Programm

Sondersendung - So. 01.01.2012 - 21.00 Uhr

Zum Sendeplatz Zum Programmschema

Esperanto

Liebe Hörer,
herzlich willkommen bei der monatlichen Auswahl von Lokalnachrichten aus Erfurt in der internationalen Sprache Esperanto.

Karaj geaŭskultantoj,
karan bonvenon al la ĉiumonata elekto de lokaj novaĵoj el la turingia ĉefurbo Erfurto (Germanio). Vi aŭskultas Radion F.R.E.I., la liberan radiostacion erfurtan. Ni disaŭdigas en frekvencmodulado 96.2 MHz kaj interrete sub .

Neues Schwimmbad für Erfurt
Im Erfurter Norden soll, wie der Stadtrat knapp entschieden hat, eine Schwimmhalle entstehen. Die Fraktion Bündnis 90/Die Grünen sind aus finanziellen Gründen dagegen und bevorzugen eine effektivere Nutzung des bereits Vorhandenen. Daß die tatsächlich vorhandenen Freibadkapazitäten in der kalten Jahreszeit nichts brächten, meint die CDU, die sich wie die anderen Fraktionen für den Bau einer neuen Schwimmhalle ausspricht. Torsten Frenzel von der SPD verweist auch auf die steigenden Geburtenziffern. Ingeborg Aßmann von den Freien Wählern meint gemeinsam mit Schulelternvertretern, daß der Schwimmunterricht Engpässe aufweise. Generell müßten Kinder möglichst früh schwimmen lernen, damit tödliche Badunfälle verhindern werden können.

Nova naĝejo por Erfurto
En Erfurto kreiĝu laŭ nova koncepto nova naĝejo. La decido estis farita en la urba konsilantaro. Preferenda loko por la nova naĝhalo estu fiksita en la nordo de Erfurto, kiel la magistrato decidis kun malgranda plimulto.
Alianco 90/La Verduloj estis kontraŭ nova naĝejo. Kialo estus plejparte la financa situacio de la urbo, diris magistratano de la Verduloj, Ludger Kannengießer. Anstataŭe la malfermaj horoj de la naĝejoj povus esti optimumigitaj kaj la nunaj konstruaĵoj uzitaj pli efike. Krome Erfurto havas jam vastan gamon da subĉielaj naĝejoj.
"Ke disponeblas sufiĉaj subĉielaj naĝejoj dum malluma, malvarma sezono, malmulte helpas al ni", diris inverse Jörg Schwäblein, membro de la frakcio CDU. Ĉiuj aliaj frakcioj argumentis ankaŭ favore al la konstruo de nova naĝejo. Torsten Frenzel de la socialdemokratia parlamenta grupo, diris: "La demografia kresko, kiun ni vidas en Erfurto kun altiĝantaj naskokvantoj konvinkas nin pri la urĝa bezono de tria naĝhalo. Kaj ĝi konstruiĝu en la urbo ekzakte tie, kie bezonas."
Jen alia argumento por la naĝejo, farita de Ingeborg Aßmann de la Frakcio 'Liberaj Balotantoj': "Ni pensas, same kiel la reprezentantoj de la gepatroj de lernantoj, kiujn tiufoje oni estis aŭskultinta, ke la naĝinstruado konas multajn deficitojn." Ankoraŭ tro da mortigaj akcidentoj kaŭziĝus pro manko de naĝokapablo de infanoj. Necesus suplementaj naĝeblecoj por kiel eble plej frue ebligi al la infanoj naĝolecionojn. Tio senteble pliboniĝu per establiĝo de tria naĝejo.

= = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Erfurt bemüht sich um das 'UNESCO Weltkulturerbe'
Der Erfurter Stadtkern ist, wie auch einige neulich angebrachte historische Straßenschilder beweisen, stark von jüdischer Kultur geprägt. Seit dem 11. Jahrhundert lebten hier immer wieder dezimierte jüdische Gemeinden. Hauptaushängeschilder für die jüdische Kultur sind die Alte Synagoge mit dem jüdischen Schatz, die neu entdeckte Mikwe sowie die Kleine Synagoge. Das und die Auszeichnung der Alten Synagoge als bestes europäisches Tourismusprojekt ist der Bewerbung um einen Weltkulturerbetitel der UNESCO dienlich. Sarah Laubenstein, die Beauftragte für das Kulturerbe, verweist darauf, daß Erfurt mit dem der Zuerkennung des Titels auf einen Schlag weltweit bekannt würde.
Erfurto klopodas havigi titolon de Monda Heredaĵo de UNESKO
La karaktero de la erfurta urbokerno estas markita de la juda vivo. Tri grandaj komunumoj ekzistis ek de la 11a jarcento, kies membroj estis forpelataj ĉiam denove, kaj post la 1938-a jaro multparte deportitaj.
Hodiaŭ la juda vivo en Erfurto konsistas el ĉirkaŭ 300 komunumanoj. La eksa juda kvartalo estas koncentrita ĉirkaŭ la t.n. Ponto de la butikistoj en la malnova urbo. La Malnova sinagogo, la juda trezoro, la ĵus eltrovita mikvo, kaj finfine la malgranda sinagogo stampas la kvartalon judan. Por manifestigi tion pli klare oni fiksis lastatempe tri vojŝildojn kun historia nomo laŭ ideo de la urbogvidanto Roland Büttner. Do, ekzemple, nomiĝis la hodiaŭa Rathausgasse iam Judengasse. Ĉi tiu referenco por la urba historio influu pozitive la peton por membriĝo en la UNESKO-klubo.
Alia avantaĝo por tia kandidatiĝo povus esti la premiigo de la malnova sinagogo kiel la plej bona eŭropa turisma projekto. Ĉi tiu premio estis aljuĝita de certa asocio de britaj vojaĝverkistoj. Ĝi estas konsiderata kiel ĉefa turisma premio en Eŭropo.
Laŭ Sarah Laubenstein, la komisiitino pri la kultura heredaĵo, la peto aparteni al la mondaj heredaĵoj estas jam de kelka tempo en preparo. Venontjare la urbo Erfurto prezentos oficialan mallongan peton ĉe la kulturministeriaro germana komence de la proceduro tra diversaj instancoj. Fidoplene s-no Laubenstein deklaras: "Por Erfurto estus tre signife fariĝi monda heredaĵo, ĉar tiel la urbo fariĝus tuj konata tutmonde."

= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Nächtlicher Diebstahl im Naturkundemuseum
Im Erfurter Naturkundemuseum wurde eingebrochen. Das Horn eines Nashorns sowie Elfenbeinschnitzereien im Gesamtwert von 120.000 EUR entstammen einer Sonderausstellung von beim Zoll sichergestellten Exponaten. Das Diebesgut wird vermutlich auch auf einem Heilmittelmarkt in China verkauft werden. Museumsdirektor Matthias Hartmann macht das Fehlen von Infrarotkameras mitverantwortlich für den gelungenen Diebstahl. Das Rhinozeroshorn habe man bereits täuschend echt nachgebastelt. Es hätte demnächst das Original ersetzen sollen.

Dumnokta ŝtelo en naturoscienca muzeo
La 18-an de novembro okazis rompŝtelo en la erfurta naturscienca muzeo. Temas pri speciala ekzpozicio, kiu ĉirkaŭprenas objektojn konfiskitajn fare de doganaŭtoritatoj. Oni ŝtelis el elmontra ŝranko parton de rinocera korno kaj eburajn skulptaĵojn por entute 120.000 eŭroj. La kriminuloj estis jam for je la alveno de la policanoj.
La ŝtelaĵoj havas grandegan valoron sur la nigra merkato, estante malpermesitaj varoj. La rinocera korno verŝajne vendiĝos en Ĉinio sur bazaro de sanigiloj. Ĝi laŭdire pligrandigus viran potencon, tamen tia efiko science ne estas pruvita.
La estro de la muzeo, s-ro Matthias Hartmann supozas, ke estas organizita krimula bandaĉo malantaŭ la krimo. La rimarkoj sur la observadobendoj ŝajne konfirmas ĉi tiun opinion: "Ne videblas surbende multaj aferoj pro la manko de termografiaj bildoj el infraruĝaj kameraoj. Oni vidis nur kelkajn poŝlampojn kvazaŭ serĉantajn la vojon en la obskuro. Ni jam ekfaris artefaritan kornon trompontan la okulojn de la vizitantoj. Ĝi baldaŭ estus anstataŭigonta la aŭtentikan. Bedaŭrinde ni jam ne sukcesis en la ĝusta tempo", diris Hartmann.

