Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 55

Esperantomagazin: Nachrichten aus Erfurt, Interview mit der Kunstpädagogin Susanne Jahn, Künstler Bernd Hartung, Vorstellung des lateinischen Esperantolehrbuchs "Esperantica directo"

55. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 5. Juni 2016: Nachrichten aus Erfurt | Interview mit der Kunstpädagogin Susanne Jahn | Der Künstler Bernd Hartung | Vorstellung des lateinischen Esperantolehrbuchs "Esperantica directo"


> Download

Unua magazeno de nepakumitaj nutrajhoj en Erfurto (Anonco de localtimes-erfurt.de)
Chiu germano kauzas pojare duonan tunon da rubajhoj. Precipe la pakumoj de nutrajhoj kontribuadas al la rubajha kvanto. Lau enketo 82 procentoj de la germanoj achetus nutrajhojn ankau nepakumitaj. Homoj kun naturprotektademo faris lukron el tio. Post la malfermighoj de similaj vendejoj en Berlino kaj Lepsiko nun ankau Erfurto havas sian unuan vendejon por nepakumitajhoj. Ghia titolo estas: "Louise genießt – Unverpackte Lebensart / Luizo ghuadas - vivmaniero nepakumema": oferto richa de nutrajhoj dauripovece komercitaj kaj biologie produktitaj, kelkaj kosmetikajhoj kaj aliaj mastrumaj aferoj ghojigas la achetontojn, al kio kontribuas ankau trinkejo eta, seminarioj, laborrondoj, prelegoj pri nutrado. La organizantoj de tiu ne nova sed por Erfurto kvazau revolucia ideo estas Björn Urbach, kuiristo, Claudia Schmeißer, dieta asistantino kaj librotenistino kaj Maria Martina Böttger, amaskomunikilfarantino kaj nutradterapeutino. Chiuj tri estas erfurtanoj. Gravas ankau konsilado individua kaj faka ekzemple por veganoj au por alergiuloj. Nuntempe la trio ankorau atendas la ricevon de dezirita nemoveblajho en la erfurta urbokerno. Sed pro aliaj interesighantoj la decido al kiu ludoni ankorau ne estas farita. Malfermigho definitiva estos plej malfrue en septembro. Ke la turingia chefurbo jam estas preta al nepakumitaj nutrajhoj, la trio jam longe estis rimarkinta. Sed kial ekzakte la tuto funkcios? Nutrajhoj lozaj kiel rizo, nudeloj, nuksoj ofertatas en longaj elvershujoj diafanaj kiujn oni nomas en la angla "gravity bins". La klientoj au alportos siajn ujojn kaj sakojn por transportado au achetos transportilojn surloke. Sekve oni povas acheti ekzakte la bezonatan kvanton evitonte forjhetadon de restajhoj. Homoj kiuj ne nur taksas la ideon bona sed volas ankau aktive helpi vizitu la platformon pri akiro de financa subteno che startnext.com. Tie ankau nia trio kolektas mondonacoj. Al chiuj ofertatas etaj donoj, ekz. kafotasoj au achetkuponoj. La sumo celita estas de 35.000 euroj. Restas ankorau klarigi la nomon propran "Luizo" en la titolo de la nova vendejo. Temas pri fikcia persono, kiu donu al la magazeno vizaghon. S-ino Böttger elbabilis ke oni longe pensis pri tauga nomo. Ghi estu ankau belsona. Louise taksitis perfekta.
