multe malpli aktivis ol la ridemuloj. La persona kaj nekonvencia maniero de ridado akceptatas kaj restas - kontraue al aliaj - ekstere de interesokonfliktoj. Por la ses damoj en ada batalo kontrau dekstra ekstremismo gravu komunaj konvinkoj kaj ne estu pridiskutataj etaj diferencoj inter la diversaj grupoj. Daure ili substrekas ne voli esti naivulinoj songhantaj kredantaj ke chiuj problemoj de la mondo povus esti solvitaj per ridado. Ili simple metas sian esperon en aliajn metodojn: fakte ofte ili - ankau fare de maldekstruloj - ne chiam taksatas normalaj. Sed tio egalas al Jana. Dum la lastpasintaj monatoj "Erfurt lacht" ankau engaghighas kontrau la dekstraj popolistoj de la partio "Alternativo por Germanlando" kaj ties estro turingia Björn Höcke. Por Jana ili ne estas maldangheraj. Shi post multaj demonstracioj de la Höcke-anoj verkis analizajn raportojn. De la urbaj instancoj administraj la damoj tamen volus havi pli da subteno: lau la opinio de Jana ankau la chefurbestro s-ro Bausewein povus engaghighi pli. Ekzemple ene de la ligo "Stadtpolitisch – Mitmenschlich". Por la 30-a de aprilo, do unu tagon antau la Tago de la laboro, planatas jam alia surstrata publika festo sur la centra Anger-placo. Per muziko, aerbalonoj kaj diversaj buntaj programeroj la virinoj denove provos ridigi la homojn lau la moto: "Ili malamas, ni ridas!".
------------
Integrado kostos - la urbestro che Radio FREI (Fonto: localtimes-erfurt.de)
En la 2-a de februaro la chefurbestro socialdemokratia de Erfurto, s-ro Andreas Bausewein, prezentis sin denove che Radio FREI por respondi diversajn demandojn. Jen resumo de la temoj kaj de la vidpunktoj urbestraj. * Koncerne pontojn kaj ghenerale plia engaghigo de gekuncivivanoj: Antau kelkaj monatoj la temo "pontoj en Erfurto" estis tre pridiskutata; intertempe la ondoj glatighis. Bone ke oni komencis refari pontojn en Erfurto, char ties stato estis nekredeble malbona. Estontece ni havos civitanan kunlaborigkoncepton, per kiu ni povas eltrovi pli facile en kiujn decidprocedojn la erfurtanoj volas esti kunprenitaj. La urbodomo-ponto novigota estis bona ekzemplo. Pri tio ni tute ne kashe diskutadis, char ghi estis jam dum multaj jaroj en la gremioj. Nia erareto estis nur la tro malfrua partoprenigo de civitanoj. Tamen ankau estas klare ke - malgrau chia engaghigho kaj engaghigo - fine iu responsulo ja devas decidi kaj la decidoj devas esti akceptitaj. * Pri iniciativoj kaj ekprocesado: Ni vivas en shtato kun funkcia jurisdikcio, do chiu ajn havas ankau la rajton pri akuzado. Tamen ekproceso ne ighu automata rimedo politika. Certe, per chiu decido diversaj homoj estas iel tushitaj. Tamen finfine la granda bono staru super la interesoj individuaj. * Pri bugheto en majo kaj eblaj shparadoj: Niaj elspezoj tre kreskis, aparte ankau pro la rifughintoj, tamen ankau la enspezoj ne malkreskis. Baldau la konsilantaro urba devos preni pli klare poziciojn pri nepraj kaj pli malnepraj pashoj. Tian klarecon ni dum la lastaj jaroj ne chiam havis.* Pri la kultura jartemo: Tio dependas de la dato de la bughetakcepto. Ni enplanigis por la jartemo kultura chirkau 200.000 eurojn, multo, apenau je dispono. Ankoraufoje, dependas chio de la bugheto. Mi persone estas kontrau la nefarado de libervolaj elspezoj fare de la urbo. Char Erfurto bone evoluis kaj evoluas pro ke ni havas ankau ofertojn, kiujn aliaj urboj ne malofte ne plu povas permesi al si. * Pri koncepto havigi taugan personaron: Mi shatus definitive malvalidigi la jenan legendon. Laudire ni - post farado de tia personara koncepto - konstatus ke dekono de la kunlaborantoj superfluus. Ilin ni poste simple maldungus por plibonigi la bughetan situacion. Pura absurdajho, vere! Personaroredukto nur okazos post transdono de taskoj. Che la amaso da taskoj, kiujn ni havas nuntempe, ni simple ne povas maldungi iun ajn. * Pri sociala loghejkonstruado: Multaj loghejoj estighas en Erfurto nuntempe, sed kvazau chiuj luksaj. Tio kauzis ke multaj homoj devas transloghighi. Sed kion ni bezonas estas sociala loghejkonstruado. S-ro Herrmann de la komunuma loghejkonstrukompanio KOWO tiukaze respondus: "Se oni konstruas la prezo estos po 9 eurojn por kvadratmetro." Tiomaj estas la nunaj prezoj, tre malsocialaj. Tial la Libershtato Turingio devas subvenciadi, kaj la interparoladoj kun la landa registaro ankau estas promesplenaj. La interparolantoj diris ke ili pretus ech pagi 15 procentojn de la tuto kiel subvencion. Fine la lupago ne transpashu 6,50 eurojn por unu kvadrata metro, lau mia opinio. * Pri