Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 27

Esperantomagazin - Nachrichten | Literaturecke | Hörerbriefkasten mit Nachruf von Stefan Zweig auf Fried | Forsthaus Willroda in Erfurt | Sprachkurs

_______________________
27. Esperantosendung, vom 2. März 2014: Nachrichten | Literaturecke | Hörerbriefkasten mit Nachruf von Stefan Zweig auf Fried | Forsthaus Willroda in Erfurt | Sprachkurs



> Download

= = = = = =
Ein Ball - Eine Welt
Bis zum Anpfiff der Fußball-WM 2014 reist wieder ein in einem Gefängnis bei Sao Paolo hergestellter Fußball quer durch die Welt und wird dabei 29.000 Kilometer hinter sich lassen. Träger ist der Verein ''Spirit of Football'', der Kinder auf der ganzen Welt erreichen will und ihnen Themen des interkulturellen und globalen Lernens vermittelt. Werte wie Teamgeist, Fairplay, Respekt und Chancengleichheit stehen dabei im Vordergrund. Schirmherr in Erfurt ist Oberbürgermeister Bausewein, lokaler Unstützer der Fußballklub "Rot-Weiß-Erfurt". Freilich ist man nicht nur pädagogisch tätig. Auf der Reise rund um den Globus werden auch jede Menge Fußballspiele veranstaltet. Begonnen hat alles im Jahre 2002.

Unu pilko - unu mondo
Pli ol 29.000 kilometrojn veturos en 2014 certa piedpilko. Ĝi estas la olimpika torĉo de la futbalistoj veturanta ĝis la komenco de la monda ĉampionado tra multaj ŝtatoj. La societo prizorganta nomiĝas "Spirit of Football", kiu intencas renkonti la infanojn de la tuta mondo por informi ilin pri temoj de interkultura kaj tutmonda lernado. Valoroj kiel teamspirito, honesta konkurado kaj respekto estas la ĉefaj temoj. Ĝi evoluis al klerigprojekto ampleksa kaj je longa daŭro, kies bazo estas la unueco de la homaro kaj la strebo doni al ĉiuj la samajn ŝancojn. La projekto fariĝas surloke sub la aŭspicioj de la erfurta ĉefurbestro Bausewein, kiu sincere konfesas ke li entuziasmiĝas pri la interpopola unuigkaraktero de futbalo. Ofertatas al lernantoj el la tuta mondo diversaj eblecoj kreive agadi, ekzemple per artprojektoj kaj radifoniaj respektive videaj laborgrupoj. Tamen ne limiĝas oni je pedagogio: gravas memkompreneble ankaŭ la ofta ludado de piedpilko, foje kontraŭ profesiuloj foje kontraŭ senhejmuloj. Ĉiuj rajtas partopreni. "Spirit of Football" konsistas el tri homoj el Brazilo, Anglujo kaj Erfurto. Komenco estis en januaro en la Battersea-parko proksime de Chelsea, kiam oni festis la 150-an datrevenon de la fondiĝo de la Angla Piedpilkada Asocio. La kutimo de la migrada pilko ekzistis ekde 2002: la pilko mane faritis en prizono proksime de la brazila metropolo San-Paŭlo. Dum la vojaĝo oni vizitas ankaŭ ne tiel sekurajn landojn kiel Malion aŭ Burkinon. Andrew Aris, membro de "Spirit of Football", konas la danĝerojn sed trankviligas: "Ĉiam povas okazi io danĝera. Mi tamen estas konvinkita ke dum la rondirado kun piedpilko oni simple renkontiĝas kun homoj. Kaj homoj ie ajn surtere ŝatas la piedpilkadon kaj komprenos la mesaĝon". Loka subtena partnero estas por Erfurto la futbalklubo "Rot-Weiß-Erfurt". Sed ankaŭ pli grandaj kluboj helpas, kiel ekzemple la internacie konata Futbala Klubo de Barcelono. Signifoplena ĉiuokaze estu la mesaĝo pri toleremo kaj egaleco: tio estu perata ankaŭ per profesia futbalado.
-----------------------
Die Kulturstadt Erfurt: Eine Aussicht
Für das Jahr 2014 ist im kulturellen Bereich viel geplant. Ein Themenschwerpunkt ist dabei der Erste Weltkrieg, der mindestens an drei verschiedenen Orten in Erfurt beleuchtet wird. Im Volkskundemuseum gibt es hiezu eine Sonderausstellung über das kurze Leben eines gewissen Ernst Heller. Im Stadtarchiv wird eine Fotoausstellung geboten und im Stadtmuseum findet eine Veranstaltungsreihe statt. Eine einzige Großausstellung wurde bewußt vermieden; man nähert sich dem Thema in Erfurt lieber in kleinen Schritten. Umbauten, etwa in der Kunsthalle oder beim Waidspeicher, sorgen in diesem Jahr für Einschränkungen. Ist das Ergebnis von vorübergehenden Einschränkungen im Museumsbetrieb aber eine Steigerung des Kulturgenusses oder das Entstehen neuer, hinreißender Ausstellungen, so ärgert das den echten Kulturmenschen auch nicht. Für Erfurter wie für Touristen gilt es, trotz knapper Kassen das Geschichtserlebnis in Erfurt immer noch weiter zu steigern.

