Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 26

Esperantomagazin - Nachrichten | Texte aus dem Neuen Testament | Schloß Molsdorf | Sprachkurs

______________________
26. Esperantosendung TURINGIO INTERNACIA, vom 2. Februar 2014: Nachrichten | Texte aus dem Neuen Testament | Schloß Molsdorf | Sprachkurs


> Download

= = = = = =
Erfurt weiterhin ohne Bischof
Die bischöfliche Cathedra im Erfurter Dom bleibt auch im Jänner noch verwaist. Man wartet nach 15 Monaten in Erfurt auf einen Brief aus Rom mit drei Namen, unter denen das Erfurter Domkapitel dann den neuen Bischof wählen wird. Der Diözesadministrator Reinhard Hauke sieht sich auch der Problematik gegenübergestellt, daß bei einer Sedisvakanz keine gravierenden Neuerungen gemacht werden dürfen. Der neue Bischof darf also vor keine vollendeten Tatsachen gestellt werden. Das Prozedere ist ziemlich kompliziert und läuft über den Nuntius, den päpstlichen Botschafter, in Berlin. Der erste Schritt war jedenfalls das unverbindliche Sammeln von Namen von in Frage kommenden fähigen Leuten vor Ort. Diese wurde nach Rom weitergeleitet. Weihehandlungen und Sakramentenspendung sind freilich von einer bischöflichen Sedisvakanz unberührt, das kirchliche Leben in den Gemeinden funktioniert auch so ungestört.

Episkopujo sen estro
En januaro la erfurta katedro, la seĝo de episkopo en la katedralo, ankoraŭ estis orfa. De pli ol 15 monatoj la kredantoj atendas leteron el Romo entenantan tri nomojn. Unu el tiuj personoj sekvos s-ron Reinhard Hauke, la nuntempan provizoran ĉefon de la diocezo. Gravas ke tum la episkopa vako nenio devas esti ŝanĝata por ne ligi la novan episkopon al antaŭe faritaj jam ne ŝanĝeblaj faktoj. Tio signifas je la alia flanko restrikciojn por la provizoruloj en la manaĝerado de la kuranta eklezia vivo. La elekto episkopa estas komplika kaj antaŭ ĉio sekreta procedo, kie oni kolektas unue sendevigajn proponojn kaj transdonis ilin al la Vatikanaj instancoj. Dum tiu etapo rajtas partopreni en la decido la membroj de la kapitulo katedrala, la papa legato (ankaŭ nomita: nuncio) kaj memkompreneble Lia papa moŝto mem. La finan liston kun tri nomoj ekspedatas fare de la kongregacio de la episkopoj en Romo al la nuncio en Berlino, kiu siavice informos la membrojn de la kapitulo en la turingia ĉefurbo. Tiuj prenos unu nomon kaj demandas la elektiton ĉu li konsentas esti elektita. Tiu decido povas daŭri pli longe se la elektito ne apartenas al la kapitulo sed estas deĵoranta iu alie en iu komunumo de la episkopujo. Post la farita decido oni informas la papan ambasadoron en Berlino kaj oni trovas ĝustan momenton por la proklamo paralele en Romo kaj en Erfurto, kiu plejofte okazas dum tagmezo. Ŝajne multaj erfurtanoj ege deziras baldaŭan publikan anoncon de nova episkopo ĉar la nuna situacio ne estas tre kontentiga. Ene de la komunumoj tamen neniam estas struktura problemo, ĉar la sakramenta donado (ekzemple baptoj aŭ konfirmacioj) ankaŭ tiel funkcias, sen iu limigo.
-----------------------
Familienpaß 2014
Zum 14. Mal gibt es einen Familienpaß. Dieser erlaubt allen Familien mit Kindern bis zum 16. Lebensjahr ermäßigten oder freien Eintritt in insgesamt 119 Einrichtungen in und um Erfurt. Als Ersatz dürfen auch Opa oder Oma mitgehen. Ziel ist, gemeinsame Zeit für Familienmitglieder zu schaffen, aber auch Beruf und Familie zu verbinden. Kulturbeflissene Kinder bekommen bei 10 erfolgreichen Besuchen von Kulturveranstaltungen einen positiven Vermerk am Schulzeugnis.

Familia pasporto
Fiere prezentis la ĉefurbestro Bausewein kaj urbestrino Thierbach la porfamilian pasporton por 2014. Por la 14-a fojo erfurtaj familioj povas per tiu legitimilo profiti de rabatoj kaj senpaga eniro ĉe interesaj aranĝoj. Al ne malpli ol 119 ofertoj estas invitate, en kaj ĉirkaŭ Erfurto. La kuponkajero havigeblas ĉe la sociala oficejo, la civitana buroo kaj la porjunulara oficejo: ĝi estas dika libreto en ĉekkajera formato kun eltondeblaj kuponoj. Ĝi uzeblas de ĉiuj familioj kun infanoj kaj junuloj ĝis la 16-a vivojaro. Anstataŭante ankaŭ avo aŭ avino rajtas partopreni, ĉar gravas ĉefe krei komunan tempon por familioj. S-ino Thierbach klarigas: "Tia opa tempo necesas esti bone organizita! Havigi tempon en plena kombino de profesio kaj familio, doni inteligentajn ofertojn, tio gravas por ni. Pri porfamilia laboro multoj ofte nur babilas, sen liveri aplikeblajn rimedojn, sen ebligi konkretajn paŝojn." Inter la ofertoj estas la Erfurta Ĝardenekspozicio, diversaj laborrondoj, kanuado, rigardo de glacihokea maĉo de la erfurta klubo "Black Dragons", grimpi en la grimpoparko aŭ viziti teatron. Krome integriĝas denove aparta kulturpasporto por infanoj: post la sukcesa kaj stampe atestita partopreno de dek aranĝoj oni ricevos pozitivan rimarkon sur la lerneja notbulteno.
----------------------
Lebenslagenbefragung von Kindern und Jugendlichen
Mit Einsendeschluß 24. Jänner konnten Kinder und Jugendliche aus 2000 Erfurter Haushalten dem Oberbürgermeister ihre Wünsche mitteilen. Unter den 56 Punkten geht es um Allgemeines aber auch um Konkretes. Für die zuständige Bürgermeisterin Tamara Thierbach sind die Ergebnisse wichtig, um den neuen Jugendförderplan so effizient wie möglich zu machen. Darüberhinaus greife man auf mündliche Befragungen vor Ort zurück und auf bereits früher gesammelte Daten. Die Stadt erhofft sich mithilfe der Ergebnisse, gezieltere jugend- und sozialpolitische Maßnahmen treffen zu können. Außerdem sollen Kinder und Jugendliche zu mehr selbstbestimmtem Handeln und Engagement geführt und das Personal effizienter eingesetzt werden.