--------------
Urbokvartalaj terapeutoj (Anonco de localtimes-erfurt.de)
Ekzistas profesioj vere gravaj kaj ne anstatauigeblaj. Kiel ekzemple la socialaj surstrataj terapeutoj. Merkrede posttagmeze en la urbokvartalo Rieth de Erfurto. La malvarma aprila vento siblas tra la loghdomblokoj en la erfurta Nordo. Malantau fenestro sidas s-ino Katrin Lange, diplomita edukistino, laboranta ekde unu jardeko kiel sociala terapeutino en la problemaj kvartaloj de la turingia chefurbo. En alikonstruita loghejo dupersona situanta kontraue al la Vilnius-butikumarkadoj trovighas la renkontighloko "Streetwork Nord". Kune kun kvar kolegoj shi zorgas pri la aferoj de la junuloj komisiite oficiale fare de la urbo Erfurto. Lau shi la homoj estus tie same bonaj au malbonaj kiel en pli richaj kvartaloj. Tamen alportus materialaj diferencoj multon da problemoj. La laulegha postulo de tiaj socialaj laboristoj estas klarege difinita: lau la germana legharo sociala oni volas ke estu ofertitaj al junuloj "en la kadro de la porjunula helpo socialpedagogiajn programojn bonajn por ilia lerneja kaj profesia trejnado kaj integrigo en la laborprocesoj kaj la socio." Surstrataj terapeutoj donas helpon en momentoj de malfacilaj transiroj en la vivo. Al kelkaj adoleskantoj mankas gepatroj helpantaj. La vojo disde la lerneja tempo al trejnado ekzemple estus tia grava momento. "Estas gepatroj kiuj ne volas au simple ne povas respektive ne scipovas doni la korektajn impulsojn al la infanoj. Tiam ni pretigas helpon stabiligante tiajn malfacilajn fazojn kaj stimulas la junulojn. Ne temas pri subteno antau oficialaj instancoj sole sed pri multe pli: por kelkaj junuloj ni estas dum jaroj la ununura konfidinda persono." Por gajni tiun rolon nepras pacienco. S-ino Lange kaj shiaj kolegoj regule frekventas lernejkortojn stirante kamioneton kun bone videbla enskribo "Streetwork". Disdonante varmajn respektive malvarmajn trinkajhojn ili startigas komunikadon kun la gejunuloj. Tiaj kontaktetoj ne malofte evidentighas meto de trakforko en pli bona direkto. La terapeutoj ankau vizitas porjunulajn domojn au kooperacias kun diversaj socialaj societoj. Ofte dauras multajn monatojn post la unua renkontigho hazarda ghis la junuloj ekkontaktighas. Ankau tiukaze pasas pli da tempo ghis vere fidinda rilato. La problemoj de la junuloj estas de granda gamo: kelkaj simple serchas konsilojn pri bona libertemppasigado dume aliaj informas pri drogokonsumo au fitraktito kaj misuzo. Kvankam en diversaj gremioj la terapeutoj ankau parolas kun policistoj - ekzemple pri la takso de gheneralaj evoluoj -, ili rajtas esti silentemaj. La terapeutoj ech rajtas ignori diversajn deliktojn por ke persona rilato kun la deliktulo restu nedifekta. Danke al la garantiita anonimeco eblas konstrui rilatojn de konfido, antaukondicho por gvidi fushitan vivon en pli bona direkto. Klaras la jeno: porjunulara helpo nur senchavas se ghi estas konstanta kaj financata. La urboj tendencas tamen forstreki subvenciojn dum bonaj tagoj. Ofte ne komprenatas ke tiaj kontaktoj devas esti flegataj dum jaroj. Temas pri kontaktoj, kiujn oni ne povas en- au elshalti lauplache. Dum pli komplikaj tempoj oni ne havus rezultojn bonajn se intertempe la tuto chesighis. Terapeutoj ighas parto de la kvartaloj en kiuj ili laboras. Okazas ke ili ekkonas ankau la gefratojn au aliajn familianojn de la helpotoj. Do forstrekitaj postenoj ne nur malligas homajn rilatojn sed je longa perspektivo tio estos ech pli kara por la tuta socio. Ofte la terapeutoj ankau helpas la junulojn dum procesoj antau tribunaloj sekurigante ke konfliktoj krimaj ne automate estos daurigataj por la resto de la vivo. De tempo al tempo ili ludas ankau la rolon de integrig-helpantoj se temas pri fremduloj el aliaj kulturoj. La porjunula sociala asistado tuj rimarkas ekonomiajn shanghojn. La pliighinta malabundo de loghejoj en Erfurto dum la lastaj jaroj kaj la kreskantaj lupagoj estas granda problemo. La serchado je loghejoj farighis intertempe tre temporaba afero. Por junuloj kun malfacila fono estas ech pli malfacile trovi loghejon. La ludonantoj hodiau povas elekti inter multaj interesighantoj. En Erfurto la loghejkonstrua kooperativo KOWO intence akceptas ankau malfacilajn luprenontojn. La societo "Off Road Kids" deklaras ke pojare 300 infanoj pli aghaj ol 12 jaroj ighas senhejmaj. Vershajne la vera nombro estas ankorau multe pli alta. La mankanta bugheto de 2016 por la urbo Erfurto malebligas kulturajn aranghojn. Sed ankau la estonteco de sociala laboro estas malcerta. Char temas pri nedevigaj elspezoj de la urbo. Jam en 2012 maldungitis konstanta terapeuto. La infanoj ankau alkutimighas al specialaj homoj, ili ne konfidas iun ajn. En kazo de maldungo de certa terapeuto automate ne malmultaj junuloj perdus "sian" fidindan personon. S-ino Lange substrekas ke shia laboro estas profita por chiuj, kaj por la junuloj kaj por la urbo kaj por la tuta socio. Ankau al oficialaj instancoj multo da laboro estus shparita nur danke al la laboro de la socialaj terapeutoj.
