Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 33

Esperantomagazin: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Nachlese zum Deutschen Esperantokongreß in Erfurt | Spaziergang durch Oßmannstedt

__________________________
33. Esperantosendung vom 3. August 2014: Nachrichten | Anekdoten aus der Fundamenta Krestomatio | Nachlese zum Deutschen Esperantokongreß in Erfurt | Spaziergang durch Oßmannstedt


> Download
= = = = = = = = =
Beitragsfreies Kita-Jahr wieder im Gespräch
Immer wieder kommt die Diskussion über ein beitragsfreies Kita-Jahr aufs Tapet. Dieses Mal engagiert sich Thomas Kemmerich von den Liberalen in exponierter Weise. Nach Sondierungen in Düsseldorf, wo es sogar drei beitragsfreie Jahre gibt, steht für ihn fest, daß in Erfurt allein der politische Wille fehlt. Auch in Schulen und auf Universitäten gäbe es schließlich keine Gebühren und die 6 Millionen Euro, die jährlich durch Gebühren hereinkämen, seien nur 1 Prozent des Gesamthaushalts. Durch geschickte Umschichtung könne das ohne Qualitätsminderung auf einer anderen Seite im Erfurter Haushalt untergebracht werden. Andere Parteien sind grundsätzlich auch nicht dageben, verweisen jedoch den Stau bei nötigen Renovierungen von Kindergärten und andere ungelöste Probleme bei der Kinderbetreuung.

Senkotiza infanĝardena jaro planita
En Erfurto denove diskutoj faratas pri demando jam de jaroj levita. Multaj politikistoj deziras unu senkotizan jaron en infanĝardenoj. Nun la debatoj ekis denove instigitaj de la Liberalulo Thomas Kemmerich. Post lia renkontiĝo kun la urbestrino de Düsseldorf s-rino Marie-Agnes Strack-Zimmermann estis konstatite, ke mankas simple la politika volo en Erfurto. Ĉar kiel argumenton kontraŭ tia forigo de kotizoj oni pretendas jurajn kaŭzojn. En Düsseldorf oni eĉ realigis tri jarojn senkotizajn! En paragrafo 20 de la turingia infanvarteja leĝaro legeblas ke la gepatroj kontribuu en adekvata maniero al la financado de infana prizorgado. La liberaluloj interpretus tion alie. Ili atentas la fakton ke jam ekzistas esceptoj ekz. por familioj kun pluraj infanoj. Do laŭlitera efektivigo de la leĝo ankaŭ hodiaŭ ne estas. Post la realigo de unu senkotiza jaro la liberaluloj aspiras kompletan senkotizigon. Kemmerich komparas la situacion kun la lerneja kaj altlerneja vivo: "Neniu postulus kotizojn ĉe universitatoj aŭ lernejoj. Sekve ankaŭ ĉiuj infanĝardenoj sen pluaj kostoj estu alireblaj." En la najbara urbo Weimar jam en la 2008-a jaro enkondukitis senkotiza infanvarteja jaro. Erfurto kaj Weimar troviĝante en la sama federacia lando estus submetitaj al la samaj leĝoj, sekve imitindas tiu ekzemplo. La enspezoj sume estas 6 milionoj da eŭroj pojare. La publika buĝeto estas de pli ol 6 centoj da milionoj da eŭroj. Per reorganizadetoj administraj senprobleme eblus ŝpari 6 milionojn kaj malŝarĝi la gepatrojn. La aliaj partioj principe jesus la ideojn de la liberaluloj sed kvazaŭ ĉiuj substrekas la nerealigeblon tujan. Antaŭe necesus restaŭradi la grandan kvanton da kadukaj infanĝardenoj kaj solvi diversajn malfacilaĵojn koncerne la prizorgadon de la infanoj.
------------------
Vorschlag zum ticketfreien Nahverkehr in Erfurt
Die Linke hat vorgeschlagen, für alle Erfurter ab 18 Jahre eine Pflichtgebühr von 20 Euro im Monat einzuführen. Dafür würden die Stadtanwohner die Möglichkeit bekommen, den öffentlichen Verkehr gratis zu benutzen. Steigende Energiepreise machten aus der Mobilitätsfrage eine soziale Frage. Nach Berechnung des Betreibers EVAG wäre die genannte Summe aber noch zu wenig, so daß durch höhere Bettensteuer und Einführung von Parkgebühren für "Park and ride" eine weitere Einnahmequelle andiskutiert werden müßte. Auch die Instandhaltung der Infrastruktur könnte mehr staatliche Unterstützung gebrauchen, wie das ja auch beim Straßenbau normal sei. Die Christdemokraten wissen, daß nicht wenige ihrer Wähler ähnlich denken, sind aber strikt gegen eine Zwangsgebühr und ein Referendum darüber. Denn eine Mehrheit dürfe einer Minderheit, die den öffentlichen Verkehr nicht nützt, in einem solchen Fall keine Vorschriften machen.

