Mediathek

TURINGIO INTERNACIA 43

Esperantomagazin: Nachrichten | Lord Byron | Hörerbriefkasten | Bad Langensalza | Sprachkurs

43. Sendung TURINGIO INTERNACIA, vom 7. Juni 2015: Nachrichten | Lord Byron | Hörerbriefkasten | Bad Langensalza | Sprachkurs


> Download

Thüringer Gründerprämie
Bis zum 29. Mai konnten sich potentielle Existenzgründer aus Thüringen mit ihrer Unternehmensidee um die Gründerprämie bewerben. Diese ermöglicht es, sich über einen Zeitraum von bis zu zwölf Monaten ausschließlich der Gründungsvorbereitung zu widmen. Diese Möglichkeit nutzte auch der Wahlerfurter Alexander Joist. Er studierte in Erfurt und eröffnete nun mithilfe der Gründerprämie ein Fitneßstudio, das Kurse größtenteils ohne Sportgeräte anbietet. Begeistert berichtet er: "Als allererstes habe ich den Existenzgründerpaß genutzt, der über die oder in Zusammenarbeit mit der IHK gemacht wird und so konnten die ersten Kleinigkeiten ins Laufen gebracht werden. Sitzungen bei einem Steuerberater, eine Marketingberatung oder kleine Weiterbildungen sind schon finanziert worden."

Premio por turingiaj fondantoj
Ekde la fino de aprilo ĝis la 29-a de majo verŝajnaj fondontoj el Turingio povis aspiri la entreprenfondantan premion kun siaj bonaj ideoj. La mono helpus homojn venantajn el dungiteco kun sociala asekuro dediĉi sin por unu jaro nur al la preparlaboroj por entreprenfondo. Dum tiu ĉi tempo ili ricevos por vivteno subvencion. Ĉe dungitoj kun universitata diplomo ĝi estas inter 2.000 kaj 3.000 eŭroj. Tiamaniere al la interesiĝantoj pri entreprenfondo donatu la necesa tempo finrealigi la entreprenfondon. Tiun ĉi oferton jam uzis Alexander Joist, erfurtano kun ekstererfurtaj radikoj, studinto ĉe la Universitato de Erfurto. Helpe de fondontopremio li malfermis gimnastikejon ofertantan multon da kursoj sen gimnastikaj iloj. La ideo malantaŭa estas evoluigi novan franĉizan reton. Intervjuite de Radio FREI li raportas la jenon: "Unue mi utiligis la t.n. paŝporton por fondemuloj eldonitan de aŭ kune kun la Industria kaj komerca ĉambro. Tio helpis fari la unuajn paŝojn. Eblis havi la unuan konsulton ĉe la imposta konsilisto, ĝui la unuan plukleriĝon marketingan ktp. Niaj sportkursoj estas trejnado atletikaj kaj funkcia, do kvazaŭ sen gimnastikaj iloj. Estas al ni nur kelkaj teknikaj helpiloj por plimalfaciligi la ekzercojn. Ĝenerale tamen temas pri ekzercoj por la tuta korpo; ĝi kiel unueco moviĝu kaj en la ĉiutagaj strukturoj plifortiĝu. Ĉi-momente troviĝas la sportejo en erfurta luktoartlernejo. Mia celo estas malfermi pli grandan instituton de post 2015. Erfurton mi elektis pro ĝia bonega situo."
-----------------------------
HANT-Magazin für Photographie
Im Rahmen des Themas "Alles auf Anfang" ist im April die fünfte Ausgabe des HANT-Magains für Photographie erschienen. Die aus Studenten und Alumni der Universitäten Weimar, Erfurt und Jena bestehende Redaktion ermittelte dafür aus insgesamt 120 Einsendungen die besten Beiträge. Die Einsendungen kommen mittlerweile aus der gesamten Welt, trotzdem ist der Bezug zu Thüringen ein wichtiges Kriterium bei der Auswahl. Das Magazin und der zugehörige gemeinnützige Verein Fotoinit wollen eine Plattform für zeitgenössische Arbeiten Thüringer Künstler bieten. Auf Werbung und Sponsoring wird dabei verzichtet.

Haveblas HANT-magazino pri fotografio
En la kadro de la temo "Ĉio komencen" aperis en la monato aprilo la kvina fotografia revuo kun la titolo HANT. Studentoj kaj studintoj de la universitatoj de Vajmaro, Erfurto kaj Jena konsistigas ties redakcion. El sume 120 senditaj ofertoj elektitis la plej belaj. Intertempe venis la kandidatoj el la tuta mondo, tamen estas la referenco turingia grava kriterio. Laŭ la prezidanto Alexander Grüner estas la intenco doni specialajn enrigardojn al la legantoj kaj prezenti ĝis nun nemontritajn bildojn. La magazino kaj la komunutila societo Fotoinit volas disponigi platformon por nuntempaj laboraĵoj de turingiaj artistoj kaj vivigi la lokan fotistan movadon. Po du numerojn por jaro oni eldonas kun eldonokvanto de 1.000 pecoj. Oni rezignis pri reklamo kaj sponsorado. Rajtas ĉiu ajn sendi siajn fotojn, aŭ amatoroj aŭ profesiuloj. Por la sekvonta magazino estos la lasta plej ebla sendodato en la monato aŭgusto.