Sondaĵo koncerne la vivon de infanoj kaj junuloj
Ekde la 6-a de januaro erfurtaj familioj estas adresitaj fare de la ĉefurbestro. Li volas informiĝi pri la vivo de infanoj kaj junuloj de inter 12 kaj 17 jaroj. La anonimaj kaj nedevigaj respondoj resendiĝu al la komisiono pri porjunula helpo kaj plibonigu la faratan planon pri junularsubteno. La responsa urbestrino Tamara Thierbach substrekas la gravecon de akurata respondo por efika planado. Sur la listo estas ĝeneralaj demandoj pri lernejoj kaj libertempa pasigo, sed ankaŭ kelkaj pli konkretaj kiel: "Kiel traktas vin viaj gepatroj? Kiom da poŝmono estas je via dispono pomonate? Ĉu vi konas personon kun kiu vi povas paroli pri viaj problemoj?" Eblas ankaŭ fari proponojn ene de la sume 56 punktoj. Tamen ne anstataŭas tia letera enketo surlokajn pridemandadojn kaj pli fruajn rezultojn de laborgrupoj kolektitaj ekzemple en la porjunulaj domoj. La kvalito certe tie dependas ĉiam ankaŭ de la vigleco kaj la diligenteco de diversaj engaĝiĝintoj en la urbokvartaloj, ofte ankaŭ de la kvartala urbestro mem. Tio nun pluse relativiĝu danke al la letera pridemandado. Limdato por la alsendo estis la 24-a de januaro. Kroma efekto estus krom pli bona uzo de monaj kaj personaraj rimedoj ankaŭ la memorigo al la gejunuloj aktive partopreni en la socio kaj uzi la disponigitajn lokojn kaj aranĝojn.
--------------------
Ausstellung "Kindheit hinter Stacheldraht"
In der Nachkriegszeit wurden bis 1950 vor allem in ehemaligen Konzentrationslagern tausende deutsche Bürger von den sowjetischen Besatzern inhaftiert. In diesen Lagern war die Sterberate hoch - aber es wurden auch viele Kinder geboren. Alexander Latotzky, geboren 1948 im Speziallager Sachsenhausen, forschte und stellte eine Wanderausstellung mit dem Titel "Kindheit hinter Stacheldraht" auf die Beine. Sie ist bis zum 28. Feber am Petersberg in der Erfurter Außenstelle der Bundesbehörde für Stasi-Unterlagen der ehemaligen DDR zu sehen. Man rechnet auch mit Besuchern, die Ähnliches am eigenen Leib miterlebten.

Ekspozicio "Infanjaroj malantaŭ pikdrato"
Dum la postmilita tempo ĝis 1950 estis miloj da malliberiĝintaj germanoj en eksaj naziaj koncentrejoj. La arestintoj rusoj toleris tie grandajn mortokvantojn. Sed tie ankaŭ naskiĝis multaj infanoj, sub nehomaj kondiĉoj. Poste estis memkompreneble dum jardekoj tabuo paroli pri tio. S-ro Alexander Latotzky, naskiĝinta en la sovetia speciala internigejo de Sachsenhausen, estas unu el tiuj infanoj kaj esploradis skrupule ne nur pri sia propra historio sed ankaŭ pri la sorto de aliaj. Rezultis el tio migra ekspozicio kun la titolo ''Infanjaroj malantaŭ dornodrato", kiu gastas ĝis la 28-a de februaro sur la citadelo Petersberg. Tie troviĝas filio de BStU, la ŝtata instanco informanta pri la laboro de la eksa orientgermana sekretpolico. Tie regule okazas ankaŭ ekspozicioj. La nuna temo tre bone kongruas kun la temokompleksoj ĉiutage prilaboritaj fare de la ŝtata instanco. La elmontro mem reduktiĝas je la plej gravaj aferoj kaj prezentas sin sur 14 moveblaj toloj, el kiuj 12 temas pri individuaj destinoj. Danke al tio la historio jam ne estas teoria sed emocie je certa grado resentebla. La vizitanto gastas por mallonga tempo kvazaŭ ene de fremdaj familioj - aŭ estas eĉ mem konfrontita al propraj travivaĵoj. Oni ja enkalkulis vizitontojn, kiuj intence volas resti anonimaj kvankam ili mem similajn torturojn spertis.
----------------------
Keine Uniliga in Erfurt
Die Fußball-Uniliga darf nicht ausgespielt werden, weil die Stadt und der Erfurter Sport-Betrieb der Uniliga ihre Platzrechte für den Riethsportplatz entzogen haben. Grund dafür sind Vorkommnisse bei der Meisterfeier der letzten Saison. Ohne Sportplatz gibt es aber keine Spiele - wie früher jeden Mittwoch von 16 bis 22 Uhr mit bis zu 200 Fans von Universität und Fachhochschule. Für das Sommersemester hofft man auf Änderung. Dabei liegen die Vorteile auf der Hand: Gewinn für die Erfurter Sportlandschaft; bessere Vernetzung innerhalb der Studentenschaft; Verbesserung der Integration ausländischer Studenten; Aufwertung des Hochschulstandortes Erfurt durch stärkere Bindung der Studenten zur Unistadt. Die Nachfrage war schon vor dem Entzug der Spielrechte viel größer als die tatsächliche Anzahl von Teams, die gebildet werden konnten. Stadtpolitiker jedenfalls nehmen ihre Rolle als Vermittler in diesem Punkt bis jetzt nicht sehr eifrig wahr.