= = = = = = = = = = = = = = = =
Eröffnung des Weihnachtsmarktes
Der am 23. November eröffnete Erfurter Weihnachtsmarkt mit seinen 300 Veranstaltungen ist nach der Meinung von Kulturdirektor Tobias Knoblich besonders für Vereine und Künstler ein wichtiges Podium. Er habe aber auch vor allem eine enorme wirtschaftliche Bedeutung für die Region. Die Abteilungsleiterin der Kulturdirektion, Edith Kriesche weist außerdem auf die Beschaulichkeit der Weihnachtszeit und die entsprechenden Aktionen. Der Domberg und die Kirchen rundherum wiesen auch auf die nichtkommerzielle Seite hin und die Suche nach innerem Frieden.

Malfermo de la kristnaska bazaro
La 23-an de novembro oficiale malfermiĝis la antaŭkristnaska tempo en Erfurto per la malfermo de la ĉiujara kristnaska kermeso.
Laŭ la opinio de la kulturdirektoro s-ro Tobias Knoblich, la kristnaska budaro reprezentas, precipe por societoj kaj geartistoj, gravan podion. Entute 300 eventoj okazos tie ĝis la 22-a de decembro. "Ni havas grandegan gamon: de trombona servo ĝis la Ĉambra ĥoro de la erfurta altlernejo", substrekas Knoblich. Krome la erfurta kristnaska bazaro estus grava por la regiona ekonomio. Speciale la podetala komerca sektoro, pli ol duone kun turingiaj komercistoj, ege profitus de tia aktivecego. La urbo Erfurto mem ĉiam sukcesus kovri siajn elspezojn, sed neniam havus iun monan gajnon.
La sekcia estrino de la departemento pri kulturo, Edith Kriesche ankaŭ atentigas la trankvilon koneksendan kun la kristnaska festo: "Ekzistas agadoj kaj aranĝoj por montri ke kristnasko ne signifu nur komercon, sed ankaŭ egalvaloru kiel trankviliĝo de la unuopulo, interna paco. La katedrala monteto kaj la aliaj preĝejoj proksime kreas agrablan etoson por tiaj aspektoj."
Pliaj informoj sur la fame konata kristnaska bazaro estas prenotaj el la retejo sub:

= = = = = = = = = = = = = = = = = =
Sanierung der Stadtparktreppe vorerst nicht geplant
Die vor über 100 Jahren errichtete, unter Denkmalschutz stehende Treppe beim Erfurter Stadtpark befindet sich in einem schlechten Zustand. Die linke Seite ist, "auf eigene Gefahr", noch begehbar. Wann genau mit der Sanierung begonnen werden kann, ist unklar.

Prokrastita renovigo de la ŝtuparo en la urba parko
La ŝtuparo en la urba parko, konstruita antaŭ pli ol 100 jaroj, estas en malbonega kondiĉo. Pro manko de fundamento, la ŝtona konstruaĵo ne estas kvieta kaj ĝiaj ŝtupoj glitas. Aktuale triono de la enirejo al la publika parko estas blokita. La maldekstra flanko estas tamen alirebla - je propra risko.
Dum regulaj inspektadoj, estis konstatita ĝia daŭra malboniĝo. Apartenante al la urbo parko, la ŝtuparo estas protektita monumento. Kaŭze de malabundo fiska, komenco de renovigo ankoraŭ ne eblis en la jaro 2011. Kiam ekzakte ekos la restaŭro ne estas ankoraŭ klare.