Kultura prognozo por Erfurto en la kuranta jaro
En Erfurto la kulturaj aranĝoj en la jaro 2014 estos multnombraj. Unu fokuso estos pri la Unua mondmilito, ĉe almenaŭ tri diversaj lokoj. En la Muzeo pri turingia folkloro estos speciala ekspozicio pri la mallonga vivo de Ernst Heller; en la Urba arkivejo videblos elmontrado de fotoj; en la Urba muzeo okazos serio da aranĝoj temorilataj. S-ro Tobias Knoblich, kulturdirektoro de Erfurto, komentas: "La centan datrevenon de la eksplodo de la Unua mondmilito ni ne memoros per unu granda ekspozicio, preferante fari pli delikatajn kaj etpaŝajn aranĝojn. En la Urba muzeo ekzemple komenciĝos la aranĝoj per konsidero de la sieĝo de Erfurto en 1813, por alveni finfine al la antaŭvespero de la Unua mondmilito." Tamen ne estas la Unua mondmilito la sola temokomplekso de 2014. En la Malgranda sinagogo ekzemple admireblos aparta ekspozicio pri la juda vivo en Rudolstadt kaj ekspozicio kun fotoj montros la kreadan vivon de Steve McCurry. Estos ankaŭ restriktoj pro alikonstruaĵoj, ekzemple ĉe la Artohalo de sur Fiŝbazar-placo kaj ĉe la teatro Waidspeicher. Dum en la Artohalo ebliĝu senbarila aliro al handikapuloj, la alikonstruoj en la Izatidprovizeja teatro celas unuigi la galerion kun la antaŭa konstruaĵo. Ĝenas ĝenerale kaj ĉiam denove ankaŭ laboroj de aranĝoj de novaj ekspozicioj; tiajn transirajn kaj nedaŭrajn ĝenetojn kulturemuloj tamen volonte akceptos, se je la fino estas interesa elmontrado. Alia problemo por s-ro Knoblich estas la financoj: "Ĉiuj komunumoj havas grandajn problemojn. La elspezoj kreskas kaj samtempe kaj samdimensie la premo sur la kultursekciojn. Grandajn paŝojn en tiu ĉi tempo oni ne povas atendi de iu. Necesas trovi pli kaj pli multajn privatajn partnerojn helpopretantajn loĝistike kaj finance." En 2014 nove kreitos la posteno de direktoro historimuzea kaj baldaŭ oni scios la nomon de la dungota persono. Lia aŭ ŝia tasko estos unuigi ĉiujn historiozajn lokojn, kies prizorgo estas en publika tenado. Krome invitendas al kunlaboro ankaŭ privataj memorigejoj kaj muzeoj, ekzemple la diversaj lokoj kun rilato al Martin Luther. Gravas krei novajn eblecojn travivigi historion kaj al la lokanoj kaj al la turistoj. Bonaj jam ekzistantaj konceptoj kiel eble plej lerte integriĝu en novajn idearojn.
----------------------
Studenten wollen das Semesterticket zurück
Über die Hälfte der Studenten, eine Rekordwahlbeteiligung im Vergleich zu sonstigen Aufrufen zur Mitbestimmung, gaben im Jänner ihre Stimme ab: Das Semesterticket für den öffentlichen Verkehr für Studenten dürfe auf keinen Fall abgeschafft werden. Obschon es seit der Einführung 2005, als es noch 45 Euro kostete, immer teurer geworden war. Der Studierendenrat mußte unter diesen Umständen eine Abstimmung ansetzen - und erntete dafür anfangs erboste Reaktionen. Inzwischen haben viele Studenten eingesehen, daß ihre generelle Interesselosigkeit an Universitätspolitik Mitschuld trägt an solchen Entwicklungen. Inzwischen stehen die Chancen aber gut, daß es auch im Sommersemester wieder eine Neuauflage des Semestertickets geben wird, so Peter Macher vom Studierendenrat. Er beklagte die eigenartige und überaus ausführliche Berichterstattung in den Medien über dieses Thema; gegen eine allgemein breitere Berichterstattung über alle studentischen Themen hätte er freilich nichts einzuwenden.