Studentoj piedpilkistaj ne dezirataj
Ludi estis malpermesite al la universitata ligao fare de al urbo kaj la organizo ''Erfurter Sportbetrieb''. Ili jam ne ludigas la studentojn sur la Rieth-sportejo - kaj sen sportejo por trejnado ne eblas ludi. Kaŭzo estis ŝajne ĉampiona festo dum la lasta sezono. La teamo Wolfpack, kiu sen iu malvenko superis ĉiujn, tro multe festis tiun sukceson. Pro plendoj de apudloĝantoj la policistoj estis finintaj je la dua horo matene la orgieton. Afero ĉiutaga kaj normala por bieremaj studentoj, se ne estus ankaŭ akuzoj pri damaĝoj. La monpuno de 500 eŭroj estis pagita - tamen Erfurter Sportbetrieb forprenis de la universitata ligao la rajton uzi sportejojn. Dum la aktuala vintra semestro ne estis ludoj. Interparoladoj inter la tuŝitaj sportemuloj, la urbo kaj la disdonantoj de rajto je sportejo ĝis nun ne sukcesis. Kelkaj timas eĉ nuligon de ludoj por la somera semestro. Post nur tri sezonoj la studenta ligao fariĝis vera kulmino de la studenta vivo ĉe unversitato kaj fakaltlernejo. Max Thome, estro de la organizadteamo, raportas: "La demando fare de studentoj estas grandega. Se kapacitoj estus, ni povus krei senprobleme 30 teamojn. Povas esti ke pli ol 200 subtenantaj fanatikuloj akompanas siajn futbalistojn al la ludkampo." Ĉiun merkredon kunvenis la studentoj ĉe la Rieth-ludkampo. De la 4-a ĝis la 10-a vespere oni interbatalis. La studentoj renkontiĝis, babiladis. Problemoj pri petolado, troa bruado aŭ eĉ senbrida tumultado - normale por la nestudentaj ligoj - ĉi tie ne ekzistas. Pro tio la postuloj pri futura malpermeso de alkoholaĵoj kaj pri aparta sekurecsistemo estas troigitaj. La urbaj respondeculoj, kiuj havu la rolon de perantoj, treete interesiĝas pri la situacio: Peto pri intervjuo fare de Radio FREI restis sen koncedo. La responsa politikistino, s-ino Katrin Hoyer, pro manko de tempo ne povis veni. Anstataŭe sendi iun alian ŝi rifuzis, ĉar aliaj ne konus bone la cirkonstancojn! Max Thome substrekas, ke la Studenta ligao estas juna kaj noviga projekto, kies subteno kaj progresigo valorus. Li listigas kvar ĉefajn punktojn: esti nova sportoferto ene de la erfurta gamo de sportpraktikado; pli profunda interkonatiĝo inter la studentoj; partoprenigi fremdlandajn studentojn kaj plibonigi ties integrigon; plifortigi la ligitecon de la studentoj al Erfurto kaj implicite plialtigi la rangon de Erfurto kiel universitata urbo. La malbona bildo farita post la ĉampiona festo ŝuldiĝus ankaŭ al la fakto ke nek la urbo nek Erfurter Sportbetrieb tre entuziasmiĝus pri studenta sporto. Por certigi la kontinuon oni akceptus ankaŭ kompromisojn. Gravus ĉiuokaze konstanta kontakto kun la respondeculoj publikaj por konvinki ilin pri la bona afero.
= = = = = = = =
En nia beletra angulo ni aŭdos eltiraĵon el la dua ĉapitro de la Evangelio laŭ Sankta Luko, el la Nova Testamento. Ĉar celebras la Eklezio hodiaŭ en la 2-a de februaro la feston de la prezentado de Jesuo ĉe la Templo. Tio estis preskribita laŭ la juda leĝo por ĉiuj viraj unuenaskitoj. La unuan ateston pri tiu festo donas al ni la pilgrimantino Egeria el la 4-a jarcento, kiu priskribis aranĝon de la festo en Jerusalemo kiel "kvazaŭ same imponan kiel Pasko''. Ĉe la prezentado en la Templo ekkonis Kriston la maljunulo Simeon. En laŭda kanto i nomos Jesuon "lumo por lumigi la popolojn". Post la evangelio sekvos du versoj el la 24-a psalmo, psalmo de Davido, kiuj bone konvenas al la hodiaŭa festo.

Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo, tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante: Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco, Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj, Lumon por malkaŝo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael. (Laŭdkanto en la greka originalo: "Νυν απολυεις τον δουλον σου, δεσποτα, κατα το ρημα σου εν ειρηνη. Οτι ειδον οι οφθαλμοι μου το σωτηριον σου ο ητοιμασας κατα προσωπον παντων των λαων, φως εις αποκαλυψιν εθνων και δοξαν λαου σου Ισραηλ.) Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34 kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino: Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata; kaj ankaŭ vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkaŝiĝu. Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem. Kaj kiam ili jam faris ĉion, konforme al la leĝo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret. Kaj la infano kreskadis kaj fortiĝis, pleniĝante de saĝeco; kaj la graco de Dio estis sur li. --- [Psalmo) Levu, pordegoj, viajn kapojn; / Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, / Por ke eniru la Reĝo de gloro. / Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, / La Eternulo, la potenculo de milito. / Levu, pordegoj, viajn kapojn; / Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, / Por ke eniru la Reĝo de gloro. / Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, / Li estas la Reĝo de gloro.
= = = = = = = = = = = = = = =
En nia rubriko pri belaj vidindaĵoj en Turingio ni vizitos hodiaŭ la kastelon Molsdorf en Erfurto, kiu situas ĉe la rivero Gera kaj estas ĉirkaŭita de vasta parko. En la 1734-a jaro la bonvivanto kaj diplomatiisto Gustav Adolf de Gotter transformigis la kastelon en plezurkastelon. Videblas en la interno multaj festhaloj riĉe ornamigitaj, kolekto da erotikaĵoj kaj daŭra ekspozicio de la pentristo Otto Knöpfer. Iam ĝi estis akvokastelo konstruita en la 16-a jarcento, kiel atestas ĝis nun ĝia fortikita norda fasado. La jam ekzistintaj ĝardenoj konserviĝis kaj plilarĝiĝis. Post 15 jaroj la kastelo devis esti vendita pro diboĉa vivostilo de la grafo, kiu famis ankaŭ por la aranĝo de multo da orgioj kaj festoj. La kastelo kadukiĝis dum la jarcentoj kaj uzatis post la Dua mondmilito kiel hejmo por rifuĝintoj kaj infanoj. Je la komenco de la 1950-aj jaroj estis eĉ planoj malkonstrui ĝin. Kaj tio malgraŭ la laŭdoj de la poeto Leopold Friedrich Günther von Goeckingk: "Ich habe viele Lustschlösser deutscher Fürsten gesehen, aber nicht eins, worin ein so verfeinerter Geschmack alles ausgeschmückt hätte, als in diesem, vielleicht dem kleinsten unter allen. - Mi jam vidis multajn plezurkastelojn de germanaj princoj. Inter ili estis neniu pli rafinata aŭ pli bonguste aranĝita ol tiu ĉi, kvankam ĝi estas eble la plej malgranda el ĉiuj." La moto de la grafo estis "Vive la joie! Vivu la ĝoju!", kiel kvarfoje enskribite en la bela bankedosalonego. Ankaŭ la aliaj ĉambroj montras gajecon kaj ĝojoplenon. Kiel en ĉiu plezurkastelo ekzistas surprizoj: ekzemple helica ŝtuparo bone kaŝita, kiu kondukis de la loĝoĉambro de la grafa moŝto rekte al la vinokelo. La gastoj frandis la manĝaĵojn kaj ofte ili trovis hazarde juvelaĵojn ene de la vazaro, krome ringojn, kolĉenojn aŭ horloĝojn. Menciindas ankaŭ marmora banejo el al 1910-a jaro farita de grafino de Gneisenau. Post kiam la Fondaĵo "Thüringer Schlösser und Gärten" ekresponsis por la kastelo, komenciĝis grandaj restaŭradlaboroj. En la orienta parto oni faris parketon kun ŝtonskulptaĵoj. Ili iam pli frue jam troviĝis ĉe la kastelo sed intertempe venditis. La ankoraŭ ekzistantajn skulptaĵojn el malnovaj tempoj oni rekolektis kaj revenigis hejmen. Nuntempe la kastelo estas tre ŝatata ripozumloko kiu invitas al promenado sur aleoj tra la parko kun siaj plantoj, kanaletoj kaj statuoj. Sen paroli pri vizitado de la muzeo ene de la kastelo. Apude troviĝas la Preĝejo de la Triunuo. Engaĝiĝintaj molsdorfanoj protektis ĝin kontraŭ kompleta kadukiĝo. En la kirko estas bela bildociklo olepentrita fare de Hedwig Ruetz en la jaro 1934. Ĝi imitas freskojn de Fra Angelico.
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)

