Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 42

Esperantomagazin: Lokalnachrichten | Opitz | Hörerbriefkasten | Gasthof Tivoli in Gotha | Sprachkurs

42. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 3. Mai 2015 in der internationalen Sprache Esperanto: Lokalnachrichten | Opitz | Hörerbriefkasten | Gasthof Tivoli in Gotha | Sprachkurs


> Download


Aktionstag am Fischmarkt
Am 20. März wurde in Erfurt der Equal Pay Day begangen. An diesem Tag wird auf die unterschiedliche Entlohnung von Männern und Frauen in vielen Bereichen aufmerksam gemacht. Die Lohndifferenz hat sich in den letzten Jahren kaum geändert und beträgt in Deutschland knapp 22%. Der Tag wurde nicht von ungefähr gewählt: Der 20. März markiert den Zeitabschnitt, den Frauen im laufenden Jahr mehr arbeiten müssen, um das durchschnittliche Vorjahresgehalt der Männer zu erreichen. In einer Pressekonferenz nannte Renate Licht, regionale Geschäftsführerin für Frauen- und Gleichstellungspolitik, drei Hauptgründe: Einengung von Karrieren von Frauen auf typische Frauenberufe; seltener Aufstieg in Führungspositionen; Erwerbsunterbrechungen wegen Kindern. Ziel des Aktionstag ist, über Ursachen der Lohnschere aufkzuklären und mögliche Aktionspartner zu mobilisieren.

Agadotago sur Fiŝbazarplaco
En la 20-a de marto okazis en Erfurto agadoj en kunteksto kun Equal Pay Day. La Tago de egala salajrado celebratas en tuta Germanio por atentigi onin je malegala pago de virinoj kaj viroj. La diferenco de pago apenaŭ ne ŝanĝitis dum la lastaj jaroj kaj estas en Germanlando ne tute 22 procentoj. La 20-a de marto ne estis senintence elektita. Ĉar la periodo de post la 20-a de marto ĝis la 31-a de decembro estas ĉe viroj tiom salajrita kiom la periodo de la 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro ĉe virinoj. En gazetarkonferenco pridiskutitis kaŭzoj de tioma neegalrajtigado. S-ino Renate Licht, regiona afergvidantino de porvirina kaj egalrajtiga politiko, menciis tri eblajn punktojn: unue la publika malŝato de tipaj virinaj profesioj kiel edukistinoj, flegistinoj, vendistinoj, purigistinoj, gastronomiistinoj. Due: virinoj troviĝus multe pli malofte en gvidaj pozicioj, ĉefe en la privata ekonomio. Trie: virinoj laborus averaĝe malpli multe da tempo ol viroj pro diversaj interrompoj de profesia aktiveco. Tiaj interrompoj ofte ŝuldiĝas al naskoj kaj edukado de infanoj. Celo de Equal Pay Day estas la informo pri kialoj de diferenca salajrado kaj la mobilizo de interesitaj batalpartneroj. Je longa perspektivo starus la postulo de ada forigo de ĉiuj diferencoj koncerne malsaman salajron de viroj kaj virinoj. Akompanis la agadotagon la Erfurta Virina Retaro.
-------------
Hausverbot für Bundeswehr an Erfurter Schulen?
Die Linke will an Erfurter Schulen eine Art Hausverbot für die Bundeswehr durchsetzen. Auslöser dafür sei gewesen, daß die Bundeswehr Schülern der Barfüßer-Volksschule den Besuch der Thüringenausstellung ermöglicht habe. Auf der Messe seien dann Schüler gezielt auf einen Bundeswehr-Infostand hingewiesen worden. Konkretere Informationen darüber gibt es allerdings nicht. Oberstleutnant Egger weist jeglichen Vorwurf versteckter Werbung zurück. Der Abgeordnete Bärwolff sieht Informationspolitik der Bundeswehr an Schulen generell kritisch.

Forpelo de Bundeswehr el lernejoj?