Studentoj sopiras al la semestra veturbileto
Normale estas ke studentoj enviciĝas ĉe la kantino universitata - se temas pri bona manĝado. Dum la lasta semajno de januaro ne temis pri manĝado sed pri balotrajto. Dum normale partoprenas ĉe universitataj elektoj maksimume kvinono de la studentaro, estis tiufoje pli ol la duono. Kiam je la komenco de la jaro anoncitis ke eble ne plu estos studentaj veturbiletoj por la publika trafiko, multaj ĉagreniĝis kaj eĉ pledis por nova elekto de la studenta reprezentantaro. La rezulto de la referendumo estis klare en favoro de reenkonduko de la porstudenta bileto: nur 6 porcentoj neis. Kiam lanĉitis unuafoje la bileto en 2005 ĝi kostis ankoraŭ 45 eŭroj, la lastan tempon jam 80 eŭroj. Konsekvence la reprezentantoj de la studentoj volis konsulti la gestudentojn pri la futuro de la semestrobileto. Konstantin Macher, estrarano de la porstudenta konsilio, kritikas la raportojn en la amaskomunikiloj: "Strange kaj nenormale: ni ĝuis dum la lasta tempo multe pli da atento ol normale. Ni ege ĝojus pri simile intensa amaskomunikila prizorgado ĉe ĉiuj temoj rilataj al studado. Ni spertis ankaŭ la dissemadon de malveraj famoj kaj subpremon aŭ malkorektigon de de ni faritaj komunikaĵoj." La fejsbukpaĝo de la porstudenta komitato dum certa tempo superŝutitis per komentoj de koleriĝintaj studentoj kaj kelkaj eĉ postulis la retiron kaj disigon de la tuta estraro. Intertempe la studentoj silentas ĉar ili komprenis ke ilia ĝenerala neintereso pri politiko universitata estis la ĉefa kialo por la malbona evoluo. La komitatanoj nun estas certaj, ke ekde aprilo ekzistos nova semestrobileto. La pozitiva rezulto de la referendumo estis tro konvinkiga por esti neglektita fare de la politikistoj. S-ro Macher kontinuigas: "Post kiam la volo de la studentoj iĝis publika ni kontaktis s-ron Schmidt-Röh de la porstudenta fondaĵo por ke li alparolu la respondeculojn ene de la administracio; ĉe la fakaltlernejo oni faris similon." La Urbaj servoj de Erfurto, kiuj tenadas la publikan trafikon, havas ankaŭ grandan intereson ne perdi la klientojn; temas pri sumo de ĉirkaŭ 800.000 eŭroj posemestre. Sed estas sendube ankaŭ en la intereso de la altlernejo mem ne kolerigi la studentojn kaj preti helpon trovi bonan solvon, tiel ke Erfurto restu atrakcia urbo por studantoj kaj studontoj.
--------------------
Energiesparprojekt an Schulen mit neuem Kreativteil
Schülern den Umgang mit Energie spannend und interessant zu vermitteln ist das Ziel des Projektes "Erfurter Schulen sparen Energie", veranstaltet von der der Stadtverwaltung Erfurt und den Stadtwerken. Seit nun schon 10 Jahren verläuft das Projekt sehr erfolgreich. Am Ende steht den Schülern ein Teil des eingesparten Geldes zur freien Verfügung. Zum Thema "Erfurt im Jahre 2050" fertigen Schüler Solarmodelle an, ältere gar ganze Fahrzeuge. Freilich ist auch der pädagogische Aspekt wichtig, um aus den Schülern einmal sparsame Energiekonsumenten zu machen. Von den in Erfurt vorhandenen 60 Schulen nehmen 29 an dem Projekt rund um Energiekonsum teil. Darunter sind vorwiegend Grundschulen und Regelschulen. Ein Wunsch für die Zukunft ist es, auch Berufsschulen für das Projekt zu begeistern. Um das Thema Energie auch stärker im Unterricht zu etablieren, gibt es als zusätzliche Angebote wie die Bereitstellung eines Experimentierkoffers oder die Durchführung von Exkursionen.