[2A] KIA MALBONA VETERO! - Saluton, sinjorino Verdo. Hodiaŭ estas malbona vetero, ĉu ne? - Jes, sinjoro Blanko. La vento estas tre malvarma kaj baldaŭ pluvos. - Kia la vetero estos laŭ la veterprognozo? - Dum la tuta tago estos malvarma kaj venta vetero kun multe da pluvo. - Feliĉe, ke ni ne devas labori ekstere, sed povas resti hejme. - Vi pravas, sinjoro Blanko. Ĝis revido. - Ĝis revido, sinjorino Verdo.

[2B] KIA BELA VETERO! - Saluton Paula. Kia bela vetero hodiaŭ! - Jes, Klara, vi pravas. La suno jam varme brilas de blua ĉielo. - Kia la vetero estos laŭ la veterprognozo? - Dum la tuta tago estos varma kaj suna vetero. - Tre bone. En tiu kazo mi naĝos hodiaŭ en la nova liberaera naĝejo de nia urbo. - Klara, ĉu mi rajtas kunveturi en via aŭto? - Ho jes, volonte. - Dankon. Mi tuj estos preta.

[2Ĥ] Hodiaŭ la veterO estas malbonA EN BerlinO. La ventO blovas fortE kaj malvarmE. Pluvas DUM la tutA tagO. SED ni ne devas labori EN la malvarmA kaj pluvA veterO, ĈAR hodiaŭ estas niA liberA tagO. En VarsoviO la veterO estas belA hodiaŭ. La sunO brilas varmE de bluA ĉielO kaj la ventO blovas malfortE. PRO la varmA kaj sunA veterO ni povas naĝi EN niA novA, liberaerA neĝejO. JozefO, ĉu vi estas pretA POR naĝi KUN ni?

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 1+2
aero Luft, amiko Freund, ankaŭ auch, antaŭ vor, aŭto Auto, baldaŭ bald, bela schön, blanka weiß, blovi blasen, blua blau, bona gut, brili scheinen, centro Zentrum, ĉar weil, ĉielo Himmel, ĉu ne? nicht wahr?, ĉu ob, danki danken, de von, devi müssen, domo Haus, doni geben, dormejo Schlafzimmer, dormi schlafen, dum während, ekster außer(halb), el aus, en in, esperi hoffen,esti sein, feliĉo Glück, forta stark, frato Bruder, ĝis bis, hejmo Zuhause, hieraŭ gestern, ho oh, hodiaŭ heute, hundo Hund, interesa interessant, iri gehen, jam schon, jes ja, ĵeti werfen, kaj und, kanti singen, kazo Fall, ke daß, kia was für ein, kial warum, kie wo, kiel wie, kiu wer, knabo Junge, kun mit, kuŝi liegen, labori arbeiten, laŭ gemäß, leciono Lektion, legi lesen, liber frei, liberaera Freiluft-, lingvo Sprache, loĝi wohnen, longa lang,
ludi spielen, manĝi essen, monato Monat, multe da viel, naĝejo Schwimmbad, naĝi schwimmen, ne nein/nicht, nova neu, paroli sprechen, patro Vater, piedo Fuß, pilko Ball, pluvi regnen, pluvo Regen, por um...zu, povi können, pravi recht haben, preta fertig/bereit, pro wegen/für, prognozo Vorhersage, promeni spazierengehen, rajti dürfen, rapida schnell, rapida schnell, resti bleiben, revido Wiedersehen, sed aber, seĝo Stuhl, sinjoro Herr, suna sonnig, suno Sonne, tago Tag, tiu jener/dieser, tre sehr, tuj sofort, tuta ganz, varma heiß, veni kommen, vento Wind, verda grün, vetero Wetter, veturi fahren, vidi sehen, vizito Besuch, volonte gern, vorto Wort

[3A] MATENMANĜO - Bonan matenon. ĉu mi estas malfrua? Mi petas pardonon. Jozefo, ĉu vi povas doni al mi la buteron? - Jen ĝi estas. - Dankon, Jozefo. - Ne dankinde, Rozalja. - Mi petas pardonon, sed nun mi ankoraŭ bezonas la marmeladon. Kiu povas doni al mi la oranĝan marmeladon? - Jen ĝi estas. Bonan apetiton, Rozalja. - Dankon same, Ludoviko.

[3B] MATENMANĜO EN JUNULARGASTEJO - Bonan matenon. Ĉu vi bone dormis? Sara, ĉu la seĝo apud vi ankoraŭ estas libera? - Jes, Petro. Ĝi ankoraŭ estas libera. - Sara, ĉu mi rajtas sidi apud vi? - Jes, volonte. Jen kafo, lakto, sukero, pano, butero, fromaĝo, kolbaso kaj pruna marmelado por vi. - Sara, vi zorgas por mi kiel mia patrino. Koran dankon. Sara, hieraŭ vi partoprenis Esperanto-kurson. Kion vi lernis? - Interalie nia instruistino instruis al ni la futuron, la adjektivon kaj la adverbon en Esperanto. - Ĉu la lernado de Esperanto plaĉas al vi? - Ho jes. Esperanto tre plaĉas al mi kiel ideo kaj lingvo. Mi invitas vin partopreni nian Esperanto-kurson. - Se mi rajtas sidi apud vi, kara Sara, tiam mi certe venos!