---------------
Japana ghardenfesto en Erfurto
En la 8-a de majo oni estis japane salutita che la chi-jara japana ghardenfesto. Japanaj ghardenoj sekvas la ekvilibron inter natura kaj artista beleco. Sekve ankau la japana ghardeno de che la EGA-parko. Ne estas nuraj gapghardenoj sed travivotajhoj. Padoj mallarghaj kaj malebenaj postulas koncentrighon. Ankau por infanoj la vizito estas interesa. Antau la kuliso tiea okazis festo pri la vivomanieroj de la lando de la levighanta suno. Ses horojn daurinta programo prezentis chion kion oni asocias kun la japana vivmaniero. Sur la parka scenejo estis dancado kaj muzikspektaklo, sed ankau batalartajhoj. Ankau la taiko-tamburisto gastis per siaj imponaj ritmoj. Du fojojn eblis sekvi tradician te-ceremonion en belega te-pavilono. Ankau la japana arto havis multan spacon. Laborrondoj faritis pri la faldarto origamia kaj pri ikebano, la arto aranghi florajn festonojn. Konatighi kun kelkaj japanaj vortoj ankau eblis danke al engaghigho de lingvoinstruisto. Chu imageblus Japanio sen la mangao-desegnado? Chefe la junuloj trovas tion mojosa afero. En la EGA-parko enkondukis kaj pliklerigis en tiu chi arto onin s-ino Karin Nagao. Shi estas profesia desegnistino kaj tradukistino el Berlino. En 2005 shi gajnis specialan premion de la Ambasadejo de Japanio okaze de mangao-konkurso de la Societo germana-japana de Berlino. Ekde 2008 shi organizas mangaajn laborrondojn en tuta Germanlando. "Glitejo malnaneta" - "Hackenknacken-baskuloj" - "Kresoboatado" - chu vi scias pri kio temas? Jen, partoj de la nove aranghita ghardenista regno. Por chiuj malmaturuloj eblis ghui pri novaj aventurejoj. La historio de Erfurto kiel loko de hortikulturo prezentatas al chiuj generacioj; malnovaj plantsemaj specioj ankau denove honoratas. La tuto estas parto de la en 2021 okazonta Tutgermana hortikulturekpozicio BUGA. En la kadro de la preparlaboroj por la granda evento oni ankau nove aranghis la ludejojn - en kombino kun klerigiloj pri hortikulturado. Pejzagharkitektoj el Dresdeno chefrespondecis kaj ludilfarantoj el Brand-Erbisdorf produktis la ludilojn. La afergvidantino de EGA-parko, s-ino Kathrin Weiß krome deklaris ke la ludiloj estas malenuigaj kaj ke chiuj jam antau la 8-a de majo scivolemaj estis pri la reagoj de la malplenkreskuloj. La Rugha giganto, germane: ''Roter Riese'', tradicia specio de rafaneto el Erfurto, patronis por la jam menciita glitejo. La pli aghaj preferas la frago-kakton: tie oni grimpas en altecon de ok metroj. Disde tie supre diversmaniere eblas rapide sobengliti. La menciitaj Hackenknacken-baskuloj havas la formon de ghardenadaj ilaroj. Che la bazaro Zwergasternzastermarkt la infanoj bakas florojn, burghonojn kaj legomojn per sablomuldiloj antau negociado. Kontraue trovighas pushcharo, sabla laborejo kun diversaj iloj por la chefarkitektoj de morgau. Plantsemajhoj nomitaj "SeltSamen" kashas sin entere kaj atendas elfosadon. La kombino sablo kun akvo ankau invitas al belegaj ideoj. Sed ankau enakva ghojo ne malmultas. Grandaj kun foliaj motivoj aranghitaj pneumatikoj estas preparitaj por akraj akvobataloj au alternative por trankvila sinflosado au padelado. Tiu chi ideo venis de la erfurtaj kresokultivistoj. Kresokultivado havas longegan tradicion en la turingia chefurbo. La ludejo havas senbarilan alireblecon tauganta ankau por handikapuloj. Kelkaj ludoj ech rulseghulojn invitas je partopreno. Kiam startos la Tutgermana ghardenekspozicio en la jaro 2021 la ludejo estos ankorau pligrandigita: tiam plue alvenos la sekcioj Augustknirsche au Schneckenschleimschlund i.a. Investoj tieaj estos de 2,4 milionoj da euroj. En la 8-a de majo okazis ankau ludeje diversaj konkursoj, memkompreneble: ekzemple pushchara konkurso au longdistanca jhetado de kauchukaj botoj. Ankau ghardenistan pruvzonon eniri eblis post kiam oni vestis sin per kauchukaj botoj kaj antautukoj.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
06.06.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.