Nova energiŝparprojekto ĉe lernejoj
Atentigi erfurtajn lernantojn pri konscienca konsumado de energio estas la celo de la projekto "Erfurter Schulen sparen Energie". Ĝin organizas la Urbaj servoj kaj la Urba administrejo laŭ kiel eble plej interesa maniero, kiel oni emfazas. Katrin Hoyer, adjunktino por ekonomio kaj natura medio, estas tute konvinkita pri la projekto: "Jam ekde 10 jaroj tiaj projektoj organizatas ĉe erfurtaj lernejoj. Ni simple intencas ke la infanoj jam tre frue pripensu la temon de energiŝparado. Ĉar nun kiel antaŭe estas la plej ekologia varieco de energikonsumado la simpla malaltigo de energikonsumo." Post la fino de la projektoj estos je libera dispono de la lernantoj parto de la ŝparitaj monsumoj. La sunenergia konstrukonkurso inter la lernejoj en tiu ĉi jaro okazos jam por la 13-a fojo. "Tio ankoraŭ altigos la praktikecon de la projekto", substrekas s-ino Annett Glase, respondeculino de la Urbaj servoj por la komunikado de la entrepreno kun lernejoj. Lernantoj metie amatoros pri la temo "Erfurto en la jaro 2050", konstruante sunenergiajn modelojn. Pli maljunaj lernantoj estos vokitaj konstrui veturilojn movigatajn per sunenergio. Peter Seyfart, membro de la tiea stabo pri energiŝparado, klarigas: "La konkurso havas du partojn. La unua estas la pedagogia intenco - igi la lernantojn konsumontoj ŝparemaj. La dua estas la kreiva parto, ege ŝatata dum multaj jaroj." El la 60 lernejoj de Erfurto partoprenos 29, ĉefe bazlernejoj kaj negimnaziaj mezlernejoj. Oni esperas varbi estontece ankaŭ profesiajn lernejojn. Por integrigi la energitemon pli bone en la horartabuloj de la lernejoj oni ekde ĉi tiu jaro havas ankoraŭ la sekvontajn kromajn ofertojn: ludono de ĉirkaŭmigranta kofro kun instrukcioj pri eksperimentoj temorilataj; kromlecionoj pri la konstruado de solarenergiaĵoj; farado de ekskursoj.
----------------------
Beratung und Aufklärung für Erfurter Frauen
Seit 20 Jahren beschäftigt sich das Frauenzentrum "Brennessel" mit Frauenproblemen. Die Tätigkeiten des Zentrums sind unterschiedlich. So hilft das Frauenzentrum bei häuslicher Gewalt, bei Diskriminierung und fördert darüber hinaus auch die Integration von ausländischen Frauen. Dazu gehören selbstredend Sprachkurse, die von Ehrenamtlichen durchgeführt werden. Nicht zu kurz kommen darf die Öffentlichkeitsarbeit. In diesem Jahr hat das Zentrum noch ziemlich viel geplant: monatliche Lesungen, Workshops und Vorträge zum Thema "Alltagsrassismus", besondere Aktionswochen zum Weltfrauentag am 8. März und zum 25. November, der als Internationaler Tag gegen Gewalt an Frauen begangen wird.

Konsilado al erfurtaj virinoj
La porvirina centro "Brennessel" jam dum 20 jaroj okupiĝas pri la problemoj de virinoj. La agadoj estas tre diversaj: helpodono protekti la virinojn en la kazo de hejma perforto, helpo kontraŭ iu formo de diskriminacio, helpo de integrigo ktp. Gravas pluse la ofertoj pri lingvokursoj germanaj. Por la diversaj niveloj ekzistas specialaj kursoj, por progresintinoj same kiel por komencantinoj por doni al la virinoj la eblecon majstri la ĉiutagan konversadon. Sabine Stelzl, sociala pegagogino ĉe la porvirina centro, eksplikas: "Ege gravas ebligi al la virinoj babili. Lerni novajn vortojn ne malfacilas; ties apliko en la ĉiutaga vivo jes ja malfacilas. Ni intencas fari instruadon kiel eble plej praktikan. Ekzemple: Kion necesas diri dum aĉetado? Kiel sukcesi en aliaj tipaj ĉiutagaj agadoj?" La instruadon faras nepagitaj honoroficuloj, ofte retiriĝintaj instruistinoj de la germana lingvo. Sekve ankaŭ la partopreno por la instruotaj virinoj estas senkosta. Tamen nepras finance subteni la centron ĉar ties taskoj estas - kiel jam menciite - ne nur oferti lingvokursojn. Krom la helpo pretita al la individuo oni volas ankaŭ informi la socion pri diskriminacio pro sekso kaj similaj problemoj malegaligantaj la homojn. Por la jaro 2014 estas jam multaj aferoj planitaj: organizi prelegojn, fakrondojn, voĉlegadojn kaj fari apartajn agadosemajnojn en la Internacia tago de la virino je la 8-a de marto kaj en la Internacia tago kontraŭ la perforto kontraŭ virinoj je la 25-a de novembro.
------------------------
Nun folgen drei kleine Meldungen aus Erfurt.