-------
Walpurgisnacht, Maibaumsetzung und Bikerausfahrt am Domplatz
Traditionell erfolgte der Start in den Mai in den Abendstunden des 30. April mit dem Setzen des Maibaums auf dem Domplatz. Begleitet wurde der Brauch durch Frühlingstänze, dargeboten vom Thüringer Folklore-Ensemble Erfurt. Mit Schall und Rauch und mystischen Klängen begann um um 21h15 das Hexen- und Teufelsspektakel, welches mit dem Entzünden des großen Maifeuers seinen Höhepunkt erreichte. Am nächsten Morgen fuhren Biker aus ganz Deutschland in Richtung Suhl los, nach einer ökumenischen Andacht. Diese traditionelle Ausfahrt mit ca. 1.000 Bikern gibt es bereits seit 2001.

Nokto de Sankta Valpurgo, Majarbo kaj motorciklado
Laŭtradicie startis la monato majo en Erfurto la vesperon de la lasta apriltago je la 7-a horo per starigo de la Majarbo sur la Katedralplaco. Akompanis la tuton printempaj dancoj de la Turingia folklorensemblo Erfurto. Sone, fume kaj mistike komenciĝis je la horo 9-a kaj kvarono la spektaklo sorĉistina kaj diabla kies kulmino estis duonan horon poste la ekbruligo de la Majfajro. La kantista duopo "Golden Songs" faris la muzikan kadron. S-ro Sven Kaestner, estro de la sekcio Bazaroj kaj urbofestoj, deklaris dum gazetarkonferenco en la erfurta urbodomo la jenon: "Ideo naskiĝis fari sorĉistan spektaklon kun fajro sur la Katedralplaco kaj inviti la vizitantojn resti senĝene kaj familiare kune sur tiu ĉi bela placo. La Valpurga nokto estu oferto al homoj kiuj troviĝas enurbe kaj pli malpli spontanee decidus - kial ne resti kaj renkontiĝi surplace kun aliaj? Fajro kaj sorĉistado helpu garantii belan veteron por la resto de la jaro. La biciklado jam dum multaj jaroj faritis: sed ankaŭ ĝi ne estas senenhava, ĉar antaŭ la ekciklado eblas partopreni ekumenan preĝadon. Kiu ankoraŭ ne ĉeestis venu - kaj revenos." Motorciklado estas en la 1-a de majo matene. Ĉi-jare la celo estis la urbo Suhl de kie oni revenis denove al Erfurto. Antaŭ la forveturo ĉiuj adiaŭitis fare de ĉefurbestro Bausewein.
------------
Wie fahrradfreundlich ist Erfurt?
8,8% Radfahreranteil gibt es in Erfurt. Doch es gibt Gegenden, die einfach nicht für Radfahrer gemacht sind. Straßenunterführungen, die nur über eine Treppe zu erreichen sind, nicht vorhandene oder zu schmale Radwege, auch für Radfahrer gesperrte Einbahnstraßen, störende Passanten, all das behindert und zwingt einen oft, abzusteigen und zu schieben. Ein Paradebeispiel ist der Bahnhofstunnel. Die Thüringer Allgemeine testete die Fahrradfreundlichkeit der Landeshauptstadt und kam zum Ergebnis, daß das Hauptproblem die mangelnde Durchgängigkeit der Radzonen ist. Oftmals wüßte der Radfahrer einfach nicht, wohin. Bernhard Deimel vom Kreisverband Erfurt des Allgemeinen Deutschen Fahrrad-Clubs sieht das ebenfalls als ein großes Problem an, größer als die bisweilen mangelnde Qualität von Radwegen. Das Hauptproblem für Radfahrer sind aber ohne Zweifel die Autofahrer. In den Niederlanden gebe es weniger Verkehrsunfälle als hierzulande, da dort eben auch Autofahrer öfter mit dem Rad fahren. Im Jahr 2013 kam es in ganz Deutschland zu immerhin 71.420 Fahrradunfällen, und diese Zahl stieg noch im Jahr darauf. Ein weiteres Problem ist auch die mangelnde Breite von Radwegen. Die einfachste Lösung ist gegenseitiger Respekt. Geld für eine großangelegte Kampagne seitens der Stadt fürs Radfahren ist nicht da. Regelmäßige Zeitungsartikel und Radioberichte könnten das bis zu einem gewissen Grad ausgleichen. Wichtig sei, daß die Faszination des Fahrradfahrens zu vermitteln. Führen mehr Rad, stiege auch die Akzeptanz und es gäbe weniger Unfälle.