La partio de la Maldekstruloj volas forpuŝi reklamadon de anoj de la germana federacia armeo Bundeswehr el erfurtaj lernejoj. Aktuala kaŭzo estis ke Bundeswehr ebligis al lernantoj de la Barfüßer-bazlernejo la viziton de la "Turingio-ekspozicio". Ĉe la menciita foiro estis ankaŭ la armea informstando. Kelkaj frakcianoj imputis eĉ kaŝitan rekrutvarbadon al la armeanoj. La sponsoradon ebligis patro de lernanto kiu estas armeano. La urbaj konsilianoj de la Maldekstruloj riproĉis ke la lernantoj krome estus rekte direktitaj al la stando de Bundeswehr. Subkolonelo Egger decidite kontestis ruzan reklamadon. Ĝenerale tio ne okazus ĉe junuloj sub la aĝo de 17. Plej gravus en la sinprezento de Bundeswehr valoroj kiel kamaradeco, punktualeco, ŝato de libera kaj demokratia ordo. Fakte ne konatas konkretaj informoj pri la laŭdira atentigo de lernantoj pri la informstando de la militistaro. La frakciano Bärwolff ĉiuokaze opinias ke armeaj informveturiloj ne perkaze ofte videblus antaŭ metilernejoj. Ankaŭ oficiroj foje partoprenus instruhorojn kaj perus ne ĉiam ekvilibritajn ideojn pri la ebleco solvi problemojn ankaŭ per forto.
----------------
Hitzige Bürgerdiskussion zur Bibliothek am Berliner Platz
Am 9. April fand in der Filiale der Erfurter Stadtbibliothek am Berliner Platz eine Bürgerversammlung statt. Anlaß ist die für 2016 geplante Schließung der Stadtteilbibliothek im Erfurter Norden, v.a. wegen zu hoher Mieten. Die Bevölkerung läuft Sturm dagegen. Die Bibliothek wird auch für kulturelle Veranstaltungen genutzt. Ein mobiler Bücherbus ist keine Alternative. Schließlich ist eine Bibliothek als Bildungsraum auch irgendwie ein Bollwerk gegen politische Radikalisierung. Katrin Hoyer vertrat die Sicht der Stadtverwaltung. Das letzte Wort hat der Stadtrat.

Akraj disputoj pri la biblioteko de sur Berlina Placo
Biblioteko aŭ biblioteka buso, kleriĝo kaj kulturo aŭ mensa dezertigo, transgeneracia renkontro kontraŭ ŝparmezuroj, konservo aŭ malfermo - tiaj estis la demandoj kaj postuloj kiuj aperis en la 9-a de aprilo en la koncernita biblioteka filio. La plejmulto de la civitanoj de la erfurtaj urbokvartaloj Berliner Platz, Moskauer Platz kaj Rieth klare favorus restadon de sia biblioteko. Post la anonco de la fermoplano la urbokvartala urbestro Wolfgang Geist tuj reagis kaj invitis ĉiujn tuŝitojn al diskutrondo. Ĉeestis homoj de ĉiuj aĝoj. Reprezentis la urbon Katrin Hoyer, adjunktino urba pri ekonomio kaj natura medio. La venintoj estis koleriĝantaj, zorgoplenaj, engaĝiĝemaj kaj tre klare prezentis sian opinion, foje laŭte, foje trankvile. Sed ne estis nur kritikado, tute ne. Argumentoj bone prezentitis. Hans-Jürgen Czentarra, kvartala urbestro de Herrenberg, memorigas onin al kleriĝo kvazaŭ plej grava bono de Germanio. Aparte infanoj el loĝdomoblokoj bezonus librojn. Aliaj plendis detruon de institucioj faritaj de la gepatroj: fermo de biblioteko pligrandiĝus la elradiadon de ekstremismaj dekstraj ideoj. La erfurta verkisto Richard Schäfer laŭtlegis leteron skribitan de li al ĉefurbestro Bausewein. Post malfunkciigo de biblioteko malfunkcius ankaŭ socialaj kaj kulturaj strukturoj. Ankaŭ la ludonantoj promesis esti fleksemaj. Dorit Weißbrodt, estraranino de la Konsum-kooperativo en Erfurto, substrekis ke oni kontentiĝus pri malpli alta lupago se nur la urbo ekdialogu. S-ino Hoyer, kiu havis la malfacilan rolon esti la porparolantino de la urbo, trankvilige diris ke la decido al neniu plaĉus sed mankus ĉi-momente alternativoj. Sekve la urba konsilantaro ricevus la proponon de fermado. Al la urbaj konsilianoj finfine restus la lasta vorto. Fermo estas intencita por la jaro 2016-a. Akiro de librobuso kostus 400.000 eŭrojn. Tiel mobiligita biblioteko devus biri ĉiujn urbokvartalojn kaj nenie povus stari sufiĉe longan tempon. Krome utiligatas la filio de Berlina Placo ankaŭ por kulturaj aranĝoj. Kroma bono: la nekutime larĝegaj koridoroj ene de la biblioteko faciligas la uzon fare de handikapuloj sidantaj en rulseĝoj.
