Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 56

Esperantomagazin: Nachrichten; "Fantoma Kastelo" 2. Teil (Weinhengst); USA - 240 Jahre Unabhängigkeit; Lehrbuchvorstellung

56. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Juli 2016: Nachrichten; "Fantoma Kastelo" 2. Teil (Weinhengst); USA - 240 Jahre Unabhängigkeit; Lehrbuchvorstellung


> Download

Manifestacio por vicrada sketilado (anonco de localtimes-erfurt.de)
En la 11-a de junio, chirkau la tagmezaj horoj, chirkau 300 geerfurtanoj rulsketis tra la urbokerno. Por la kvara fojo la rulemuloj per tio manifestaciis por pli da toleremo antau alternativa sinmovighado surstrate. Krome videblis rultabuloj, rultabuloj longaj, rulsketiloj, monocikloj, tricikloj, kaj rultabuloj kombinitaj kun skutiloj kiuj nomighas en la germana Kickboards. Por mallonga tempo la resta trafiko lamigitis intence. La plejparto de la automobilistoj kiel ankau de la piedirantoj estis komprenemaj ghuante la bonan etoson de la demonstraciantoj. Tamen kelkaj ankau kolerighis hupante kaj kornsignalante kaj ech provante trovi liberan vojon inter la manifestaciantoj. Tiaj sintrudintoj baldau chirkauitis kaj pro la chie rughaj semaforoj ne povis plie movighi. Krome ili fifajfitis. Normale alternativaj movighiloj estu bonvenaj en Erfurto, urbo kiu ech kreis trafikreduktitan renkontighzonon urbokernan kaj klopodis nun plibonigi la koncepton. Sed tio ne estas la kazo lau s-ro Christopher Kutzner, organizinto de la manifestacio kaj fanatika uzanto de longaj rultabuloj: "En Erfurto por rulistoj estas dangheroj kvazau che chiu angulo: malebena shtona pavimo, malmultaj perfektaj ciklovojoj, netoleremaj uloj en autoj kaj piede irantaj. Transveturante la centran Anger-placon oni renkontus multojn kiuj intence iras en la traverson rekte antau la biciklo insultante kaj postulante la descendon de la cikloselo." Por multaj tiumaniere agacitaj samtempuloj, sketistoj trovighu ekskluzive che sportejoj sed nek en piediranta zono nek sur normalaj stratoj. Ke longa rultabulo estas por trafikpartoprenanto tiom ekologia kaj praktika kiom normala biciklo, por multaj ne klaras. Kiam la urbaj administrantoj diskutas pri mobileco de la erfurtanoj temas pri autoveturado au uzo de publikaj transportiloj: la biciklistoj ankau de tempo al tempo konsideratas, la sketistoj neniam. Fakto ke respegulighas en la jura stato de rulsketistoj. Lauleghe ili estas simplaj piedirantoj, kiuj tute ne bonfartas sur la malglataj vojetoj kvankam ili estas multe pli rapidaj ol piedirantoj. Se rulsketisto uzas ciklovojon au la normalan straton, minacos monpunoj. Por atengigi onin pri tiuj koneksoj malfacilaj, fonditis en 2014 la societo Verein Rollrunde Erfurt e.V. Dum la lastaj jaroj pli kaj pli erfurtanoj sukcese varbitis. La manifestacio, kiu komencighis en 2013 per cento da partoprenintoj, intertempe lau la nombro de la partoprenantoj trioblighis. Ankau la sekva sporta evento de che Lauen-pordego mojosa estis. Sur tiu strato che la Petra Monteto estis multa spaco por multaj disciplinoj rulsketaj. Krome trovighis standoj kun manghajhoj kaj informbudoj tie, okazis koncertetoj kaj laborrondoj. Subtenis la tuton serio da aliaj societoj sportaj, ekzemple: Thüringer Speed Skating Club au Einradclub Erfurt au Rollderby-Mädels. S-ro Kutzner estis tute kontentigita pri la agadotago.
--------------
Vizaghlibro sen la urba administrado (anonco de localtimes-erfurt.de)
En la 26-a de majo la urbaj konsilianoj vochdonis kontrau daura fejsbuka cheesto de la administracio de la urbo Erfurto. La kristandemokrato Dominik Kordon reklamis por tio: ne nur grandurboj kiel Berlino havus fejsbukan aleston sed ech Vajmaro au Eisenach jam devancus la landan chefurbon. Mallonge sed konkrete ripostis al tio la socialdemokrato Kevin Groß: "Kelkaj donas al Fejsbuko multon da spaco, ech trotaksas ghin." Lau li ne senchavus informi perfejsbuke, se ankau alie eblus havigi al oni chiujn sciindajhojn. Konsiliisto Daniel Stassny pensis ke ebla ofenda malbonhumor-esprimo fare de legantoj necesus respondeculojn vartantajn kaj estus do fortostrecho troa. Finfine tri kontrau du vochdonis kontraue, unu detenis sin. Kordon substrekis ke ja ekzistus jam sekcio pri publika sinprezentado che la urbo, do la relative facila tenado de vizaghlibropaghoj ne farus pluajn elspezojn. Lia socialdemokratia kontrauulo Groß pensis ke estus pli gravaj problemoj, char - lau li - fejsbuko ja kostus. Klaras ke Fejsbuko gravas. En majo 2016 ghi havis 1,65 miliardojn