= = = = = = = = = = = = = = = = =
DenkNadel für Naemi Rosenblüth
Am 9. November wurde in Gedenken an die Reichspogromnacht 1938, erneut ein Erinnerungszeichen, eine mannshohe DenkNadel gesetzt. Auf den Nadeln sind die Namen von Erfurter Juden, die während des Nationalsozialismus verfolgt, deportiert und ermordet wurden, verzeichnet. Diese sechste Denknadel steht vor dem Evangelischen Ratsgymnasium in der Meister-Eckehart-Straße und ist Naemi Rosenblüth, einer ehemaligen Schülerin der Kasinoschule, gewidmet.

Memorpinglo por Naomi Rosenblüth
La 9-a de novembro estas tago de historia graveco, kies signifo ne povus est pli malsama: Unuflanke la falo de la berlina muro en la 1989-a jaro, aliflanke la pogroma nokto en 1938 dum la Tria Regno.
La laborgrupo 'Erfurta rememoro 1933-1945', la paroĥo de la Kirko de la Predikantoj kiel ankaŭ la Evangelia Konsilantargimnazio starigis novan memorilon en la formo de memorpinglo. La oranĝkoloraj memorpingloj estas super natura grando ĝis alteco de plenkreskulo. Ili aperigu al ni memorigejojn respektive sortobatojn individuajn. Sur la pingloj estas skribitaj la nomoj de erfurtaj gejudoj, ne nur persekutitaj dum la nazia epoko pro sia kredo aŭ ilia origino, sed ankaŭ deportitaj kaj murditaj.
Ĉi tiuj rakontoj pri unuopuloj estu ekzemploj de la sufero de multaj nekonataj viktimoj de la holokaŭsto. La monumentoj estas financataj per donacoj. Ekde novembro 2009 oni dediĉis kvin pinglojn en Erfurto. La plej nova monumento troviĝas sur la korto de la Evangelia Konsilantargimnazio en la Majstro-Eckehart-strato. Ĉar Naomi Rosenblüth estis tie lernantino antaŭ ol esti deportata en Pollandon en 1938. Ŝi mortis en 1942. La ekzakta tago de ŝia morto estas nesciata.

= = = = = = = = = = = = = = = = = =
Fünfte Woche gegen Rechtsextremismus in Erfurt
Die Arbeitsgruppe gegen Rechtsextremismus und die Initiative "Bürgertisch Demokratie Erfurt" veranstaltete, vom 5.-9. November, die fünfte Aktionswoche gegen Rechtsextremismus. Mit der Übergabe der sechsten DenkNadel für Naemi Rosenblüth und einer Kranzniederlegung auf dem jüdischen Friedhof wurde am 9.11. der Novemberpogrome 1938 gedacht. Außerdem wurde an diesem Tag des Gedenkens eine Ausstellung im Erinnerungsort "Topf und Söhne" eröffnet.

Kvina semajno kontraŭ la dekstra ekstremismo en Erfurto
La Laborgrupo kontraŭ la dekstra ekstremismo kaj membroj de la erfurta iniciativo 'Civitana tablo Demokratio' organizis inter la 5-a kaj la 9-a de novembro agadosemajnon kontraŭ la dekstra ekstremismo.

La semajno karakteriziĝis per riĉa kaj bunta programo. La radiostacio Radio F.R.E.I. partoprenis per 'longa radiofonia nokto de memorigo'. Per la starigo de memorpinglo je la honoro de Naomi Rosenblüth kaj metado de florkronoj sur la juda tombejo oni mediteme memoris pri la tago de la novembraj pogromoj. Krome malfermiĝis nova ekspozicio en la memorloko de la iama firmao "Topf und Söhne" kun la titolo: "Arjigo en Turingio: Ekskludo - prirabo - estingo".

La agadsemjano kontraŭ la ekstremdekstraj ideologioj okazis tiujare la kvinan fojon.



= = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Neues Elefantengehege für den Erfurter Zoopark
Die Genehmigung zur Elephantenhaltung im Erfurter Zoo würde ohne den Beschluß, ein neues Elephantengehege zu bauen, in diesem Jahr auslaufen. Das jetzige Gehege ist veraltet und zu klein. Anfang Dezember ist Spatenstich für das neue Gehege, das 2014 fertiggstellt sein soll. Direktor Thomas Kölpin berichtet vom Plan der Zooverwaltung, mit einem Elephantenbullen einen Familienverband aufzubauen. Der Beigeordnete des Dezernates 'Bau und Verkehr' Ingo Mlejnek unterstreicht den Willen der Stadt, zur Steigerung der Attraktivität des Tierparks einen Zoo der großen Tiere anbieten zu wollen. Ein solcher müssedann auch dementsprechend ausgestattet sein.