---------------
Mögliche Schließung des Dreienbrunnenbads und des Freibads Möbisburg
Am 11.3. diskutierte der Aufsichtsrat der Stadtwerke wieder einmal über die Zukunft des Dreienbrunnenbads und des Freibads Möbisburg. Dies war zuletzt im Jahr 2007 ein großes Thema. Die Leiterin von Erfurter Bäder Kathrin Weiß meinte, daß mehrere Varianten denkbar seien. Man könne beide Bäder schließen oder die Freibadschließung mit einer Erweiterung der Roland-Matthes-Schwimmhalle verbinden. Oberbürgermeister Andreas Bausewein brachte es bereits kurz und bündig auf den Punkt: "Wir haben in der Stadt zu viele Freibäder - und es fehlt ein Hallenbad". Für die Erhaltung aller Bäder und den Neubau an der Südschwimmhalle reichen die Mittel der Stadtwerke-Gruppe jedenfalls nicht aus.

Eblaj fermoj de la naĝejoj Dreibrunnenbad kaj Freibad Möbisburg
En la 11-a de marto la Kontrolkonsilio de la Urbaj Servoj denove pridiskutis la sorton de Dreibrunnenbad kaj Freibad Möbisburg. Tio lastfoje okazis en 2007. Tiam la erfurta ĉefurbestro Bausewein anoncis ke la estonta funkcio de ambaŭ naĝejoj estus ĝis 2012. Katrin Weiß, ĉefino de Erfurter Bäder, konfirmis la cerbumadon en diversaj direktoj. Oni intencus fermi aŭ unu aŭ ambaŭ. Eblus anstataŭe pligrandigo de la Roland-Matthes-naĝohalo en la sudo de Erfurto. La urbestro substrekas ke ekzistus tro multo da apertaj naĝejoj en Erfurto kaj ke mankus mono alie, ekzemple por nov- respektive alikonstruo de la naĝohalo Südschwimmhalle, alia nomo por Roland-Matthes-Schwimmhalle. Ĉefurbestro Bausewein en la kuranta jaro resumis la problemon klare: "Estas al ni tro multaj da liberaeraj naĝejoj, dum naĝohaloj mankas." Por la daŭra tenado de ĉiuj naĝejoj plus la novkonstruo de naĝohalo ĉiuokaze la financaj rimedoj ne sufiĉos.
------------
Trinkwassertrasse im Steiger
Die Arbeiten an der Trasse für eine neue Trinkwasserleitung im Erfurter Steigerwald werden weitergeführt. Im Gebiet der 15 Meter breiten und 450 Meter langen Schneise kündigen Markierungen die nächsten Bauarbeiten an. Die neue Wasserleitung soll die alte ersetzen, die teilweise schon über 100 Jahre alt ist. Verlegt werden die neuen Leitungen von der Thüringen-Wasser GmbH. Für die gefällten Bäume wurden Ersatzpflanzungen angekündigt.

Traceo por trinkebla akvo en la arbaro Steigerwald
La laboroj por traceo de nova trinkakva kondukilo en la erfurta Steiger-arbaro daŭrigas. En la areo 15 metrojn larĝa kaj 450 metrojn longa senarba strio anoncas la limmarkojn de la novaj konstrulaboroj. Anstataŭigus la nova kondukilo malnovan, kiu parte estas jam pli ol cent jarojn aĝa! Responsas pri la novaj kondukiloj la firmao Thüringen Wasser GmbH, Ĝi investas ĉ. 700.000 eŭrojn en la konstruon de la nova traceo. Por la dehakitaj arboj promesitis novaj plantadoj. Ili eble estus ĉe la arbarorando en la direkto de Rhoda.