Ĉu Erfurto bonvenigas biciklistojn?
Ne tute 9 procentoj de la trafikpartoprenantoj en Erfurto estas biciklistoj. Tamen estas lokoj en la urbo tute neadekvataj por biciklistoj, kiel malkovris la taggazeto "Thüringer Allgemeine". Ekzistas subteraj strattrapasejoj kiuj atingeblas nur per ŝtuparo, ciklovojoj tro mallarĝaj aŭ ne plu utiligeblaj, unudirektaj stratoj baritaj ankaŭ por velocipedistoj, piedirantoj ĝenantaj ktp. Ĉio tia malhelpas rapidan moviĝon kaj devigas onin eĉ al debicikliĝo kaj permana puŝado de la sportilo. Ekzemplo tristega estas la ĉestacidoma tunelo. Biciklistoj devas deiri de bicikli kaj kubutumi tra pelantaj homamasoj. Konstrulokoj estas same agacantaj. Laŭ reserĉoj de la menciita gazeto la erfurta ciklosistemo estas nek logika nek seninterrompa. La testintaj ĵurnalistoj raportis ke ili plurfoje devis ŝanĝi inter trotuaroj kaj stratoj nesciante klare kie konkrete oni rajtigis al la biciklisto moviĝi libere. Simile pensas s-ro Bernhard Deimel, ĉefo de la erfurta sekcio de la Ĝenerala germana porbiciklista asocio ADFC: "La ĉefa malbona truko estas la mankanta seninterrompeco. Problemo estas la daŭra ŝanĝodevo: aperas foje ciklovojo, foje zebrostrioj, foje nenio, foje abrupta fino de la vojo. La velocipedisto estas tiam invitata mem trovi kie stiri la veturilon. La kvalito de la ciklovojoj, kiuj ekzemple ĉe Magdeburga Aleo malbonas, estas pli malgranda problemo." Ankaŭ aŭtistoj ŝajne estas danĝero. Dume la nederlandanoj ekzemple modele zorgas pri la ciklistoj - verŝajne pro ke ili mem plej ofte cikladas - iliaj germanaj kolegoj pli malbontraktas la velocipedistojn. Ili ofte ne observas la necesajn interspacojn al la ciklistoj aŭ bruske malfermas la aŭtopordojn en la direkto de la ciklovojoj. Sen paroli pri la mortaj anguloj. Tiaĵoj povas provoki gravajn akcidentojn. Laŭ la statistikoj federaciaj estis en tuta Germanlando en la jaro 2013 ne malpli ol 71.420 akcidentoj kun envolvigo de ciklistoj. Tiu nombro la lastan jaron ankoraŭ grandiĝis je 4,5 procentoj. En 2013 mortis en Germanujo 354 ciklistoj. Laŭ la loka Porbiciklista klubo plej gravas en Erfurto la paneoj pro flankeniĝintaj aŭtomobilistoj. Deimel apelacias al la trafikpartoprenantoj je pli granda atentemo: "Multo ne necesus se la ŝoforoj pli bone kondutus. Certe ne ĉiu flankena strato bezonas ciklovojon. De tempo al tempo ni eĉ rifuzis konstrui ciklovojojn dirante al la apudloĝantoj ke bona sinteno reciproka sufiĉus." Alia plendokaŭzo estas la larĝeco de la ciklovojoj. Laŭ opinioj de ekzpertoj ili estas ofte tro mallarĝaj tiel ke apuda veturado duope ne eblas. Sed tio por gepatroj kun kune veturantaj infanoj gravus. Malgraŭ la kritikpunktoj s-ro Bernhard Deimel de la porbiciklista aro resumas afable: "Gazetare ni substreku ke ciklado bonegas. La nombroj de la ciklistoj jam altiĝas daŭre, kaj implicite baldaŭ ankaŭ la akcepto de la ciklistoj fare de aŭtistoj. Oni memoras neniam la multajn bone kondutintajn aŭtistojn sed ĉiam nur la malmultajn fiajn. Konsekvence maljunuloj preferas la trotuaron por cikladi por esti for de la lano - sed tion oni kontraŭegas. Ĉar la sento de plia sekureco sur trotuaroj nur estas imagita. Por necesaj kampanjoj mankas al la urbo Erfurto la mono. Intertempe helpas raportado regula en la gazetoj kaj radistacioj por laŭte diri al ĉiuj: Ciklado estas mojosa!"
-------------
Werft34 bekommt Zuwachs
Das Kulturlabor Werft34 begrüßte am 7. Mai die letzten drei soziokulturellen Initiativen im Gründerlabor. Mit an Bord sind die Photographieplattform Fotoinit, die Einradschule Erfurt und der freiberufliche Journalist und Medienpädagoge Andreas Kubitza. Fotoinit plant, gemeinsam mit dem Magazin HANT, die Photolandschaft Thüringens aufzumischen. Die Einradfahrer zeigen, daß Einradfahren neben dem Spaßfaktor auch therapeutisch eingesetzt werden kann. Kubitza möchte mittels Medien Leute in einem bestimmten Stadtviertel zur Mitgestaltung ihrer Umwelt bewegen. Fest im Kulturleben stehen alle drei, doch zusätzliches Coaching und tolle Arbeitsbedingungen werden noch einiges einfacher machen. Das dreijährige Projekt wird von Plattform e.V. realisiert und von der Schweizer Stiftung Drosos finanziert.