[3I] BonAN matenON, Rozalja. Ĉu vi bonE dormis EN viA novA litO? - Ho jes. Mi TRE bonE dormis, SED ne sufiĉe longE, ĈAR hieraŭ vespere estis miA unuA Esperanto-grupvesperO. - Ĉu ĝi daŭras TRE longE? - Normale ne, SED hieraŭ ni longE babilis POST la finO de la unuA lecionO. - PRI kio vi do tiel longE babilis?
- Nu, ni parolis PRI EsperantO kiel ideO kaj lingvO. EsperantO tiel multe plaĉas al ni, KE ni nepre volas intensE lerni EsperantON, ĉar ĝi estas tiel interesA, belA, klarA kaj facilA.

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 3
aĉeti kaufen, afabla freundlich, al zu, alia anderer, angla englisch, ankoraŭ noch, antaŭnomo Vorname, apetito Appetit, apud neben, arbaro Wald, arbo Baum, babili plaudern, bezoni benötigen, biciklo Fahrrad, butero Butter, certa sicher/gewiß, dankinde dankenswert, daŭri dauern, dika dick, do folglich, esperantisto Esperantist, facila leicht, fino Ende, franca französisch, fromaĝo Käse, frua früh, gastejo Gasthaus, gasto Gast, gazeto Zeitung, grupo Gruppe, grupvespero Gruppenabend, havi haben, homaro Menschheit, homo Mensch, ideo Idee, individua individuell, instrui unterrichten, intensa intensiv, inter zwischen/unter, interalie unter anderem, inviti einladen, jen voilà, juna jung, junularo Jugend, kafo Kaffee, kara lieb, kies wessen, klara klar, kolbaso Wurst, kolekti sammeln, kolektisto Sammler, kombi kämmen, kombilo Kamm, komputi berechnen, komputilo Computer, kora herzlich, koro Herz, kosti kosten, kurso Kurs, lakto Milch, leginda lesenswert, lernado Lernen, lerni lernen, letero Brief, libro Buch, lito Bett, maljuna alt, marmelado Marmelade, maŝino Maschine, matenmanĝo Frühstück, mateno Morgen, montri zeigen, multe viel/sehr, multekosta teuer, murdi morden, nepre unbedingt, nomo Name, normala normal, nu nun/also, nun jetzt, oranĝo Pomerantsche, pano Brot, pardono Entschuldigung, parolado Sprechen, parto Teil, partopreni teilnehmen, per mittels, peti bitten, plaĉi gefallen, por für,´posedi besitzen, post nach, preni nehmen, pri über/von, pruno Zwetschke, pruntedoni ausleihen, pruntepreni entleihen, prunti leihen/borgen, respondi antworten, revi tagsüber träumen, saluti grüßen, sama derselbe, se wenn/falls, serĉi suchen, sidi sitzen, skribi schreiben, skribilo Schreibzeug, sufiĉa genügend/ausreichend, sukero Zucker, sur auf, ŝati gern tun/schätzen, tablo Tisch, tiel so, vespero Abend, vidinda sehenswert, voli wollen, vortaro Wörterbuch, zorgi sorgen

[4A] LA JUNA LUDOVIKO
- Bonan matenon, sinjoro Bruno. Mi aŭdis, ke vi estas bona Esperantisto. Por nia gazeto "La Verda Tempo" mi bezonas artikolon pri la vivo de la juna Ludoviko Zamenhofo. - Mi ĝojas, ke vi volas informi viajn legantojn pri la kreinto de Esperanto. - Mi legis, ke Ludoviko naskiĝis en la Pola urbo Bjalistoko. ĉu ĉi tiu informo estas ĝusta? - Nu, li naskiĝis en Bjalistoko. Sed en tiu tempo Bjalistoko apartenis al la cara Ruslando. Bjalistoko do estis Rusa urbo. Hodiaŭ Bjalistoko estas Pola urbo. - Ĉu lia gepatra lingvo estis la Rusa a la Pola? - Lia gepatra lingvo estis la Rusa, ĉar hejme oni devis paroli la Rusan. Sed multaj Bjalistokanoj parolis aŭ la Polan a la Jidan. Ankaŭ multaj el liaj kamaradoj parolis a la Polan a la Jidan surstrate. Tial Ludoviko parolis ankaŭ la Polan kaj la Jidan. - Kial Ludoviko kaj liaj familianoj devis paroli la Rusan? - Ĉar lia patro Marko estis tata instruisto de lingvoj kaj tataj oficistoj devis uzi la oficialan lingvon. - Kiel lia patrino nomiĝis? - Ŝi nomiĝis Rozalja. - Ĉu Ludoviko havis gefratojn? - Jes, li havis ok gefratojn. - Ĉu iu el liaj gefratoj poste ankaŭ lernis kaj parolis Esperanton? - Jes, liaj fratoj Aleksandro, Felikso kaj Leono estis bonaj Esperantistoj. - Mi dankas vin pro la intervjuo. - Ne dankinde.

[4F] Antwort mit anderer Zahl, z.B.: Ĉu du ĉapeloj kuŝis sur via lito? (34) - Ne, tridek kvar ĉapeloj kuŝis sur mia lito. / Ĉu tri libroj kuŝis sur via tablo? (46) - Ne, kvardek ses... / Ĉu dek kvar ĉemizoj estas en via ŝranko? (69) - Ne, sesdek naŭ.../ Ĉu dek telefonoj estas en via oficejo? (13) - Ne, dek tri... / Ĉu ses kajeroj estas en via teko? (17) - Ne, dek sep.../ Ĉu dek ok Esperanto-amikoj loĝas en via urbo? (99) - Ne, nau dek naŭ... / Ĉu sep hundoj kuris sur la strato? (12) - Ne, dek du... / Ĉu dek naŭ amikoj venos per buso? (45) - Ne, kvardek kvin...