-------------
Erfurts Südosten stellt Antrag auf Förderung
Stadtplanungsamtsleiter Paul Börsch hat Anfang April einen Konzeptentwurf für die Sanierung des Erfurter Südostens vorgelegt. Der Antrag für die Stadtteile Melchendorf, Herrenberg und Wiesenhügel bezieht sich auf das Förderprogramm "Soziale Stadt". Gespeist werden die Fördermittel seit 1999 vom Bundesministerium für Umwelt, Naturschutz, Bau und Reaktorsicherheit und den Bundesländern. Ziel des Programms ist, die Lebens- und Wohnbedingungen in heiklen Gebieten zu verbessern.

La sudeosto de Erfurto volas profiti de helpprogramo
Urboplanadĉefo Paul Börsch prezentis je la komenco de aprilo koncepton de revivigo de la suodeosto de Erfurto. Laŭ tiu ĉi plano difinitas la kadro en kiu la infrastrukturo en la urbokvartaloj Herrenberg, Melchendorf kaj Wiesenhügel pliboniĝu. Postuloj estos faritaj ene de la pluevoluigprogramo "Soziale Stadt". Temas pri monoj kiuj estu investitaj en urbojn respektive urbokvartalojn kun granda evoluigbezono. Ili venas ekde 1999 el la buĝeto de la Federacia ministerio pri medioj, naturprotektado, konstruado kaj nukleaj reakciujoj. Ĝis nun apogitis pli ol 600 vilaĝoj kaj ne tute 400 komunumoj. Instigis la ideon je subtenadpeto por Erfurto ĉefe la socialdemokratia parlamentdeputito Carsten Schneider.
----------
Internationale Studierendenkonferenz Computer Science
Vom 14.-16. April 2015 fand an der Fachhochschule Erfurt die 4. Student Conference on Computer Science statt. Organisatoren waren die Fachrichtung Angewandte Informatik der Fachhochschule Erfurt und das Institut für Computersysteme der Polytechnischen Universität Odessa. Hauptthemen dabei waren Mobile Computing, Bilderkennung und Positionierung. Die Konferenzsprache war Englisch. Auf dem Programm standen neben inhaltlichen Themen auch ein Kennenlernen der Thüringer Kultur. Die Partnerschaft mit den Ukrainern gibt es seit 2008, seit 2014 besteht zudem die Möglichkeit eines doppelten Masterabschlusses.

Internacia porstudenta konferenco pri komputilaj sciencoj
Inter la 14-a kaj la 16-a de aprilo okazis ĉe la erfurta Fakaltlernejo por la 4-a fojo SCCS, Student Conference on Computer Science, porstudenta konferenco pri komputilaj sciencoj. Ĝi faratas en kunlaboro inter la erfurta sekcio pri Aplikita informadiko kaj la Instituto pri komputilaj sciencoj de la Politeknika universitato de Odeso, Ukrainio. La studentoj okupiĝis pri mobila komputilado, rekono de bildoj kaj poziciigado. Konferenca lingvo ne estis Esperanto, sed la angla. Krom la oficiala temorilata programo la gastoj el la oriento de Eŭropo ankaŭ povis ĝui la turingian kulturon. Ekzistas partnereco inter Odeso kaj Erfurto jam ekde 2008 kaj de post la jaro 2013 eblas ankaŭ trapasi duoblan magistriĝekzamenon. Subtenis ĉi jare la konferencon la lokaj firmaoj mdc Power kaj Erdrich Umformtechnik.
-----------
Erfurter Kinderfilm wurde gekürt
Die Komödie "Winnetous Sohn" setzte sich bei der Förderinitiative "Der besondere Kinderfilm" gegen 107 andere Bewerber durch. Das Ziel der Förderinitiative ist es, dem Kinderfilm in Deutschland wieder mehr Präsenz und ein stärkeres Gewicht zu verleihen. Im Mittelpunkt der Initiative sollen dabei keine Verfilmungen bekannter literarischer Werke, sondern neue Stoffe, sogenannte Originaldrehbücher stehen. Hauptperson im Film ist der zehnjährige Max, der auf den ersten Blick zwar nicht wie ein Indianer wirkt, aber trotzdem der neue Darsteller von Winnetous Sohn bei den Karl-May-Festspielen werden will. Kinostart war am 9. April.