Werft34 pligrandiĝis
Werft34, erfurta kulturlaboratorio kun aparta subteno de socikulturaĵoj, surŝipe bonvenigis en la 7-a de majo tri novajn iniciativojn. Temas pri la fotografiplatformo Fotoinit, la Unucikladolernejo de Erfurto kaj la liberprofesia ĵurnalisto kaj amaskomunikilpedagogo Andreas Kubitza. Konsistigis la ĵurion ses spertuloj. S-ino Friederike Günther de Saline parolis kun Radio FREI pri la projekto: "Unu ĵuriano estis reprezentanto de socikulturo, nome s-ino Karina Halbauer de Landesarbeitsgemeinschaft Soziokultur Thüringen, do ekspertino. Krome la fondinto de Music Academy, membro de Werft kaj tri aliaj tre diversaj karakteroj: Katja Großer de Thüringer Agentur für Kreativwirtschaft, Anja Wieland de Netzwerk Pro Gründen kaj Oliver Krahl de Mikrofinanzagentur Thüringen. Al ĉiuj samas ke ili estas fanatikuloj de kreivaj ideoj kaj ŝatas konsiladi." La novaj Werft-membroj Fotoninit kaj HANT, magazino por fotografio, celas vivigi la ĝis nun tristan fotografimovadon de Turingio. Radidramoj, radifelietonoj, urbokvartala radifonio: por Andreas Kubitza estas la radio perfekta ilo aktivigi homojn por ke ili kunlaboru en la planado kaj ebla ŝanĝado de la lokaj vivmedioj. La unuciklistoj fascinis per la pruvo ke unuciklado ne estas nura ŝatokupo sed serioza terapia metodo. Ili intencas plipopularigi tiun ĉi sporton en la turingia ĉefurbo. La tri novaj membroj jam havas longegan sperton sed ili tamen povas profiti de profesia gvidado kaj konsultado. S-ro Kubitza jam trovis agadolokon ĉe Saline en la erfurta nordo; tie ĉi li eble eĉ instalos urbokvartalan radion. Al ĉiuj tri gajnintoj estas provizita startkapitalo, senkosta laborloko ĉe Projektodomo Saline34 kaj daŭra konsilad- kaj pluklerigprogramo. Dum la unua prototipa fazo ili testos diversajn produktojn kaj formatojn por trovi la perfektan realigmanieron. Financis la trijaran kulturprojekton la svisa fondaĵo Drosos. Post la alveno de la tri menciitaj grupoj ĉiuj naŭ lokoj estantaj je dispono estas aktuale okupitaj.
----------------------
Grundsteinlegung für das neue Steigerwaldstadion
Fast fünf Monate nach Baubeginn wurde am 21. Mai der Grundstein für die neue Multifunktionsarena gelegt. Damit liegen die Bauarbeiten vor dem Zeitplan. Nach Grußworten des Thüringer Wirtschaftsministers Wolfgang Tiefensee, des Oberbürgermeisters Andreas Bausewein und eines Vertreters der Baugesellschaft wurde eine Zeitkapsel versenkt und mit Handabdrücken besiegelt. Thüringen brauche moderne Infrastrukturen wie die Erfurter Multifunktionsarena, um als Tourismus-, Sport- und Kulturregion attraktiv zu bleiben, sagte der Wirtschaftsminister. Rund 39 Millionen Euro soll das Projekt kosten – gut 33 Millionen davon zahlt das Land. 18.600 Zuschauer sollen nach Fertigstellung im Sommer 2016 in der Arena Platz finden.

Meto de la fundamenta ŝtono ĉe Steigerwald-stadiono
Ne tute kvin monatoj post la komenco de la konstruadoj metitis en la 21-a de majo la fundamenta ŝtono por la Nova multfunkcia areno en la Steigerwald-stadiono. Do oni estis eĉ pli rapide ol planite. Ĉirkaŭ 4.000 fojojn ŝarĝaŭtoj forportis ŝtonrompitaĵojn kaj elfositan teron. Tiel faritis spaco por la nova fundamento, sur kiu estos la tribunoj kaj multfunkciaj ejoj. Ĉeestis personuloj el politiko kaj ekonomio kaj reprezentantoj de estintaj kaj estontaj stadionuzantoj. Post salutvortoj prononcitaj fare de la turingia ministro pri ekonomio Wolfgang Tiefensee, de la ĉefurbestro Andreas Bausewein kaj de komisiito de la konstrusocieto oni enfosis solene informkapsulon sigelitan per manpremsignoj. Turingio bezonus modernan infrastrukturon por resti alloga kiel regiono turisma, sporta, kultura. Tion substrekis ministro Tiefensee. La tuto kostos 39 milionojn da eŭroj, el kiuj 33 venos de la Liberŝtato Turingio; pro la malfacila buĝeta situacio ne ĉiuj malkritikas tion. Malgraŭ la ŝtona vojo bezonus ĉefurbo landa tiom grandan areon. Finkonstruo antaŭvidatas por la somero de 2016. Ekde tiam ne malpli ol 18.600 spektantoj trovos lokon ene. Ekzakte kie la fundamenta ŝtono metitis estos la ĉefa tribuno kun 2000 sidlokoj por eminentuloj. Meze de julio la subteraj konstruaĵoj estos finitaj ĉe la flankoj eosta kaj norda, poste venos la muntado de la antaŭe finproduktitaj partoj. Pluraj centoj da tunoj da ŝtalo kaj 1.500 kvadratmetroj da betono estos tiam jam uzitaj.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Freunde der Esperantoliteratur! Heute hören wir das Gedicht "My soul is dark" von Lord Byron in der Übersetzung des Polen Leo Belmont. Belmont, alias Leopold Blumental, (geboren 1865 in Warschau, gestorben 1941 im Warschauer Ghetto) war ein polnischer Journalist, Rechtsanwalt und Schriftsteller. Nach der Universität (Fachrichtung Jus) war Belmont Advokat in Sankt Petersburg, dann in Warschau und wurde Redakteur der literaturhistorischen und politischen polnischsprachigen Zeitschrift "Freies Wort". Bisweilen verfaßte er selbst alle Artikel. Wegen dieser Publikationen wurde er fünf Mal festgenommen, einmal sogar ins Exil geschickt. Er schrieb etwa 100 Bücher, darunter eine umfangreiche, dreibändige Gedichtsammlung. Seine historischen Romane ("Messalina", "Mme Pompadour", "Dubarry" u.a.) wurden viel gelesen. Er war ein geschickter Übersetzer, guter Redner und Meister der Deklamation. Aber auch als Humorist, Satiriker, Übersetzer (v.a. aus dem Deutschen) und Autor von Detektivromanen mit ausgeklügelten Handlungen und tiefgründiger psychologischer Analyse machte er von sich reden. Bereits 1887 sandte er ein Grußwort an Ludwig Zamenhof mit den prophetischen Worten am Ende des Briefes: "Mein Herr, Sie werden siegen!" Schon damals begann er, lange Artikel zu verfassen. Grundlage dafür war auch sein weites linguistisches Wissen. Die Zeitschrift "Freies Wort" war oft voller Werbung für Esperanto. Seine Artikel über die Internationale Sprache sind kaum zu zählen. Er war Leiter und Vizepräsident der ersten russischen Esperantogesellschaft (in Sankt Petersburg) und dann der polnischen (in Warschau). Während des ersten Esperanto-Weltkongresses in Boulogne-sur-Mer (1905) plädierte er für eine jährliche Ausrichtung solcher Weltkongresse.