[4G] Antwort mit anderem Satzglied, z.B.: Cent Esperanto-amikoj venos per trajno, ĉu ne? (buso) - Ne, ili ne venos per trajno, sed per buso. / Dek kvar ĉapeloj kuŝis sur via tablo, ĉu ne? (lito) / Tridek sep amikoj dormos en la ĉambro, ĉu ne? (dormejo) / Dek kvin amikinoj promenis en la vilaĝo, ĉu ne? (urbo) / Dudek naŭ lernantoj veturos al Romo, ĉu ne? (Parizo) / Okdek tri libroj kuŝis sur via lito, ĉu ne? (librobretaro)

[4Ĝ] Antwort mit Angabe der Zahl, z.B.: Kiom da bluaj krajonoj vi havas? (14) - Mi havas dek kvar bluajn krajonojn. / Kiom da ruĝaj globkrajonoj vi havas? (8) / Kiom da verdaj libroj vi havas? (13) / Kiom da flavaj kajeroj vi havas? (26) / Kiom da brunaj ĉemizoj vi havas? (44) / Kiom da helverdaj ĉapeloj vi havas ? (7) / Kiom da malhelruĝaj ĉapoj vi havas? (35)

[4I] Ĉu Petro vizitos nian amikon? - Ĉu Maria parolas la Italan (lingvon)? - Ĉu via fratino parolas Esperanton?- Ĉu Maria kaj Jozefo vizitis multajn urbojn?- Ĉu via amikino aĉetis Esperanto-libron? - Ĉu via patro ŝatas danci kun via patrino?- Ĉu via frato riparis seĝon por nia instruistino?- Ĉu la knaboj ofte kverelas kun via frato pri la nova pilko?

[4Ĵ] Kiu estas sinjoro Bruno? Li estas bona Esperantisto. - Kion la ĵurnalisto bezonas? Li bezonas artikolon por la gazeto "La Verda Tempo". - Pri kiu la ĵurnalisto volas skribi artikolon? Li volas skribi artikolon pri la juna Ludoviko Zamenhofo. - En kiu urbo Ludoviko naskiĝis? Li naskiĝis en Bjalistoko. - Ĉu Bjalistoko estas pola urbo? Kiam Ludoviko naskiĝis en Bjalistoko, ĝi estis rusa urbo. Hodiaŭ ĝi estas pola urbo. - Kiu lingvo estis la gepatra lingvo de Ludoviko? La rusa estis la gepatra lingvo de Ludoviko. - Kiun lingvon multaj Bjalistokanoj parolis? Multaj Bjalistokanoj parolis aŭ la polan aŭ la jidan. - Kial Ludoviko lernis kaj uzis ankaŭ la polan? Ĉar multaj el liaj kamaradoj parolis la polan surstrate. - Kial Ludoviko kaj liaj familianoj devis paroli la rusan? Ĉar la patro estis ŝtata instruisto kaj ŝtataj oficistoj devis uzi la oficialan lingvon. - Kiel liaj gepatroj nomiĝis? Ili nomiĝis Marko kaj Rozalja. - Kiom da gefratoj Ludoviko havis? Li havis ok gefratojn. - Kiu el liaj gefratoj poste lernis kaj parolis Esperanton? Aleksandro, Felikso kaj Leono poste lernis kaj parolis Esperanton.

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 4
anstataŭ anstelle von, aparteni gehören, artikolo Artikel, aŭ … aŭ entweder … oder, aŭdi hören, blinda blind, blindiĝi erblinden, bretaro Regal, breto Brett, bruna braun, buso Bus, cara zaristisch, ĉambro Zimmer, ĉapelo Hut, ĉapo Mütze, ĉemizo Hemd, ĉi tiu dieser, danci tanzen, deziri wünschen, diri sagen, eksterlandano Ausländer, eksterlando Ausland, elekti (aus)wählen, familiano Familienmitglied, familio Familie, flava gelb, frazo Satz, gazetartikolo Zeitungsartikel, geamikoj Freunde und Freundinnen, gefratoj Geschwister, gepatra lingvo Muttersprache, gepatroj Eltern, globkrajono Kugelschreiber, globo Kugel, grupano Gruppenmitglied, ĝoji sich freuen, ĝusta richtig, hela hell, helverda hellgrün, informi informieren, inko Tinte, inkujo Tintenfaß, intervjuo Interview, ĵurnalisto Journalist, ĵurnalo Tageszeitung, kamarado Kamerad, kapo Kopf, kiom da wie viele, kiu welcher (Relativpronomen), krei schaffen, kreinto Schöpfer, kuri laufen, kvereli sich zanken, lando Land, laŭta laut, leganto Leser, leono Löwe, lernejo Schule, librobretaro Bücherregal, malhelverda dunkelgrün, morgaŭ morgen, multaj viele, naski gebären, naskiĝi geboren werden, nokto Nacht, nomiĝi heißen, oficejo Büro, oficiala amtlich, oficisto Angestellter, ofico Amt/Stellung, ofte oft, oni man, persono Person, pli mehr, pliboniĝi besser werden, poste nachher, preferi bevorzugen, profesio Beruf, ripari reparieren, ruĝa rot, sana gesund, saniĝi gesund werden, sidiĝi sich setzen, strato Straße, supo Suppe, surstrate auf der Straße, ŝranko Schrank, ŝtata oficisto Beamter, ŝtato Staat, taso Tasse, teko Aktentasche, telefono Telefon, telero Teller, tempo Zeit, trajno Zug, trinki trinken, trovi finden, troviĝi sich befinden, urbano Städter, uzi benutzen, vilaĝo Dorf, vivo Leben, vojaĝo Reise

[5A] ĈE LA BENZINSTACIO
- Bonŝance, ke mi vidas vin ĉi tie, Andrea. Mi petas vin voki Johanon, la benzinvendiston, ke li venu al mia aŭto por servi min. Mi havas akrajn dorsodolorojn kaj mi povas forlasi mian aŭton nur kun granda peno. - Volonte, Paŭla. Johano certe tuj venos. - Jen mi estas, Paŭla. Mi bedaŭras, ke vi havas dorsodolorojn. Mi volonte servos vin. - Mi bezonas superbenzinon. - Kiom da litroj vi bezonas? - Bonvolu plenigi la benzinujon. Kaj mi petas vin kontroli, ĉu la pneŭmatika aerpremo estas en ordo kaj ĉu estas ankoraŭ sufiĉe da oleo en la motoro. - (Post kelkaj minutoj) Do, via benzinujo estas plena, la aerpremo en viaj pneŭmatikoj kaj en la rezerva pneŭmatiko nun estas ĝusta, sed vi - tio estas la motoro de via aŭto - baldaŭ bezonos oleoŝanĝon. - Koran dankon, Johano. Postmorgaŭ mi revenos por la oleoŝanĝo. Bonvolu ankoraŭ doni al mi la hodiaŭan eldonon de la "Verda Kuriero", kvin bulkojn, botelon da ruĝa vino por mi, du botelojn da biero por mia amiko kaj florbukedon, se eblas el rozoj a tulipoj. Kaj alportu ankaŭ la fakturon, mi petas. - Jen estas la gazeto, la bulkoj, la vino, la biero, beleta bukedo el ruĝaj rozoj kaj la fakturo. Vi devas pagi sepdek tri eŭrojn kaj kvardek naŭ cendojn entute. - Mi pagas kontante. Jen sepdek kvin eŭroj. Retenu la ŝanĝmonon. - Koran dankon. Ĝis postmorgaŭ. - Ĝis revido, Johano.