Propono moviĝi senkoste en publikaj transportiloj
La frakcio de la Maldekstruloj denove proponis enkasigi sumon de 20 eŭro pomonate de ĉiu erfurtano, kiu havas 18 jarojn kaj pli. Rekompence la uzo de la publika transporto estus senkosta. Matthias Bärwolff klarigas: "De nia vidpunkto estas la movebleco de la unuopulo ofte sociala demando. Kreskantaj prezoj por energio kaj benzino plikarigas aŭtoveturadon. Ankaŭ la Urbaj Servoj de Erfurto ĉiun jaron devas altigi la biletoprezojn. Danke al realigo de niaj planoj la neprivata transporto pli aloga estus." Tamen laŭ la kalkulo de la Urbaj Servoj tioma sumo ne sufiĉus. La Maldekstruloj pro tio jam trovis aliajn mezurojn. Turistoj kaj laborpendolantoj ankaŭ kontribuu, la unua grupo per altigo de la kulturimposto hotelĉambra, la dua grupo per malsenkostigo de la parkejoj "parki kaj rajdi" ĉe la rando de la urbo. Aldone la urbo transprenu kostojn de 20 milionoj da eŭroj de la necesaj kurantaj antaŭgardaj laboroj. Tion ĝis nun pagas la entrepreno EVAG mem, kiu prizorgas la publikan transporton en la turingia ĉefurbo. Laŭ la Maldekstruloj ne estus juste ke la infrastrukturo aŭtomobila estas metita je dispono fare de la ŝtato, dume la necesajn bazojn por la trafiko publika surŝultrigus al si neŝtataj instancoj. Venas helpo fare de la Verduloj kiel ankaŭ de la Piratpartio. La kristandemokratoj kontraŭas. Kialoj laŭ Michael Panse, frakciestro de CDU, jenas: Ne malmultaj homoj estus tuŝitaj per tiu deviga depago, kiu neniam aŭ malofte uzas la publikan transportreton. La kristandemokratoj pluse ne volas fari referendumon pri tiu ĉi temo malgraŭ ke ankaŭ multaj cdu-anoj estus favore al la ideo mem. Tamen tia temo ne taŭgus por decidoj laŭ la plimulto. La malplimulto silenta ne estu devigita pagi. Ĉu la ĉiam denove aperanta temo nur ŝuldiĝas al balotaj kampanjoj montriĝos. Ĉiuokaze ĝi estas interesa por multaj urbanoj.
--------------------
Der Roulettetisch dreht sich Silvester ein letztes Mal
Der westfälische Spielstättenbetreiber Westspiel wird die Konzession für das Casino zum Jahresende auslaufen lassen. Damit macht das einzige staatliche Casino des Freistaates nach weniger als 10 Jahren Spielbetrieb dicht. Die landeseigene Erste Thüringer Spielbankgesellschaft mietete sich für zehn Jahre in das Pullman-Hotel ein und gab von Anfang an Zuschüsse, um überhaupt einen Mieter zu finden. Die Mitarbeiter des Casinos können aufatmen. Ihnen hat der Betreiber Westspiel angeboten, sich an andere Standorte versetzen zu lassen. Ob die staatlich konzessionierte Spielbranche allerdings Zukunft hat, wird man sehen müssen. Rund 8000 Menschen im Freistaat gelten als spielsüchtig.