Karaj amikoj de Esperanto-literaturo! Hodiaŭ ni aŭdos la poemon "My soul is dark" de la fama angla poeto Georgo Bajrono. Tradukis ĝin la grava pola esperantisto Leo Belmont. Belmont, vernome Leopold Blumental naskiĝis en 1865 en Varsovio kaj mortis en la geto de Varsovio en 1941. Li estis ĵurnalisto, juristo kaj verkisto. Fininte la universitaton li advokatis en Sankt-Peterburgo, poste en Varsovio kaj fariĝis redaktoro de la semajna literatura kaj politika gazeto "Libera Vorto". Pro artikoloj Belmont estis malliberigita kvin fojojn, unufoje eĉ ekzilita. Li verkis proksimume 100 librojn. Liaj historiaj romanoj ("Messalina", "Mme Pompadour", "Dubarry", k.a.) estis tre legataj. Lerta tradukisto li estis, bona oratoro, majstro de deklamado. Li estis konata ankaŭ kiel humuristo, satiristo, tradukanto el la germana kaj aŭtoro de detektivaj romanoj. En la E-movado Belmont okupis gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al Zamenhof, finante per la profetvortoj: "Vi venkos, sinjoro!" Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio. Liaj artikoloj pri Esperanto, ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Li estis gvidanto kaj vicprezidanto de la unua rusa Esperanto-Societo kaj poste de la unua pola. Dum la 1-a Universala Kongreso okazanta en 1905 en Franclando li proponis kongresokazigon ĉiujaran.

My soul is dark -- Oh! quickly string / The harp I yet can brook to hear; / And let thy gentle fingers fling / Its melting murmurs o'er mine ear. / Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . . / Vi tuj ekkantu, kantisto! / Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas, / Vi miron faras, artisto. // If in this heart a hope be dear, / That sound shall charm it forth again: / If in these eyes there lurk a tear, / 'Twill flow, and cease to burn my brain. / Se kor' ankoraŭ havas esperon, / Per kanto ĝi revekiĝos; / Se la okulo kaŝis larmeron, / Denove ĝi eklarmiĝos. // But bid the strain be wild and deep, / Nor let thy notes of joy be first: / I tell thee, minstrel, I must weep, / Or else this heavy heart will burst; / Kant' via tondru mondan doloron! / La gajon mi ne komprenos . . . / Vi min plorigu, movu la koron, / Aŭ mia brust' ne eltenos. // For it hath been by sorrow nursed, / ached in sleepless silence, long; / now 'tis doom'd to know the worst, / And break at once -- or yield to song. / Ĝi de suferoj longe manĝiĝis, / Silentan premis la ĉeno! . . . / La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis / Kiel vazet' de veneno.
= = = = = = = = = = = =
Liebe Hörerinnen und Hörer! Danke für Ihre Zuschriften. Wenn Sie mit uns Kontakt aufnehmen wollen, senden Sie bitte ein E-mail an: Esperanto@radio-frei.de. Unsere Sendungen in der Internationalen Sprache können Sie nach der Ausstrahlung nachhören und nachlesen auf unserer Homepage radio-frei.de. ----- Die Hamburger Esperantisten feiern 111 Jahre Klubleben. Aus diesem Anlaß wurde die Idee eines europäischen Song-Contests auf Esperanto geboren. Teilnehmen kann jeder Sänger mit selbstkomponierten Liedern, die dann am 2. Oktober im Kulturladen St. Georg in einer großen Show live auf Esperanto gesungen werden. Einsendeschluß ist der 16. August. Den eingeladenen Sängerinnen und Sängern winken Preise im Werte von 111 € bis 333 €. Folgende Punkte sind zu erfüllen: *Zusendung von drei eigenen Liedern (keine Cover-Versionen bekannter Lieder) im mp3-Format. / *Die Lieder dürfen nicht vor 2011 veröffentlicht oder auf Esperanto-Treffen gespielt worden sein. / *Die Lieder müssen in der internationalen Sprache Esperanto gesungen werden. / *Komponist, Texter und Sänger brauchen nicht identisch zu sein. / *Eine persönliche Teilnahme am Veranstaltungstag ist zwingend erforderlich. Mehr Informationen unter www.esperanto-hamburg.de