[5Ĝ] Mi malŝatas ĉi tiun malvarman venton. - Feliĉe, ke la vento baldaŭ denove estos varma. - Bonŝance la suno denove varme brilos de blua ĉielo. - Bedaŭrinde mi ne povas kunveturi en la nova aŭto de mia fratino. - Normale mia amikino estas frua, sed hodia ŝi alvenis malfrue kaj sen la hodiaŭa gazeto. - Ĉu vi bone dormis en ĉi tiu nova lito? - Interalie nia instruistino tre lerte instruis al ni la adverbon en Esperanto. - Petro certe partoprenos la novan Esperanto-kurson, se lia amikino ĝentile petos lin kaj donos al li kison. - Domaĝe, ke Paŭla havas akrajn dorsodolorojn. Ŝi do ne povas veturi kun ni al Konstanca Lago en suda Germanujo.

[5H+5Ĥ] Pardonu, kiu loĝas en Berlino? (Petro) Petro loĝas en Berlino. Aha, nun mi komprenas. Dankon. Ne dankinde. / a) Pardonu, kiu dankis pro la intervjuo? (afabla ĵurnalisto) / b) Pardonu, kiu venis per auxto? (nia Hungara amiko) / c) Pardonu, kiu sidis sub arbo? (juna knabino)/ ĉ) Pardonu, kiu revis pri nova komputilo? (Petra) / d) Pardonu, kiu kuŝis sur sofo? (laca knabo) / e) Pardonu, kiu ankoraux lernas en elementa lernejo? (Henriko) // Pardonu, kiun Petro salutis? (afabla knabo) Li salutis afablan knabon. Aha, nun mi scias. Dankon. Ne dankinde. / a) Pardonu, kiun la instruistoj ŝatas? (la nova lernanto) / b) Pardonu, kiun Pauxla vokis? (la benzinvendisto) / c) Pardonu, kiun Petro aŭdis? (la laŭta kantisto)/ ĉ) Pardonu, kiun Pauxla a skultis? (la bona kantisto) / d) Pardonu, kiun Norberto amas? (la nova lernantino)

[5J] RÜCKBEZÜGLICHE VERBEN
Ich wasche mich, du wäschst dich ...: Mi lavas min. Vi lavas vin. Li/ŝi/ĝi lavas sin. Ni lavas nin. Vi lavas vin. Ili lavas sin.

[5 K] Kiun Andrea voku? Ŝi voku Johanon, la benzinvendiston. / Kial Paŭla ne povas mem servi sin? Ŝi ne povas mem servi sin, ĉar ŝi havas akrajn dorsodolorojn. / Kion Johano bedaŭras? Li bedaŭras, ke Paŭla havas dorsodolorojn. / Kion Paŭla bezonas? Ŝi bezonas superbenzinon. / Kion Johano kontrolu? Li kontrolu, ĉu la pneŭmatika aerpremo estas en ordo kaj ĉu estas ankoraŭ sufiĉe da oleo en la motoro. / Feliĉe la motoro ne bezonas oleo ŝangon, ĉu ne? Ne, ĝi baldaŭ bezonos ĝin. / Kiam Paŭla revenos por la oleoŝanĝo? Ŝi revenos postmorgaŭ. / Kion Johano ankora donu al Paŭla? Li ankoraŭ donu al ŝi la hodiaŭan eldonon de la "Verda Kuriero", kvin bulkojn, botelon da ruĝa vino por ŝi, du botelojn da biero por ŝia amiko kaj florbukedon, se eblas el rozoj aŭ tulipoj. / Kiom Paŭla devas pagi? Ŝi devas pagi sepdek tri eŭrojn kaj kvardek naŭ cendojn entute. / Kial Johano ne donis la ŝanĝmonon al Paŭla? Li ne donis ĝin al Paŭla, ĉar ŝi diris al li, ke li povas reteni ĝin.

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 5
aerpremo - Luftdruck; akra - scharf, heftig; alporti - herbeibringen; Andrea - Andrea; bedaŭri - bedauern; beleta - hübsch; benzino - Benzin; benzinujo - Tank; benzinstacio - Tankstelle; benzinvendisto - Tankwart; biero - Bier; bonŝance - zum Glück; bonvoli - die Güte haben; bonvolu - bitte; botelo - Flasche; bukedo - Strauß; bulko - Brötchen, Wecken; cendo - Cent; certe - sicherlich, gewiß; ĉe - bei; ĉi tie - hier; doloro - Schmerz; dorso - Rücken; ebla - möglich; ebli - möglich sein; eldono - Ausgabe; entute - insgesamt; eŭro - Euro; fakturo - Rechnung; floro - Blume; forlasi - verlassen; granda - groß; kelkaj - einige; kontanta - bar; kontante - bar; kontroli - kontrollieren; kuriero - Kurier, Eilbote; lasi - lassen; litro - Liter; minuto - Minute; motoro - Motor; nur - nur; oleo - Öl; oleoŝanĝo - Ölwechsel; ordo - Ordnung; pagi - bezahlen; peno - Mühe; plena - voll; plenigi - vollmachen, füllen; pneŭmatiko - Reifen; porti - tragen; postmorgaŭ - übermorgen; premi - drücken; reteni - behalten; rezervo - Reserve; rozo - Rose; servi - dienen, bedienen; stacio - Station, Bahnhof; super - über; superbenzino - Superbenzin; ŝanco - Chance, Glücksfall; ŝanĝi - wechseln; teni - halten; tie - dort; tio - das; tio estas - das heißt; tulipo - Tulpe; vendi - verkaufen; vendisto - Verkäufer; vino - Wein; voki - rufen; knabineto - kleines Mädchen; laboristo - Arbeiter; viro - Mann; bedaŭrinde - leider; ekstrema - äußerst; ekstreme - äußerst; iam - immer; iu - jeder; demando - Frage; diligenta - fleißig; aluza - eifersüchtig; konkurso - Wettkampf; kunlernanto - Mitschüler; lernanto - Schüler; poemo - Gedicht; rigardi - anschauen; trankvila - ruhig; alveni - ankommen; denove - wieder; domaĝo - eine bedauerliche Sache, ein Schaden; domaĝe - (es) ist bedauerlich, schade; ĝentila - höflich; kiso - Kuß; Konstanco - Konstanz; lago - See; lerta - geschickt; normale - normalerweise; sen - ohne; sudo - Süden; elementa - elementar, grundlegend; elementa lernejo - Grundschule; Hungaro - Ungar; kompreni - verstehen; laca - müde; sofo - Sofa; sub - unter; ami - lieben; aŭskulti - zuhören; kantisto - Sänger; Norberto - Norbert; scii - wissen; amo - Liebe; diversa - verschieden; eĉ - sogar; enloĝanto - Einwohner; ekesti - entstehen; internacia - international; inventi - erfinden; korto - Hof; laŭtlegi - vorlesen; malamo - Haß; mediti - nachdenken; meditema - nachdenklich; nacio - Nation; paŭzo - Pause; reciproka - gegenseitig; reciproke - gegenseitig; stari - stehen; akvo - Wasser; birdo - Vogel; lavi - waschen; spegulo - Spiegel; futbalo - Fußball (als Spiel); iutage - eines Tages; tiam - damals; dormema - schläfrig; ekdormi - einschlafen; ekvidi - erblicken; for - weg; fordoni - weggeben; foriri - fortgehen; forkuri - weglaufen; pura - rein; purigi - reinigen; ridi - lachen; rideti - lächeln; sata - satt; satigi - sättigen; strateto - Gasse; ŝpari - sparen; ŝparema - sparsam