La ruleta rado turniĝos lastfoje dum Silvestro
De la unua tago de la 2015-a jaro estos en Erfurto unu distra tempopasigilo malpli. La vestfalia hazardluda entreprenisto Westspiel ne plu plilongigos la koncesion de post jarfino. Tiel la ununura ŝtata monludejo post malpli ol 10 jaroj fermos siajn pordojn. Tamen ne surprizas onin tio. Jam antaŭ la eko de la vetludado la ŝtato malprofitis. Ŝtata asocio nome ''Erste Thüringer Spielbankgesellschaft'' estis lupreninta ĉambrojn en la Pullman-hotelo: supozeble en ne pli bone imagebla medio, kie abundus solventaj uloj. Tamen mankis ankoraŭ luprenonto! La menciita vestfalia entreprenisto tiam rifuzis pagi la kompletan lupagon de ĉ. 31.000 eŭroj pomonate. La ministro pri financoj do garantiis al la hotelestro subvenciadon. S-ro Matthias Hey, membro en la nuna financa- kaj buĝeta komisiono opinias jene: "Tiaĵo unikas. Tiaĵo okupigis tiam la deputitojn kaj estis ankaŭ esplora komitato prie. La skandaleta patroniĝa deklaro farita de la tiama kristandemokrata ministro pri financoj Trautvetter pagigis la Liberŝtaton Turingio pomonate netute 20.000 eŭrojn." Solena inaŭguro okazis en la 15-a de decembro 2005. Profito en esperita grandeco ne iĝis. Sekve la ununuraj enspezoj estis la impostoj vetludaj, kiuj ĉiam estis relative malaltaj. La dungitoj de la kazino tamen povas senti sin nuntempe post la maldungo sen troa ŝarĝo, ĉar la tenanto de la monludejo ofertis al ili labori aliloke. Ĉu ĝenerale ŝtata koncesiita monludado havos ankoraŭ ŝancon en Erfurto ne estas klara. De jaroj privataj kazinoj elkreskis kiel fungoj post pluvo. Supoze la kontroloj tie ĉi multe malpli rigoraj estas ol ĉe publikaj lokoj. Eĉ la malpermeso de fumado malpli strikte observatas. La nomo "kazino" ne havas juran protekton, sekve ĉiu ludejo povas nomi sin kazino. La interpolitikista disputo kontinuas. Laŭleĝe federacia ŝtato de Germanlando ne devis oferti publikan vetludadon. En tuta Turingio ĉirkaŭ 8.000 homoj estas taksitaj dependuloj de monludado.
---------------
Eltern wollen keinen Funkmast neben den Kitas
Am Hugo-Preuß-Platz soll noch in diesem Jahr ein 20 Meter hoher Sendemast von Vodafone gebaut werden. Doch der gewählte Ort erwies sich als umstritten; ganz in der Nähe befinden sich drei Kindergärten. Zuerst hatte die Stadt den Entwurf von einem 30-Meter hohen Sendemast von Vodafone abgelehnt. Nach eingelegtem Widerspruch einigte man sich auf 20 Meter Höhe. Unterstützung für Eltern von Kindergartenkindern und andere Familien, die eifrig Unterschriften gegen jede Art von Sendemast gesammelt haben, kommt von Bürgermeister Bausewein und den Freien Wählern. Ob sich Vodafone erweichen läßt, wird sich zeigen.

Gepatroj malŝatas bazajn staciojn de poŝtelefonoj
Ĉe Hugo-Preuß-placo baza poŝtelefona stacio ankoraŭ ĉijare estos konstruita fare de la firmao Vodafone. La loko pridisputindas, ĉar proksimece estas ne malpli ol 3 infanĝardenoj. Tiaj planoj sekve kolerigas kaj gepatrojn kaj estraron de la koncernitaj infanvartejoj, antaŭ ĉio pro eblaj damaĝoj de saneco. S-ino Sabine Panse de la evangelia Moritz-infanĝardeno klarigas: "La sana prudento diras al mi nefakulino ke radiado ia ajn malbonas tiel por infanoj kiel por plenkreskuloj." Antaŭe la urbo malakceptis planon de Vodafone konstrui bazan stacion kun 30 metroj da alto. Post apelacio ĉe la Landa administra oficejo estis aranĝita interkonsento pri 20 metroj. Post sukceso de la protesta alvoko por la poŝtelefonada ofertanto, pluraj familioj turnis sin al la urbestro kun peto je perado. Li poste promesis agadi kaj intertrakti. Krome venis subteno fare de la Liberaj Balotantoj. Ties konsiliaro Peter Stampf krom la sanecaj argumentoj malŝatas ankaŭ la neestetikan aspekton. La anteno estus de longa distanco videbla rekte ĉe unu el la ĉefaj enirŝoseoj de okcidente. Pro la jam donita konstrupermeso juraj paŝoj kontraŭ la projekto ne plu eblus. Nun oni esperas komprenemon de la flanko de Vodafone al kio helpu la kolektitaj subskriboj.