------ Karaj geaŭskultantoj, dankon por viaj leteroj. Se vi volas kontakti nin, bonvolu adresi retpoŝtleteron al la sekvonta adreso: Esperanto@radio-frei.de. Post la disaŭdigo, nia elsendo deŝuteblos tekste kaj aŭde sur la retpaĝaro de nia radistacio sub radio-frei.de. --- Sekvas nova novaĵeto el la fakgazeto "El Fervoja Mondo" de IFEF, la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. -- Germanio: Trafikisto investos miliardon en tunelojn -- Plej malfrue ĝis la jaro 2019 Deutsche Bahn intencas renovigi 18 tunelojn, kaj ĝis la jaro 2024 renovigi pliajn 36. Multaj el tiuj ĉi tuneloj estas historie valoraj kaj signifaj. Al la plej multekostaj projektoj, nuntempe realigataj, apartenas renovigo de la 135-jara tunelo "Kaiser Wilhelm" apud Cochem ĉe Mozelo en Rejnlando-Palatinato. Por tiu ĉi konstruaĵo ĝis 2016 oni investos 200 milionojn da eŭroj. En pluaj kvin jaroj oni investos por renovigo ĉirkaŭ unu miliardon da eŭroj, kio laŭ nuntempa investa programo de Akcia Kompanio DB-Netz estos duoblo. Financaj rimedoj venu plejparte el ŝtataj fondusoj por modernigo. -- Ni aŭdos nun la hamburgan kantiston Ralph Glomp prezentantan specialan konkurson: ESC - Esperanto Song Contest: La kantokonkurso de Eŭropa Radio-Unio, angle Eurovision Song-Contest (ESC), jam dum jardekoj estas speciala evento en la televida historio de Eŭropo. Malgranda konkurso kun sep landoj iĝis grandskala aranĝo kun partoprenantoj el pli ol 40 landoj. Kaj kun la partopreno de Aŭstralio tiu kantokonkurso, kiu estas dissendita tra la tuta mondo, fariĝos mond-evento kaj montras ke muziko taŭgas por ligi popolojn kaj kulturojn. Por la 111-jara jubileo de sia asocio, la membroj de Esperanto Hamburg planas similan kantokonkurson por Esperantlingvaj kantoj. Verŝajne la unuan fojon okazos Esperanto kanto-konkurso en Hamburg, en la domo de kulturasocio kie regule renkontiĝas grupoj el dekoj da landoj. Ĉu freneza ideo? Certe ne, sed bone planita kun entuziasmo. La hamburgaj amikoj de la internacia lingvo planas tiun eventon kiel kulminon de la jubilea jaro. Kaj same kiel Esperanto estas malferma lingvo kaj lernebla por ĉiu, ankaŭ en la konkurso rajtas partopreni ĉiu kiu kapablas prezenti al publiko tri memkomponitajn kantojn. Esperanto ne estas sekreta lingvo sed la interreto ebligas ankaŭ al ne-Esperantistoj partopreni. Ĉie haveblas informoj pri la lingvo, ĉu en vikipedio kie troviĝas pli ol 100.000 artikoloj en Esperanto, ĉu en centoj da Facebook-grupoj aŭ ĉe Google mem kiu ebligas traduki al kaj de Esperanto de multaj aliaj lingvoj. Fakte vere speciala tasko por ĉiu ambicia komponisto. Ses kantistoj kantos dum publika prezentado. Ĵurio de Esperanto Hamburg elektos el inter la kandidatoj tiujn kiuj rajtos partopreni en la granda vespero, kiu okazos la 2an de oktobro 2015 en la kulturbutiko St. Georg. Ne estas kompareble al la ESC en televido, sed ankaŭ tiu havis malgrandan komencon. La unuaj interesitoj jam sinproponis aŭ montris sin interesitaj. La detalajn kondiĉojn por la partopreno oni trovas ĉe www.esperanto-hamburg.de. La limdato por alsendaĵoj estas la 16a de aŭgusto 2015. Ĉiu kantisto ricevos premion. 333 €, 222 € aŭ "nur" 111 € (aludo al la jubileo de Esperanto Hamburg) laŭ la rango kiun la kantisto atingos. Multe pli grave ol la premioj estas ja la plezuro por ĉiuj kaj la bona ideo de tiu kanto-konkurso kiu ebligas al granda publiko havi impreson de la kulturlingvo Esperanto.
= = = = = = = = = =
Liebe Freunde der thüringischen Kultur! In unserer Rubrik "Thuringiensia" begeben wir uns heute in den Unstrut-Hainich-Kreis, in den Kurort Bad Langensalza. Dort besuchen wir das Stadtmuseum im ehemaligen Augustinerkloster und das relativ neue Apothekenmuseum im Haus Rosenthal in der Bergstraße. In diesem wunderschönen Fachwerkhaus wird die Apothekengeschichte vom 18. bis zum 20. Jhdt. beleuchtet sowie an den berühmtesten Apotheker der Stadt, an Christian Johann Wiegleb, gedacht. Im Stadtmuseum ist besonders erwähnenswert das Modell der Schlacht bei Langensalza, die im Juni 1866 stattfand und die Vormachtstellung Preußens auf Kosten Hannovers stärkte.