-- Erfurter Zukunftspreis: Am 10. Februar beantwortete das Nachhaltigkeitszentrum in Erfurt alle Fragen bezüglich der Teilnahmebedingungen am Wettbewerb zur Vergabe des 3. Erfurter Zukunftspreises. Klimawandel und Engergiesparprojekte sind die Hauptthemen, mit denen sich Kinder und Jugendliche bis zum Einsendeschluß am 9. Mai auseinandersetzen können. Nähere Infos gibt es auf der Homepage der Stadt. -- Zoopark Erfurt: Die Mitte Dezember verstorbene Elephantenkuh Akili wies erhebliche Gewebeschäden im zentralen Nervensystems ihres Gehirns auf, wie nun der Untersuchungsbericht der Pathologie der tierärztlichen Hochschule Hannover ergab. Akilis Fall hatte also weder mit einer Infektion, noch mit dem Transport zu tun hatte. Für afrikanische Elephanten gibt es zur Zeit ein brennendes demographisches Problem. Umso wichtiger ist laut Angaben des Erfurter Zooparks die Vernetzung mit anderen Tierparks in Europa, damit auch zukünftige Generationen noch solche Tiere erleben können. -- Neubürger in Erfurt: Seit 2007 heißt Erfurt seine Neubürger auf besondere Weise willkommen. Ein Starterpaket für alle in Erfurt eingetragenen Neubürger steht für sie bereit. Das Paket umfasst einen Stadtplan, touristische Informationen und eine persönliche Begrüßung von Bügermeister Andreas Bausewein mit anschließender Stadtführung. Ferner gibt es ab heuer auch Vergünstigungen in Möbelhäusern, beim Theater oder in der Bibliothek. Jährlich gibt es etwa 1.700 Neubürger in der Stadt an der Gera.

Sekvas nun kelkaj etaj informoj el la turingia ĉefurbo.
-- Premio "La futuro de Erfurto": en la 10-a de februaro la Centro pri longdaŭra efikeco respondis al ĉiuj demandoj starigeblaj en kunteksto kun la aktuala konkurso pri energiŝparado. Datlimo por la partoprenontaj infanoj kaj gejunuloj estos la 9-a de majo. Pli detalaj informoj troviĝas sur la hejmpaĝo de la urbo de Erfurto. -- Zooparko de Erfurto: Akili, la meze de decembro forpasinta elefanta femalo el la erfurta zooparko mortis nek pro la transporto el Franclando nek pro infekcio sed suferis de histaj damaĝegoj en la centra nerva sistemo de la cerebro. Tion konfirmis la esploradoj fare de la patologia sekcio de la veterinara fakultato de la universitato de Hanovro. Nuntempe estas demografia problemo ĉe afrikaj elefantoj en eŭropaj zoologiaj ĝardenoj. La numero de idoproduktemaj elefantoj senteble malkreskis dum la lasta tempo. Helpas laŭ la informo de la erfurta zoo nur plibonigita retaro inter eŭropaj zooparkoj por ke ankaŭ estontaj generacioj da eŭropanoj povu admiri la dikhaŭtulojn en eŭropaj bestoĝardenoj. Ĉu kaj kiam alvenos nova femalo elefanta Erfurton, malklaras. La infrastrukturo surloke, aparte en la baldaŭ finkonstruota elefantejo, jes ja ekzistus en Erfurto. -- Bonveno por novaj civitanoj: Ekde 2007 la urbo bonvenigas siajn novajn civitanojn per disdono de paketo kun urbomapo kaj porturismaj informoj. Krome ilin renkontas la ĉefurbestro kaj sekvas rondgvidado tra la urbo. Ekde la kuranta jaro ili ĝuas rabatojn ĉe meblarvendejoj, teatroj aŭ bibliotekoj. Ĉiun jaron ĉirkaŭ 1.700 homoj decidas instali sin en la urbo de ĉe la rivero Gera.
= = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften aus Großbritannien, Frankreich, Österreich, Tschechien, Frankreich, Südafrika, Ungarn und Deutschland. Im August 1914 jährt sich der Ausbruch des Ersten Weltkriegs zum hundersten Mal. Aus diesem Anlaß wollen wir uns mit Alfred Hermann Fried, dem Gefährten der bekannten Friedenskämpferin Bertha von Suttner, beschäftigen. Er erhielt für seine publizistischen Bemühungen 1911 den Friedensnobelpreis und war überzeugter Esperantist. Er wirkte in Berlin und gab mit Suttner die pazifistische Zeitschrift "Die Waffen nieder!" heraus. Von 1896-1900 redigierte er die monatlich erscheinende "Friedenskorrespondenz", die als Organ der deutschen Friedensgesellschaft diente. Er hoffte auf die völkerverbindende, neutrale