Nova ĉirkaŭbaraĵo por la elefantoj de la erfurta zooparko
La ĉirkaŭbaraĵo por la elefantoj de la erfurta zooparko estas malnoviĝinta kaj tro malgranda. La subĉiela spaco estas granda 800 kvadratajn metrojn. Ekde 15 jaroj, tri femelaj elefantoj vivas tie ĉi, sub abomenaj kondiĉoj, laŭ la bestorajtista grupo 'Peta'. Je la fino de la kuranta jaro finiĝos la permeso oficiala por la teno de elefantoj en la loka zoo.

Se ne estus konata la konstruo de la nova ĉirkaŭbaraĵo, la elefantoj verŝajne jam delonge estus konfiskitaj. Memkompreneble tiom malallogaj cirkonstancoj estas evitendaj. Kun nova instalo de "dornarbusta savano", la elefantoj baldaŭ vivos sub plibonigitaj kondiĉoj, alivorte: sub leĝe aprobitaj kondiĉoj. Ceremonia meto de la fundamento okazos je la komenco de la monato decembro.

Laŭ la direktoro s-ro Thomas Kölpin la zoo intencas havigi masklan elefanton post la kompletiĝo de la konstruo je la fino de 2014. Tiel eblos kreskigi klanon.

Tion la urbo jam de longe projektus, kiel substrekas Ingo Mlejnek, adjunkto en la magistrata sekcio 'Konstruo kaj transportado', dirante: "Per sia zooparka koncepto, Erfurto decidis fari 'zoon de grandaj sovaĝbestoj'. Tamen tio nur tiam estas prudente, se oni ofertas la koncernitajn bestojn anare kaj digne. Sekve la koncepto estas ege utila kaj evoluiĝebla por la estonta atrakcieco de la zoologia ĝardeno."



= = = = = = = = = = = = = = = = =
Air Berlin zieht sich doch nicht zurück
Im August diesen Jahres kündigte der Billigfluganbieter Air Berlin noch seinen Rückzug vom Flughafenstandort Erfurt-Weimar an. Mit der Übernahme der österreichischen Fluglinie 'Niki' und einer Anleihe von 100 Millionen Euro scheint sich Air Berlin jedoch sicher zu fühlen, in Erfurt weiterhin zu starten. Hinzu komme, laut Matthias Köhn,Geschäftsführer des Erfurter Flughafens, daß man der Airline gute Auslastungszahlen bieten könne und sogar von einer Steigerung des Personenverkehrs ausgegangen werden könne.


La aviada kompanio 'Air Berlin' ne forlasos Erfurton
La pasintan aŭguston anoncis la malalttarifa flugkompanio 'Air Berlin' sian retiriĝon el la flughaveno erfurta-vajmara. La firmao devus kontraŭbatali eblan deficiton pro la altiĝintaj prezoj de keroseno. Atingeblus tio per la nuligo de nerentabilitataj flugvojoj.

Sed post la akiro de la aŭstria flugkompanio 'Niki' kaj la pruntepreno de 100 milionoj da eŭroj, la situacio ŝanĝis. La kompanio ŝajne taksas sin forta alflugi Erfurton kontinue kaj plue. S-ro Matthias Köhn, aferdirektanto de la erfurta flughaveno, promesas flugojn kun plena kapacito kaj eĉ supozas ke la nombro de la vojaĝantoj per flugmaŝino kreskos.

Ĉiukaze tio ne silentigos la fakton, ke la flughaveno ricevas ĉiujare 15 milionojn da eŭroj subvenciaj. Tiel la loka flughaveno ankaŭ en la estonteco restos iel pura objekto de prestiĝo.



= = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Erfurter Schulamt soll nach Weimar verlegt werden
Das Erfurter Schulamt will, auch um Mietkosten sparen zu können, seinen Standort nach Weimar verlegen. Neben Erfurt sollen sechs weitere Ämter in Thüringen verlegt und somit die Anzahl von insgesamt elf auf fünf reduziert werden. Laut dem Staatssekretär des Ministeriums Prof. Dr. Roland Merten seien Kürzungen im Personal nicht vorgesehen. Schwierigkeiten in der Zusammenarbeit des Schulamtes mit Eltern, Schülerinnen, Schülern und Lehrkörpern würden laut Merten nicht auftreten. Peggy Katzer, stellvertretende Landeselternsprecherin, rechnet allerdings mit einer massiven Störung der Kommunikation zwischen Schülerinnen, Schülern, Eltern, Lehrerinnen, Lehrern und dem Schulamt. Als Hauptgrund dafür sieht sie die weiteren Wege an.


Lerneja oficejo translokiĝos de Erfurto al Vajmaro
Laŭ la planoj de la edukadoministro Christoph Matschie, la en Erfurto situanta oficejo por la lernejoj translokiĝu Vajmaron. Ĉar la Libera ŝtato volas ŝpari lupagojn en la valoro de 85.000 eŭroj ĉiujare.Troviĝante en privata ejo en Erfurto, la oficejo estus en propra konstruaĵo en Vajmaro sen luprezo.

Aliaj ses oficejoj en Turingio fermiĝu, kaj la nombro de la oficejoj reduktiĝu de dekunu al kvin. Tion celas la turingia ministerio pri edukado.

Laŭ d-ro Roland Merten, ŝtatsekretario de la ministerio, la reformo efektiviĝos leĝe jam je la komenco de 2012. Redukto de personaro ne fariĝus. Same povus esti eliminitaj eventualaj duboj pri la faciligo en la kunlaboro de la oficejoj kun gepatroj, gelernantoj kaj instruistaroj. Merten diras: "Ne estos problemoj. Tio ja signifas nur, ke ni koncentrigos ĉion en unu novan lokon por ŝpari administraciajn kaj strukturajn kostojn. Sed la servo kompreneble ne malboniĝos, ne estos iuj malfacilaĵoj aŭ perdoj."

Kontraŭe s-no Peggy Katzer, vicproparolantino de la turingiaj gepatroj, antaŭvidas profundajn komunikadproblemojn inter la oficejo unuflanke kaj la gepatroj, la gelernantoj, la instruistaro aliflanke. Simple ignoriĝus neĉiutagaj problemoj, kiuj ne direkte endanĝerigas la ordinaran tagon en la lernejoj. Oni antaŭvidus la senkuraĝigon ĉe multaj gepatroj pro la longaj vojoj. Multaj problemoj tiel eble neniam aperus antaŭ la publiko.



= = = = = = = = = = = = = = = =
Per tiu novaĵo nia hodiaŭa programo estas finita. Parolis kaj tradukis Bernhard Schwaiger
= = = = = = = = = = = = = = = =

Für die heutigen Lokalnachrichten auf Esperanto dienten folgende Nachrichten in deutscher Sprache als Grundlage:

1. Neues Schwimmbad für Erfurt (vom 25.11.)
2. Erfurt bemüht sich um das 'UNESCO Weltkulturerbe' (vom 24.11.)
3. Nächtlicher Diebstahl im Naturkundemuseum (vom 23.11.)
4. Eröffnung des Weihnachtsmarktes diese Woche Mittwoch (vom 21.11.)
5. Sanierung der Stadtparktreppe vorerst nicht geplant (vom 15.11.)
6. DenkNadel für Naomi Rosenblüth (vom 08.11.)
7. Fünfte Woche gegen Rechtsextremismus in Erfurt (vom 10.11.)
8. Neues Elefantengehege für den Erfurter Zoopark (vom 03.11.)
9. Air Berlin zieht sich doch nicht zurück (vom 31.10.)
10. Erfurter Schulamt soll nach Weimar verlegt werden (vom 28.10.)

Sie sind im Internet in voller Länge abrufbar im Lokalnachrichtenarchiv von Radio F.R.E.I. unter .
Sprecher und Übersetzer war Bernhard Schwaiger.

Redaktion
Tagesredaktionen
Leute
Gäste