Karaj geaŭskultantoj, amikoj de turingia kulturo! Ni inviatos vin hodiaŭ en la Distrikton Unstrut-Hainich, en la urbon Bad Langensalza. Tie ni vizitos la Urban muzeon kaj la ne antaŭ 2014 malfermitan apotekomuzeon.
= = = = = = = = =
ESPERANTO-LINGVOKURSO sur bazo de la libro "Mia Lernolibro" de Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2-a eldono); kun afabla permeso de la verkinto / ESPERANTO-SPRACHKURS, auf Grundlage des Buches "Mia Lernolibro" von Josef Schiffer (Villingen-Schwenningen 2007, 2. Auflage); mit freundlicher Genehmigung des Verfassers.
-----------------------
AUSSPRACHE; GRAMMATIK DER BEHANDELTEN LEKTIONEN
1. Folgende Laute werden anders als im Deutschen ausgesprochen:
c [immer ts], ĉ [tsch], ĝ [dsch], ĥ [ch], ĵ [weiches sch], s [immer stimmlos wie in: dass], ŝ [stimmloses sch], ŭ [bildet mit dem vorhergehenden Vokal einen Zwielaut], v [w], z [immer stimmhaftes S wie in: Rose]
2. Betonung immer auf der vorletzten Silbe, Wortstellung weitgehend frei.
3. Präsens wird ausgedrückt durch -AS (mi dormas ich schlafe), Vergangenheit durch -IS (mi dormis ich schlief), Zukunft durch -OS (mi dormos ich werde schlafen), die Bedingungsform mit -US (mi dormus ich würde schlafen), die Befehlsform mit -U (dormu! schlaf! / schlaft!), "sollen..." mit -U (li fermu la pordon er soll die Tür schließen), Infinitiv durch -I (dormi schlafen).
4. Das Substantiv hat die Endung -O (la leciono die Lektion), das Adjektiv die Endung -A (nova neu), das Adverb die Endung -E (Ŝi kantas bele. Sie singt schön.)
5. Bei fehlendem Fragewort wird jede Frage durch ĈU eingeleitet.
6. Wortbildung durch Vor- und Nachsilben: -EJ- (Raum, Ort: naĝejo Schwimmbad), -IN- (zur Bildung der weibliche Form: amikino Freundin), MAL- (Gegenteil: malvarma kalt), RE- (zurück/erneut: redoni zurückgeben, revidi wiedersehen), -IL- (Instrument, Mittel: skribilo Schreibzeug), -IĜ- (zu etwas werden: saniĝi gesund werden), -AN- (Angehöriger einer Gemeinschaft: familiano Familienmitglied; Bewohner, Einwohner: urbano Städter, eksterlandano Ausländer), -EG- (Vergrößerung, Verstärkung: bonega ausgezeichnet, ridegi schallend lachen), -ER- (Einzelteil eines Ganzen: monero Geldstück, neĝero Schneeflocke), -AĈ-(äußere Verschlechterung: domaĉo baufälliger Schuppen), -AĴ- (etwas Konkretes: manĝaĵo Speise), -EC- (Eigenschaft, Beschaffenheit: beleco Schönheit), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), DIS- (auseinander: disiri auseinandergehen), MIS- (falsch, irrig: miskompreni mißverstehen), -UM- (Universalsilbe ohne feste Bedeutung, mit vagem Zusammenhang zum Stamm: aerumi lüften, foliumi blättern, butikumi shoppen), GE- (Zusammenfassung von mindestens zwei Personen unterschiedlichen Geschlechts: frato Bruder, gefratoj Geschwister), -UJ- (Behälter, in den ein Gegenstand ganz hineingetan wird; Land: inko Tinte, inkujo Tintenfaß, Danujo Dänemark), -ET- (Verkleinerung: strato Straße, strateto Gasse), -EM - (geneigt sein: ŝparema sparsam), -IG- (zu etwas machen: purigi reinigen, plenigi vollmachen), EK- (Beginn einer Handlung:ekdormi einschlafen), FOR- (weg fort: foriri weggehen), -AĈ- (äußere Verschlechterung: domo Haus, domaĉo baufälliger Schuppen), BO- (verwandt durch Heirat: bopatro Schwiegervater), 
7. Die persönlichen Fürwörter lauten: mi ich, vi du/Sie, li er, ŝi sie, ĝi es, ni wir, vi ihr, ili sie
8. Der bestimmte Artikel für alle Geschlechter, Singular wie Plural lautet LA: amiko (ein Freund), la amiko (der Freund)
9. Der unbestimmte Artikel "ein, eine, einer" wird nicht ausgedrückt: Jen estas libro. (Hier ist ein Buch).
10. Der Akkusativ (vierter Fall, Frage wen/was?) hat die Endung -N: Mi vizitas amikon. (Ich besuche einen Freund.) Kion vi trinkas? (Was trinkst du?) Ŝi vidas min. (Sie sieht mich).
11. Die Mehrzahl (Plural) wird durch -J ausgedrückt: la bonaj amikoj (die guten Freunde)
12. Die besitzanzeigenden Fürwörter lauten: mia mein, via dein/Ihr, lia sein, ŝia ihr, ĝia sein, nia unser, via euer, ilia ihr
13. Der Genitiv (zweiter Fall, Frage wessen?) wird mit der Präposition DE ausgedrückt: la libro de mia amiko (das Buch meines Freundes/von meinem Freund)
14. Der Dativ (dritter Fall, Frage wem?) wird mit der Präposition AL ausgedrückt: Li donis la ringon al ŝi. (Er gab ihr den Ring.)