Honoro por erfurta porinfana filmo
La komedio "Winnetous Sohn" estas filmprojekto kiu venkis 107 aliajn konkurantojn por la premio "Der besondere Kinderfilm". Celo de la ĵurianoj estas denove regravigi porinfanajn filmojn en Germanlando. Intencite ne estu honoritaj filmigoj de konataj literaturaj verkoj sed filmoj kun t.n. originalaj scenaroj. Por la aljuĝo premia nur kandidatus metie kaj dramaturgie bone faritaj realaj aŭ animaciaj filmoj kun profunda enhavo. Temu pri filmoj por infanoj, ne pri infanaj filmoj el la perspektivo de maturuloj. La ĉefa figuro estas la 10-jara Max kiu tute ne aspektas kiel indiano, sed tamen volas havi la rolon de la filo de la indiana tribestro Winnetou dum liberaeraj Karl-May-festivaloj. Li estas konvinkita ke post sukcesa dungo ĉio pliboniĝus. Dum lia skrupula prepariĝo por la stelul-elektorondo li renkontos novan amikon. La filmo projekciatas kineje ekde la 9-a de aprilo.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Freunde der Esperantoliteratur! Heute hören wir das Gedicht "Carpe diem" von Martin Opitz, in dem er Lebensgenuß vor übertriebenen Studieneifer stellt. Es wurde von Helmut Rössler übersetzt und erschien in der "Germana Antologio" aus dem Bleicher-Verlag in Gerlingen. Opitz gilt als der Vater der deutschen Dichtersprache. Er wurde 1597 in Bunzlau geboren und starb als Historiograph des Polenköngis 1639. In der traurigen Periode des Dreißigjährigen Krieges erlangte er großen Ruhm und wurde von Kaiser Ferdinand II. gar zum Poeta laureatus gekrönt. Bekannt sind seine Dramenübersetzungen, Schäfergedichte und Poetiken. ----- Karaj literaturemuloj! En nia beletra angulo ni aŭdos hodiaŭ poemon de la fama silezia poeto kaj poetikisto Martin Opitz. Opitz instruis en Alba Iulia en nuna Rumanio kaj iĝis persona sekretario de la pola reĝo Ladislao la 4-a. En la 20-a de aŭgusto 1639 li infektiĝis per pesto donante monon al almozpetulo. Opitz verkis en la germana kaj la latina lingvoj kaj estis elstara tradukisto. Li luktis por la pureco de la germana lingvo kaj havis grandan influon al la baroka literaturo. En la jaro 1627 li verkis la unuan operlibreton por la opero "Daphne" por kiu komponis la muzikon Heinrich Schütz. En la poemo "Carpe diem" Opitz pledas por ĝuo de la vivo dubante pri la senco de troa studado. -- Ich empfinde fast ein Grauen, / daß ich, Plato, für und für / bin gesessen über dir. / Es ist Zeit hinauszuschauen / und sich bei den frischen Quellen / in dem Grünen zu ergehn, / wo die schönen Blumen stehn / und die Fischer Netze stellen! // Wozu dienet das Studieren / als zu lauter Ungemach! / Unterdessen läuft die Bach / unsers Lebens, das wir führen, / ehe wir es inne werden, / auf ihr letztes Ende hin: / dann kömmt ohne Geist und Sinn / dieses alles in die Erden. // Holla, Junger, geh und frage, / wo der beste Trunk mag sein, / nimm den Krug und fülle Wein! / Alles Trauren, Leid und Klage, / wie wir Menschen täglich haben, / eh uns Clotho fortgerafft, / will ich in den süßen Saft, / den die Traube gibt, vergraben. // Kaufe gleichfalls auch Melonen / und vergiß des Zuckers nicht, / schaue nur, dass nichts gebricht! / Jener mag der Heller schonen, / der bei seinem Gold und Schätzen / tolle sich zu kränken pflegt / und nicht satt zu Bette legt; / ich will, weil ich kann, mich letzen! // Bitte meine guten Brüder / auf die Musik und ein Glas! / Kein Ding schickt sich, dünkt mich, baß / als gut Trank und gute Lieder. / Laß ich gleich nicht viel zu erben, / ei, so hab ich edlen Wein! / Will mit andern lustig sein, / muß ich gleich alleine sterben. [Quelle für Esperantoversion: "Germana Antologio", Verlag Bleicher, Gerlingen, 1985, S. 269-270]