----------------
Neue Lebenszeichen vom Flughafen Erfurt-Weimar
Neben der Eröffnung eines neuen Kaffeehauses am Erfurter Flughafen wird auch eine Flugzeugwartungsfirma mit über 100 Arbeitsplätzen dem Flughafen in der thürigischen Landeshauptstadt neues Leben einflößen. Ab 2024 verbietet die EU jegliche Subvention aus öffentlicher Hand, die bisher reichlich fließen mußte. War der Flughafen ursprünglich für 1 Million Fahrgäste geplant, gibt man sich nun schon mit etwas mehr als einem Fünftel zufrieden. Große Konkurrenz wird auch die Bahn sein, besonders nach der Fertigstellung der Schnellfahrtsstrecken. Der Flughafen Leipzig-Halle wird dann nur mehr eine halbe Stunde weit entfernt sein. Ob das Setzen auf Non-Aviation-Wirtschaft (wie z.B. die Vermietung von Standflächen) der Weisheit letzter letzter Schluß ist, bleibt dahingestellt. Jennifer Schubert, verkehrspolitische Sprecherin der Grünen, fordert die Umsetzung eines Flughafenkonzepts für ganz Deutschland.

Novaj vivosignoj de la flughaveno erfurta
Mortantoj ofte revivas. Tio validas ankaŭ por la erfurta flughaveno. Krom nova kafejo ankaŭ firmao de aviadila vartado ekfunkcios baldaŭ. La erfurtanoj, kiuj nepre volas teni propran flughavenon en Erfurto, ĝojkrias. Tamen la flughaveno daŭre necesas multan subvenciadon. Ĝis 2013 ĝi bezonis ne malpli ol 200 milionoj da eŭroj: pojare nur 215.000 klientoj forflugas aŭ alflugas, iĝis 9.000 startoj kaj surteriĝoj kaj transportatas 2.700 tonoj da frajtaĵoj. Teorie la flughaveno havus kapaciton por 1 miliono da klientoj. Malgraŭ moderna tramvaja ligo kun la urbocentro ne alveturos pli: ĉar ekzistas dumvintre nur po du flugoj ĉiun semajnon, nome al Londono. Posedas Erfurto konekson bonan al la liniaro fervoja kiu baldaŭ pro la novaj rapidtrajnaj linioj farigos Erfurton vera trafika nodo. Ekzakte tioma konkurenco plej malhelpas la flughavenon. La urboj Frankfurto aŭ Nurenbergo, kie troviĝas pli grandaj kaj gravaj flughavenoj, facile kaj rapide atingeblas disde Erfurto. Ekde 2015 alia eminenta flughaveno en Leipzig-Halle de Erfurto vagonare atingeblos en nur duono da horo. La erfurta flughaveno sub tiaj kondiĉoj eble neniam sukcesos. S-ino Jennifer Schubert, porparolantino trafika de la Verduloj, resumas: "Jen la farenda demando ĉu la landoj kontinue kanibaligu unu la alian: kie estas tutgermana koncepto? Jes ja ekzistis iam koncepto akordigita inter la federaciaj landoj Turingio, Saksio kaj Saksio-Anhalto. Ĝi bedaŭrinde ne estas daŭrigita!" Kvankam la flugkompanioj "Germania" daŭre plimultigas la itinerojn, ĝi ĝisnun ne povis anstataŭi ''German Wings''. Tiuj kompanioj retiriĝis en 2011 disde Erfurto. Nur la someraj monatoj kaj la feriaj tempoj flugigas la homojn de kaj al Erfurto. Apogo sole sur tiuj sezonoj tamen estus frenezaĵo pro la ŝuldoj de pli ol 100 milionoj da eŭroj kaj pro la 4 milionoj da eŭroj por la antaŭgardaj laborelspezoj. Tiujn elspezojn por funkciado de flughaveno konsistigas i.a. fluga sekurigo aŭ sekurecmezuroj normalaj por internaciaj flughavenoj kiel ekzemple propra fajrobrigado. Malfermo de 24 horoj necesigas ankaŭ sekurecon sen paŭzo. Tion ankaŭ pagadas la Liberŝtato Turingio. Laŭ postulo de la Eŭropa Unio la flughaveno devas rezigni pri ioma subvenciado de post 2024. Oni esperas profitojn de neaviadaĵoj. Tio povus esti lupagoj por pli longa parkumado de flugmaŝinoj sur la erfurta flughaveno. Lupagojn oni ricevas ankaŭ per la disponigo de la hangaro numero 1 por la teknika trejnadoprogramo de Lufthansa, kie trejnatas flugmaŝinmekanikistoj. Aliaj fontoj estas la luigo de aŭtoparkejoj kaj la aranĝo de regulaj vizitoj. Per ili gajnas la flughaveno 27.000 eŭrojn pojare. Pluse eblas lui vendejon en la enireja areo. Kafejoj kaj vojaĝagentejoj tie ekzistas kaj venis en la monato majo du aliaj. La aviadilgarda firmao Haitec specialiĝis pri la gardado kaj flegado de luksaj jetoj de privatuloj kaj firmaoj. En ĝia hangaro estos kreita ĝis 2016 ĉirkaŭ 100 novaj postenoj. Trionon de la kostoj necesaj por alikonstruo kaj konservo pagos denove la turingia ŝtato! Ne estas klare ĉu tiu ĉi nova revivigprovo estos longdaŭre efika.