15. Die Grundzahlwörter (Kardinalia) bleiben immer unverändert (Mi vidas tri librojn. Ich sehe drei Bücher). Die Zahlen 11-19 werden durch DEK und der Grundzahl gebildet (13 dek tri). Die Zahlen 20-90 werden durch Anhängen von -DEK gebildet. (30 tridek, 58 kvindek ok). Die Zahlen 200-900 werden durch Anhängen von -CENT gebildet (302 tricent du). Die Zahlen 2000-9000 werden mit MIL gebildet (4711 kvar mil sepcent dek unu).
16. Die Ordnungszahlen (Ordinalia) werden durch Anhängen der Adjektivendung -A an die Grundzahlen gebildet. (sep -> la sepa vespero: Der siebente Abend)
17. Die Präposition "da" steht nach Mengenangaben: kiom da mono (wieviel Geld), multe da mono (viel Geld), du teleroj da supo (zwei Teller Suppe)
18. Rückbezügliche Verben werden mit dem Akkusativ der Personalpronomen gebildet, außer in der 3. Person. (mi lavas min ich wasche mich, vi lavas vin, li/ŝi/ĝi lavas sin, ni lavas nin, vi lavas vin, ili lavas sin).
19. Das Adverb ĈI wird zum Ausdruck räumlicher Nähe verwendet. (tiu libro jenes Buch, tiu ĉi libro = ĉi tiu libro dieses Buch hier)
20. Die Steigerung von Adjektiven/Adverbien geschieht durch PLI ... OL bzw. PLEJ (Gustavo kantas pli bele ol Petro. Gustav singt schöner als Peter / Marko estas plej granda el ĉiuj. Markus ist am größten von allen.) 
21. Das Relativpronomen lautet für Personen und Sachen KIU. (Mi havas amikojn, al kiuj mi regule skribas. Ich habe Freunde, an die ich regelmäßig schreibe. La virinon, kiun mi vizitas, estas mia onklino. Die Frau, die ich besuche, ist meine Tante.)
22. Die besitzanzeigenden Fürwörter/Possessivpronomen werden durch Anhängen der Adjektivendung A an die persönlichen Fürwörter/Personalpronomina gebildet. Bei der 3. Person ist zu beachten, ob es sich um ein reflexives Possessivpronomen handelt - in diesem Fall lautet es SIA. (amiko mia, via, lia/ŝia/ĝia, nia, via, ilia. Li vidas sian amikinon. Er sieht seine eigene Freundin. Li vidas lian amikinon. Er sieht die Freundin eines anderen Mannes.)
23. Das Partizip Perfekt wird auf -ITA gebildet. (Jozefo skribis libron. La libro estas skribita de Jozefo. Das Buch ist von Josef geschrieben worden. La farita supo - die zubereitete Suppe.)
----------------
[9A Profeta sonĝo]
(direktoro, sinjoro Blanko) - Bonan vesperon, sinjoro direktoro.- Bonan vesperon, sinjoro Blanko. ĉu ĉiuj laboristoj kaj oficistoj jam iris for? - Jes, sinjoro direktoro. Estas jam la dek-naŭa kaj duono. Nur mi, via fidela noktogardisto, estas ĉi tie, ĉar mi ĵus komencis mian noktan deĵoron. Sed bonvolu rapide eniri vian oficejon, ĉar telegramo troviĝas sur via skribotablo. - Dankon. Mi volas tuj legi ĝin. (Kelkajn minutojn poste.) - Sinjoro Blanko, havigu al mi en la voja agentejo flugbileton por la plej proksima aviadilo al Berlino. Mi devas vojaĝi al nia ĉefurbo pro urĝa afero. - Sinjoro direktoro, ĉu vi ne scias, ke preskaŭ ĉiutage oni legas pri akcidentoj per aviadiloj? Mi do petas vin uzi trajnon. - Se mi rigardas vian zorgoplenan mienon, mi povus laŭte ridi. - Bonvolu ne ridi, ĉar mi zorgas pri vi! Lastan nokton mi sonĝis, ke ĝuste tiu aviadilo kraŝis, per kiu vi nun volas flugi. - Nu bone. Vi fine konvinkis min. Havigu al mi do bileton por iro-reveno por la plej proksima eksprestrajno. Tiel mi ankaŭ havos pli da tempo por prilabori miajn retleterojn per mia tekokomputilo. - Nun mi estas tre kontenta, kaj mi gratulas vin pro via decido. (La direktoro nun estas en Berlino kaj ĵus legis la plej aktualajn novaĵojn.) - Mia noktogardisto efektive pravis. La aviadilo, per kiu mi volis flugi, kraŝis. Mi devas tuj rapidi al banko kaj ĝiri monon al li por danki lin. (Kelkajn tagojn poste.) - Bonan tagon, sinjoro direktoro. Mi supozas, ke vi havis bonan vojaĝon. Mi povus plori pro ĝojo revidi vin sana. Mi ricevis la malavaran monsumon, pro kiu mi kore dankas vin. Mi nun denove donos la saman sumon al vi, ĉar mi ŝuldas grandan dankon al vi. Sed mi ankaŭ havas tre malagrablan novaĵon por vi. Mi devas tuj maldungi vin, bedaŭrinde. - Sed kial, sinjoro direktoro? Mi tute ne komprenas tion!


artikel/Jubilea_simbolo.jpg











artikel/Esperanto_serienbutton.png

Esperanto-Redaktion
07.06.2015

Kommentare

Zu diesem Artikel sind keine Kommentare vorhanden.