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de. Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage radio-frei.de. ----- Heute hören wir Überlegungen zu Esperanto als Kultursprache von Richard Schulz. Sie sind entnommen dem Buch "Was nun Esperanto betrifft...", erschienen 1986 im Bleicher-Verlag in Gerlingen (S. 31-32). ------ Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj. Se vi volas kontakti nin, bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub radio-frei.de. --- Karaj geaŭskultantoj! Esperanto gravis kaj gravas en la mondo de fervojoj. Jen du interesaj novaĵoj unu pri Aŭstrio kaj la alia pri Germanlando, elĉerpitaj el la magazino "El fervoja mondo", kajero 3, jarkolekto 2015. En tiu ĉi kunteksto ni dankas sinjoron Jindřich Tomíšek kiu regule havigas al nia redakcio la aktualajn numerojn de la menciita fakgazeto. -- Germanio: "Rekordaj investoj en infrastrukturon" / Germanaj Fervojoj deziras investi en renovigon de fervoja reto miliardojn da eŭroj. Deutsche Bahn intencas en 2015 sanigi ĉirkaŭ 80 lokojn sur fervojaj linioj kaj investi ĉirkaŭ 5,3 miliardojn da eŭroj. Ĝis la jaro 2019 tiu ĉi monsumo povus kreski ĝis 29 miliardoj da eŭroj, kio estas la plej granda moderniga „ofensivo“ en historio de germana infrastrukturo. Per proksimume 11,4 miliardoj da eŭroj Deutsche Bahn financos el propraj rimedoj, restan parton liveros germana registaro. Nuntempe la registaro ĉiujare liveras por bontenado de fervoja infrastrukturo ĉirkaŭ je unu miliardo da eŭroj pli multe ol en pasintaj jaroj. Deutsche Bahn en jaro 2015 planas interŝanĝi 3800 kilometrojn da reloj, 2000 trakforkojn kaj 2,5 milionojn da ŝpaloj. Krom tio povos esti rekonstruataj 125 pontoj.
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der Kultur Thüringens! Wir sind wieder einmal in Gotha und besuchen das ehemalige Gasthaus Tivoli. Es entwickelte sich ab Mitte des 19. Jahrhunderts zu einem Treffpunkt der in Gotha ansässigen Handwerker und Gewerbetreibenden. Wegen ökonomischer Veränderungen und wachsender sozialer Ungerechtigkeiten enstand in Gotha auch eine aktive Arbeiterbewegung. 1865 hielt August Bebel eine Rede in einer Arbeiterversammlung im "Kaltwasserschen Saal". Zehn Jahre später vereinigten sich die Gruppen der Lassalleaner und der Eisenacher zur Sozialistischen Arbeiterpartei Deutschlands (SAP). Dabei wurde das von Marx und Engels kritisierte Gothaer Programm verabschiedet. Nach Erlassung der Sozialistengesetze unter Kanzler Bismarck entwickelte sich dann 1890 aus der SAP die SPD, die ein Jahr später im Erfurter Kaisersaal das Erfurter Programm akzeptierte. Aber - das ist eine andere Geschichte. Im Tivoli in Gotha gibt es seit 1953 eine Gedenkstätte. Im Jänner 1990 kam es hier unter Anwesenheit von Brandt und Bahr zur ersten Neugründung eines sozialdemokratischen Landesverbands auf dem Gebiet der DDR. ------ Karaj amikoj de turingia kulturo! Permesu al ni inviti vin al vojaĝeto al la urbo Gotha por postflari spuron de germana socialdemokratio. Por tio ni tuj iru al la eksa gastejo Tivoli. Ĝi