----------------
Verantwortlicher für Busbahnhofssanierung gesucht
Seit der Liberalisierung des Busfernverkehrs 2013 reichen die vorhandenen Kapazitäten an Busbahnhöfen überhaupt nicht mehr aus. Auch am Erfurter Busbahnhof müßte dringendst investiert werden. Busfirmen sehen das inzwischen als Pflicht des Bundes an; sie würden nur nach bereits zur Verfügung gestellter Infrastruktur mitzahlen. Dies unterstreicht Tilman Wagenknecht vom Verband Mitteldeutscher Omnibusunternehmer und erinnert an einen ganz wichtigen Busparkplatz in Thüringen, dem auf dem Erfurter Domplatz. Dieser käme schon lange fast gänzlich ohne Infrastruktur aus.Oberbürgermeister Bausewein verweist darauf, daß es wegen der Neuheit des Problems noch keine Fördermaßnahmen vonseiten Berlins gäbe. Im Nachbarland Sachsen-Anhalt ist man aber dank eines sogenannten Schnittstellenförderungsprogramms schon einen Schritt weiter.

Serĉatas respondeculo por la restaŭrado de la aŭtobusaj stacioj
Post la liberigo de la ofertado de granddistancaj buslinioj en Germanio en 2013, pli kaj pli busoj haltas ankaŭ ĉe la erfurta busa stacio. Kreskis la ĉiutaga alveno de 42 al 52 busoj potage post la permeso de tri pluaj granddistancaj linioj. Pro problemoj kun tro malalta tegmento respektive tro altaj busoj, provizoraj haltejoj troviĝas ĉe Kurt-Schumacher-placo kaj Willy-Brandt-placo. Situacio kiun akcepti la busŝoferoj ne plu volas. Inverse ili ankaŭ ne intencas transpreni kostojn por renovigo de la busa stacio. Unu el la ĉefaj celogrupoj de la novaj vojaĝofertoj estas la gestudentoj. Atingis la busoj etajn kaj mezgrandajn urbojn rekte, tiel ke hasta busoŝanĝo kaj longaj atendhoroj ne ekzistas. Ofte busvojaĝo estas pli malmultekosta ol fervojaj biletoj. La komforto de la stacioj tamen ankoraŭ ne konvenas al la deziroj de la klientoj. Mankas ĉe pluraj haltejoj tegmentoj, sidlokoj aŭ necesejoj, krome horartabuloj kaj giĉetoj por biletvendado. S-ro Tilman Wagenknecht de la Asocio de Mezgermanaj Busentreprenistoj informas: "La temo ekzistas jam de longe. Ĉe la erfurta katedralplaco estas gravega busstaciaro por tuta Turingio sen iuj servoj. Ĝi funkciis tamen ĝis nun." La busposedantoj ne volas transpreni kostojn por aliaranĝoj de stacioj substrekante ke alie ili devus transdoni parton de la kostoj al la klientoj. Kompromisa propono enkonduki ĝeneralan vojimposton por busoj ne akcepteblus, ĉar ĝi koncernus ne nur busliniojn je grandaj distancoj sed ankaŭ aliajn grupojn luprenantajn buson, ekzemple lernantojn dumekskurse. Krome la busentreprenoj jam nun trioble pli pagas la de si kaŭzitajn surstratajn damaĝojn. S-ro Wagenknecht daŭrigas: "Fariĝas ĉi-momente en tuta Germanio reto da busoj je grandaj distancoj. Sekve tio ne plu estas tasko de ununura komunumo aŭ federacia lando. Respondecas laŭ mia opinio Berlino. La unuopaj entreprenoj jes ja kunpagos la infrastrukturon, sed nur post ties instalo." Respondante al demando de la opoziciaj kristandemokratoj urbestro Bausewein kontraŭe diris ke aktuale ne eblus ricevi subtenon de Berlino pro la relativa noveco de la problemaro. Tamen ankaŭ por li ne ĉiu tasko estas de Erfurto aŭ de najbaraj urboj solvota. Li emus atenti ankoraŭ la fakton ke - kontraŭe al la regiona publika trafiko - la trafiko je grandaj distancoj ne apartenas al la kategorio de la ĝeneralaj antaŭzorgaj rimedoj pri ekzistado. Berlino ja pagigu la busfirmajojn kiuj havus ankaŭ profiton.