Plansprache Esperanto und schrieb 1903 auch ein Lehrbuch in der Internationalen Sprache. Anerkennung blieb ihm zeit seines Lebens allerdings versagt. Wir hören nun den Nachruf, den niemand geringerer als Stefan Zweig auf der Titelseite der der Wiener 'Neuen Freien Presse' am 13. Mai 1921 für Fried schrieb. "Er hat sein reines und arbeitsames Leben an das Undankbarste gewandt, darum müssen wir ihm dankbar sein. Und er ist als ein Besiegter gestorben, aufrechten Glaubens an die ihm heilige Sache. Darum ziemt seinem Vaterland, ziemt der Welt, Ehrfurcht vor diesem einsam heimgegangenen Kämpfer. Lange hat er nicht viel gegolten. Er hat wie die verehrte Frau, deren Schüler, deren Schildträger er war, wie Bertha von Suttner, das Werk, dem er alle Leidenschaft seines Denkens, seiner Tatkraft zuwandte, von den Weisen mitleidig belächelt, von den Witzigen verspottet, von den Mächtigen verachtet und schließlich von den Tollwütigen zerstört gesehen. Er ist verfolgt worden und von seinem Vaterlande Österreich in der Zeit, da er es vor Europa in einem höheren Sinne repräsentierte, als alle seine Gesandten und Generäle. Sterbend mußte er noch miterleben, wie statt der Bindung der Staaten, die er erstrebte, sie neuerlich in Feindschaft sich zerstückten. Es ist Tragik in seinem Schicksal gewesen, so unendlich viel Tragik, daß sie seine eigentlich bescheidene und vergängliche Gestalt zu wirklicher Größe und zu dauerndem Gedächtnis erhebt. Seine Anstrengung war einem Unsichtbaren zugewandt, einem neuen Kontinent, den friedlich vereinigten Staaten Europas. So schien er allen, die nur aufs Nächste blickten, ein eitler und unnötiger Träumer, indes er doch der Notwendigste war. Seine Güte schien ihnen Schwäche, seine fanatische Beharrlichkeit schien ihnen Beschränktheit. So wußten die wenigsten in Wien, wieviel er einer Welt galt, er, der "Friedens-Fried", wie sie ihn spöttelnd benannte. Als dann diesem Artikelschreiber (mehr war er ihnen nicht) die höchste literarische Ehrung, der Nobelpreis, zuerkannt wurde, staunten sie ein wenig. So wie sie jetzt staunen, daß Gustav Mahler, der exzentrische Hofoperndirigent, von Europa und Amerika als einer der reinsten musikalischen Schöpfer verehrt wird, oder daß Sigmund Freund, eine andere Zielscheibe ihres fachlichen Witzes, mit seinen Ideen wie kein anderer Gelehrter Europas in Frankreich, England und Amerika die geistige Diskussion beherrscht. So wie jener von den gelehrten Kollegen, ist er von den Anrainern seiner Wissenschaft, den zünftigen Diplomaten, ein Leben lang als Dilettant und Phantast mißachtet worden. Aber das Lächeln des Hochmuts straft sich selbst. Und niemand wird heute das 'Tagebuch' und die Schriften Frieds mit größerer Beschämung lesen als eben jene, die damals mit Hohn und Haß hinter ihm hergehetzt haben." ------ Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj el Britujo, Franclando, Aŭstrio, Ĉeĥio, Suda Afriko, Hungario kaj Germanio. Se vi volas kontakti nin, bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub www.radio-frei.de. --- Dankon al s-ro Jindřich Tomíšek el Bohemio por la regula sendado de la numeroj de "El fervoja mondo". -- Dankon al alia regula aŭskultanto, Pierre Chibleur el Francio. Li skribas: "Saluton! Mi kaptas la okazon, ke vi surmetis fenestreton, por aldoni komenton al via ekzempla elsendo, kiun mi registras por francaj samideanoj. La temoj estas interesegaj. Mi esperas por vi longan vivdaŭron kaj tre plezurigajn elsendaĵojn." -- Jen nova aŭskultanto el la Unuiĝinta Reĝolando, nome Malcolm Jones. Li skribas: "Estimataj! Iom hazarde - esplorante / elserĉante materialon por prezento pri 'Esperanto-kulturo' - mi trovis vin pere de Vikipedio. Mi rigardis la arkivajn paĝojn kaj aŭskultis kelkajn eltiraĵojn de viaj elsendoj. Unue, mi volas gratuli vin pro la ĝisnuna laborego; sed due mi esprimu zorgeton, ke - almenaŭ laŭ tio, kion mi ĝis nun vidis - ege magras komentoj