lupagbremso: Tia bremso certe estos enkondukita kaj en Erfurto kaj en Jena. Por tio ni sukcese batalis. Sed tio - sen aliaj flankajhoj - ne estigos automate logehjojn malkarajn. * Pri paneoj dum la konstruado de la nova multfunkcia areno de che Steigerwald respektive pri kostotakso tro malalta: Jam multaj pesimistoj aperis. Fakto estas ke la kostotakso estas de 2011 kaj 2012, ekde kiam multaj malantauvideblaj aferoj venis pluse. Mi nur citus la problemon che la malnova chefa tribuno konstruita antau du jardekoj ne chiam lauplane. Tiam jam komencighis la problemoj. Ankau koncerne fajroprotekton ni devas pli multe fari ol oni estas supozinta. Vershajne je la fino nia parto mondona estos inter 7 kaj 7,5 milionoj da euroj; iam oni pensis ke 5,8 milionoj sufichus. Sed finfine ni gajnos modernegan arenon, kio ankau ne estas malestiminda. * Pri la tutgermana ghardenekspozicio BUGA en 2021: Dauripoveco gravegos kaj je chiu investotajho ni demandos chu la rezultoj ankau post la spektaklo estos uzeblaj. Mi parolas pri la klimatozona domo che la Erfurta Ghardenekspozicio EGA au pri diversaj ideoj por la urba monteto Petersberg. Tamen oni ne forgesu kiu estis la iama kauzo kandidati: la renovigo de la EGA-parko. Jam tiam evidentighis ke restaurado de EGA-parko ne haveblos por milionosumo unucifera! Danke al la tutgermana ghardenekspozicio BUGA ni ricevos multajn monrimedojn por renovigo kaj pligrandigo. Ni kvazau shparos kaj povos unuigi la neceson kun la agrablon. * Pri la kostoj por rifughintoj: Berlino faras nur la absolute necesajn aferojn, kio agacas nin. Ghis oktobro kelkaj berlinaj politikistoj pensis ke chion faru la federaciaj landoj mem. Intertempe venas helpogutoj. Ne temas nur pri akcepto sed antau chio pri integrado de la rifughintoj post ilia alveno. En la germana chefurbo oni decidas ofte kiam la decidoj jam estas urghegaj. Mi vere estas iel seniluziighinta, mi defas konfesi tion. * Pri chirkau 600 rifughintaj infanoj en erfurtaj lernejoj: Probleme estis ke jam pli frue ne estis multaj lokoj liberaj. Tial ni klopodas ricevi fare de la landa registaro la permeson pligrandigi chiujn erfurtajn infanghardenojn je chirkau kvin procentoj. Koncerne lernejojn la situacio ne tute malsamas. Kelkaj elementaj lernejoj ricevos konteneron starigotan sur la korto lerneja por havi sufiche da loko por chiuj. Fundamenta malfacilo estas ankau la fakto, ke la erfurtaj lernejoj estis tre frekventataj jam antau la alveno de multaj rifughintoj. Ni cerbumu pri tio rigardante la venontajn jarojn. En chiuj lernejoj en la turingia chefurbo ni havas intertempe 30 klasojn kun "Deutsch als Zweitsprache - la germana kiel dua lingvo", kresko notinda. La Libershtato zorgu pri sufichaj instruistoj taugaj. Kiu ajn volas resti en Germanlando nepre lernu la germanan lingvon. Ankau por lingvokursofertoj Berlino engaghighu pli. Integradi fremdulojn kostas! * Pri la politika etoso en la lando: Timo regas, vershajne che multaj homoj la sento socia jam estas malbonighinta. Politikistoj ofte ne donas respondojn, ech se ili scipovus. Ekzemple antau la germanoj la korekta nombro de la rifughintoj atenditaj kaj venintaj longtempe kashitis. Kiam la kancelierino en autuno diris ke ni sukcesos mi volonte kredis tion. Sed shi pretigu ankau sufiche da mono. Je la alia flanko ekzistas ratkaptistoj kun facilaj respondoj, kiujn aktuale multaj homoj sekvas. * Pri la brancho erfurta de la partio "Alternativo por Germanujo" (AfD): Estante erfurtano mi konfesas ke vento al mi alflugas sub la hauton, kiam mi audas paroli s-ron Höcke, la lokan estron de tiu popolisma partio. Retoriko el la plej malhela tempo de Germanujo de antau 80 jaroj! Kiel instruisto de historio s-ro Höcke bone scias la paralelojn. Bone estas, ke liaj publikaj aperoj ankau igas multajn homojn primoki lin. * Pri la malkreska nombro de vochdonado por la socialdemokratia partio kaj kreskanta vochdonado por AfD: Tio ne estas nur problemo por la socialdemokratoj. La nuna landa registaro tamen ankorau havas la plimulton, kio ne chiam estas la kazo che relative novaj registaroj. La balotoj estontaj ne estos antau autuno 2019, ghis kiam restos ankorau sufiche da tempo por antauenpushi la subtenon malsufichan por la socialdemokratia partio. Ghenerale la politika sistemo en Germanlando disfaletas. Plejmultoj absolutaj estos pli kaj pli maloftaj kaj ech du partioj havos problemojn formi registaron funkciantan. La politika kurso de Angela Merkel kun malofta poziciprenado efektigis vakuon je la dekstra flanko de la kristandemokratoj.