[6C] Se Maria estus malsana, ŝrestus hejme. Se Maria havus multe da mono, ŝi aĉetus oran ringon. Se Maria havus tempon, ŝi aŭskultus bonan muzikon. Se la vetero estus bona, maria biciklus al la proksima lago. Se Maria estus laca, ŝi enlitiĝus frue. Se Petro invitus Marian, ŝi volonte akceptus lian inviton. Se pluvetus, Maria tamen butikumus en la centro de la urbo.

[6Ĉ] Vi pravas: sed li ŝatus forlasi la aŭton sen problemo; sed li ŝatus plenigi la benzinujon; sed li ŝatus kontroli la pneŭmatikan aerpremon; sed li ŝatus verŝi la necesan kvanton da oleo en la motoron; sed li ŝatus havi la hodiaŭan eldonon de la Verda Kuriero; sed li ŝatus aĉeti botelon da ruĝa vino; sed li ŝatus pagi kontante.

WÖRTERVERZEICHNIS LEKTION 6
allogi - anlocken; alloga - verlockend; ataki - angreifen; atenti - achten auf; atenta - aufmerksam; besto - Tier; bestaĉo - Biest; bongusta - lecker; esti bonŝanca - Glück haben; ĉasi - jagen; ĉasisto - Jäger; ĉiuj - alle; danĝero - Gefahr; dankegon - vielen Dank; defendi - verteidigen; dento - Zahn; disŝiri - zerreißen; fari - machen; fortega - sehr stark, mächtig; grandigi - groß machen; gusto - Geschmack; ĝeni - belästigen; ĝuste - genau, ausgerechnet; helpi - helfen; helpokrio - Hilfeschrei; iam - irgendwann; impertinenta - unverschämt; ĵuri - schwören; kapti - fangen; kompati - Mitleid haben mit; konfesi - bekennen, zugeben; kontraŭ - gegen; korega - herzlichster; krii - schreien; liberigi - befreien; logi - locken; malatenta - unaufmerksam; malsata - hungrig; malgra - trotz; mordi - beißen; reĝa moŝto - königliche Hoheit; via moŝto - Euer Gnaden; muso - Maus; nazo - Nase; neniam - niemals; neniam plu - niemals mehr; paŝo - Schritt; peco - Stück; petola - ausgelassen; piedego - Pranke; pligrandigi - vergrößern; plu - weiterhin; por ke - damit; proksima - nahe; proksimeco - Nähe; promesi - versprechen; reĝo - König; respekto - Respekt; reto - Netz; ridinda - lächerlich; sukcesi - gelingen, Erfolg haben; ŝiri - reißen; tia - ein solcher, so einer; tra - durch; tramordi - durchbeißen; tro - zu (sehr); truo - Loch; ve - weh; veki - wecken; vera - wahr; vere - wirklich akcepti - annehmen; bicikli - Rad fahren; butiko - Laden, Geschäft; butikumi - Einkaufbummel machen; enlitiĝi - zu Bett gehen; muziko - Musik; oro - Gold; pluveti - nieseln; ringo - Ring; tamen - dennoch; kvanto - Menge; necesa - notwendig; problemo - Problem; aĝa - alt; aĝo - Alter; Aleksandra - Alexandra; riĉa - reich; avo - Großvater; avino - Großmutter; bofrato - Schwager; bofratino - Schwägerin; bopatro - Schwiegervater; bopatrino - Schwiegermutter; fraŭlo - Junggeselle; fraŭlino - Fräulein; kuiri - kochen; nepo - Enkel; nepino - Enkelin; nevo - Neffe; nevino - Nichte; onklo - Onkel; onklino - Tante; virino - Frau; ĉie - überall; komuna - gemeinsam; krom - außer; miskompreni - mißverstehen; miskompreno - Mißverständnis; mondo - Welt; sekvi - folgen; sekvo - Folge pensi - denken; popolo - Volk; samlandano - Landsmann; signifi - bedeuten; fablo - Fabel; prozo - Prosa; temi pri - handeln von; temo - Thema; aerumi - lüften; beleco - Schönheit; ambrego - Saal; disiri - auseinander gehen; disrompi - zerbrechen; domaĉo - Bruchbude; folio - Blatt; foliumi - blättern; grandeco - Größe; kantaĉi - grölen; konstrui - bauen; konstruaĵo - Gebäude; litero - Buchstabe; literumi - buchstabieren; manĝaĵo - Speise; misskribi - sich verschreiben; ridegi - laut/schallend lachen; rompi - brechen; trinkaĵo - Getränk



artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.02.2014

Kommentare

  1. Saluton! Mi kaptas la okazon, ke vi surmetis fenestreton, por aldoni komenton al via ekzempla elsendo, kiun mi registras por francaj sam-
    ideanoj. La temoj estas interesegaj. Mi esperas por vi longan vivdauxron kaj tre plezurigajn elsendaĵojn.
    Kore
    Petro

    Petro CHIBLEUR (mi estas franca) - 03.02.2014, 17:01

  2. Mi volas korekti la vorton "elsendajho", kiu montrighis senakcentate.
    Dankon por via atento.

    Petro CHIBLEUR (mi estas franca) - 03.02.2014, 17:07