= = = = = = = = = =
In unserer Literaturecke wollen wir uns ab heute den Anekdoten widmen, die im dritten Kapitel der "Fundamenta Krestomatio" erscheinen. Eine Chrestomathie ist eine Zusammenstellung von Texten oder Textauszügen aus schriftstellerischen Werken zu didaktischen Zwecken. Durch diesen didaktischen Aspekt unterscheidet sich eine Chrestomathie auch von einer Anthologie. Zamenhof ließ im Jahre 1903 eine solche Sammlung für Esperanto erscheinen, um bereits Übersetztes kompiliert weiterzugeben und zukünftigen Autoren ein Vademecum an die Hand zu geben. Die sieben Teile dieser großen, klassischen Textsammlung lauten wie folgt: 1) Übungen, 2) Märchen und Legenden, 3) Anekdoten, 4) Erzählungen, 5) Aus dem Leben und den Wissenschaften, 6) Schriften über Esperanto, 7) Gedichte. Im Jahre 1991 erschien übrigens das Nachfolgewerk, die "Nova Esperanta krestomatio", diesmal redigiert von William Auld.

Ni komencos hodiaŭ en nia beletra angulo la voĉlegadon de la anekdotoj kiuj aperis en la "Fundamenta Krestomatio" de 1903. Krestomatio estas antologio por didaktikaj celoj. La sep partoj de tiu verko estas la sekvantaj: 1) Eksercoj, 2) Fabeloj kaj legendoj, 3) Anekdotoj, 4) Rakontoj, 5) El la vivo kaj sciencoj, 6) Artikoloj pri Esperanto, 7) Poezio. En la jaro 1991 aperis "Nova Esperanta krestomatio", redaktita de William Auld.

1) Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :"Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon!"Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo. ---- 2) Unu malgrandruso veturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis: ĝi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias:"Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. "Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis puŝi ĉiuj kune! ---- 3) Unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon."Haltu! li ordonas : alportu kuleron!"Sed, Via Generala Moŝto. . . komencas la alkurinta adjutanto. . ."Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron." Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas."Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!!"Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi." ---- 4) Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "Eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "Eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo. ---- 5) La reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj, kiuj diradis al li, ke la grekoj, kvankam ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj, tamen insultas lin :"Kio rezultus, se mi agadus kun ili pli malbone?! ---- 6) Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, "ĉar, li diris, mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo". ---- 7) La Roma oratoro Cicero diris al unu homo, kiu diradis, ke lia edzino havas 30 jarojn : "ĝi estas sendube vera, ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi". ---- 8) Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension."Al mi ne la mono estas bezona, regnestro, li diris, sed mi volus, ke ĉiuj sciu, ke mi ricevis tiun ĉi favoron el viaj manoj. Aŭgusto respondis :"Bonege, diradu ĉie, ke mi kvazaŭ donas al vi pension, mi tion ĉi ne neados." ---- 9) Pastro postulis, ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon. "Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri mian animon? demandis Lizandro."La dioj ordonas al vi! diris la pastro."Bone, rediris Lizandro; foriru de tie ĉi, kaj kiam la dioj min demandos, mi respondos al ili." ---- 10) Helvetius en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon."Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo."Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj!" ---- 11) El unu prediko. Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis ĉiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni lin metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la
korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi ĝin per fajro; sed ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis eĉ tuŝi ĝin. Ne povante al si helpi, oni ĵetis la korpon al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo kaj eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo. . . . Nun, miaj aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda amaso!"