estas la fondodomo de Sozialistische Arbeiterpartei Deutschlands, la senpera antaŭulo de la Socialdemokratia Partio de Germanio. La jaro 1875 konsideratas la vera fondodato, kiam je la fino de la Unuiĝpartitago en majo Allgemeiner Deutscher Arbeiterverein kaj Sozialdemokratische Arbeiterpartei kunfandiĝis. Antaŭe ni lernu kelkajn faktojn pri la domo. En la tiama Sundhäuser-aleo konstruitis en 1830 la domo kiel gastejo kun elverŝejo, gastsalonoj kaj salonego kun galerio. La nomo Tivoli venis ne antaŭ la 1885-a jaro, pro la kontraŭe troviĝinta bierfarejo Tivoli-Brauerei Gotha; krome eblis konsumi Tivoli-bierojn en la gastejo. Je la komenco de la 20-a jarcento la urbo Gotha iĝis nova posedanto. De 1909-18 la gastejo iĝis fakte bierfareja gastejo. Ĝis la Dua mondmilito estis ankaŭ infanĝardeno en la konstruaĵo. La salonegon oni uzis pro diversaj kunvenoj oficialaj de la urbo. En 1953 ĝi alinomitis Laborista memorigloko Tivoli kaj plenumis ĝis la Turniĝo tiun rolon. Dum la sekvintaj jaroj necesis fari profundajn restaŭradlaborojn. Tiam la salonego Kaltwasser reproduktitis laŭ la originala versio. Wilhelm Bock estis delegito de la gotha-a loka grupo de Allgemeiner Deutscher Arbeiterverein kaj partoprenis jam la Partitagon de Eisenach en la jaro 1869-a. Grandajn meritojn li gajnis per bonega preparado de la Unuiĝpartitago de 1875 en Gotha. Sen li la tuto verŝajne ne okazus. Li krome fondis la gazeton Gothaisches Volksblatt. En 1946 honore nomitis strato por li. En 1873 la du socialdemokratiaj grupoj komencis reciprokan enhavan alproksimiĝon. Oni serĉis vojojn je unuiĝo kaj sukcesis. Tio havis diversajn kialojn - ekz. la fondo de la Germana Imperiestra Regno, la regado de kanceliero Otto von Bismarck, kiu malŝatis socialdemokratojn, kaj ne laste la kreskanta ekonomia krizo en Germanlando. Antaŭkonferenco okazis en februaro 1875. Oni ellaboris programskizon. Traleginte ĝin, August Bebel verkis kontraŭan koncepton; tiun la plejmulto reĵetis. Ankaŭ Karl Marx kritikis ĝin. En letero adresita al Wilhelm Bracke li skribis "Randglossen zum Programm der deutschen Arbeiterpartei". Tiuj randaj glosoj famiĝis kiel teoria skribaĵo sub la titolo "Kritik des Gothaer Programms". La programo akceptitis unuanime en la 25-a de majo. Kun 129 delegitoj, kiuj reprezentis ĉ. 25.000 membrojn, la okazo estis la origino de germana socialdemokratio. Ĉe la balotoj je Reichstag en 1877 la socialdemokratiaj politikistoj rekompencitis per la voĉdonado de duono da miliono da civitanoj. Postulis la Programo de Gotha liberan ŝtaton kaj socialisman socion. Ekde 1953 la gasteja komplekso iĝis oficiala memorigloko. La ekspozicio ene koncentriĝis - krome pri la kronologia prezento de la eventoj - pri la realigo de la punktoj de Kritiko je la Gotha-programo farita de Marx kaj Engels ene de la laborista movado. Aparta sekcio dediĉis sin al la historio de Komunista Partio de Germanio laŭ la memkompreno de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands. Sekve tiu ĉi memorigloko estis grava parto de oficiala GDR-adoptomaniero de historio. Post 115 jaroj okazis denove ĉe Tivoli memorinda paŝo en la historio de socialdemokratio. En la 27.1.1990 fonditis tie ĉi la unua landa sekcio de la Socialdemokratia Partio de Germanio sur GDR-teritorio. Honoraj gastoj estis Willy Brandt kaj Egon Bahr. Je la fino ni ĵetu rigardon pli profundan