pri la elsendoj, do demandendas, ĉu homoj vere aŭskultas, ĉu homoj lernas per la donita materialo? Mi ne volas, ke vi tiom laboregu por (preskaŭ?) nula rezulto. Certe vi scias, ke ja ekzistas multaj interretaj kursoj pri la lingvo, kiun interesataj povus libere uzi tiel, ke vi povus liberiĝi de tio kaj koncentriĝi pri la novaĵoj kaj felietono... Nu, vi estas la estroj, do vi decidu! Pri unu lingva punkto mi ŝatus komenti - vi certe deziras disvastigi bonan lingvouzon. Vi diras (supozeble en ĉiu elsendo): 'Ni estas nun al la fino de nia programo.' Tion mi taksas erara, ĉar 'al' indikas ian moviĝon, ne staton; do, aŭ 'Ni venas nun al la fino de nia programo.' aŭ 'Ni estas nun je la fino de nia programo.' Dankon pro via pacienca legado, bondezirojn por sukcesa plua agado." Dankon por viaj linioj. La eraron je la fino de la elsendo ni ne plu faros. Vi pravas ke la komentoj pri niaj elsendoj ne estas multaj. Tiom plej granda la ĝojo ĉe ni pri ĉiu vivosigno de regulaj kaj novaj geaŭskultantoj. -- Emile Malanda sendis al ni jarraporton de la lastpasinta jaro pri Esperanto-agadoj en Kaburbo. Ni volonte transdonis tiun informon al niaj aŭskultantoj. "Ekde 2011 ĝis nun la E-instruado daŭre okazas en Kaburbo, unu el la plej grandaj urboj de Sudafriko. La instruado de Esperanto estas la ĉefa agado de la Kaburba E-Klubo. Dum la jaro estis organizitaj la E-kursoj por komencantoj kaj por progresantoj. Varbiĝis rilate al la komencantoj kvar novaj lernantoj el kiuj tri sekvis la E-lernadon per la klasika metodo kaj unu perrete. La unua grupo (komencantoj) per la fizika partoprenado sekvis la kurson trifoje per semajno. Ni prenis du horojn per tago kaj dum kvar monatoj. Entute 24 horoj estis dediĉitaj por la unua parto de la komencantnivelo. Pro manko de klubejo la kurso okazis parte en iu oficejo ofertita momenton kaj parte ĉe la publika Ĝardeno de Kaburbo en la urbocentro. La geprogresantoj kutime renkontiĝis ĉiun sabaton por praktiki la Internacian Lingvon per konversacioj kaj legorondoj. Do, estis uzitaj revuoj kaj libroj. Unu el la brilaj eventoj de la jaro estis la surpriza kaj kontentiga vizito de la Estraranoj de EASA, Esperanto-Asocio de Suda Afriko. La 13-an de julio la gravuloj pasigis pli ol tri horoj kun la klubanoj en Kaburbo. La tago estis bele organizita per la okazigo de du prelegoj prezentitaj de ambaŭ. Sekvis longa kaj varma debato inter la vizitantoj kaj la ĉeestantoj. Multo estis klarigita pri la funkciado de la Asocio kaj pri la E-movado en Sud-Afriko kaj en la mondo. Du eventoj markis la Zamenhof-tagon organizitan en Kaburbo: La Kultura tago per la konferenco kaj la ekskurso al Cape Point. Ambaŭ okazigaĵoj estis financitaj de la Estraro de EASA. Okaze de la naskiĝtago de nia Majstro Zamenhof, nia E-Klubo kutime, kiel aliaj E-institucioj mondskale, memorfestis tiun tagon organizinte la Kulturan Tagon de Esperanto. La 14-an de decembro la Kaburba E-Klubo gastigis meritplenajn esperantistojn. Fakte, la plano estis uzi la anojn de Kaburba Esperanto-Klubo por kampanji pri la Internacia Lingvo Esperanto al neesperantistoj en la urbocentro de Kaburbo. Cento da individuoj estis atingita per afiŝoj, pamfletoj, t-ĉemizoj, banderolo kaj per diversaj komunikiloj. Helpis ke la gastoj efektive prelegu antaŭ kelkaj neesperantistoj. Profesoro Harro von Blottnitz disvolvigis sian prezentaĵon anglalingve. Li parolis pri la historio de Esperanto en la mondo kaj en Sud-afriko. Li prezentis la evoluon de la E-movado internacie kaj nacie, parolis pri UEA, Landaj Asocioj de UEA, Fakaj Grupoj kaj unuopuloj. Li detale sciigis pri EASA invitinte la ĉeestantojn lerni Esperanton kaj iĝi membro de la enlanda asocio. Venis la vico de s-ro Colin Beckford kiu etendiĝis pri sia E-vivo kun frapantaj spertoj. Li atentigis kaj ridigis la asembleon per multaj allogaj diroj rilate sian E-vivon. Ĉiuj aplaŭdis! Fine, venis la tempo por la koktelo kaj fotiĝo."