da uzantoj. El ili chirkau unu miliardo chiutage aktivas surfejsbuke. En Germanlando temas pri 26 milionoj da uzantoj. Intereso pri komununaj aferoj prezentitaj fejsbuke ankau evidentus: La fejsbukitan urbon Eisenach sekvas 1677 uzantoj, la urbon Lepsiko 11.643, kaj la eturbon Schwäbisch-Gmünd kun tre bone farita pagharo ech 13.678 uzantoj. Kiaj estas do la avantaghoj konkretaj? Okulfrape estas ke multaj t.n. muntado-chenaj anoncoj, kiujn alie lokaj gazetoj donas, nun pli simple trovighus che fejsbuko. Chu la leonido bezonas novan nomon? Chu manifestaciantoj malhelpas la trafikon? Chu minacas veteracho? Kiaj estas la plej gravaj punktoj de la nova rubajhregulado? La redaktoroj prisociaj uzas rektan aliron al la urbodomo. Ili informas chefejsbuke pri la nudaj faktoj de la urbovivo, kiuj ne bezonas multan redakcian pritrakton. Sekve ili estas dura konkurado por flegmatikaj lokaj gazetoj: ili ofte plenigas siajn surretajn eldonojn per tajpekopiitaj deklarajhoj kaj anoncoj gazetaraj. Bone farita fejsbukopagharo povus plialtigi la nivelon de loka jhurnalismo. Restas la responso al la demando, kiel la tuto profitdonus al la civitanoj. Jen la ekzemplo de Lepsiko. La urbo tie regule publikigas ligilojn el la novajhsekcio de Leipzig.de - sekvo estas ke la interreta pagho tiu chi havas multe pli da klientoj. Ankau al la pagharo Erfurt.de donus tio profiton: char la nuna pagho estas trosharghita kaj ne tre klara. Char temas pri aro da 17.000 individuaj paghoj. Jam la startpaghoj estas superplenigitaj per ligiloj kaj menuoj diversaj en tipara grandeco malgranda. Ankau la lepsika oficiala pagharo estas plenega - sed oni malpezigis ghin per la fejsbuka alternativo. S-ro Volker Rasch de la urba administrado de Lepsiko menciis kelkajn avantaghojn de surreta cheesto. La gecivitanoj povas pere de la komentofunkcio fejsbuka - same kiel che informtelefonlinioj - peti informojn kaj tuj ricevi ilin. Por tio oni ankau dungis redaktoron. Chiutage la lepsikanoj uzas tiun chi ofertaron. Krome la sekcio "Komunikado" publikigas aktualajhojn sur la pagho kiuj ne sukcesis havigi eminentan lokon en la gazetaraj komunikadoj respektive en la oficiala urba organo. Jen la respondo al la starigita demando pri la plej grava aspekto en la okuloj de la urbaj administrantoj de la saksa metropolo Lepsiko: "Celo unua estas peri la senton de moderna kaj klare aganta administrado orientighanta je partoprenigo de la loghantaro."
------------
Statistikajhoj: Erfurto kiel vilagho (anonco de localtimes-erfurt.de)
Erfurto lau difino de kelkaj maliculoj estas: vilagho kun tramo. Al kelkaj erfurtanoj vere de tempo al tempo la propra urbo shajnas esti tre malgranda kvankam ghi estas la sepa plej granda en la novaj federaciaj landoj germanaj. Char chirkau 210.000 enloghantoj estas en Erfurto. Sed intertempe ja senc-havas imagi al oni urbon kiel vilaghon. Ekzemple se temas pri statistiko char la malgrandaj nombroj estas multe pli facile kompreneblaj: supozite estas ke Erfurto havus nur 100 enloghantoj. Jen la rezultoj: El 100 homoj 49 viroj kaj 51 virinoj loghus tie chi. 17 estus infanoj kaj adoleskantoj ghis la agho de 18 jaroj, 64 plenkreskuloj kaj 19 maljunuloj ekde la agho de 65 jaroj. 94 erfurtanoj estus germanaj, nur 6 fremdlandaj. Por jaro Erfurto kreskus je po 2 enloghantoj pro la enmigrado: 6 homoj forlasus la urbon, 4 venus. La naskokvanto kaj la mortokvanto estus ekvilibra: chiujare estus unu novnaskito kaj unu mortinto. Estus 67 erfurtanoj en laborkapabla agho. El ili 4 estus senlaboraj, 14 malgrau laboro daure dependa de socialaj subvencioj - kaj 49 havus salajron sufichan. Ne malpli ol 13 estus dungitoj de la urbo, dume neniu erfurtano laborus en la sekcioj agrikulturaj au forstada. La vilagho Erfurto ne havus kuraciston propran. Chiutage unu turisto tranoktus en Erfurto kaj la fama kristnaska bazaro allogus 951 vizitantojn. El 100 erfurtanoj estus 80 kun la rajto je vochdonado politika, tamen nur 38 utiligus tiun chi privilegion demokratian! Estus 6 infanoj en agho antaulernejkomenca, 9 lernantoj, 4 trejnotoj kaj 5 studentoj. La tramvojo veturigus chiutage 63 pasagherojn. En la tuta vilagho imagita estus ne malpli ol 56 autoj registritaj. Bele estas la fakto, ke du trionoj de la erfurtanoj estus kontentaj kaj ech tre kontentaj pri sia vivo en la vilagho: nur 2 tute ne shatus Erfurton, 10 homoj ne tro shatus Erfurton.



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.07.2016

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.