al la t.n. "Programo de Gotha". En tiu ĉi programo la du ĉefaj tendencoj de la germana laborista movado paciĝis kompromise inter teorio marksisma kaj praktikindeco. Plej gravaj celoj estis la konservo de libera ŝtato kaj la socialisma socio; la frakaso de la fera salajrosistemo per forigo de la ekzistanta sistemo pri salajrita laboro; la neebligo de ia ajn ekspluatado; la forpelo de sociala kaj politika neegalecoj.Laŭ la ideoj de la reformen kaj ŝtatsocialismen orientitaj Lassalle-anoj oni rezignis pri revoluciaj klasbataloj kaj estis kontenta atingi la celojn en la kadro de la apliko de leĝoj laŭ la tiutempa realigebleco ensocia (ekzemplo: la restrikto de la labordaŭro je 8 horoj potage). Karl Marx kaj Friedrich Engels kritikegis tian kompromisan karakteron. Sed tial ke la socialdemokratoj de post la Gotha-programo aspiris gajni voĉdonantojn per klerigo de la popolo kaj demokratiigo de la ŝtato, ilia partio rapide kreskis kaj ekgravis. Pro la pligrandiĝinta influo en la Reichstag-parlamento kanceliero Otto von Bismarck aprobis la t.n. Kontraŭsocialismajn leĝojn. Post la abolicio en 1890 la partio fondis sin denove sub la nomo Sozialdemokratische Partei Deutschlands (SPD) kaj akceptis en 1891 la Programon de Erfurto en la erfurta Imperiestra salono.
= = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers.
-----------------------
[9A Profeta sonĝo]
(direktoro, sinjoro Blanko) - Bonan vesperon, sinjoro direktoro.- Bonan vesperon, sinjoro Blanko. ĉu ĉiuj laboristoj kaj oficistoj jam iris for? - Jes, sinjoro direktoro. Estas jam la dek-naŭa kaj duono. Nur mi, via fidela noktogardisto, estas ĉi tie, ĉar mi ĵus komencis mian noktan deĵoron. Sed bonvolu rapide eniri vian oficejon, ĉar telegramo troviĝas sur via skribotablo. - Dankon. Mi volas tuj legi ĝin. (Kelkajn minutojn poste.) - Sinjoro Blanko, havigu al mi en la voja agentejo flugbileton por la plej proksima aviadilo al Berlino. Mi devas vojaĝi al nia ĉefurbo pro urĝa afero. - Sinjoro direktoro, ĉu vi ne scias, ke preskaŭ ĉiutage oni legas pri akcidentoj per aviadiloj? Mi do petas vin uzi trajnon. - Se mi rigardas vian zorgoplenan mienon, mi povus laŭte ridi. - Bonvolu ne ridi, ĉar mi zorgas pri vi! Lastan nokton mi sonĝis, ke ĝuste tiu aviadilo kraŝis, per kiu vi nun volas flugi. - Nu bone. Vi fine konvinkis min. Havigu al mi do bileton por iro-reveno por la plej proksima eksprestrajno. Tiel mi ankaŭ havos pli da tempo por prilabori miajn retleterojn per mia tekokomputilo. - Nun mi estas tre kontenta, kaj mi gratulas vin pro via decido. (La direktoro nun estas en Berlino kaj ĵus legis la plej aktualajn novaĵojn.) - Mia noktogardisto efektive pravis. La aviadilo, per kiu mi volis flugi, kraŝis. Mi devas tuj rapidi al banko kaj ĝiri monon al li por danki lin. (Kelkajn tagojn poste.) - Bonan tagon, sinjoro direktoro. Mi supozas, ke vi havis bonan vojaĝon. Mi povus plori pro ĝojo revidi vin sana. Mi ricevis la malavaran monsumon, pro kiu mi kore dankas vin. Mi nun denove donos la saman sumon al vi, ĉar mi ŝuldas grandan dankon al vi. Sed mi ankaŭ havas tre malagrablan novaĵon por vi. Mi devas tuj maldungi vin, bedaŭrinde. - Sed kial, sinjoro direktoro? Mi tute ne komprenas tion!



artikel/Jubilea_simbolo.jpg


















artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
04.05.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.