= = = = = = = =
Während Pfingsten fanden sich 142 Esperantisten aus mehr als 10 Nationen zum 91. Deutschen Esperantokongreß am Evangelischen Ratsgymnasium in Erfurt ein. Für mehr als 100 Jahre hatte auf thüringischem Boden kein ähnliches Ereignis mehr stattgefunden: das letzte Mal tagte man nämlich in Gotha im Jahre 1909! Parallel fand KEKSO statt, das sind Treffen der Deutschen Esperantojugend, zu denen Interessierte von außen eingeladen werden, um in die Esperantwelt reinzuschnuppern. Insgesamt gab es über 40 Veranstaltungen plus ein Kennenlernspiel und Rathausempfang im Vorprogramm. Um die Stadt kennenzulernen bekam jeder einen dicken Stadtführer über die Stadt an der Gera. Die Festrede hielt Bernd Krause über thüringische Geschichte und Landeskunde. Zwei Sprachkurse wurden vorgestellt, die Sprachprüfungen mußten allerdings leider wegen mangelden Interesses ausfallen. Künstlerische Darbietungen beschäftigten sich mit Luther, Nepal, Tanzmusik und dem Esperantofilmfestival. Am Sonntag durfte man zwischen 5 Exkursionen wählen: nach Arnstadt, Buchenwald, auf den Petersberg, auf die EGA oder in den Erfurter Zoo. Unter den Zusammenkünften der Fachverbände erwähnen wir die der Eisenbahner, der Atheisten, der evangelischen Christen und der politisch - v.a. auf europäischer Ebene - aktiven Esperantisten. Fachvorträge waren zu genießen zu folgenden Themen: Kompendium des Christentum; Neue mobile Vernetzung der deutschen Esperantisten; Johann Sebastian Bach; Grüne Esperanto-Pfadfinder; Einsatz von Esperanto auf Seminaren gegen Rassismus; Entwicklungshilfsprojekte der Esperantisten in Tansania und der Demokratischen Republik Kongo; Deutsche Übersetzung des polnischen Bestsellers "Die Zamenhofstraße"; Vergleich von Wortbildungen in Esperanto und deutschen Dialekten. Ein besonderes Gustostück war die öffentlich zugängliche Podiumsdiskussion, souverän moderiert vom Radio FREI-Moderator Carsten Rose. Sie war auch eine Veranstaltung im Rahmen des diesjährigen Kulturmottos der Stadt Erfurt, das da lautet: "Wieviele Worte braucht der Mensch?". Gleich drei Buchanbieter aus Deutschland, Tschechien und der Slowakei boten eine reichhaltige Fülle von Gedrucktem an. Zwei Andachten im Refektorium des Predigerklosters am Sonntag und Montag sowie ein feierlicher ökumenischer Pfingstgottesdienst am Samstag in der beeindruckenden Predigerkirche sorgten für das geistige Wohl. Das Team von Café Paul verwöhnte die Kongreßteilnehmer gastronomisch. Die Stimmung unter den Teilnehmern war ausgezeichnet. Für einige war Erfurt noch ein unbekanntes Pflaster und nicht wenige werden sicher wiederkommen. Was Radio FREI seit über zwei Jahren mit seiner Esperantosendung versucht, für Erfurt als lebenswerter Stadt Werbung zu machen, war somit auch ein Nebeneffekt des ganzen Kongresses. Im Mittelpunkt stand jedoch nicht der Tourismus, sondern selbstredend die Pflege der Internationalen Sprache, das Treffen von bekannten Freunden, das Schließen neuer Bekanntschaften, das Flaggezeigen in Thüringen,. Dazu trug auch der Infostand beim Neuen Angerbrunnen bei. Und das Wetter? Das war sehr heiß. Gut für die Vorträge: denn die kühlen Hallen boten Erholung und waren somit gut besucht. Danke auch hier noch einmal für alle, die dazu beigetragen haben, daß der 91. Deutsche Esperantokongreß in der thüringischen Landeshauptstadt so lehrreich war und nicht wenig Spaß brachte. ------------- Dum Pentekosto 2014 okazis en la sunbrila turingia ĉefurbo Erfurto la 91-a Germana Esperanto-Kongreso. Post pli ol 100 jaroj estis denove Turingio la gastiganta lando. Kiel kongresejo funkciis parto de la Evangelia Konsilantargimnazio situanta rekte en la urbokerno de juvelaĵo inter germanaj urboj. Partoprenis sume 142 gekongresanoj el pli ol 10 nacioj (i.a. delegacio el Ĉinio) al kiuj estis ofertata konsiderinda gamo da aranĝoj. Pluse okazis samloke