-----------
La Kulturkvartalo evoluas (Fonto: localtimes-erfurt.de)
En la 27-a de januaro anoj de KulturQuartier Erfurt invitis al gazetarkonferenco por prezenti unu el tri chefaj luprenantoj: la civitanan radistacion Radio FREI. La FREI-anoj por la nova kulturejo en la iama Dramteatrejo de Erfurto ankau interesas, pro ties granda ensocia enradikigho kaj bonaj sociaj retejoj. La aferoj pli kaj pli konkretighas. Post la malvenko en 2014, kiam la urba konsilantaro preferis aliajn luprenantojn por la eksa Petersberg-kazerno, la kulturkvartalanoj ne rezignaciis sed obstine daurigis la batalon. Telly Bücher, estro de KulturQuartier ankau raportis pri la multo da subteno de el la erfurta civitanaro. Tri shildoj metitis antau tri deziritaj lokoj por la nova kulturejo: la unua antau la parkejo Löbertor, la dua antau la eksa hejtilejo che la nova operejo kaj la tria antau la iama Dramteatrejo. Per tio oni kontinue atentigis la erfurtanojn pri la grava postulo. Intertempe la urbaj konsilianoj deklaris sin pretaj cedi la eksan Dramteatrejon kondiche ke koncepto bona estu prezentita. Tian koncepton la kulturkvartalanoj kun tuta fortostrecho ellaboras. Ghis la fino de februaro chiuj gravaj luprenontoj estis prezentitaj. La radistacion Radio FREI prezentis la afergvidanto Carsten Rose mem. Li parolis pri frenezo translokigi radistacion, horora ideo. Sed tio estas inverse ankau pruvo ke la radiajhfarantoj vere ekshatis la eksan dramteatrejon, ke la sparko estighis kaj pligrandighis. Kvankam forlasi post 15 jaroj la malnovan sidejon ne facilas. La sidejo de Radio FREI malantau la urbocentra Ponto de la brokantistoj tamen chirkauajhe shanghighis, char nuntempe estas tie multo da relative kara loghospaco kun sensivaj najbaroj. Tamen la transloko ne devas esti interpretita kiel fugho. La nova loko ankau ebligos evoluon al la radistacio mem. Ankau la modelo pri kooperativa memadministrado plachegas. Sub la slogano "mil fojojn mil" KulturQuartier jam de kelke da tempo reklamis por koopera modelo: mil civitanoj donu po mil eurojn; rekompence ili havus influon pri decidoj. Sed kiom ajn la monsumo estas, unuopulo ne povos gajni pli ol unu vochon. Prezentatas la aliaj du grandaj luprenontoj. Temos pri Tanztheater Erfurt kaj - vershajne - pri kinoklubo alternativa. En 2018 estas intencite inauguri la tuton. Oni ankau esperas je sinergiaj efikoj por chiuj kulturuloj en Erfurto. Inter la 6-a kaj la 10-a de aprilo estos semajno de malfermitaj pordoj en la eksa Dramteatrejo kaj nova kulturcentro en la turingia chefurbo. Chiuj estas elkore invitataj.
= = = = = = = = = = = =
Vorstellung der Eisenbahner-Esperantisten IFEF und Vorlesen eines Artikels über Eisenbahnen in Indien und Bangladesh aus "El fervoja mondo" (3/2016). [Quelle: ifef.wz.cz]



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.04.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.