= = = = = = =
In unserer Rubrik zum Erfurt-Kennenlernen, nehmen wir heute die Straßenbahn vom Stadtzentrum in Richtung Urbicher Kreuz im Süden. Kurz vor der Endhaltestelle steigen wir beim Drosselberg aus und begeben uns auf auf eine gemütliche, dreiviertelstündige Wanderung zum Forsthaus Willroda, einem bei Jung und Alt geschätzen Ausflugsziel. Damit auch die Kultur nicht zu kurz kommt, besuchen wir dort nach einer kleinen Stärkung das Museum der thüringer Grenzsteine. Thüringen war nämlich noch bis zum 20. Jahrhundert kein einheitlicher Freistaat, sondern aufgesplittert in viele kleine Herrschaften. Eine Liste über alle zehn ehemaligen Staaten am Schluß des Beitrags wird helfen, zugeschüttetes historisches Wissen freizulegen. ---- En nia hodiaŭa rubriko dediĉita al la plilarĝigo de konoj pri Erfurto ni vizitas la forstistan domon kaj ĉasistkasteleton Willroda ĉe la periferio de Erfurto. Ni prenu la tramon de la centro en la direkto de Urbicher Kreuz en la sudo, ni eltramiĝu ĉe la haltejo Drosselberg kaj ekmigru komforte tri kvaronajn horojn ĝis nia celo. Por plukleriĝi ni vizitos ene de la kastelo la muzeon pri limŝtonoj. -- La komenco de la ensemblo estis en la 11-a jarcento. Dum 200 jaroj la bieno apartenis ĝis la 15-a jarcento al a monaĥejo aŭgustenanina ĉe la nuna preĝejo Sankta Kruco en Erfurto. La monaĥinoj farigis foson kaj valon ĉirkaŭ la bieno, kiel normalas ĉe akvokasteloj. La sekvantaj posedantoj estis la dinastieto de Willröda, poste la urbo. Ĉar la urbo en la kurso de historio regatis fare de diversaj sinjoroj, ankaŭ la bieno submetitis al diversaj superuloj. Estris foje la majencanoj, foje la prusoj, nuntempe la turingianoj mem. Ĉasista kastelo ĝi estis dum la 18-a jarcento, kiam faritis la fortimpresa ĉasadhalo en la ĉefa domo kun belaj stukaĵoj. La bonkonata guberniestro kaj mecenato Karl Theodor von Dalberg mem zorgis pri la kontinua plibeligo kaj petis la kortegan pentriston Rudolf Christian Albert Zöllner el Bayreuth fari granddimensian bildon kun motivoj rilataj al ĉasado en la salonego. Inter la gastoj elstaraj estis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe. En 1992 grupiĝis amikoj de la forstista domo kaj komencis en 1995 sindone restaŭri ĉion. Nuntempe denove la bieno gastigas oficejon forstistan, sed malfermiĝas ankaŭ al kulturaj eventoj. Neinterrompite la bieno estis ĉiam treege ŝatata ekskursocelo por la erfurtanoj; longan tempon cervo nome Hansi, kiu nun staras remburita en la erfurta muzeo pri naturhistorio, ĝojigis la migrantojn. Sur la komplekso videblas la sekvontaj partoj: ponto kaj portalo; romanikstila kapelo tie, kie iam estis defendo- kaj gvatturo; incendie detruita forstista domo, kiun oni rekonstruis en 1745; stalo alikonstruita en sidejon de la kastelsubtenista societo, kie aĉeteblas kelkfoje ĉasaĵoj; bakforno historia, kiu funkcias dum la tagoj de la malfermita pordo; kelo kie oni faris biotopon; fontejo el la 18-a jarcento. Sur la bieno troviĝas ekde 2009 interesa subĉiela muzeo pri limŝtonoj, kolekto da historiaj landlimŝtonoj kaj katastraj limŝtonoj. Tenadas ĝin la Germana societo por geodezio. Ĉirkaŭ 20 objektoj admireblas, klarigtabuloj donas ravajn enrigardojn historiajn; oni lernas ankaŭ legi kaj kompreni la tekstojn kaj blazonojn kiuj troviĝas sur historiaj limŝtonoj. Interesu onin ankaŭ la mapoj pri la iam suverenaj teritorioj, tial ke Turingio estis teritorio multŝtata. Je la fino ni volas doni superrigardon pri la landoj kiuj ekzistis ĝis 1920 sur la hodiaŭa teritorio de Turingio. Evidentiĝas ke vizito de limŝtona muzeo povas esti samtempe profunda leciono pri historio; la korpon oni jam estis trejninta per la antaŭa migrado, nun gravas ankaŭ intelektuli. Ofte okazas ke oni scias pli multe pri la granda historio de la mondo, dum la konoj pri la historio de la propra hejma regiono lamas. Helpu nia listo ne nur refreŝigi la konojn sed ankaŭ ĝenerale veki intereson pri la ege interesa historio de Turingio. Jen la listo de la dek eksaj ŝtatoj en Turingio: Princlando Reuß älterer Linie (rezidejo en Greiz); Princlando Reuß jüngerer Linie (rezidejo en Gera); Grandduklando Sachsen-Weimar-Eisenach (rezidejo en Weimar); Duklando Sachsen-Meiningen (rezidejo en Meiningen); Duklando Sachsen-Coburg (rezidejo en Coburg); Duklando Sachsen-Gotha (rezidejo en Gotha); Duklando Sachsen-Altenburg (rezidejo en Altenburg); Princlando Schwarzburg-Rudolstadt (rezidejo en Rudolstadt); Princlando Schwarzburg-Sondershausen (rezidejo en Sondershausen); Reĝolando Prusio (rezidejo en Berlino).
= = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch CXU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen)
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
02.03.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.