KEKSO, renkontiĝo de la Germana Esperanto-Junularo. Jen la pli ol 40 dumkongresaj aranĝoj (sen antaŭprogrameroj kiel interkonatiĝludo kaj memstara rondirado tra la urbo helpe de dika gvidlibro): * 4 oficialaĵoj (i.a. Akcepto ĉe la ĉefurbestro kaj Festprelego de Bernd Krause kun la titolo: "Dividita lando sed unuiginta kulturo - pri kelkaj historiaj turingiaĵoj") * 2 aranĝoj koncerne lingvoekzamenojn kaj instruadon (Rektmetoda instruado de Esperanto / Prezento de la internacia Esperanto-kurso 'Esperanto etape') - la KER-ekzamenoj bedaŭrinde ne okazis pro ne sufiĉa nombro da aliĝintoj * 4 artaj aranĝoj (Luther-spektaklo kun muziko / Filmraporto pri Nepalo / Dancmuziko / Erfurta Esperanto-filmfestivalo) * 5 ekskursoj (al Arnstadt kun fokuso pri Bach kaj la pupa mondo de Mon plaisir / al la iama nazia koncentrejo kaj soveta speciala kaptitejo Buchenwald / sur la barokan citadelon Petersberg en Erfurt, inkluzive la subaŭskultotunelojn / al la Zoologia ĝardeno de Erfurto / al la Hortikultura ĝardenego EGA) * 7 fakaj kunvenoj: de la ateistoj, de la kristanoj, de la rondvojaĝistoj, de la anoj de la partio "Eŭropo - Demokratio - Esperanto", de la instruistoj, de la fakuloj pri la novaj komunikadservoj de GEA, de la fervojistoj. * Krome okazis multaj prelegoj kaj diskutoj (Prezento de la libro 'Konciza historio de kristanismo' / Prezento kaj raporto pri la centro en Herzberg / Sonlibroj en Esperanto / Kiel agi internacie? / Johann Sebastian Bach - mondgeniulo el Turingio / La Verdaj skoltoj - fari Esperanton alloga ankaŭ por adoleskuloj / Asocio de Verduloj Esperantistaj - Projekto Mazingira en Tanzanio kaj Demokratia Respubliko Kongo / Eblaj temoj kaj metodoj por kontraŭrasismaj seminarioj en Esperanto / Zamenhof en kunteksto de la libro 'Die Zamenhofstraße' kaj filmo 'Zamenhofa kuracejo' pri la silezia Bad Salzbrunn - Szczawno Zdrój / Derivado de vortoj en Esperanto kompare kun germanaj dialektoj) * Kulmino propaganda estis sendube podia diskuto pri Esperanto moderigita de s-ro Carsten Rose de Radio FREI en kunteksto kun la urba kultura moto "Kiom da vortoj bezonas la homoj?" * Dum la tuta kongreso funkciis tri libroservoj el Ĉeĥio, Germanio kaj Slovakio. Okazis 2 matenaj preĝoj en la refektorio de la eksa dominikana monakejo kaj solena pentekosta diservo en la Kirko de la predikantoj. Pri la bonstato korpa zorgis la teamo de Kafejo Paul. Dankon al ĉiuj kiuj ebligis sukcesan pason de belega kongreso en linda urbo dum varmega tempo. Dankegon! Ekde la komenco de sia Esperanto-elsendado nia radistacio helpis kunorganizi la kongreson. Nun ni estos je dispono por aliaj laboroj por Esperantujo. Daŭrigos la elsendoj, krome oni cerbumos pri aliaj metodoj esperantistigi Erfurton. Se vi havas ideojn tiurilate, ne hezitu skribi al ni.
= = = = = = = = = = =
Willkommen zu unserer Rubrik zum Thüringenkennenlernen. Heute begeben wir uns nach Oßmannstedt, einem Dorf zwischen Apolda und Weimar. Dort weilte von 1797-1803 Christoph Martin Wieland, pflegte das Landleben und machte sein Osmantinum gleichzeitig zu einem Zentrum der Begegnung von Geistesgrößen der klassischen Zeit. Hier eine Auswahl von Prominenten, die dort ein- und ausgingen: Goethe, Schiller, Gottfried Herder, Jean Paul, Ludwig Gleim, Gottfried Seume, Heinrich von Kleist. Wegen finanzieller Schwierigkeiten und einigen Schicksalsschlägen zog sich Wieland schließlich ins benachbarte Tiefurt zurück. Begraben ist er dennoch in Oßmannstedt, wo den Besucher neben der Landschaft auch ein Museum in die Zeit der deutschen Klassiker eintauchen läßt.

En nia rubriko pri vidindaĵoj el Turingio ni vizitas hodiaŭ Oßmannstedt kun la bieno de Christoph Martin Wieland, granda verkisto de la germana klasika periodo, tradukisto kaj profesoro.




artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
03.08.2014

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.